|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JEPPE SUR LA MONTOAŭtoro: Ludvig Holberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Jeppe. Barono, alivestita kiel sekretario. Ĉambristo kaj pluraj servistoj.)
(Jeppe venas el la ĝardeno kun sia sekvantaro, kaj tableto estas pretigita.)
JEPPE
Ha ha! Mi vidas, ke la tablo jam estas preta.
ĈAMBRISTO
Jes, ĉio estas preta, kiam konvenas al Via Moŝto sidiĝi.
(Jeppe sidigas sin. La aliaj staras malantaŭ lia seĝo kaj ridas pri liaj aĉaj manieroj, kiam li per ĉiuj kvin fingroj prenas el la plado, ruktas super la tablon, purigas la nazon per la fingroj kaj ŝmiras sur la vestojn.)
ĈAMBRISTO
Sinjoro bonvole indiku, kiun vinon li deziras?
JEPPE
Vi ja mem scias kiun vinon mi kutimas trinki matene.
ĈAMBRISTO
Estas la rejna vino, kiun Sinjoro plej ŝatas trinki. Se ĝi ne plaĉas al Sinjoro, li tuj ricevos alian.
JEPPE
Ĝi estas iom tro seka. Verŝu iom da medo en ĝin, kaj ĝi pliboniĝos; ĉar mi multe ŝatas la dolĉan.
ĈAMBRISTO
Jen kanari-sek, se Sinjoro bonvolas gustumi.
JEPPE
(trinkas) Ĝi estas bona vino. Toksu ĉiuj! (ĉiun fojon kiam li trinkas, oni sonorigas trumpetojn.)
JEPPE
Hej, atentu, uloj! Ankoraŭ glason da kanajlo-sek, vi komprenas, ĉu? – Kie vi ricevis tiun ringon, kiun vi portas sur la fingro?
SEKRETARIO
Sinjoro mem donis ĝin al mi.
JEPPE
Tion mi ne memoras; redonu ĝin; mi certe faris en ebrio. Tiajn ringojn oni ja ne fordonas. Poste mi ekzamenos kiujn aliajn aĵojn vi ricevis. Servistoj ne havu pli ol manĝaĵon kaj salajron. Mi povas ĵuri, ke mi ne memoras ke mi donacis al vi ion aparte; ĉar kial mi farus? Tiu ringo valoras ja pli ol dek talerojn. Ne, ne, vi bonuloj! Ne tiel, ne tiel. Vi ne devas misuzi la malfortan animon kaj drinkemon de via Sinjoro. Kiam mi estas ebria, mi estas preta fordoni eĉ mian pantalonon; sed kiam mi fordormigis la ebriecon, mi reprenas miajn donacojn. Alie mi spertus la skurĝon de mia edzino Nille. Aj, kion mi diras? Nun mi refalas en la antaŭajn stultajn pensojn kaj ne memoras, kiu mi estas. Pli da kanajlo-sek. Saman Sanon!
(Trumpetoj sonoriĝas.)
JEPPE
Atentu kion mi diras, uloj! De nun jeno estu por vi instrukcio, ke kiam mi en la vespero ion donacas en ebrieco, tion vi redonu matene. Kiam servistoj ricevas pli ol ili povas manĝi, ili fariĝas arogantaj kaj fiere rektigas la nukon antaŭ siaj sinjoroj. – Kioman salajron ricevas vi?
SEKRETARIO
Sinjoro ĉiam donis al mi 200 talerojn jare.
JEPPE
Je Diablo, de nun vi ne havu 200 talerojn; kiom vi utilas por 200 taleroj? Mi mem devas peni kiel bruto kaj stari en la grenejo de mateno ĝis vespero kaj povas apenaŭ.... Jen, nun revenas tiuj damnitaj farmistfantazioj. Kroman glason da vino.
(Li trinkas denove, kaj la trumpetoj sonoriĝas.)
JEPPE
200 talerojn! Estas ja senhaŭtigo de sia Sinjoro. Jen, aŭskultu, bonuloj! Kiam mi estos manĝinta, mi intencas pendigi ĉiun duan en la bieno. Sciu, ke mi ne lasas al mi priŝerci en monaferoj.
ĈAMBRISTO
Ni redonos ĉion, kion ni ricevis de Via Moŝto.
JEPPE
Jes, jes “Via Moŝto, Via Moŝto!” Da komplimentoj kaj baslemenoj[5] vi havas sufiĉe ĉitempe. Vi buŝe flatas min per via “Via Moŝto”, ĝis vi forportis mian tutan monon, kaj vi mem fariĝos moŝtoj. La buŝo diras: “Via Moŝto”, sed la koro “Via Azeno”. Vi ne diras, kion vi pensas, vi uloj; Vi dungitoj estas kiel Abner, kiu salutante Roland diris: Saluton al vi, mia frato! kaj jen li pikas la ponardon en lian koron. Kredu min, ke Jeppe ne estas stultulo.
(Ĉiuj genufalas kaj petas indulgon.)
JEPPE
Ekstaru, uloj! Atendu, ĝis mi manĝfinas; poste mi ekzamenos kiel statas, kaj kiuj meritas pendigon aŭ ne. Nun mi volas amuziĝi. – Kie estas mia intendanto?
ĈAMBRISTO
Li estas ekstere.
JEPPE
Tuj envenigu lin.
INTENDANTO
(en arĝentbutonumita frako, kun sabro ĉe la talio) Via Moŝto ion ordonas?
JEPPE
Nenion krom pendigi vin.
INTENDANTO
Mi ja neniun krimon faris, Via Moŝto! kial mi do estu pendigota?
JEPPE
Vi estas intendanto, ĉu ne?
INTENDANTO
Jes, mi estas, Via Moŝto.
JEPPE
Kaj tamen vi demandas kial vi estu pendigota?
INTENDANTO
Mi ja servis Vian Moŝton fidele kaj honeste, kaj diligente laboris en mia posteno, tiel ke Via Moŝto ĉiam laŭdis min antaŭ siaj aliaj servistoj.
JEPPE
Jes, certe vi estis diligenta en via posteno; tion oni ja vidas pro viaj butonoj el muldita arĝento. Kiun salajron vi ricevas jare?
INTENDANTO
Duonan centon da taleroj jare.
JEPPE
(paŝadas tien kaj reen) Duonan centon da taleroj? Jes, vi tuj estu pendigota.
INTENDANTO
Ne povas ja esti malpli, Via Moŝto, por peniga servo dum tuta jaro.
JEPPE
Ĝuste pro tio al la pendigilo, ĉar vi ne ricevas pli ol duonan centon da taleroj. Vi havas monon por frako kun arĝentaj butonoj, por bordaĵoj ĉe la manoj, por silka saketo ĉe la hararo kaj ricevas nur duonan centon jare. Ĉu vi do ne ŝtelas de mi, kompatindulo? ĉar de kie vi alie ricevus tiujn riĉaĵojn?
INTENDANTO
(surgenue) Aĥ, Via Moŝto! kompatu min pro mia malriĉa edzino kaj pro miaj neplenaĝaj infanoj.
JEPPE
Ĉu vi havas multajn infanojn?
INTENDANTO
Mi havas sep infanojn en vivo, Via Moŝto.
JEPPE
Ha, ha! sep infanojn en vivo? Rapide, pendigu lin, sekatario!
SEKRETARIO
Aĥ, Via Moŝto! Mi ja ne estas ekzekutisto.
JEPPE
Kio vi ne estas, vi povos fariĝi; vi aspektas ĉiaspece kapabla. Kiam vi estos pendiginta lin, mi mem poste vin pendigos.
INTENDANTO
Aĥ, Via Moŝto! ĉu ne estas pardono?
JEPPE
(denove paŝadas, eksidas por trinki, ekstaras denove) Duonan centon da taleroj, edzinon kaj sep infanojn! Se neniu alia pendigos vin, mi mem tion faros. Mi bone scias kiaj uloj vi estas, vi intendantoj; mi scias kiel vi traktis min mem kaj aliajn kompatindajn farmistojn.... Aj! jen revenas tiuj damnitaj farmistfantaziaĵoj en mian kapon. Mi dirus, ke mi konas vian konduton kaj viajn manovrojn tiel bone surfingre, ke mi mem povus esti intendanto, se necese. Vi senkremigas la lakton, kaj la Sinjoroj ricevas fekaĵon, pardonu la esprimon. Mi kredas, ke se la mondo longe staros, intendantoj fariĝos junkroj kaj junkroj fariĝos intendantoj. Kiam farmisto ion kaŝe donas al vi aŭ al viaj edzinoj, vi aŭdigos al la Sinjoro: La kompatindulo estas sufiĉe laborema kaj diligenta, sed pluraj akcidentoj okazis al li, tiel ke li ne povas pagi; li havas nefekundan teron, skabio atakis lian brutaron kaj tiel plu, kaj per tiu babilaĉo la sinjoroj devas lasi sin kontentigi. Kredu min, bonulo, mi ne lasas min tiri per la nazo; ĉar mi mem estas farmisto kaj filo de farmisto.... Jen, nun revenas tiu sorĉo! Mi diras, ke mi mem estas filo de farmisto; ĉar Abrahamo kaj Eva, niaj unuaj gepatroj, estis terkulturistoj.
SEKRETARIO
(genue) Aĥ, Via Moŝto! estu kompatema pro lia malriĉa edzino; ĉar el kio ŝi nutru patrinon kaj infanojn?
JEPPE
Kiu diras, ke ili vivu? Oni pendigu ilin samtempe.
SEKRETARIO
Aĥ, Sinjoro! estas tiom ĉarma, bela virino.
JEPPE
Nu? Eble vi mem amas ŝin, ĉar vi tiom zorgas por ŝi? Enkonduku ŝin.
(La virino envenas kaj kisas lian manon.)
JEPPE
Ĉu vi estas la edzino de la intendanto?
VIRINO
Jes, mi estas, Via Moŝto.
JEPPE
(tuŝas ŝian mamon) Vi estas bela. Ĉu vi volas kuŝi kun mi ĉinokte?
VIRINO
Via Moŝto ordonas en ĉio; ĉar mi estas en Lia servo.
JEPPE
(al la intendanto) Ĉu vi permesas, ke mi kuŝos kun via edzino ĉinokte?
INTENDANTO
Mi dankas al Via Moŝto, ke Li volas fari tiun honoron al mia domo.
JEPPE
Jen! Metu seĝon por ŝi; ŝi manĝu kune kun mi.
(Ŝi eksidas ĉe la tablo, manĝas kaj trinkas kun li; li fariĝas ĵaluza al la sekretario kaj diras:)
JEPPE
Vi spertos akcidenton, se vi rigardas ŝin.
(Tiom ofte kiom li ekrigardas la sekretarion, tiu tuj fordirektas sian rigardon de ŝi kaj rigardas teren. Jeppe kantas malmodan amkanton, dum li sidas ĉetable kun ŝi; li ordonas ke oni ludu polan dancon, kaj dancas kun ŝi, sed falas tri fojojn pro drinkado; fine la kvaran fojon li restas kuŝanta kaj endormiĝas.)
BARONO
(kiu ĝis nun aktoris kiel sekretario) Li jam dormas profunde. Nun ni gajnis la ludon; sed preskaŭ ni mem staris en moko; ĉar li intencis nin tirani, pro kio ni aŭ devus vanigi la historion, aŭ lasi nin malbone trakti de tiu kruda farmisto, el kies konduto oni povas lerni, kiom tiranaj kaj arogantaj fariĝas tiaj homoj, kiuj el la koto tro rapide venas al honoro kaj digno. Preskaŭ estis malfeliĉa momento, kiam mi prenis rolon de sekretario; ĉar se li min batus, estus malagrabla historio, kiu ĵetus sur min ne malpli da mokado ol sur tiun farmiston. Plej bone estas, ke ni lasu lin ankoraŭ iom dormi, antaŭ ol ni denove surmetu al li liajn malpurajn farmistvestaĵojn.
ERIK
Aj Sinjoro! li jam dormas kiel ŝtono; jen vidu! mi povas lin bati, li tion ne sentas.
BARONO
Elkonduku lin, kaj finu la komedion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.