La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO DE ZAMENHOF

Aŭtoro: Edmond Privat

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VII

HOMARANO

Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda. Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis Zamenhofon. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton, ne nur lingvan, sed moralan:

“Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo ..., ke ĝia facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.”* La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.


* El la broŝureto Homaranismo de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906.


Dum la vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston, elokventan per si mem. La rusa kaj japana imperioj militis inter si. Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ la carisma regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur la neĝo sangante.

En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por la libereco patruja. Por repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician: “Divide ut imperes.” Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. La tiel nomita “Nigra mano” estis fako tiucela ĉe la polico. Al diversaj urboj ĝi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio la polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta ĉiujn stratojn. Teruro ja minacis. En la litva lando kaj Odeso estis pli facile. Tie la Hebreoj loĝas en tre grandaj nombroj. Frakaso de la butikoj, rabado kaj buĉado sonis bal daŭ. En Kaŭkazo okazis same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj.

Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo, evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub la titolo Hilelismo, li decidis igi taŭga ĝenerale.

Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj, ili devus senti sin homaranoj. Tial Homaranismo estis la titolo de broŝureto, presita sen aŭtora nomo en Peterburgo 1906.* Ĝi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron. Antaŭparolo mallonga ĝin klarigis:


* Ĉe D. P. Veisbrut, Troickij prospekt, no. 14.


“La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco, kaj justeco.”

La antaŭparolo aludis la sperton de la bulonja kongreso, kiel pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:

“Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo.” Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En 1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de tiam li metis sian nomon sur la novaj eldonoj de la broŝuro.

En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj, Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj; Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj. Tial en punktaro Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingvapolitika, alia religia.

En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe, sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn, kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: “Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi.”

Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo, tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la nomo “Dio” aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia, komentariojn donitajn de la grandaj instruintoj de la homaro, laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn.

Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj trudu la gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe pli grava.

Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento mora, ne nur idea. La ĉiutaga vivo en Eŭropo orienta montras la neceson de vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo. Ĵuro sur Biblio aŭ per levo de la mano. Atesto kun ĉapo aŭ sen ĉapo sur la kapo. Ĉio simila povas ŝajni tre ridinda okcidente. Ĝi tamen kaŭzis oriente batalojn dum jarcento. Ĝi tuj ĵetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaŭ insulton. Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio, la juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj=Hebreoj, Romaj katolikoj=Poloj, Grekaj katolikoj= Ukrajnoj, Protestantoj =Germanoj. Eĉ se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon, ĉiuj sin enskribis laŭ la genta religio, pro la nombro. Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika! Tial Zamenhof preparis neŭtralan fundamenton ankaŭ per zorgo rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimiĝu je sincero. Sur la lasta paĝo de la broŝuro staris preta respondaro por laŭvolaj aliĝantoj. Jenaj fakoj apartiĝas: hejmo, patrujo, gento devena, lingvo gepatra, lingvo persona, religio laŭkreda. Nur tia demandaro ebligus ĉiun diri plenan veron, ne perfidante suferantajn samgentanojn.

La gepatra lingvo Zamenhofa estis la rusa, la persona estis la pola. Lia gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia. Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aŭ kun Poloj kontraŭ la Hebreoj.

Tial la homarana formularo proponas modelon tre praktikan por estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaŭ ĉiuj dek du punktoj de la broŝuro povas celi du efikojn. Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro por leĝaro pli justa inter homoj. La dek kvar principoj noblaj de Wilson nur montris al la regantaj diplomatoj tion, kion ili devus fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Ŝiraĵoj de la papero disflugus sub la tablo verda. La nacioj ilin kaptus, kaj ĉiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.

Dume, la programo Zamenhofa povas tuj gvidi la homojn, kaj influi poste la leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon: Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn agojn. Juĝu homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. La lando apartenas ne al unu gento, sed al ĉiuj loĝantoj. Ne trudu vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la nomon “homo” super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al la regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun aligentuloj. Via kredo religia ne estu hereda, sed sincera. Kun alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale homa kaj helpema. Kun homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.

En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke la homaranoj nomu ĉiujn landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso -io al ĉefurbo, kiel Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ starigon de templo homarana en ĉiu urbo. Aliĝintoj devus:

“... frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma, vivo-reguliga religio komunehoma ... En la templo homarana oni aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia ‘mi’ al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Ĉi tiu templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj: tiu ĉi templo devus donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon, k.t.p.” Pli poste Zamenhof nur lasis la proponon pri fondiĝo de tia komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj. Laŭ lia celo kaj espero la homaranoj ĉiam plimultiĝos en la mondo. Konstanta komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo, neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj. La rondoj kreskos. La ondoj fluos. La influo disvastiĝos. Iom post iom, sen rompado, sen ofendo, tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa popolo de popoloj.

Al tiu revo li fordonis sian tutan vivon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.