La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JULIO CEZARO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA AKTO

SCENO 1 – DOMO EN ROMO

ANTONIO, OKTAVIO, kaj LEPIDO, sidantaj ĉirkaŭ tablo.

Antonio :

Do tiom devos morti, kies nomojn

Ni jam trastrekis.

Oktavio :

Via frato ankaŭ,

Lepido, devos morti; ĉu vi tion

Konsentas?

Lepido Mi konsentas.

Oktavio :

Antonio,

Trastreku lian nomon – 

Lepido Sed kondiĉe

Ke, Antonio, de fratino via

La fil’ Publio plu ne vivu.

Antonio :

Li

Ne vivu; vidu, mi kondamnas lin.

Sed iru al Cezara dom’, Lepido;

La testamenton portu, ni decidos

Kiel plimalgrandigi heredaĵojn.

Lepido Ĉu mi ĉi tie trovos vin?

Oktavio :

Ĉi tie, aŭ ĉe la Kapitolio.

LEPIDO foriras.

Antonio :

Vireto estas tiu, sen merito,

Krom tiu de kvazaŭa kuriero.

Ĉu ĝi konvenas, ke li en terglobo

Trione dividita partoprenos

Konkure kun ni, kiel egalulo?

Oktavio :

Vi mem lin kredis tia, kaj aprobis

Voĉdonon lian pri la kondamnitoj,

Laŭ la enskribo en nomaro nia.

Antonio :

Mi havas, Oktavio, pli da jaroj

Ol vi, kaj kvankam mi honorojn tiajn

Sur lin surmetas, kiel egalpezon

AI ŝarĝoj de l’skandalo, kiu eble

Bonfamon nian povus malpurigi.

Li tamen, kiel la azeno oron,

En ŝvito kaj en ĝemoj ilin portos,

Laŭ nia vol’ per vip’ aŭ kondukilo;

Kaj, alportinte la trezoron, kien

Vi volas, lin malŝarĝu kaj forlasu,

Simile je l’azeno, por balanci

L’orelojn, kaj sin paŝti sur herbejo.

Oktavio :

Nu, faru tion, kio al vi plaĉos;

Sed militisto sperta kaj bravega

Li estas.

Antonio :

Kaj ĉevalo mia ankaŭ;

Pro kio mi al li asignas multan

Furaĝon, kaj instruas kelkajn artojn:

Batali, vigle turni sin, kuradi

Antaŭen, halti, ĉar animo mia

Movadas lian korpon; kaj Lepido

Al mi similan rolon ludas; estas

Necese lin instrui, dresi, movi – 

Lin senspritulon – kiu ĉiam flugas

Malalte, konfuzante la ŝajnigon

Je l’vero, alprenante kiel novajn

La modojn forĵetitajn de aliaj:

Rigardu lin do kiel nuran ilon.

Sed, Oktavio, aŭdu pri gravaĵoj:

Nun amasigas Bruto kaj Kassio

Armeon: mi antaŭeniri devas;

Kunvenu tial niaj aliĝantoj,

Rimedoj niaj plene etendiĝu,

Kaj ni konsilu unu la alian,

Por antaŭzorgo pro intrig’ sekreta,

Kaj kontraŭbatalado de atakoj.

Oktavio :

Ni faru tion, ĉar ni, fostligite,

De malamikoj lacigataj estas;

Kaj kelkaj jam sub ridetanta masko

Sennombrajn malicaĵojn konspiradas.

Ambaŭ foriras.

SCENO 2 – TENDARO APUD SARDISO

Antaŭ la tendo de BRUTO. Tamburado. Eniras BRUTO, LUCILIO, LUCIO, kaj soldatoj, TITINIO kaj PINDARO renkontas ilin.

Bruto :

Ho, haltu!

Lucilio :

La signaldiron donu, ho! kaj haltu.

Bruto :

Kie Kassio estas, Lucilio?

Lucilio :

Li apudestas; kaj Pindaro venas,

Por fari la salutojn de Kassio.

Bruto :

Li bone min salutas; via mastro,

Pindaro, per si mem aŭ per subuloj

Min eble senintence enuigis;

Sed se li nun alvenas, estos bone.

Pindaro :

Sendube mia mastro tia, kia

Li vere estas, ŝajnos, tute plena

Je respektego kaj honor’.

Bruto :

Sendube:

Sciigu, Lucilio, al mi kiel

Li vin akceptis: min pri ĝi certigu.

Lucilio :

Afable kaj sufiĉe respektplene,

Sed ne kun pruvoj de la intimeco,

Nek per l’amika interparolado

De antaŭ kelkaj jaroj.

Bruto :

Vi priskribis

Amikon varman jam malvarmiĝantan:

Ĉar kiam ajn komencas l’amo velki,

Ceremoniojn eksterordinarajn

Ĝi uzas. Inter karaj intimuloj

Ŝajnigo ne sin trovas; sed simile

Al koleremaj sub la man’ ĉevaloj,

Malsinceruloj sian fierecon

Vidigas; tamen kiam ili devus

Elporti la pikantan spronon, ili

La kapojn klinas, kaj, malkuraĝuloj,

Defalas en la provo. Ĉu soldatoj

Liaj alproksimiĝas?

Lucilio :

En Sardiso

Hodiaŭ nokte eble ili loĝos;

Sed la plimulto, – la ĉevalistaro,

Kassion akompanas.

Mallaŭta marŝmuziko post la sceno.

Bruto :

Ha! aŭskultu!

Li jam al venis. Marŝu lin renkonti

Antaŭen ne rapide.

Venas KASSIO kaj liaj soldatoj.

Kassio :

Ho, haltu!

Bruto :

Ho, haltu! Donu ĉiuj la parolon.

Unua soldato :

Haltu!

Dua soldato :

Haltu!

Tria soldato :

Haltu!

Kassio :

Plej nobla frat’, vi traktis min maljuste.

Bruto :

Vi dioj, juĝu! Ĉu mi malamikojn

Maljuste traktas? Kaj se ne, des malpli

Mi kontraŭ frato povas tiel agi.

Kassio :

Sindetenado via, Bruto, kaŝas

Malicon; kaj farante maljustaĵojn – 

Bruto :

Kassio, trankviliĝu; viajn plendojn

Mallaŭte diru; mi vin bone konas.

Ni antaŭ la okuloj de l’armeoj,

La rigardintoj nur de nia amo,

Ne nin riproĉu reciproke; faru

Ke ili sin formovu; kaj malvolvu

En mia tendo viajn plendojn, kie

Aŭskultos mi atente.

Kassio :

Ho Pindaro,

Anarojn siajn niaj kapitanoj

De ĉi tiea kampo forkonduku.

Bruto :

Kaj tiel same agu, Lucilio;

Neniu al la tendo venu, ĝis

Kunsidon nian ni finintaj estos.

Ĉe l’enirejo Titinio kaj

Lucio staru garde.

Ili foriras.

SCENO 3 – INTERNE DE LA TENDO DE BRUTO

Venas BRUTO kaj KASSIO.

Kassio :

Vi nepre kontraŭ mi maljuste agis,

Lucion Pellon mallaŭdinte, tial,

Ĉar li akceptis de la Sardisanoj

Donacojn, dum leterojn miajn, varme

Pro li petantajn, – ĉar mi jam sciiĝis

Pri lia indo – oni malestimis.

Bruto :

Sed certe tia pet’ vin malhonoris.

Kassio :

Je tia tempo ne konvene estas

Pri ĉia kulpo fari kontraŭjuĝon.

Bruto :

Permesu al mi diri, ke vin mem,

Kassio, oni nomas avarulo,

Pro oro makleranta la oficojn

Je sentaŭguloj.

Kassio :

Min avaremulo?

Vi scias, ke vi, Bruto, tion diras,

Alie vi ne dirus plu parolon.

Bruto :

Jes, via nom’ honoras la malbonon,

Kaj la punado kaŝas sian kapon.

Kassio :

Punado!

Bruto :

Memoru Marton, jes, l’Idusojn martajn;

Ĉu ne Julio pro justec’ pereis?

Kaj ĉu ne ĉiuj ni frapantoj frapis

Pro mem justeco? Kiu do el ni,

La estron de la mondo mortiginte,

Konsiderante lin nur ĉefrabisto,

Makulos nun la manojn per moneroj,

Kaj vendos nian vastan honorfonton

Pro ia ŝtofo tiel manprenebla?

Plivolus mi lunbojadanta hundo,

Kassio, esti ol Romano tia.

Kassio :

Ne min bojadu, Bruto, mi ne volas

Toleri ĝin: malprave vi nun provas

Min kontraŭstari; mi soldato estas,

Maljuna, sperta, pli ol vi kapabla

Kondiĉojn fari.

Bruto :

Ne, mi neas tion.

Kassio :

Mi jese diras.

Bruto :

Mi rekontraŭdiras.

Kassio :

Ne min incitu plu, mi min forgesos;

Atentu pri la sano, ne min tentu.

Bruto :

For, foren!

Kassio :

Ne, ĉu eble?

Bruto :

Min aŭskultu.

Ĉu mi koleron vian preterlasos,

Kaj tremos je l’vizaĝ’ de frenezulo?

Kassio :

Ho, dioj! Ĉu mi devos ĝin toleri?

Bruto :

Kaj pli; rompiĝu la fiera koro;

La sklavojn viajn kaj neliberulojn

Per via koleremo eltremigu.

Sed, ĉu mi devas paŭzi, kaj aŭskulti?

Ĉu min retiri de kolero via,

Fortreni min de via ĉagrenego?

Ne, ne, venenon ĝian vi digestu,

Se eĉ vi diskreviĝos, ĉar de nun

Mi faros el vi veran ridindaĵon,

Se vi vespul’ fariĝos – 

Kassio :

Ho, vi dioj!

Bruto :

Vi nomas vin pli bona militisto;

Ĝin pruvu, ne nur per fanfaronado,

Kaj mi aprobos ĝin; ĉar miaflanke

Mi plezurege lernas per bravuloj.

Kassio :

Ankoraŭ, Bruto, vi maljuste agas;

Mi diris pli maljuna, ne pli bona;

Ĉu vere?

Bruto :

Kion ajn, ne grave estas.

Kassio :

Cezaro ne kuraĝus tion diri.

Bruto :

Silentu, vi ne lin kuraĝus provi.

Kassio :

Kuraĝus?

Bruto :

Ne.

Kassio :

Ne lin kuraĝus provi?

Bruto :

Pro via vivo, ne.

Kassio :

Pri mia amo

Ne tro kalkulu, Bruto; eble faros

Mi tion, kion poste mi bedaŭros.

Bruto :

Vi faris jam aferon bedaŭrindan.

Ne min timigas la minacoj viaj,

Ĉar mi armaĵe portas honestecon,

Kaj ili preterflugas kiel vento,

Ne min tuŝante. Sed mi vin petegis

Pri ora sumo, kiun vi rifuzis,

Mi ne venigas monon malhoneste:

Monigi mian koron mi preferus,

Kaj eĉ drakmigi mian sangon, ol

Elŝiri el la kamparanaj manoj

La fruktojn de laciga taglaboro

Maljuste; nu, mi per sendito petis

Militopagon por legioj miaj:

Vi ĝin rifuzis: Ĉu Kassio tion?

Ĉu al Kassio povus mi tiele

Respondi? Se Mark’ Bruto avarema

Fariĝos tiel, ke friponan monon

Li per serur’ forkaŝos kontraŭ frato,

Pretigu, dioj, vian tondran sagon;

Lin dissaltigu.

Kassio :

Mi mem ne rifuzis.

Bruto :

Jes, vere.

Kassio :

Ne, li estis malsaĝulo,

La resendito mia. Mia Bruto

Disŝiris mian koron; vera frato

Kunporti devus fratajn malfortaĵojn,

Sed Bruto miajn multe trograndigas.

Bruto :

Nur kiam mi ilian pezon sentas.

Kassio :

Vi min malamas.

Bruto :

Ne, nur viajn kulpojn.

Kassio :

Okul’ amika ilin ne rigardus.

Bruto :

’Flatula,’ diru, kvankam ili ŝajnus

Grandegaj kiel la arkaĵ’ ĉiela.

Kassio :

Vi, Oktavio, Antonio, venu,

Vin venĝu al Kassio malfeliĉa,

Ĉar al Kassio tedas nun la mondo;

Amikoj kaj eĉ fratoj lin malamas;

Sen liberec’; la plej malgrandajn kulpojn

Sur notlibreto oni relegadas,

Por lin riproĉi. Ho, ho, ve! mi volus

Elverŝi larman maron! – Jen ponardo,

Jen mia nuda brust’; interne, koro

Pli kara ol la oro mem de Pluto;

Se vi Romano estas, ĝin elprenu;

Mi, oron rifuzinte, donos koron;

Ekfrapu, kiel vi Cezaron frapis;

Ĉar, malamante, vi lin plie amis,

Ol nun Kassion.

Bruto :

La ponardon metu

En ingon; se vi iam ekkoleros,

Amplekson plenan la kolero trovos

Mi ne insulton ĉerpos el humoro;

Kassio, kun ŝafido vi kuniĝas,

Ekkolerema, kiel la siliko

Ekbruliĝema, kiu incitite

Fajreron montras, tiam malvarmiĝas.

Kassio :

Ĉu do Kassio iĝos ridindaĵo

Por sia Bruto, kiam kordoloro

Kaj ĉagrenego lin tro forte premas?

Bruto :

Dirante tion, ankaŭ mi koleris.

Kassio :

Konfese, Bruto! Donu do la manon.

Bruto :

La koron ankaŭ.

Kassio :

Bruto!

Bruto :

Jes, daŭrigu.

Kassio :

Ĉu vi al mi sufiĉan amon nutras,

Ke, kiam la humor’ patrinnaskita

Min igos forgesema, vi elportos?

Bruto :

Kassio, al mi fidu; estontece

Se min Kassio malĝentile traktos,

Mi ŝajnu la patrinon lian aŭdi,

Kaj pace lin forlasu.

Poeto :

(Post la sceno).

Min preterlasu al la generaloj;

Ĉar ian ofendaĵon inter ili

Mi timas. Ni ne lasu ilin solaj.

Lucilio :

(Post la sceno).

Vi devas ne eniri.

Poeto :

(Post la sceno).

Nenio krom la morto min retenos.

Eniras POETO sekvata de LUCILIO, TITINIO, kaj LUCIO.

Kassio :

Ho, kio estas?

Poeto :

Hontu, generaloj,

Kion vi volas fari? Premu manojn

De amikeco, kiun ja vi ŝuldas

La unu al l’alia, ĉar ol vi

Mi certe malpli juna estas.

Kassio :

Vere

Ĉi tiu filozofo min insultas!

Bruto :

For, vi malĝentilulo; vigle for!

Kassio :

Afable, Bruto, portu liajn kulpojn.

Bruto :

Jes, kiam li teniĝon saĝan lernos;

Milito nepre tiajn malsaĝulojn

Forsendos kun iliaj rimversaĵoj.

Amiko, for!

Kassio :

Foriru senprokraste.

La POETO foriras.

Bruto :

Ordonu, Lucili’ kaj Titinio,

Loĝejon noktan por la soldataroj.

Kassio :

Revenu, kaj kun vi al ni venigu

Messalon tuj.

LUCILIO kaj TITINIO foriras.

Bruto :

Lucio, ho, pokalon

Da vino.

LUCIO foriras.

Kassio :

Mi ne pensis ke vi tiel

Ekkolerema estas.

Bruto :

Ho Kassio,

Min multaj kordoloroj ekturmentas.

Kassio :

Filozofi’ al vi ne estas helpa,

Se malĝojigas vin la ĉiutagaj

Okazoj.

Bruto :

Ne, neniu povas porti

Pli bone kordoloron. Jam Portino

Mortinta estas!

Kassio :

Ha! Portino! Ŝi –

Bruto :

Mortinta estas.

Kassio :

Kiel min vi ne

Mortigis, kiam mi vin kolerigis?

Nesuferebla, korŝiranta perdo!

Sed kio kaŭzis – 

Bruto :

Mia forestado,

Kaj bedaŭrego, ĉar sin Oktavio

Kaj Antonio fortikigis tiel,

(Mortante ŝi pri tio ĉi sciiĝis);

Si freneziĝis, kaj dum la foresto

De l’servistinoj ŝi englutis fajron.

Kasko :

Kaj mortis – 

Bruto :

Tiel.

Kassio :

Ho senmortaj dioj!

Reeniras LUCIO kun vino kaj torĉeto.

Bruto :

Pri ŝi ne plu parolu. Jen pokalo,

En kiu ĉiujn malafablajn vortojn

Mi nun dronigas.

Li trinkas.

Kassio :

Mia koro, Bruto,

Soifas je toasto tiel nobla.

Plenigu ĝis la vino superfluos,

Lucio, la randaĵon; mi ne povos

Tro multe trinki l’amon mem de Bruto.

Li trinkas.

Bruto :

Eniru, Titinio!

LUCIO foriras.

Vi, Messalo,

Veninta bone estu; nun, amikoj,

Ĉirkaŭsidante tiun ĉi kandelon,

Ni ekzamenu kio al ni mankas

Por nia militiro.

Kassio :

Ho Portino!

Bruto :

Ne, ne, mi vin petegas; jen, Messalo,

Ricevis mi sciigojn per leteroj,

Ke Oktavio kaj Mark’ Antonio,

Kun granda soldataro alvenante,

Minacas al Filippo.

Messalo :

Mi ricevis

Leterojn laŭ la sama mem signifo.

Bruto :

Ĉu io aldonita?

Messalo :

Certe, ke

Per sia mallaŭleĝa proskripcio,

Kaj per ekzildekretoj, Oktavio,

Lepid’ kaj Antonio cent mortigis

El senatana rango.

Bruto :

La leteroj

En tio ne konformaj estas: miaj

Nur nomas sepdek senatanojn, kiuj

Mortiĝis laŭ ilia enskribado;

Kun ili Cicerono.

Kassio :

Cicerono!

Messalo :

Mortinta estas laŭ la proskripcio.

Ĉu vi ricevis de edzino via

Leterojn?

Bruto :

Ne, Messalo.

Messalo :

Pri ŝi nenion per leteroj viaj?

Bruto :

Nenion.

Messalo :

Tio al mi ŝajnas stranga.

Bruto :

Sed kial vi demandas? Ĉu per viaj

Vi ion pri ŝi scias?

Messalo :

Ne, sinjoro.

Bruto :

La veron diru pro honoro via.

Messalo :

La veron aŭdu do kiel Romano.

Ŝi certe mortis per rimedoj strangaj.

Bruto :

Adiaŭ, ho Portino. Ni, Messalo,

Formorti devas: meditante tion,

Mi povas ŝian perdon nun elporti.

Messalo :

Grandanimuloj tiel devus porti

La batojn de la sorto.

Kassio :

Jes, Messalo,

Mi tian idealon altestimas

Kun vi egale, sed naturo mia

Ĝin tiamaniere ne elportus.

Bruto :

Nu, al l’afero. Ĉu vi pensas, ke

Plej bone estus, se mi al Filippo

Ekmarŝus?

Kassio :

Mi ne kredas tion bona.

Bruto :

Pro kio?

Kassio :

Ĉar pli bone estos, ke

La malamiko serĉu nin: li tiel

Malŝparos la rimedojn, la soldatojn

Lacigos, malhelpante sin: dum ni

Batali povos per senlaca forto.

Bruto :

Rezonoj bonaj al pli bonaj cedu.

La interloĝantaro de Filippo

Ĝis tie ĉi amikoj niaj estas

Nur pro devigo; ĉar monoferadon

Al ni tre kontraŭvole ili donis:

La malamik’, marŝante tra ilia

Landlimo, sian nombron pliigados,

Antaŭeniros kun kuraĝo freŝa;

Sed ni je tiu helpo lin senigos,

Se ni renkontos lin apud Filippo,

Post ni tenante tiujn ĉi.

Kassio :

Sed, Bruto – 

Bruto :

Pardonu: kaj memoru plie, ke

Aliĝantaron nian ni elprovis,

Legioj niaj plene jam varbiĝis,

Esperoj niaj tuŝas la zeniton;

La malamik’ kreskadas ĉiun tagon!

Ni paŝ’ post paŝo ekplimalfortiĝos.

Marfluo estas en aferoj homaj,

Ĝin profitante, venkos ni Fortunon;

Alie, nia tuta vivvojaĝo

Finiĝos per mizera ŝippereo.

Sur alta maro nia ŝip’ surnaĝas,

Kaj ni la fluon devas kapti, aŭ

L’okazon perdi.

Kassio :

Marŝu do antaŭen;

Ni ĉiuj nin renkontos ĉe Filippo.

Bruto :

Profunda nokt’ deiris de l’ĉielo

Dum nia parolado, kaj ni devas

Obei la bezonojn de naturo,

Ŝpareme iom da ripoz’ ĝuante.

Ĉu vi deziras pli?

Kassio :

Ne, bonan nokton:

Ni morgaŭ frumatene ekforiros.

Bruto :

Lucio (eniras LUCIO) mian robon

(eliras LUCIO) Ho Messalo,

Adiaŭ: al Kassio bonan nokton,

Kaj dormu bone; bonan nokton ankaŭ,

Ho Titinio.

Kassio :

Mia kara frato,

La nokto tre malbone komenciĝis;

Neniam tia malkonsent’ dividu

Spiritojn niajn, Bruto.

Bruto :

Estas bone.

Kassio :

Sinjoro, bonan nokton.

Bruto :

Bonan nokton.

Titinio, Messalo :

Sinjoro, bonon nokton.

Bruto :

Al vi ĉiuj

Adiaŭ.

Ĉiuj foriras krom BRUTO. Reeniras LUCIO kun la robo.

Al mi la robon. Kie estas via

Kordinstrumento, he?

Lucio :

Jen, via moŝto.

Bruto :

Dormeme vi parolas, bona knabo;

Mi ne mallaŭdas vin; vi tro maldormis.

Klaŭdion kaj alian iun voku,

Por kuŝi tie ĉi en mia tendo.

Lucio :

Varrono, kaj Klaŭdio!

Eniras VARRONO kaj KLAÛDIO.

Varrono :

Kiu vokas?

Bruto :

Bonvolu tie ĉi kuŝigi vin.

Mi eble post ne longe vin revekos,

For ke vi vidu pri aferoj miaj

Kassion.

Varrono :

Sur piedoj ni plezure

Maldormos.

Bruto :

Ne, sinjoroj bonaj, ne;

Kuŝiĝu; eble mi ne vin bezonos.

Lucio, jen la dezirita libro;

Mi metis ĝin en poŝon de la robo.

VARRONO kaj KLAÛDIO kuŝiĝas.

Lucio :

Mi pensis, ke ĝin via moŝto havas.

Bruto :

Forgesu, bona knab’, senzorgon mian.

Ĉu vi subteni povas la palpebrojn,

Kaj veki ian dolĉan melodion?

Lucio :

Volonte, via moŝto.

Bruto :

Knabo mia,

Mi tro profitas vian afablecon.

Lucio :

Se via moŝto volas – 

Bruto :

Mian volon

Mi ne rigardu antaŭ via forto;

Junuloj multe da ripoz’ bezonas.

Lucio :

Sed jam mi dormis, via moŝto.

Bruto :

Tre bone, kaj mi lasos al vi dormi.

Ne longan tempon mi detenos vin,

Kaj, se mi vivos, mi vin rekompencos.

Muziko kaj kanto.

La melodi’ dormigas. Ho, vi dormo,

Sur mian knabon multepezan manon

Vi metas. Knabo saĝa, bonan nokton;

Mi ne kruele vekos vin, kaj, se

Vi falos, vi la muzikilon rompos;

Mi prenas ĝin; knab’ saĝa, bonan nokton

Mi pensu; ĉu mi ne la paĝon faldis,

Kiam mi ĉesis legi? Jen, mi kredas.

Aperas la Spirito de CEZARO.

Ne bone brilas tiu ĉi kandelo!

Ha! Kiu venas? Mi ektimas, ke

La malforteco de okuloj miaj

Ĉi tiun monstran fantazion kreas.

Ĝi min almarŝas. Ĉu vi estas io?

Ĉu dio, aŭ anĝelo, aŭ diablo,

La sangon mian kiu rigidigas,

Starigas miajn harojn? Diru, kio

Vi estas.

Spirito :

Spirito malboniga al vi, Bruto.

Bruto :

Kial vi venas?

Spirito :

Por sciigi vin,

Ke vi min vidos en Filippo.

Bruto :

Bone;

Mi vin revidos.

Spirito :

Vere, en Filippo.

Bruto :

Nu, mi do vin revidos en Filippo.

La SPIRITO malaperas.

De mi pli da kuraĝo akirinta

Vi neniiĝis: mi, spirit’ malbona,

Pli longe kun vi volus paroladi.

Lucio, kaj Varrono! ho, vekiĝu,

Klaŭdi’!

Lucio :

Malagordiĝas miaj kordoj.

Bruto :

Li pensas, ke ankoraŭ li ludadas.

Vekiĝu, ho Lucio!

Lucio :

Jes, via moŝto.

Bruto :

Ĉu vi en sonĝo faris tian krion?

Lucio :

Ĉu mi ekkriis vere, via moŝto?

Bruto :

Vi vere kriis; ĉu vi vidis ion?

Lucio :

Nenion, via moŝto.

Bruto :

Redormu nun, Lucio; Ho! Klaŭdio,

(Al VARRONO) Vekiĝu, tie!

Varrono :

Jes, via moŝto!

Klaŭdio :

Jes, via moŝto!

Bruto :

Dormante kial vi ekkriis tiel?

Varrono, Klaŭdio :

Ĉu vere, via moŝto?

Bruto :

Ĉu vi ion

Rimarkis?

Varrono :

Mi nenion vidis.

Klaŭdio :

Nek

Mi ankaŭ, via moŝto.

Bruto :

For, salutu

Por mi Kassion, mian bonan fraton;

Lin petu ekmarŝigi siajn vicojn,

Kaj ni lin sekvos.

Varrono, Klaŭdio :

Certe, via moŝto.

Ĉiuj foriras.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.