La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

S-INO MCWILLIAMS KAJ LA FULMOTONDRO

elangligis William George Adams

[Kiam la tradukinto, konata fruperioda usona esperantisto, skribis al la verkinto por peti permeson publikigi ĉi tiun tradukon, tiu respondis: "Jes, vi havas mian permeson esperantigi S-ino McWilliams kaj la Fulmotondro. Se mi estus kelkajn jarojn pli juna, mi lernus tiun ĉi lingvon. Iaokaze mi provus se mi estus certa ke ĝi estos parolata de la anĝeloj."]

Nu, sinjoro, daŭrigis Sinjoro McWilliams, ĉar tio ne estis la komenco de lia parolado – la timo al la fulmo estas unu el la plej malfeliĉaj malfortecoj per kiuj homoj iam estas turmentataj. Ĝi estas plej ofta ĉe la virinoj; sed kelkfoje oni trovas ĝin ĉe la hundeto kaj eĉ foje ĉe viro. Ĝi estas aparte bedaŭrinda pro tio, ke ĝi elprenas la kuraĝon el persono tiel kiel neniu alia timo povas kaj oni ne povas forrezoni ĝin en iu per hontigo. Virino kiu povus kontraŭstari la diablon mem – aŭ muson – tute senraciiĝas kaj perdas ĉian kuraĝon antaŭ ekbrilo de fulmo. Estas ja tre domaĝe vidi ŝian timegon.

Nu, kiel mi diris al vi, mi vekiĝis kun sufokata, tremanta krio "Mortimero! Mortimer!" atakanta miajn orelojn, kaj kiam mi sukcesis kolekti mian konscion mi eksidis kaj diris:

"Evangelino, ĉu vi vokis? Kio estas? Kie ajn estas vi?"

Fermita en la botoŝranko. Ĉu vi hontas kuŝi tie kaj dormegi dum tia terura fulmotondro furiozas?"

"Nu, kiel iu povas honti dum ĝi dormas? Tio estas kontraŭ la racio; homo tute ne povas honti dum la dormado, Evangelino."

"Vi neniam penas, Mortimero, vi scias ja bone ke vi neniam penas."

Mi aŭdis sufokatajn ekplorojn.

Tiu sono mortigis la akran diron kiu estis sur miaj lipoj kaj mi ŝanĝis ĝin al:

"Mi bedaŭras, kara, mi ja vere bedaŭras. Mi neniam intencis agi tiel. Revenu kaj –"

"Mortimero!"

"Ĉielo! kio estas, mia kara?"

"Ĉu vi estas efektive ankoraŭ en tiu lito?"

"Nu, certe."

"Venu el ĝi tuj. Mi opinius ke vi iom zorgus pri via vivo, pro mi kaj la infanoj, se ne pro vi mem."

"Sed, mia amata –"

"Ne parolu al mi, Mortimero. Vi scias ke nenia loko estas tiel danĝera kiel lito en tia terura fulmotondro – ĉiuj libroj tion diras – sed vi volas kuŝadi tie kaj intence forĵeti vian vivon – oni ne scias kial, se ne estas por argumenti kaj argumentadi kaj –"

"Sed, mia Dio, Evangelino, mi ne estas en la lito plu. Mi –"

La frazo estis interrompita de subita ekbrilego de fulmo, sekvata de timoplena krieto el Sinjorino McWilliams kaj terura bruego de tondro.

"Jen! Vi vidas la rezultaton. Ho, Mortimer, kial ajn vi povas esti tiel malpia kaj blasfemi je tia tempo?"

"Mi ne blasfemis. Kaj tio neniel estis rezultato. Ĝi estus okazinta tutsame, se mi ne dirus vorton; kaj vi scias bone, Evangelino – almenaŭ vi devus scii – ke kiam la atmosfero estas ŝarĝita per elektriko –"

"Ho jes, nun argumentu ĝin, kaj argumentegu, kaj argumentadu! Mi ne komprenas kial vi povas tiel agi, kiam vi scias ke ne estas unu fulmoŝirmilo sur la domo kaj viaj malfeliĉaj edzino kaj infanoj estas absolute sen protekto. Kion ajn vi faras? – vi bruligas alumeton je tia tempo? Ĉu vi estas tute freneza?"

"Nu, virino, kiel tio povas malutili? La ĉambro estas tiel malluma kiel la teorioj de la Idistoj kaj –"

"Estingu ĝin, tuj, tuj! Ĉu vi volas ke ni ĉiuj pereu? Vi ja scias ke nenio tiel altiras la fulmon kiel lumo. (Fzt! – kraŝ! buum – bolumm – buum – buum!) Ho, aŭdu tion! Vi nun povas kompreni kion vi faris!"

"Ne, mi ne komprenas kion mi faris. Alumeto povas altiri la fulmon eble, sed ĝi certe ne kaŭzas ĝin, mi volas veti ke ne. Kaj ĝi altiris ĝin tre mallerte tiun fojon, ĉar, se tiu pafo celis mian alumeton, estis treege mallerta pafado, laŭ proksimume neniom da trafoj el miliono da pafoj, mi opinias. Nu, ĉe la pafkampo tia pafado –"

"Hontu, Mortimero! Jen ni staras en la apudesto de la morto mem, sed tamen en tia solena momento vi estas kapabla paroli tiel malpiajn vortojn. Se vi ne deziras – Mortimer!"

"Nu?"

"Ĉu vi diris preĝon hodiaŭ vespere?"

"Mi – mi intencis, sed mi komencis kalkuli kiom estas dekduoble dektri kaj mi forgesis –"

(Fzzt – buum – beruum – bumm! – baŭmbaŭm bango – SMAŝ!)

"Ho, ni estas tuj pereontaj, sen ia helpo! Kiel vi povis forgesi tiel gravegan devon je tia tempo?"

"Sed ne estis tiam tia tempo. Ne estis unu nubeto en la ĉielo. Kiel mi povis scii ke estos tiom da kolerego kaj furiozo pri tiel malgranda forgeseto? Kaj mi opinias ke estas maljuste riproĉi min pro tio, ĉar ĝi okazas tiel malofte, mi ja ne forgesis de kiam mi kaŭzis la tertremon, antaŭ kvar jaroj."

"Mortimer! Kion vi diras? Ĉu vi forgesas la flavafebron?"

"Mia kara, vi ĉiam riproĉas min pri la flavafebro, kaj mi opinias ke estas tute maljuste. Oni eĉ ne povas telegrafi al Memfizo sen ke oni ripetu intere la depeŝon, kiel do ia malgranda peketo povas agi tiel malproksimen? Mi toleras riproĉojn pri la tertremo ĉar ĝi estis proksima, sed mi tute ne intencas esti responda pri ĉia malbenita katastrofo –"

(Fzzt! – BUUM – beruum – buum! buum! – BANGO!)

"Ho ve! Mi scias ke ĝi trafis ion, Mortimer. Ni neniam vidos la lumon de nova tago kaj mi deziras ke vi memoru, kiam ni estas formortintaj, ke viaj malpiaj diroj – Mortimer!"

"NU? Kio estas nun?"

"Via voĉo sonas kvazaŭ – Mortimer, ĉi vi efektive staras antaŭ tiu malfermita kameno?"

"Mi estas ja kulpa pri tiu grava krimo."

"Foriru de ĝi tuj, tiun ĉi momenton. Vi ŝajne deziregas altiri detruon sur nin. Ĉu vi ne scias ke ne ekzistas ia pli bona portanto de fulmo ol malfermita kameno? Kie vi nun estas?"

"Mi estas apud la fenestro."

"Ho Dio, ĉu vi estas absolute freneza? For de tie, rapide! Eĉ la malgrandaj infanoj scias ke estas plej danĝere stari apud fenestro dum fulmotondro. Ho, mi ja scias ke mi neniam vidos alian tagon. Mortimer!"

"Jes?"

"Kio kaŭzas tiun kraketadon?"

"Mi."

"Kion vi faras?"

"Mi penas trovi la supron de mia pantalono."

"Tuj, forĵetu ĝin! Mi ja kredas ke vi intencis surmeti tiun veston je tia terura tempo, tamen vi scias bone ke ĉiuj aŭtoritatoj konsentas ke lanaj ŝtofoj altiras la fulmon. Ho ve, ne estas sufiĉe ke niaj vivoj estas en danĝero de naturaj kaŭzoj, sed vi ankaŭ devas fari ĉion kion vi povas elpensi por pligrandigi la danĝeron. Ho, ne kantu! Kion vi intencas?"

"Nu, kial mi devas ne kanti?"

"Mortimero, mi diradis al vi centfoje katnado kaŭzas vigradojn en la atmosfero kiuj interrompas la fluadon de la elektriko kaj – Pro kio ajn vi malfermas la pordon?"

"Nu, virino, ĉu estas malutilo en tio?"

"Malutilo! Estas morto en ĝi! Iu kiu iam esploris la aferon scias ke krei blovadon estas inviti fulmon, Vi ne fermis ĝin bone; fermu ĝin tute, aŭ ni ĉiuj estos detruataj. Ho, estas terurege esti kunfermita kun frenezulo je tia tempo. Mortimero, kion vi faras?"

"Nenion. Mi nur fluigas la akvon. La ĉambro estas sufokante varmega kaj senaera. Mi volas bani miajn vizaĝon kaj manojn."

"Vi certe jam perdis la restaĵon de via saĝo! Dum la fulmo trafas ian alian substancon unufoje, ĝi trafas la akvon kvindekfoje. Nefluigu ĝin. Ho, nenio en la mondo povas savi nin. Ja ŝajnas al mi ke – Mortimero, kio estis?"

"Estis malbenita pentraĵo. Mi faligis ĝin."

"Vi estas do apud la muro. Mi neniam aŭdis pri tia senprudenteco. Ĉu vi ne scias ke estas nenia pli bona portanto de fulmo ol muro? Iru for de tie, tuj. Kaj vi preskaŭ blasfemis, ankaŭ. Ho, kiel vi povas esti tiel terure malpia, kun via familio en tia danĝero? Mertimer, ĉu vi mendis plumomatracon, kiel mi petis al vi?"

"Ne, mi forgesis."

"Forgesis! Tio eble kostos al vi la vivon. Se vi havus nun plumomatracon, vi povus sterni ĝin en la mezo de la ĉambro kaj, kuŝante sur ĝi, vi estus tute sendanĝera. Venu tien ĉi, venu tuj, antaŭ ol vi povas fari iajn aliajn malsaĝaĵojn."

Mi ekprovis, sed la mallarĝa ŝranko ne povis enhavi ambaŭ nin kun fermita pordo, sen ke ni volus sufokiĝi. Mi enspiregis pene dum iom da tempo, tiam elpuŝis min. Mia edzino diris –

"Mortimero, ni devas fari ion por protekti vian vivon. Donu al mi tiun germanan ligron kiu estas sur la kamenbreto, kaj kandelon, sed ne bruligu ĝin; donu al mi alumeton, mi bruligos ĝin tie ĉi. Tiu libro havas informojn pri protekto kontraŭ la fulmo."

Mi akiris la libron, je kosto de vazo kaj kelkaj aliaj rompeblaĵoj, kaj la sinjorino enfermis sin kun sia kandelo. Mi havis momente pacon, tiam ŝi vokis –

"Mortimero, kio estis?"

"Nur la kato."

"La kato! Ho, detruo! Kaptu ĝin tuj kaj enfermu ĝin en la komodo. Rapidu, mia amta, katoj estas plenaj de elektriko. Mi scias ke miaj haroj griziĝos pro la teruraj danĝeroj de tiu ĉi nokto."

Mi ree aŭdis la sufokatajn plorojn. Sen tio mi tute ne estus entrepreninta tian senprudentan ĉason en la mallumo.

Tamen mi komencis mian taskon, kontraŭ seĝoj kaj ĉiaj ajn ĝenaĵoj, ĉiuj malmolaj, kaj preskaŭ ĉiuj kun akraj anguloj, kaj fine fermis la kateton en la komodon je kosto de proksimume kvarcent dolaroj per rompitaj meblaĵoj kaj kontuzitaj maleoloj. Tiam tiuj vortoj venis el la ŝranko –

"Oni diras ke estas plej sendanĝere stari sur seĝo en la mezo de la ĉambro, Mortimero, kaj la piedoj de la seĝo devas esti izolitaj per neportantoj de elektriko. Tio estas, vi devas meti la piedojn de la seĝo en glasojn (fzzt! – buum – bango! – smaŝ!) Ho, aŭdu tion! Rapidu, Mortimero, antaŭ ol ĝi trafos vin."

Mi sukcesis trovi kaj akiri la glasojn. Mi akiris la lastajn kvar – rompis la aliajn. Mi izolis la seĝajn krurojn kaj atendis pluajn instruojn.

"Mortimero, oni diras, Wahrend eines Gewitters entferne man Metalle, wie z. B., Ringe, Uhren, Schlussel, etc., von sich und halte sich auch nicht an solchen Stellen auf, wo viele Metalle bei einander liegen, oder mit andern Korpern verbunden sind, wie an Herden, Oefen, Eisengittern u. dgl. Ĉu tio signifas ke oni devas teni metalojn apud si aŭ for de si?"

"Ni, mi apenaŭ scias. Ĝi ŝajnas iom konfuza. Germanlingva konsilo estas ĉiam konfuza. Tamen, mi opinias ke tiu frazo estas plejparte en la dativo, kun iom da genitivo kaj akuzativo enmiksita, ŝance; mi do opinias ke la signifo estas ke oni devas teni metalojn apud si."

"Jes, tio estas kompreneble prava; ili estas kvazaŭ fulmoŝirmiloj. Surmetu vian kaskon de brulestingisto, Mortimer, tio estas preskaŭ tute el metalo."

Mi trovis kaj surmetis ĝin – tre peza kaj malkomforta kapvesto dum varmega nokto en senaera ĉambro. Eĉ mia noktovesto ŝajnis pli multe da vestaĵo ol mi efektive bezonis.

"Mortimero, mi opinias ke via mezkorpo devas esti protektata. Vi buku vian milician sabron ĉirkaŭ vian talion."

Mi obeis.

"Nu, Mortimero, vi devas iamaniere protekti viajn piedojn. Surmetu viajn spronojn."

Mi tion faris, silente, kaj subpremis la koleron kiel eble plej bone.

"Mortimero, oni diras, Das Gewitter lauten ist sehr gefährlich, weil Glocke selbst, sowie die durch as Lauten veranlasste Luftzug und die Hohe des Thurmen den Elitz anziehen konnten. Mortimer, ĉu tio signifas ke oni devas sonorigi la preĝejajn sonorilojn kontraŭ fulmotondro?"

"Jes, verŝajne, se tio estas la estinta participo de la nominativa kazo ununombra, kaj mi kredas ke ĝi ja estas. Jes, mi opinias ke pro la alteco de la preĝejo kaj la senesto de Luftzug estus tre danĝere (sehr gefährlich) ne sonorigi la sonorilojn dum fulmotondro, kaj ankaŭ, kompreneble, la vortaranĝo mem –"

"Ne zorgu pri tio, Mortimero, ne malŝparu valoregan tempon per parolado. Akiru la sonorilon, ĝe estas proksime en la salono. Rapidu, kara Mortimer, ni estas preskaŭ eksterdanĝeraj. Ho, mi ja kredas ke ni spite ĉio estas savotaj!"

Nia somera dometo staras sur supro de altaĵo, rigardanta en valon. Kelkaj farmodomoj estas proksimaj, la plej proksima for kelkajn centojn da metroj.

Nu, mi starante sur la seĝo, estis sonoregiginta tiun teruran sonorilon dum sep – ok minutoj, kiam subite la fenestro estis malfermen puŝata de ekstere, kaj brilega lanterno aperis, sekvata de raŭka demando –

"Per Dio, kio estas tie ĉi?"

La fenestro estis plena de homaj kapoj, kaj la kapoj estis plenaj de okuloj kiuj rigardis mirege al mia noktovesto kaj miaj militistaj iloj.

Mi lasis la sonorilon fali, desaltis de la seĝo en plena konfuzo kaj diris –

"Estas nenio, amikoj, nur iom da maltrankvileco pro la fulmotondro. Mi penis protekti nin kontraŭ la fulmo."

"Tondro? Fulmo? Nu, Sinjoro McWilliams, ĉu vi estas freneza? Estas bela stelluma nokto, ne estis ia fulmotondro."

Mi rigardis el la fenestro, kaj estis tiel surprizata ke mi apenaŭ povis paroli. Mi diris –

"Mi ne povas kompreni tion ĉi. Ni klare vidis la ekbrilojn de la fulmo tra la kurtenoj kaj aŭdis la tondron."

Unu post alia tiuj homoj kuŝigis sin sur la teron por ridegi – kaj du mortis. Unu el la travivintoj diris –

"Estas bedaŭrinde ke vi ne malfermis la pordon por rigardi al la kontraŭa monteto. Vi aŭdis la bruegon de kanono; vi vidis la ekbrilojn. La telegrafo alportis sciigon je noktomezo ke Garfield estas elektita prezidanto. Ni pafadis kanonon por montri nian ĝojon, jen la kaŭzo de via fulmotondro."

Jes, Sinjoro Twain, kiel mi diris antaŭe, diris Sinjoro McWilliams, la reguloj por savi homojn kontraŭ la fulmo estas tiel multegaj kaj tiel bonaj ke estas ja al mi plej nekompreneble kiamaniere iu ajn estas iam trafita de la fulmo.

Tiel dirinte, li kolektis siajn valizon kaj ombrelon, ĉar la vagonaro estis atinginta lian urbon. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.