La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO

Esperantigis Edwin Grobe

Foje estis malbonkonduta knabeto nomiĝanta Jaĉjo – tamen, se vi bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaŭ ĉiam nomiĝas Jaĉjo en viaj dimanĉlernejaj instrulibroj. Strange estis, tamen vere, ke ĉi tiu knabeto nomiĝis Jaĉjo.

Ankaŭ li ne havis malsanan patrinon – malsanan patrinon kiu estis pia kaj suferis pro ftizo kaj ĝojus kuŝiĝi en la tombo kaj ripozadi se ŝi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo fariĝu kruela kaj malamikema pri li post ŝia forpaso. Plejparte la malbonkondutaj knaboj de la dimanĉlernejaj instrulibroj nomiĝas Jakobo kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi min kuŝigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolĉaj plendaj voĉoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuiĝas apud la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomiĝis Jaĉjo kaj lia patrino estis tute bonsana – suferis pro nenia ftizo nek alia ajn malsano. Ŝi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, ŝi sentis nenian anksiecon pri Jaĉjo. Ŝi diris ke se li rompigus al si la kolon, la perdo ne estus granda. Ŝi ĉiam deziris bonan nokton al Jaĉjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam ŝi estis preta lin postlasi, ŝi tordis al li la orelojn.

Foje tiu malbonkonduta knabeto ŝtelprenis la ŝlosilon de la manĝoŝranko kaj eniris tien ŝtelpaŝe kaj provizis sin per marmelado kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio ŝajnis flustri al li, "Ĉu estas juste malobei mian patrinon? Ĉu fari tion ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmanĝas la marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuiĝis tute sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj stariĝis kun malpeza feliĉa koro kaj iris konfesi ĉion al sia patrino kaj petis ke ŝi lin pardonu kaj ricevis ŝian benon dum plenigis ŝiajn okulojn larmoj de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas ĉe ĉiuj ceteraj malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere ĝi evoluis ĉe tiu Jaĉjo, malgraŭ ties strango. Li manĝis la marmeladon kaj taksis ĝin ĉefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis ankaŭ tion ĉefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos" kiam ŝi ekscios tion kaj kiam ŝi eksciis efektive tion, li malkonfesis havi informaĵojn pri ĝi kaj ŝi pugfrapis lin severe kaj estis li mem kiu ekploris. Ĉiel tiu knabo estis stranga. Ĉio rezultis malsame ĉe li ol ĉe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj.

Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por ŝtelpreni pomojn kaj la branĉego ne rompiĝis kaj li ne falis kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis, ne entreprenis ekbonkondutiĝi. Ho, ne! Li ŝtelprenis tiom da pomoj kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre preta por la hundo ankaŭ kaj renversis ĝin per lanĉita briko kiam tiu atakis lin. Estis ege strange. Similaĵo neniam okazis en tiuj mildaj libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj hirundovostaĵajn jakojn kaj sonorilkronitajn ĉapelojn kaj pantalonojn havantajn malsufiĉe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn el la dimanĉlernejaj libroj.

Foje li ŝtelprenis la poŝtranĉilon de la instruisto kaj kiam li timis ke la misfaro malkovriĝu kaj ke la instruisto vipu lin, li ŝtelmetis ĝin en la kaskedon de Georgo Vilsono – la filo de la kompatinda Vidvino Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilaĝo kiu ĉiam obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, ŝatis siajn lecionojn, ŝategis Dimanĉ-Lernejon. Kaj kiam la tranĉilo terenfalis el la kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj ruĝiĝis kvazaŭ agnoskante sian kulpon, kaj la ĉagrenita instruisto taksis lin kulpa pri la ŝtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte la vipon sur la tremantajn ŝultrojn de tiu, subite aperis meze de ili nenia blankhara malprobabla juĝisto de la paco, prenante belan starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la kaŭranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona ludpaŭzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la ŝtelprenon!" Kaj tiam Jaĉjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda juĝisto ne deklamis homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo kaj diris ke tia knabo meritas laŭdadon kaj tiam ne invitis tiun veni loĝi ĉe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi kaj ricevi ĉiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti feliĉa. Ne. En la libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jaĉjo. Nenia enmiksiĝema maljuna pektenaspekta juĝisto ekaperis por estigi ĝenojn kaj tial la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jaĉjo feliĉis pro tio ĉar, vi scias, Jaĉjo malamegis moralajn knabojn. Jaĉjo diris ke li "malestimas tiajn molaĉulojn." Tia estis la lingvaĵaĉo de tiu malbonkonduta malbonzorgata knabo.

Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jaĉjo estis la fojo kiam li iris boatadi en dimanĉo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam ŝtormo kuratingis lin dum li fiŝkaptadis en dimanĉo kaj ne trafis lin fulmo. Ho, vi povus tralegi ĉiujn dimanĉlernejajn instrulibrojn inter nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similaĵon. Ho, ne! Vi ekscius ke ĉiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimanĉo senmanke dronas. Kaj ĉiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de ŝtormoj dum ili fiŝkaptadas en dimanĉo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj malbonkondutajn knabojn ĉiam renversiĝas en dimanĉo kaj ĉiam okazas ŝtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fiŝkaptadas en dimanĉo. Kiel tiu Jaĉjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero.

Tiu Jaĉjo ĝuis sorĉitan vivon – devas esti tiel. Nenio sukcesis lin difekti. Li eĉ transdonis al bestoĝardena elefanto tabakbulon kaj la elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la enhavon de la manĝoŝranko serĉante pipromentan esencon kaj ne eraris trinkante brandon. Li ŝtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris ĉasadi en dimanĉo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis sian fratineton sur la tempion kiam li koleriĝis kaj ŝi ne restis en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolĉaj surlipaj pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompiĝanta koro. Ne, ŝi baldaŭ resaniĝis. Li forfuĝis kaj finfine surmariĝis kaj kiam li revenis li ne estis malfeliĉa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj ne dormis en la trankvila preĝeja tombejo kaj la de grimpoplantoj kovrata loĝdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinaĵojn. Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel sakŝalmisto kaj tuj sukcesis aliĝi al la fajrobrigado.

Kaj li plenkreskuliĝis kaj edziĝis kaj naskigis grandan familion kaj sencerbigis ilin ĉiujn iun nokton per hakilo kaj sin riĉigis uzante diversajn trompaĵojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej malica kanajlo de sia naskiĝvilaĝo kaj estas universale respektata parlamentano.

Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jaĉjo en la dimanĉlernejaj libroj ĝuinta tian sinsekvon da bonŝancoj kiel tiu pekema Jaĉjo kun la sorĉita vivo. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.