La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JULIO CEZARO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA AKTO

SCENO I – ROMO

LA POMARBEJO DE BRUTO

BRUTO eniras.

Bruto :

Lucio, ho!

Per la movado de la steloj mi

Ne povas juĝi ĉu la tag’ alvenas.

Kontente mi tiel profunde dormus.

Vekigu, ho Lucio! Jen, Lucio!

Eniras LUCIO.

Lucio :

Ĉu vi min vokis, via moŝto?

Bruto :

Kandelon metu en studejon mian;

Kaj ekbruligu ĝin; mi volas legi.

Lucio :

Certege, via moŝto.

Foriras.

Bruto :

Nur per mortigo lia: – miaflanke

Privataj celoj por ataki lin

Ne min instigas, sed publika bono.

Li volas porti diademon: kiom

Naturon lian tio povus ŝanĝi,

Jen staras la problemo. Hela tago

Eltiras la kolubron; piedire

De ĝi ni devas gardi nin. Lin kroni?

Per tio ni lin armus per pikilo,

Faronta eble al la Ŝtat’ malbonon.

Regnestroj tion faras, disigante

Regadon kaj kompaton: pri Cezaro,

Mi ne rimarkis, ke deziroj liaj

Prudenton superregas. Vere estas,

Ke gloramulo ĉiam supreniras

Per humileco, kvazaŭ per ŝtuparo,

Ĝin rigardante dum rampado sia:

Sed fine ĉe la supro alveninte,

Al ĝi li turnas sian dorson, kaj

La nubojn li salutas, malŝatante

La subajn gradojn, kiuj lin utilis:

Cezaro tiel eble – do, malhelpi – ;

Kaj, ĉar la plend’ ne trovos argumenton

Pro lia sintenado, mi rezonu:

Ke lia nuna pov’ pligrandigita

Supermezure kreskus; kaj pro tio

Rigardu lin serpenta kvazaŭ ovo,

Kaj drakkovaĵ’ estonta, tial lin

Mortigu antaŭ ol li elŝeliĝos.

LUCIO reeniras.

Lucio :

Kandelo brulas en studejo via.

Serĉante mi silikon ĉe l’fenestro

Eltrovis tiun ĉi skribaĵon, kiu

Donante leteron.

Ne kuŝis tie, kiam mi kuŝiĝis.

Bruto :

Kuŝiĝu vi denove: ne tagiĝis.

Ĉu ne l’Idusoj martaj estos morgaŭ?

Lucio :

Mi ne scias, via moŝto.

Bruto :

Serĉu la kalendaron, por sciiĝi.

Lucio :

Jes, via moŝto.

Foriras.

Bruto :

La meteoroj tra l’aer’ flirtante

Brilegas tiom, ke mi povas legi.

Disŝiras la koverton kaj legas.

”Vi dormas Bruto: ho! vekigu vin.

Ĉu Rom’, kaj tiel plu, parolu, frapu,

Vi dormas, Bruto, ho! vekigu vin!”

Anoncojn tiajn oni ofte ĵetis,

Kaj mi tralegis ilin.

”Ĉu Rom’,” la sencon mi divenas jene:

”Ĉu Rom’ sub unu viro devas tremi?”

Prapatroj miaj el la Romaj stratoj

Tarkvinon pelis, la fieran reĝon.

”Parolu, frapu, kaj sanigu.” Oni

Min petas frapi. Se sanigo sekvos,

Petegon vian, Romo, mi plenumos.

LUCIO reeniras.

Lucio :

Mart’ estas dekkvartaga.

Oni frapas post la sceno.

Bruto :

Tre bone. Oni frapas ĉe la pordo.

LUCIO foriras.

De l’tempo, kiam min Kassio pikis

Cezaron kontraŭstari, mi ne dormis.

De la instig’ al sanga entrepreno

Ĝis la plenumo, tuta l’intertempo

Similas al fantaziaĵ’ terura

De l’nokto: la prudento kaj la korpaj

Agiloj tiam interkonsiliĝas;

Kaj la animo homa, kiel regno,

Revolucion kvazaŭ sluferadas.

LUCIO reeniras.

Lucio :

Kassio, via frato, ĵus alvenis,

Por vin viziti, via moŝt’.

Bruto :

Ĉu sola?

Lucio :

Ne, kun aliaj.

Bruto :

Ĉu vi ilin konas?

Lucio :

L’oreloj nevideblaj sub ĉapeloj,

Kaj la vizaĝoj, preskaŭ enkaŝitaj

En la manteloj, min malhelpas scii,

Ĉu mi rekonas ilin.

Bruto :

Ili venu.

LUCIO foriras.

La partianoj! Ho vi konspireco,

Se vi malkovri la minacan brovon

Eĉ en la nokto hontas, vi ne tage

Kavernon trovos, kie via monstra

Vizaĝ’ sin maskos. Tial, konspireco,

Ĝin kaŝu per ĝojeco kaj ridetoj:

Ĉar, se vi marŝos ne enmaskigite,

Ne la mallumo densa de Erebo

Vin faros nevidebla.

Eniras la konspirantoj, KASSIO, KASKO, DECIO, CINNO, METELLO CIMBRO kaj TREBONIO.

Kassio :

Mi vin salutas, Bruto; sed mi timas

Vin ĝeni je ĉi tiu frua horo.

Bruto :

Ne, ĉar la tutan nokton mi maldormis.

Ĉu mi ĉi tiujn kunvenintojn konas?

Kassio :

Jes, ĉiujn, kaj neniu inter ili

Ne vin honoras; ĉiu tre deziras,

Ke vi vin mem estimu same, kiel

Romanoj la plej honorindaj. Tiu

Ĉi estas Trebonio.

Bruto :

Estu bone

Veninta.

Kassio :

Tiu ĉi Decio Bruto.

Bruto :

Veninta bone estu ankaŭ li.

Kassio :

Jen, Kasko, Cinno, kaj Metello Cimbro.

Bruto :

Venintaj bone ili ĉiuj estu.

Sed kiaj zorgoj igas vin maldormaj?

Kassio :

Permesu unu vorton.

BRUTO kaj KASSIO kune parolas mallaŭte.

Decio :

Jen kuŝas l’orient’, la tagiĝejo.

Kasko :

Ne.

Cinno :

Pardonu, jes: kaj tiuj grizaj strioj,

Randigaj al la nuboj, antaŭiras

Taglumon.

Kasko :

Ne, vi ambaŭ trompas vin.

Jen estas la sunleviĝej’ kontraŭe;

Ĝi dum la frua parto da la jaro

Kliniĝas al la suda firmamento:

Post du monatoj ĝi la fajrorondon

Prezentas je la nordo: l’oriento

Rigardas rekte la Kapitolion.

Bruto :

Nu, ĉiuj, donu vi al mi la manojn.

Kassio :

Kaj ĵuru ni konstantan fidelecon.

Bruto :

Ne, ne per ĵur’: se la suferoj homaj,

En la vizaĝoj spegulitaj, kaj

La tempa maljusteco ne sufiĉos,

Se celoj tiuj ĉi malfortaj estos,

Vi maldaŭrigu, ĉiu al la lito;

Kaj superrega tiranec’ surflugu,

Ĝis laŭ la lotoj ĉiu falos. Sed

Se ĉiuj havos tiom da braveco,

Por ekflamigi la timulojn, kaj

Eĉ la virinojn, tiam, samlandanoj,

Instigon kian, krom afero nia,

Por nin pravigi, kian kunligilon

Aliajn ni bezonas, ol Romanojn

Unuanimajn, ne hipokritontajn?

Kaj kian ĵuron, ol promeson certan

De l’honesteco al la honesteco,

Ke tio staru aŭ ni mem kunfalu?

Ho, ĵuru pastroj, kaj nefidindeblaj,

La eluzitoj, kaj la suferuloj,

Maljustamantoj: nur la ŝanceliĝajn

Ĵurigu en malbona cel’; neniel

La senmakulan indon malpurigu

De nia entrepren’, la nevenkeblan

Fervoron de spiritoj niaj, per

La pens’, ke por l’atingo de la celo

Ni devas ĵuri; ĉar sangero ĉiu

De kiu ajn Roman’ kulpema estos,

Se al li mankos la elplenumado

De tio, kion li promesis.

Kassio :

Sed; ĉu ni devus Ciceronon provi?

Mi pensas, ke li estas partiano.

Kasko :

Ni ne ellasu lin.

Cinno :

Ne, ne, neniel.

Metello :

Ho jes, enskribu lin; li, maljunulo,

Ornamos nian celon ĉe l’Romanoj,

Kaj rekomendos ĝin al voĉdonontoj.

Konsilo lia ŝajnos nin influi,

Junecon nian kaj nezorgemecon

La singardemo lia anstataŭos.

Bruto :

Ne, ne lin nomu, nek pri la afero

Sciigu lin: ĉar li neniam sekvas

Aliajn kondukantojn.

Kassio :

Lin ellasu.

Kasko :

Ĉar li ne estas taŭga.

Decio :

Ĉu ni intencas frapi nur Cezaron?

Kassio :

Demando saĝa; nepre Antonio,

L’amiko multamata de Cezaro,

Kun li kunmorti devos: ĉar li estas

Tre lerta intriganto, kaj rimedojn

Li eble trovos, nin malutilontajn

Danĝere; kion tial por malhelpi,

Kunfalu Antonio kun Cezaro.

Bruto :

Agado nia ŝajnus tro sangema,

Post senkapigo liajn membrojn haki – 

La ago de sovaĝaj enviuloj – 

Nur lia membro estas Antonio;

Ni estu oferantoj, ne buĉistoj,

Ni kontraŭstaras nur spiriton lian,

Ne havas sangon la spirito homa:

Se nur ni la spiriton de Cezaro

Sen lia morto povus pereigi!

Ho ve! neeble; sed, amikoj karaj,

Kuraĝe ni mortigu, ne kolere;

Lin tranĉu kiel dian oferaĵon,

Ne kvazaŭ hundmanĝaĵon lin hakadu.

Kaj, kiel lertaj mastroj, niaj koroj

Incitu la servistojn al venĝaĵo,

Kaj poste ŝajnon de mallaŭdo portu;

Pro tio oni kredos nin justemaj,

Ne enviemaj; kaj nin korektintoj,

Ne mortigintoj nomos.

Kaj ne pensadu plu pri Antonio;

Li estos kvazaŭ brako de Cezaro

Sen lia kapo.

Kassio :

Tamen mi lin timas;

Ĉar per amego lia al Cezaro – 

Bruto :

Ho ve, Kassio, ne pri li pripensu:

Se li Cezaron amas, li plej bone,

Mortante por Cezar’, kaj saĝe faros;

Sed ne verŝajne: ĉar li voluptema,

Ludema kaj tre diboĉema estas.

Trebonio :

Ni ne lin timas; tial li ne mortu;

Ĉar viva li pri tio certe ridos.

La horo batas.

Bruto :

Kioma horo?

Ĵus la tria batis.

Trebonio :

Ni devas do disiĝi.

Kassio :

Ĉu hodiaŭ

Cezaro mem eliros, estas dube;

Ĉar li fariĝis tre superstiĉema,

Kaj opinion ŝanĝis nun pri sonĝoj,

Pri fantazioj kaj ceremonioj;

Kaj eble tiuj ŝajnaj antaŭsignoj,

La nekutimaj noktaj teruraĵoj,

Kaj la konsil’ de sonĝoklarigistoj

Retenos lin de la Kapitolio.

Decio :

Ne timu ĝin: ĉar tiel decidintan

Mi povos movi lin, al li dirante:

L’aferojn grandajn la malgrandaj venkas,

La arboj pereigas unikornojn,

La ursojn la speguloj, l’elefantojn

Fosaĵoj, la leonojn ŝnuraj retoj,

Kaj homojn la flatuloj; se mi diras:

”Cezaro la flatulojn tre malamas,”

Li, plej flatate, diras: ”Vere.” Tial

Min lasu ĝin aranĝi.

Ĉar mi lin laŭhumore povas trakti,

Kaj mi Kapitolion lin kondukos.

Kassio :

Ni ĉiuj estu lia sekvantaro.

Bruto :

Jes, je la oka hor’: ne pli malfrue.

Cinno :

Ne pli malfrue; kaj neniel manku.

Metello :

Cezaro Ligarion tre insultis

Pro laŭdo de Pompej’; ĉu ne malamo

Facile lin al nia lig’ alpuŝos?

Bruto :

Metello bona, iru lin viziti:

Ĉi tien sendu lin, kaj per rezonoj

Al la afer’ mi lin alkonformigos.

Kassio :

Nun mateniĝas; ni foriros, Bruto.

Amikoj, apartiĝu; sed memoru,

Kaj montru vin Romanoj veraj esti.

Bruto :

Sinjoroj, elrigardu ĉiuj vigle;

Ne la mienoj nian celon montru,

Sed agu, kiel la aktoroj niaj,

Ne lacigite, kaj per kornobleco;

Pro kio mi salutas kore ĉiujn.

Ĉiuj foriras, krom BRUTO.

Lucio, ho! li dormas; mi lin lasu:

La dolĉan roson ĝuu de la dormo;

Nek figuraĵoj vin nek fantazioj

Depremas, kiujn malĝojigaj zorgoj

Desegnas sur la cerboj de la homoj.

Vi do profunde dormas.

Eniras PORTINO.

Portino :

Nobla Bruto!

Bruto :

Portino, kion! Kial vi leviĝis?

Vi sanon vian tre forgesas, tiel

Al la miasmoj de la frumateno

Donante vian delikatan bruston.

Portino :

Kaj mia Bruto ankaŭ. Malĝentile

Vi el la lit’ forŝtelis vin: hieraŭ

Vespere vi subite ekpromenis,

Rigardadante kun falditaj brakoj,

Kaj al mi demandinta, kio estas

Al vi, la frunton sulkiĝantan turnis.

Mi pli insistis, sed gratante l’kapon,

Vi sur la teron per piedo frapis;

Al mia redemand’ vi ne respondis,

Sed balancante kun koler’ la manon,

Ekmontris, ke mi vin forlasu; tion

Mi faris; ĉar mi timis pliigadi

Malpaciencon vian, ŝajne tro

Ekbruligitan, ĝin konsiderante

L’efikon de humoro, kiu ĉiun

El ni egale kelkafoje regas.

Ĝi ne vin lasas manĝi nek paroli,

Nek dormi: se ĝi vin aliformigus

Ekstere tiom, kiom jam interne,

Mi ne vin konus, Bruto; kara edzo,

Al mi sciigu vian kordoloron.

Bruto :

Mi sentas min malsana; jen la kaŭzo.

Portino :

Se vere, Bruto saĝe la rimedojn

Alprenus, por atingi resaniĝon.

Bruto :

Mi tion faras; kara, do kuŝiĝu.

Portino :

Ĉu vi malsanas? Ĉu sanige estas

Duonvestite iri, kaj miasmojn

De malseketa frumaten’ enspiri?

Ĉu vi malsanas? Tamen vin forŝtelas

El la ripoza lito, por ensorbi

Haladzojn la malpurajn de la nokto,

L’abomenindan pestan atmosferon,

Por malsanigi vin? Ne, mia Bruto,

Malsano ia estas de l’spirito

Pri kiu mi, per mia leĝa rajto,

Sciiĝus dece; kaj genufleksante,

Ŝi genufleksas.

Per la belec’, al vi antaŭe kara,

Per viaj de eterna am’ promesoj,

Per tiu sankta ĵuro, kiu nin

Edziĝe unuigis, mi petegas,

Ke vi al mi, duona vi, malkaŝu

La kaŭzon de malĝojo via, kiaj

La viroj, kiuj tie ĉi kuniĝis;

Ĉar kelkaj la vizaĝojn tute kovris

Eĉ en mallum’.

Bruto :

Levigu vin, aminda

Portino.

Portino :

Vi aminda Bruto estu,

Kaj mi tuj faros ĝin. Laŭ l’interligo

De la edziĝo, ĉu malpermesitaj

De l’edzo al l’edzin’ sekretoj estas?

Ĉu via estas mi laŭmaniere?

Por nur ĉe la manĝado, en la lito

Ĉeesti, kaj interparoli? Ĉu

Mi sentamecon vian nur elvokas?

Se tiel estas, tiam mi de Bruto

Kunamatino estas, ne edzino.

Bruto :

Edzin’ vi estas mia honorinda,

Kaj kara kiel la sangeroj ruĝaj

De mia kor’.

Portino :

Se tio estus vera,

Mi tiun ĉi sekreton nepre konus.

Konfese mi virino estas; tamen

Virin’, kun kiu via moŝt’ edziĝis:

Konfese mi virino estas; tamen

Bonfama, la filino de Katono,

Ĉu vi ne kredas, ke mi ol aliaj

Virinoj plifortiĝis, subtenite

De tia patro, kaj de tia edzo?

Malkaŝu viajn planojn; al mi fidu,

Ĉar fortan provon de la konstanteco

Elmontris mi per propravola vundo

En la femuro. Ĉu mi povas tion

Elporti pacience, kaj sekretojn

De mia edzo ne?

Bruto :

Ho dioj, faru

Min inda je edzino tiel nobla!

Oni frapas post la sceno.

Aŭskultu! Oni frapas: nun eniru,

Kaj poste mi vin lasos partopreni

En miaj celoj, kaj esperojn miajn

Kompreni per klarigo sen rezervo,

Kaj de malĝojo mia la signifon:

Forlasu min.

PORTINO foriras.

Lucio, kiu frapas?

Reeniras LUCIO kun LIGARIO.

Lucio :

Jen, malsanulo venas vin viziti.

Bruto :

Ha, Ligario, kiun Cimbro nomis.

Do, flanken, knab’. Ĉu Kajo Ligario?

Ligario :

Mi vin salutas per malforta lango.

Bruto :

Ho, tro kuraĝe venas malsanulo

Veter’ en tia; multe mi bedaŭras.

Ligario :

Mi sana estas, se nur Bruto volas

Ekspluatindan ion entrepreni.

Bruto :

Mi estus preta tion primediti,

Se nur vi povus sane ĝin aŭskulti.

Ligario :

Nun, pro la dioj, kiujn Rom’ adoras,

Malsanon mi deĵetas! Roma koro!

De sango honorinda deveninta!

Vi, kiel ekzorcisto, elvivigis

Spiriton mian. Nur ordonu min,

Mi neeblaĵojn eĉ kontraŭbatalus;

Kaj ilin venkus. Kion vi deziras?

Bruto :

Ion resanigontan malsanulojn.

Ligario :

Ĉu ni ne kelkajn devus malsanigi?

Bruto :

En vero, kaj irante mi klarigos

Pri tiu ĉi afero grava, kiujn

Ni devos resanigi.

Ligario :

Nu, antaŭen:

Kaj mi refortigite vin postsekvos,

Por fari mi ne scias kion; tamen

Nur Bruto min konduku.

Bruto :

Sekvu do.

Ili foriras.

SCENO 2 – SALONO EN LA PALACO DE CEZARO

Fulmotrondro. Eniras CEZARO en nokta vesto.

Cezaro :

Nek tero nek ĉielo pace restis:

Trifoje Kalfurnino dum dormado

Ekkriis: ”Helpon al Cezaro! Oni

Mortigas lin!” Ĉu iu estas tie?

Eniras servisto.

Servisto :

Via moŝto!

Cezaro :

Ordonu al la diservantoj, ke

Oferu ili kaj al mi sciigu

La rezultaton.

Servisto :

Certe, via moŝto.

Foriras. KALFURNINO eniras.

Kalfurnino :

Cezaro, kion vi intencas? Mi

Hodiaŭ ne permesos vin eliri.

Cezaro :

Jes, mi eliru: ĉar danĝeroj ĉiam

Post mi prezentas sin; kaj, rigardante

Vizaĝon mian, ili neniiĝis.

Kalfurnino :

Ceremonioj, kiujn mi malŝatas,

Nun min timigas. Estas viro, kiu,

Krom la aferoj de ni mem viditaj,

Rakontas teruraĵojn ĉe l’posteno.

Sur strato leonino naskis idojn;

El tomboj malfermitaj sin mortintoj

Ellevis; kaj fieraj militistoj

Kruele sur la nuboj ekbatalis,

Eskadre, vice, kaj batalione,

Sangŝprucigantaj la Kapitolion;

Batala tondro supre elbruegis,

Ĉevaloj blekis, kaj mortantoj ĝemis;

Fantomoj sur la stratoj ekkriegis;

Cezaro, tiajn nenaturajn signojn

Mi multe timas.

Cezaro :

Tion oni devas

Elporti, kion senmortuloj volas.

Mi volas iri. Tiaj mirindaĵoj

L’amason kun Cezar’ egale tuŝas.

Kalfurnino :

Sen astraj signoj malriĉuloj mortas;

Ĉielo mem proklamas morton reĝan.

Cezaro :

Timul’ mil fojojn mortas antaŭ morto;

Nur unu morton spertas la bravulo.

El ĉiuj mirindaĵoj al mi ŝajnas

Plej strange, ke la homoj timas tion:

Ĉar morto, fin’ neevitebla, venos

Aŭ frue aŭ malfrue.

Reeniras servisto.

Kion diras

La signoklarigistoj?

Servisto :

Ili volas,

Ke vi hodiaŭ ne eliru, ĉar,

De besto eltirante l’internaĵon,

Ne povis ili tie koron trovi.

Cezaro :

La dioj tion faras, por hontigi

Timulojn; se Cezar’ pro timo restus

En hejmo, estus li senkora besto.

Danĝero scias, ol danĝero mem

Cezaro estas multe pli danĝera:

Ni estas du leonoj kunnaskitaj,

Mi la pliaĝa kaj la pli terura;

Cezaro do eliru.

Kalfurnino :

Ne eliru,

Prudento via estas tro memfida.

Ke mia timo vin retenas, pensu.

Al senatejo Markon Antonion

Ni sendu, kiu vian forestadon

Klarigu pro malsano; lasu min

Sur la genuoj tion de vi peti.

Cezaro :

Mark’ Antonio mian malsanecon

Priplendu, kaj pro vi mi hejme restu.

Eniras DECIO.

Ho, jen, Decio: li al ili diru,

Decio :

SaIuton! Bonan tagon, ho Cezaro,

Mi venas vin konduki senatejon.

Cezaro :

Vi trafas oportune la okazon

Saluti miaparte la senaton

Dirante, ke ĉeesti mi ne volas:

”Ne povas,” ”ne kuraĝas,” estus ambaŭ

Malveraj; diru do, Decio, ke

Hodiaŭ mi ne volas iri tien.

Kalfurnino :

Malsano, diru – 

Cezaro :

Ne Cezar’ mensogu,

Ĉu mi, venkinto, tian povon havas,

Kaj tamen mi la veron timas diri

Al grizbarbuloj? Diru, mi ne volas.

Decio :

Cezaro plej potenca, pri la kaŭzo

Sciigu min, ke oni ne min moku.

Cezaro :

La kaŭzo estas sole mia volo:

Sufiĉu tio al la senatanoj.

Pro via tamen propra kontentiĝo,

Amante vin, mi volas pli klarigi:

Edzino mia igas min restadi.

En sonĝo ŝi statuon mian vidis:

Kvazaŭ fontano kun cent ŝprucigiloj

Ĝi verŝis puran sangon, kaj bravegaj

Romanoj multaj ridetante banis

La manojn en la fluo: tion ŝi

Almetis al miraklaj antaŭsignoj

De malbonaĵoj okazontaj, kaj

Insiste petis, ke mi hejme restu.

Decio :

De l’sonĝ’ maltrafis oni la signifon;

Ĝi antaŭdiras ian feliĉaĵon;

Statuo via, sangon fluigante

El multaj fontoj, kies en rivero

Romanoj multaj banis sin, elmontras,

Ke per vi granda Rom’ ensorbos sangon

Revivigantan, kaj insiste petos

Emblemojn sangkolorajn, kiel signojn

De amo al Cezaro. Tian havas

Signifon ŝia sonĝo.

Cezaro :

Kaj tre bone

Vi ĝin al mi klarigas.

Decio :

Kaj konforme

Al tio, kion mi dironta estas;

Sciiĝu: la Senato jam decidis

Hodiaŭ al Cezar’ donaci kronon.

Sed se Cezaro ne ĉeesti povos,

Intenco ĝia eble ekŝanĝiĝos,

Kaj estus tre ridinde, se ĝi dirus:

”Disigu la senaton nun, ĝis kiam

La sonĝoj pliboniĝos de l’edzino

Cezara!”

Se sin Cezaro kaŝos, ĉu ne ĝi

Murmuros inter si: ”Cezaro timas”?

Pardonu min, Cezaro; mia amo

Pri sorto via timas, kaj prudento

De l’amo elparolas la ordonojn.

Cezaro :

Mi hontas, Kalfurnino, ke mi cedis;

Ĉar via timo ŝajnas nun sensenca.

Alportu mian robon, – mi ekiras.

Eniras PUBLIO, BRUTO, LIGARIO, METELLO, KASKO, TREBONIO, kaj CINNO.

Ho, jen Publio venas min konduki.

Publio :

Cezaro, bonan tagon.

Cezaro :

Ho, Publio,

Veninta bone estu; kaj vi, Bruto,

Leviĝis tiel frue! Bonan tagon

Al Kasko. Al vi, Kajo Ligario,

Cezar’ ne estis tiom malamika

Kiom la febro, kiu vin atakis.

Kioma horo?

Bruto :

Jam la oka batis.

Cezaro :

Mi dankas vin por via ĝentileco.

Eniras ANTONIO.

Jam Antonio, la noktfestenanto,

Leviĝis. Antonio, bonan tagon.

Antonio :

Kaj al Cezaro ankaŭ.

Cezaro :

Nun preparu;

Mi mallaŭdinde lasis vin atendi.

Vi Cinno; vi Metello; Trebonio,

De vi mi petas interparoladon;

Memoru do viziti min hodiaŭ;

Proksima estu, ke mi ne forgesu.

Trebonio :

Plezure, – (flanken) tiel al Cezar’ proksima

Ke liaj geamikoj ĝin bedaŭros.

Cezaro :

Eniru ĉiuj, ke mi vin regalu;

Kaj ni, amikoj, volas iri kune.

Bruto :

(flanken) Ho, kiom mi sopiras pro la penso,

Internon ne prijuĝi laŭ ekstero.

Ili foriras.

SCENO 3 – STRATO APUD LA KAPITOLIO

Eniras ARTEMIDORO, legante paperon.

Artemidoro :

”Cezaro, gardu vin de Bruto: atentu pri Kassio; ne alproksimiĝu al Kasko; observu Cinnon; ne fidu al Trebonio; tenu viajn okulojn sur Metello Cimbro; Decio Bruto ne vin amas; vi maljuste agis kontraŭ Kajo Ligario. Ĉiuj ĉi viroj estas unuanime kontraŭuloj de Cezaro. Se vi ne estas senmorta, ĉirkaŭrigardu: sendanĝereco cedas al konspireco; la potencaj dioj vin defendu! Via amanto, Artemidoro.”

Jen, kvazaŭ unu el petantoj liaj,

Mi tion al Cezaro volas doni,

Tre kortuŝite, ĉar envio ĉiam

La postesignojn de la virto sekvas.

Cezaro legu tion ĉi kaj vivu:

Se ne, la sorto helpos perfidulojn.

Foriras.

SCENO 4 – ALIA PARTO DE LA SAMA STRATO, ANTAÛ LA DOMO DE BRUTO

Eniras PORTINO kaj LUCIO.

Portino :

Lucio, kuru al la Senatejo;

Ne haltu por demandi, vigle for!

Ĉu vi ankoraŭ haltas?

Lucio :

Pro sciigo.

Portino :

Mi volus, ke vi iru kaj revenu,

Dum mi klarigi povas mian volon

Ho konstanteco, nun fortigu min,

Barilon metu inter mia koro

Kaj lango! Mi animon viran havas,

Virinan forton Kiel malfacile

Al la virino teni la sekretojn!

Vi tie ĉi ankoraŭ?

Lucio :

Kion volas

La sinjorino? Ke Kapitolion

Mi iru kaj revenu, – plu nenion?

Portino :

Certigu, ĉu mienon bonan havas

La mastro, ĉar ne sana li eliris;

Observu bone ankaŭ, kion faras

Cezaro, ĉu petontoj lin ĉirkaŭas.

Aŭskultu – kio estas?

Lucio :

Mi nenion

Ekaŭdas, sinjorino.

Portino :

Sed aŭskultu;

Mi aŭdas la batiĝon de batalo,

Portatan vente de l’Kapitolio!

Lucio :

Sed mi nenion aŭdis.

Eniras la ANTAÛDIRISTO.

Portino :

Ĉi tien, maljunul’; vi kien iris?

Antaŭdiristo :

Al mia propra domo.

Portino :

Kioma hor’?

Antaŭ La naŭa, sinjorino:

Portino :

Ĉu ĉe l’Kapitoli’ Cezaro estas?

Antaŭdiristo :

Ankoraŭ ne. Mi iros por lin vidi,

Al la Kapitolio vojirantan.

Portino :

Vi volas ion peti de Cezaro.

Antaŭdiristo :

En vero, sinjorino, se Cezaro

Bonvolos pro si mem aŭskulti, mi

Petegos lin atenti pri si mem.

Portino :

Ĉu vi malbonon timas kontraŭ li?

Antaŭdiristo :

Mi scias ne la certon, nur la eblon.

Adiaŭ. Estas tie ĉi mallarĝa

La strato: kaj l’amas’ de senatanoj,

Pretoroj, kaj petontoj ordinaraj,

Sekvante post Cezaro, elpremegi

La vivon povos preskaŭ el fortulo.

Mi tuj elektu lokon pli liberan,

Por vidi, kaj paroli, kun Cezaro.

Li foriras.

Portino :

Mi devas iri. Ve, ho ve! senforta

La koro de virino estas; Bruto,

La dioj benu vian entreprenon!

La knabo certe aŭdis – Bruta peto

Malplaĉas al Cezaro. Ho! mi svenas.

Forkuru, knabo, kaj de mi salutu

Sinjoron mian; mi tre ĝojas, diru,

Kaj al mi poste portu la respondon.

Ili disiras.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.