La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JULIO CEZARO

Aŭtoro: William Shakespeare

©2026 Geo

La Enhavo

UNUA AKTO

SCENO 1 – STRATO EN ROMO

FLAVIO, MARULLO, kaj amaso da URBANOJ venas.

Flavio :

For! hejmen, vi vaguloj, hejmen iru:

Ĉu estas festa tag’? Ĉu vi nescias,

Ke metiistoj devus ne promeni

Dum tago ordinara sen la signo

De sia profesi’? Vi kia estas?

Unua urbano :

Sinjoro, ĉarpentisto.

Flavio :

Do kie estas via mezurilo

Kaj leda antaŭtuko? Kial vi

Surmetis festvestaĵon? Haltu tie,

Metion vian diru.

Dua urbano :

Mi vere – simile al fabrikeja sklavo – mi estas, por tiel diri, suferisto.

Marullo :

Sed rekte diru la metion vian.

Dua urbano :

Se vi, mastro, de mi petas perditan piedveston

aŭ paron da ili, mi povos ilin ripeti aŭ

ripari.

Marullo :

Ĉesigu, petolulo, vian ŝercon,

Klarigu, tuj.

Dua urbano :

Mi estas ŝufaristo.

Flavio :

Sed kial vi en via metiejo

Ne restas? Kial tiujn ĉi urbanojn

Vi promenigas tra la romaj stratoj?

Dua urbano :

Vere, por eluzigi iliajn ledajn plandojn, por

ke mi akiru pli da perlaboro. Tamen, mastro,

ni nin regalas por vidi Cezaron, kaj por

festi lian triumfon.

Marullo :

Pri kio festi? kiaj pri venksignoj?

Kaj kiaj tributuloj lin postmarŝos,

La triumfveturilon ornamontaj?

Lignaĵoj, ŝtonoj, vi senprudentuloj,

Romanoj senkoremaj kaj kruelaj,

Ĉu vi Pompejon konis? Kiel ofte

Remparojn, fortikaĵojn vi surrampis,

Fenestrojn, turojn, kaj eĉ domajn pintojn,

Kun infanetoj, kaj sidadis tie

La tutan tagon, ĝoje atendante,

Por vidi la paradon de Pompejo;

Kaj nur vidante lian veturilon

Ĉu vi ne tiel forte lin salutis,

Ke eĉ Tibero tremis sub la bordoj,

Aŭdante multefoje la resonajn

Huraojn ambaŭflanke ripetatajn?

Kaj ĉu la festvestaĵojn vi surmetis?

Kaj petis nun ĝojigan libertempon?

Kaj semis viajn florojn sur la vojon

De l’elverŝinto de Pompeja sango?

For, for!

Rekuru hejmen, kaj genufleksante

Petegu la diaron, ke kompate

Defendu ili vin de l’pestmalsano,

Maldankemecon tian vizitonta.

Flavio :

Foriru, samlandanoj, kaj pro tio

Kunmetiistojn viajn kunvenigu,

Alproksimigu ilin al Tibero,

Kaj tien verŝu larmojn ĝis la bordoj

Ekmalaperos sub la akvofluo.

La URBANOJ foriras.

Jen, la metal’ plej kruda ekfandiĝas;

Kaj la kulpado tuj mutigis ilin.

Malsupreniru ni Kapitolion,

Per dekstra vojo vi; per la maldekstra

Mi iros; la idolojn senvestigu,

Se ili estos plene ornamitaj.

Marullo :

Ĉu al ni tio estas permesita?

La Luperkala fest’ hodiaŭ estas.

Flavio :

Ne estas grave; tamen la idolojn

Venksignoj de Cezaro ne ornamu.

Mi dume rapidire malpermesos,

Ke la amas’ kuniĝu sur la stratoj.

Kaj ankaŭ vi, se ili trodensiĝos.

Se oni ŝiros el flugil’ Cezara

Kreskantajn plumojn, oni lin malhelpos

Forflugi preter la vidpovo homa,

Kaj ĉiam teni nin en terurego.

Ili foriras.

SCENO 2 – PUBLIKA PLACO

Trumpetado. CEZARO eniras; ANTONIO por la kurado; KALFURNINO, PORTINO, DECIO, CICERONO, BRUTO, KASSIO, kaj KASKO; granda popolamaso sekvas, inter ili ANTAÛDIRISTO.

Cezaro :

Ho, Kalfurnino!

Kassio :

Aŭdu vi Cezaron.

Cezaro :

Ho, Kalfurnino!

Kalfurnino :

Jen mi, via moŝto.

Cezaro :

Alproksimiĝu vi al Antonio,

Kuranta la kuradon. Antonio!

Antonio :

Jes, via moŝto!

Cezaro :

Tuŝeti Kalfurninon ne forgesu;

La maljunuloj diras, ke virinoj,

Tuŝitaj dum kurado tia sankta,

Malfruktportadon perdas.

Antonio :

Certe, tio,

Kion Cezar’ ordonas, jam fariĝis.

Cezaro :

Antaŭen; kaj nenion preterlasu.

Trumpetado

Antaŭdiristo :

Cezaro!

Cezaro :

Kiu vokas?

Kassio :

Mutiĝu ĉiu bruo, vi silentu!

Cezaro :

El l’apudestantaro kiu vokas?

Mi aŭdas voĉon, pli ol ĉiuj fortan,

Alvoki min; parolu; mi aŭskultas.

Antaŭdiristo :

Atentu pri l’Idusoj martaj.

Cezaro :

Kion?

Bruto :

Antaŭdiristo petas vin atenti

L’Idusojn martajn.

Cezaro :

Lin al mi konduku.

Kassio :

Elpaŝu el l’amaso al Cezaro.

Cezaro :

Al mi nun kion diras vi? Ripetu.

Antaŭdiristo :

Atentu pri l’Idusoj martaj.

Cezaro :

Li estas revemulo: lin forlasu.

Muziko. Ĉiuj foriras krom BRUTO kaj KASSIO.

Kassio :

Ĉu vi ĉeesti volas ĉe l’kurado?

Bruto :

Ne.

Kassio :

Mi petas.

Bruto :

Mi ne ludema estas; al mi mankas

La gajemeco, kiun Antonio

Posedas. Mi, Kassio, vian volon

Ne volas kontraŭstari; mi foriros.

Kassio :

Vin, Bruto, observante jam de longe,

Mi serĉas vane tiun ĝentilecon

Kaj amon, kiujn vi al mi antaŭe

Montradis; kaj amiko via kara

Nun trovas nur malvarman singardemon.

Bruto :

Ne trompu vin, Kassio; se vizaĝon

Mi iam kovris, tiel mi deziris

Altrudi ne al vi malĝojon mian.

Kontraŭaj sentoj inter si batalis,

Distrante la animon mian, kiuj

En mi difektis eble la konduton.

Sed tio ne amikojn miajn ĝenu, – 

El kiuj vi, Kassio, estu unu, – 

Nek mian senzorgemon plu rigardu

Alie ol, ke Bruto, al si mem

Severa malamiko, amikaĵojn

Forgesas la kutimajn al aliaj.

Kassio :

Mi malkomprenis do humoron vian,

Pro kio mia brusto enterigis

Ideojn noblajn, kaj pensadojn indajn.

Ĉu vi vizaĝon vian povas vidi?

Bruto :

Kassio, ne; l’okulo ne sin vidas,

Krom per rebrilo, per eksteraj iloj.

Kassio :

Tre vere estas; sed tre bedaŭrinde,

Ke vi ne povas, kvazaŭ en spegulo,

De la indeco via la rebrilon

Ekvidi. Aŭdis mi eminentulojn

Pri Bruto parolantajn, kaj ĝemantajn

Sub la pezega ŝarĝo de la tempoj,

”Se Bruto nur okulojn havus” diri.

Bruto :

En kiajn vi danĝerojn min kondukus,

Volante, ke mi serĉu, por eltrovi

En mi mem ion, kion mi ne havas?

Kassio :

Do, Bruto, pacience min aŭskultu:

Kaj tial, ke vin mem vi povas vidi

Nur per rebrilo, mi, spegulo via,

Senfanfarone montros al vi ion,

De vi ĝis nuna tempo nekonatan.

Pri mi ne estu suspektema, Bruto:

Se mi mokulo estas, aŭ kutimas

Eternan mian fidelecon ĵuri

Kun ĉiu renkontita bona frato;

Aŭ se vi scias min flatulo esti,

Amanta jen, jen skandalanta, homojn;

Aŭ se vi scias, ke mi en festenoj

Per babilemo singardemon perdas,

Rigardu do min kiel ne fidindan.

Trumpetado kaj ekkrioj post la sceno.

Bruto :

Mi timas, ke per tio la Romanoj

Cezaron nomas reĝo.

Kassio :

Ĉu vi timas?

Mi do konkludas, ke vi ĝin ne volas.

Bruto :

Mi ĝin ne volas; tamen mi lin amas.

Sed kial vi min tie ĉi retenas?

Kaj kion vi al mi sciigi volas?

Se ion pri la respubliko, montru

Du vojojn, ĉu l’honoron aŭ la morton,

Sen ŝanceliĝo ambaŭ mi rigardus,

Ĉar ju pli mi honoran nomon amas,

Des malpli mi el ĉio timas morton.

Kassio :

Mi scias vian econ tiel bone,

Kiel mi konas vian eksteraĵon.

Nu, la honoro estas mia temo:

Pri homa vivo vian opinion

Ne scias mi; sed certe mi preferus

Ne vivi, se mi vivus, eltimante

Similan al mi homon. Mi naskiĝis

Egale kun Cezar’ libera: kaj

Vi ankaŭ: ni, nutritaj kiel li,

Elporti povas la malvarmon vintran.

Okazis, kiam blovis la ventego – 

Tibero insultanta siajn bordojn –

Cezaro diris: ”Ĉu kuraĝos ĵeti

Kassio sin en tiun ŝaŭmtorenton

Kun mi, por naĝi tien?” Senprokraste,

Vestite per armaĵo mi ensaltis;

Ia superakvo muĝis, ni baraktis

Per fortaj brakoj, ĝin deturnadante

Kaj kontraŭstare eltranĉante vojon.

Sed antaŭ ol atingis ni la celon,

Cezaro kriis: ”Helpu min, Kassio.”

Mi, kiel la propatro nia brava

Eneo el la brilflamanta Trojo,

Anĥison la maljunan foje portis,

Tiele ankaŭ el Tiberaj ondoj

Mi savis la Cezaron lacigitan.

Kaj li fariĝas dio, kaj Kassio

Mizeregulo, kiu devas sin

Kurbigi, se Cezar’ lin nur rigardas.

En Hispanuj’ lin foje febro prenis,

Kaj pro la spasmo mi lin vidis tremi;

Ho jes, ĉi tiu dio forte tremis;

Forlasis liajn lipojn la koloro,

Kaj tiu mem okulo, kies fulmo

Tremigas la terglobon, lumon perdis.

Ja, tiu lango, kiu nin ordonis

Enskribi libre liajn paroladojn,

Ho ve! ĝi kriis: ”Donu al mi trinki,”

Kvazaŭ malsanulino. Ho! vi dioj,

Miregas mi, ke malgrandanimulo

Sur la majesta mond’ sin potencigas,

Kaj sola palmon portas.

Post la sceno oni laŭte salutas per tamburado.

Bruto :

Ha! ankoraŭ

Mi salutegon aŭdas, kiu montras

Honorojn pluajn al Cezar’ donatajn.

Kassio :

Jes vere, li surrajdas la terglobon,

Kvazaŭ koloso, dum, ni malgranduloj

Sub liaj vastaj kruroj promenadas,

Kaj en la tombon malhonoraj falas.

La homoj unufoje la majstradon

De l’sorto havas, kaj la kulpo sidas

Ne sur la sorta stel’, sed sur ni mem,

Ke ni subuloj estas. Prenu ĉiun

El la du nomoj, Bruto kaj Cezaro:

Komparu ilin, via estas bela,

Egale el la buŝ’ belsone iras,

Pesite ĝi kun lia egalpezas,

Kaj eĉ sorĉist’ spiriton elvokante

Per via ĝin egale aperigus:

Do kial lia nomo pli ol via

Rondiras tra la mondo? Pro la dioj

Klarigu, kiel kreskis nun Cezaro

Gis tiu ĉi amplekso? Kia honto

Al samtempuloj! Romo, kie estas

Bravuloj viaj! Kiam pasis tempo

Post la superakvego sen herooj?

Antaŭe kiu povis diri: ”Viron

Muregoj Romaj unu nur ĉirkaŭas?”

Nun vere ĝi sufiĉan spacon havas,

Sed kian specon ajn de loĝantaro,

Nur unu solan viron enhavante!

Ho! ni propatrojn niajn aŭdis diri:

La fama Bruto de antikvaj tempoj

Preferis vidi la diablon mem

En Romo ol renkonti tie reĝon.

Bruto :

Mi ne suspektas vian veran amon:

Pri via senco iom mi divenas:

Kiom mi jam pripensis tion, kiom

La malbonaĵojn de la nuna tempo,

Mi poste diros; je la estanteco

Mi volas, kun permes’ afabla via,

Vi ne insistu plu. Mi konsideros

Parolojn viajn; tion, kion plue

Vi diros, mi tre pacience aŭdos

Je la konvena tempo: sed ĝis tiam,

Kassio nobla, tion ĉi meditu:

Preferus Bruto esti vilaĝano,

Ol sin rigardi kvazaŭ fil’ de Romo

Sub la kondiĉoj nunaj ŝarĝpezegaj.

Kassio :

Mi ĝojas, ke paroloj miaj povas

El Bruto eĉ fajreron tian frapi.

Bruto :

La ludoj ĉesas, kaj Cezar’ revenas.

Kassio :

Manikon tiru de l’pasanta Kasko;

Kaj vin tre malĝentile li sciigos

Pri la okazintaĵo hodiaŭa.

CEZARO kaj lia sekvantaro reeniras.

Bruto :

Mi tion faros. Sed, Kassio, vidu,

Cezaro sulkiĝantan brovon portas,

Mienon malkontentan la aliaj:

Paliĝis Kalfurnino; Cicerono

L’okulojn montras ruĝajn kiel fajro,

Elrigardante kiel ni lin vidis,

Kontraŭdiritan de la senatanoj,

Kassio :

Raportos Kasko, kio lin ofendis.

Cezaro :

Antonio!

Antonio :

Cezaro!

Cezaro :

Mi ŝatas apud mi la grasajn virojn,

Kaj tiajn kiaj nokte ne maldormas:

Kassio havas la malgrasajn vangojn

De avarulo; tiajn mi malfidas.

Antonio :

Ne timu lin, ĉar li fidinda estas,

Nobelo, kaj, – mi kredas – partiano.

Cezaro :

Sed mi volonte vidus lin pli grasan.

Mi lin ne timas; tamen se Cezaro

Timema estus, li Kassion ol

Aliajn pli evitus. Li legemas:

Observemulo granda estas, kaj

La homajn farojn trarigardas, amas

Ne la teatrojn, kiel vi, muzikon

Aŭskultas ne, malofte ridas, kaj

Eĉ tiam kvazaŭ li sin malestimas,

Ke io ajn lin movos al rideto.

Tielaj sin maltrankviligas ĉiam,

Rigardadante iun pli ol ili

Potencan, kaj danĝerminacaj estas.

Mi al vi ion eltimindan montras,

Ne kion timas mi, – Cezaro ĉiam.

Maldekstre staru, – kaj al mi sciigu

La opinion vian pri Kassio.

Trumpetado. Foriras CEZARO kaj lia sekvantaro, krom KASKO.

Kasko :

Vi tiris mian mantelon; ĉu vi volas paroli kun mi?

Bruto :

Jes Kasko, diru, kiu okazintaĵo Cezaron

malĝojigis.

Kasko :

Sed vi kun li ĉeestis, ĉu ne vere?

Bruto :

Se vere, mi de Kasko ne demandus.

Kasko :

Nu, oni proponis al li kronon: kiun proponitan li forpuŝis per la postaĵo de sia mano, tiamaniere; kaj tuj la amaso ĝoje ekkriis.

Bruto :

Pro kio estis do la dua bruo?

Kasko :

Pro la sama kaŭzo.

Kassio :

Tri fojojn oni kriis, kaj pro kio?

Kasko :

Pro la sama kaŭzo.

Bruto :

Ĉu oni tri fojojn proponis al li kronon?

Kasko :

Jes, vere, kaj li forpuŝis ĝin tri fojojn, ĉiam malpli forte, kaj je ĉiu forpuŝo miaj bonaj fratoj ĝoje ekkriis. 

Kassio :

Kiu proponis la kronon?

Kasko :

Antonio.

Bruto :

Priskribu la aferon, bona Kasko.

Kasko :

Oni povus pendigi min pli facile, ol mi povus priskribi ĝin: ĝi estis nura sensencaĵo; Mi ne ĝin atentis. Mi vidis Markon Antonion al li proponantan kronon: – ne veran kronon tamen, sed specon de kroneto, – kaj, kiel mi diris al vi, li la unuan fojon ĝin forpuŝis: sed malgraŭ tio, laŭ mia opinio, li tre deziris ĝin akcepti. Tiam li proponis denove ĝin al Cezaro: tiam li denove ĝin forpuŝis, sed, laŭ mia opinio, li tre kontraŭvole detenis sin akcepti ĝin. Kaj tiam li ĝin proponis la trian fojon: li forpuŝis ĝin la trian fojon: kaj ankoraŭ, kiam li ĝin rifuzis, la popolamaso ĝoje ekkriis kaj aplaŭdis per malpuraj manoj, kaj ĵetis en aeron siajn ŝvitajn ĉapojn, kaj eldonis tiom da malodora spiraĵo, tial ke Cezaro rifuzis la kronon, ke li preskaŭ sufokiĝis; ĉar li svenis kaj falis; kaj miaparte mi ne kuraĝis ridi, timigite, ke mi malfermante la buŝon enhaladziĝu.

Kassio :

Sed nun, mi petas, ĉu Cezaro svenis?

Kasko :

Li falis ĉe la vendejo, kaj mutiĝis, kaj el lia buŝo eliris ŝaŭmo.

Bruto :

Malsano lia igas lin falema.

Kassio :

Li ne malsanas; tamen vi, kaj mi,

Kaj bona Kasko estas tre falemaj.

Kasko :

Mi ne komprenas tion, kion vi volas diri, sed certe Cezaro falis. Se la kanajlaro ne lin aplaŭdis kaj fajfis, laŭ tio ke li ĝin plezurigis aŭ male, – tiel same, kiel ili kutimas fari kun la ludo de l’aktoroj, – mi ne estas honestulo.

Bruto :

Kion li diris rekonsciiĝinte?

Kasko :

Vere, rimarkinte, antaŭ ol li falis, ke la popolamaso ĝojas pri lia rifuzo de la krono, disŝirante la subveston li petis, ke ili tranĉu al li la gorĝon. Se mi estus metiisto, mi profitus la okazon, alie, sendu min en la inferon kun la friponaro. Tiam li falis. Rekonsciiĝinte, li diris, ke se li estas farinta aŭ dirinta ion ajn malprave, li deziras ke iliaj moŝtoj pensu, ke lia malsano estas la kaŭzo. Tri aŭ kvar knabinoj apud mi ekkriis: ”Ho ve! bona homo,” kaj bonkore pardonis lin: sed ne zorgu pri ili: se Cezaro mortigus iliajn patrinojn, ili agus tiel same.

Bruto :

Kaj tio lin treege malĝojigis.

Kasko :

Jes.

Kassio :

Ĉu Cicerono diris ion?

Kasko :

Jes, li paroladis greke.

Kassio :

Je kiu celo?

Kasko :

Ne, se mi al vi diros tion, mi neniam kuraĝos rerenkonti vin: sed tiuj, kiuj komprenis la sencon, ekridetis reciproke, kaj balancis la kapojn; sed miaparte – pri la greka – ĝi estis nekomprenebla. Mi povas al vi diri eĉ pli da novaĵoj; oni mallaŭdis Marullon kaj Flavion, tial ke ili senvestigis la idolojn de Cezaro. Adiaŭ. Estis ankoraŭ pli da sensencaĵo, sed mi ne rememoras ĝin.

Kassio :

Ĉu vi volas vespermanĝi ĉe mi hodiaŭ, Kasko?

Kasko :

Ne, mi jam promesis.

Kassio :

Ĉu vi volas tagmanĝi morgaŭ ĉe mi?

Kasko :

Jes, se mi estos viva, kaj vi tiam deziros min

vidi, kaj viaj manĝaĵoj estos manĝindaj.

Kassio :

Bone: mi atendos vin.

Kasko :

Tre bone. Adiaŭ.

KASKO foriras.

Bruto :

Ho, kiel malĝentila li fariĝis!

Li en lernejo estis spritegulo.

Kassio :

Kaj ankaŭ nun, celante la elfaron

De ia forta nobla entrepreno,

Se eĉ mallertan form on li alprenas.

Malĝentileco estas kvazaŭ saŭco

Por lia sprito, ebligante homojn

Parolojn liajn sane eldigesti.

Bruto :

Jes, vere. Al mi donu forpermeson:

Se morgaŭ vi kun mi paroli volos,

Al via dom’ mi iros, aŭ laŭvole

Ĉe mi prezentu vin, mi vin atendos.

Kassio :

Ne dubu. Dume pensu pri l’afero.

BRUTO foriras.

Animon noblan havas vi, sed, ŝajne,

Metalo ĝia estas kunforĝebla

Kun io tre malsama: do konvenas

Ke la induloj ĉiam al similaj

Aliĝu; ĉar animfortecon tnte

Nedelogeblan kie oni trovos?

Cezaro ne min amas; amas Bruton.

Sed se mi estus Bruto, li Kassio,

Li ne efektivigus sur mi mem

Influon. Nokte, tra fenestroj liaj

Skribaĵojn kvazaŭ de diversaj manoj,

Montrantajn kiom tuta Rom’ estimas

La nomon lian, ĵetos mi, malklare

Traktantajn la gloramon de Cezaro:

Kaj poste gardu sin Cezaro; ĉar

Ni lin ŝancelos, aŭ ni mem pereos.

Li foriras.

SCENO 3 – STRATO DE LA SAMA LOKO

Fulmotondras. Venas de kontraŭaj flankoj KASKO kun glavo eltirita, kaj CICERONO.

Cicerono :

Ĉu vi Cezaron hejmen portis? Kial

Vi forte spiras kaj l’okulojn rulas?

Kasko :

Ĉu vi ne timas, kiam la terglobo

Malfirme ŝanceliĝas? Cicerono,

Mi vidis fulmotondrojn, – la ventegoj

Fortikajn kverkojn fendis, kaj mi vidis

La fierplenan oceanon ŝveli,

Ĵetantan ŝaŭmon je l’minacaj nuboj;

Sed mi neniam, kiel nun, trapasis

Tra fulmotondro vere flamnaskanta.

Aŭ en ĉielo oni ekmilitas

Aŭ la senmortaj dioj kolerante

Detruon sendas kontraŭ la terglobo.

Cicerono :

Sed ĉu vi vidis ion pli mirindan?

Kasko :

Sklav’ – vi tre ofte estas lin vidinta – 

Maldekstran manon levis, kiu flamis,

Simile al torĉaro, sed la mano

Al fajro sensentema ne varmiĝis.

Plie, – mi tenas nun en man’ la glavon,

Apud Kapitolio mi leonon

Kun sulkiĝanta frunt’ renkontis, kiu

Min preterpasis; cent virinoj palaj

Kunkolektiĝis en amas’, pro timo

Elaliformigitaj, kiuj ĵuris,

Ke viroj flamkovritaj promenadis.

Kaj eĉ la nokta bird’ hieraŭ sidis

Je la tagmezo sur la ĉefvendejo,

Terure kriegante. Kiam tiel

Kuniĝas antaŭsignoj, ni ne diru:

”Ho! ĉio estas plene komprenebla,”

Ĉar ili ĉiam montras, ke okazos

Aferoj gravaj por la samlandanoj.

Cicerono :

La tempoj havas ja vidiĝon strangan:

Alfaras tamen homoj al okazoj

Signifon, kiun ili ne posedas.

Ĉu venos morgaŭ al Kapitolio

Cezaro?

Kasko :

Jes, li Antonion petis

Sciigi vin pri lia ĉeestado.

Cicerono :

Do bonan nokton, Kasko; la ĉielo

Minacas nun.

Kasko :

Adiaŭ, Cicerono.

CICERONO foriras. Eniras KASSIO.

Kassio :

Ho! kiu iras?

Kasko :

Mi, Romano.

Kassio :

Kasko?

Kasko :

Trafite bone. Kia nokt’ ĉi tiu!

Kassio :

Al honestuloj nokto tre agrabla.

Kasko :

Sed kiam la ĉiel’ minacis tiel?

Kassio :

Nur kiam la homar’ kulpiĝis tiel.

Ĉar mi – mi promenadis sur la stratoj,

Min al terura nokto prezentante,

Kaj tiel sen protekto mian bruston

Submetis nudan al la tondra sago;

Kaj kiam fulmostreko el ĉielo

Malrekte saltis, mi min mem starigis

En ĝia trafo kaj brilanta vojo.

Kasko :

Sed kial la ĉielon tiel tenti?

Konvenas, ke per tim’ la homoj tremu,

Se la diaro sendas, kiel signojn,

Heroldojn tiajn por mirigi ilin.

Kassio :

Mallerta estas vi, kaj la viveco

De la spirito, kiun devus montri

Romano, al vi tute mankas, aŭ

Vi ĝin ne uzas. Ja, vi rigardadas,

Paliĝas, kaj surmetas miran veston,

Vidante la ĉielon maltrankvilan:

Sed se la veran kaŭzon vi pripensos

De tiaj fajroj, kaj fantomoj, kial

Petolas la saĝuloj, kaj l’infanoj

Saĝiĝas, kial diferencas birdoj

Kaj bestoj de natur’ kutima sia,

Per unu vorto, kial la aferoj

Ĉi tiuj ordinarajn formojn ŝanĝas

En monstrajn, vi eltrovos, ke la dioj

En ilin enspiradis tiajn ecojn,

Por fari ilin avertiloj, kaj

Timiloj antaŭ nekutimaj faroj.

Mi povas, Kasko, nomi al vi viron

Similan al ĉi tiu nokto, kiu

Malfermas tombojn, tondras, fulmas, muĝas,

Simile je l’leon’ Kapitolia,

Kaj kiu ne li mem potencas pli

Ol ni, sed nun fariĝis monstra, kaj

Timinda kiel la vidaĵoj strangaj.

Kasko :

Ĉu ne Cezaron vi intencas diri?

Kassio :

Ne grave; ĉar Romanoj nun muskolojn

Kaj membrojn havas kiel la prapatroj;

Sed la animoj de virinoj ilin

Direktas, sub la jugo de timuloj

Kontentajn resti.

Kasko :

Jes oni diras, ke la senatanoj

Cezaron kiel reĝon volas nomi:

Kaj li la kronon, kie ajn li estos – 

Sed ne en Italujo – ĉiam portos.

Kassio :

Mi do akrigu tiun ĉi ponardon:

Kassio :

el sklavec’ sin liberigos.

Tiele vi fortigas la malfortajn,

Vi dioj, tiel venkas vi tiranojn:

Nek ŝtona tur’, nek bronzfaritaj muroj,

Malliberej’, nek fortaj ferkatenoj

Deteni povas la fortanimecon;

Sed vivo, laca pro bariloj tiaj,

Neniam ne laŭvole sin eksigos.

Se tion ĉi mi scias, sciu ĉiuj,

Ke tiraneco ne ekzistas, kiu

Min igos kontraŭvole ĝin suferi.

Kasko :

Mi ankaŭ: ĉar ligito ĉiu povas

Denove tondras.

Malliberecon sian neniigi.

Kassio :

Kaj kial do Cezar’ tirano estos?

Li ne de lupo volus ludi rolon,

Se ne Romanoj estus kvazaŭ ŝafoj:

Sed li leono estas kun cervinoj.

Kaj kiu ajn ekbruligonta fajron

Komencas per pajleroj; kia ŝtofo,

Jes, kia mortintaĵo estus Romo,

Nur la nutraĵ’ por fari el malnobla

Cezaro lumigilon! Kordoloro,

Min kien vi kondukis? Eble mi

Parolas kun sklavecamanto; tiam

Mi tuj respondos. Sed ne sen armiloj

Mi estas, kaj danĝeron malestimas.

Kasko :

Kun Kasko, ne mokema babilulo,

Parolas vi. Jen mia mano; zorgu

Pri la nuligo de ĉi tiuj plendoj;

Kaj mi antaŭeniros plej rapide

El ĉiuj.

Kassio :

Jen kontrakto vera staras.

En vero, Kask’, mi jam al mi aligis

Romanojn kelkajn honorindajn, kiel

Partoprenontojn en afero, kie

La gloro kaj danĝero kune staros;

Kaj ili nun sendube min atendas:

Ĉe la peron’ Pompeja: tian nokton

Neniu promenadas sur la stratoj;

Kaj la vidiĝo de l’ĉiel’ flamanta

Kun nia entrepren’ egalkoloras,

Sangema, fulmotondra, kaj terura.

Eniras CINNO.

Kasko :

Sed flanken; iu rapidege venas.

Kassio :

Per la paŝado mi rekonas Cinnon,

Amikon nian. Kien iras Cinno?

Cinno :

Por trovi vin. Ĉu tiu estas Cimbro?

Kassio :

Ne, Kasko, kiu estas kunĵurinto

Por nia cel’. Ĉu oni min atendas?

Cinno :

Mi ĝojas. Dum ĉi tiu nokt’ timinda

Kunfratoj kelkaj ĵus strangaĵojn vidis.

Kassio :

Ĉu oni min atendas?

Cinno :

Jes, en vero.

Se vi, Kassio, povus nur kunligi

Kun aro nia Bruton!

Kassio :

Nu, Cinno, prenu tiun ĉi skribaĵon

Kaj metu ĝin sur la pretoran seĝon,

Kaj Bruto ĝin eltrovos; tiun ĵetu

Tra la fenestro lia: tiun ĉi

Alfiksos vi al la statu’ antikva

De l’fama Bruto; tion ĉi farinte,

Ĉe la peron’ Pompeja nin renkontu.

Ĉu Trebonio kaj Decio Bruto

Ĉeestos?

Cinno :

Ĉiuj krom Metello Cimbro;

Li iris serĉi vin. Nu, mi rapidos

Laŭ via vol’ disdoni la skribaĵojn.

CINNO foriras.

Kassio :

Al la teatr’ Pompeja poste iru.

Ni, Kasko, antaŭ ol tagiĝos, Bruton

Vizitos; ĉar de li la tri kvaronoj

Jam niaj estas, kaj al ni li mem

Elcedos ĉe venonta renkontiĝo.

Kasko :

De ĉiuj estas li tre estimata:

Ĉeesto lia, kiel alĥemio,

Ŝajnigos ĉion ajn, per ni ofendan,

Posedi veran virton kaj indecon.

Kassio :

Tre ĝuste vi valoron lian taksas,

”Kaj kiom ni bezonas lin – ni iru,

Ĉar noktomez’ jam frapis; frumatene

Vekinte lin, ni nepre lin enskribos.

Ili foriras.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.