La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO DE ZAMENHOF

Aŭtoro: Edmond Privat

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VI

IDEALISTA PROFETO

Post la morto de la patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno, kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri la amata mortintino kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon de la patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo familia. Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en malriĉa strato de la hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la mondmilito li restis tie. Kiel okulisto, li komencis tre malkaran praktikadon. La klientoj pagis nur kvardek kopekojn – kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ preferis iri ĝis blindeco kun malsano de la okuloj. Nun alvenis popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis la vidon. Baldaŭ lia atendejo pleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera bonfaranto.

Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda specialisto. Tiel li vivis ĝis la morto, tre modeste, tre malriĉe, for el ĉia lukso.* Per penado ĉiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke la ofero lia portas tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis la plumon.


* Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: “Ĉu estas tiu sama Zamenhof, la bonkora okulisto de la strato Dzika?”


Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvis la klopodojn de la novaj batalantoj:

... Vi en la urbo, vi en urbeto,
En la malgranda vilaĝo ...
Tre malproksime ĉiuj ni staras
La unuj de la aliaj.
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?

Per tiu poemo Al la fratoj, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en la vespera silento pensante al la alia “rondo familia”.

Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li pensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis homarano, sed la sorto de la malfeliĉa gento priokupis lin. Kiel studento li jam trovis en la cionistaj rondoj tro da ŝovinismo. La kontraŭa partio de la “asimilistoj” ankaŭ ne plaĉis al li. Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al lumo kaj sincero li celis.

Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj. En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo.

Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno. Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ gent ŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala fundamento de la utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo internacia unuigus ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj.

Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis “Homo sum” kaj elektis la titolon Hilelismo laŭ la nomo de Hillel. Tiu fama klerulo de la antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin laŭ spirito, dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin laŭ litero. Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon, pacon, kaj studadon. “Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj”, tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo ne devus apartiĝi de la ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu devus sin konsideri nur parto de la tuto. Facile estas ja kompreni, kiel tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhofon.

Tamen lia Hilelismo ne vekis entuziasmon inter la Hebreoj en Ruslando. Al ambaŭ partioj ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris politikajn interesojn. Por tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj. Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema.

El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la potenco de la antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de la animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li dediĉis al Esperantistaj samideanoj “Ni kion povos, ni faros”:

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas ...
Ni semas kaj semas konstante.
*


* El la poemo “La Vojo”.


De 1900 al 1905 Esperanto progresis pli rapide. En dek du landoj fondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj societoj ĝin subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La movado iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua kongreso de la Esperantistoj.

Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis, ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj. Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li ne sciis paroladi. Li timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin ĝenis.

Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al la deziro de la Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li klarigos la plej altan celon de la afero komuna.

Kun la edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo. Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En la plej brila ĉefurbo en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. La urbestraro lin akceptis en la urbodomo. La ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro. En la supro de la Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.

Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam delikate. Pezaj estis tiuj tagoj festoplenaj por viro ne mondana kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke tio helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis ĉion pacience. Eĉ malfrue en vesperoj, tre laca, li akceptis ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis, ne pri si, nur pri la mondlingvo.

Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Ili eraris. Tre klare li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li ja tre bone divenis, ke la tuta programo estis zorge aranĝita, dank’ al multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal, Sébert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Tio estis ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista. Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj subakvigi ĉion “internacian” sub ondego ŝovinista. Tial estis prave ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.

Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en “la rondo familia”.

Trans ĉiuj stratoj de la urbeto marborda balanciĝis verdaj flagoj kun la stelo de la espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj.

Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En la kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj en la mano. La teatro de la urbeto jam pleniĝis. Tro malgranda la ĉambrego. Milo da samideanoj premiĝis tie. De partero al balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. Plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga letereto; ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per portreto pendigita ĉe la muro de la sidejo. Ĉiu sciis ja parkere liajn versojn kuraĝigajn:

Tra densa mallumo briletas la celo
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.

En la horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris tiujn vortojn de La Vojo? Pri tiaj spertoj kunparolis la aŭdantaro en la plena salonego. Varmo vastiĝis sub la lamparo. Ekscita tremo ruliĝis tra la amaso dum atendo ... Subite eksonis la muziko de la himno La Espero:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko ...

Samtempe ĉiuj ni stariĝis ... Jen sur la scenejo, kun la estraro de la kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post la salutoj de la urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:

“Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas ...

“Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas: ili estas imagoj de la tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos ...”

“Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! ... Tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj ...”

“Post multaj miljaroj da reciproka surda muteco kaj batalado, nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!” Tiel parolis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭris kun amo.

Li parolis juste, kaj modeste. Li parolis pri Ŝlejer, pli frua pioniro de la ideo mondlingva. Jam li forgesis la akrajn atakojn de li kaj de la volapukanoj. Li parolis nur pri la granda laborado de sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li parolis pri la suferoj kaj espero de la homaro, pri la sankta devo, pri la estonteco de fratiĝo. Li parolis pri la unuaj batalantoj por la celo. Li parolis pri la oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein, Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto memora.

Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon, Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri finon? Lia voĉo penis lastan forton:

“Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:”

“Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fontego de l’ amo kaj vero ...
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas ...
Hodiaŭ ni preĝas.”

“Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro ...”

“Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!”

“Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron ...”

“La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.”

“Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.”

Kiam residiĝis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io flugis en la aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin detrui.

Ho, kara naiveco de la Bulonja tempo! Naskiĝo nova de la homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de la genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de la animo pura. Kortremo de la homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo!... Sur kampoj sangumitaj falis miloj el la plej bonaj. Al urboj kaj vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ? Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.