La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVENTUROJ DE ANTONIO

Aŭtoro: František Omelka

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

EN TUNIZIO

Kiam ili fine alvenis en Tunizion, atendis tie Antonion nova surprizo.

Sinjoro Meyer iris kun li en transportoficejon. Tie oni plej bone scios, kie la onklo nun troviĝas.

La oficisto en la transportoficejo tre kompleze informis ilin: sinjoro Ratajsky foriris hieraŭ kun granda komerca karavano, kies vojaĝocelo estis Timbuktu. Pri tio, ke ĉi tien venos iu knabo, li diris nenion. Kompreneble. Kiel li povus paroli pri tio! Li ja estis konvinkita, ke Antonio estas hejme!

Angoro ekkaptis Antonion.

Kion fari?

Li firme kredis, ke li certe atingos la onklon ĉi tie. Nur pro tio aĉetis por la lasta mono la ŝipveturbileton. Se li estus antaŭsentinta, ke la onklo estos jam for, li estus aĉetinta veturbileton de Triesto al sia hejmo. Nun li jam estus hejme.

Sed kion li faru nun, sola en fremda urbo kaj krom tio eĉ sen mono? Sekvi la onklon de ĉi tie li ne plu povas. Li certe mortus en senfina dezerto. Sed kiel li veturos hejmen sen mono?

Li preskaŭ ekbedaŭris, ke li komencis tiel longdaŭran vojaĝon sola. Sed li bedaŭris nur unu momenton. Ĉu li ne estas sana? Ĉu li ne akiros vivrimedojn per laboro de siaj manoj? Ĉu li ne estas kapabla perlabori en haveno almenaŭ tiom da mono, kiom li bezonos por tie vivi ĝis reveno de la onklo? Aŭ … eble li povos aliĝi al iu alia karavano, vojaĝanta ankaŭ en Timbuktun, sub la kondiĉo, ke li faros diversajn laborojn. Jes, li faros ion similan!

Ne, vere, neniu kontraŭo estis sufiĉe forta por embarasi Antonion!

Dum li tion pripensis, sinjoro Meyer staris apud li kaj trafoliumis iun gazeton, kvazaŭ li serĉus ian sciigon. Sed tion li faris nur ŝajne. Tiu ĉi kuraĝa kaj entreprenema knabo plaĉis al li. Kaj nun, kiam li estis en tiom neenviinda situacio, sinjoro Meyer estis scivola, kion li decidos entrepreni.

Kiam Antonio per trankvila voĉo komunikis al li sian decidon, sinjoro Meyer kontente ekridetis. Jen la knabo, kiu en la mondo ne perdiĝos!

"Bone, Antonio! Plaĉas al mi, ke vi ne plendas. Kaj rilate vian situacion estu trankvila! Mi diris al vi, ke mia familio loĝas ĉi tie. Mi volas iel rekompenci, kion vi faris por ni. ĝœis la reveno de via onklo vi povos resti ĉe ni. Vi promenados kun Gerto kaj nia Karlo. La tempo pasos al vi tre rapide, ĉar ĉi tie estas multaj rimarkindaĵoj, kiujn vi ankoraŭ neniam kaj nenie vidis.

Dume mi estos for. Ankaŭ mi ekspedas grandan karavanon, kiu vojaĝos en Timbuktun. Mi mem devos partopreni ĝin. Eble mi renkontos la karavanon de via onklo. Mi rakontos al li pri vi. Kaj nun ni iru al niaj!"

Antonio estis tiom surprizita per la afabla invito, ke li eĉ forgesis danki.

Sed survoje al la domo de sinjoro Meyer li estis tre silentema. En lia animo komencis kreski nova ideo, sed li timis komuniki ĝin al sia bonfaranto.

Kiam ili alvenis al ge-Meyeroj, la sinjorino dankis al Antonio kun larmoj en la okuloj. Ŝia filo Karlo, samaĝa kiel Antonio, ekpremis senvorte lian manon. Sed tiu manpremo diris, ke ili restos ĝis la morto sinceraj amikoj.

Kiam la sinjorino ekaŭdis de sia edzo, ke Antonio restos ĉe ili ĝis la reveno de sia onklo, ŝi tre ekĝojis. Ŝi tuj kondukis lin en belan, komfortan ĉambreton kaj diris al li, ke tiu ĉambro estos nur por li. Samtempe ŝi diris al li, ke li sentu sin ĉe ili kiel hejme.

Li povis esti feliĉa.

Kaj tamen li ne estis kontenta. La ideo, kiu ekkaptis lin posttagmeze, kuŝis senĉese sur lia koro.

Fine ankaŭ sinjoro Meyer rimarkis, ke li estas rimarkinde silentema.

"Ĉu okazis al vi io malagrabla? Se io vin ĝenas, diru tion al mi! Mi plenumos ĉiun vian deziron."

"Al mi tre plaĉas ĉe vi, sinjoro Meyer, sed…"

Li eksilentis.

"Nu, nur finparolu!"

Antonio silentis.

Sinjoro Meyer subite ekridis. Ho, ke li tuj ne divenis tion!

"Mi jam scias, kio ĝenas vin, Antonio! Kaj tio estas ja tiom memkomprenebla! Vi ŝatus veturi hejmen, ĉu ne? Se tio estas vere via deziro, mi plenumos ĝin-"

"Ne, ne, sinjoro Meyer," vigle interrompis lin Antonio. "Mi pripensas ion alian. Sed mi timas, ke mi kolerigos vin per mia peto-"

"Nur diru tion! Se mi povos tion fari, mi certe plenumos tion al vi."

"Mi ŝatus partopreni vian ekspedicion en Timbuktun," hezite diris Antonio kaj angorplena li ekrigardis sinjoron Meyer.

"Vivu Antonio!" ekkriis post liaj vortoj Karlo. "Patro, jam tutan monaton mi pripensas tiun saman aferon! Paĉjo, ni povos partopreni ambaŭ, ĉu ne?"

La vizaĝo de sinjoro Meyer iomete ekmalheliĝis.

"Antonio, tio, pri kio vi petas min, estas tre malfacila. Vi ne povas eĉ imagi, kiom peniga estas marŝado tra Saharo. Kaj cetere, kio la penon kaj suferon koncernas, ili estas venkeblaj – sed kiom da danĝeroj embuskas tie homon! Imagu, en kia situacio mi estus, se io okazus tie al vi!"

"Sinjoro Meyer," malkuraĝe rezistis Antonio, "kun la onklo min atendus ja la samaj danĝeroj kaj tamen miaj gepatroj donis al mi permeson! Kaj mi tiom ĝojatendis tion!"

Post longa pripensado donis sinjoro Meyer permeson, ke ambaŭ knaboj partoprenu lian ekspedicion. Li estos ja kun ili kaj gardos ilin.

La ĝojo de la knaboj estis senfina.

Tuj oni komencis la preparojn por la ekspedicio.

En grandega magazeno de sinjoro Meyer ekregis vigla vivo. Pakaĵoj kun eŝropaj varoj estis malpakataj, la varoj trarigardataj, malbonaj pecoj forigataj kaj anstataŭigataj per varoj pli bonkvalitaj.

La du knaboj ĝojatendis la interesan vojaĝon. Ili vidos Saharon, tiun teruran dezerton, pri kiu ili jam tiom aŭdis kaj legis! Ili veturos sur kameloj kaj ĉiu posedos pafilon! Tion aĉetis por ili sinjoro Meyer. Li venigis ilin al pafilejo kaj tie li klarigis al ili, kiel oni manipulas la pafilon. Lia lerteco en pafado miregis ilin. Post kelktaga ekzercado ili manipulis la pafilojn sufiĉe bone.

Iutage sinjoro Meyer venis hejmen kun radianta vizaĝo.

"Do, knaboj, post tri tagoj ni ekvojaĝos! Mi ŝanĝis mian planon. Ni ne vojaĝos kiel kamelkaravano, sed kiel aŭtomobil – ekspedicio, per raŭpradaj aŭtomobiloj."

"Hura!" ekkriis gaja Karlo. "Ĉu nun povas iu diri, ke nia patro ne estas la plej bona el ĉiuj patroj en la mondo?"

Ankaŭ Antonio estis entuziasmigita per la nova plano, sed li kondutis iomete pli mallaŭte ol Karlo.

"Mi opinias, Antonio, ke ni baldaŭ atingos vian onklon, ĉar la distancon, kiun faras karavano dum unu semajno, ni faros dum unu tago."

La sekvintan tagon estis finitaj la lastaj preparoj. La varoj estis metitaj sur aŭtomobilojn, kiuj staris sur la korto kvazaŭ ses gigantaj monstroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.