La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


JULIO CEZARO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVINA AKTO

SCENO 1 – LA EBENAĴOJ DE FILIPPO

Venas OKTAVIO, ANTONIO, kaj ilia militistaro.

Oktavio :

Esperoj niaj, vidu, Antonio,

Neatenditan rezultaton havas.

Vi diris, ke de sia altaĵaro

La kontraŭuloj ne malsupreniros

Sur l’ebenaĵon, sed la mal’ okazis.

Kaj ili sin pretigas por batali,

Apud Filippo forte minacantaj.

Ilia soldataro sen alvoko

Invitas nin al frua ekatako.

Antonio :

Iliajn pensojn mi diveni povas:

Plivolus ili iri aliloken,

Sed timplenec’ miksita kun braveco

Incitas ilin, kune kun l’espero

Ke ni l’impreson de kuraĝ’ ilia

Ricevos per ĉi tiu ŝajno; tamen

Ne estas tiel.

Eniras SENDITO.

Sendito :

Vigle, generaloj,

Nun vin preparu, ĉar la malamiko

Antaŭeniras kun parad’ milita,

Insigno lia sangkolora flirtas

En la aero: al batal’ rapidu!

Antonio :

Konduku, Oktavio, viajn arojn

Je l’flank’ maldekstra de la ebenaĵo.

Oktavio :

Ne, je la dekstra: tenu vi l’maldekstran.

Antonio :

Petegon mian kial vi rifuzis?

Oktavio :

Mi ne rifuzis; sed mi volus tiel.

Marŝmuziko. Tamburado. Venas BRUTO, KASSIO, kaj ilia militistaro; LUCILIO, TITINIO, MESSALO, kaj aliaj.

Bruto :

Jen ili haltas, kaj parolon petas.

Kassio :

Halt’, Titinio; ni diskuti volas.

Oktavio :

Ĉu ni la signon, Antonio, montros.

Antonio :

De ekbatalo? Ne, iliajn batojn

Rebatu ni. Antaŭen; diskutadon

La generaloj volas tuj komenci.

Ho! haltu do, ĝis la signal’ aperos.

Bruto :

Paroloj antaŭ batoj: ĉu ne vere?

Oktavio :

Ni ne parolojn amas, kiel vi.

Bruto :

Paroloj bonaj ol malbonaj frapoj

Pli bonaj estas, Oktavio.

Antonio :

Kun

Malbonaj frapoj, Bruto, bonajn vortojn

Vi donas: vidu la ŝiraĵon, kiun

Vi faris en la koro de Cezaro,

Samtempe kiam laŭte vi ekkriis

”Saluton, longan vivon al Cezaro!”

Kassio :

Ankoraŭ ni ne scias, Antonio,

Al kie viajn batojn vi direktos.

Sed viaj vortoj rabas la abelojn

De Hiblo, – sen mielo lasas ilin.

Antonio :

Ne sen pikiloj.

Bruto :

Jes, kaj sen sonado;

Ĉar vi ilian ŝtelis for zumadon,

Kaj, antaŭ ol vi pikas, vi minacas.

Antonio :

Friponoj, vi ne tiel agis, kiam

Malbenaj iloj viaj reciproke

Sin hakis en la flankoj de Cezaro;

Vi ridis, kiel ridas la simioj,

Montrante viajn dentojn, kaj l’piedojn

Vi lekis de Cezaro kiel hundoj,

Dum la malnobla Kasko malantaŭe,

Agante kun serpenta perfideco,

Lin frapis sur la kolon. Ho flatuloj!

Kassio :

Flatuloj! Bruto, vin ni devas danki:

Ĉi tiu lango nin nun ne insultus,

Se nur vi la konsilon de Kassio

Sekvinta estus.

Oktavio :

Nun al l’afero: Se la rezonado

EItiras ŝviton el muskoloj niaj,

Ŝviterojn en sangerojn baldaŭ ŝanĝos

Mem la pruvado; vidu:

Mi tiras glavon kontraŭ konspirantoj

Sed kiam mi ĝin poste eningigos?

Neniam, ĝis mi venĝos de Cezaro

La tri kaj tridek vundojn, aŭ ĝis novan

Cezaron frapos la perfidaj glavoj.

Bruto :

Vi ne per perfiduloj povas morti,

Se vi ne portas ilin kun vi.

Oktavio :

Tion

Mi pensas; ĉar la sort’ ne antaŭvolis

Ke mi per glav’ de Bruto devus fali.

Bruto :

Per tia mano eĉ la plej famega

Pli honorindan morton ne atingus.

Kassio :

Li, obstinulo, certe ne meritas

Honoron tian – li la kamarado

De Antonio, – taŭga nur restadi

Regalemulo kaj festenamanto!

Antonio :

Kassio, vi la koleremon portas

De antaŭ jaroj!

Oktavio :

Venu, Antonio!

Jen, perfiduloj, nia lasta vorto:

Al morta vetbatal’ ni vin alvokas;

Se vi kuraĝas, venu al la kampo

Hodiaŭ, se ne, kiam vi malsatos

Por batalad’.

Foriras OKTAVIO, ANTONIO, kaj ilia militistaro.

Kassio :

Nun blovu la ventegoj;

L’urago el ĉielo ekbruegu,

La barko velu sur muĝantaj ondoj,

Estante en danĝer’ de fulmotondro.

Bruto :

Ho! unu vorton, Lucili’.

Lucilio :

(Elpaŝante antaŭen) Sinjoro!

BRUTO kaj LUCILIO interparolas aparte.

Kassio :

Messal’!

Messalo :

(Elpaŝante antaŭen)

Al viaj servoj, generalo.

Kassio :

Ĉi tiun tagon mem, la datreveno

De la naskiĝo mia, mi naskiĝis.

Messalo, vian manon, kaj atestu

Ke kontraŭvole mi, kiel Pompejo,

La tutan nian liberecon riskas

Per unu nur batal’; vi ankaŭ scias,

Ke mi aprobis plene l’opinion

De Epikuro; miaj nunaj sentoj

De la antaŭaj diferencas; ankaŭ

Al antaŭsignoj parte mi konfidas.

Dum nia iro el Sardiso, paro

Da grandaj agloj flugis sur la frontan

Standardon, kaj satiĝis per nutraĵoj

De la soldatoj manoj ricevitaj;

Nin al Filippo ili akompanis;

Hodiaŭ tamen ili malaperis,

Kaj korvoj, falkoj, milvoj anstataŭe

Rigardas superfluge nin malsupren,

Akiron preskaŭ certan; baldakeno

Iliaj ombroj ŝajnas, plej fatala,

Sub kiu kuŝas nia soldataro

Tuj pereonta.

Messalo :

Ne, ne kredu tion.

Kassio :

Nur parte: ĉar mi estas maltimema,

Danĝerojn ĉiujn preta kontraŭstari.

Bruto :

Tre bone, Lucilio

Kassio :

Nobla Bruto,

Hodiaŭ al ni helpu la diaro,

Ke pacemuloj ni kunmaljuniĝu!

Sed, ĉar homar’ ne konas l’estontecon,

Pripensu sorton eble plej malbonan.

Se ni hodiaŭ malsukcesos, tiam

La lastan fojon nun ni kunparolas:

Do, kion, Bruto, vi intencas fari?

Bruto :

Laŭ la filozofio mem, per kiu

Mallaŭdis mi Katonon, ho Kassio,

Pri lia memmortigo, sen memfido

Mi pensas de la vivo mallongigi

La tempon estas ago de timulo,

Malbrava pri okazontaĵoj eblaj.

Mi do esperas ke, per pacienco

Armite, mi atendos la ordonojn

De tiuj potenculoj, kiuj ĉiam

De supre nin direktas.

Kassio :

Se ni tial

Batalon la venontan perdos, ĉu

Triumfokondukiĝon vi elportos

Senplende tra la Romaj stratoj?

Bruto :

Ne,

Kassio: pensu ne, Romano nobla,

Ke Bruto en katenoj iros Romon;

Tro da grandanimeco li posedas.

Hodiaŭ tamen finos l’entreprenon

Je la Idusoj martaj komencitan:

Ne scias mi ĉu ni rerenkontiĝos,

Ni prenu do eternan adiaŭon:

Kassio, por eterne nun adiaŭ!

Se ni rerenkontiĝos, per ĝojego

Ni feliĉiĝos, se ne prave donas

Ni unu al alia forpermeson.

Kassio :

Ho Bruto, por eterne nun adiaŭ!

Se ni rerenkontiĝos, ni ridetos;

Se ne, konvenas, ke ni adiaŭas,

Bruto :

Antaŭen do. Se nur homaro povus

La finon de aferoj antaŭscii!

Sufiĉas tamen ke la tag’ finiĝos,

Kaj ni la finon konos. Venu for!

Ĉiuj foriras.

SCENO 2 – LA SAMA

La kampo de batalado. Trumpetado. Venas BRUTO kaj MESSALO.

Bruto :

Messalo, rajdu, kaj ĉi tiujn donu

Donante paperojn.

Al la legioj ĉe l’alia flanko.

Ekiru ĉiuj kune; ĉar mi vidas

Iom da ŝanceliĝo je l’flankaĵo

De Oktavio, kaj trapuŝo vigla

Renversos ilin. Rajdu; ili venu.

Ambaŭ foriras.

SCENO 3 – ALIA PARTO DE LA KAMPO

Trumpetado. Venas KASSIO kaj TITINIO.

Kassio :

Rigardu, Titinio, l’perfiduloj

Forkuras! mi fariĝas malamiko

Al miaj; tiu ĉi standardo estis

Portata malantaŭen; la portinton

Tuj mortiginte mi de liaj manoj

Malhonoratan prenis la standardon.

Titinio :

L’ordonon ekbatali Bruto donis

Tro frue; ekvenkante Oktavion,

Li tro rapide prenis la sukceson;

Soldatoj liaj falis sur rubaĵon,

Dum Antonio ĉiujn nin ĉirkaŭis.

Venas PINDARO.

Pindaro :

For, via moŝto, for, pli malproksimen;

En viaj tendoj estas Antonio;

Kassio :

nobla, malproksimen iru.

Kassio :

Ĉi tiu mont’ sufiĉe malproksima

Sin trovas. Al mi diru, Titinio,

Ĉu la flamantaj tendoj estas miaj?

Titinio :

Jes, via moŝto.

Kassio :

Do, pro via amo

Al mi, ĉevalon mian prenu; forte

Pikante lin per spronoj, rajdu, rajdu

Senĉese, ĝis vi estos alveninta

Al tiuj ĉi amasoj malproksimen,

Kaj estos vi ĉi tien reveninta,

Por ke mi vere sciu ĉu amikoj

Aŭ malamikoj ili estas.

Titinio :

Mi

Revenos pli rapide eĉ ol penso.

Li foriras.

Kassio :

Pindaro, supreniru tiun monton;

Mi vidas nur neklare; Titinion

Rigardu, kaj rakontu pri l’batalo.

PINDARO supreniras la monton.

Ĉi tiu tagon mi l’unuan fojon

Ekspiris: kun la jar’ la dat’ rondiras;

La sama tag’ komencon mian vidos

Kaj finon; vivo mia sian rondon

Plenumas. Kio nova, ho Pindaro?

Pindaro :

(de supre) Ho via moŝto!

Kassio :

Kia do novaĵo?

Pindaro :

(de supre) Spronantaj kavaliroj Titinion

Jen! ĉiuflanke pli kaj pli ĉirkaŭas.

Ne ĉesas li galopi: ho! rajdantan

Nun ili preskaŭ trafas lin. Antaŭen,

Ho Titinio! rajdu, Titinio!

Malsupreniras de ĉevalo kelkaj

Soldatoj: ankaŭ li malsupreniras!

Kaptita! aŭdu! ili ĝojekkrias.

Kassio :

Malsupreniru, ne rigardu plu.

Ĉu mi ankoraŭ vivas, malbravulo,

Vidinte mian karan kamaradon

Kaptatan antaŭ propraj mem okuloj?

PINDARO malsupreniras.

Mi petas, tien ĉi alproksimiĝu – 

Mi kaptis vin, Pindaro, en Partio;

Kaj, post savado de la vivo via,

Mi vin ĵurigis ke, se ion gravan

Ordonos mi al vi, vi tion provos.

Plenumu vian ĵuron; liberulo

Fariĝu: per ĉi tiu glavo, kiu

Disŝiris la inteston de Cezaro,

Trapiku mian bruston. Ne respondu:

Jen, prenu la tenilon; kaj tuj kiam

Mi kovros la vizaĝon, kiel nun,

La glavon gvidu.

PINDARO glave lin frapas.

Vi venĝita estas,

Cezaro, eĉ per tiu glavo kiu

Mortigis vin.

Li mortas.

Pindaro :

Mi do libera estas,

Sed tiamaniere kontraŭ vole.

Kassio, for de tie ĉi Pindaro

Forkuros, kie lin Roman’ neniam

Observos.

Foriras. Revenas TITINIO kaj MESSALO.

Messalo :

Estas nura interŝanĝo

De venkoj kaj malvenkoj; ĉar l’armeon

De Oktavio Bruto ĵus disbatis,

Kaj Antonio tiun de Kassio.

Titinio :

Ĝojigos tiu ĉi novaĵ’ Kassion.

Messalo :

En kia loko vi lin lasis?

Titinio :

Tie,

Nekonsoleblan, kune kun Pindaro,

Neliberulo lia.

Messalo :

Ĉu ne tie

Ripozas li sur tero?

Titinio :

Li ne havas

Ripozon de vivant’. Ho mia koro!

Messalo :

Ĉu ne ĝi estas li?

Titinio :

Ne, tiu ĉi

Li estis, sed Kassio plu ne vivas.

Ho subiranta suno, kiel vi

Radioj inter ruĝaj mallumiĝas,

Tiel en mez’ de sia ruĝa sango

Noktiĝis jam la tago de Kassio;

La Roma sun’ subiris! Nia tago

Foriris; nuboj, rosoj, kaj danĝeroj

Alproksimiĝas; nia fin’ ĉeestas!

Malkonfidemo pri sukceso nia

Ĉi tion faris.

Messalo :

Jes, ĉi tion faris

Malkonfidemo pri sukceso bona.

Ho vi, naskito de Melankolio,

Trompemo malbenita, kial vi

Al la sentemaj pensoj de homaro

Prezentas la malveron? Memtrompemo,

Vi maturiĝas ne ĝis la feliĉa

Naskiĝo, sed mortigas la patrinon,

Je vi gravedan!

Titinio :

Ho! he! Ho Pindaro!

Messalo :

Vi, Titinio, serĉu lin; mi iras

Renkonti noblan Bruton, por trapiki

La koron lian per raporto tiel

Fatala: mi ja diras, ĝin trapiki,

Ĉar akra ŝtal’, kaj sagoj venenitaj

Ne trafus pli maldolĉe lian koron,

Ol la rakont’ pri tiu ĉi vidaĵo.

Titinio :

Rapidu do, Messalo, kaj mi dume

Pindaron serĉos.

MESSALO foriras.

Kial vi, Kassio,

Forsendis min? Ĉu mi amikojn viajn

Ne trovis? Kaj ĉu ili mian frunton

Ne kronis per ĉi tiu laŭro, por

Ĝin al vi doni? Ĉu vi ĝojekkriojn

Ne aŭdis? Kaj vi ĉion malkomprenis;

Ho ve! Mi tamen tiun ĉi girlandon

Sur vian frunton metas; via Bruto

Al mi ordonis doni ĝin al vi

Kaj mi al li obeas. Bruto, venu,

Rapide, – vidu kiel mi estimas

Kassion. Dioj, kun permeso via – 

Jen devo de Romano – nur per glavo

Kassia estas Titinia savo.

Mortigas sin. Trumpetado. Revenas MESSALO, kun BRUTO, Juna KATONO, STRATONO, VOLUMNIO, kaj LUCILIO.

Bruto :

Li kie estas, ho Messalo bona?

Messalo :

Li tie; Titinio lin funebras.

Bruto :

De Titinio la vizaĝo supren

Rigardas.

Katono :

Li jam mortis.

Bruto :

Ho Julio

Cezaro, vi ankoraŭ potencegas!

Spirito via vagas sur la tero,

Kaj kontraŭ niajn brustojn mem direktas

Eĉ niajn glavojn.

Mallaŭta trumpetado.

Katono :

Brava Titinio,

Jen, li Kassion la malvivan kronis!

Bruto :

Ĉu nun ekzistas du Romanoj tiaj? – 

Adiaŭ al la lasta el Romanoj!

Ĉar Rom’ neniam povos naski iun

Al vi egalan. Mi, amikoj, ŝuldas

Al tiu ĉi mortinto pli da larmoj,

Ol vi min vidas pagi: mi, Kassio,

La tempon trovos, mi la tempon trovos.

La korpon tial sendu al Tasoso:

La funebrado lia ne en nia

Tendaro havos lokon, pro la timo

Ke ĝi nin malkonsolu. Lucilio,

Kaj vi, Katono, venu al la kampo

Labeo kaj Flavio, ekbatalu:

Nun estas tria horo: je noktiĝo

Ni provos sorton en batiĝo dua.

Ili foriras.

SCENO 4 – ALIA PARTO DE LA KAMPO

Trumpetado. Venas, batalante, soldatoj el ambaŭ militistaroj, tiam BRUTO, Juna KATONO, LUCILIO, kaj aliaj.

Bruto :

Ankoraŭ, ho ankoraŭ, vi antaŭen,

Sampatrujanoj, frapu kuraĝege.

Katono :

Eĉ malnobluloj ne rifuzus. Kiuj

Kun mi kuniros? Tuj mi nomon mian

Proklamos ĉie sur la kampo? Ho!

Mi estas propra fil’ de Mark’ Katono!

Severa kontraŭulo al tiranoj,

Kaj la amiko de patrujo mia:

De Mark’ Katono mi la filo estas!

Atakegas la malamikojn.

Bruto :

Mi estas Bruto, Marko Bruto mi!

Amiko de patrujo mia, Bruto!

Min konu kiel fortan batalanton!

Foriras, atakegante la malamikojn. KATONO falas.

Lucilio :

Katono juna nobla, ĉu vi falis?

Vi mortis brave, kiel Titinio,

Kaj honorinde filo de Katono,

Unua soldato :

Ĉesigu la batalon, aŭ vi mortu.

Lucilio :

Mi ĉesas, sed kondiĉe ke mi mortu.

Jen oro, prenu ĝin, kaj min mortigu.

Mortigu Bruton, ke mortigo lia

Vin faru glora.

Montrante monon.

Unua soldato :

Mi lin ne mortigos.

Ĉar li kaptito plej altranga estas.

Dua soldato :

Ho, flanken. Diru vi al Antonio,

Ke ni kaptintaj estas noblan Bruton.

Unua soldato :

Mi diros Jen la generalo venas.

Eniras ANTONIO.

Kaptita estas Bruto, via moŝto.

Antonio :

Li estas kie?

Lucilio :

Li estas, Antonio, sendanĝera:

Certiĝu, ke neniu malamiko

La noblan Bruton iam kaptos vivan:

Vi dioj, gardu lin de tia honto!

Ĉu vi lin trovos vivan aŭ malvivan,

Li estos Bruto tia, kia ĉiam.

Antonio :

Amikoj, tiu ĉi ne estas Bruto.

Sed samvalora estas li; lin gardu:

Kaj traktu lin aminde: mi preferas

Amikojn tiajn ol la malamikoj.

Esploru ĉu aŭ ne nun Bruto vivas;

Kaj en la tend’ de Oktavio lasu

Nin scii kiamaniere ĉio

Okazis.

Ĉiuj foriras.

SCENO 5 – ALIA PARTO DE LA KAMPO

Venas BRUTO, DARDANIO, KLITO, STRATONO, kaj VOLUMNIO.

Bruto :

Amikoj, solaj al mi nun restantaj,

Ripozu vi sur tiu ĉi ŝtonego.

Klito :

La torĉan lumon Statilio montris,

Sed ne revenis; li kaptita estas,

Aŭ mortigita.

Bruto :

Vin sidigu, Klito.

Mortigo estas ago ĉiutaga,

Kaj estas nun en modo: aŭdu, Klito,

Parolante al li en la orelon.

Klito :

Ne, via moŝt’, ne por la tuta mondo.

Bruto :

Silentu do.

Klito :

Plivole mi min mem

Mortigus.

Bruto :

Dardanio, aŭdu.

Parolante al li en la orelon.

Dardanio :

Kion!

Mi tian faron fari!

Klito :

Dardanio!

Dardanio :

Ho Klito!

Klito :

Kian Bruto al vi faris

Ne bonan peton?

Dardanio :

Lin mortigi, Klito,

Rigardu, ĉar mien’ de meditado

Surpasas liajn trajtojn.

Klito :

Tiun vazon

Plej noblan kordolor’ plenigis tiel,

Ke per okuloj liaj ĝi elfluas.

Bruto :

Ĉi tien, Volumnio; unu vorton.

Volumnio :

Sinjoro, kion?

Bruto :

Aŭdu, Volumnio,

Du fojojn la spirito de Cezaro

Al mi aperis; foje en Sardiso,

Hieraŭ nokte sur Filippaj kampoj:

Mi scias, mia lasta horo venas.

Volumnio :

Sinjoro, ne.

Bruto :

Mi sentas ĝin, amiko.

Vi vidas la progreson de l’milito;

La malamiko nin ĝis la infero

Rebatis:

Mallaŭta trumpetado.

decas pli ensalti tien,

Ol lasi al li nin en ĝin enpuŝi.

Vi scias, bona Volumnio, ke

Antaŭe ni du kunlernantoj estis:

Per tiu nia amo mi vin petas,

Subtenu mian glavon, dum mi ĝin

Surkuras.

Volumnio :

Tia ne, sinjoro, estas

La rolo de amiko.

Ankoraŭ trumpetado

Klito :

For, via moŝto; tie ĉi restado

Ne estas pIu senriska.

Bruto :

Volumnio,

Al vi adiaŭ; kaj al vi; kaj vi.

La tutan tempon vi, Stratono, dormis;

Al vi adiaŭ ankaŭ. Samlandanoj,

Mi ĝojas, ke dum mia tuta vivo

Amikon malfidelan mi ne konis.

Mi, per ĉi tiu malfeliĉa tago,

Akiros pli da glor’ ol Antonio

Kaj Oktavio per malnobla venko.

Adiaŭ do; ĉar Bruta lango preskaŭ

Plenumis lian vivrakonton: nokto

Okulojn miajn premas; miaj ostoj

Ripozi volas, klopodinte nur

Ĉi tiun horon por atingi,

Trumpetado. Krioj post la sceno, ”For! for! for!”

Klito :

For, via moŝt’!

Bruto :

Antaŭen! Mi tuj sekvos.

KLITO, DARDANIO, kaj VOLUMNIO foriras.

Stratono, restu apud mi, mi petas;

Vi estas estiminda: via vivo

Ne senbonfama estas: mian glavon

Subtenu, forturnante la vizaĝon,

Dum mi surkuras ĝin. Ĉu vi ne volas?

Stratono :

La manon donu do. Nun, via moŝto,

Adiaŭ.

Bruto :

Ho Stratono, nun adiaŭ.

Surkuras sian glavon.

Cezar’, ripozu; mi ne vivon vian

Forprenis pli bonvole, ol la mian.

Mortas. Trumpetado. Returnmarŝo. Venas OKTAVIO, ANTONIO, MESSALO, LUCILIO, kaj la militistaro.

Oktavio :

Ho! kiu estas tiu?

Messalo :

De mia mastro la servisto. Kie,

Stratono, estas via mastro?

Stratono :

Tute

Libera, ho Messalo, de l’sklaveco

En kiu vivas ĉiuj terloĝantoj:

Kaj, faru la venkintoj ĉion eblan,

Lin povos ili nur bruligi; gloron

Neniu gajnos pro la morto lia.

Lucilio :

En vivo kaj en morto Bruto pruvis

Sin ĉiam nobla: Bruto, mi vin dankas.

Oktavio :

Volonte mi de Bruto la servintojn

Fidelajn kiel miajn proprajn varbos.

Ĉu vi konsentas, ke mi vin enskribu

En mian servon, ho Stratono bona?

Stratono :

Se min Messalo volas rekomendi.

Oktavio :

Messalo brava ĝoje tion faros.

Messalo :

Rakontu, kiel mia mastro mortis,

Stratono bona.

Stratono :

Certe, lian glavon

Mi tenis, kaj li brave ĝin surkuris,

Messalo :

Lin, Oktavio, prenu; li la lastan

Por mia kara mastro servon faris.

Antonio :

Li estis la plej nobla el Romanoj:

Krom li, la konspirantoj sian faron

Plenumis pro ĵaluzo al Cezaro;

Li sola iris en iliajn vicojn

Kun sincereco, kun la sola penso

Al la komuna bono, kaj profito;

Esence pura estis lia vivo,

Kaj tiel bone estis ordigitaj

La ecoj de ĉi tiu ekzistaĵo,

Ke tuta kreitar’ fiere povus

Proklami ĉien: ”Tiu estis viro!”

Oktavio :

Ni lin honoru, kaj ni lin funebru

Laŭ la meritoj de indeco lia.

Ni ne avaru ĉiujn plej konvenajn

Ceremoniojn kaj funebrajn morojn.

Ripozu lia korp’ hodiaŭ nokte,

En mia tendo, kun vestaĵo nobla

Kaj la armiloj de la batalantoj.

Alvoku ni l’amason sub tendarojn:

Kaj ni disdonu inter ni l’akiron

Gloregan de ĉi tiu bela tago.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.