La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAKBETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2026 Geo

La Enhavo

AKTO KVARA

SCENO I

Kaverno. En mezo, kaldrono plena je akvo bolanta. Tondras.

Venas la TRI SORĈISTINOJ.

UNUA SORĈISTINO:

Trifoje miaŭis la kat' dukolora.

DUA SORĈISTINO:

Kaj la erinaco kvarfoje ekblekis.

TRIA SORĈISTINO:

Ekkrias harpio, «Nun estas la horo».

UNUA SORĈISTINO:

Ĉirkaŭ la kaldron' vin metu,

L' internaĵojn tuj enĵetu

Venenitajn, – rondirante,

La miksaĵon kunfarante; – 

Bufon, kiu noktojn tremis

Tridek-unu, dum ĝin premis

Peza ŝtono; ĵetu ĝian

Ŝvitvenenon en magian

Poton; jen l' unua faro

Inter la ensorĉilaro.

ĈIUJ:

Fabrikilo de malbono,

Elhejtiĝu la kaldrono;

Kiel eble plej penadu,

Bolu akvo, fajr' bruladu.

DUA SORĈISTINO:

De la marĉserpent' tranĉaĵo

Helpu al kaldronmiksaĵo,

Piedfingro de la rano,

Kaj de la vespert' la lano,

Poste lango de hundido,

Kaj pikilo de aspido,

De lacerto la krureto,

Kaj flugilo de gufeto,

La infera sup' boladu,

L' ensorĉil' plifortiĝadu.

ĈIUJ:

Fabrikilo de malbono,

Elhejtiĝu la kaldrono;

Kiel eble plej penadu,

Bolu akvo, fajr' bruladu.

TRIA SORĈISTINO:

Skvam' ŝlimhava de drakego,

Kaj de lupo la dentego,

Mum' de sorĉistin' trompema,

Faŭko de la ŝark' glutema,

La radik' de malbenita

Herbo nokte elfosita,

Malboniga, la hepato

De hebrea advokato,

De taksuso tre maljuna

Ŝelo, kiu, dum la luna

Mallumiĝ' post lasta fazo,

Falis teren, ankaŭ nazo

De sovaĝa Turko faros

La miksaĵon pli ŝlimplena.

Ankaŭ tigran internaĵon

Ĵetu en l' infermiksaĵon.

ĈIUJ:

Fabrikilo de malbono,

Elhejtiĝu la kaldrono;

Kiel eble plej penadu,

Bolu akvo, fajr' bruladu.

DUA SORĈISTINO:

Per mandrila sang' frostigu,

Por ke vi ĝin plibonigu.

Venas Hekateo.

HEKATEO:

Ho brava! Mi laŭdas penadojn la viajn,

Kaj vi partoprenos premiojn la miajn:

Kaj nun la kaldronon vi kunrondirante,

Simile al elfoj kaj feoj kantante,

Ensorĉu l' inferan miksaĵon.

Muziko kaj kanto, «Nigraj spiritoj», k. c. Hekateo malaperas.

DUA SORĈISTINO:

Pro pikdoloretoj en dikfingro mia

Mi sentas, ke venas nun malbonaĵ' ia.

Kiu ajn alproksimiĝu;

Vi seruroj, malfermiĝu!

Venas Makbeto.

MAKBETO:

Ho vi sekretaj noktomezulinoj!

Kion vi faras?

ĈIUJ:

Faron ne direblan.

MAKBETO:

Mi petas vin, pro via profesio,

De kie ajn vi tian antaŭscion

Akiris, al mi nun respondu: kvankam

La uragano levos sin, preĝejojn

Per furioza fort' ruinigante;

Kaj kvankam la ŝaŭmantaj monstraj ondoj

Konfuzos kaj englutos la ŝiparon;

Kaj kvankam nematura gren' disfalos,

Kaj arboj forbloviĝos; kaj kasteloj,

Per tondra sago disfenditaj, rompos

La kapojn de gardistoj siaj; kvankam

Palacoj kaj la altaj piramidoj

Ĝis siaj fundamentoj ekskuiĝos,

Kaj kvankam eĉ la semoj de Naturo

Fariĝos sendistinge kunmiksitaj,

Ĝis memdetruo kontraŭ siaj faroj

Ribelos, al mi klare nun respondu.

UNUA SORĈISTINO:

Parolu.

DUA SORĈISTINO:

Nin demandu.

TRIA SORĈISTINO:

Ni respondos.

UNUA SORĈISTINO:

Sciigu, ĉu vi volas la respondon

De ni, aŭ niaj mastroj.

MAKBETO:

Voku ilin.

UNUA SORĈISTINO:

Enverŝu sangon de porkino,

Kiu estas manĝintino

De naŭ idoj; en la flamon,

Por pliigi la malamon,

Ĵetu grason, kiu fluis – 

Dum la pendigilo bruis,

Tra l' aero svingiĝanta – 

De la mortigint' pendanta...

ĈIUJ:

Ho spiritoj nun alvenu;

Je l' soleno partoprenu.

Tondras. Unua Aperaĵo: kapo en armaĵo leviĝas.

MAKBETO:

Sciigu al mi, ho vi potenculo

Mistera, – 

UNUA SORĈISTINO:

Silentu; ĉar li scias ĉion,

Kion ajn vi eĉ pensas; do diru nenion.

UNUA APERAĴO:

Makbeto, de l' grafo de Fif' gardu vin,

Makdufo. Sufiĉas: forpermesu min.

Malleviĝas.

MAKBETO:

Mi dankas, ke vi min antaŭsciigas;

Suspektojn miajn vi konfirmas: tamen, – 

UNUA SORĈISTINO:

Li ne obeos al ordonoj: jen,

Alia pli potenca ol la lasta.

Tondras. Dua Aperaĵo. Infano sangkovrita leviĝas.

DUA APERAĴO:

Makbeto! Makbeto! Makbeto!

MAKBETO:

Se tri orelojn havus mi, mi aŭdus.

DUA APERAĴO:

Sangama bravul', kun mokema rideto

La homan potencon rigardu Makbeto,

Ĉar lin de virino neniu naskita

Difektos.

Malleviĝas.

MAKBETO:

Makdufo, vivu do: mi vin ne timas.

Sed mi certigon faros pli certiga,

Ligante Sorton al promeso ŝia.

Makdufo, vi ne vivos; tiel mi

Al miaj timoj diros, «Vi mensogas»,

Kaj dormos, kiom ajn la tondro bruu.

Tondras. Tria Aperaĵo: Infano kronita leviĝas,

tenante arbon en la mano.

Ho, kio estas tio, leviĝante,

Kun la mieno de infano reĝa,

Portante sur l' infana frunto rondon,

Montrilon de reĝeco?

ĈIUJ:

Aŭskultu, ne parolu.

TRIA APERAĴO:

Leonkora, ne zorgu, ĉu ekkoleriĝas

Furioze regatoj, aŭ nokte kaŝiĝas

La ekkonspirantoj, ĉar militistaro

Ne venkos Makbeton, ĝis kiam arbaro

Birnama milite sin movos al li.

Malleviĝas.

MAKBETO:

Ha, neeble; kiu

L' arbaron povas varbi? elradiki

La kverkon el la tero? Antaŭsentaj

Bonaĵoj! Ribeleco, ne leviĝu,

Ĝis kiam ankaŭ la arbar' Birnama

Leviĝos, kaj sidante sur la trono

Makbeto fine pagos sian ŝuldon

Kutiman al Naturo. – Tamen mi

Korbatojn sentas pri la jeno: diru,

Se via arto havas la kapablon,

Ĉu en ĉi tiu lando iam filoj

De Bankvo reĝos?

ĈIUJ:

Pli ne volu scii.

MAKBETO:

Vi devas kontentigi min: se tion

Vi ne malkaŝos, malbenaĵ' eterna

Vin frapu! Diru, – kial malleviĝas

Kaldrono via? Kial tiu bruo?

Trumpetado post la scenejo.

UNUA SORĈISTINO:

Vidigu!

DUA SORĈISTINO:

Vidigu!

TRIA SORĈISTINO:

Vidigu!

ĈIUJ:

Ho, vidigu, ho, vidigu:

La vualon tuj forŝiru,

Lian koron dolorigu,

Venu, ombroj, kaj foriru!

Aperas parado de ok Reĝoj, la lasta tenas per mano spegulon: sekvas la Fantomo de Bankvo.

MAKBETO:

Vi tro similas la spiriton Bankvan;

For! Rigardante vian kronon miaj

Pupiloj turmentiĝas. La hararo

De l' dua orkronito je l' unua

Similas, jen, la tria je la dua.

Abomenindulinoj! Kial tion

Vidigas vi al mi? Nun kvara! Mi

Blindiĝu! Ho, ĉu la parad' senfina

Etendos sin ĝis la renverso tondra

De l' mondo? Jen alia! nun, la sepa!

Mi pli ne vidu: tamen oka venas,

Portante per la man' spegulon, kiu

Al mi vidigas pli ankoraŭ, kiuj

Duoblajn globojn kaj trioblajn sceptrojn

Mantenas: teruraĵ'! Mi nun rekonas

La veron: ĉar sangmakulita Bankvo

Per montra fingro kun ridet' fiera

Almontras ilin kiel siajn. Kio!

La Aperaĵoj malaperas.

Ĉu tio estas vera?

UNUA SORĈISTINO:

Jes, vera tiu antaŭdiro:

Sed kial de Makbet' la miro!

Nun lian koron ni ĝojigu,

Kaj mirindaĵojn ekvidigu:

Tra la aero melodia

Muziko sonu, dum en nia

Antikva danco ni rondiros:

Kaj nia glora reĝo diros:

La ruzaj artoj, kiujn uzis

La sortulinoj, min amuzis.

Muziko. La Sorĉistinoj dancas, kaj poste malaperas kun Hekateo.

MAKBETO:

Do kie estas ili? Foririntaj?

Ĉi tiu malfeliĉa horo estu

Plej malbenota en la kalendaro!

Eniru!

Venas Lenokso.

LENOKSO:

Kion via Moŝto volas?

MAKBETO:

Ĉu vi la sortulinojn vidis?

LENOKSO:

Ne.

MAKBETO:

Ĉu ili ne renkontis vin?

LENOKSO:

Envero,

Ne, via Moŝto.

MAKBETO:

Estu la aero

Infektodona, kie ili rajdas;

Kaj malbenitaj estu ĉiuj, kiuj

Al ili fidas! Mi piedfrapadon

Ekaŭdis de ĉevaloj: kiuj estis?

LENOKSO:

Nur du aŭ tri, por vin sciigi, ke

Makdufo rapidiris al Anglujo.

MAKBETO:

Anglujo!

LENOKSO:

Jes, Anglujo, via Moŝto.

MAKBETO:

Ho tempo, vi malhelpas miajn farojn

Terurajn: cel' rapide elpensita

Postulas rapidiran plenumadon:

De tiu ĉi momento miaj pensoj,

Apenaŭ naskiĝintaj, sian volon

Efektivigos, kaj eĉ nun, por vesti

Per faroj miajn pensojn, la kastelon

Makdufan mi ekkaptos, la graflandon

Okupos; per la glavo mi mortigos

Edzinon lian, liajn geinfanojn,

Kaj ĉiujn, kiuj nomas sin parencoj.

Mi ne intencas vante fanfaroni;

Mi tion faros antaŭ malvarmiĝo

De mia celo. For, vidaĵoj ĉiaj!

Nu, min konduku tien, kie trovas

Sin la sinjoroj.

Ĉiuj foriras.


SCENO DUA

Fifo. La Kastelo de Makdufo.

Venas GRAFINO MAKDUFO kun sia FILO kaj ROSSO.

GRAFINO MAKDUFO:

Sed kion do li faris, por ke li

De l' lando rapidiru?

ROSSO:

Pacience

Atendi oni devas.

GRAFINO MAKDUFO:

Pacienco!

Sed kie estis lia? Li foriris

Malsaĝe: se ne agoj niaj, timoj

Nin ofte faras ŝajne perfiduloj.

ROSSO:

Vi scias ne, ĉu timo aŭ prudento

Influis lin.

GRAFINO MAKDUFO:

Prudento! La edzinon

Forlasi, kaj infanojn, kaj kastelon,

Kaj ĉiujn signojn de la nobeleco,

En land', de kiu li forkuris! Li

Ne amas nin: al li la sento mankas

Natura: ĉar la eta troglodito

La plej malaltekreska el la birdoj,

Patrino de idaro en la nesto,

Kuraĝas kontraŭstari al la strigo.

En la pezado multe superpezas

La timo lian amon; kie estis

Prudento, kiam tiel senracie

Li forrapidis?

ROSSO:

Ho kuzino mia,

Sindetenema estu: via edzo,

Prudenta, saĝa, nobla, bone konas

La krizojn de la tempoj. Mi ne pli

Kuraĝas diri, sed kruelaj estas

Ĉi tiuj tempoj, kiam oni taksas

Nin, senkulpulojn, kiel perfidantojn;

Kaj ni la onidirojn akordigas

Kun niaj timoj, sur sovaĝa maro

De malcertec' enŝipiĝinte, tien

Kaj reen moviĝante. Forpermeson

Mi petas, post ne longe revenonte;

Aferoj povas ne plimalboniĝi,

Sed nun atingos baldaŭ la antaŭan

Nivelon. Ĉiujn miajn bondezirojn,

Kuzeto bela.

GRAFINO MAKDUFO:

Li senpatra estas

Kvankam li havas patron.

ROSSO:

Miaj sentoj,

Se mi pli longe restos, malvirigos

Min, malhelpante vin, kaj hontigante

Min mem. Mi tuj foriras.

Li foriras.

GRAFINO MAKDUFO:

Via patro

Jam mortis. Kiel do vi povos vivi?

FILO:

Mi faros same kiel la birdetoj.

GRAFINO MAKDUFO:

Manĝante vermojn aŭ muŝetojn?

FILO:

Sole

Per tio, kion mi akiros, kiel

La birdoj.

GRAFINO MAKDUFO:

Kompatinda birdo, vi

Neniam timos la kaptilon.

FILO:

Kial

Mi timos ĝin, patrino? Oni faras

Kaptilojn ne por la malriĉaj birdoj.

Sed mia patro ne en vero mortis.

GRAFINO MAKDUFO:

Jes, vere; kiel vi alian gajnos?

FILO:

Ne, kiel vi alian edzon gajnos?

GRAFINO MAKDUFO:

Mi povus cent aĉeti ĉe l' vendejo.

FILO:

Do vi aĉetos ilin por revendo.

GRAFINO MAKDUFO:

Vi havas pli da sprito ol da jaroj.

FILO:

Ĉu mia patro estis perfidulo?

GRAFINO MAKDUFO:

Jes, vere.

FILO:

Kio estas perfidulo?

GRAFINO MAKDUFO:

Tiu, kiu ĵuras kaj mensogas.

FILO:

Ĉu estas ĉiuj, kiuj tion faras, perfiduloj?

GRAFINO MAKDUFO:

Ĉiu, kiu tion faras, estas perfidulo, kaj pendiginda.

FILO:

Ĉu ĉiuj estas pendigindaj, kiuj ĵuras kaj mensogas?

GRAFINO MAKDUFO:

Ĉiuj.

FILO:

Kiu devos pendigi ilin?

GRAFINO MAKDUFO:

La honestuloj.

FILO:

Do la mensoguloj kaj ĵuruloj estas malsaĝuloj, ĉar la mensoguloj kaj ĵuruloj sufiĉas por venki la honestulojn kaj pendigi ilin.

GRAFINO MAKDUFO:

Nu, Dio helpu vin, petoluleto! Sed kion vi faros, por havigi patron?

FILO:

Se li estus mortinta, vi lin plorus, se ne, tio vidigus al mi, ke mi baldaŭ ricevos novan patron.

GRAFINO MAKDUFO:

Babiluleto, kiom vi parolas!

Venas Sendito.

SENDITO:

Saluton, via Moŝto! Vi ne konas

Min, kvankam mi perfekte scias vian

Altrangon, sed mi timas, ke danĝero

Alproksimiĝas vin: se vi konsilon

De neinstruitulo volas sekvi,

Ne restu tie ĉi; for, kun la filoj.

Mi ŝajnas sovaĝul' vin timigante:

Sed ne antaŭsciigi vin pli estus

Kruele. Dio vin protektu! Ne

Kuraĝas mi plu resti.

Li foriras.

GRAFINO MAKDUFO:

Sed kien povas mi foriri? Kion

Malbonan faris mi? Sed mi memoras,

Ke sur ĉi tiu ter' malbono ofte

Laŭdata estas, kelkafoje fari

Bonaĵojn oni nomas malsaĝeco:

Do kiel mi virinan senkulpigon

Pretendas, ke malbonon mi ne faris?

Venas Mortigistoj.

Kiuj estas tiuj ĉi?

UNUA MORTIGISTO:

Kie estas via edzo?

GRAFINO MAKDUFO:

Mi kredas, ne en tia malsanktejo,

En kiu tia homo, kia vi,

Lin povos trovi.

UNUA MORTIGISTO:

Li perfida estas.

FILO:

Harega sentaŭgulo, vi mensogas!

UNUA MORTIGISTO:

Kokido, kion?

Frapanto lin por ponardo.

Fiŝid' de perfideco!

FILO:

Mi mortiĝis,

Patrino: kuru for, mi petas vin!

Li mortas.

Grafino Makdufo foriras, kriegante «Mortigo!» La mortigistoj foriras post ŝi.


SCENO TRIA

Anglujo. Antaŭ la reĝa palaco.

Venas MALKOMO kaj MAKDUFO.

MALKOMO:

Ni trovu dezertejon, por ellasi

La larmojn, kiuj premas niajn brustojn.

MAKDUFO:

Plibone ni mantenu niajn glavojn

Mortigajn, por defendi la patrujon,

Kuŝantan sub kalkano de tirano.

Plivastiĝadas ĉiutage krioj

De l' buŝoj de vidvinoj kaj de orfoj,

Frapante la ĉielon, kiu eĥas

Responde, kunplorante kun Skotlando.

MALKOMO:

Mi ekproklamos ĉie la bezonojn

De mia lando, laŭokaze ilin

Plenumos. Tio, kion vi ĵus diris,

Antaŭenpuŝos eble l' entreprenon

De ni celatan. Tiun ĉi tiranon

Abomenindan oni kredis justa

Antaŭe: vi lin amis, li malbonon

Al vi ĝis nun ne faris. Mi nur estas

Junulo; kaj vi eble konsideros,

Ke saĝe estos min oferi, kiel

Ŝafidon, por eviti la koleron

De tiu ĉi demono.

MAKDUFO:

Mi ne estas

Perfida.

MALKOMO:

Sed Makbeto estas. Foje

Grandanimulo povus deflankiĝi,

Por elplenumi reĝan komision.

Sed min pardonu; mi ne povas ŝanĝi

Naturon vian; la anĝeloj havas

Brilecon, kvankam la plej brila falis:

Se eĉ malvirto portus veston helan,

Mienon sian propran havus virto.

MAKDUFO:

Mi malesperas.

MALKOMO:

Viaj agoj igis

Min dubi vian viran fidelecon;

Ĉar kial vi la filon kaj edzinon – 

Ligilojn alteprezajn de la amo – 

Forlasis, ne dirinte adiaŭon?

Nur miaj timoj, ne suspektoj miaj,

Vin malhonori ŝajnas – kion ajn

Mi pensu, eble vi justulo estas.

MAKDUFO:

Sangadu, kompatinda patrolando!

Starigu, tiraneco, vian bazon,

Justeco vin ne povas kontraŭstari;

Ĉar la suferoj de patrujo nia

Prezentas garantion de titolo

Al la tirano; nobelul', adiaŭ:

Mi ne la rolon ludus de l' fripono,

Al kiu vi aludas, por ricevi

La tutan havon de la uzurpinto,

Kun la riĉaĵoj de la oriento.

MALKOMO:

Ne ofendiĝu. Mi ne diris tion

Pro timo kontraŭ vi. Patrujo nia,

Ho ve! sub peza jugo subpremiĝas;

Ĝi ploras, ĝi sangadas, ĉiutage

La sum' de ĝiaj vundoj pliiĝadas:

Mi kredas, ke por la subten' de miaj

Reĝrajtoj amikaro tuj sin levos,

Ĉar multaj miloj jam de Anglolando

Promesis sindoneme sian helpon.

Sed, malgraŭ ĉio, kiam mi la kapon

De la tirano havos sub piedoj,

Aŭ portos ĝin je l' pinto de la glavo,

La kompatinda patroland' enhavos

Pli da malvirtoj ol antaŭe, pli

Da suferado pro la malbonaĵoj

De la reĝonto.

MAKDUFO:

Kia estas li!

MALKOMO:

Min mem pridiras mi, mi, kiu havas

Enradikitajn tiamaniere

La malpuraĵojn de malvirto mem,

Ke, kiam ili estos malkaŝitaj,

La nigra koro de Makbeto ŝajnos

Neĝblankan veston porti, kaj regatoj

Lin taksos kiel ŝafon, en komparo

Kun la senmezuregaj kruelaĵoj

De mi, la lupo.

MAKDUFO:

Ne el la legioj

De la infer' flamanta povas veni

Diablo pli praktika je malbono,

Ol mem Makbeto.

MALKOMO:

Mi lin konas kiel

Sangaman, avareman, perfidulon,

Malican, kulpan je la tuta aro

De pekoj: sed al mia volupteco

Ne estas lim': edzinoj kaj filinoj,

Patrinoj kaj fraŭlinoj viaj povus

Ne kontentigi miajn amdezirojn;

Kaj ĉiujn malhelpaĵojn, eĉ plej fortajn

Por kontraŭstari ilin, mi disbatus

Laŭ mia volo: ja plibone estus

Ke eĉ Makbet', ol tia, reĝu.

MAKDUFO:

Vere

Senlima malĉasteco la naturon

De tiraneco havas: jam ĝi kaŭzis

La fruan nenecesan renversiĝon

De l' tron' de multaj reĝoj. Sed ne timu

La vian supreniri: ĉar vi povos

Indulgi en sekreto viajn pekojn,

Dum vi ŝajnigas rolon de ermito.

Sufiĉe da virinoj plej cedemaj

Ni havas; kiuj ĝoje sin dediĉos

Por plaĉi vian malĉastecon, – kiu

Similas al vultur' glutama, – kiam

L' amindamanto estas la reganto.

MALKOMO:

Kun tio en mi kreskas avareco

Supera, tia ke, se mi fariĝus

Regnestro, mi forigus la nobelojn,

Por ke proprigu mi al mi iliajn

Bienojn; mi de tiu la juvelojn

Dezirus, de alia la domegon.

Ju pli mi havus des pli mi sopirus:

Falsanto, mi per novaj dokumentoj

Pretendus punojn kontraŭ la justuloj,

Per konfiskado de la posedaĵoj

Pliriĉigante min.

MAKDUFO:

La avareco

Ol malĉastec' radikon pli profundan

Prezentas, kiu pasas kun juneco,

Kaj jam regnestrojn multajn ĝi detruis:

Ne timu tamen, ĉar Skotlando havas

Sufiĉe por vin kontentigi: ĉio

Eltolerebla estas kunigate

Kun kelkaj bonaj ecoj.

MALKOMO:

Mi neniajn

Posedas: tiujn, kiuj plinobligas

Animon reĝan, kiel la justeco,

Vereco, modereco, sindoneco,

Persisto, kompateco, humileco,

Kuraĝo, pacienc', animforteco,

Ne ŝatas mi, kontraŭe, al mi plaĉas

De ĉiu krim' la formojn diversigi

Multmaniere. Se mi povus, mi

Preferus la ĉielon kun infero

Kunmiksi, ĉiujn homojn malpacigi,

Internacian pacon elforigi.

MAKDUFO:

Skotlando, ho Skotland'!

MALKOMO:

Ĉu tia viro

Regnestri devus, diru, ĉar mi havas

Naturon vere tian.

MAKDUFO:

Tia viro

Ne devus vivi. Ho naci' mizera,

Kun uzurpinto sangtrempita, kiam

Feliĉajn tagojn vi revidos, kiam

La vera heredant' de via trono,

Kalumniante sian rason, staras

Memkulpiginto? Via patro estis

Sanktulo: la reĝin', patrino via,

Pli ofte sur genuoj ol piedoj,

Senvivan vivon vivis, diservante.

Adiaŭ! La rakonto pri vi mem

Kaj viaj ecoj min ekzilas de

Skotlando. Mia kor', esperoj viaj

Ĉi tie mortas!

MALKOMO:

Ho Makdufo, via

Pasio nobla, de bonec' naskito,

Elviŝas el animo mia nigrajn

Suspektojn, min certigas pri honoro

Kaj fidindeco via. Jam Makbeto

Penadis per ĉi tiuj allogaĵoj

Min fari sia, kaj prudento vera

Malhelpas min tro rapidege agi:

Sed Dio ĉiopova traktu inter

Ni ambaŭ! Ĉar ŝip' mia velveturos

Laŭ via direktilo: mi maldiras

Kalumniaĵojn miajn ĵus diritajn,

Kaj neas ilin kiel malveraĵojn:

Virinon mi neniam malĉastigis;

Neniam mi ĵurrompis, mi apenaŭ

Avaris miajn proprajn heredaĵojn;

Neniam trompis per parolo mia,

Nek la diablon mem perfidi volus

Al lia egalulo; al mi plaĉas

Ne malpli vero, ol la vivo mem.

Kaj ĉio estis nur kalumniaĵoj

Kontraŭ mi mem: nun tio, kio vere

Mi estas, de vi restas disponebla,

Kaj de patrujo mia kara, kien

Sivardo, kun dek mil armitoj, iris,

Ĵus antaŭ ol vi tien ĉi alvenis.

Nun ni ekiru kune, kaj sukceso

Respondu al apero nia justa!

Sed kial vi silentas do?

MAKDUFO:

Diraĵoj,

Jen plezurigaj al mi kaj jen male

Samfoje, ŝajnas preskaŭ mirrakontoj.

Venas Kuracisto.

MALKOMO:

Nu, ĝis revido. Ĉu la reĝ' eliros?

KURACISTO:

Sinjoro, jes: nun kompatindularo

Atendas, por ke li mantuŝu ilin:

Plej fortaj provoj de la kuracarto

Iliajn malsanegojn malsukcesis

Formovi; sed je la mantuŝo reĝa – 

Ĉar Di' sanigan povon al li donis – 

Ekresaniĝos ili.

MALKOMO:

Mi vin dankas.

La kuracisto foriras.

MAKDUFO:

Kiel sin nomas tiu malsanego?

MALKOMO:

Ĝin oni nomas la «malsano reĝa»;

Mi vidis tie ĉi la bonan reĝon

Miraklojn fari. Kiamaniere

De Dio li ĉi tiun povon havas,

Nur scias li: sed multajn malsanulojn,

Ŝvelintajn per ulceroj, kompatindajn,

Pri kiuj malesperis kuracistoj,

Li resanigas, pendigante ĉirkaŭ

Iliaj koloj specon da monero,

Samtempe al la sankta Di' preĝante,

Kaj oni diras, ke l' heredontaro

Sinsekve tiun benon kuracartan

Ricevos. Kun ĉi tio li posedas

La dian profetarton, kaj per dotoj

Similaj rimarkindaj de persono

Kaj de spirito estas li benita.

Venas Rosso.

MAKDUFO:

Rigardu, kiu venas tien ĉi.

MALKOMO:

Sampatrujano mia; sed mi ne

Lin konas.

MAKDUFO:

Mia kuzo tre afabla,

Ĝojege mi revidas vin.

MALKOMO:

Mi nun

Lin konas. Bona Dio laŭokaze

Finigu nian longan apartiĝon!

ROSSO:

Amen, sinjoro.

MAKDUFO:

Ĉu Skotlando statas

Kiel antaŭe?

ROSSO:

Kompatinda lando,

Ho ve! ĝi, sin apenaŭ rekonante,

Ne povas nomi sin patrujo nia,

Sed nia tombo; kie nur ridetas

Pri ĝia malfeliĉo nesciantoj,

Kaj kie oni ne rimarkas ĝemojn

Kaj korŝirantajn kriojn, sed singultoj

De kordoloro ŝajnas ordinara

Eksento, ordinara de mortintoj

Funebro, kaj bonuloj, kiuj sentas

En si la ĝojon de la viv', ne scias

Ĉu morto per perforto aŭ perfido

Neatendite frapos ilin, antaŭ

Ol velkos la floretoj, kiujn ili

Sur siaj ĉapoj portas.

MAKDUFO:

Ho, rakonto

Preciza, sed tro vera!

MALKOMO:

Ĉiu horo

Malfeliĉaĵojn novajn gravediĝas.

MAKDUFO:

Kiel edzino mia statas?

ROSSO:

Bone.

MAKDUFO:

Kaj la infanoj?

ROSSO:

Bone ankaŭ.

MAKDUFO:

Do ne

Maltrankviligis ilin la tirano?

ROSSO:

Trankvilajn tute mi forlasis ilin.

MAKDUFO:

Ne estu vortŝparema, sed parolu.

ROSSO:

Je l' tempo, kiam mi ĉi tien venis,

Por diri la rakonton kortuŝantan,

Mi aŭdis, ke arego da bravuloj

Jam interligis sin ribele – kion

Al mi konfirmis forte la vidaĵo

De granda soldataro de l' tirano:

Nun helpon ni bezonas; via sola

Ĉeesto en Skotlando amasigus

Soldatojn, bataligus eĉ virinojn,

Malfeliĉaĵojn nunajn por eligi.

MALKOMO:

Konsolu ilin per sciigo, ke

Ni tien iras: ĉar la bona reĝo

De Anglolando al ni komisiis

Sivardon bravan kun dek mil armitoj,

Kaj nek pliaĝa ol li, nek pli sperta,

Soldato estas inter kristanaro.

ROSSO:

Mi volas, ke respondan konsoladon

Mi povus doni! Sed paroloj miaj

En la aero de l' dezerto volus

Kriiĝi, kie ne ekaŭdus ilin

Orelo homa.

MAKDUFO:

Ĉu rilatas ili

Al la afero ĝenerala, aŭ

Privata?

ROSSO:

Ĉiujn honestulojn ili

Koncernas, sed vin ĉefe.

MAKDUFO:

Se min mem,

Eldiru al mi tuj novaĵon vian.

ROSSO:

Oreloj viaj ne al lango mia

Malamon sentu, kiu nun aŭdigas

Al ili la plej malĝojigan sonon

Elparoleblan.

MAKDUFO:

Hm! mi ĝin divenas.

ROSSO:

Kastelon vian oni ekokupis

Subite, kaj edzinon vian kaj

Infanojn oni buĉis kruelege.

Se mi aldirus la detalojn, tio

Aldonus ŝajne vian morton ankaŭ

Al la buĉad' de la gemortigitoj.

MALKOMO:

Ho bona Dio! Sed ne kovru tiel

Per la ĉapelo, kamarad', la frunton;

Esprimu buŝe kordoloron, kiu

Ne parolate pruvas, ke la koro

Elkrevas.

MAKDUFO:

Ĉu vi diris ankaŭ miajn

Infanojn?

ROSSO:

Jes, edzinon, kaj infanojn,

Servistojn, ĉiujn, kiujn oni trovis.

MAKDUFO:

Kaj mi forestis! La edzinon ankaŭ?

ROSSO:

Mi diris.

MALKOMO:

Konsoliĝu: kuracilojn

Ni faru el ĉi tio, por kuraci

Per venĝo nia kordoloron nian

Mortigan.

MAKDUFO:

Li infanojn ne posedas.

Ho, ĉiujn miajn gekarulojn? Ĉu

Vi diris, ĉiujn? Akcipitr' infera!

Ho, tutan mian belan kokidaron

Kun la patrino, senkompate?

MALKOMO:

Devas

Vi kiel viro ĝin batali.

MAKDUFO:

Certe

Mi tion faros, sed mi kiel viro

Ĝin devas senti. Mi ne povas ne

Memori, ke ĉi tiuj geamatoj

Ekzistis, al mi pli ol viv' karegaj.

Ĉu Dio rigardante ne protektis

La senkulparon? Oni frapis ilin

Pro vi, Makdufo kulpa, kiu estas

Nenio; ĉar ne pro iliaj krimoj

Okazis la buĉado, sed pro miaj.

Ripozu ili nun en paco!

MALKOMO:

Tio

Ĉi estu do al vi la akrigilo

De via glavo: kordoloro vin

Ekkolerigu, al vi ne dormigu

La sentojn, ilin veku.

MAKDUFO:

Ho, mi povus

Virinan rolon ludi je l' okuloj,

Kaj venĝon fanfaroni per la lango!

Sed, kompatema Dio, mallongigu

La intertempon, kaj vizaĝo kontraŭ

Vizaĝo tiun ĉi demonon skotan

Al mi konduku; en la tuja trafo

De mia glavekbato lin starigu:

Se li el pun' severa elturniĝos,

Lin ankaŭ Dio senkulpigu!

MALKOMO:

Bravan

Arion vi nun kantas. Ni rapidu

Al reĝ'; soldatoj niaj estas pretaj:

Ni nur bezonas forpermeson. La

Rikolto maturiĝas al la manoj

De ni, de l' ĉiopova Di' la iloj.

Kuraĝon: ĉar laboron kronas pago:

Post longa nokto venas fine tago.

Ili foriras.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.