La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() AVENTUROJ DE ANTONIOAŭtoro: František Omelka |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sed ĝisfunde li tamen ne falis.
El la kontraŭa rokmuro de la profunda abismo elstaris granda rokaĵo. Antonio ek-kaptiĝis sur ĝi, sed per la forta ek-puŝego li senkonsciiĝis…
Kiam li malfermis la okulojn, kliniĝis super li du viroj: sinjoro Meyer kaj la onklo.
"Dank' al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!"
Antonio iom post iom rememoris pri ĉio.
"Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforta voĉo.
"Kiam ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris," respondis sinjoro Meyer.
Kaj nur nun Antonio vere ekĝojis pro tio, ke li revidis sian onklon. Li rapide refortiĝis. Tiam ĝisnokte ili rakontis al si reciproke pri siaj travivaĵoj. La onklo estis fiera je Antonio, ĉar tio, kion rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fariĝos perfekta viro.
Antonio restis ĉe la ekspedicio de la onklo. Antaŭ la adiaŭo kun sinjoro Meyer li devis promesi al li, ke li dum la revojaĝo vizitos lian familion en Tunizio.
Dum plua vojaĝo li eksciis, kiamaniere oni vojaĝas en karavano. Ofte, kiam la dezerto estis varmega kiel brulvarmigita forno kaj en terura varmego la kameloj iris antaŭen nur tre malrapide, paŝon post paŝo – li ek-sopiris denove vojaĝi en komfortaj aŭtomobiloj. Sed baldaŭ li tamen alkutimiĝis al tio, precipe kiam la onklo promesis al li, ke – kiam li estos fininta sian lernadon – ili entreprenados longajn komercvojaĝojn en diversajn regionojn.
La restvojaĝo pasis sen eksterordinaraj okazintaĵoj.
Tuj post reveno la onklo anoncis Antonion kiel la lernanton.
Ĉi tiu fariĝis lerta, entreprenema komercisto. Li faris ofte diversajn komercvojaĝojn, komence kune kun la onklo, pli poste tute memstare.
Liaj sopiroj plenumiĝis. Li ja ne fariĝis vojaĝanto, sed ankaŭ kiel komercisto li ekvidis multajn novajn landojn, li ekkonis diversajn popolojn kaj ankaŭ aventurojn li travivis.
Sed neniam plu li travivis tiom da aventuraj okazintaĵoj, kiom dum sia unua vojaĝo, kiam li serĉis sian onklon…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.