La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
JULIO CEZAROAŭtoro: William Shakespeare |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Popolamaso; inter ili ARTEMlDORO kaj la ANTAÛDIRISTO. Trumpetado. Eniras CEZARO, BRUTO, KASSIO, KASKO, DECIO, METELLO, TREBONIO, CINNO, ANTONIO, LEPlDO, POPILIO, PUBLIO, kaj aliaj.
Cezaro :
al la ANTAÛDIRISTO
L’Idusoj martaj estas jam venintaj.
Antaŭdiristo :
Cezaro, jes, sed ne pasintaj.
Artemidoro :
Saluton, Cezaro; tralegu tiun ĉi petskribon.
Decio :
Jen, Trebonio vin humile petas
Laŭ temp’ libera lian peton legi.
Artemidoro :
Cezar’, unue mian legu; mia
Rilatas pli proksime mem Cezaron.
Cezaro :
Kaj tial ĝi la lastan lokon havos.
Artemidoro :
Ho, ne prokrastu; sed ĝin tuj tralegu.
Cezaro :
Ĉu li freneza estas?
Publio :
Flanken, flanken!
Cezaro :
Ĉu vi insistas peti sur la strato?
Kapitolion venu.
CEZARO eniras en la Kapitolion, la aliaj sekvas: ĉiuj senatanoj leviĝas.
Popilio :
Sukcesu via entrepren’ hodiaŭ!
Kassio :
Sed kion vi aludas?
Popilio :
Nu, adiaŭ.
Alpaŝas al CEZARO.
Bruto :
Ĉu Popilio Leno volas ion?
Kassio :
Al nia entrepren’ sukceson plenan.
Ho ve! se oni scias nian celon –
Bruto :
Rigardu, li alpaŝas al Cezaro.
Kassio :
Rapidu, Kasko, pro la timo ke, –
Ho Bruto, kion fari? se eltrovo
Malhelpos – aŭ Kassio aŭ Cezaro
Mortiĝos, mi per mia propra mano.
Bruto :
Ne ŝanceliĝu: ĉar pri nia celo
Ne Popilio Leno priparolas;
Li ĝojan la vizaĝon portas kaj
Cezaro :
trankviliĝas.
Kassio :
Trebonio
Profitas la okazon, Antonion
Forkondukante.
Foriras ANTONIO kaj TREBONIO.
Decio :
Kie Metello estas? Li baldaŭe
Proponu sian peton al Cezaro.
Bruto :
Li apudestas; iru, lin subtenu.
Cinno :
Vi, Kasko, levos la unuan manon.
Cezaro :
Ĉu ĉiuj estas pretaj? Kio estas
Malrekta, kion devus reordigi
Cezar’, kaj la Senato?
Metello :
Plej potenca
Cezaro, estiminda, kaj plej alta,
Metello :
Cimbro antaŭ via trono
Humilan koron ĵetas, –
Genufleksante.
Cezaro :
Ne, Metello,
Ĉi tiuj kurbiĝad’ kaj humilaĵoj
Flatecamantojn povas fierigi,
Kaj igi la dekretojn de regnestroj
Sanĝiĝaj, kiel la kapric’ infana.
Ne pensu, ke l’Cezara severeco,
Simile al glacio, fluidiĝos
Per la influo de la varma spiro
De malsaĝuloj; nome, dolĉaj vortoj,
La terrampado, kaj malaltaj agoj
De manlekanta hundo. Via frato
Jam estas per dekreto ekzilita
Se vi por li min flatos, kaj petegos,
Mi vin repuŝos kiel hundon. Sciu,
Cezaro nek maljuste agas, nek
Li sen rezonoj bonaj kontentiĝos.
Metello :
Ho! ĉu ne estas voĉo pli alloga
Ol mia, por petegi, ke Cezaro
Revoku el ekzilo mian fraton?
Bruto :
Mi kisas vian manon, ho Cezaro,
Sed ne flatante, sole, ke Publio
Ricevu forpermeson de ekzilo.
Cezaro :
Ha! Bruto!
Kassio :
Ho Cezaro, min pardonu.
Kassio :
humilege sin inklinas,
Por peti por Publio liberecon.
Cezaro :
Mi, se mi estus kiel vi, ekcedus;
Min, se mi povus peti, peto movus;
Sed pro la konstanteco mi similas
Je l’norda stel’, al kies senmovado
Ne staras egalulo en ĉielo,
En kiu brilas fajroj grandanombre,
El kiuj ĉiu al la sfer’ lumigas,
Sed unu sola tenas sian lokon:
Tiele la terglob’ homplena estas,
Kaj homoj la prudenton dian havas;
Sed mi nur unu solan konas, kiu,
Neatakebla, sur la voj’ eltenas,
Sen maltrankvilo: ke mi estas tiu,
Mi montru eĉ en jena maniero:
Konstanta ke Publio ekziliĝu,
Konstanta pri l’ekzilo mi restadas.
Cinno :
Cezar’, –
Cezaro :
For! Vi Olimpon volus movi!
Decio :
Cezaro, –
Cezaro :
Vane Bruto genufleksas.
Kasko :
Al mi, ho, helpu!
Unue KASKO, poste la aliaj konspirantoj, kaj MARKO BRUTO, ponarde frapas CEZARON.
Cezaro :
Et tu, Brute! Falu do Cezaro!
Mortas.
Cinno :
Ho Libereco! Mortis la tirano!
For, ĝin proklamu ĉie tra la urbo.
Kassio :
Aliaj ĉe l’tribunoj ekproklamu
”Frateco, libereco, voĉdonado!”
Bruto :
Urbanoj, senatanoj, ne timiĝu;
Ne iru for: la kont’ saldita estas
De l’gloraminto.
Kasko :
Al tribuno, Bruto.
Decio :
Kassio ankaŭ.
Bruto :
Kie nun sin trovas Publio?
Cinno :
Konfuzita de l’ribelo.
Metello :
Vin forte kunstarigu, kaj atentu,
Ĉu ia partiano de Cezaro –
Bruto :
Ne priparolu tion. Trankviliĝu,
Publio; oni ne al vi intencas
Malbonon, nek al kia ajn Romano.
Sciigu ĉiujn.
Kassio :
Nun forlasu nin,
Publio; pro la timo ke l’amaso
Vin ekscitite kun ni mem ataku.
Bruto :
Jes, kaj neniu pri la far’ respondu
Krom la farintoj.
Reeniras TREBONIO.
Kassio :
Kie Antonio
Nun estas?
Trebonio :
Kuris hejmen mirigite,
Ĉar viroj, kaj edzinoj, kaj infanoj
Rigardas, ekkriegas, kaj diskuras,
Kvazaŭ la lasta tago devus veni.
Bruto :
Ho Sorto, l’estontecon ni atendas:
Ni scias, ke ni mortos: sed la kiam,
Kaj vivplilongigeco homojn premas.
Kassio :
Nu, kiu mallongigas sian vivon
Je dudek jaroj, mallongigas tiom
Da tempo por morttim’.
Bruto :
Konfesu tion,
Kaj tiam estas mort’ bonaĵ’: ni do
Amikoj estas al Cezar’, la tempon
De lia tim’ pri morto, ĉesiginte.
Vin klinu, ho Romanoj, kaj ni banu
La manojn en la sango de Cezaro
Ĝis la kubutoj, kaj la glavojn ŝmiru:
Kaj elmarŝante eĉ al la vendejo,
Svingante niajn ruĝajn batalilojn,
Ekkriu kune: ”Paco, Libereco!”
Kassio :
Vin klinu tuj kaj lavu. Estontece
Ĉi tiun scenon oni prezentados
En regnoj kaj en lingvoj naskiĝontaj!
Bruto :
Kaj ofte per la ludo de aktoroj
Cezaro, nun kuŝante senzorgate
Pompeja ĉe l’statuo, resangados!
Kassio :
Kaj tiam oni nomos nian aron
De la patrujo la liberigintoj.
Decio :
Ĉu ni elirus?
Kassio :
Vere, ĉiu viro;
Antaŭen Bruto; kaj kalkanojn liajn
La plej kuraĝaj kaj plej noblaj sekvos.
Eniras servisto.
Bruto :
Ho! kiu venas? De Mark’ Antonio
Amiko.
Servisto :
Tiel li al mi ordonis
Saluti vin sur la genuoj; kaj
Por li la jenajn vortojn elparoli:
Vi, Bruto, vere nobla, saĝa estas,
Honesta, brava; kaj Cezaro estis
Potenca, kuraĝulo, kaj amema;
Mi amas Bruton, kaj mi lin honoras;
Cezaron mi honoris, timis, amis.
Se Bruto lasos do, ke Antonio
Senriske venu, kaj klarigos, kion
Cezaro faris por meriti morton,
Ne tiom Antonio la mortinton,
Kiom la vivan Bruton amos; sed
De nobla Bruto sekvos la aferojn
Fidele tra la duba estonteco.
Jen kion mia mastro volas diri.
Bruto :
La mastro via saĝa kaj maltima
Romano estas. Pro honoro mia,
Se al li plaĉos veni vidi min,
En sano li foriros, kaj mi nepre
Lin kontentigos.
Servisto :
Li ĉeestos baldaŭ.
Foriras.
Bruto :
Mi kredas, ke ni faros lin ligano.
Kassio :
Mi tre deziras: sed pri li timema
Mi trovas min: kaj mi posedas ĉiam
Pri la okazontaĵo antaŭsenton.
Bruto :
Jen Antonio.
Reeniras ANTONIO.
Mi salutas vin.
Antonio :
Cezar’ potenca. Ĉu vi kuŝas tie?
Ĉu viaj venkoj, gloroj kaj triumfoj
Plimalvastiĝis tiel? Ha! adiaŭ.
Mi tute ne, sinjoroj, scias kion
Intencas vi, nek kiu malsanulo
Sangadi devas: se mi mem, ne estas
Hor’ tiel taŭga kiel tiu, kiam
Cezaro mortis, nek egalvaloras
Armil’ al glavoj viaj riĉigitaj
Per la plej nobla sango en la mondo.
Se kontraŭ mi malamikaĵon ian
Vi nutras, nun, dum viaj sangpentritaj
Gutetas manoj, finu vian agon.
Ne post mil jaroj tiel mi pretiĝus
Por morto, kiel nun; neniu loko,
Neniu il’ de mort’ por mi konvenus
Pli ol ĉi tiuj, – jen mi falus apud
Cezaro, kaj de vi ekzekutite,
La regnestranimuloj de l’centjaro.
Bruto :
Ne petu, Antonio, vian morton
De viroj, kiuj ŝajnas nun sangemaj –
La ago per la ruĝa man’ videbla –
Vi nur la manojn tamen vidas, kaj
La sangan faritaĵon: niajn korojn,
Kiel ajn kompatemajn, vi ne vidas;
Kaj la kompato por malsanoj Romaj –
Fajr’ fajron pelas, kaj kompat’ kompaton –
Cezaron igis l’oferaĵo. Tamen
Por vi malakraj estas niaj glavoj,
Kaj niaj brakoj, sen malica forto,
Kaj niaj koroj, plenaj je bonvolo,
Kun frata ĝentileco vin enhavas.
Kassio :
Kun nia voĉo via egalpezos
Pri la disdono de honoroj novaj.
Bruto :
Atendu nur; kaj post la trankviligo
De la amaso, pro la tim’ delira,
Al vi ni montros la rezonojn, kial
Amante ni Cezaron tamen frapis.
Antonio :
Pri via saĝ’ mi estas ne dubema.
Kaj ĉiu do al mi la manon donu:
Mark’ Bruto, vian mi unue premas;
Kaj poste vian manon, ho Kassio;
Decio Bruto, kaj Metello, viajn;
La lastan sed neniel malplej karan,
Ho Trebonio, vian. Ve, ho ve!
Sinjoroj; kion mi parolos? Tiel
Honoro mia nun malrekte staras,
Ke via takso pri valoro mia
Proklamos – aŭ timulo aŭ flatulo –
Cezaro, mian amon vi elkonis;
Se do spirito via nin rigardas,
Ĉu ne ĝi vin doloros pli ol morto,
Ekvidi Antonion nun premantan
La manojn de la malamikoj viaj,
Noblulo, antaŭ via propra korpo?
Se mi nur tiom da okuloj havus
Por verŝi larmojn, kiom vi da vundoj
Por sangi, multe pli al mi konvenus,
Ol kontraŭulojn viajn pace trakti.
Juli’! pardonu! Jen vi turnis vin,
Por frapi kvazaŭ cervo inter hundoj,
Jen falis; jen ĉasistoj viaj staras,
Partoprenintoj en la sanga ludo.
Vi, mond’, arbar’ al tiu cervo estis,
Li, viva, tenis vin al sia servo.
Simile al ĉasbesto nun li kuŝas
Frapita de reĝidoj.
Kassio :
Antonio –
Antonio :
Pardonu min, Kassio: tion diros
La malamikoj de Cezaro; tiaI
Ĝi estas modereco por amiko.
Kassio :
Cezarlaŭdadon mi aI vi riproĉas
Neniel Antonio, sed per kia
Interligilo vi kun ni konsentos?
Ĉu ni vin nomos en la amikaro,
Aŭ ni sen vi antaŭenvojirados?
Antonio :
Pro tio mi kun vi kunigis manojn,
La vido tamen de l’Cezara korpo
Min igis forgesema pri l’afero.
Amiko via, mi vin ĉiujn amas,
Nur atendante la rezonojn, kial
Cezaron vi kalkulis danĝeriga.
Bruto :
Alie estus nura sovaĝeco
Ĉi tio; la rezonoj estas tiel
Konsiderindaj, ke se eĉ vi estus
Fil’ de Cezaro, restus vi kontenta.
Antonio :
Nenion pIu mi petas, krom permeso
Sur la vendej’ kuŝigi lian korpon;
Kaj el tribun’, laŭ rajto de amiko,
Ĉe la funebro fari paroladon.
Bruto :
Vi faros tion.
Kassio :
Bruto, unu vorton.
Flanken kun BRUTO
Vi faras vi ne scias kion; ne
Permesu, ke parolu Antonio
Ĉe la funebro; ĉu vi scias kiom
L’amas’ moviĝos per paroloj liaj?
Bruto :
Pardonu; mi unue supreniros
En la tribunon, kaj rezonojn montros
Pri l’morto de Cezaro: tion, kion
Parolos Antonio, – mi klarigos,
Li nur parolas de ni permesite,
Kaj ke Cezaro per permeso mia
Ricevos leĝan ceremoniaron.
Ĉi tio nin utilos ĉe l’amaso.
Kassio :
Mi ne aprobas ĝin: al mi ne plaĉas.
Bruto :
La korpon de Cezaro, Antonio,
Forportu nun. Dum via parolado
Funebra vi ne devas nin insulti,
Sed kiel eble plej vi povos laŭdi
Cezaron, kaj konfesi, ke vi faras
Ĝin pro permeso nia; vi alie
Ne devas en l’afero partopreni:
Post mia parolado vi parolu
El la tribuno, kien nun mi iras.
Antonio :
Tiele estu; pli mi ne deziras.
Bruto :
Pretigu do la korpon, kaj nin sekvu.
Ĉiuj foriras krom ANTONIO.
Antonio :
Sensanga argilaĵo, min pardonu,
Traktantan malsovaĝe sovaĝulojn.
Restaĵ’ vi estas de l’plej nobla viro,
La ĉefmaristo de la Tempa maro.
Formortu, kiuj verŝis tiun sangon!
Mi antaŭdiras super viaj vundoj –
Petantaj, kiel buŝoj senparolaj,
Ke mi pro ili kortuŝante plendu, –
Jen, malbenaĵo frapos la homaron,
Malamikeco regos, kaj la urboj
Italaj reciproke ekbatalos;
Sangamo kaj mortigo pligrandiĝos,
Kaj tiel kutimiĝos teruraĵoj,
Ke la patrinoj ridetante vidos
Kruele mortigatajn la infanojn;
Kompaton elforigos sangavido:
Kaj la spirit’ venĝema de Cezaro,
Je sia flank’ Ateon kondukante
Varmegan de la flamoj de l’infero,
Ĉi tie per imperiestra voĉo
Kriante ’Buĉu,’ la militajn hundojn
Ellasos: kaj la krim’ malbonodoros
Per la putraĵ’ de neenterigitoj.
Servisto eniras.
Vi servas Oktavion. Ĉu ne vere?
Servisto :
En vero, Antonio.
Antonio :
Cezaro skribis, ke li Romon venu.
Servisto :
Leteron li ricevis, kaj li venas.
Kaj li min petis al vi buŝe diri –
Ho ve! Cezaro!
Ekvidante la korpon.
Antonio :
Doloro de la koro sin sentigas.
Okuloj viaj kun la miaj ploras
Per simpati’. Ĉu via mastro venas?
Servisto :
Hodiaŭ nokte li sep mejlojn kuŝos
De Rom’.
Antonio :
Reiru rapidege, kaj
Rakontu ĉion, kio ĵus okazis.
Jen estas Rom’ funebra, Rom’ danĝera,
Por Oktavio tute ne senriska;
For, kaj al li ĝin diru. Tamen, haltu;
Vi ne reiros, antaŭ ol la korpon
Mian vendejon portos: tie mi
Parole provos kiel la amaso
Rigardas tiun sangan faritaĵon;
Laŭ kio vi la staton de aferoj
Prezentos al la juna Oktavio.
Helpu al mi, mi petas.
Ili foriras portantaj la korpon de CEZARO.
Eniras BRUTO kaj KASSIO, kaj amaso da URBANOJ.
Urbanoj :
Ni volas, ke vi tuj nin kontentigu.
Bruto :
Do sekvu min kaj aŭdu min, amikoj .
Kassio, al l’alia strato iru.
Kaj apartigu la amason.
Ĉi tie restu mia aŭdontaro;
Kassia sekvantaro kun li iru;
Kaj ni rezonojn pri la mort’ Cezara
Publike donos.
Unua urbano :
Mi volas aŭdi Bruton parolantan.
Dua urbano :
Kaj mi Kassion aŭdos, por kompari
Iliajn argumentojn.
PORTINO iras. KASSIO, kun kelkaj URBANOJ; BRUTO supreniras sur la tribunon.
Tria urbano :
Silentu! Nobla Bruto supreniras.
Bruto :
Atentu ĝis la fino.
Romanoj, patrujanoj, kaj amantoj! Aŭdu
min pro miaj celoj, kaj silentu, por ke vi
aŭdu; kredu al mi pro mia honoro, kaj respektu
mian honoron, por ke vi kredu; juĝu
pri mi laŭ mia saĝo, kaj ekscitu la sentojn,
por ke vi pli bone juĝu. Se estas iu en tiu ĉi
kolektiĝo, iu kara amiko de Cezaro, al li mi
diras, ke la amo de Bruto al Cezaro egalis al
lia. Se do tiu amiko demandos, kial Bruto al
Cezaro kontraŭstaris, jen mia respondo: –
Ne tial, ke mi malpli amis Cezaron, sed ke
mi pli amas Romon. Ĉu vi preferas Cezaron
ankoraŭ vivan, kaj ke vi mortu sklavoj, ol ke
Cezaro estu malviva, por vivi ĉiuj liberuloj?
Laŭ la amo de Cezaro al mi mi lin ploras;
laŭ lia feliĉo mi ĝojas; laŭ lia braveco mi lin
honoras; sed pro lia gloramo mi lin mortigis.
Jen larmoj pro lia amo; ĝojo pro lia
feliĉo; honoro pro lia braveco; kaj morto
pro lia gloramo. Kiu el vi estas tiel malnobla,
ke li volas esti neliberulo? Se iu, parolu;
ĉar lin mi ja ofendis. Kiu el vi estas tiel senhonora,
ke li ne amas sian patrujon? Se iu,
parolu; ĉar lin mi ja ofendis. Mi paŭzas por
Ĉiuj :
Neniu, ho, neniu, Bruto.
Bruto :
Neniun do mi ofendis. Mi ne estas farinta
pli pri Cezaro, ol faros vi pri Bruto. La rakonto
de lia morto restas enskribita sur la
arĥivo en la Kapitolio; lia famo ne malestimita
laŭ lia indo nek liaj ofendoj trograndigitaj,
pro kiuj li mortiĝis.
Eniras ANTONIO kaj aliaj, portantaj la korpon de CEZARO.
Jen venas lia korpo, funebrata de Marko
Antonio; kiu, kvankam li ne partoprenis en
lia mortigo, ricevos profiton el lia morto,
oficon sub la respubliko, tiel same kiel ankaŭ
vi ĉiuj. Mi nun foriras, sciante ke, mortiginte
mian plej bonan amikon pro la bono
de Romo, mi retenas mian propran ponardon
por mi mem, kiam miaj sampatrujanoj
deziros mian morton.
Ĉiuj :
Ho Bruto, vivu, vivu!
Unua urbano :
Lin alkonduku hejmen kun triumfo.
Dua urbano :
Lin per statu’ honoru kun prapatroj.
Tria urbano :
Cezar’ li estu.
Kvara urbano :
La pli bonajn ecojn
De mem Cezaro en li kronu.
Unua urbano :
Kun tondraj krioj lin konduku hejmen.
Bruto :
Sampatrujanoj, –
Dua urbano :
Ho, parolas Bruto!
Unua urbano :
Silentu!
Bruto :
Sampatrujanoj, mi foriros sola,
Vi tie ĉi kun Antonio restu:
Honoru la Cezaran korpon, kaj
La paroladon, kiun Antonio
Nun faros per permeso nia, por
La laŭdo de Cezaro. Mi vin petas,
Neniu iru for, ĝis Antonio
Fininta estos sian paroladon.
Li foriras.
Unua urbano :
Ho, haltu, ni aŭskultu Antonion.
Tria urbano :
Li supreniru en publikan seĝon.
Ni aŭdu. Antonio, supreniru.
Antonio :
Per Bruto, mi ŝuldanto via estas.
Supreniras sur tribunon.
Kvara urbano :
Pri Bruto, kion diras li?
Tria urbano :
Li diras, ke per Bruto
Li al ni ĉiuj nun ŝuldanto estas.
Kvara urbano :
Li ne kuraĝu Bruton malestimi.
Unua urbano :
Cezar’ tirano estis.
Tria urbano :
Vere estas.
Benita estas Rom’ pro lia perdo.
Dua urbano :
Silentu! Ni aŭskultu Antonion.
Antonio :
Romanoj vi ĝentilaj –
Urbanoj :
Ho! lin aŭdu.
Antonio :
Amikoj samlanduloj, kaj Romanoj,
Aŭskultu: mi nur venas, ĉe l’funebro
Cezara por ĉeesti, ne lin laŭdi.
Postvivas homojn la malbonaj faroj,
La bonaj ofte kun la korpo mortas.
Pri li do tiel estu! Nobla Bruto
Cezaron pensis esti tro glorama.
Se vere, ĝi makul’ terura estis,
Kaj terurege li senmakuliĝis;
Nun, kun permeso de la Brutanaro,
Ĉar Bruto estas honorinda homo
Kaj ili ĉiuj estas honorindaj,
Ĉe la funebro lia mi parolos.
Amiko li al mi fidela estis;
Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
Kaj Bruto estas honorinda homo –
Li portis Romon multe da kaptitoj
Elpago kies la kasegon regnan
Plenigis. – Ĉu gloramon tio montris?
Kun malriĉuloj ankaŭ li kunploris:
Gloramo devus esti pli hardita;
Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
Kaj li tre honorinda homo estas.
Vi vidis ke, je l’festo Luperkala,
Trifoje mi al li proponis kronon,
Trifoje de Cezaro rifuzitan.
Ĉu tio ĉi gloramo al vi ŝajnas?
Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
Kaj Bruto estas honorinda homo.
Ne rebatante, kion Bruto diris,
Mi volas nun sciigi ĉion, kion
Mi scias pri Cezaro, – lin vi mem
Antaŭe ne sen kaŭzo ĉiuj amis!
Do kial lian morton ne bedaŭri?
Saĝeco! vi enflugis en la brutojn;
Senprudentiĝis homoj! – Min pardonu,
En tiu ĉerko kuŝas mia koro;
Kaj mi, ke ĝi revenu, devas paŭzi.
Unua urbano :
Li ŝajnas laŭ prudento argumenti.
Dua urbano :
Se vi pripensas prave pri l’afero,
Cezaron oni traktis tre malbone.
Tria urbano :
Mi timas pli malbonan uzurpulon.
Kvara urbano :
Ĉu vi la vortojn notis? Li ne volis
Akcepti kronon; li do ne gloramis.
Unua urbano :
Se vere, la afero kostos kare
Al kelkaj.
Dua urbano :
Vidu kian kompatindan
Vizaĝon li nun portas.
Tria urbano :
Pli fidelan
Ol Antonio Rom’ neniun havas.
Kvara urbano :
Aŭskultu! li denove ekparolas.
Antonio :
Hieraŭ la ordono de Cezaro
La tutan mondon povis kontraŭstari –
Nun li ĉi tie kuŝas, kaj neniu,
Humila kiel ajn, lin eĉ rigardas!
Ho, mastroj! se mi vere inkliniĝus
Vin igi koleregaj kaj ribelaj,
Mi Bruton kaj Kassion tre mallaŭdus,
Sendube ambaŭ honorindajn homojn.
Mi ilin ne mallaŭdos, mi plivolas
Mallaŭdi la mortinton kaj nin mem,
Ol tiajn honorulojn ekmallaŭdi! –
Jen estas pergamen’ kun sigelilo
Cezara, kiun mi en ŝranko trovis!
Ĝi estas de Cezar’ la testamento.
Se nur la popolanoj ĝin tralegus –
Pardonu, – mi ĝin legi ne intencas –
Konkurse ili kisus liajn vundojn,
Kaj trempus en la sangon koltukegojn;
Jes, petus memoraĵe unu buklon
De liaj haroj, rememoriĝindan.
En ĉiu testamento, kiel riĉan
Por siaj posteuloj heredaĵon.
Kvara urbano :
La testamenton legu, Antonio.
Ĉiuj :
Jes, jes, la testamenton de Cezaro.
Antonio :
Amikoj, ne, mi ne ĝin povas legi,
Cezaran amon vi ne devas koni.
Vi ne lignaĵoj, vi ne ŝtonoj, estas,
Sed homoj; kaj se mi ĝin lasos aŭdi,
Ĝi vin flamigos, ĝi vin frenezigos;
Ĝi ne konvenas, ke vi iam sciu,
Ke de Cezar’ vi estas heredantoj,
Ĉar kio do da bono elrezultus?
Kvara urbano :
La testamenton legu de Cezaro;
Ni volas aŭdi ĝin, ĝin do tralegu.
Antonio :
Amikoj, haltu; havu paciencon;
Mi senintence priparolis tion;
Mi timas, ke la honorindajn virojn,
Cezaron kiuj frapis, mi insultos.
Kvara urbano :
Ne diru ”honorindajn” sed ”perfidajn.”
Ĉiuj :
La testamenton, ho; la testamenton!
Dua urbano :
Ili estas friponoj, mortigintoj; legu la testamenton.
Antonio :
Vi min devigos do la testamenton
Tralegi. Ĉirkaŭstaru do la korpon,
Kaj la testamentinton al vi tiel
Mi montros. Ĉu vi volas, ke mi nun
Malsupreniru?
Ĉiuj :
Malsupreniru.
Dua urbano :
Deiru.
Li malsupreniras de la tribuno.
Tria urbano :
Ĉiuj volas.
Kvara urbano :
Ĉirkaŭstaru.
Unua urbano :
Apartigu vin de la portilo, de la korpo.
Dua urbano :
Flanken por Antonio, plej nobla Antonio.
Antonio :
Ne ĉirkaŭpremu min, mi petas, tiel.
Kelkaj urbanoj :
Ho! malantaŭen! Flanken! Pli malproksimen.
Antonio :
Se iam, estas nun la tempo plori,
Jen, vi rekonos tiun ĉi mantelon.
Mi mem l’okazon rememoras, kiam
Cezar’ unuan fojon ĝin surmetis:
Somervespere, – jes, – en sia tendo –
La tagon kiam li Nerviojn venkis! –
Jen! tie ĉi trapasis de Kassio
Ponardo: – kaj, rigardu kian tranĉon
La enviema Kasko tie faris! –
Ĉi tie frapis multamita Bruto;
Kaj kiam li forŝiris la kruelan
Armilon, jen elŝprucis tuj la sango
Cezara, kvazaŭ ĝi ne volas resti
En hejmo, sed certiĝi, ĉu frapinto
La malĝentila povus esti – Bruto!
Ĉar Bruto estis lia favorito
El ĉiuj, kiujn li plej bone amis! –
La plej severa bato tiu estis; –
Kaj kiam li trafantan Bruton vidis,
Maldankemec’, pli forta ol armiloj,
Cezaron venkis, tute korŝiritan;
Kaj per mantel’ kovrante la vizaĝon,
Eĉ antaŭ la statuo de Pompejo –
De lia brava sango ŝprucigita –
Cezaro granda falis! Kia falo
Okazis tie, miaj samlanduloj!
Kunfalis tiam vi kaj mi kaj ĉiuj,
Dum sanga tiraneco superregis –
Sed nun vi ploras; ŝajnas, ke vi sentas
Kompaton vivan; mallaŭdindaj larmoj
Ne estas ili! Ĉu vi verŝas larmojn,
Vidante nur vestaĵon disŝiritan?
Rigardu do ĉi tien, kie kuŝas
Li mem, de perfiduloj difektita.
Unua urbano :
Ho kompatinda vidaĵo
Dua urbano :
Ho nobla Cezaro!
Tria urbano :
Ho malĝojiga tago!
Kvara urbano :
Ho perfiduloj, friponoj!
Unua urbano :
Ho plej sanga vidaĵo!
Dua urbano :
Ni venĝos nin.
Ĉiuj :
Venĝon? For? Serĉu! Bruligu! Fajron!
Mortigu!
Ne lasu vivi unu solan perfidulon!
Antonio :
Haltu, sampatrujanoj!
Unua urbano :
Silentu! aŭdu noblan Antonion.
Dua urbano :
Ni aŭdu lin, ni sekvu lin, ni mortu kun li.
Antonio :
Amikoj karaj, sindetenaj estu;
Vin gardu de tro maltimegaj agoj,
Ĉar la kulpuloj estas honorindaj; –
Kiaj privataj zorgoj ilin pikis,
Al mi ne klare estas, – kiel saĝaj
Kaj honorindaj homoj, ili nepre
Respondos per rezonoj pri la faro.
Mi volas ne forŝteli viajn korojn,
Nek povas mi paroli kiel Bruto,
Sed, – vi min konas – kiel militisto
Amanta kunsoldaton, kaj konato
De ili, kiuj la permeson donis;
Ĉar al mi mankas sprito kaj paroloj,
Kaj gesto, kaj necesaj naturdonoj,
Entuziasmigontaj aŭdantaron;
Senruza estas mia parolado;
Nenion novan mi al vi malkovras,
Al vi montrante vundojn de Cezaro,
Por ke ĉi tiuj buŝoj senparolaj
Je mia flanko ankaŭ forte plendu.
Sed se mi estus Bruto, Bruto mi,
Jen ia Antonio, kiu povus
Inciti la plej malsovaĝan koron,
Kaj elkriigi vundojn de Cezaro
En tia maniero, kia igus
La ŝtonojn mem de Romo ekribeli.
Ĉiuj :
Ni ekribelu.
Unua urbano :
La domon ni de Bruto ekbruligu.
Tria urbano :
For venu do, la konspirantojn serĉu.
Antonio :
Min tamen aŭdu, miaj samlandanoj.
Ĉiuj :
Silentu! Aŭdu noblan Antonion.
Antonio :
Vi iras fari vi ne scias kion.
Per kio do meritis vian amon
Cezaro? Vi ne scias: mi konstatos:
Nu, lian testamenton vi forgesas.
Ĉiuj :
Silenton: aŭdu ni la testamenton.
Antonio :
Jen estas, de Cezaro sigelita,
La testamento. Al urbano ĉiu
De Romo sepdek kvin li drakmojn donis.
Dua urbano :
Cezaro nobla! venĝu lian morton.
Tria urbano :
Cezaro reĝa!
Antonio :
Pacience aŭdu.
Ĉiuj :
Silentu!
Antonio :
Li testamentis ĉiujn promenejojn,
Privatajn laŭbojn, ĉiujn pomarbejojn
Apudtiberajn; li al vi kaj viaj
Donacis je eterne, plezurigajn,
Sanigajn lokojn, por vin refreŝigi.
Cezaron tian kiam vi revidos?
Unua urbano :
Neniam. Venu for, for venu, ni
Bruligu lian korpon ĉe l’sanktejo,
Kaj per brulaĵoj ekflamigu domojn
De l’perfiduloj. Portu nun la korpon,
Dua urbano :
lru, portigu fajron.
Tria urbano :
Deŝiru benkojn.
Kvara urbano :
Deŝiru lignajn seĝojn, benkojn,
Ne grave kion.
La URBANOJ foriras kun la korpo.
Antonio :
Malbono nun laŭvole ekfunkciu!
Eniras servisto.
Kion vi volas, knabo?
Servisto :
Jam venis Oktavio, via Moŝto.
Antonio :
Kie li estas?
Servisto :
Li kaj Lepido ĉe l’Cezara domo.
Antonio :
Kaj tien mi tuj iros lin viziti:
Li venas invitite; nun Fortuno,
Humoro en petola, kion ajn
Donacos.
Servisto :
Mi aŭdis lin diranta, ke Kassio
Kaj Bruto kvazaŭ frenezuloj rajdis
Tra la pordegoj Romaj.
Antonio :
Kompreneble
La popolanoj jam ekdonis signojn
De mia ekscitig’. Al Oktavio!
Ili foriras.
Venas CINNO la poeto.
Cinno :
En sonĝo mi festenis kun Cezaro,
Kaj mia imagado subpremiĝis
Sub ŝarĝo de aferoj malĝojigaj:
Mi kontraŭvole vagas el la domo,
De io kondukate.
Venas URBANOJ.
Unua urbano :
Kiun nomon vi havas?
Dua urbano :
Kien vi iras?
Tria urbano :
Kie vi loĝas?
Kvara urbano :
Ĉu vi estas edzo aŭ fraŭlo?
Dua urbano :
Respondu senpere al ĉiu.
Unua urbano :
Jes, kaj mallonge.
Kvara urbano :
Jes, kaj saĝe.
Tria urbano :
Jes, kaj vere; estos plej bone al vi.
Cinno :
Kiun nomon mi havas? Kien mi iras? Kie mi loĝas? Ĉu mi estas edzo aŭ fraŭlo? Tiam, por respondi al ĉiu rekte kaj mallonge, saĝe kaj vere: saĝe, mi diras, ke mi estas fraŭlo.
Dua urbano :
Tio estas tiel same kiel diri, ke la edzoj estas malsaĝuloj: vi ricevos de mi baton pro tio, mi kredas. Daŭrigu, senpere.
Cinno :
Rekte, mi iras al la funebro de Cezaro.
Unua urbano :
Ĉu kiel amiko aŭ malamiko?
Oin Kiel amiko.
Dua urbano :
Al tio vi respondis senpere.
Kvara urbano :
Pri via loĝejo, mallonge.
Cinno :
Mallonge, mi loĝas apud la Kapitolio.
Tria urbano :
Kiun nomon, sinjoro, vere?
Cinno :
Vere mi havas la nomon Cinno.
Unua urbano :
Disŝiru lin; li estas konspiranto.
Cinno :
Mi estas Cinno la poeto, mi estas Cinno la poeto.
Kvara urbano :
Ŝiru lin pro liaj nebonaj versoj, ŝiru lin pro liaj nebonaj versoj.
Cinno :
Mi ne estas Cinno la konspiranto.
Kvara urbano :
Tute egale, li havas la nomon Cinno:
Elŝiru nur lian nomon el lia koro, kaj ellasu lin.
Tria urbano :
Ŝiru lin, ŝiru lin! Venu, brulaĵoj! fajriloj; al la dom’ de Bruto, de Kassio, bruligu ĉion; unuj al la dom’ de Decio, aliaj al tiu de Kasko; aliaj al tiu de Ligario: iru, for!
Ĉiuj foriras.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.