La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAKBETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2026 Geo

La Enhavo

AKTO TRIA

SCENO UNUA

Forreso. La palaco.

Venas BANKVO.

BANKVO:

Vi la zeniton jam atingis: reĝo,

Kordor', Glamiso, ĉio, laŭ promeso

De l' sortulinoj, atingita tamen,

Mi timas, per plej malhonesta ludo:

Sed viaj posteuloj, oni diris,

Ne estos heredantoj, sed mi mem

Fariĝos la radiko kaj naskanto

De reĝa dinastio. Se de ili

La vero estas parolebla – kiel,

Makbeto, via sorto ekzempligas – 

Do kial, laŭ la rolo plenumita

Pri vi, ne povas ili orakoli

Pri mia bono nepre esperinda?

Sed – ĝis konvena horo – mi silentu!

Trumpetado. Venas Makbeto, kiel reĝo; Ŝia grafina Moŝto Makbeto, kiel reĝino, Lenokso, Rosso, Sinjoroj, Sinjorinoj, kaj sekvantaro.

MAKBETO:

Jen nia ĉefa gasto.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Se li restus

Neinvitita, al festeno nia

Plej grava manko sin sentigus.

MAKBETO:

Nokton

Ĉi tiun ni festenon reĝan havos,

Kaj mi ĉeeston vian petas.

BANKVO:

Volu

Ordoni, via Moŝto, miaj devoj

Por tio per ligilo nerompebla

Ligitaj estas.

MAKBETO:

Ĉu vi rajdos baldaŭ?

BANKVO:

Jes, via bona Moŝto.

MAKBETO:

Ni alie

Dezirus la konsilon vian, – kies

Graveco helpis al prospero nia

Ĝis nun – je l' konsiliĝo hodiaŭa;

Ni do prokrastos ĝin ĝis morgaŭ. Ĉu

Vi rajdos malproksimen?

BANKVO:

Nu, sufiĉe

Pasigi la intervenontajn horojn

De nun ĝis la festeno: se necese,

Mi devos pruntepreni de la nokto

Du horojn eble.

MAKBETO:

Tamen ne forgesu

La feston.

BANKVO:

Ne, neniel, via Moŝto.

MAKBETO:

Ni aŭdis, ke forkuris niaj kuzoj,

Kulpplenaj, sed ne konfesinte sian

Patromortigon strangan, pleniginte

L' orelojn de amikoj renkontitaj

De strangaj malveraĵoj; sed pri tio

Ni morgaŭ priparolos, kiam kune

Ni traktos pri aferoj reĝaregnaj.

Adiaŭ, al ĉevalo: ĝis revido

Hodiaŭ nokte. Ĉu vin akompanos

Fleanc'?

BANKVO:

Jes, via Moŝto: do adiaŭ.

MAKBETO:

Rapidaj kaj nefaletemaj estu

Ĉevaloj viaj: kaj mi vin al ili

Konfidas. Ĝis revido.

Bankvo foriras.

Ĉiu homo

Dezirojn siajn sekvu ĝis la sepa

Hodiaŭ nokte; ni, por plidolĉigi

Rerenkontiĝon kun amikoj niaj,

Ĝis festenhoro restos solaj: Dio

Vin benu!

Ĉiuj foriras, escepte Makbeto kaj servisto.

Unu vorton: ĉu atendas

Ordonojn niajn tiuj viroj?

SERVISTO:

Ili

Ekstere estas de l' palaco.

MAKBETO:

Ilin

Al ni konduku.

La servisto foriras.

La reĝeco estas

Nenio, se ĝi estus ne senriska.

Enradikiĝis en spirito mia

Pri Bankvo mia timo, kaj pro lia

Grandanimeco estas li timinda:

Ĉar, kuraĝulo, kun braveco vira

Kunigas li prudenton, kiu gardas

Lin de danĝero. Sole lin mi timas:

Spirito lia ŝajnas superregi

Spiriton mian, kiel, oni diras,

Cezara superregis Antonian.

La sortulinojn li riproĉis (kiam

Unue ili min salutis reĝo),

Kun la ordon', ke ili al li ankaŭ

Parolu: tiam, kiel profetinoj,

Lin ili ekproklamis antaŭulo

De reĝa dinastio, donis kronon

Al mi senfruktodonan, kaj enmetis

En mian manon senutilan sceptron,

Nur elŝirotan de princido, kiu

Ne de mi mem devenis. Tiel, por

Pranepoj Bankvaj mi per krim' makulis

Spiriton mian; por idaro lia

Dunkanon la afablan mi mortigis;

Mi konspirantojn kontraŭ mia paco

Starigis nur por ili: kaj eternan

Juvelon mian al la malamiko

Komuna de homaro mi fordonis,

Por fari ilin, la Bankvidojn reĝoj!

Ne, preferinde, sorto mem alvoku

Min kiel batalanton al decido!

Ho, kiu venas?

Revenas servisto, kun du Mortigistoj.

Iru enirejon,

Kaj tie nin atendu.

Servisto foriras.

Ĉu hieraŭ

Ni interparoladis pri l' afero?

UNUA MORTIGISTO:

Jes, via princa Moŝto.

MAKBETO:

Bone, do

Ĉu vi pripensis miajn argumentojn?

Li estis, kiu dum antaŭaj jaroj

Fiere vin subpremis, kiun vi

Supozis esti ni, senkulpaj tute:

La jenan fakton ĉe kunveno mia

Mi al vi pruvis, kiamaniere

Li trompis vin per faroj kaj promesoj,

Kaj la aŭtorojn de l' rimedoj, kiujn

Li uzis, mi elmontris, ja sufiĉe

Eĉ homojn plej malspritajn por konvinki,

Ke Bankvo estas la farinto.

UNUA MORTIGISTO:

Vi

Klarigis ĝin al ni.

MAKBETO:

Kaj nun mi venas

Al la afero, kiun mi ekcelas

Per nuna rekunveno. Ĉu vi trovas,

Ke pacienco tiel superregas

Naturon vian, ke vi tion ĉi

Konsentas toleradi? Ĉu de longe

Vi kristaniĝis tiamaniere,

Ke vi al la Kreinto faros petojn

Por tiu ĉi bonul' kaj liaj idoj,

De kiu la subpremo al infero

Vin alpaŝigis, viajn posteulojn

Farante almozuloj?

UNUA MORTIGISTO:

Mia reĝo,

Ni estas homoj.

MAKBETO:

Jes, laŭkataloge

Vi apartenas al la klaso homa,

Kiel ĉashundoj, leporhundoj, hundoj

Mikssangaj, mopsoj, dogoj, kaj pudeloj,

Postflaraj akvohundoj, kaj luphundoj

Sin ĉiuj nomas ordinare hundoj:

La takstabelo tamen inter ili

Rapidajn, malrapidajn, kaj ruzemajn

Distingas, domgardemajn aŭ ĉasemajn:

Laŭ la talento, kiun la Naturo

Kun malŝparema man' al ĉiu donis,

La hunda list' diferencigas ĉiun,

Titolon ecan alskribante: tiel

La homoj estas diferencigeblaj.

Nu, se vi sur la skalo de vireco

Ne havas rangon tre malaltan, diru;

Kaj mi al vi l' ordonon komisios,

Plenumo kies vian malamikon

Forigos, kaj al nia ama koro

Kunforĝos vin, ĉar ni dum lia vivo

Nin sentas nur malbone, nia sano

Per lia morto plene restariĝos.

DUA MORTIGISTO:

Mi estas, mia reĝo, viro tiom

Per la kruelaj batoj de la mondo

Kolerigita, ke egale estas

Al mi, laŭ kia maniero mi

Min venĝos al la mondo.

UNUA MORTIGISTO:

Kaj mi ankaŭ

Pri malhelpaĵoj tiel laca estas,

Per sorto distirita, ke mi riskus

La vivon iel ajn, ĉu mi ĝin perdus

Aŭ feliĉigus.

MAKBETO:

Nu, vi ambaŭ scias,

Ke Bankvo estas via malamiko.

AMBAŬ MORTIGISTOJ:

Ni scias, Via Moŝto.

MAKBETO:

Malamiko

Li estas mia ankaŭ, kaj direktas

Penadojn siajn kontraŭ interesoj

Plej karaj miaj, kaj, dum li ekzistas,

Ne povos mi atingi miajn celojn.

Kaj, kvankam mi kun frunta senhonteco

Lin povus forbalai de la tero,

Respondigante mian reĝan volon,

Farante tamen tion, mi ofendus

Amikojn de ni ambaŭ, kies amon

Mi altestimas, kiuj nepre plorus

La morton de la mortigito: tial

Mi turnas min al via help', l' aferon

Kaŝante de l' publika observado

Pro gravaj argumentoj.

DUA MORTIGISTO:

Kion vi

Al ni ordonos, tion ni plenumos.

UNUA MORTIGISTO:

Eĉ kvankam niaj vivoj, via moŝto – 

MAKBETO:

Okuloj viaj la spiriton viglan

Vidigas. Mi al vi klarigos baldaŭ,

En kiu loko vi vin devos kaŝi,

Kaj la precizan horon de la faro

Farota iomete malproksime

De la palaco; ĉar notinde estas,

Ke mia nomo tie enmiksiĝu

Neniel; kaj, por ke efektiviĝu

Senmanke la afero, lia filo

Fleanco devos ankaŭ partopreni

En la malhela sort' de sia patro.

Do interkonsiliĝu; mi revenos.

AMBAŬ MORTIGISTOJ:

Ni jam decidis ĉion, via Moŝto.

MAKBETO:

Mi baldaŭ vin revokos do: eliru.

La mortigistoj foriras.

Finite estas; Bankvo, antaŭ morto

Preparu vin por la eterna sorto.

Foriras.


SCENO DUA

La palaco.

Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO kaj SERVISTO.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ĉu Bankvo jam forlasis la kortegon!

SERVISTO:

Jes, Via Moŝto, sed hodiaŭ nokte

Revenos.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Diru al la reĝo, ke

Mi, kiam li libera estos, volas

Paroli iom.

SERVISTO:

Certe, Via Moŝto.

Foriras.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Nenion havas ni, se la akiron

Kontente ni ne povas ĝui: estas

Pli bone esti eĉ la mortigitoj,

Ol, mortigintoj, vivi malĝojuloj.

Venas Makbeto.

Ho, kiel via Moŝto ĉiam sola

Malgajaj kun fantaziaĵoj restas,

Revivigante pensojn, kiuj devis

Kun la mortintoj morti. La aferoj

Nekuraceblaj estas pripensindaj

Neniel; faritaĵo malfarebla

Neniam estas.

MAKBETO:

Ni vundis ne mortigis la viperon:

Ĝi resaniĝos, dum nin maliculojn

Minacas puno pro maltrafo nia.

Sed la terglob' diskrevu, l' universo

Ekfalu, antaŭ ol ni tremegante

Vivados, kaj dormante suferados

La agonion de teruraj sonĝoj:

Pli bone kuŝus ni kun la mortintoj,

De ni senditaj al eterna paco,

Por ke ni pace restu, ol tolerus

Turmentojn de kulpiga konscienco

En senripoza frenezeco. Kuŝas

Dunkano en la tombo: post la febra

Agado de la viv' li bone dormas:

La perfideco faris sian eblon;

Nun nek ponardo, nek veneno, fila

Konspiro, nek armeo malamika, – 

Nenio povas ĝeni lin.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Kuraĝon;

Lumigu la vizaĝon per ridetoj,

Ĉar viajn gastojn devos vi gajigi.

MAKBETO:

Mi faros ĝin, edzino mia; ankaŭ

Vi mem, mi petas; kaj prizorgu Bankvon,

Lin honorante lange kaj okule

El ĉiuj niaj gastoj speciale.

Ĉar ni nin devas fari flatemuloj,

Maskante la vizagojn por elkaŝi

La sentojn, kiuj en la koro kovas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ne, kial tiel agi?

MAKBETO:

Ho, edzino

Tre kara, akraj, kiel la pikiloj

De la kolubroj, zorgoj min turmentas,

Dum Bankvo kaj Fleanco vivas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Tamen

Naturo ne al ili donis rajton

Eternan de vivado sur la tero.

MAKBETO:

Ni nin konsolu; de atakoj niaj

Ne povos ili gardi sin; do ĝoju:

Ĉar antaŭ ol de l' tur' hedervestita

Elflugos la vesperto, kaj vokite

De nigra Hekateo la skarabo,

Portate per flugiloj el armaĵo,

Zumadon dormallogan sonorigos,

La famo pri harstariganta krimo

La mondon skuos.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Kion vi intencas?

MAKBETO:

Ne sciu, karulino, antaŭ kiam

Aplaŭdos vi la faron. Venu, nokto

Blindiga, kaj elkovru la afablajn

Okulojn de la tago kompatema,

Kaj per la mano, sanga, nevidebla,

Forigu kaj disŝiru la ligilon, – 

La vivon de la malamata Bankvo, – 

Pro kiu mi tenata estas ĉiam

En timo! La taglumo ekdensiĝas,

Kaj la korniko serĉas la nestarbojn,

Althejm' de sia raŭka kunularo,

La tagvivuloj lace ekdormetas;

Kaj noktvagantoj serĉas la ĉasaĵon.

Vi miras miajn vortojn: trankviliĝu:

Ĉar komencite la malbona ago

Per pli malbonaj trafas la sukceson.

Do kun mi venu.

Ili foriras.


SCENO TRIA

Parko proksime de la palaco.

Venas TRI MORTIGISTOJ.

UNUA MORTIGISTO:

Sed kiu sendis vin al mi ĉi tien?

TRIA MORTIGISTO:

Makbeto.

DUA MORTIGISTO:

Ni al li konfidi povas,

Ĉar li rakontas ĝustajn instrukciojn

Pri nia farotaĵo.

UNUA MORTIGISTO:

Do nin helpu.

Ankoraŭ kelkaj strioj de taglumo

Briletas en la ruĝa okcidento;

Nun la malfrua vojaĝanto spronas

Ĉevalon sian, por ke li atingu

Gastejon, kaj proksimen nun alvenas

Li, kiun ni atendas.

TRIA MORTIGISTO:

Jen, aŭskultu!

Mi aŭdas piedfrapojn de ĉevaloj.

BANKVO, Post la scenejo.

Alportu al ni torĉojn, ho!

DUA MORTIGISTO:

Li venas:

Kaj la ceteraj kune atendataj

Jam estas en la kort'.

UNUA MORTIGISTO:

Ĉevaloj liaj

Laŭiras la parklimon.

TRIA MORTIGISTO:

Preskaŭ mejlon.

Sed li kutimas, kiel ankaŭ ĉiuj,

Al la palaco piediri de

Ĉi tie.

DUA MORTIGISTO:

Torĉon, torĉon!

Venas Bankvo kaj Fleanco portante torĉon.

TRIA MORTIGISTO:

Venas li.

UNUA MORTIGISTO:

Atentu.

BANKVO:

Hodiaŭ nokte pluvos.

UNUA MORTIGISTO:

Pluvu do.

Ili atakas Bankvon.

BANKVO:

Ho, perfideco! For, Fleanco, for!

Vi eble venĝos min. Ho, sklavo?

Li mortas. Fleanco forkuras.

TRIA MORTIGISTO:

Kiu la torĉon do estingis?

UNUA MORTIGISTO:

Ĉu

Ne estis tiel aranĝite?

TRIA MORTIGISTO:

Unu

Nur estas mortigita; ĉar la filo

Forkuris.

DUA MORTIGISTO:

Ni do nur duonon faris

De nia tasko.

UNUA MORTIGISTO:

Venu, ni sciigu

La rezultaton.

Ili foriras.


SCENO KVARA

Salono en la palaco.

Festeno preta. Venas MAKBETO, ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, ROSSO, LENOKSO, NOBELOJ kaj ilia sekvantaro.

MAKBETO:

Vi scias la rangordon, do eksidu:

Al ĉiuj korsalutojn.

NOBELOJ:

Korajn dankojn

Al via reĝa Moŝto.

MAKBETO:

Partoprenos

Ni vian interparoladon, rolon

Ludante de humila gastiganto;

Gastigantino nia sur la reĝa

Seĝego restos, sed laŭ la okazo

Ni petos, ke ŝi ankaŭ partoprenu.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Al mia amikaro via moŝto

Proklamu miajn varmajn bondezirojn.

Unua Mortigisto aperas ĉe la pordo.

MAKBETO:

Rigardu, ambaŭflanke de la tablo

Dum ili sidas, mi je ĝia kapo

Min metas: ĝojo ĉie superfluu:

Ni baldaŭ trinkos toston ĝeneralan.

Alproksimiĝante al la pordo.

Mi vidas sangon sur vizaĝo via.

MORTIGISTO:

La sangon do de Bankvo.

MAKBETO:

Mi certege

Sur vi pliamas ĝin, ol en la vejnoj

De Bankvo. Ĉu li estas mortigita?

MORTIGISTO:

Mi, Via Moŝto, tranĉis lian gorĝon.

MAKBETO:

Vi estas do plej lerta gorĝtranĉisto:

Nek malpli lerta tiu, kiu faris

La samon por Fleanco; se vi mem,

Senegalulo estas vi.

MORTIGISTO:

Fleanco

Forkuris, Via Moŝto.

MAKBETO:

(Flanken.) Do revenas

Al mia kor' la spasmo: mi alie

Perfekta estus kiel la marmoro;

Fortika, kvazaŭ sur la fundamento

De la ŝtoneg', mi ĉirkaŭprenus ĉion

Egale kun la vasta atmosfero:

Sed nun mallarĝigita, limigita

Mi estas, subpremate per petolaj

Fantaziaĵoj kaj senfinaj timoj.

Sed Bankvo jam ne vivas?

MORTIGISTO:

Vere, ne:

Li kuŝas nun en foso, via Moŝto,

Kun dudek grandaj tranĉoj en la kolo,

Mortiga eĉ la malplej granda.

MAKBETO:

Dankon.

(Flanken.) Serpento la plenkreska tie kuŝas;

La serpentido forglitinte naskos

Post ne tre longa tempo la venenon,

Sed nun sendenta. – Vi foriru; morgaŭ

Ni nin revidos.

Mortigisto foriras.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Via reĝa Moŝto,

Al ni saluto via ofta mankas,

Sen kiu nia fest' ne diferencas

De la manĝad' kutima; la gracia

Ceremonio de akcepto via

Similas al bongusta saŭc'; alie,

Al manĝo sendeserta.

MAKBETO:

Ho, mi dankas

Pro tiu memorigo. (Al la gastoj.) Akompanu

La bona digestado apetiton,

Kaj bona san' rezultu!

LENOKSO:

Via Moŝto,

Eksidi al vi plaĉu.

La spirito de Bankvo aperas, kaj eksidas

sur la seĝo rezervita por Makbeto.

MAKBETO:

Honoro la plej alta kronus nian

Plezuron, se ĉeestus nobla Bankvo;

Riproĉi kiun pro malzorgo mi

Preferus, ol kompati pro malbona

Okazintaĵo!

ROSSO:

Lia neĉeesto

Promeson lian montras senvalora.

Al via Moŝto plaĉu nin honori,

Sidanta kun gastaro via.

MAKBETO:

Restas

Por mi neniu seĝo.

LENOKSO:

Via Moŝto,

Jen estas seĝo rezervita.

MAKBETO:

Kie?

LENOKSO:

Ĉi tie, via Moŝto. Kio do

Malhelpas vian reĝan Moŝton?

MAKBETO:

Kiu

Ĉi tion faris?

NOBELOJ:

Kion, via Moŝto?

MAKBETO:

Ne povas vi certigi, ke la ago

De mi farita estas: do ne montru

Al mi sangmakulitajn viajn harojn.

ROSSO:

Leviĝu, gesinjoroj: lia Moŝto

Malsana estas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Sidadu, geamikoj, lia Moŝto

Sin sentas ofte tiel: de juneco

Li havas la malsanon, kaj la spasmo

Ne estos longedaŭra: do sidadu;

Li resaniĝos post momento: tamen

Lin rigardante, vi ofendos lin,

Kaj pligrandigos la malsanon, tial

Festenu ĝoje. (Al Makbeto.) Ĉu vi estas viro?

MAKBETO:

Jes, maltimulo, kiu kun kuraĝo

Renkontas tion, kion la diablo

Sen tremo ne rigardus.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Sensencaĵo!

Jen vera pentro de teruro via,

Simila je l' ponardo fantazia,

Kiu, – vi diris, – vin kondukis al

Dunkano. Ho! l' eksaltoj kaj kapricoj

De via cerbo, kiuj ne prezentas

La veran timon, nur rememorigas

Al mi rakontojn, antaŭ vintra fajro

Diritajn de maljunulino, kiu

Ricevis ilin de avino sia.

Ho, hontu! Kial vi grimacas tiel?

Kaj tamen nur skabelon vi rigardas!

MAKBETO:

Rigardu, jen, nun kion diras vi?

(Al la spirito.) Nu, mi ne timas. Se vi povas movi

La kapon, do parolu: se ostejoj

Kaj tomboj sendas reen al vivuloj

Enterigitojn, akcipitroj manĝu

Mortintojn niajn.

La spirito malaperas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ho, malvirigita

Pro malsaĝeco!

MAKBETO:

Se, – mi tion ĵuras, – 

Mi staras tie ĉi, mi vidis lin.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Fi, hontu!

MAKBETO:

Sangon en praavaj tempoj

Laŭvole oni verŝis, antaŭ kiam

Punleĝoj homaj moderigis morojn

Sovaĝajn; jes, eĉ poste oni aŭdis

Rakontojn pri mortigoj, en l' orelon

Apenaŭ paroleblajn; tiutempe

Post la senkapigado homoj mortis;

Sed malgraŭ dudek mortoj en la kapo

La mortigitoj nun sin reprezentas,

Kaj el skabeloj niaj nin forŝovas:

Ĉu ne ĉi tio estas plistrangaĵo,

Ol eĉ mortigo tia!

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Via Moŝto,

Amikoj viaj karaj vin atendas.

MAKBETO:

Pardonu min, mi petas, mi forgesis.

Ne mire min rigardu, ho nobeloj;

Amikoj, mi malsanon strangan havas;

Al intimuloj miaj tamen tio

Ne estas rimarkinda. Jen, salutojn,

Kaj bonan sanon al vi ĉiuj! Mi

Eksidu. Nun plenigu la pokalojn.

Mi ĝoje tostos la ĉeestantaron,

Kaj nian karan Bankvon, sopiratan

De ĉiuj. Se nur li nun ne forestus!

Al via san' kaj lia ni soifas.

NOBELOJ:

Laŭ devoj niaj toston reciprokan.

La Spirito revenas.

MAKBETO:

For! de okuloj miaj! enteriĝu!

Malvarma estas via sango, via

Ostaro sen medolo; vi ne havas

Vidpovon en okuloj viaj, kiuj

Minace ĉirkaŭrulas sin.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Rigardu,

Nobeloj bonaj, tion ĉi nur kiel

Aferon ordinaran, ne alie;

Sed ĝi dum sia daŭro interrompas

Plezuron nian.

MAKBETO:

Mi viro tion, kion vir' kuraĝa

Kuraĝos fari, faros.

Alpaŝu, kiel rusa urs' dikhara,

Armita rinocero, aŭ la tigro

Hirkana: prenu formon kian ajn

Alian, miaj nervoj ne tremetos:

Aŭ reviviĝu, kaj min ekalvoku

Al la dezerto vasta, glav' en mano;

Se timo min ekkaptos min proklamu

Nur infaneto. For, fantom' terura!

Falsaĵo vanta, for!

La spirito malaperas.

Ha! tuj post ĝia

Foriro mi resentas min laŭvire.

Sidadu, mi vin petas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

La festenon

Vi malordigis, tute malaranĝis

La ĝeneralan ĝojon kun mirego

De ĉiuj.

MAKBETO:

Ĉu aferoj tiaj povas

Okazi, kaj, malheliginte niajn

Spiritojn, kvazaŭ nubo de somero,

Forpasi, sen surprizo nekutima?

Vi igas min miregi mian propran

Naturon, kiam vi vidaĵojn tiajn

Rigardas, ne ŝanĝante la rubenan

Koloron de la vangoj, dum la miaj

Pro timo estas blankigitaj.

ROSSO:

Kiajn

Vidaĵojn, via Moŝto?

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ne parolu,

Mi petas; pli kaj pli li malsaniĝas;

Demandoj kolerigas lin. Tuj bonan

Vesperon: ne pripensu pri rangordo,

Sed tuj foriru.

LENOKSO:

Bonan do vesperon:

Kaj lia reĝa Moŝto resaniĝu!

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Al ĉiuj bonan nokton mi deziras!

Ĉiuj foriras escepte de Makbeto kaj Grafino Makbeto.

MAKBETO:

Ĝi serĉas sangon: oni diras, sango

Bezonas sangon: ŝtonoj kelkafoje

Sin movas, kaj parolas arboj, helpaj

Al la venĝanto de verŝita sango,

Antaŭdiristoj, lertaj pri la strangaj

Interrilatoj inter dubaj signoj,

Okazintaĵoj, kaj profetaj birdoj,

Ekzemple, pigoj, korvoj, frugilegoj,

Eltrovis plej sekretajn postesignojn

De l' mortigint'. Kioma horo estas?

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Neeble diri, ĉu la nokt' finiĝis,

Aŭ la taglumo venas.

MAKBETO:

Ĉu Makdufo

Inviton nian reĝan ne akceptis?

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ĉu vi, sinjoro, sendis ĝin al li?

MAKBETO:

Mi aŭdis onidire, sed mi baldaŭ

Ĝin certe scios, ĉar en ĉiu domo

De l' tuta nobelaro mi pagitan

Serviston havas. Mi vizitos morgaŭ

Je frua hor' la sortulinojn: ili

Paroli devos pli al mi, avida

Ekscii per rimedoj plej malbonaj

La sorton plej malbonan. Mi devigos

Al mia celo ĉiujn aĵojn cedi:

Mi estas jam tra sango trairinta

Profunde tiel, ke antaŭeniro

Sin trovas pli facila ol reveno:

Ideoj strangaj sin al mi prezentas,

Praktikigotaj neekzamenite.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Bezonas vi la fortigilon, dormon.

MAKBETO:

Kuŝiĝu ni. La strangaj iluzioj

Kaj memmalkonfidemo miaj pruvas

La eklernanton en aferoj krimaj.

Ekzerco faros nin plipraktikuloj.

Ili foriras.


SCENO KVINA

Erikejo.

Tondras. Venas la TRI SORĈISTINOJ kaj HEKATEO.

UNUA SORĈISTINO:

Nu, Hekateo, kiel vi koleran

Mienon havas?

HEKATEO:

Kial ne, malbelulinoj,

Malĝentilpetolulinoj?

Kiel vi per babileto

Vanta traktis kun Makbeto

Pri aferoj de la sorto,

Dusencaĵoj, kaj eĉ morto?

Vi kuraĝis! Dum, mastrino

Via mi, l' elpensintino

De malbono, mi ne parton

Prenis por vidigi l' arton

Nian gloran! Kaj vi ĉion

Faris por – atentu tion – 

Iu, kiu ŝanceliĝas

Ĉiam, kaj ekkoleriĝas,

Por atingi celojn siajn,

Ne antaŭenpuŝi viajn.

Por forigi la eraron,

Mi renkontos la triaron

Je la kvina kaj duono

Ĉe l' kavern' de Aĥerono.

Dum ruĝiĝas la mateno,

Mi, atende je l' alveno

De Makbeto, tie restos,

Ĝis li ankaŭ mem ĉeestos,

Ĉar li, tre timante morton,

Venos scii sian sorton:

Ĉiujn vazojn do magiajn,

Kaj sorĉaĵojn fortajn viajn

Tuj provizu. Pro fatala

Cel' pasigos mi sub pala

Lun' la nokton, ĉar la ago

Antaŭ mezo de la tago

Estas plenumota; eron

De vaporo sur la teron

Ĵus falontan de la luno

Mi rimarkas: ĝin la suno

Estos ne fluidiginta,

Antaŭ ol mi ĝin kaptinta

Estos: mi per distilado

Arta, kaj per ensorĉado

El ĝi formos koboldetojn,

Kiuj, prezentante petojn

Al spirito lia, povos

Lin influi, ĝis li trovos

Sin en stranga dub' pri ĉio,

Kaj prizorgos pri nenio;

Malestimos li la sorton,

Saĝon, timon, kaj la morton.

Kaj la hom', plej fortigita

Sin kredante, plej trompita

Estas. Lia ŝajnfortiko

Estas nia bonamiko.

Post la scenejo Muziko kun kanto: «Forvenu, forvenu, k.c.»

Aŭskultu: vidu, mia spiriteto

Atendas min, sidante sur nubeto.

Ŝi foriras.

UNUA SORĈISTINO:

Rapide venu: ŝi revenos baldaŭ.

Ili foriras.


SCENO SESA

Foreso. La palaco.

Venas LENOKSO kaj alia NOBELO.

LENOKSO:

Antaŭaj paroladoj miaj eble

Esprimis viajn pensojn, kaj klarigis

Okazintaĵojn strangajn. Jen Makbeto

Dunkanon la afablan tre kompatis,

Post lia morto! kaj la brava Bankvo

Promenis tro malfrue, kiun – diru,

Se al vi plaĉos – lia fil' mortigis,

Ĉar li forkuris: homoj ne malfrue

Promeni devas; kiu ne kondamnas

La monstrajn agojn de Malkomo kaj

De Donalbeno, kiuj sian patron

Mortigis? fakto malbenita! kiom

Da kordoloro al Makbeto ĝi

Sentigis! ĉu li ne la du krimulojn

Distranĉis pro kolero pia, kiuj

La sklavoj de drinkad' neliberuloj

De dormo estis? ĉu ne estas tio

Farita noble? Jes, kaj saĝe ankaŭ;

Ĉar kiu ne ekkoleriĝus, kiam

Li aŭdas la farintojn de la faro

Ĝin nei? Do laŭ mi li faris ĉion

Tre lerte: kaj, mi pensas, se li havus

En fortikaĵo malliberigitajn

La filojn de Dunkano, – kio ne

Okazos dank' al Dio, – ili sentus

La honton de l' abomeninda ago:

Fleanco ankaŭ; sed, atentu! ĉar

Pro klareparolitaj vortoj, ankaŭ

Pro sia neĉeesto ĉe l' festeno

De l' uzurpinto, ŝajnas ke Makdufo,

Laŭ lia ordo, vivas finobelo;

Ĉu vi, Sinjoro, povas diri, kie

Li trovas sin?

NOBELO:

La filo de Dunkano,

De kiu l' uzurpinto nun fortenas

Reĝrajton lian, iris al la angla

Kortego de la pia Eduardo,

Tutkore akceptate; malfeliĉa

Ekzilo lia ne ekmalbriligas

Honoron lian: kaj Makdufo tien

Vojaĝis por demandi ĉu la sankta

Regnestro volas helpi lin influi

La Grafon de Nordhumberlando kun

Sivardo brava, por ke, kun la helpo

De tiuj, – se la ĉiopova Dio

Konfirmos ĝin, – ni ree manĝos pace,

Kaj dormos, regalante nin liberajn

Je sangaj mortigiloj, nian reĝon

Per amo subtenante, por ricevi

De li honorojn de la liberuloj:

Je ĉio ĉi ni nun sopiras; kio

La uzurpinton tiom kolerigis,

Ke li militajn preparaĵojn faras,

Por gardi sian regnon de atako.

LENOKSO:

Ĉu li samtempe sendis al Makdufo

Inviton?

NOBELO:

Jes, kaj li al la sendito

Respondis malĝentile, «Mi neniel»

Malbonhumore la sendito turnis

Al li la dorson, kantetante, kvazaŭ

Li dirus, «Ha, vi pentos pri respondo

Dirita tiel».

LENOKSO:

Tio eble faros,

Ke li ankoraŭ restos kiel eble

Plej malproksime de la lando de l'

Tirano. Dume, preĝu ni, ke sankta

Anĝelo flugu al la angla reĝo,

Por lin sciigi pri l' respondo, kiun

Makdufo sendis, antaŭ ol ĝi venu

Al la oreloj de Makbeto; tiel

Rezultos al la subpremata lando

Bonaĵo dia!

NOBELO:

Mi kun li kunpreĝos.

Ili foriras.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.