|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JEPPE SUR LA MONTOAŭtoro: Ludvig Holberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Jeppe kuŝas sur sterkejo en siaj malnovaj farmistvestaĵoj. Li vekiĝas kaj krias:)
JEPPE
Hej, Sekatario! Ĉambristo! Lakeoj! Pli da kanajlo-sek!
(Rigardas ĉirkaŭen kaj frotas siajn okulojn same kiel antaŭe, palpas sian kapon kaj kaptas sian malnovan larĝan ĉapelon, frotas la okulojn kaj turnas la ĉapelon ĉiuflanken, rigardas siajn vestaĵojn, kaj rekonas sin mem; komencas paroli:)
Kiom longe estis Abrahamo en Paradizo? Mi nun bedaŭrinde rekonas ĉion, mian kuŝejon, mian jakon, mian malnovan kornul-ĉapelon, min mem. Jen, Jeppe, io alia ol trinki kanajlon-sek el orumitaj glasoj, sidi ĉetable kun lakeoj kaj sekatarioj malantaŭ la seĝo. La feliĉo bedaŭrinde neniam daŭras longe. Aĥ, aĥ! ke mi, kiu estis tia sinjora Moŝto antaŭ nelonge, vidu min en tia aĉa stato, mia ornamita lito nun sterkejo, mia orbrodita ĉapo malnova kornulĉapelo, miaj lakeoj porkoj, kaj mi mem de grandsinjoro reŝanĝita al kompatinda farmisto! Mi imagis, kiam mi revekiĝis, ke mi trovus miajn fingrojn kun oraj ringoj; sed ili portas, permesu la esprimon, sigelon de io tute alia. Mi intencis postuli respondecon de miaj servistoj; sed nun mi devas mem pretigi mian dorson, kiam mi revenos hejmen por respondeci pri miaj agoj. Mi imagis, kiam mi vekiĝis, preni glason da kanajlo-sek’, sed ricevis, por dece paroli, fekbulon en la manon. Aĥ, aĥ, Jeppe! tiu loĝado en Paradizo daŭris mallonge, kaj via ĝojo ekhavis rapidan finon. Sed kiu scias, ĉu la sama ne povus okazi al mi, se mi ankoraŭfoje endormiĝos? Aĥ, aĥ! ke tio okazu al mi! Aĥ, ke tio revenu!
(Kuŝigas sin por dormi.)
NILLE
Ĉu eble mi kredu, ke iu akcidento okazis al li? Kiel do tio povas esti? Aŭ la diablo prenis lin, aŭ, kion mi pli timas, li sidas en gastejo kaj fordrinkas la monon. Mi estis stulta konfidi al tiu drinkemulo dek du ŝilingojn je unu fojo. – Sed kion mi vidas? Ĉu li ne kuŝas ronkante tie en la sterko? Aĥ, mi kompatinda homo, kiu havu tian bruton kiel edzon! Via dorso pagu sufiĉe multekoste.
(Ŝteliras silente kaj donas al li frapon de “Majstro Erik” sur la pugo.)
JEPPE
Aj, Aj! Helpu, Helpu! Kio estas? Kie mi estas? Kiu batas min? Kial oni batas min? Aj!
NILLE
Mi tuj instruu al vi kio estas.
(Frapas lin denove kaj tiras lin per la haroj.)
JEPPE
Aĥ, kara Nille! ne frapu min pli! Vi ne scias kio okazis al mi.
NILLE
Kie vi drinkemulo tiom longe estis? Kie estas la sapo, kiun vi devis aĉeti?
JEPPE
Mi ne povis atingi la urbon, Nille!
NILLE
Kial vi ne povis atingi la urbon?
JEPPE
Survoje mi estis levita al Paradizo.
NILLE
Al Paradizo! (batas lin) Al Paradizo! (denove batas lin) Al Paradizo! (batas lin denove). Vi eĉ volas mistifiki min, ĉu?
JEPPE
A-a-a! Tiel vere, kiel mi estas honesta viro, mi diras la veron.
NILLE
Kio estas vero?
JEPPE
Ke mi estis en Paradizo.
(Nille ripetas: En Paradizo! kaj daŭre frapas lin.)
JEPPE
Aĥ, karega Nille! ne frapu min plu!
NILLE
Rapide, konfesu kie vi estis, aŭ mi murdos vin.
JEPPE
Aĥ, mi volonte konfesos kie mi estis, se vi ne plu frapas min.
NILLE
Do, konfesu.
JEPPE
Ĵuru, ke vi ne plu batos min.
NILLE
Ne.
JEPPE
Tiel vere kiel mi estas honesta viro kaj nomiĝas Jeppe sur la Monto, estas vero, ke mi estis en Paradizo kaj vidis aferojn, kiuj mirigos vin aŭdi.
(Nille denove batas lin kaj tiras lin internen per la haroj.)
NILLE
(sola) Jen, vi besta drinkulo! Nun unue eldormu la ebriecon; poste ni plue kunparolu. Tiaj porkoj, kia vi estas, ne venas al Paradizo. Imagu kiel tiu bruto fordrinkis sian prudenton. Sed se li sin regalis je mia kosto, li ankaŭ honeste pro tio pentu; ĉar dum du tagoj li ricevu nenion sekan nek malsekan. Post tiam certe forlasos lin la fantaziaĵoj pri Paradizo.
(Tri armitaj viroj venas.)
TRI VIROJ
Ĉu ne ĉi tie loĝas viro, kiu nomiĝas Jeppe?
NILLE
Jes, li loĝas.
TRI VIROJ
Ĉu vi estas lia edzino?
NILLE
Jes, bona Dio, bedaŭrinde!
TRI VIROJ
Ni devas paroli kun li.
NILLE
Li estas tute ebria.
TRI VIROJ
Ne malhelpas. Tuj eligu lin, aŭ akcidento okazos al la tuta domo.
(Nille eniras, kaj elpuŝas Jeppe kun tia rapideco, ke li renversas unu el la tri viroj kun si laŭ la planko.)
JEPPE
Aĥ, aĥ, vi bonaj viroj; nun vi vidas kun kia edzino mi devas vivaĉi.
TRI VIROJ
Vi nenian alian traktadon meritas; ĉar vi estas krimulo.
JEPPE
Kion malbonan mi do faris?
TRI VIROJ
Tion vi tuj scios antaŭ la tribunalo.
(Jeppe. La tri viroj. Juĝisto. Du advokatoj. Atestanto.)
(La juĝisto envenas kune kun kroma asistanto kaj eksidas sur sia seĝo. Jeppe manligita dorse estas kondukata antaŭ la tribunalon.)
ATESTANTO
(antaŭenpaŝas kaj kulpigas lin tiel:) Jen estas viro, sinjoro Juĝisto, kiun ni ateste vidis enŝteliĝi en la domon de la Barono, ŝajnigi esti Lia Moŝto, surmeti liajn vestaĵojn, tirani liajn servistojn; kaj ĉar tio estas nekredeble impertinenta konduto, ni postulas nome de nia Sinjoro, ke li estu aparte severe punata kiel fortimiga ekzemplo por aliaj perfortuloj.
JUĜISTO
Ĉu estas vere, kion oni imputas al vi? Eldiru por via defendo; ĉar ni volas neniun kondamni neaŭditan.
JEPPE
Aĥ, mi kompatindulo! kion mi diru? Mi konfesas, ke mi meritas punon, sed nur pro la mono, kiun mi fordrinkis, kaj por kiu mi devis aĉeti sapon. Krome mi konfesas, ke mi ĵus estis en iu kastelo. Sed kiel mi tien envenis, kaj kiel mi ree elvenis, mi ne scias.
UNUA ADVOKATO
Jen Juĝisto mem aŭdas el lia propra konfeso, ke li ebriiĝis kaj en ebrio faris tian abomenan krimon, ke nun nur restas verdikti, ĉu tia kruda krimulo povas senkulpigi sian krimon per ebrieco. Mi opinias, ke ne! Ĉar tiel nek malĉasteco nek murdo estus punebla; ĉiu ajn serĉus pretekstojn, kaj dirus, ke estis farita en ebrieco. Kaj, kvankam li povas pruvi ke li estis ebria, lia afero tamen ne pliboniĝas; ĉar estas dirite: Pro kio oni faras en ebrieco, oni punpagu kiam oni senebriiĝas. Estas ja konate, ke pro tia krimo viro ĵus estis punata, kvankam la krimulo lasis sin el naiveco delogi, kaj ŝajnigis, ke li estus Sinjoro; sed lia naiveco kaj stulteco ne povis savi lin de la morto. Ĉar puno sole ekzistas kiel ekzemplo por aliuloj. Mi rakontus la historion, se mi ne timus per tio tro longigi la proceson.
DUA ADVOKATO
Estimata sinjoro Juĝisto! Jena proceso aspektas al mi tiel stranga, ke mi ne kapablas kredi, ke la afero tiel vere okazis, kvankam estus pliaj atestantoj. Simplanima farmisto enŝteliĝus en la biendomon de Sinjoro, kaj prezentus sin kiel lian personon, sen surpreni lian vizaĝon kaj staturon? Kiel li povus penetri en la dormo-ĉambron de Sinjoro? Kiel li povus surmeti la vestaĵojn de Sinjoro, sen esti observata de iu? Ne, sinjoro Juĝisto! oni povas vidi, ke estas fikcia intrigo de la malamikoj de tiu kompatinda viro. Mi do esperas, ke li estu absolvata.
JEPPE
(ploranta) Bona Dio benu vian buŝon! Mi havas pecon da tabako en mia pantalonpoŝo, se vi ne volas rifuzi; ĝi estas sufiĉe bona por ĉiu honestulo, kiu volas maĉi.
DUA ADVOKATO
Gardu nur vian tabakon, Jeppe! Ke mi defende parolas por vi, ne celas donacon aŭ trinkaĵon, sed okazas sole pro kristana kompato.
JEPPE
Pardonu, sinjoro Prokuratoro! mi ne opiniis, ke homoj el via profesio estas tiom honestaj.
UNUA ADVOKATO
Kion mia Kolego prezentas por liberigo de tiu krimulo, tio baziĝas nur sur supozoj. Ĉi tie ne estas demando ĉu estas verŝajne ke tia ago povas okazi aŭ ne; pruvoj prezentiĝas ke okazis, pruvoj kaj de atestantoj kaj de lia propra konfeso.
DUA ADVOKATO
Se homo konfesas en timo kaj teruro, tia konfeso ne validas. Tial mi opinias plej bone doni al tiu naivulo tempon pripensi, kaj denove pridemandi lin.
JUĜISTO
Aŭskultu, Jeppe! pripensu kion vi diras. Ĉu vi konfesas tion, pro kio oni akuzas vin?
JEPPE
Ne! mi faros sanktan ĵuron, ke estas mensogo ĉio, kion mi ĵuris antaŭe; ĉar mi ne eliris el mia domo dum tri tagoj.
UNUA ADVOKATO
Sinjoro Juĝisto! mi firme opinias, ke ne rajtas ĵuri iu, kontraŭ kiu unue atestantoj prezentis pruvojn, kaj kiu poste mem konfesis sian krimon.
DUA ADVOKATO
Mi opinias, ke jes.
UNUA ADVOKATO
Mi opinias ke ne.
DUA ADVOKATO
Ĉar la akuzo aspektas tiom strange.
UNUA ADVOKATO
Neniuj cirkonstancoj helpas kontraŭ atestantoj kaj konfeso.
JEPPE
(mallaŭte) Ke ili ekflamu en interbatado; kaj jen mi samtempe ekkaptus la juĝiston, kaj draŝus lin tiom, ke li forgesus kaj leĝon kaj preskribon.
DUA ADVOKATO
Sed aŭskultu, sinjoro Kolego! kvankam estas konfeso pri la misfaro, la viro tamen ne meritas punon; ĉar li ja nenion malbonan faris sur la bieno, nek murdon nek ŝtelon.
UNUA ADVOKATO
Tio estas indiferenta; intentio furandi egalas furtum.[6]
JEPPE
Parolu danlingve, vi nigra hundo! Tiam ni respondos!
UNUA ADVOKATO
Ĉar egale ĉu li kaptiĝas kiam li volas ŝteli, ĉu kiam li estas ŝtelinta, li tamen estas ŝtelisto.
JEPPE
Aĥ, sinjoro Juĝisto! mi pretas pendi, se tiu prokuratoro pendu flanke de mi.
DUA ADVOKATO
Ĉesu pri tiaj vortoj, Jeppe! vi nur pli fuŝas vian aferon per tio.
JEPPE
Kial do vi ne respondas? (mallaŭte:) Li staras kiel stulta bruto.
DUA ADVOKATO
Sed kiel atestiĝas tiu furandi propositum?[7]
UNUA ADVOKATO
Quicunqve in ædes alienas noctu irrumpit tanqvam fur aut nocturnus grassator existimandus est, atque reus hic ita, ergo...[8]
DUA ADVOKATO
Nego majorem, qvod scilicet irruperit.[9]
UNUA ADVOKATO
Res manifesta est, tot legitimis testibus extantibus ac confitente reo.[10]
DUA ADVOKATO
Quicunqve vi vel metu coactus fuerit confiteri...[11]
UNUA ADVOKATO
Aj! kie estas tiu Vis? kie estas tiu Metus?[12] Tio estas nur leĝimplikoj.
DUA ADVOKATO
Ne, vi aplikas leĝimplikojn.
UNUA ADVOKATO
Pro tio neniu honesta viro kulpigu min.
(Ili kaptas unu la alian bruste, kaj Jeppe kuras malantaŭ la unuan advokaton kaj detiras ties perukon.)
JUĜISTO
Respektu la tribunalon! Ĉesu; mi jam havas sufiĉe.
(Legas la verdikton:)
“Ĉar Jeppe sur la Monto, filo de Nils sur la Monto kaj nepo de Jeppe samloke, konvinke kulpiĝis, kaj de leĝaj atestantoj kaj de sia propra konfeso, pro enŝteliĝo en la kastelon de la Barono, surmeto de ties vestaĵoj kaj kruela traktado de ties servistoj, li kondamniĝas al morto per veneno, kaj kiam li estos morta, lia korpo estu pendigata.”
JEPPE
(surgenue) Aĥ! aĥ! Estimata Juĝisto! Ĉu ne estas pardono?
JUĜISTO
Ne, neniel. La verdikto tuj efektiviĝu en mia ĉeesto.
JEPPE
Aĥ, ĉu mi ne ricevu glason da brando unue, antaŭ ol mi trinkos la venenon, por ke mi mortu kuraĝa?
JUĜISTO
Jes, tion ni povas permesi.
JEPPE
(trinkas tri glasojn da brando, denove falas genue kaj demandas:) Ĉu ne estas pardono?
JUĜISTO
Ne, Jeppe, nun estas tro malfrue.
JEPPE
Aĥ, neniam estas tro malfrue. La Juĝisto ja povas ŝanĝi la verdikton kaj diri, ke la unuan fojon li verdiktis erare. Tio jam ofte okazas; ĉar ni ja ĉiuj estas homoj.
JUĜISTO
Ne, vi mem sentos post kelkaj minutoj, ke estas tro malfrue; ĉar vi jam ricevis la venenon kune kun la brando.
JEPPE
Aĥ mi kompatinda homo! Ĉu mi jam glutis la venenon? Aĥ, adiaŭ, Nille! Kvankam, vi virinaĉo! vi ne meritas, ke mi adiaŭu vin. Adiaŭ Jens, Nils, kaj Kristofer! Adiaŭ mia filino Marte! Adiaŭ mia plej favorata! Pri vi mi scias, ke mi estas via patro; vi ja havas la vizaĝon de via patro; ni egalas unu la alian kiel du gutoj de akvo. Adiaŭ mia plurkolora ĉevalo, kaj dankon pro ĉiu fojo kiam mi rajdis sur vi; post miaj propraj infanoj mi neniun beston amis kiel vin. Adiaŭ Fejerfaks, mia fidela hundo kaj gardanto de la pordo! Adiaŭ Mons, mia nigra kato! Adiaŭ miaj bovoj, miaj ŝafoj, miaj porkoj! kaj dankon pro bona kompanio kaj pro ĉiu tago, kiam mi konis vin. Adiaŭ.... Aĥ nun mi ne plu povas, tiom mi fariĝas peza kaj senforta. (Li falas kaj restas kuŝanta)
JUĜISTO
Plenumiĝis bone. La dormigilo jam efikis; nun li dormas kiel ŝtono. Pendigu lin; sed zorgu, ke li ne vundiĝas, kaj ligu la ŝnuron nur sub liaj brakoj. Nun ni volas vidi kiel li sin tenos kiam li vekiĝos kaj trovos sin pendanta. (Ili fortiras lin.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.