La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO DE ZAMENHOF

Aŭtoro: Edmond Privat

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XI

ETIKA PENSULO

Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo. Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en silenton.

Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insisti. Li preferis ĉiam la homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo. Nur gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe ribelo eksplodis en la urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj fendaĵoj trastrekis la murojn de la preĝejoj. Du tagojn post la fermo de la kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro eĉ invitis oficiale per diplomata vojo ĉiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis al danko la malferman paroladon.

Pli libera li sin sentis en kunsido privata de la nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis.* Tie li revenis al sia temo plej kara:


* Fondita en Januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.


“Kelkaj Esperantistoj”, li diris, “havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj akceptis la internan ideon ... Oni ĉie komprenas, ke U. E. A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon.”*


* Plena teksto en gazeto Esperanto, no. 62, Ĝenevo, 20 septembro 1909


En 1911, al la Kongreso de Rasoj en Londono, li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo.

Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de la barbara tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj generacioj.

Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan antaŭjuĝon. Post li famaj antropologoj pruvis en sciencaj verkoj, kiel miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en Eŭropo.* Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.


* Prof. Eugène Pittard: Les races chez les belligérants, Genève 1916.


“La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion ... Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos.” Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al la scienculoj ne tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.

Tra la tuta mondo pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj ami kaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.

Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al la vivcelo. La lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun la sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:

“La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur inter vi.”

Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al la homarana ideo.

En aŭgusto 1912, la antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavella la mortintaj reĝoj de nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub la kapelo Sigismonda. Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie, en la universitato, Kopernik instruis.

En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof adiaŭis la honorojn:

“Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia koro estas plena ... sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas.”

“Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.”

En Berno, en 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur la estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidis en la mezo de la kongresanoj kun la edzino. Li spiris pli libere. La saman jaron aperis nova eldono de la broŝuro pri “Homaranismo”. Hispana samideano represigis ĝin.*


* Deklaracio pri Homaranismo, de D-ro L. L. Zamenhof, Madrid 1913


En la antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigas tri aferojn: Esperanto estas lingvo internacia. La “interna ideo esperantisma” prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, “kiu prezentas mian kredon pure privatan”. Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia “suspektebla solidareco” kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por ataki Esperanton.

Kiel naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de malgranduloj pro sia grandeco. Li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La estonteco refaros en la vivo la unuecon de la penso Zamenhofa. Malgraŭ ĉiu malpermeso de la ekstero, tamen lia lingvo jam disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio estos vana. La lingvo kaj la celo de la profeta homo venkos unu per la alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de la homaro.

En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel ĉi la praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:

Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale homan, kaj vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale homaj.

Pri la unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara.

Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo.

Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan pri tiu temo. Cetere, la religia unueco de la popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis la homa libereco. Kiam ĉie malaperos la oficiala privilegio por tiu aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala renkontiĝo.

Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de la Deklaracio pri Homaranismo. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe la romaj aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke la episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de ĉiuj homaranoj: “sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca”. Fondo de kaj aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendata al liberkredanoj, “por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon”.

Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne perfidi siajn samgentanojn.

Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed tial ankaŭ la vorto “liberkreda” ne devas signifi speciale ateista. “Liberpensuloj” ofte fariĝis fanatikaj materialistaj sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtralehomajn festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa estis tiu flanko praktika.*


* Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII.


Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga de la Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante ĉion ofendan al iu konscienco.

Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon forŝiri iun homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun la pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran. Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj parolas nesame.

Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza. Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto, kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:

“Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedo de ‘Dio’ en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!...”*


* El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.


La tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto, kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj. Hejme sur la vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de ŝinko. Laŭ la kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?

En la preĝejoj polaj sonoris muzikado de la orgenoj sub pentraĵoj flamkoloraj. Tie predikis elokventaj pastroj, aludante al eterna gloro de la martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?

Tamen, en la lernejo, kristaninoj turnis dorson al la hebreaj knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis la brakojn ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan korsuferon.

El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan. Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?

“Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu konkreta religio kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata.”*


* El manuskripto pli supre jam citita.


Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj, kiuj perdis la kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma, bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie komunan kuraĝigon al aŭskultado de la konscienco, komunan proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de la inspiro fratema. Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton “etiko” anstataŭ “religio”, ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan kredon aŭ teologion.

“Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus etike, more, kaj komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili.”

“Ni proponas starigi neŭtrale-homan etikan regularon, kiu povus fari el la homoj homojn kaj forigus la abomenindan gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla religio.”*


* El sama.


Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914.

Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke la aŭtoro mem de la lingvo iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta, ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj kongresanoj.

Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed al kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en neŭtrala lando.

Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado. La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra minacis aeron ... Tro malfrue. Tro malfrue ... Io rompiĝis en la koro Zamenhofa.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.