La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO DE ZAMENHOF

Aŭtoro: Edmond Privat

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO III

GIMNAZIANO EN VARSOVIO

Kvardek jarojn pli poste, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per plej terura pogromo:

“En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ...

Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! ...”

Tiel parolis Zamenhof en 1906 dum la kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistoko. Doloris lin la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando. Doloris lin la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formiĝis jam plano kaj volo, ke “pli malfrue”, kiam li estos “grandaĝulo”, li nepre forigos tiun ĉi malbonon. Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. “Se nur la homoj povus kompreniĝi!” li sopiris, kaj infane kalkuladis, kiun lingvon oni povus alpreni por la tutmondo. Poloj malŝatus la rusan, Rusoj ne volus la germanan, Germanoj ne tolerus la francan, Francoj malakceptus la anglan. Kion fari? Nur neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo kaj ĵaluzo. Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn, de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj gentoj.

Kiam el la reallernejo Bjalistoka li transiris al la pola ĉefurbo kun la gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis varsovian gimnazion por klasikaj studoj. La oficialan historion lia klara komprenemo trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en la malfeliĉa litva lando la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Ĉie potencaj ŝtatoj-registaroj prizorgis tion. De jarcentoj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de la momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.

Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontojn, suspekton kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis la korojn de la virinoj, vekis la indignon de la popolo, kreis eĉ koleron – ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris la loĝantaro de la vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras la generaloj, bruas la tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn kaj forgesu ĉiujn pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas “kompensaĵon”. Kontraŭ tiu nun ekmarŝu la impresmaŝino, kaj ĉio same rekomencu! ... k.t.p.

En la genia cerbo de la junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! pensis la knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Ĉesu la malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin profitas. La nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu la monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio ili tenas la tutpovon. Falu la muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu la suno, ili malaperos.

Kun fervoro li lernis la grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, ke homoj revivigu tian lingvon de la antikva tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en la epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum jarcentoj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj? Tamen la latina estas malfacila, plena de antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga por nuna uzado devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.

Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj la tutan tagon, la gimnaziano Zamenhof pensis pli kaj pli. En la familia rondo li ŝatis legi laŭte el la versaĵoj de la poeto rusa Nekrasov, antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la plej ŝatata verkisto. Dum la tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loĝi en ĝiaj kvartaloj for el mondana societo.

Tiuj homoj estas fine la ĉefaj oferoj de la intergentaj incitoj. En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sia sango kaj trankvilo. Tra la tuta mondo la malriĉuloj sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al la griza hejmo, ilia penso serĉas lumon, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans maroj kaj ŝtatlimoj. “Laboristoj ĉiulandaj unuiĝu!” baldaŭ poste jam fariĝis devizo de la amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis la juna Zamenhof. La lingvo helpa de la homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko devas regi ĝian fundamenton.

De tiam li komencis serĉi ion novan per artaj provoj. Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazita sur sola logiko? demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel ba, ca, da, be, ce, de, ab, ac, ad, eb, ec, ed, kaj arbitre fiksi ĉies difinitan sencon? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan forton.

Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem. Ĉerpi el la komuna fonto de la eŭropaj lingvoj, jen la solvo.

Vortaro latina-germana estus plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn kiom eble plej multajn. Vortoj kiel horo, karto, vino, bruna, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. La elekto devus esti kvazaŭ voĉdonado de la plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da esprimoj timigis la junan Zamenhofon. Kiel iri ĝis la fino? Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. “Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo Ŝvejcarskaja (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo Konditorskaja (sukeraĵejo). Ĉi tiu -skaja ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.”* De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multiĝo! Plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur -ino, -aĵo, -isto, -ema, -igi, -iĝi centobligus ĝin. Dek mil vortoj memformiĝus sen aparta lerno.


* El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V.Gernet (Lingvo Internacia 1896, nos. 6-7; Esperantaj Prozaĵoj, p. 239).


Liaj instruistoj en la lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis la francan kaj germanan. En la kvina gimnazia klaso li ekstudis la anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj malregulaj. Riĉa lingvo do tute ne bezonas deklinaron, konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel o, a, e, utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.

Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhofon en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem jam kiel knabo perdis la fidon religian. Lia logiko ne permesis al li kredi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolĉa, montras la malĝojon de la gimnaziano.

Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis la veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjara li akiris novan fidon kaj feliĉon de la animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado.* Posta portreto montras la ŝanĝon en la okuloj. Dolĉeco regas.


* Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.


En la jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la gimnazio. Tiam jam estis preta projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis pri lia longa laborado. Al ili li ĝoje konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses aŭ sep ellernis la sistemon.

En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis lia amikaro ĉe la amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5-an de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de la patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. La unuan fojon sonis lia “lingwe universala”. Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de frateco:

Malamikete de las nacjes Kadó,
kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debá.

(Malamikeco de la nacioj
Falu, falu, jam temp’ estas!
La tuta homaro en familio
Unuigi sin devas.
)

En junio 1879 finiĝis la gimnazia kurso kaj ĉiuj kolegoj disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, “renkontinte la mokojn de la homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola”. Tiel okazas preskaŭ senescepte al la grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboron, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi la gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.

Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. “Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭras plu!” Tiel babilis bonintencaj konsilantoj.

Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur “revulon”? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.

Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versaĵoj kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezulto de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu fordoni la tuton? La patro tion postulis. En lian ŝrankon malaperis ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.