La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVENTUROJ DE ANTONIO

Aŭtoro: František Omelka

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FATAMORGANO

Fine li elĉerpita falis teren.

Kaj nur nun li eksentis, kia malvarmo estas. La maldika vesto tute ne ŝirmis lin. Li komencis tiom tremi pro la malvarmo, ke li denove ekstaris kaj kun la lastaj rezervoj de la fortoj li ekiris plu.

Kien? Li ne sciis.

Sed li iris, li klopodis varmigi sin. Sensukcese.

Poste li falis teren ankoraŭ unufoje kaj ne plu leviĝis. Li sentis, kiel la frosto penetras lian korpon, sed li ne plu havis forton fari eĉ la plej malgrandan movon. Li fariĝis indiferenta al ĉio…

Li dankis al Dio, kiam li ekvidis la unuajn sunradiojn. La aero tuj ekvarmiĝis.

En la tuta ĉirkaŭaĵo estis nur sablo kaj ŝtonoj. La aŭtomobiloj estis nenie videblaj!

Li estas sola en senfina dezerto. Li aĉe pereos ĉi tie! Pro la varmego, malvarmo, malsato kaj soifo…

Li kuŝiĝis sur la varman sablon. Kiel agrabla tio estis post frosta nokto! Sed post unu momento li devis ekstari. La sablo komencis trovarmigi.

Per laciĝintaj okuloj li rigardis antaŭ sin en la ekvarmiĝantan dezerton. Li jam tute perdis la esperon, ke li povos savi sin.

Sed subite ekkaptis lin granda ĝojo. Ĉu lin ne trompas vidsento? Ĉu ĝi estas fantomo de la elĉerpitaj nervoj? Ne, li vidas ja tion tute klare, kaj ĝi estas tiel proksime! Li vidas oazon, altajn palmojn, domojn kaj homojn! Li vidas – kion li vidas? La vivon, la saviĝon, la sanon! Li vidas akvon, agrablan ombron!

Kaj Antonio ekkuris ĝojigita pro sia saviĝo. Sed – kion tio signifas? Li kuras, li kuras ja sufiĉe rapide – kio estas kun tiu oazo? Kial ĝi cedas antaŭ li? Sed kiel tio estus ebla? Aŭ ĉu li jam tute freneziĝis? Ŝajnas, ke tiuj suferoj sen-raciigis lin…

Kaj kiam li ekrigardis ankoraŭ unufoje, la oazo estis for. En tiu momento li ek-rememoris, kion li lernis iam en la lernejo … ke sur la dezertoj la rompiĝo de lumradioj kaŭzas fantomon – fatamorganon – kaj tiu ĉi fantomo nun ankaŭ al li alportis por unu momento la bildon de la terparadizo…

Li klopodis iri plu, sed post kelkaj paŝoj li eksidis sur la varmegan teron. Lia kapo kliniĝis en la manplatojn.

En liaj okuloj ekbrilis bedaŭraj larmoj.

Li pereos ĉi tie sola, neniu ekscios pri lia terura suferado… Almenaŭ se estus al li ebligita lastfoje adiaŭi kun la gepatroj kaj fratinoj … kaj danki al sinjoro Meyer pro lia afableco…

Sed ĉu vere estas ĉio perdita? Ĉu li devas ĉi tie perei?

Li suprenlevis la kapon.

Al li proksimiĝis nova aperaĵo. Nun tio ne estis la trompa fatamorgano, sed araba virino.

Li ekkuris al ŝi.

"Donu al mi akvon!" li petis per ĉiuj lingvoj, kiujn li konis.

Ŝi ne komprenis. Ŝi montris antaŭ sin kaj komprenigis lin, ke li sekvu ŝin.

Li iris ĉe ŝia flanko. Kiam li falis teren, ŝi levis lin, ekprenis lian manon kaj preskaŭ portis lin.

Post kelkaj momentoj, kiuj estis por Antonio la tuta eterneco, en la valeto antaŭ ili aperis la oazo. Apenaŭ ili eniris ĝin, Antonio ekprenis akvujon kaj komencis avide trinki. Poste li svenis. Kiam li rekonsciiĝis, la virino alportis al li daktilojn.

Manĝinte li tuj profunde ekdormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.