La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

BONŜANCO

Esperantigis Edwin Grobe

Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaŭ aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos Leŭtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp., ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia vera karno, pri kiu mi aŭdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu tago, tridek jarojn antaŭe, kiam lia nomo ekleviĝis kuglorapide al la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti ĉiam festata. Estis por mi manĝaĵo kaj trinkaĵo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi tiun duondion; kontrolante, serĉante, konstatante: la trankvilon, la rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu sin dislimis ĉie sur li; la dolĉan senkonscion pri lia eminenteco – senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin ĝisfluantaj.

La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia – kleriko nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur kampo kaj kiel instruisto ĉe la militlernejo de Vulviĉo. En tiu sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenkliniĝis kaj murmuris konfidence al mi – indikante pergeste la bankedan heroon.

“Private dirite, li estas nepra stultulo.”

Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono aŭ Sokrato aŭ Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia juĝkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo aŭ kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; li ja estis stultulo. Tial mi ekcelis ekscii, en taŭga momento, kiel la kleriko, solece kaj sole, malkovris la sekreton.

Kelkajn tagojn poste prezentiĝis la oportuno, kaj jen kion diris al mi la pastoro:

Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj mi estis instruisto ĉe la militakademio de Vulviĉo. Mi estis tie en unu el la sekcioj kiam la juna Skorzbio spertis sian preparan ekzamenon. Mi sentis kompaton ĝiskarne, ĉar la cetero de la klaso respondis vigle kaj bele, dum li – ho, pardonu min, li sciis nenion, por tiel diri. Li estis verŝajne bonkonduta, dolĉahumora, aminda kaj senruza. Tial estis ege ĝene vidi lin stari tie, tiel serena kiel ĉizita figuro, kaj eligi respondojn verfakte miraklajn pri stulteco kaj malscio. Mia tuta provizo da kompato aktiviĝis nome de li. Mi diris al mi, ke kiam li devos ekzameniĝi denove, li malsukcesos aĉe, kompreneble. Tial estos simple senĝena faro de karitato mildigi lian falon kiel eble plej multe. Mi flankenkondukis lin kaj eksciis ke li iom konas la historion de Cezaro. Kaj ĉar li sciis nenion ceteran, mi eklaboris kaj lin trejnegis kiel galersklavon per aparta sinsekvo da kutimaj demandoj pri Cezaro kiujn, mi certis, utiligos la ekzamenontoj. Se vi bonvolos kredi min, li sukcesis brilegkolore en la ekzamentago! Li sukcesis pro tiu nepre supraĵa mensofarĉo kaj cetere ricevis komplimentojn dum aliaj, kiuj sciis miloble pli ol li, malsukcesaĉis. Sekve al strange bonŝanca hazardo – hazardo malprobable okazonta dufoje en unuopa jarcento – oni starigis al li nenian demandon preterpasantan la mallarĝajn limojn de lia farĉotrejnado.

Stuporige estis. Nu, dum lia tuta kursaro mi lin subtenis, kun iom de la sento kiun patrino spertas pri kripligita infano. Kaj ĉiam li sin savis – kaj nur mirakle, verŝajne.

Nu, kompreneble, estis matematiko kiu lin elmetus kaj mortigus finfine. Mi decidiĝis fari lian morton laŭeble plej malĝena. Tial mi trejnis lin kaj farĉinstruis lin, kaj farĉinstruis lin kaj trejnis lin, nur pri la sinsekvo da demandoj kiujn la ekzamenontoj plej probable starigus kaj tiam survojigis lin en la direkto al lia sorto. Nu, sinjoro, klopodu koncepti la rezulton: je mia konsterniĝo, li meritis la unuan premion! Kaj aldone li ricevis nepran ovacion en la formo de komplimentoj.

Ĉu dormi? Mi ne sukcesis dormi dum pli ol semajno. Mia konscienco min torturis tage kaj nokte. Kion mi faris, tion mi faris nur por karitato kaj nur por faciligi la falon de la kompatinda junulo. Mi neniam imagis rezulton tiel absurdan kiel la okazintaĵon. Mi sentis min tiel kulpa kaj mizera kiel Frankenstejno. Jen estis lignokapulo kiun mi starigis survoje al brilaj promocioj kaj mirigaj respondecoj, kaj povus okazi nur unuopaĵo: li kaj ĉiuj respondecoj liaj kunfalus en ruiniĝon je la unua oportuno.

Krimea Milito ĵus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito, mi diris al mi. Ne eblis daŭrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo la ŝancon morti antaŭ ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la tertremon. Ĝi okazis. Kaj ĝi ŝancelegis min kiam ĝi okazis. Oni lin promociis al kapitaneco en marŝregimento! Pli valoraj viroj maljuniĝas kaj grizhariĝas antaŭ ol grimpatingi tian superan rangon. Kaj kiu iam antaŭvidintus ke la aŭtoritatuloj elektos deponi tian ŝarĝon da respondeco sur ŝultrojn tiel malspertajn kaj maltaŭgajn? Mi apenaŭ tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed ĉu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankiĝos.

Konsideru kion mi faris – mi kiu tiel preferis ripozon kaj malagadon – mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi devas lin akompani kaj protekti la landon kontraŭ li kiel eble plej multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon ŝparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj eksuspire aĉetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris cele al la batalkampo.

Kaj jen – ho, mia koro, estis terure. Ĉu eraregoj? Li faris nenion krom eraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la ulo. Ĉiuj havis malĝustan opinion pri li kaj ĉiun fojon misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis ilin! Liaj plej mildaj eraretoj sufiĉis por ekploregi bonsenculon. Kaj ili ja ploregis min – kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte. Kaj kio tenis min en konstanta ŝvito de timego estis tio ke ĉiu nova fuŝfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi daŭrege diris al mi ke li tiel altrangiĝos ke, kiam okazos la malkovro, estos kvazaŭ la suno elfalanta la ĉielon.

Li daŭre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn korpojn de siaj superuloj, ĝis finfine, en la plej varma momento de la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian buŝon, ĉar Skorzbio estis la plej proksima laŭrange! Jen tio alvenas, mi diris. Ĉiuj ni finiĝos en Ŝeolo post nur dek minutoj, certege.

La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis ĉiuloke sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fuŝo kaŭzus nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo? Li eligas la regimenton de ĝia loko kaj ordonas sturmon trans najbaran monteton elmontrantan nenian indicon pri malamika ĉeestado! “Jen vi ekas!” mi diris al mi. “Ĉi tio ja estas la finfino.”

Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaŭ ol eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo. Kaj kio okazis? Ĉu ni nin elmanĝigis? Jen kio devige okazintus en naŭdek naŭ kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidiĝis ke nenia unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas malkovrita kaj blokita. Tial ili forturniĝis kaj kuris pelmele, trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovaĝa konfuziĝo, kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la kampo kaj ĝin transkuraĉis kaj baldaŭege okazis la plej giganta disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliiĝis en nepran kaj grandiozan venkon! Marŝalo Kanroberto spektadis, kapturniĝa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion kaj lin ĉirkaŭbrakis kaj lin medalis surkampe antaŭ la tuta armaro!

Kaj kio estis la fuŝego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de sia dekstra mano por sia maldekstra – nur tio. Li ricevis ordonon retiriĝi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstataŭe, li retiriĝis antaŭen kaj transiris la monteton en la maldekstra flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paliĝos dum daŭros libroj pri historio.

Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj senŝajniga kiel eblas esti, sed li ne estas sufiĉe inteligenta por endomiĝi kiam pluvas. Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de la universo. Ĝis antaŭ duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi. Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena kaj miriga bonŝanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila soldato en ĉiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon per fuŝegoj, tamen neniam faris fuŝegon malsukcesintan lin promociigi en kavaliron aŭ baroneton aŭ lordon aŭ ion. Rigardu lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj. Nu, sinjoro, ĉiu el ili estas registro pri iu mallaŭdinda stultaĵo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej bona evento povanta okazi al viro estas naskiĝi bonŝanca. Mi rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra stultulo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.