La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVENTUROJ DE ANTONIO

Aŭtoro: František Omelka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SUR LA MARO

La maro entuziasmigis Antonion. Apenaŭ li estis deponinta siajn pakaĵojn en malgranda kajuto en subferdeko, en kiu kun-loĝis ankoraŭ kvin vojaĝantoj, li iris sur ferdekon kaj ĝuis la belegan maraspekton. La maro estis trankvila. Malforta venteto delikate movetis ĝian surfacon, kies horizonto perdiĝis en senfina malproksimo. Nur nun li ekkonsciis, kion signifas la vortoj "senfina maro". Li rememoris pri la rivero Moravio. Ankaŭ ĝi de tempo al tempo disrompis la digojn kaj subakvigis vastajn herbejojn apud Uherské Hradiště. Tiam Antonio persistis eĉ kelkajn horojn stari sur la ponto kaj observi la malklaran akvon, kiu kun granda bruego ruliĝis kaj sovaĝe puŝegis pontkolonojn. Li povis longe tiel stari plena de admiro kaj entuziasmo, kun larĝe malfermitaj okuloj, kaj unusola ideo turniĝis en lia kapo: "Tiel sendube aspektas maro!"

Sed kia diferenco estas inter tiu rivero kaj tio, kion li vidas ĉi tie! Tie estis la akvo malpura, abomena – kontraŭe la maro estis pura, helblua, kaj kio estis ĉefa, nenie estis videblaj vilaĝoj kaj urboj, nenie estis arboj kaj krom kelkaj izolitaj birdoj, kiuj ĉirkaŭflugante sekvis la ŝipon, sur tiu tuta grandega marsurfaco estis absolute neniu postsigno de la vivo.

La suno majeste naĝis tra la sennuba firmamento kaj ĝiaj radioj, baniĝantaj en ondoj, ŝanĝis la maron en disfanditan oron!

Post vespermanĝo li revenis sur la ferdekon. La nokto estis varma kaj trankvila. Sur la ferdeko muzikis marista kapelo. Al Antonio tre plaĉis la kostumoj de la muzikistoj. Ili estis vestitaj en tolaj ŝuoj, blankaj pantalonoj, bluaj surtutoj kaj ĉapoj kun ora brodaĵo. Ili muzikis fremdajn kantojn. Antonio ne komprenis ilin, sed malgraŭ tio ili tre plaĉis al li. Sed kia estis lia surprizo, kiam la muzikistoj verve komencis ĉeĥan kanton "Kial nune ni ne ĝoju?" Li preskaŭ forgesis, ke li troviĝas en fremdlando. Tiuj kelkaj karaj tonoj efikis, ke li subite sentis sin sur la ŝipo kiel hejme. Estis jam preskaŭ duon-nokto, kiam la pasaĝeroj komencis forlasi la ferdekon.

En tiu nokto li dormis maltrankvile. Lia kajuto estis en proksimo de maŝinejo kaj bruego de maŝinoj penetris en la kajuton, ĉar ties muroj estis tre maldikaj. Krom tio la ŝipo iomete ŝanceliĝis.

La duan tagon posttagmeze li estis denove sur la ferdeko. Apogita je balustrado li observis la ludon de ondoj kaj profundan sulkon, kiun postlasis la rapidanta ŝipo. Malproksime de li staris knabineto, sendube dekdujara. Ceteraj vojaĝantoj kaj maristoj estis en tiu momento sur kontraŭa parto de la vasta ferdeko.

Ankaŭ la knabineto rigardis la maron. Sed la balustrado malhelpis ŝin en ĉirkaŭrigardado kaj tial ŝi stariĝis sur la piedpintojn. Ĉar eĉ tio ne sufiĉis, ŝi surgrimpis la balustradon kaj elkliniĝis. Subite ŝi perdis ekvilibron – kaj pli frue ol Antonio povis alsalti kaj antaŭiri la katastrofon, ŝi falegis en danĝerajn ondojn.

La tutan okazintaĵon rimarkis nur Antonio. Li ne perdis sian spiritĉeeston. Pli rapide ol vi povus diri unu – du, li jam estis sen surtuto kaj pretiĝis ĵeti sin en la maron. Li povis bonege naĝi, kiel ĉiuj knaboj el lia vilaĝo. Lastmomente, kiam li jam staris sur la balustrado, li turnis sin al la maristoj kaj laŭtege li ekkriis: "Helpu!" Post tio li kuraĝe saltis de sur la alta ferdeko.

Li malleviĝis profunden sub la surfacon. Kiam li reaperis, li ĉirkaŭrigardis. La knabineto estis en distanco de kelkaj metroj de li. Ŝi malespere svingis per la manoj kaj tenis sin sur la surfaco nur kun la plej granda peno. La fortoj jam forlasis ŝin. Antonio direktis sin al ŝi. Li ekprenos ŝin kaj naĝos kun ŝi al la ŝipo, se kompreneble ili ekaŭdis lian ekkrion.

Sed laŭ-ŝajne lia peno estos sensukcesa. Kiam li estis jam tute proksime de la malfortiĝinta knabineto, ŝi malaperis sub la surfacon. Antonio atendis momenton, kiam reaperos ŝiaj manoj, sed vane. Tial li profunde enspiris, ĵetis sin sub la surfacon kaj palpis per la manoj ĉiuflanken. Subite li ektuŝis ŝian manon. Li fortege ekprenis ĝin kaj naĝis supren. En la lasta momento! La spiro jam ne sufiĉis al li kaj kiam li estis tute proksime sub la surfaco, li ek-glutis malbongustegan marakvon.

La knabineto jam senkonsciiĝis. Tio estis por Antonio feliĉo, ĉar alie ili ambaŭ versimile dronus. Li ĉirkaŭrigardis, kie estas la ŝipo. Ĵus oni demetis la savboaton kaj kvar maristoj rapide remis al la loko de la akcidento.

"Nur ke ili estu jam ĉi tie!" ekpensis Antonio. "Mi jam ne eltenos longe."

Kaj vere – liaj manoj jam treege laciĝis. Se la boato alveturus kelkajn sekundojn pli poste, ĉio estus finita.

Oni tiris ilin feliĉe en la savboaton, kiu rapidis al la ŝipo. Tie jam ĉiuj estis alarmitaj. Ĉiuj vojaĝantoj estis sur la ferdeko, premiĝante ĉirkaŭ la balustrado. Sur iliaj vizaĝoj oni povis rimarki grandan eksciton. Precipe plendis iu sinjoro en sportvesto.

Kiam oni transportis ilin sur la ferdekon, al la senkonscia knabineto alpaŝis ŝipkuracisto. Ŝajne ŝi ne plu vivis. La kuracisto kliniĝis super ŝin kaj atente aŭskultis. Ĉiuj eksilentis en streĉita atento. La sinjoro en sportvesto – patro de la knabineto – estis pala kiel muro kaj fikse rigardis la kuraciston, kvazaŭ li atendus el lia buŝo verdikton pri sia propra vivo aŭ morto.

La kuracisto rektiĝis kaj skuis la kapon. Poste li ekprenis malgrandan speguleton kaj alproksimigis ĝin al la buŝo de la knabino. Apenaŭ rimarkeble ĝi ekrosiĝis.

"Ŝi vivas!" li proklamis mallonge kaj tuj eklaboris. Helpe de sia asistanto li komencis artefaritan spiradon. Post nelonge la knabineto malfermis la okulojn. Nekomprene ŝi ĉirkaŭrigardis. Ŝi ekvidis multajn homojn, inter ili la neordinare palan patron kun larmoj en la okuloj. Subite ŝi rememorigis ĉion al si.

Ŝi rapide ekstaris kaj, kurante al la patro, ŝi ekvokis:

"Mein Väterlein!" (mia paĉjo!)

Al ĉeestantoj ekrosiĝis la okuloj.

Kaj nur nun, kiam la danĝero estis forigita kaj la ŝipo daŭrigis sian pluan vojon, ili ekinteresiĝis pri la malgranda savinto. Sed Antonio nenie estis videbla. Apenaŭ li surgrimpis la ferdekon, li kuris en sian kajuton, por ke li vestu sin en sekan veston. Li decidis, ke li hodiaŭ ne plu iros sur la ferdekon, por ke li evitu longajn dankparolojn.

Sed baldaŭ oni trovis lin tie. Ŝipservisto en subferdeko montris al la ŝipestro lian kajuton. La ŝipestro kun la patro de la savita knabineto eniris la kajuton kaj kore dankis al li. Ili demandis lin pri la celo de lia vojaĝo. Ili ambaŭ scipovis paroli germane – la patro estis naskita Germano – kaj invitis lin, por ke li iru kun ili sur la ferdekon. Antonio ne volis, sed fine li iris. Kaj tie la ŝipestro antaŭ ĉiuj vojaĝantoj laŭdis la senekzemplan kuraĝon de la dekkvinjara knabo, kiu povas esti la ekzemplo al multaj maturaj viroj. Kaj kiam li rakontis al ili pri liaj travivaĵoj, admiro kaj laŭdo de la vojaĝantoj ne havis finon.

Dum la plua vojaĝo al Afriko estis Antonio la centro de la ĝenerala atento. Ĉiu klopodis iamaniere rekompenci lian vere heroan agon.

La savita Gerto kaj ŝia patro, Karlo Meyer, germana komercisto, loĝanta en Tunizio, fariĝis liaj nedisigeblaj gekunuloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.