La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAKBETO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AKTO UNUA

SCENO UNUA

Vasta erikejo. Fulmotondras.

Venas TRI SORĈISTINOJ.

UNUA SORĈISTINO:

Ĉu ni, dum la fulmo skuas

Kverkojn, kaj la tondro bruas,

Nin revidos?

DUA SORĈISTINO:

Post movado

Kaj batiĝ' de batalado.

TRIA SORĈISTINO:

Tiam nia reeliro

Estos antaŭ sunsubiro.

UNUA SORĈISTINO:

Kie?

DUA SORĈISTINO:

Sur la erikejo.

TRIA SORĈISTINO:

Kun Makbet' la renkontejo.

UNUA SORĈISTINO:

Venas mi, ho katspirito!

DUA SORĈISTINO:

Bufspirito vokas min. Baldaŭ, baldaŭ!

ĈIUJ:

La malbelo estas bela

Al ni, kaj la bel' malbela.

Flugu ni tra la aero,

L' abomena atmosfero.

Sorĉistinoj malaperas.


SCENO DUA

Tendaro apud Foreso.

Trumpetado post la scenejo. Venas la reĝo DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, LENOKSO, kun sia sekvantaro. Ili renkontas vunditan serĝenton.

DUNKANO:

Ho, kiu estas tiu sangkovrito?

Li ŝajne povos doni la plej novan

Rakonton pri l' ribelo.

MALKOMO:

Tiu estas

Serĝento, kiu kun bravec' batalis,

Por ke mi ne kaptiĝu per la manoj

De malamikoj.

Mi salutas vin,

Vi kuraĝulo, mia kamarado.

Klarigu al la reĝo, kiel staris

L' afero, kiam vi forlasis ĝin.

SERĜENTO:

La rezultato ŝajnis same duba,

Ol kiam forta paro da naĝantoj,

Plektitaj kune per la lacaj brakoj,

Malhelpas la ekzercon de l' naĝarto.

La senkompata Makdonaldo (inda

Je l' nom' de ribelanto, ĉar spiriton

Li havas la malbonan de l' diablo)

Aregon amasigis konfuzitan

El sia okcidenta insularo,

Kaj per la helpo de ŝanĝema sorto

La malbenito jam sukcesis. – Tamen

Makbeto, – kiu plene la titolon

Meritas de heroo, – glav' en mano,

Jam sangkolora pro senĉesaj agoj

De batalad', bravulo sen komparo

Eltranĉis vojon inter batalantoj,

Ĝis Makdonaldon li, vizaĝo kontraŭ

Vizaĝo, ekatakis, kaj rapide

Li senceremonie lian kapon,

Laŭ du duonoj distranĉitan, fiksis

Sur la remparojn de kastelo nia.

DUNKANO:

Ho kuraĝulo, mia brava kuzo!

SERĜENTO:

Kiel ŝippereigaj fulmotondroj

Naskiĝas en kvieta regiono,

En kiu la ĝojiga suno brilas,

Tiel de l' fonto mem de la feliĉo

Aperis malfeliĉo: – reĝo nobla,

Apenaŭ la justec' la insulanojn

Devigis kuri, kiam jen la reĝo

De Norveguj' l' okazon profitante,

Kun bataliloj nove poluritaj,

Kaj fortaj kaj senlacaj soldataroj

Komencis nin ataki.

DUNKANO:

Ĉu ne tio

Timigis Bankvon kaj Makbeton?

SERĜENTO:

Vere,

Sammaniere kiel la paseroj

Timigas aglojn, la lepor' leonon!

Por al vi doni la rakonton veran:

Kun la fortego de l' Vulkan' forĝanta,

Je l' malamikoj ili martelumis,

Kvazaŭ banontaj sin en ruĝa sango,

Kaj konstruontaj domon el kranioj;

Sed mi ne scias – mi svenema estas – 

Alportu kuracilojn por la vundoj.

DUNKANO:

Paroloj viaj kaj la vundoj vin

Honorindigas. Ho! la kuracistojn

Venigu!

Eniras Rosso.

Sed kiu venas?

MALKOMO:

L' inda Graf' de Rosso.

LENOKSO:

Mieno lia montras maltrankvilon,

Kvazaŭ strangaĵojn li rakontos.

ROSSO:

Dio

La reĝon gardu!

DUNKANO:

Nobla graf', de kie

Vi venas?

ROSSO:

De Fiflando, alta reĝo.

Kie fiere flirtas la standardoj

Norvegaj, insultante la landanojn

Per la malvarma ventumado sia.

La reĝo mem kun granda soldataro,

Helpate de senhonta perfidulo,

Graf' de Kordor', komencis la batalon,

Ĝis, kvazaŭ sub la ŝildo de Belono,

Makbeto kontraŭstaris lian forton,

Kaj, en armaĵ' de l' kapo ĝis piedoj,

Al glav' de l' ribelanto sian glavon

Kuraĝe prezentante, fine restis

Venkinto.

DUNKANO:

Senmezure mi gratulas.

ROSSO:

Nun Sveno, reĝo de la Norvegujo,

Proponas la ĉesigon de l' batalo,

Por enterigi siajn mortigitojn;

Sed ni konsentis nur kondiĉe, ke

Li el la reĝa kest' dek mil dolarojn

Elspezu, por profito de la ŝtato.

DUNKANO:

Neniam plu la grafo de Kordoro

Malbonon faros kontraŭ nia lando;

Proklamu, ke li tuj ekzekutadon

Suferos, kaj Makbeto anstataŭos

Lin pri titolo kaj pri havo liaj.

ROSSO:

Ordonoj viaj baldaŭ plenumiĝos.

DUNKANO:

Makbet' rekompencinda nun posedos

De li perditajn juste la honorojn.

Ĉiuj foriras.


SCENO TRIA

Erikejo. Tondro bruas.

Venas la TRI SORĈISTINOJ.

UNUA SORĈISTINO:

Kien vi iris, fratino?

DUA SORĈISTINO:

Por mortigi porkojn.

TRIA SORĈISTINO:

Fratino, kien vi?

UNUA SORĈISTINO:

Maristedzino havis sur genuoj

Kaŝtanojn, manĝadante, manĝadante.

«Ho, al mi donu» diris mi. «Foriru»,

Senhonte la malbelulino kriis!

Foriris ŝia edzo al Alepo,

Ŝipestro de la Tigro:

Sed ha! sen velo aŭ remilo,

Travojaĝante en kribrilo,

Mi venĝos min al ŝi.

DUA SORĈISTINO:

Mi al vi donos fortan venton.

UNUA SORĈISTINO:

Koran dankon kaj konsenton.

TRIA SORĈISTINO:

Duan venton donos mi.

UNUA SORĈISTINO:

Mi da ventoj havas pli,

Kaj de ĉiu ĉielparto

Mi alportos, per sorĉarto,

La blovegon kiel vipon

Por batadi lian ŝipon.

Ĉiunokte vekiĝema,

Li fariĝos malgrasema,

Ĉar la iompostioma

Velko estos superhoma;

Kvankam li la vivon savos,

Li la ŝippereon havos.

Jen vidu!

DUA SORĈISTINO:

Montru, montru.

UNUA SORĈISTINO:

Dikan fingron de piloto,

Kiu estis dronigoto!

Tamburado post la sceno.

TRIA SORĈISTINO:

Aŭdu, kia tamburado!

De Makbeto la parado.

Ili dancas ĉirkaŭ la kaldrono.

ĈIUJ:

Ĉiuloken kurieroj

Tra la maroj kaj la teroj,

Man' en mano, tri knabinoj,

Ni rondiras sortulinoj.

Fojojn tri por vi, knabino,

Tri por ĉiu sorĉistino,

Ĉar, vi scias, trio tria

Estas laŭ regulo nia.

Venas Makbeto kaj Bankvo.

MAKBETO:

Taghorojn tiel belajn, en malbelajn

Ŝanĝitajn, jam neniam mi memoras.

BANKVO:

Kiom da mejloj ĝis Foreso? – Kiuj

Ĉi tiuj estas, kun vizaĝoj palaj

Kaj strangaj vestoj; kvazaŭ ili estus

Ne terloĝantoj, tamen staras sur

La tero? Ĉu vi vivas? Ĉu al vi

Demandojn fari ni nun povas? Ŝajne

Vi donas signojn de prudento homa,

Tuŝante ĉiu la malgrasajn lipojn

Per la maldika fingro: – Vi virinojn

Similas, sed la barboj min kredigas,

Ke vi ne estas tiaj.

MAKBETO:

Se eble diru, kiuj estas vi?

UNUA SORĈISTINO:

Makbet', salutojn, grafo de Glamiso!

DUA SORĈISTINO:

Makbet', salutojn, grafo de Kordoro!

TRIA SORĈISTINO:

Makbet', salutojn, la estonta reĝo!

BANKVO:

Sinjoro, kial tremas vi pro timo

De profetaĵoj tiel feliĉigaj?

Ĉu vi fantaziaĵoj de l' imago

Nur estas, aŭ en vero tio, kio

Vi ŝajnas esti? Vi salutas mian

Kunulon, lin ĝentile gratulante

Pri nuna la favor', kun antaŭdiroj

Pri nobeliĝ' estonta, kaj esperoj

Eĉ pri reĝeco de li atingebla,

Igantaj lin distrita esti: vi

Al mi nenion diras. Se vi havas

La antaŭscion pri la estonteco,

Do tion, kion sort' mistera naskos,

Al mi sciigu, kiu nek petegas

Favorojn, nek minacojn viajn timas.

UNUA SORĈISTINO:

Salutojn!

DUA SORĈISTINO:

Salutojn!

TRIA SORĈISTINO:

Salutojn!

UNUA SORĈISTINO:

Pli malgranda ol Makbeto,

Kaj pli granda.

DUA SORĈISTINO:

Malfeliĉa,

Tamen ol li pli feliĉa.

TRIA SORĈISTINO:

Vi, ne reĝo, reĝojn naskos.

Do Makbet' kaj Bankv', salutojn!

UNUA SORĈISTINO:

Bankvo kaj Makbet', salutojn!

MAKBETO:

Parolintinoj pri sekretoj, haltu;

Klarigu; pro la morto de Sinelo

Mi nepre estas grafo de Glamiso,

Sed kiel de Kordoro? De Kordoro

La grafo vivas en prospero plena,

Kaj, ke mi reĝ' fariĝos, nekredinde

Estas egale kun la lasta diro.

Klarigu do, de kie vi ricevis

Novaĵon tiel strangan? kaj por kio

Sur tiu ĉi dezerta erikejo

Vi nin haltigas por proklamoj tiaj.

Parolu, mi ordonas.

La sorĉistinoj malaperas.

BANKVO:

La tero, same kiel l' akvo, havas

Vezikojn; ili estas samaspecaj.

Sed kien ili neniiĝis?

MAKBETO:

En

L' aeron ĉio tio, kio ŝajnis

Korphava, fluidiĝis, same kiel

Vaporo en la venton. Se nur ili

Ĉi tie restus!

BANKVO:

Ĉu en vero antaŭ

Okuloj niaj ili sin prezentis,

Aŭ ĉu ni manĝis tiun frenezigan

Radikon, kiu la prudenton homan

Dormigas?

MAKBETO:

Infanoj viaj estos reĝoj.

BANKVO:

Vi

Mem reĝo estos.

MAKBETO:

Ankaŭ grafo de

Kordoro, ĉu ne vere?

BANKVO:

Jes, precize

Laŭ tiu melodio. Kiu venas?

Venas Rosso kaj Anguso.

ROSSO:

La reĝo ĝoje aŭdis la rakonton,

Makbet', pri la sukceso via, kaj

Sciinte, kiel vi la vivon riskis,

Kontraŭstarante la ribelantaron,

Ŝanceliĝante inter la deziro

Sufiĉe vin laŭdadi, kaj l' admiro

Al tiaj heroaĵoj, li silentis:

Kaj poste inter la norvegaj vicoj

Li trovas vin senlace batalantan,

Netimigitan per terura morto,

Al kiu vi aliajn sendis.

Kaj kiel dum la vintra nordblovego

Hajlero post hajlero falas teren,

Tiele kurier' post kuriero

Konfirmis la novaĵon, laŭdegante

Al nia reĝo la konduton vian

En la defendo de reĝregno lia.

ANGUSO:

Ni venas por saluti vin dankeme

De lia reĝa moŝto:

Heroldoj kvazaŭ, por vin alkonduki

Al li ni mem, ne por vin rekompenci.

ROSSO:

Kaj, kiel garantio de honoro

Pli granda, kiu sekvos, li ordonis

Ke mi vin nomu grafo de Kordoro:

Per kiu do titolo nun tutkore

Mi vin salutas, nobla grafo, ĉar

Ĝi estas via.

BANKVO:

Kion! Ĉu paroli

Al ni la veron la diablo povas?

MAKBETO:

La grafo de Kordoro vivas: kial

Vi vestas min per roboj ne la miaj?

ANGUSO:

Jes, tiu, kiu ĝis nun estis grafo,

Ankoraŭ vivas, kondamnito tamen

Laŭ la verdikto justa de la reĝo.

Ĉu kun la Norvegaro li kuniĝis,

Aŭ per sekreta help' la ribelantojn

Subtenis, aŭ kun ambaŭ kunlaboris,

Por ruinigo de patrujo sia,

Ne scias mi: sed perfidaĵoj kontraŭ

La reĝaland' pruvitaj, kaj de li

Eĉ konfesitaj, lin detruis.

MAKBETO:

(Flanken.) Ha!

Glamiso mi, kaj grafo de Kordoro:

Venonta tamen estas la plej granda.

(Al Rosso kaj Anguso.) Por via ĝentileco korajn dankojn.

Ĉu vi ne preĝas, ke infanoj viaj

(Al Bankvo.) Regnestroj estu, kiam tiuj, kiuj

Min nomis grafo de Kordor', promesis,

Ke ili seĝon honorindan havos?

BANKVO:

Se vi al tiu diro volus fidi,

Vi povus kredi eĉ, ke la reĝeco

Al vi, Kordoro, estas atingebla.

Mirinde tamen estas, ĉar tre ofte

Por malbonigi la animojn niajn

L' inferaj potenculoj veron diras,

Kaj en aferoj bonaj niajn korojn

Per malgrandaĵoj gajnas, faligontaj

Nin poste en aliaj, kiuj traktas

Esperojn niajn pri ĉiela vivo,

Por pereigi nin.

(Al Rosso kaj Anguso.)

Kun vi parolon, kuzoj.

MAKBETO:

(Flanken.) Du veraĵoj

Diritaj estas, kvazaŭ la prologoj

Al la majesta akto, kiu faros

La prezentadon de la reĝa temo.

(Al Rosso kaj Anguso.)

Mi dankas vin. (Flanken.) Ĉi tiu instigado

Supernatura certe povas esti

Nek bona, nek malbona; – la rezonoj

Ĝin pruvas. – Se malbona, kial certan

Ĝi faris jam promeson pri sukceso? – 

Mi estas grafo de Kordor'; – se bona,

Kial al sugestio cedi, kies

Fantaziaĵ' terura rigidigas

Hararon mian, kaj la koron igas

Batadi nenature, malgraŭ ĝia

Fikseco, kontraŭ miaj ripoj? Timo

Estanta ŝajnas malpli konfuziga,

Ol la imago pri estonta faro:

L' ideo teruriga pri mortigo

Animon mian tiel forte skuas,

Ke la agado restas nur pensado,

Kaj nur la estonteco sin prezentas

Al la spirito mia.

BANKVO:

Ho kunuloj,

Rigardu kiel nia kamarado

Distrita estas.

MAKBETO:

(Flanken.) Se la sorto faros

Min reĝo, sorto sen agado mia

Min ankaŭ kronu.

BANKVO:

Vidu, li surmetas

Honorojn novajn, kiel novajn vestojn,

Al kiuj ni bezonas ĉiam tempon,

Por kutimiĝi al ilia uzo.

MAKBETO:

(Flanken.) Okazu kio ajn, per homa forto

Venkebla estas ĉio, krom la morto.

BANKVO:

Makbeto inda, ni deziron vian

Atendas.

MAKBETO:

Mi pardonon vian petas,

Sinjoroj, forgesaĵojn rememori

Penante. Via daŭra afableco

Sur mia koro, kvazaŭ sur registro,

(Al Bankvo.)

Skribita restas. – Iru ni al reĝo. – 

Pripensu la okazintaĵon; juste

Ni, elkonsiderinte la aferon,

Pri ĝi parolu kune nekaŝeme.

BANKVO:

Plezure.

MAKBETO:

(Al Bankvo.) Do sufiĉe. (Al ĉiuj.) Ni foriru.

Ĉiuj foriras.


SCENO KVARA

Foreso. Salono en la palaco.

Trumpetado. Venas DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, LENOKSO, kaj ilia sekvantaro.

DUNKANO:

Ĉu la ekzekutado de Kordoro

Jam plenumiĝis? La komisiitoj

Revenis?

MALKOMO:

Ne ankoraŭ, via Moŝto.

Sed ĵus parolis mi kun ĉeestinto

Ĉe lia morto, kiu al mi diris

Ke siajn perfidaĵojn li konfesis

Tre malkaŝeme, petis la pardonon

De via reĝa moŝto, kaj spiriton

Penteman montris: lia adiaŭo

Al vivo lian vivon plej ornamis.

La morton li renkontis tiel, kiel

Volante la trezoron plej valoran

Forlasi, kvazaŭ nur senutilaĵon.

DUNKANO:

Neeble estas el vizaĝo homa

Diveni, kion lia kor' pripensas.

Al li mi vere estus konfidinta

La tutan mondon.

Venas Makbeto, Bankvo, Rosso, kaj Anguso.

Kuzo plej fidinda.

La sento de maldankemeco mia

Min malĝojigis; ne egalvaloras

Meriton vian mia rekompenco, – 

Se inter la pezil' kaj la pesilo

Egalapezo restus! Sed en vero

Ne elpagebla estas mia ŝuldo.

MAKBETO:

Deziro mia servi mian reĝon

Meriton sian portas. Via moŝto

Akceptu miajn devojn, kiuj celas

Servadi vian tronon kaj infanojn,

Nur plenumeblajn per konstanta zorgo

Protekti vian vivon kaj honoron.

DUNKANO:

Alproksimiĝu, brava militisto,

Vi estas la plantaĵo mia, ĉiam

Klopodos mi, ke vi kreskadu plene.

Ho nobla Bankvo, ankaŭ meritinda

Vi estas, kaj bonfamo via iru

Tra l' mondo: do mi ĉirkaŭprenu vin,

Kaj ĉe la koro tenu.

BANKVO:

Se mi tie

Fariĝos fruktodona, la rikolton

Akceptu, reĝo mia.

DUNKANO:

Kortuŝite

Pro troo de ĝojeco, mi la larmojn

De malĝojeco sentas: filoj, grafoj,

Parencoj, kaj plej karaj, sciu ĉiuj

Ke ni ordonas, ke reĝrajtojn niajn

Malkomo nia fil' plejaĝa havu,

Kaj lin ni nomas Princ' de Kumberlando,

Kaj li ne nur titole honoriĝu.

Sed nobeligosignojn, kvazaŭ astroj,

Sur ĉiujn meritintojn mi lumigos.

For, for, al Inverneso, kie ni

Per plej intimaj sentoj kunaliĝos.

MAKBETO:

Mi mem fariĝos la antaŭiranto, – 

Por plezurigi la edzinon mian

Pri la alven' de via reĝa Moŝto; – 

Do forpermeson petas.

DUNKANO:

Ĝis revido.

MAKBETO:

(Flanken.) La Princ' de Kumberlando! Tiu estos

Nesuperebla malhelpaĵo, aŭ

Mi povos supersalti ĝin, ĉar meze

De vojo mia kuŝas ĝi. Vi steloj,

Lumigu ne al miaj nigraj celoj:

L' okulo ekdormeme palpebrumu,

La man' dezirojn miajn elplenumu.

Foriras.

DUNKANO:

Jes, nobla Bankvo, li bravulo estas:

Kaj liajn farojn laŭdi mi laciĝos

Neniam, kvazaŭ ĝuus mi senĉesan

Festenon. Ni rapidu por ĉeesti

En lia domo, kien li antaŭe

Foriris, por gasteme nin akcepti:

Senegalulo estas li.

Tamburado. Ĉiuj foriras.


SCENO KVINA

Inverneso. Ĉambro en la kastelo de Makbeto.

Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, legante leteron.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

«Ili renkontis min dum la tago de mia sukceso; kaj per la rezultato mi konstatis, ke ili posedas scion supernaturan; – kiam mi deziregis fari pluajn demandojn, ili fariĝis aero, en kiu ili malaperis. – Dum mi staris distrite miregigita, alvenis senditoj de l' reĝo, kiuj min salutis «Grafo de Kordoro», per kiu titolo antaŭe la sortulinoj min salutis, antaŭdirinte la estontecon per, «Al vi salutojn, la estonta reĝo!» Ĉi tion mi kredis bone sciigi al vi, la plej kara partoprenantino en mia nobeliĝo, por ke vi kunĝoju kun mi, sciante bone la nobeligon promesitan. Tion atente pripensu, kaj adiaŭ.»

Glamis' vi estas, kaj Kordor', kaj estos...

Laŭ la promeso. Mi malfidas tamen

Naturon vian, kiu tro posedas

Da homa bonkoreco, por sin turni

Al tia senkompata entrepreno.

Vi celas nobelecon; la gloramo

Al vi ne mankas, sed la harditeco

Per kiu la gloramo devos agi.

La altajn celojn volas vi atingi

Honeste, vi deziras la rikolton

Maljuste akiritan ĝui, tamen

Vi timas entrepreni la rimedojn,

Per kiuj havo estas atingebla.

Ĉi tien venu, ke mi la kuraĝon

Al vi enspiru kaj per la pikilo

De mia lang' incitu vin al ĉio,

Per kio vi posedos l' aŭreolon

De l' pov' supernatura de la sorto,

Al vi, por la kronado, promesitan.

Venas servisto.

Pri kio vi alkuras?

SERVISTO:

Nia reĝo

Hodiaŭ nokte tien ĉi alvenos.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Vi freneziĝas: ĉu ne via mastro

Kun li sin trovas? kaj, se estus vere,

Li min sciigus pri la pretigado.

SERVISTO:

Sed, al vi plaĉu, estas vere: venas

La grafo; unu el kunuloj miaj

Lin antaŭiras tiel rapidege,

Ke li apenaŭ inter la spiregoj

Novaĵon tiun povis al mi diri.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Prizorgu lin, senditon pri gravaĵoj.

Servisto foriras.

Raŭkvoĉa estas eĉ la korvo, kiu

Proklamas la eniron de Dunkano

Sub nian remparitan fortikaĵon.

Alproksimiĝu, vi spiritoj, kiuj

Direktas homajn pensojn, nun, mi petas,

Malvirinigu, kaj plenigu min

De l' kapo ĝis piedoj je kruela

Senkompatec'! Densigu mian sangon,

Vi baru ĉiujn eblajn alirejojn

Al pento, tiel ke nenia sento

Bedaŭra pri la celo teruriga

Ŝancelu min, nek inter ĝi kaj ĝia

Efiko estu iu ripoztempo! – 

Vizitu miajn mamojn, kaj la lakton

En galon ŝanĝu, vi servantspiritoj

Mortigaj, kie ajn vi, nevideblaj

De la okuloj homaj, konspiradas,

La belon por difekti en naturo.

Nebula nokto, venu, en mantelo

De la plej densa fumo de l' infero,

Por ke armilo mia ne ekvidu

La ŝiron per tranĉrando sia akra

Faritan, nek la ĉieluloj, tra

Mallumo rigardante, ekkriegu:

«Ho, haltu, haltu!»

Venas Makbeto.

Jen vi honorinda

Glamis'! Kordoro nobla! salutota

Estonte per eĉ pli majesta nomo:

Leteroj viaj igis min transpasi

La nesciantan nunon, kaj mi sentas

Ke l' estonteco jen ĉeestas.

MAKBETO:

Kara

Edzin', hodiaŭ nia reĝo venas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Kaj kiam li foriros?

MAKBETO:

Li intencas

Foriri morgaŭ.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ho, foriron lian

Morgaŭa sun' neniam devas vidi!

Vizaĝo via, mia Grafa moŝto,

Similas libron, kies sur folioj

Strangaĵojn oni legas. Por pasigi

La tempon enmaskigu la vizaĝon,

Kaj faru la ŝajnigon de plezuro.

Per via mano, lango kaj okulo

La rolon ludu de la gastiganto:

Mienon havu de senkulpa floro,

Sed estu la vipero subkuŝanta.

La gaston, kiu venas, ni regalu;

Kaj dum ĉi tiu nokto vi konfidu

Al mi l' aferojn, kiuj dum la tagoj

Estontaj al ni donos la mastrecon,

Jes, la superregecon en la lando.

MAKBETO:

Ni plue kunparolos.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ne, konstanta

La sintenado estu, la koloro

Ŝanĝita ĉiam montras malfortecon.

Al mi la faron lasu.

Ili foriras.


SCENO SESA

Inverneso. Antaŭ la kastelo de Makbeto.

Trumpetado kaj torĉoj. Venas DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, BANKVO, LENOKSO, MAKDUFO, ANGUSO, kaj ilia sekvantaro.

DUNKANO:

Kastelo tiu ĉi lokiĝis bone.

L' aero kun varmeta dolĉa spiro

La sentojn niajn ĉarme refreŝigas.

BANKVO:

Ĉi tiu vizitanto dum somero,

Amanto de sanktejoj, la hirundo

Konfirmas la impreson, ke ventetoj

Ĉielaj amindumas la naturon

Ĉi tie per spirado sia dolĉa:

Ne estas bret', apogo, nek angulo,

Sur kiu ĝi la neston ne konstruis,

Lulilon kvazaŭ, kie la idaro

Ripozas; mi observis ofte, kie

Ĉi tiuj birdoj naskas kaj loĝadas,

L' aero havas dolĉan bonodoron.

Venas Ŝia grafina Moŝto Makbeto.

DUNKANO:

Regalantino mia jen alvenas!

La amo nia kontraŭ vi kaj viaj

Bezonas dankon. Tiamaniere

Vi petu Dion, ke li rekompencu

Nin pro penadoj viaj, kiujn kaŭzis

La amo nia.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Al vi nia servo,

Se eĉ pli ol centfoje plenumita,

Ne egaligus sin al la honoroj,

Per kies pezo via reĝa Moŝto

Nin ŝarĝas; pri la nunaj kaj antaŭaj

Ni ĉiam restos viaj petantuloj

Al la ĉielo.

DUNKANO:

Kie nun sin trovas

La grafo de Kordoro? Ni lin sekvis

Post la kalkanoj, por lin anstataŭi,

Kiel la pretigonto, sed li rajdis

Rapide, kaj intencoj liaj karaj

Lin antaŭ ni alportis hejmen. Nobla

Gastigantino, ni hodiaŭ nokte

La gasto via estas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ni, servantoj

De via Moŝto, metas la infanojn,

Propraĵon, kaj nin mem en vian konton,

Por ke, saldante ĝin dankeme, ni

Redonu tion, kio estas via.

DUNKANO:

La manon donu; kaj min enkonduku

Al mia gastiganto; ni lin amas

Tre kare kaj al li komplezojn niajn

Daŭrigos. Laŭ permes' afabla via.

Ili foriras.


SCENO SEPA

La kastelo de Makbeto.

Trumpetado kaj torĉoj. Venas festenordiganto kaj kelkaj servantoj, portantaj pladojn kaj manĝilaron, kiuj trapasas la scenejon. Poste venas MAKBETO.

MAKBETO:

Se la faraĵo estas plenumebla,

Ju pli farota baldaŭ, des pli bone.

Se post la mortigad' nenio restus

Timinda, kaj ni nur la rezultaton

De l' ago plenumita povus ĝui, – 

Se, post ĉi tiu sola frapo, ni

Rigardi povus kun okul' trankvila

La estontecon de la homa vivo,

Sen tim' kaj sen teruro ni atendus

La vivon, kiu restas trans la tombo.

Sed eĉ sur tiu ĉi terglob' ni trovas

La punon pro Diaĵo ofendita,

Kaj tiuj samaj iloj, kiujn homoj

Pretigas kontraŭ siaj kunvivantoj,

Deturnas ofte la tranĉrandojn kontraŭ

La elpensintoj de malbonaj faroj.

La vinon venenitan por aliaj

Al ni justec' severa en pokalo

Prezentas, por ke ĝin ni mem eltrinku.

Al mi Dunkan' duoblamaniere

Konfidi rajtas; ĉar unue mi

Per sangligilo, kaj per sankta devo

Al mia reĝo estas devigata

La rolon ludi de amik' fidela;

Mi, due, kiel lia gastiganto,

La pordojn devus fermi, forte bari

Kontraŭ la mortigonto, ne mediti

Mi mem la morton lian; jen Dunkano

Kun tia majesteco sian tronon

Okupis, kaj la ŝarĝon de la reĝa

Ofico tiel sen kulpeco portis,

Ke liaj virtoj, kvazaŭ dianĝeloj,

Sonigus tondrobruan trumpetadon,

Mortigon lian kontraŭprotestante;

Kaj la kompat' enmaskigite kvazaŭ

Infano dolĉa, aŭ la kerubaro

Ĉiela, sur ĉevaloj nevideblaj

Tra la aer' radjante, la malpian

Faraĵon al la tuta mond' proklamus,

Kaj mar' da larmoj ĉion subakvigus.

Mi havas ne kuraĝon al l' afero,

Nur efektive la gloramon, kaj

Gloramo estas incitilo, kiu,

Spronante ĝis tro alta monta pinto,

Faligas homojn en profundegaĵon.

Venas Ŝia grafina Moŝto.

Ho, kio nova?

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ĵus la vespermanĝon

Li finis; kial vi de li eliris?

MAKBETO:

Ĉu li pri mi demandis?

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Vi ne scias!

MAKBETO:

Ni ne antaŭeniru pri l' afero;

Li alte min honoris; kaj de ĉiuj

Reputacion oran mi akiris,

Brilegon kies devus mi konservi,

Ne lasi tiel baldaŭ makuliĝi.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Ĉu vi tro multe da espero trinkis

Hieraŭ, kaj post dormo vi vekiĝis,

Resaniĝinta de l' esperdiboĉo,

Pentema, palvizaĝa? De nuntempo

Mi scios kiel taksi vian amon.

Ĉu volas vi postmeti la kuraĝon

Post la deziro? Ĉu vi do rezignas

De vivo la plej noblan ornamaĵon,

Malkuraĝul' laŭ via propra sento,

Dirante, «volus mi, se mi kuraĝus»,

Simile al la kato, kiu timis

Pro piedmalsekiĝo kapti fiŝojn?

MAKBETO:

Mi petas vin, silentu: ĉion, kio

De vir' farebla estas, kiel viro

Mi farus; kiu fari pli kuraĝus

Ne estas viro.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Tial, kia besto

Instigis vin al tia entrepreno?

Ĉar, kiam vi kuraĝis ĝin elfari,

Vi estis viro; kaj ju pli vi ludus

La rolon proponitan, des pli viro

Vi estus. Nek la tempo nek la loko

Konvenis tiam, kaj vi volis ambaŭ

Eltrovi: ili nun tre decas, tamen

Ilia konveneco vin timigas.

Patrino mi la dolĉan senton konis,

Donante al suĉanta infaneto

Nutraĵon, dum ĝi ridetante kuŝis.

Sed la mampinton mi el la sendentaj

Dentkarnoj tirus, kaj al ĝi frakasus

Sur ŝtonojn kapon, se mi tion estus

Ĵurinta, kiel ĵuris vi pri l' faro.

MAKBETO:

Sed se ni malsukcesus.

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Malsukcesus!

Firmigu tamen la kuraĝon vian,

Kaj ni ne malsukcesos. Dum Dunkano

Eldormos, – ĉar vojaĝo la laciga

Allogos dormon al okuloj liaj – 

La du servistojn, kiuj staras garde,

Per vino kaj festeno malsobrigos

Mi tiel, ke memoro, la gardisto

De l' cerbo, estos vere nura fumo,

La domo, kie la prudento loĝas,

Similos alĥemian miksilujon.

Do kiam ili havos la spiritojn

En malmodera dormo entrempitajn,

Ho kion ni ne povos pri Dunkano

Neprotektata fari? kaj la kulpon

Aljuĝi al servistoj liaj, kiuj

Respondos pri ĉi tiu granda krimo?

MAKBETO:

Nur virinfanojn nasku, ĉar spirito

Sentima via devus sin enigi

En virojn sole. Ĉu ne oni kredos,

Post kiam ni ĉi tiujn dormemulojn

Per sang' ŝmirintaj estos, kaj iliajn

Ponardojn proprajn estos manuzintaj,

Ke ili estas liaj mortigintoj?

ŜIA GRAFINA MOŜTO:

Aliamaniere kiu kredi

Kuraĝos, kiam ni pri lia morto

Nekonsoleblan bruan funebradon

Elkrios?

MAKBETO:

Mi sentas nun animfortecon, ĉiun

El miaj membroj al ĉi tiu faro

Terure fortigante. For, la tempon

Kun ŝajno de senzorga ĝoj' pasigu,

Ridetoj kordoloron enmaskigu.

Ili foriras.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.