La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVENTUROJ DE ANTONIO

Aŭtoro: František Omelka

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA SAMUMO

La tago estis eksterordinare varmega. El la dezerto spiris infera varmego.

Posttagmeze la tuta tendaro subite ek-vigliĝis. Ĉiuj rigardis en la sama direkto. Ankaŭ Antonio ekrigardis tien kaj ekkriis pro entuziasmo. Sur la dezerto kuris granda struto. Ĉu ĝi kuris aŭ flugis? Antonio ne povus diri. Li vidis nur, ke kruroj de la birdo moviĝas fulmrapide. Li vidis rapidecon, kiu miregigis lin. La struto malaperis malantaŭ proksima monteto.

Antonio rekonsciiĝis el sia mirego. Ho, kiel bela estus tio, se li povus alporti en ilian lernejon la strutplumojn kaj doni ilin al sinjoro instruisto, dirante: "Sinjoro instruisto, kiam mi vojaĝis tra Saharo, mi pafmortigis la struton. Mi alportis al vi ĝiajn plumojn."

Kaj pli frue, ol iu povis malhelpi lin, li ekprenis pafilon, saltis el la aŭtomobilo kaj ekkuris al la monteto, malantaŭ kiu malaperis la rapida birdo.

Sinjoro Meyer ekvokis: "Antonio, revenu! Ne kuru malproksimen!"

Sed Antonio ne aŭdis.

Jam li estis sur la monteto. La viroj de sur la aŭtomobiloj observis lin. Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis la struton sufiĉe proksime. ĝœi staris kun rektigita kapo, kvazaŭ ĝi pripensus, en kiun direkton ĝi ekkuru.

Antonio denove ekkuris al ĝi. Sed post unu momento la struto ek-daŭrigis sian kuradon. Pli frue estis la rapideco de la birdo tre granda. Sed nun ĝi estis fabela. La birdo fariĝis pli kaj pli malgranda, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en la eta punkto sur horizonto. Ankaŭ tiu fine malaperis.

Antonio decidis reiri.

La afero iomete malkontentigis lin. Li ĝojis, ke li alveturigos iun memoraĵon de sia vojaĝo tra Saharo – kaj tio tiel trompis lin. Cetere, ankoraŭ ne estas finitaj ĉiuj tagoj.

Subite li ekrimarkis tre videblan ŝanĝiĝon en la naturo. La aero fariĝis nespirebla, ĝi estis tro-satigita de malpeza sablo. La videbleco malpligrandiĝis. Miliardoj da sableroj ekleviĝis kaj komencis kaŭzi neimiteblan sonon, altan kaj senĉese sonantan tonon.

Li ekiris pli rapide.

En tiu momento nigra nubo kovris la sunon kaj terure rapide ruliĝis al li. Ekestis mallumo.

Antonio ek-paliĝis.

Sinjoro Meyer bone klarigis al li, kion signifas tiaj ŝanĝiĝoj en la naturo.

Proksimiĝas la samumo!

Terura sablo-ventego, kiun timegas ĉiuj karavanoj en Saharo!

Li volis ekkuregi. Sed ankoraŭ li ne atingis la monteton, kiam la samumo atingis lin! Li rapide demetis sian malpezan surtuteton, volvis per ĝi sian tutan kapon kaj ĵetis sin teren. Estis ja ankaŭ jam tempo! Se li ne farus tion, la forta ektuŝego de la uragano faligus lin teren.

Kaj la momentoj, kiuj sekvis, estis la plej teruraj el lia tuta vivo. La ventego siblis, la varmega sablo penetris tra la surtuto en la okulojn, en la nazon, inter forte fermitaj lipoj en la buŝon kaj senspirigis lin. Antonio sentis, kiel la sablo sur lia korpo amasiĝas! Li rememoris tiujn malfeliĉulojn, kiuj estis de samumo entombigitaj kaj pereis per sufokiĝo. Rapidmove li senigis sian korpon de la ĉiam kreskanta tavolo de sablo kaj denove li alpremiĝis teren, por ŝirmi sin kontraŭ la ventego.

De momento al momento la forto de la ventego ŝajne ĉesis. Sed tuj alflugis nova ondo, pli terura ol tiuj jam malaperintaj, kaj per sovaĝaj ek-frapoj ĝi vipis la teron.

Fine – post kelkaj horoj – la uragano ĉesis.

Antonio ne faris eĉ unu movon. Li timis ekmoviĝi. Li timis konvinki sin, ĉu li estas superŝutita aŭ ne.

Fine li ek-kuraĝiĝis kaj levis sin. Li liberigis sin de la sufiĉe granda sablo-tavolo kaj malfermis la okulojn. Sed en tiu momento ekkaptis lin terura ektimo.

Dum furiozis la ventego, ekestis la nokto! La tuta ĉirkaŭaĵo kuŝis en profunda mallumo.

Antonio volis ekkrii, sed lia gorĝo estis tro seka. Li volis ekkuri, sed liaj rigidiĝintaj kruroj estis kvazaŭ el plumbo.

Post kelkaj momentoj li tamen ekiris. Fine li eĉ ekkuris. Ho, kiel bone, ke li almenaŭ memoras la direkton al la loko, kie staras la aŭtomobiloj!

Tiel li kuris kelkajn momentojn. Poste li ekvokis: "Sinjoro Meyer!"

Silento.

Ĉu li devojiĝis? Ho, certe, li devos deflankiĝi iomete dekstren! Do li ekkuris dekstren kaj post ĉiu paŝo li senespere vokis sinjoron Meyer.

Sed la dezerto estis muta kiel tombo.

Antonio ŝanĝis la direkton de sia kurado en ĉiu momento. Tuj ŝajnis al li, ke li devos iri maldekstren, tuj dekstren, tuj li revenis – kaj tiel li rapide kuris ĝuste en mala direkto ol staris aŭtomobiloj…

Lia voĉo pli-malfortiĝis, liaj kruroj malleviĝis pro laciĝo.

Kaj la senkompata dezerto avide englutis liajn kavajn, koro-disŝirajn ekkriojn, kiuj fine ŝanĝiĝis en kortuŝantan ĝemadon:

"Sinjoro Meyer! Sinjoro Meyer!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.