La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
JEPPE SUR LA MONTOAŭtoro: Ludvig Holberg |
©2024 Geo |
La Enhavo |
JEPPE
(Kuŝanta en la lito de la Barono kun orpasamenta negliĝo sur seĝo. Li vekiĝas kaj frotas siajn okulojn, rigardas ĉirkaŭen, konsterniĝas, ree frotas la okulojn, palpas sian kapon kaj per la mano ekkaptas orbroditan noktoĉapon. Li ŝmiras kraĉaĵon sur la okulojn kaj ree frotas ilin, turnas la ĉapon kaj rigardadas ĝin, rigardadas sian belan ĉemizon, kaj la negliĝon, ĉion; grimacas strange. Intertempe ludiĝas kvieta muziko, kaj aŭdante tion Jeppe kunplektas la manojn kaj ploras. Kiam la muziko estas finita, li komencas paroli:)
Ej, kio estas tio? Kia pompo estas jeno, kaj kiel estas mi al jeno veninta? Ĉu mi sonĝas, aŭ ĉu mi estas maldorma? Jes, mi estas klare maldorma. Kie estas mia edzino, kie estas miaj infanoj, kie estas mia domo, kaj kie estas Jeppe? Ĉio estas ŝanĝita, eĉ mi mem. Ej, kio do estas tio ĉi? Kio do estas tio ĉi?
(Krias mallaŭte kaj timeme)
Nille! Nille! Nille! Mi kredas, ke mi venis en la ĉielon, Nille! kaj tio tute senmerite. – Tamen ĉu vere estas mi? Aspektas al mi, ke jes; aspektas ankaŭ al mi, ke ne. Kiam mi palpas mian dorson, kiu ankoraŭ suferas pro la batoj, kiujn mi ricevis, kiam mi aŭdas min paroli, kiam mi palpas mian kavan denton, ŝajnas al mi, ke estas mi. Sed se mi rigardas mian ĉapon, mian ĉemizon, la tutan lukson antaŭ miaj okuloj, kaj aŭskultas tiun dolĉan muzikon, jen diablo splitu min ĉu mi povas imagi, ke estas mi. Ne estas mi; mil fojojn mi estu kanajlo se estas. Sed ĉu eble mi sonĝas? Tamen ŝajnas al mi ke ne. Mi provos pinĉi mian brakon; se tiam ne doloras, jen mi sonĝas; se doloras, jen mi ne sonĝas. – Jes, mi sentis; mi estas maldorma. Certe mi estas maldorma; tion neniu povas disputi; ĉar se mi ne estis maldorma, mi ja ne povis.... Sed kiel mi povas esti maldorma, kiam mi vere pripensas? Ne povas esti erare, ke mi ja estas Jeppe sur la Monto; mi ja scias, ke mi estas malriĉa farmisto, sklavo, fripono, kornulo, malsata pediko, larvo, kanajlo; kiel mi povas samtempe esti Imperiestro kaj Sinjoro sur kastelo? Ne, jeno tamen estas nur sonĝo. Plej bone estas, ke mi paciencu ĝis mi vekiĝos.
(La muziko rekomencas, kaj Jeppe ankoraŭfoje ekploras.)
Aĥ! ĉu eblas ion tian aŭdi en dormo? Ne eblas. Sed se estas sonĝo, ke mi neniam revekiĝu! kaj se mi estas en deliro, ke mi neniam refariĝu saĝa; ĉar mi alvokus antaŭ tribunalon tiun kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi nek sonĝas nek deliras; ĉar mi memoras ĉion, kio okazis al mi. Mi ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomiĝas Nille, ŝia skurĝo “Majstro Erik”, miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la ĉielo. Eble hieraŭ mi drinkis min morta ĉe Jakob ŝuisto, mortis kaj tuj venis en ĉielon. La morto do ne estas tiel terura sperto kiel oni imagas; ĉar mi nenion sentis. Nun eble en ĉi momento staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi ĉu mi mortis surtere aŭ surakve; ĉar mi eliris sufiĉe humida el tiu ĉi mondo. Aĥ, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo por aĉeti sapon, kuŝi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj ricevi kornojn de la diakono. Aĥ, al kia feliĉego estas via peno kaj viaj maldolĉaj tagoj transformitaj. Aĥ, mi devas plori pro ĝojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite. Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke miaj lipoj gluiĝas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por ricevi kruĉon da biero por refreŝigi min; ĉar al kio jena pompo antaŭ la okuloj kaj ĉe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo? Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la ĉielo oni nek malsatas nek soifas, kaj ankaŭ ke tie oni retrovos ĉiujn siajn mortintajn amikojn; sed mi ĝismorte turmentiĝas pro soifo; krome mi estas ja tute sola, mi vidas eĉ ne unu homon; mi devus ja almenaŭ trovi mian avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis eĉ ne ŝilingon de nepagita ŝuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en ĉielon? Do ne eblas, ke estas la ĉielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas; mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas saĝa; mi estas Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas malriĉa, mi estas riĉa; mi estas mizera farmisto, mi estas Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu!
(Je tiu laŭta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antaŭe staris kaŝe por vidi, kiel li kondutas.)
(Ĉambristo. Erik Lakeo. Jeppe.)
ĈAMBRISTO
Mi deziras al Via Moŝto bonan matenon. Jen la negliĝo, se Via Moŝto volas ellitiĝi. – Erik, kuru serĉi la mantukon kaj la lavujon.
JEPPE
Aĥ, estimata sinjoro ĉambristo, mi vere volas ellitiĝi; sed mi petas, ke vi nenion malbonan faru al mi.
ĈAMBRISTO
Dio gardu nin de ion malbonan fari al Sinjoro.
JEPPE
Aĥ, antaŭ ol mortigi min, bonvolu diri al mi, kiu mi estas?
ĈAMBRISTO
Sinjoro ne scias, kiu Li estas, ĉu?
JEPPE
Hieraŭ mi estis Jeppe sur la Monto, sed hodiaŭ.... Aĥ, mi ne scias kion diri.
ĈAMBRISTO
Estas al ni ĝojige, ke Sinjoro hodiaŭ estas en tiom bona humoro, ke plaĉas al Li ŝerci. Sed Dio gardu nin, kial Via Moŝto ploras?
JEPPE
Mi ne estas Via Moŝto. Mi povas ĵuri je la savo de mia animo, ke tio mi ne estas; ĉar laŭ mia memoro, mi estas Jeppe, filo de Nils sur la Monto, unu el la farmistoj de la Barono. Se vi vokos mian edzinon, vi scios; sed ne lasu ŝin kunpreni “Majstron Erik”.
LAKEO
Strange. Kio do estas tio? Sinjoro certe ne estas tute vekita; ĉar Li neniam tiel kutimas ŝerci.
JEPPE
Ĉu mi maldormas aŭ ne, tion mi ne povas diri; sed tion mi scias kaj povas diri, ke mi estas unu el la farmistoj de la Barono, kaj mi nomiĝas Jeppe sur la Monto, kaj mi neniam estis Barono nek Grafo en mia vivotempo.
ĈAMBRISTO
Erik, kio tio povas esti? Mi timas, ke Sinjoro kaptiĝis de malsano.
ERIK
Mi imagas, ke li somnambulas; ĉar ofte okazas, ke homoj ellitiĝas, vestas sin, parolas, manĝas kaj trinkas dum dormo.
ĈAMBRISTO
Ne, Erik; mi rimarkas, ke Sinjoro fantazias pro malsano. Kuru tuj voki kelkajn kuracistojn! (Erik foriras) Aĥ, Via Moŝto, forpelu tiajn pensojn el via kapo! Via Moŝto ja ĵetas timon en la tutan domon. Ĉu Via Moŝto ne konas min?
JEPPE
Mi ne konas min mem; kiel mi konus Vin?
ĈAMBRISTO
Aĥ, ĉu eblas, ke mi aŭdu tiajn vortojn el la buŝo de Mia Moŝto, kaj vidi Lin en tia stato? Aĥ, nia malfeliĉa domo, turmentata de tia sorĉa magio! – Ĉu Sinjoro ne memoras, kion Li faris hieraŭ, kiam Li rajdis ĉase?
JEPPE
Mi neniam estis ĉasisto nek ŝtelĉasisto; ĉar mi scias, ke tio donas punlaboron. Neniam iu animo pruvu, ke mi ĉasis leporon sur la bieno de Sinjoro.
ĈAMBRISTO
Aĥ, Via Moŝto! Mi ja mem akompanis Lin en la ĉaso hieraŭ.
JEPPE
Hieraŭ mi sidis ĉe Jakob ŝuisto kaj trinkis por dek du ŝilingoj da brando; kiel mi do povis fari ĉason?
ĈAMBRISTO
Aĥ, mi insiste petas Vian Moŝton sur miaj genuoj, ke li forlasu tiajn diraĵojn. – Erik, ĉu oni vokis la kuracistojn?
ERIK
Jes! ili tuj venos.
ĈAMBRISTO
Ni do metu sur Sinjoron lian negliĝon; ĉar eble kiam Li venos eksteren en la liberan aeron, lia stato pliboniĝos. – Ĉu Sinjoro bonvole surmetu la negliĝon.
JEPPE
Jes, bonvole. Vi faru pri mi kiel al vi plaĉas, se vi nur ne mortbatu min; ĉar mi estas tiel senkulpa, kiel infano en patrina ventro.
(Du kuracistoj. Jeppe. Ĉambristo. Erik.)
UNUA KURACISTO
Kun aflikto ni aŭdas, ke Sinjoro malbonfartas.
ĈAMBRISTO
Aĥ ja, sinjoro Doktoro! Li estas en mizera stato.
DUA KURACISTO
Kiel vi fartas, Via Moŝto?
JEPPE
Sufiĉe bone. Mi nur estas iom soifa post tiu brando, kiun mi ricevis de Jakob ŝuisto hieraŭ. Bonvolu doni al mi nur kruĉon da biero, kaj lasu min foriri; poste oni bone povas pendigi vin kaj ĉiujn kuracistojn; ĉar mi ne bezonas medicinon.
UNUA KURACISTO
Tion mi vere nomas fantaziado, sinjoro Kolego.
DUA KURACISTO
Ju pli forta ĝi estas, des pli rapide ĝi forvaporos. Palpu la pulson de Sinjoro. Quid tibi videtur, Domine Frater?[4]
UNUA KURACISTO
Mi opinias, ke li bezonas kupumon.
DUA KURACISTO
Mi ne samopinias; ĉar tiajn strangajn malfortecojn oni devas kuraci alimaniere. Sinjoro havis teruran kaj strangan sonĝon, kiu fluigis la sangon kaj konfuzis la cerbon tiel, ke Li imagas sin esti farmisto. Ni devas provi distri Sinjoron per tiuj aferoj, kiuj kutime plej plaĉas al Li, doni al Li tiujn specojn de vino kaj manĝaĵo, kiujn Li pleje ŝatas, kaj ludi por Li la melodiojn, kiujn Li prefere aŭskultas.
(Gaja muziko komenciĝas.)
ĈAMBRISTO
La ŝatmuziko de Sinjoro!
JEPPE
Povas esti. Ĉu ĉiam estas tia gajeco ĉi tie en la bieno?
ĈAMBRISTO
Tiom ofte kiom plaĉas al Sinjoro; ĉar Li donas al ni ĉiuj manĝaĵon kaj salajron.
JEPPE
Sed estas strange, ke mi ne memoras, kion mi antaŭe faris.
DUA KURACISTO
La malsano kaŭzas, Via Moŝto, ke oni forgesas ĉion, kion oni antaŭe faris. Mi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj unu el miaj najbaroj, pro forta drinkado, tiom konfuziĝis, ke dum du tagoj li imagis, ke li estas sen kapo.
JEPPE
Mi estus kontenta, se distrikta juĝisto Kristofer spertus la saman. Sed li certe havas malsanon, kiu estas tute kontraŭa; ĉar li imagas sin havi grandan kapon, kvankam li havas tute neniun, kiel oni povas konstati per liaj verdiktoj.
(Ili ridas. Ha, ha, ha!)
DUA KURACISTO
Estas plezuro aŭskulti Sinjoron ŝerci. Sed por reveni al la rakonto, tiu sama viro trairis la tutan urbon, kaj demandis al preterpasantoj, ĉu iu trovis la kapon, kiun li perdis; sed feliĉe li resaniĝis kaj nuntempe estas sonorilisto en Jutlando.
JEPPE
Tio li ja povus fariĝi, kvankam li ne retrovus sian kapon.
(Ili ridas denove. Ha, ha, ha!)
UNUA KURACISTO
Ĉu sinjoro Kolego memoras la historion, kiu okazis antaŭ dek jaroj pri viro, kiu imagis sin havi plenplenon da muŝoj en sia kapo, kaj ne povis liberiĝi el tiuj fantaziaĵoj, kiom ajn konvinke oni klarigis al li, ĝis saĝa doktoro kuracis lin tiel: Sur lian kapon li metis plastron surŝutitan de mortaj muŝoj, kiun li post iom da tempo fortiris, kaj montris al la malsanulo la muŝojn. Tiu imagis, ke ili estis tiritaj el lia kapo, kaj tiel fariĝis sana. Mi ankaŭ aŭdis rakonton pri alia viro, kiu post longedaŭra febro fariĝis konfuzita, kaj li kredis, ke se li eligus sian akvon, la tuta lando subakviĝus. Neniu povis tiri lin el tiuj ideoj; ĉar li volis morti pro la komuna bono. Li estis sanigita laŭ jena maniero: Oni sendis mesaĝon al li ŝajne de la Komandanto, dirante ke la urbo estas en danĝero de sieĝo. Ne estas akvo en la remparaj fosaĵoj. Ĉu li volus plenigi ilin por malhelpi al la malamiko eniron en la urbon? La malsanulo ĝojiĝis, ĉar li povis servi al sia patrolando kaj al si mem samtempe, kaj tiel li liberiĝis de sia akvo kaj ankaŭ de sia malsano.
DUA KURACISTO
Mi povas montri ekzemplon el alia historio, kiu okazis en Germanio. Nobelo iam envenis gastejon, kaj post manĝo li volis enlitiĝi. Li pendigis sian oran kolĉenon, kiun li kutime portis, sur la muron en la gastejo. La gastejestro atente observis lin, akompanis lin al la lito, kaj deziris al li bonan nokton; sed kiam li rimarkis ke la nobelo dormis, li ŝteliris en la ĉambron kaj forprenis 60 erojn el la ĉeno, kaj poste rependigis ĝin sur la muron. La gasto ellitiĝas en la mateno, seligas sian ĉevalon kaj surmetas siajn vestojn. Sed kiam li ekligis la ĉenon ĉirkaŭ sian kolon, li perceptis ke el ĝi perdiĝis la duono de ĝia longo. Li tuj komencis krii, ke iu lin priŝtelis. La gastejestro, kiu ŝtelaŭskultis ekster la pordo, tuj alkuras, kaj ŝajnigas esti funde konfuzita. Li ekkriis: Aĥ, kia terura ŝanĝo! Kiam la gasto demandis, kial li tiel reagis, li diris: Aĥ, Sinjoro! Via kapo fariĝis duoble pli granda, ol ĝi estis hieraŭ. Poste li enportis falsan spegulon, kiu montris ĉion en duobla grando. Kiam nun la nobelo vidis sian kapon tiom granda en la spegulo, li ekploris, kaj diris: Aĥ nun mi konstatas la kaŭzon, pro kiu mia ĉeno fariĝis tro mallonga. Li surseliĝis, kaj volvis sian mantelon ĉirkaŭ sian kapon por ke neniu vidu ĝin survoje. Oni diras, ke poste li tenis sin hejme multajn tagojn, kaj ne povis liberiĝi el tiuj fantaziaĵoj, sed kredis, ke la ĉeno estis tro mallonga ĉar la kapo fariĝis tro dika.
UNUA KURACISTO
Estas multaj ekzemploj pri tiaj fantaziaĵoj. Mi memoras pri iu, kiu imagis al si, ke lia nazo estas dek futojn longa, kaj avertis ĉiujn, kiuj venis renkonte, ke ili ne tro proksimiĝu.
DUA KURACISTO
Domine Frater certe aŭdis la historion pri tiu viro, kiu imagis al si, ke li estas morta. Juna persono ekfantaziis, ke li estas morta, kaj tial kuŝigis sin en ĉerkon, kaj volis nek manĝi nek trinki. Liaj amikoj klarigis al li la stultaĵon, kaj provis ĉiujn rimedojn por igi lin manĝi, sed vane. Li rifuzis kun rido, dirante ke estas kontraŭ ĉiuj reguloj, ke mortintoj manĝu kaj trinku. Fine spertulo pri medicino prenis sur sin kuraci lin per stranga metodo. Li petis serviston prezenti sin kiel mortinton, kaj kun ĉiuj solenaĵoj lasi sin porti al la sama loko, kie kuŝas la malsanulo. Tiuj du longe kuŝis rigardante unu la alian. Fine la malsanulo komencis pridemandi al la alia, kial li tien estis portita; kaj tiu respondis: ĉar li estas morta. Poste ili komencis demandi unu al la alia pri la maniero per kiu ili mortis, kaj ambaŭ detalplene rakontis. Poste iuj laŭ sekreta interkonsento enportis vespermanĝon al la laste “mortinta”, kaj jen tiu elĉerkiĝis kaj ekhavis bonegan manĝon, dirante al la alia: Ĉu ne ankaŭ vi baldaŭ manĝu? La malsanulo miris, kaj demandis ĉu konvenas al mortulo manĝi, sed ricevis la respondon, ke se li ne manĝas, li ne povas pli longe esti morta. Li do unue lasis sin persvadi manĝi kune kun la alia, poste dormi, ekstari, sin vesti, jes, li ĉiel imitis la alian, ĝis li refariĝis vivanta kaj prudenta. Mi povus doni sennombre pli da ekzemploj pri tiaj strangegaj fantaziaĵoj. Tiel ankaŭ okazis pri Lia Moŝto, ke Li imagas sin esti malriĉa farmisto. Sed Lia Moŝto devas forpeli tiajn imagojn el sia menso, kaj jen Li tuj resaniĝos.
JEPPE
Sed ĉu eblas, ke estas nur fantaziaĵoj?
KURACISTO
Certe jes! El tiuj historioj Sinjoro aŭdis, kian efikon fantaziaĵoj povas havi?
JEPPE
Ĉu mi do ne estas Jeppe sur la Monto?
KURACISTO
Certe ne!
JEPPE
Kaj la malica Nille ne estas mia edzino, ĉu?
KURACISTO
Neniel; ĉar Sinjoro estas vidvo.
JEPPE
Ĉu ankaŭ tio estas fantaziaĵo, ke ŝi havas skurĝon, kiu nomiĝas “Majstro Erik”?
KURACISTO
Nura fantaziaĵo.
JEPPE
Kaj ne estas vero, ke mi devis iri al la urbo por aĉeti sapon?
KURACISTO
Ne.
JEPPE
Ankaŭ ne, ke mi fortrinkis la monon ĉe Jakob ŝuisto?
ĈAMBRISTO
Ej! Sinjoro faris ja ĉason kune kun ni la tutan hieraŭon.
JEPPE
Eĉ ne ke mi estas kornulo?
ĈAMBRISTO
Aj! Sinjorino ja mortis antaŭ multaj jaroj.
JEPPE
Aĥ, mi jam komencas percepti mian malsanon. Mi ne plu pensu pri tiu farmisto; ĉar mi komprenas, ke sonĝo kondukis min en tiun konfuzon. Tamen estas strange kiel homoj povas lasi sin kapti en tiajn fantaziaĵojn.
ĈAMBRISTO
Ĉu Sinjoro bonvolas iom promenadi en la ĝardeno, dum ni ion pretigas por la matenmanĝo?
JEPPE
Jes ja; sed devas okazi rapide; ĉar mi estas kaj malsata kaj soifa.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.