La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO

Esperantigis Edwin Grobe

Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi ĉi tie alfiksas la rezultaĵon. Mi sentas kaŝitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multaĝulo sian fifaman Jaĉjon Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememoraĵoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.

Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servoĉambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomiĝanta Ĉe-Anĝelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizaĝo mienon de ĉarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekiĝis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomiĝanta Leonido V. Smilejo – Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia mesaĝo laŭraporte loĝinta antaŭe en Ĉe-Anĝelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi ŝuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.

Simono Hvelero malantaŭenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per sia seĝo, tiam sidiĝis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan ĉi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam senigis la voĉon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo. Tamen laŭ la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataŭ imagi ke lia rakonto ampleksas ridindan aŭ absurdan temaron, li taksas ĝin vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn transcendan genion pri altnivela lerteco. Mi lasis lin daŭrigi siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.

"Pastoro Leonido V. – Ho, nu, Pastoro Leo – Nu, foje ĉeestis ĉi tie ulo nomiĝanta Jaĉjo Smilejo, en la vintro de '49, aŭ eble estis la printempo de '50 – mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu mi opinias ke estis unu aŭ la alia estas tio ke mi memoras ke la klintrogego ankoraŭ ne estis finkonstruita kiam li alvenis la kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam temis pri ĉiam veti pri kio ajn surscenejiĝas kondiĉe ke li sukcesu instigi iun veti pri la kontraŭa flanko, kaj se ne, li mem ŝanĝis vetflankon. Plaĉis al li iu ajn aranĝo plaĉanta al la kontraŭvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, li kontentiĝis. Tamen li estis bonŝanca, malkutime bonŝanca. Preskaŭ ĉiam li venkis. Li estis ĉiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis priveti ĝin kaj priveti iun ajn flankon, laŭ via deziro, kiel mi ĵus menciis. Se okazis vetkuro por ĉevaloj, je ties finiĝo vi trovis lin multriĉigita aŭ nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri ĝi. Se okazis katbatalo, ĝin li privetis. Se okazis kokbatalo, li ĝin privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaŭ la alia. Kaj se okazis evangeliza kunveno, li ĉeestis ĝin senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, laŭ lia takso, la plej bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis krampkrur-insekton eksurvojiĝi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon – kiu ajn estu la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraŭ li, li konsentis postsekvi tiun krampkrur-insekton ĝis Meksikio por ekscii kien ĝi celas iri kaj dum kiom da tempo ĝi estos survoje. Multaj el la knaboj de ĉi tie vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al li – li bonvolis veti pri io ajn – la laŭdamne plej stranga ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj ŝajnis ke oni ne sukcesos ŝin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo ekdemandis al li kiel ŝi fartas kaj li diris ke ŝi fartas iom pli bone nun – danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato – kaj progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, ŝi finfine resaniĝos kaj Smilejo, antaŭ ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.'

"Ĉi tiu ĉi Smilejo havis ĉevalinon – la knaboj kromnomis ŝin la 'dekkvinminutaĵo' sed ili faris tion nur por ŝerci, vi scias, ĉar kompreneble ŝi estis pli rapida ol tio – kaj li ofte vetgajnis monon pri tiu ĉevalinaĉo, malgraŭ tio ke ŝi estis tiel malrapida kaj ĉiam suferis pro astmo aŭ tempro aŭ ftizo aŭ io simila. Kutime ili ĉiam cedis al ŝi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis ŝin survoje. Tamen ĉe la finfiniĝo de la konkurso ŝi ekscitiĝis kaj fariĝis kvazaŭ urĝpelata kaj komencis antaŭenkaprioli kaj larĝe disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruaĉego pro tusado kaj ternado kaj mungado – kaj ĉiam atingi la venkobudon kun ĉirkaŭ kololonga antaŭeco, laŭ la plej bona takso.

"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi ĝin rigardis, ŝajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante bonan ŝancon por ŝtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis ĝin, ĝi fariĝis tute alia hundo. Ĝia submentono komencis elstari kiel vaporboata teŭgo kaj ĝiaj dentoj malkovriĝis kaj ekbrilis kiel altfornoj. Kaj se cetera hundo ĝin atakis kaj ĝin skuis ĉifonaĉe kaj mordis ĝin kaj lanĉis ĝin du-trifoje trans la ŝultron, Andreo Ĝaksono – tio estis la nomo de la hundido – Andreo Ĝaksono ĉiam ŝajnigis propran kontentiĝon, kvazaŭ atendinte nenion alian – rezulte de kio la vetoj daŭre kaj redaŭre duobliĝis kaj reduobliĝis en la kontraŭa flanko, ĝis kiam ĉiuj finvetis. Tiam subitege li alkroĉis tiun alian hundon perbuŝe ĵus ĉe la artiko de ties malantaŭa kruro kaj tenis ĝin en seninterrompa frostiĝo. Li ne maĉaĉis, vi komprenu, nur buŝtenis kaj persistegis ĝis kiam ili koncedis la venkon, eĉ se temis pri tutjara daŭrotempo. Smilejo ĉiam gajnis la vetpremion helpe de tiu hundido ĝis kiam la besto devis konkursi kontraŭ hundo perdinta siajn malantaŭajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kuŝis surgrunde kaj Andreo Ĝaksono ekpretis efektivigi sian plej ŝatatan alkroĉmanovron, tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin kontraŭmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam li aspektis iom malkuraĝigite kaj ĉesis penadi gajni la venkon kaj finiĝis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaŭ por diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro konsenti priveti kontraŭ hundo kiu ne havas malantaŭajn krurojn al kiuj oni povas alkroĉi, kio en batalo estis lia ĉefa atakmanovro, kaj tiam li iom foriris lampaŝe, sin kuŝigis kaj mortis. Bonega hundido estis tiu Andreo Ĝaksono kiu sin famigintus se ĝi sukcesintus travivi, ĉar ĝin enestis bona konsistigaĵo kaj genio. Tion mi scias, ĉar antaŭe ĝi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj se ĝi ne havas talenton. Ĉiam mi ekbedaŭras pensante pri tiu lasta batalo ĝia kaj ties finiĝo.

"Nu, ĉi tiu ĉi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn kaj ĉiujn tiajn specaĵojn ĝis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti al li privetaĵon kontraŭ kiu li ne kapablus kontraŭstarigi samaĵon. Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis ĝin kaj diris intenci ĝin klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en sia malantaŭdoma ĝardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu certa ke li jes ja lernigis ĝin. Li kutimis iom ŝoveti la ranon de malantaŭe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirliĝadi en la aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapiĝon, aŭ eble paron da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj retereniĝi platpiede kaj bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante al ĝi kiel kapti muŝojn kaj trejnis ĝin tiurilate tiel konstante ke la besteto sukcesis trafi muŝon ĉiun fojon kiam la insekto eniris ĝian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur taŭga edukado por ke ĝi povu fari ion ajn – kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti Danielon Vebsteron ĉi tien sur ĉi tiun plankon – Danielo Vebstero estis la nomo de la rano – kaj ekkriegi, 'Muŝoj, Daĉjo, muŝoj!' – kaj pli rapide ol vi povas palpebrumi ĝi suprensaltis vertikallinie kaj forlekegis la muŝon de sur la tablo kaj refalaĉis surplanken tiel solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantaŭa piedo tute apatie kvazaŭ ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraŭ ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado sur ebena plataĵo, ĝi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena plataĵo estis ĝia specialaĵo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio Smilejo bonvole vetis monon pri ĝi ĝis restis al li nenia plua cendo. Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi ĉar uloj vojaĝintaj ĉien kaj estintaj ĉie diris ĉiuj senescepte ke la besto superas ĉiun ajn ranon iam viditan de ili.

"Nu, Smilejo tenis la beston en lataĵa skatoleto kaj foje li kunportis ĝin en la kampadejocentron kaj proponis ĝin kiel monvetobjekton. Iun tagon ulo – nekonato en la kampadejo – renkontis lin kun lia skatoleto kaj diris:

"'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?'

"Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aŭ povus esti kanario, eble, tamen ne estas tiaĵo. Nur rano ĝi estas.'

"Kaj la ulo prenis ĝin kaj okulkontrolis ĝin zorge kaj turnis ĝin en diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu ĝi utilas?'

"'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'ĝi utilas por unu afero, mi opinias. Ĝi kapablas pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.'

"La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al ĝi, retransdonis ĝin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn ĉe tiu rano kapablajn plibonigi ĝin rilate al aliaj ranoj.'

"'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion mian mi havas kaj kuraĝas veti kvardek dolarojn pri ĝia kapablo pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.'

"Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfeliĉa maniero, 'Nu, mi estas nur fremdulo ĉi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi havus, mi bonvolus priveti kontraŭ vi.'

"Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas – ne gravas – se vi bonvolos teni mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de Smilejo kaj sidiĝis por atendi.

"Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties buŝon kaj prenis kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletaĵoj – ĝin plenigis ĝis preskaŭ la mentono – kaj surplankenigis ĝin. Smilejo, siaflanke, aliris la marĉon kaj vagserĉis dum longa tempo en la kotaĉo kaj finfine mankaptis ranon kaj ĝin revenportis kaj transdonis al la ulo, kaj diras:

"'Nu, se vi pretas, metu ĝin apud Danielon, kun ĝiaj antaŭpiedoj en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.' Tiam li diras, 'Unu – du – tri – eku! kaj li kaj la ulo ektuŝis la ranojn de malantaŭe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Daĉjo faris klopodegon kaj kuntiris la ŝultrojn – tiel – kiel Franca viro – sed sensukcese – li ne povis ekmoviĝi. Li restis fiksite tiel solide kiel preĝejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita ŝipo. Smilejo estis iom surprizita kaj eĉ naŭzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri kio temas.

"La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transŝultren – tiel – en la direkto al Daĉjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn ĉe tiu rano kapablajn plibonigi ĝin rilate al aliaj ranoj.'

"Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Daĉjon dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn en la lando estus povinta malebligi tiun ranon – mi scivolas ĉu eble ĝi spertas iuspecan ĝenon – ŝajnas al mi ke ĝi estas iom pufigita.' Kaj li alkroĉis Daĉjon per la kolnuko kaj levis ĝin kaj diras, 'Nu, kulpigu miajn katojn se ĝi ne pezas kvin funtojn!' kaj ĝin renversis kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletaĵoj. Kaj tiam li komprenis kio okazis kaj ege koleriĝis – li formetis la ranon kaj komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj – "

En tiu momento Simono Hvelero aŭdis iun alvoki lian nomon en la antaŭdoma ĝardeno kaj stariĝis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj turniĝante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas, fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton."

Sed, kun via permeso, mi juĝis ke daŭrigo de la historio pri la entreprenema vagabondo Jaĉjo Smilejo ne povos disponigi al mi multajn informaĵojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojiĝis.

Ĉe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li alkroĉis min kaj rekomencis:

"Nu, ĉi tiu ĉi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj – "

Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por aŭskulti pri la afliktita bovino sed adiaŭis kaj foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.