La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

HUCKLEBERRY FINN

Ĉapitro XIV

Elangligis Donald J. Harlow

["Mark Twain", plumnomo de Samuel Langhorne Clemens, estas eble la plej konata usona verkisto. Li verkis pliparte dum la lasta duono de la 19a jarcento. Liaj verkoj estis ofte satiraj, kaj ĝenerale montris ian bonan komprenon – kaj malestimon – pri liaj samlandanoj. Liaj plej konataj romanoj estis verŝajne: Konnektikuta Jankio en la Kortego de la Reĝo Arturo; La Aventuroj de Tom Sawyer; kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn. Tiu lasta romano estas tutmonde konata.

Huckleberry "Huck" (aŭ "Huĉjo") Finn estis senhejma knabo, amiko de Tom Sawyer, kiu, adoptita de tre religiema vidvino, forkuris por liberiĝi de la severeco de la nova vivo; kun eskapinta nigra sklavo, Jim, li flosis suden laŭ la Rivero Mississippi, kaj renkontis multajn aventurojn. La verko estas iasence prediko kontraŭ sklaveco – verkita tamen tro malfrue por influi la sorton de tiu "pekuliara institucio" (ĝi aperis 20 jarojn post la nuligo de sklaveco). En la fino, Huck kaj Tom kunlaboras por certigi la liberecon de Jim.

Mi elektis por traduko la jenan ĉapitron ĉar ĝi montras en la persono de la nigra sklavo Jim la eĉ nun kutiman usonan sintenon al aliaj lingvoj krom la angla – kaj mi supozas, ke tio eble tiklos la humoron de la esperantistoj.]

* * *

Finfine, kiam ni eldormiĝis, ni inspektis la aĵojn, kiujn la bando ŝtelis de la paneinta ŝipo, kaj ni trovis botojn, kaj kovrilojn, kaj vestaĵojn, kaj multajn aliajn specojn, ankaŭ multajn librojn, kaj lornon, kaj tri kestetojn da cigaroj. Neniam ni antaŭe estis tiel riĉaj. La cigaroj estis unuarangaj. Ni la tutan posttagmezon kuŝis en la arbaro kaj nur parolis, kaj mi legis la librojn, kaj ĝenerale ni ĝuis. Mi rakontis al Jim ĉion, kio okazis en la paneintaĵo, kaj ĉe la pramo; kaj mi diris, ke tiaj okazoj estas aventuroj; sed li diris, ke li ne deziras pli da aventuroj. Li diris, ke kiam mi eniris la pilotkajuton, kaj li rerampis al la floso kaj ne trovis ĝin, li preskaŭ mortis; ĉar li supozis tion la fino por li, kiel ajn; ĉar se li ne estus savita, li dronus; kaj se li estus savita, la savinto nepre resendus lin hejmen por ricevi sklavigpagon, kaj Fraŭlino Watson lin vendus al la sudo, nepre. Nu, li pravis; li preskaŭ ĉiam pravis; li estis neordinare saĝa nigrulo.

Mi multe laŭtlegis al Jim pri reĝoj, kaj dukoj, kaj jarloj, kaj tiel plu, kaj kiel gaje ili vestas sin, kaj kiom da stilo ili montras, kaj reciproke nomas sin "via reĝa moŝto" kaj "via duka moŝto" kaj "via jarla moŝto", kaj tiel plu, anstataŭ "sinjoro"; kaj elstaris la okuloj de Jim, kaj li interesiĝis. Li diras:

"Mi ne sciis, ke ili tiomas. Mi ne aŭdis nenion pri ili, preskaŭ, sed tiu maljuna Reĝo Solamano, se ne kalkuli tiujn reĝojn en la ludka'taro. Kiom perlaboras reĝo?"

"Perlaboras?" mi diras; "sed, ili perlaboras mil dolarojn monate, se ili deziras tion; ili povas havi kiom ajn ili volas; ĉio apartenas al ili."

"Belege, ĉu ne? Kaj kion ili devas fari, Huĉjo?"

"Ili nenion faras! Kiel vi parolas. Ili simple sidas."

"Ĉu do?"

"Kompreneble. Ili nur sidas. Nu, foje okazas milito; tiam ili militas. En aliaj tempoj ili simple mallaboras; aŭ falkas – falkas, fi – Tsss! Ĉu vi aŭdas ion?"

Ni eliris kaj rigardis; sed temis nur pri la flirtado de vaporŝipa pelilo, longe for ĉirkaŭ la terkapo; do ni revenis.

"Jes," mi diras, "kaj aliajn fojojn, kiam tedas, ili fuŝas ĉe la parlamento; kaj se iu miskondutas, ili dehakas ties kapon. Sed pliparte ili restas ĉe la haremo."

"Ĉe kio?"

"Haremo."

"Kio 'stas haremo?"

"La ejo, kie ili tenas siajn edzinojn. Ĉu vi ne scias pri la haremo? Tion havis Salamono; li havis ebli meg edzinojn."

"Nu, jes, vi pravas; mi – mi fo'gesis tion. Haremo 'stas loĝdomo, mi s'pozas. Plejofte ili ce'te havas bruajn tempojn en la infanejo. Kaj mi s'pozas, ke l'edzinoj ege kverelas; kaj tio pliigas la bruon. Sed oni diras, ke Solamano 'stis la plej saĝa homo, kiu iam ajn vivis. Tion mi ne kredas. Ĉar, kial saĝulo volus vivi meze de tia ĉiama laŭtado? Ne – ce'te ne. Saĝulo konstruus fabrikon; kaj tiam li fe'mus la fabrikon kiam li volus ripozi."

"Nu, li tamen estis la plej saĝa; ĉar la vidvino mem diris tion al mi."

"Ne gravas al mi, kion diris vidvino, li nepre ne 'stis saĝulo. Li foje kondutis tute damninde. Ĉu vi scias pri tiu infano, kiun li 'tencis duonhaki?"

"Jes, la vidvino diris al mi pri tio."

"Nu, do! Ĉu tio ne 'stis la plej stranga nocio en la mondo? Riga'du tion dum momento. Jen la stumpo – tio 'stas unu el la inoj; jen vi – 'stas l'alia; mi estas Solamano; kaj jena dolarbileto, ĝi 'stas l'infano. Vi du 'sistas, ke ĝi 'stas via. Kion mi faras? Ĉu mi eliras inter la najbarojn por scii, al kiu el vi apa'tenas la bileton, kaj donas ĝin al la ĝusta, tute kompletan, same kiel farus ĉiu inteligenta homo? Ne – mi duonas la bileton, kaj donas la duonon al vi, kaj la duonon al tiu alia ino. Tion Solamano volis fari pri l'infano. Nun mi demandu vin: kiel utilas duona dolarbileto? – oni ne povas aĉeti nenion per ĝi. Kaj kiel utilas duona infano? Por mi, mego da ili ne valorus unu groŝon."

"Sed damne, Jim, vi tute maltrafis la celon – kondamne, vi maltrafis je mil mejloj."

"Kiu? Mi? Tute ne. Ne parolu al mi pri tiuj celoj. Mi s'pozas, ke mi scias sencon, kiam mi aŭdas tion; kaj tute ne 'stas senco en tia konduto. La 'sputo ne temis pri neniu duoninfano; la 'sputo temis pri tuta 'fano; kaj la homo, kiu kredas, ke li povas solvi 'sputon pri tuta 'fano per duoninfano, li eĉ ne saĝas sufiĉe por ŝirmi sin de la pluvo. Ne parolu al mi pri Solamano, Huĉjo, mi bone konas lin."

"Sed mi insistas, ke vi maltrafis la celon."

"Damnu la celon! Mi s'pozas, ke mi scias, kion mi scias. Kaj komprenu, la vera celo kuŝas pli profunde. Temas pri l' eduko de Solamano. Pensu viron, li havas nur unu-du 'fanojn; ĉu tiu homo malŝparos 'fanojn? Ne, li ne havas sufiĉajn. Li scias ilian valoron. Sed jen viro, kiu havas eble kvinmeg 'fanojn, kiuj diskuras tra l' domo, kaj l' afero malsamas. Li same facile duonhakus 'fanon kiel katon. Unu 'fano, pli-malpli, tio ne gravis por Solamano, Dio damnu lin!"

Neniam mi vidis tian nigrulon. Se en lian kapon eniris ia nocio, neniam poste ĝi eliĝis. El ĉiuj nigruloj konataj de mi, estis li, kiu plej malŝatis Salamonon. Do mi ekparolis pri aliaj reĝoj, kaj rezignis pri Salamono. Mi rakontis pri Luizo Deksesa, kies kapon oni dehakis en Francio antaŭ longa tempo; kaj pri ties fileto la dolfeno, kiu estus reĝo, sed oni kaptis lin kaj enkarcerigis lin, kaj kelkaj diras, ke li mortis tie.

"Malfeliĉa etulo."

"Sed kelkaj diras, ke li eskapis, kaj venis al Usono."

"Bonege! Sed li sentos sin soleca – ne 'stas reĝoj ĉi tie, ĉu, Huĉjo?"

"Ne."

"Do li ne povos trovi postenon. Kion li faros?"

"Nu, mi ne scias. Kelkaj el ili aniĝas al la polico, kaj kelkaj el ili lernas la homojn paroli france."

"Sed, Huĉjo, ĉu la francaj homoj ne parolas same kiel ni?"

"Ne, Jim; vi ne komprenus eĉ unu vorton ilian – eĉ ne unu vorton."

"Nu, damnu min! Kiel tio okazas?"

"Mi ne scias; sed ĝi estas tia. Mi legis iom da ilia babilado en iu libro. S'pozu, ke homo venus al vi kaj dirus Poli-vu-franzi – kion vi pensus?"

"Mi ne pensus nenion; mi tuj batus al li la kapon. Nu, almenaŭ se li ne 'stus blankulo. Mi ne pe'mesus al neniu nigrulo diri tion al mi."

"Sed ĝi fakte ne estas ofendo. Ĝi simple demandas, ĉu vi scipovas paroli france."

"Nu, do, kial li ne povas diri tion?"

"Sed li diras ĝuste tion. Tiel la franco diras ĝin."

"Nu, tio 'stas ridinda metodo diri ĝin, kaj mi ne plu volas aŭdi pri ĝi. Ĝi ne havas sencon."

"Jen, Jim; ĉu kato parolas same kiel ni?"

"Ne, ne kato."

"Ĉu bovo, do?"

"Ne, ankaŭ ne bovo."

"Ĉu kato parolas kiel bovo, aŭ bovo kiel kato?"

"Tute ne."

"Estas bona kaj natura, ke ili parolas malsame, ĉu ne?"

"Jes ja."

"Kaj ĉu ne estas bona kaj natura, ke la kato kaj la bovo parolas malsame de ni?"

"Nepre!"

"Nu, do, kial ne estas bona kaj natura, ke la franco parolu malsame de ni? Respondu tion!"

"Ĉu kato 'stas homo, Huĉjo?"

"Ne."

"Nu, do, ne havas sencon, ke kato parolu kiel homo. Ĉu bovo 'stas homo? – ĉu bovo 'stas kato?"

"Ne, ĝi estas nek unu, nek la alia."

"Nu, do, ĝi tute ne devus paroli nek kiel unu nek kiel la alia. Ĉu franco 'stas homo?"

"Jes."

"Nu, do! Dio damnu, kial li ne parolas kiel homo? Vi respondu tion!"

Mi vidis, ke ne valoras malŝpari vortojn – oni ne povas lerni nigrulon argumenti. Mi do rezignis.


meg = oportuna numeralo por miliono. Internacie uzata kiel prefikso.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.