La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO DE ZAMENHOF

Aŭtoro: Edmond Privat

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO I

LA GENTOJ EN LITVA LANDO

Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de Mickieviĉ en Sinjoro Tadeo:

Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte.

Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras ...
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj ..
.*


* Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t. e. anoj de la litova gento.


Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de la aria mondo. En la norda parto estas parolata ankoraŭ la antikva lingvo litova, proksima al la sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj pensigaj al Hindujo pratempa.

Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis dek-tria jarcento. De la cetera mondo forkaŝita per marĉoj kaj densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de la naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.

Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En la mezepoko teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ plenigis ilin.

Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:

Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron, Popolo, havanta mian instruon en koro: Ne timu ofendon de homoj, Ne tremu antaŭ insultoj.

Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,
Ho brako de l’ Eternulo;
Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,
Ĉu ne vi dishakis Fierulon?
Ĉu ne vi sekigis la maron?
*


* Jesaja LI, 7, 9, 10.


Kiam disfalis la litvo-pola respubliko je la fino de la jarcento dek-oka, preskaŭ la tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. La litovan lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, la blankrutenan tiuj en la sudo. La pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj eĉ Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en la stratoj de la komerco, la juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon la rusa imperio dum la tuta deknaŭa jarcento. En ĉiuj urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj ĉiugradaj. En la palaco loĝis rusa guberniestro. Sur la ĉefa placo brilis la oraj turoj de la rusa preĝejo.

Dufoje la Poloj kaj Litvanoj provis forskui la fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra la tuta mondo sonis la sanga plendo de la heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli peze la venĝa krueleco de la venkinto. Eĉ la rusa lingvo jam trudiĝis devige en la lernejoj.

Kiam Zamenhof estis sesjara knabeto en la urbo Bjalistoko, ĵus finiĝis la dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de la popolo, la rusa registaro klopodis perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. “Divide ut imperes” fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ĉar ĉiu gento jam vivis tre aparte de la ceteraj. Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, la gentajn sentojn jam venenis la disputo.

Pli poste renaskiĝis en la lando nacia movado de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaŭ persekutis la Rusoj kaj malŝatis la Poloj, pro suspekto kaj ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis la cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn kaj malfortigi la reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da malfeliĉaj Hebreoj ekloĝis en Polujo ĉiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al la lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo, kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ Rusoj.

Ĉe premataj nacioj konstanta suferado naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. La litva pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn gentojn de la mondo. Eĉ antaŭ lia mistera renkonto kun la mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita punpagis la pekojn de la ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur tero:

Kiel Kristo ja venkis la tombon,
tiel ankaŭ Polujo revivos,
por savi popolojn kaj Ligon
ilian sigeli por daŭra justeco.
*


* El Libro de l’ Polaj Pilgrimantoj, de Adamo Mickieviĉ, nacia poeto, mortinta en 1855.


Ĉe la polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per tia espero. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado mesiana. Kiu de la ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por la spirito kaj kreas al si propran internan vivon.

Tiel disvastiĝis inter la judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de la Mosea familio sur la promesita tero. Ankaŭ regis inter ili fido senŝancela je la sankta rolo de la Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam la profetoj de la antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi:

Ĝoju kun Jerusalem,
Kaj estu gajaj pri ĝi ...
Jen Mi fluigos sur ĝin
Pacon kiel riveron,
Kaj la riĉaĵon de la popoloj ...
Venis la tempo
Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn.
Ke ili venu kaj vidu Mian gloron
.*


* Jesaja LXVI, I0, 12, 18.


En atmosfero pensa flugis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj en sablo, ĉar la amaso ne komprenas la plej altan sencon de la inspiroj. Nur la nacian flankon la popoloj vidas klare.

Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston siatempe. Nur pri pola ŝtato pensis la Poloj, kaj ekmiris, kiam frate Mickieviĉ parolis al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaŭ blindaj.

En Eŭropo militoj dispafadis pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. La popolojn premis en Kaŭkazo kaj subtenis en Balkano la rusa caro. Lin batis la imperiestro franca, kaj tiun venkis la prusa reĝo. La lastan ribelon de la Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj akriĝis incitoj naciaj, sed en la okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en la oriento ili vivas miksite.

Sur la litva tero kvar gentoj malsamaj loĝis en la urboj, kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis Zamenhof. En kiu loko pli nature alkreskus tia geniulo, kies vido pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans la naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.