La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


INFANOJ EN TORENTO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2
Dua Parto
1 2 3

III.

En la fino de aprilo aperis en Torento kelkaj fremdaj sinjoroj, kiuj inspektis la uzinojn. Poste venis aliaj. La kontoro reviviĝis, telefonoj sonoris, skribmaŝinoj klakadis, inĝenieroj laboris pri desegnoj kaj kalkuloj. Grupo post grupo da laboristoj estis revokata al la hejmo. El nordo kaj sudo, el oriento kaj okcidento ili venis. Gaje kiel infanoj salutis sin malnovaj kamaradoj, kiuj dum jaroj ne renkontis unu la alian. Denove klakadis lignoplandaj pantofloj sur la stratoj, denove oni ellitiĝis kaj manĝis kaj trinkis kafon laŭ la horloĝo.

Sur la fervojo inter la stacio kaj la uzino venis trajnoj kun brikoj kaj ligno, kun karbo kaj ferŝtono, kaj la rustintaj relsurfacoj denove komencis ŝtalbrili en la suno. Ĉarpentistoj, masonistoj kaj centoj da aliaj laboristoj estis intense okupitaj en ĉiuj partoj de la uzino.

La homoj plivigliĝis, acidaj kaj inertaj mienoj kvazaŭ sorĉe malaperis, inter la laboristoj regis amika kaj kora spirito kiel neniam antaŭe. En la vesperoj la kortoj kaj la peronoj estis plenaj de homoj, kiuj babilis kaj diskutis.

– Ke ni sukcesis ĝisvivi tiun ĉi momenton! oni diris. Oni apenaŭ kuraĝas kredi, ke tio ĉi estas vera.

– Sed klarigu, diris aliaj, kial ni povas ricevi laboron nun sed antaŭe ne povis! Panon ni ja ĉiam bezonas.

– Ĉu vi kredas, ke la sinjoroj zorgas pri nia pano? La konjunkturoj pliboniĝis, iu vidas eblecon gajni monon, jen la afero. La mondo estas regata de mono, ne de panbezono. Kaj konjunkturoj ... oni bezonas pli da militŝipoj, pli da kanonoj, pli da pafiloj, pli da tankoj kaj flugmaŝinoj. La sinjoroj bezonas nian helpon, kiel ili bezonas la helpon de miloj kaj centmiloj da laboristoj en aliaj lokoj, en tiu ĉi lando kaj en aliaj landoj.

– Do nia pano donos morton al kamaradoj en aliaj landoj! – Eble, eble eĉ al ni mem, ni ne konas la estonton. Sed kion fari? Panon ni ja devas havi.

– Estas tiel. Vole-nevole ni povas diri nur tiel, kiel iam preĝis vespere iuj marbordanoj: Dio ĉiopova, kompatu nin kaj lasu ŝipon en tiu ĉi nokto surfundiĝi ĉe nia malriĉa bordo! Tiel oni rezonis, sed tamen regis gaja humoro. La granda mondo, fremdlandaj kamaradoj kaj gravaj mondokazoj estis palaj imagoj kompare al la fakto, ke oni denove havas eblecon por kontentiga vivteno.

Kaj iun vesperon en la mezo de majo leviĝis la unuaj fumnuboj el la tuneloj de la lamenejoj. Estis belega tago kun blua ĉielo kaj sunlumo sur juna verdaĵo, sed pri la belo de la printempo neniu atentis. Ĉe fenestroj, sur kortoj kaj stratoj estis homoj, kiuj en solena silento rigardis al la uzino. Ekstere ĉio aspektis ĉiutageca, sed en la animoj regis tremiga atendo kaj sento de granda festo.

Kvazaŭ sankta bensigno suprenglitis la unuaj fumvualoj en la kvieta aero, kaj baldaŭ la tubegoj komencis elpuŝi nubojn da fumo, kiu estis nigra kaj dika kaj bole moviĝis sub la blua ĉielo kaj poste disglitis super la tutan valon.

* * *

Arne estus ŝatinta tiun scenon, sed li ne troviĝis inter la rigardantoj. En tiu momento li kaj Paŭlo en malhela uzina magazeno ŝarĝis brikojn sur relĉaron. Jam de la mateno ili estis okupitaj per briktransportado, kaj Paŭlo blasfemis pro siaj preskaŭ detruitaj ledgantoj, sed Arne estis ankoraŭ pli malfeliĉa, ĉar li ne posedis gantojn kaj nur nun spertis, ke ili foje estas necesaj. Malgraŭ la ĉirkaŭvinditaj sakĉifonoj liaj manoj doloris kvazaŭ pro brulvundoj, ĉar la haŭto estis tiom forfrotita, ke sangogutoj trapenetris ĝin.

Kiam ili finŝarĝis, Paŭlo rigardis sian horloĝon kaj diris, ke estas tempo por trinki kafon. Preninte siajn varmbotelojn ili sidiĝis sur la brikamason. Arne forprenis la ĉifonojn kaj rigardis siajn detruitajn manojn.

– Krajono kaj kretoj estas pli agrablaj por la manoj ol brikoj, ĉu ne? diris Paŭlo duone ŝerce duone kompate.

– Certe, sed finfine ne tre gravas. Brulvundita infano evitas la fajron. Vespere mi aĉetos gantojn.

Paŭlo per malgrandaj glutoj trinkis de la varmega kafo kaj kun pripensa mieno rigardis al Arne.

– Se mi havus vian talenton, mi ne longe restus tie ĉi.

– Ĉu vi malŝatas la laboron?

– Ne. Ni havas ja sufiĉe agrablan laboron. Sed se mi povus gajni same multe aŭ eĉ multe pli da mono en pli agrabla maniero, mi ja estus stulta, se mi ne farus tion. Ĉu Greta Garbo ne estus freneza, se ŝi ankoraŭ restus nekonata kaj senmona frizeja knabino anstataŭ esti tiu Greta, kiu ĝi nun estas. Estas ja klare. Sed oni devas havi talenton.

– Vi do opinias, ke mi povus fariĝi io simila al Greta Garbo?

– Ne precize tiel, diris Paŭlo kaj ridis. Por fariĝi tiel riĉa kaj tiel fama oni certe bezonas neordinare grandan talenton. Sed talenton vi ĉiuokaze havas, kaj vi estus stulta se vi ne utiligus ĝin. Iam mi legis en gazeto, ke Zorn gajnis terure multe da mono per sia pentrado, ricevis dekmilojn da kronoj por nur unu portreto. Eble vi ne fariĝos tiel eminenta, sed tamen ... Se oni havas talenton, oni devas uzi ĝin.

– Nu ja ... diris Arne meditmiene kvazaŭ li pripensus la konsilon de Paŭlo. Sed ankaŭ vi ja havas talenton. Kaj vi havas belan vizaĝon kaj bonan figuron. Kial ne fariĝi filmaktoro?

– Tion mi ne malŝatus. Sed ... vidu, mia talento sufiĉas por amuzi la klubanojn per kantoj kaj anekdotoj kaj mimiko, sed ĉu ĝi sufiĉus por gajni monon per ĝi, tion mi ne scias. Sed estu certa, ke mi ne preterlasus okazon, se ĝi proponus sin! Paŭlo bruligis cigaredon kaj kun kontenta mieno duonkuŝe etendis sin sur la brikoj. Arne ankoraŭ trinkis kafon, kaj dume li silente kaj ŝajne animforeste rigardis Paŭlon.

– Ĉu mi ne pravas? demandis Paŭlo kun rideto.

– Pravas? diris Arne kvazaŭ vekiĝante el revoj. Aha, tiel! Mi ne pensis pri tio. Ĝuste nun mi ŝatus desegni vin, se mi rajtus fari laŭ propra plaĉo.

– Desegni min! Terure stulta vi estas. Talenton vi havas sed vi ankaŭ devas esti prudenta. Hieraŭ post laborfino vi ja desegnis du laboristojn, kiuj ŝovis pezan relĉaron supren al la gisejo. Certe bone, oni vidas, kiel ili streĉas la tutajn korpojn. Sed vi povas desegni la tutan uzinon kun ĉiuj laboristoj kaj ĉiuj laboroj kaj fari tion perfekte talente, sed vi tamen ne havos sukceson. Kiu homo aĉetus ion tian? Oni devas uzi la talenton por tio, kion la homoj ŝatas, alie ĝi restas senvalora. Desegnu belajn knabinojn kaj virinojn kiel tiu Zorn kaj kiel la desegnistoj de la semajnaj gazetoj, tiajn, ke la riĉaj sinjoroj sentos plezurtremon en la tuta korpo, kiam ili vidos ilin. Aŭ ion alian, egale kion, se ĝi nur estos tre agrabla por la homoj. Ĉu vi kredas, ke oni ŝatus miajn prezentadojn en la klubo, se mi kantus tedajn strofojn pri laborantaj homoj aŭ rakontus pri nia briktransportado? Paŭlo estingis sian cigaredon, elaste saltleviĝis kaj komencis fajfi la lastan popularan melodion. Arne vindis la sakĉifonojn ĉirkaŭ siajn manojn, kaj ili prenis lokon malantaŭ la ĉaro kaj ekŝovis.

– Vidu, jam estas fajro en la fornoj! diris Paŭlo post elveno el la magazeno kaj per la kapo faris geston al la suproj de la tubegoj.

Arne rigardis supren kaj ekvidis la fumnubojn.

– Jes, estas bone, ke ili denove funkcias, li diris kvazaŭ konstate. Li ekpensis pri la iamaj interparoloj inter la rondanoj. Tiam eĉ li entuziasme partoprenis en la revoj de Johano, sed nun li sentis sin preskaŭ indiferenta.

Arne nun laboris jam de du semajnoj. Kiam oni komencis la preparajn laborojn, li iris al la kontoro kaj petis pri okupo. Tie oni sendis lin al la estro de la eksteraj laboroj, kaj tiu tuj akceptis lin.

Kiam li anoncis tion al la patrino, ŝi ekĝojis sed nur momente.

– Kaj via desegnado? ŝi diris preskaŭ malgaje. Tion vi volas pli ol ion alian, kaj mi sentas, ke vi pravas. Vidu, ankaŭ via patro havis la saman inklinon, jes, via patro. Sed kion vi povos fari, se vi restos en la uzino?

– Mi ne povos resti hejme sen monakiro, kiam patro revenos. Cetere ni bezonas la monon, tre bezonas. Kaj mi ja ne devos resti tie por ĉiam.

– Jes, mi komprenas, ke momente estas necese. Sed ne tro longe! Ŝi rigardis lin kun kortuŝita mieno, kaj ekmovis la brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki lin.

– Vidu, mi tiel ĝojus, se vi sukcesus, eĉ se vi gajnus nur modestan vivtenon. Fari belajn bildojn estas bela vivo ...

– Ĉu vi iam vidis verajn pentraĵojn? demandis Arne.

– Nur kelkajn, kiujn pentris via patro. Post kelkaj tagoj la patro revenis por rekomenci sian laboron ĉe la rostforno. Li venis vespere, kaj Arne estis hejme. Kiel ordinare li tre malmulte parolis sed estis en ekvilibra humoro. Post la vespermanĝo li direktis siajn okulojn al Arne kaj fiksrigardis lin dum kelkaj momentoj.

– Nu ... kiel statas por vi? li demandis.

– Mi komencis labori antaŭhieraŭ.

La vizaĝo de la patro iomete heliĝis, kaj li faris aproban kapklinon.

– Bone. Pri via salajro ni povos poste paroli. Dank’ al Dio, ke normalaj cirkonstancoj revenas! Kaj kiel antaŭ la krizo li denove faris siajn laborperiodojn, dormis aŭ ripozis dum la liberaj horoj, foje grumbletis, sed ĝenerale ŝajnis tute kontenta pri sia vivo. Kiam li en iu vespero vidis, ke Arne okupas sin pri desegnado, li malestime rikanetis.

– Ĉu ankoraŭ vi okupas vin pri tiuj infanaĵoj? Nu ja, por mi estas egale, se vi nur fidele zorgos pri via laboro.

Feliĉe por Arne lia laboro estis sufiĉe varia. Preskaŭ ĉiutage renkontis lin novaj okupoj, li malofte bezonis resti longe en unu loko sed migris kun relĉaroj de unu angulo al alia en la industriejo, kaj dum nur du semajnoj li havis ses diversajn laborkamaradojn. Unu tagon li laboris kune kun samaĝa knabo, kiu de mateno ĝis vespero edifis lin per sporto, temo malmulte interesa por Arne. Sed li estis bona kamarado kaj ne kondutis kiel tiu, kiu en alia tago estis lia kunulo kaj konstante provis faciligi sian laboron je la kosto de Arne, rekompencante lin per la plej naŭzaj priknabinaj oratoraĵoj. Kiel savanto el la malfeliĉo venis religia, brilokula kaj bonkora maljunulo kiu dum tri tagoj je konvenaj okazoj instruis lin pri la bona vojo kaj cetere rakontis multajn agrablajn historiojn. Poste la laborestro kunigis lin kun junulo, kiu predikis kontraŭ alkoholo kaj fervore klopodis anigi Arnen al la bontemplanoj. Lin anstataŭis poste agrabla, malmultevorta knabo, kiu per korespondkursoj preparis sin por mezlerneja ekzameno. Ili fariĝis tre bonaj amikoj, kaj Arne bedaŭris, kiam li devis disiĝi de li por labori kune kun Paŭlo. Paŭlon li ne ŝatis, sed post kelkaj laborhoroj kune kun li, li trovis, ke Paŭlo estas bona laborkamarado kaj ŝajne ne tiel malbona kiel li antaŭe imagis.

Li spertis, ke la komuna laboro rilatigas la homojn unu al la alia en tute alia maniero ol la eksterlabora vivo. En la kuna okupo la kamaradoj vole nevole kaj nekonscie preskaŭ tuj aperigis siajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn. Kelkajn el siaj kunuloj li konis jam antaŭe, sed nun li dum unu tago pli intime konatiĝis kun ili ol antaŭe dum jaroj. Kaj li konstatis, ke ĝenerale ili estas pli simpatiaj, ol li antaŭe estus supozinta, kaj eĉ ĉe tiuj, kiujn li ne ŝatis, li trovis almenaŭ iun bonan flankon, kiu agrabligis la provizoran kunlaboron. La plej multaj estis etpensaj, havis limigitan komprenpovon, sed esence ili ne estis malbonaj aŭ malagrablaj homoj.

Ofte li pensis pri siaj kamaradoj en la rondo kaj sopiris al ilia societo. En la rondo troviĝis ia sento, ia anima vasteco, ia nedifinebla sed memkomprenebla senco de komuna vivo. Tion li ne trovis en la kunesto kun siaj laborkamaradoj.

Kiam Alekso deĵoris, Arne tiam kaj tiam dum liberaj minutoj faris mallongan viziton al la elektra stacio. Alekso jam preparis siajn florbedojn, kaj la unuaj folietoj komencis elŝovi sin el la tero.

– Ili havas fidon kiel la sinapa semo en la parabolo, sed mi dubas, ĉu la fido sufiĉos por vivteni ilin en la nuna medio, diris Alekso.

– Ĉu vi ne ŝatas la novan staton, demandis Arne, vidante la mienon de Alekso.

– Parte ŝatas, parte ne. Por mi la silentaj jaroj havis sian agrablon.

Kaj li ridetis kaj rigardis en la okulojn de Arne.

– Finfine oni devas adapti sin al tio, kio estas necesa ... malgraŭ tio, ke la floroj ne same bone kreskas.

– Estis ja pli agrable antaŭe, kiam ni tie ĉi rigardis la stelojn, konsentis Arne.

– Certe. Sed stelrigardado ne donas panon al la homoj. Kaj estas utile por vi ricevi sperton ankaŭ pri teraj aferoj.

* * *

Johano fariĝis helpanto en la forĝejo. Tio pli bone respondis al lia ideo pri laboro ol lia ĝardenlaboro en la pasinta jaro. La maljunulo, kiu mortis en la pasinta aŭtuno, foje rakontis al la rondanoj pri siaj spertoj kiel forĝista helpanto en la malnova tempo. Estis severa laboro, ofte senĉesa martelado de mateno ĝis vespero, dum dek du longaj horoj kaj foje pli, ĝis la fingroj rigidiĝis ĉirkaŭ la martelega tenilo kaj apenaŭ estis forigeblaj de ĝi, kiam venis la paŭzeto post la martelado. La brakmuskoloj doloris kaj malmoliĝis ĝis laborrifuzo, la manoj pleniĝis de vezikoj. Kaj dume la forĝisto kolere insultis kaj blasfemis pro sia mallerta helpanto, kiu neniam lernas frapi sur la ĝustan lokon aŭ teni la martelegon en la ĝusta maniero.

Estis multaj tiaj aferoj en la forĝejaj rakontoj de la maljunulo, sed malgraŭ tio la fantazio de Johano trovis la forĝejan laboron agrabla, ĉar fortan laboron li ne timis.

Sed la forĝejo, kie Johano komencis lerni la fundamentojn de la metio, estis pli moderna, kaj li ne bezonis trostreĉi siajn fortojn. Multaj mekanikaj martelegoj de diversaj dimensioj kaj kun diversaj nomoj staris tie kaj tie en la vasta ejo. Varmiginte pli grandan ferpecon la forĝisto tuj kuris al unu el ili sen atenti pri la laborpreteco de Johano. Tio ne plaĉis al Johano, li sentis sin kvazaŭ superflua. Foje li akompanis la forĝiston por rigardi lian laboron, foje li restis ĉe la amboso rigardante la montrilojn de la granda murhorloĝo. Malgraŭ la ok forĝistoj kaj iliaj helpantoj, malgraŭ la flamantaj fajroj, la ĉiama bruado, la laboro kaj la okazaj babiloj kun la kamaradoj, malgraŭ tio kaj ĉio alia, kio estis nova por li, li tiam kaj tiam rigardis al la horloĝo kaj deziris, ke la montriloj moviĝu iom pli rapide. Aŭ li rigardis tra la altaj fulgokovritaj fenestroj, vidis sunbrilon kaj peceton de blua ĉielo, kaj lia penso vagis for al lagoj kaj arbaroj, al agrablaj horoj inter la rondanoj.

– Lasu tiun ĉi pecon al mi! li foje petis, kiam la forĝisto estis preta foriri al iu el la mekanikaj marteloj. La forĝisto rigardis lin kun kurioza mieno, kaj se la laboro ne estis tro urĝa, li eble konsentis.

– Vi estas stranga knabo, li poste diris. Ĉu estas tro malmulte da laboro por vi?

– Preskaŭ, konsentis Johano. Mi volas senti, ke miaj brakoj moviĝas.

– Iom neordinare, murmuris la forĝisto kaj ridetis aprobe. Vi estas bona forĝistmaterialo.

La laŭdo ne malplaĉis al Johano, sed iel la vorto forĝistmaterialo subite ŝajnis al li malagrabla. Li foje aŭdis tiajn ŝercajn vortojn pri junuloj aŭ knaboj por indiki iliajn kvalitojn kaj ordinare li trovis ilin bona ŝerco. Sed la forĝisto elparolis la vorton kun certa nuanco de metiista fiereco, kaj tiu nuanco kaptis la atenton de Johano, kaj li pensis pri ĝi kaj eksentis ioman ribelemon.

Tiel do! Li estas materialo, el kiu oni povas fari forĝiston, pli malpli kun lia konsento kompreneble, sed tamen materialo. Kaj esti forĝisto, kun ĉiuj bonaj kvalitoj de forĝisto, estos do la enhavo kaj senco de lia vivo, se li konsentos. Ĉio alia estos flankaĵoj. La gejunuloj estas materialo el kiu formiĝas forĝistoj, ĉarpentistoj, lamenistoj kaj aliaj laboristoj ĉiuspecaj. Li estos forĝisto kaj Eriko kaj Arne estos aliaj -istoj, kaj Ajna, Alda kaj Brita estos iaj -istinoj, edzinoj eble, hejmistinoj ... dum tagoj kaj jaroj ĝis griza maljuniĝo ili plenumos siajn rolojn, kaj ĉio alia estos flankaĵoj kompare al tio.

Kaj kvazaŭ por serĉi pruvon por siaj pensoj li lasis siajn rigardojn iri de fajrejo al fajrejo. Jes, esti forĝisto estas la vivrolo de tiuj homoj, kaj ili eĉ konscias pri tio kaj kun certa fiereco plenumas sian rolon. Ilia signifo donas al iliaj mienoj kaj parolo certan dignon, kiu ordinare mankas ĉe la eksterprofesiaj laboristoj, kaj kiu cetere ne estas malagrabla. Sed se tiu digno dependus ankaŭ de io alia ol ilia forĝisteco, ĝi ŝajnus al li pli agrabla. Esti forĝisto estas la ĉefa senco de ilia vivo, kaj ĉio alia estas flankaĵoj.

Ĉio alia? Kio do estas ĉio alia ... eble nur sentoj de malbonhumora knabo? Sed tamen ... Kaj liaj pensoj iris al liaj geamikoj en la rondo kaj al ilia komuna vivo. Tamen ekzistis io alia, io ... kio ŝajnas al li pli grava kaj pli sencoplena ol esti forĝisto, kaj kio devus havi la unuan lokon en la homa vivo. Alekso ... Alekso estas elektristo, sed finfine tiu kvalito estas ĉe lia flankaĵo, troviĝas ĉe li io pli grava.

Li memoras siajn iamajn revojn pri laboro kaj memstareco, revekiĝas en li bildo de sablejo kun ludantaj infanoj, li kaj Arne estis laboristoj. Ajna mastrumis ... kaj li tiom ĝojis pro estonta laboro. Sed nun la laboro ne estas tio, kio ĝi estis en liaj revoj, la revita memstareco fariĝis ligiteco, ligiteco por la tuta vivo ... Tiamaniere li tiam kaj tiam pensas dum la longaj tagoj. Ordinare la vagado de liaj pensoj finiĝas per tio, ke li iom ekhontas pri siaj sentoj, kaj li demandas sin ĉu li eble estas malkuraĝa, maltaŭga, nelaborema. Ne, ne, laboro estus agrabla, kaj li ne estas malkuraĝa, sed ... laboro en alia maniero, sen tiu ligiteco.

Kiel do sentas la aliaj junuloj? Ĉu li sola havas tiajn pensojn? Certe ili ne ŝatas sian ligitecon, tiom li povas vidi, sed ili ankaŭ ne montras rektan malŝaton, ŝajne ĝi estas por ili io memkompreneble necesa sed cetere indiferenta. Kaj la plenaĝuloj? Ili ŝajnas kontentaj, kvazaŭ ili nenion rimarkus. Eble oni iom post iom povas alkutimiĝi. Sed kutimiĝi ... al vivolonga ligiteco ... trovi tion natura kaj memkomprenebla, esti forĝisto kaj rigardi tion kiel la sencon de la vivo! Li memoras la ĝardeniston. Neniu povus suspekti, ke li ne sentas sin feliĉa inter floroj, legomoj kaj fruktarboj. Tamen li foje dum ilia kuna laboro malkaŝis, ke li ne estas kontenta. Havigi al si propran ĝardenon estis lia revo. Laborante kiel dungito oni nur duone sentas sin kiel vera homo, li diris.

Eble ankaŭ la ŝajne kontentaj laboristoj havas la saman senton, eble ankaŭ al ili la montriloj de la horloĝo ŝajnas tro malrapide proksimiĝi al la horo de manĝopaŭzo aŭ laborfino. Sed por ili revado pri io propra estus nur sensenca fantazio. Ili dependas de la uzino, dependas de dungantoj ... Sed baldaŭ devas esti manĝopaŭzo ... Li momente forgesas la horloĝon sur la muro kaj elprenas el la poŝo sian propran, kiu iam apartenis al la patro, kaj kiun Eriko kaj Ejnar ne volis porti, ĉar ĝi ŝajnis al ili tro simpla, tro malmoderna. Li rigardas ĝin sed subite forgesas, ke li volis ekscii la tempon. Tiu malnova horloĝo ... dum tagoj kaj jaroj, dum tuta homvivo ĝi elmezuris por la patro senfinan ĉenon de minutoj kaj horoj de penado kaj ligiteco ĝis lia fino. Nun ĝi transiris al la filo, kaj dum tagoj kaj jaroj ... Sed denove li ekhontas pri siaj sentoj.

Diable! li diras interne kaj perforte forskuas la malgajajn pensojn. Vi estas malkuraĝulo! Oni devas akiri monon por siaj bezonoj, kaj ĉar la mondo estas tia, vi devas adapti vin al ĝi kaj iel, iel ... Li levis la kapon kaj renkontis la rigardon de la forĝisto, kiu ĉe la fajrejo atendis la varmiĝon de la fero.

– Vi aspektas tiel malgaja ... kvazaŭ vi sopirus rekuri al panjo, diris la forĝisto. Fajfu strofeton kaj gajigu! Forĝisto ne devas havi tian mienon.

* * *

Sed la sento de ligiteco ne estas forigebla per momenta fajfado. Ĝi foriras, sed ĝi revenas, malpli forta sed tamen premanta. Kiam Johano en iu vespero sidis hejme kune kun Eriko, li komencis vortigi siajn sentojn al la frato. Li ne plendis, kaj li ne ŝajnis malgaja. Li parolis pri laboro kaj laboristoj ĝenerale, en sia ordinara babila maniero, kvazaŭ la tuta afero estus nur temo por rezonado kaj ne koncernus lin mem.

Eriko laboris en la lamenejo, li ŝajnis tute kontenta pri sia okupo. Dum la liberaj horoj li daŭrigis sian studadon aŭ legis laboristajn gazetojn kaj diversajn librojn. Tre okupis lian intereson kelkaj libroj pri socialismo, kiujn Jern pruntis al li. Li atente kaj interesite aŭskultis la vortojn de Johano.

– Jes, jes, kompreneble vi pravas, li diris, kiam Johano finis.

– Ĉu vi havis tiun senton, tiujn pensojn, kiam vi unue komencis labori? demandis Johano.

– Malmulte. Mia laboro ne estis tro peniga, kaj en mia kapo estis aliaj aferoj. Mi ne pensis ... Kompreneble mi pli ŝatis liberecon kaj amuziĝon ol laboron, sed cetere mi ne cerbumis pri la afero.

– Kaj nun? Eriko ridetis, kaj la firma, celkonscia esprimo de lia vizaĝo ŝajnis firmiĝi ankoraŭ pli.

– Nun. Trankvile antaŭen, trankvile antaŭen! Iam ni havos nian propran, verdire kune sed tamen nian propran. Sed pri tio vi ja scias same bone kiel mi.

Johano rigardis lin pripense.

– Tiam laboro estos io alia ol nun, ĉu ne?

– Certe, diras Johano kaj kapklinas konsente, sed indiferente.

Li silentas, kaj Eriko komencas legi sian gazeton. Post kelkaj momentoj Johano leviĝas kaj diras preterpase:

– Mi volas ripari mian reton. Estus agrable iri al Perkolago iun sabatvesperon.

* * *

La komerco estas vigla en la gazetvendejo, kaj Alda pasigas preskaŭ la tutajn tagojn malantaŭ la vendotablo, kiu estas kovrita de sensacirubrikaj taggazetoj, semajnaj gazetoj kun alloga eksteraĵo de multkolora romantiko aŭ impona fotarto, kajeroj diversnomaj kun “veraj rakontoj el la vivo”, filmgazetoj, radiogazetoj, sportgazetoj, loteriaj gajnolistoj.

– Kiel feliĉa vi estas, kiu povas senkoste legi ĉiujn interesajn rakontojn, diris al Alda konatino el la klubo, kiu ĉiusemajne aĉetis iun “familian” gazeton kaj kelkajn kajerojn kun “noveloj”.

Alda faris grimacon.

– Eble legaĵo estas por vi, kio estas kukoj por infano de sukeraĵisto. Sed se mi estus en via loko, mi certe forgesus la klientojn por la gazetoj kaj la libroj.

– Mi tre ŝatas legi, diris Alda. Vidu, tie ĉi ni havas kelkajn sufiĉe bonajn librojn! Ankaŭ kelkaj esperantaj libroj troviĝas tie.

Kaj ŝi montris al la interna ekstremo de la vendotablo, kie la patro elmetis specialan kolekton de libroj, kiujn li trovis valoraj, sociaj kaj socialismaj verkoj kaj kelkaj socitendencaj romanoj.

La knabino iris tien, rigardis la librojn, foliumis en kelkaj kaj legis peceton tie kaj tie. Post kelkaj minutoj ŝi revenis al Alda.

– Ĉu iuj homoj aĉetas de tiuj libroj? ŝi demandis.

– Verdire oni tre malmulte aĉetas de tiuj.

– Mi supozis tion. Eble ili estas valoraj, sed interesaj ili ne ŝajnas al mi. Ŝajne tiuj romanoj temas pri vivo de laboristoj. Tion ni ja konas el propra sperto. Estas la ne ordinaraj aferoj, kiuj estas interesaj, kaj rakontoj pri medioj, kiuj estas pli agrablaj ol tiu de laboristoj. Ĉu ne? Alda ekrigardis ŝin. La mallerte pudrita vizaĝo, la multbukle frizitaj haroj kaj la kurioza tutmoderna ĉapelo subite ŝajnis al ŝi kiel stranga maskaĵo de malgranda infano, kiu ŝatas fantazii kaj ludi, sed ankoraŭ ne estas klare konscia pri sia konduto.

– Mi komprenas ... Sed tiun esperantan romanon vi povus aĉeti. Mi estas certa, ke ĝi same interesus vin kiel la noveloj kiujn vi ŝatas.

– Povas esti, tio estas, se mi povus legi ĝin.

– Vi ja havas vortaron.

– Jes. Sed kial tiom klopodi, se ekzistas same interesaj rakontoj en nia propra lingvo? Eble poste, kiam mi pli bone scios esperanton.

– Ĉu esperanto interesas vin?

– Ho jes! La kunvenoj plej ofte estas agrablaj, eĉ amuzaj, kaj kiam oni ne havas ion alian por fari ... Sed Jern havis opinion tute kontraŭan al tiu de tiu knabino. Iam starante apud la vendotablo kaj ekzamenante la diversajn publikaĵojn li turnis sin al la patro de Alda kaj eksplodis:

– Ĉu via konscienco vere permesas al vi trankvilanime disvendi tiom da stultaĵoj al senprijuĝaj homoj? La patro levis la ŝultrojn kaj ridetis acide.

– Amiko, ĉu vi konas la maksimojn de la Rochefoucauld? li diris post momenta silento. Inter ili troviĝas ankaŭ tiu ĉi, la grandioza kvardekdua: “Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion” ... Mi kraĉas al la stulto de la homoj, sed finfine mia vivteno dependas de tiuj homoj. Oni rezignas ... Sed rigardu tiun ĉi semajnan gazeton!

– Mi konas ĝin. Ĝi estas bona, per ĝi ni iom post iom povos venki potencon de la cetera stultigaĵo.

– Se mi ne vendus ĝin, mi estus aĉulo, ĉu ne?

– Mi konsentas.

– Amiko, vi diferencigas aferojn unu de la alia laŭ nomoj, ne laŭ enhavo. Tiu ĉi gazeto estas eldonata sub la suspicoj de kelkaj gvidantoj de la popolkleriga movado kaj gvidantaj socialdemokratoj, kaj per ĝi oni celas, laŭdire, doni bonan legaĵon al la laboristoj kaj plibonigi ilian literaturan guston. Sed se vi prijuĝe studas ĝin, vi trovas en ĝi la saman laboristklasan romantikon kiel en ceteraj kapitalisteldonejaj semajnaĵoj, la samajn stultajn rakontojn, la samajn stultajn desegnaĵojn, la samajn stultajn bildseriojn por infanoj. Estas la sama stultigaĵo kiel en aliaj semajnaj gazetoj, sed tie ĉi kun la sankcio de laboristorganizaj eminentuloj.

– Nu, verdire ĝi havas mankojn, sed tamen estas diferenco inter tiu kaj aliaj. Vi ĉiam kritikas ĉion, kio ne koincidas kun viaj anarkistaj ideoj. Se vi estus socialdemokrato, vi certe estus pli komprenema por tiu gazeto.

La patro de Alda brue ekridis.

– Jes, jes, povas esti. Pripensu la kvardekduan: Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion ... La plej multaj aĉetantoj ne restas pli longe ol bezonate kaj ne diras pli ol necese, sed ekzistas tuta aro da regulaj klientoj, kiuj vizitas la vendejon pli por babili kaj diskuti kun la posedanto aŭ samemuloj ol por ion aĉeti, kaj ili malavare disdonas siajn diverstemajn opiniojn. Komence tiuj diskutoj kaj multaj el tiuj homoj tre kaptis la intereson de Alda. Estas ja viglaj homoj, ŝi pensis, homoj kun ideoj kaj pensoj. Kaj ĉiutage troviĝis io nova por komenti. Se mankis lokaj novaĵoj kaj problemoj oni ĉiam trovis freŝan materialon en la gazetoj.

Sed iom post iom malfortiĝas ŝia intereso por iliaj diskutoj. Post kelkaj semajnoj ŝi scias ĉion parkere kaj povus mem anstataŭigi kiun ajn el ili por ludi lian rolon, de la juna fervora komunisto ĝis la faŝismoinfektita kontoristo.

Certe ili estas sinceraj, certe multaj el ili pravas, foje pri tio, foje pri tio. Sed tamen ĝi perdas la intereson. Iel ilia diskutado ŝajnas al ŝi kiel teatraĵo. Farinte siajn replikojn pri la stato de la mondo ili denove fariĝas homoj okupitaj de sia laboro kaj de siaj ĉiutagaj zorgoj, ĝojoj kaj ĉagrenoj.

Sed ŝia atento ne tute forlasas tiujn homojn. Ŝiaj pensoj komencas okupiĝi pri ili mem anstataŭ pri iliaj diskutoj. Iel ili similas al tiu knabino, kiu ŝatas la romantikajn rakontojn. Ŝi revas pri la feliĉo, ili revas pri plibonigo de la mondo. Jes, ĉar iliaj diskutoj estas revado, estas kvazaŭ momenta forkuro el la realo de ilia ĉiutaga vivo. Konkrete ili nenion faras por efektivigi la esprimitajn pensojn, eĉ ne en la etaj aferoj de la ĉiutaga vivo, kie ili eble povus ion fari. Ili vivas kvazaŭ en du mondoj apartigitaj unu de la alia, unu ne kontentigas ilin, sed ili ne povas forlasi ĝin, la alia estas agrabla, sed ĝi estas konstruita nur el revoj, kaj ili nur momente kaj fantazie povas resti en ĝi ... Kaj ekster la pordo preskaŭ ĉiam troviĝas grupeto de aliaj junuloj kaj viroj, tie estas ilia renkontejo dum iliaj liberaj horoj. Ili rigardas la gazetafiŝojn kaj la gazetojn en la montrofenestro, fumas siajn cigaredojn aŭ pipojn kaj inerte interbabilas. En la vesperoj Alda kaj la patro laboras en la ĝardeno. Ne estas multe por fari, ĉar la ĝardeno estas malgranda, sed la patro laboras pedante zorge kaj intence malrapide, ĝuante tiun okupon kvazaŭ infano, kiu manĝas sian kukon kiel eble plej malrapide.

Tio ŝajnas kurioza al Alda, ĉar en antaŭaj jaroj la patro preskaŭ neniom zorgis pri la ĝardeno sed lasis tion al Alda kaj ŝia patrino. Ŝi rimarkigas tion al li.

– Ho jes, li diras, la homoj foje ŝanĝiĝas. Nun tio ĉi ŝajnas al mi agrabla. Sed vi povas iri al viaj kamaradoj, se vi deziras, estas ja nemulte da laboro.

Sed ŝi ne foriras, ĉar ŝajne li ŝatas labori kune kun ŝi. Ankaŭ cetere li iom ŝanĝiĝis. Li ordinare restis hejme en la vesperoj anstataŭ kiel antaŭe pasigi duonon de la noktoj ĉe siaj konatoj, kaj li preskaŭ ĉesis oratori pri siaj sociaj ideoj. Post sia ĝardenlaboro li eniras, faras al si malfortan grogon kaj ekripozas en la sofangulo, foje kun iu libro, foje meditante kaj iom babilante kun la edzino kaj la filino.

Li ŝatas babili kun Alda, petas ŝin traduki la leterojn de ŝiaj eksterlandaj geamikoj, demandas ŝin pri ŝiaj kamaradoj en la rondo kaj pri diversaj aliaj aferoj, kiuj okupas ŝian intereson. Kaj jen li prenas gluton el sia glaso, bruligas cigaredon kaj silente rigardas ŝin. Lia mieno fariĝas revema, en liaj okuloj aperas karesa brilo.

* * *

En la hejmo de Ajna troviĝas ankoraŭ la bildo de la bona paŝtisto. Ĝi pendas meze sur la muro super la otomano en la ĉambro, kaj ĝia najbaro estas bildo de la granda, jam longe mortinta socialistgvidanto.

La patrino de Ajna protestis, kiam la patro pendigis la bildon tie.

– Ĉu vi ne estas prudenta? ŝi diris indigne. Meti tiun bildon apud Jesuon! Kion la homoj pensos pri ni, kiam ili vidos tion? – Kiaj imagoj! diris la patro kaj ridis. Jesuo ne bezonas honti pro sia najbaro. Ankaŭ Branting estis tre bona paŝtisto. Verdire mi ŝatus meti lin en la lokon, kie sidas Jesuo, sed bedaŭrinde la portreto estas tro malgranda kompare al la paŝtisto, tio ne aspektus tute bone.

La patrino devas rezigni. Dum du, tri tagoj ŝi faris malbelan mienon, kiam ŝi foje preterpasis la bildojn, sed poste ŝi forgesis la tutan aferon, kaj nek al Jesuo nek al Branting ŝi donis pli da atento ol al la flordesegnaĵo de la tapetoj.

Jam de jaroj ili nun pendas tie, kaj ankaŭ la aliaj familianoj malmulte atentas pri ili. Kiam la patro havas kamaradojn en la hejmo kaj oni diskutas politikon, li esceptokaze ekmemoras sian bildon kaj etendas la manon al ĝi dirante: “Jen tamen vera viro! Se tian homon ni havus! Jes, kompreneble mi parolas pri la dekstra bildo!” Kaj post la lasta frazo li bonhumore ekridas. – Kiam Greta, la fratino, estis malgranda, ŝi tre admiris la bonan paŝtiston kaj precipe la belajn ondojn de liaj longaj haroj, sed nun ŝi estas dektrijara, kaj la harojn de la bona paŝtisto ŝi forgesis pro siaj propraj, kiujn ŝi per la simplaj hejmaj rimedoj provas laŭpove similigi al tiuj de la preferataj filmsteloj, – kaj la malgranda frato malgraŭ la instruprovoj de la avino, neniam montris intereson por la bona paŝtisto. Liajn pensojn okupas tute liaj aŭtoj kaj flugmaŝinoj kaj liaj sampensaj samaĝuloj sur la korto.

Sed Ajna ankoraŭ tiam kaj tiam rigardas la bonan paŝtiston. Kiam ŝi en liberaj momentoj sidas en la ĉambro por legi aŭ skribi, la libro foje perdas sian intereson, kaj la pensoj ne volas formi konvenajn frazojn por la skribaĵo. Ŝi ekrevas animforeste, kaj ŝiaj rigardoj sencele vagas tien kaj reen, ĝis ili fine haltas ĉe la bona paŝtisto. Tie ili restas, kaj la bildo iel kolektas ŝiajn pensojn kaj direktas ilin jen tien, jen tien, al aferoj, kiuj ŝajnas al ŝi kiel sekreto inter ŝi kaj la bona paŝtisto.

Kiam ŝi rigardas la bildon, ĝi foje kvazaŭ ŝanĝiĝas, kaj ŝi vidas similan sed tamen iom diferencan paŝtiston, kiu apartenas al ŝiaj unuaj memoroj. La avino rakontis pri li kaj rakontis pli tiu homo, kiun la paŝtisto prezentas, kaj tiuj rakontoj plenigis ŝin per sento de feliĉo. La bona paŝtisto fariĝis ŝia bona amiko, al kiu ŝia rilato estis pli intima ol eĉ al avinjo. Kiam vekiĝis ŝiaj unuaj malklaraj sentoj de senpatreco, la bona paŝtisto estis ŝia silenta konsolanto, al kiu ŝi rifuĝis kiel al patraj brakoj. Ne temis plu pri la pentrita bildo, sed en la bildon kvazaŭ eniris Jesuo kaj diris al ŝi, ke li volas esti ŝia patro, kaj ke ŝi ne malĝoju.

Enirinte sian novan hejmon ŝi sentis fremdecon kaj malĝojon, sed la bona paŝtisto akompanis ŝin, kaj kiam ŝi vespere kaj matene silente faris siajn preĝojn en la lito, ŝi direktis siajn okulojn al li, kaj li donis al ŝi konsolon kaj kuraĝon.

Iom post iom la kamaradoj kaj la kunesto kun ili pli kaj pli okupis ŝian menson, novaj pensoj kaj sentoj naskiĝis en ŝi, kaj la bona paŝtisto fariĝis malpli signifa. Ŝi ĉesis viziti la dimanĉan lernejon, fine ŝi ankaŭ ĉesis fari siajn preĝojn. Sed en solecaj kaj malgajaj momentoj ŝi tamen foje rigardis la bildon. Ŝi ne vidis plu la bonan paŝtiston de siaj fruaj infanjaroj, sed en tiaj momentoj la bildo tamen fariĝis vivoplena kaj iel konsola.

Ŝi komencas fariĝi junulino, ŝiaj pensoj vagas en revomonda printempiĝo, ŝi rigardas sian bildon en la spegulo kaj belaranĝas siajn harojn kaj metas la ĉapon oblikve. Pri la paŝtisto ŝi ne plu pensas. Sed subite li reviviĝas. Kiam ŝi estis en la societo de Paŭlo kaj li komencis tro altrudi al ŝi siajn petolaĵojn, ŝi subite ekmemoris la momenton, kiam la patro volis altrudi al ŝi likvoron. Kaj kiel tiam ŝi malgajiĝis kaj foriris, kaj la bona paŝtisto ankoraŭ havis iom da konsolo por ŝi.

Kaj ankoraŭ nun ŝi foje rigardas la bildon. La paŝtisto ne plu parolas al ŝi kiel antaŭe, sed la bildo estas plena de vivo, de ŝia propra vivo, kiel malnova taglibro.

En tia momento vekas ŝin el ŝiaj pensoj la voĉon de la avino.

– Ĉu vi ankoraŭ ŝatas la bonan paŝtiston? Avinjo estas maljuna. La vizaĝo ŝrumpis kaj havas multajn sulkojn, la okuloj havas la saman korvarmon sed la brilo estas malforta, ŝiaj manoj estas malgrasaj kaj rigidaj.

– Jes, diras Ajna duonlaŭte, kaj ŝia rigardo al avinjo estas plene sincera.

– Estas bone, diras avinjo kaj momente lasas sian ŝtrumpflikadon. Sed vi neniam iras al preĝejoj kaj neniam legas la rakontojn pri la bona paŝtisto.

– Tion mi ne faras, konfesas Ajna iom retiriĝeme.

– Mi ne volas admoni vin, diras avinjo kaj amo brilas en la malfortaj okuloj. Kelkaj iras al preĝejoj kaj kelkaj ne, sed finfine dependas de io alia ... Sed vi ne forgesos la rakontojn pri la bona paŝtisto?

– Ne, ilin mi ne forgesos. Kaj ankaŭ vin mi ne forgesos.

Rigardante la avinon ŝi sentas strangan kortuŝon. Iam avinjo aspektis altstatura, kaj ŝi mem estis malgranda, sed nun avinjo estas malgranda, kaj kiam ili staras unu apud la alia, avinjo kiel infano levas la kapon, kiam ŝi rigardas la vizaĝon de Ajna. Iam avinjo komprenis kaj povis klarigi ĉion, pri kio Ajna volis demandi, kaj Ajna senĝene faris siajn demandojn, sed nun la malgranda avinjo ne plu komprenas ĉion, kaj Ajna ne povas pri ĉio demandi ... Ajna etendas la manon kaj karesas la blankajn harojn de la maljuna kapo.

– Avinjo. ... Sed avinjo ridetas.

– Jes, jes. Nun vi estas granda kaj mi malgranda, sed ankoraŭ vi estas mia knabineto ... Kelkajn tagojn post la rekomenco en la uzino la patro, venante hejmen en la vespero, diris al Ajna:

– Jen, knabino, mi havigis laboron por vi! Kaj ŝi rakontis, ke iu juna inĝeniero okaze parolante kun li menciis, ke lia edzino deziras junan knabinon por helpi ŝin en la hejmaj laboroj.

– Kaj kompreneble mi tuj proponis vin, kaj morgaŭ matene vi komencos. Ĉu ne bone?

– Sed mi ja nenion scias pri mastrumado krom pri nia hejma! diris Ajna.

– Vi ne bezonas. Ili ne deziras jam perfektan servistinon, la sinjorino deziras nur iom da helpo por pli simplaj laboroj, kaj krome ŝi iom post iom instruos vin pri kuirado kaj tiel plu. Estu feliĉa, knabino! Estas ja bonegaj kondiĉoj. La salajro estos malalta, sed tio ne gravas, ĉar vi ja lernos ion, kaj krome tri virinpersonoj kaj unu laboranta viro ne estas bona proporcio en hejmo.

– Sed patro! Vi tamen ne povas postuli laboron de avinjo! – Ne, ne, tion mi ne volis diri, sed finfine vi tamen estas tri, kaj panjo sufiĉas por la hejmaj laboroj.

– Tamen ŝi estas tre juna, nur deksesjara, diris la patrino. Iom oni povus atendi, certe estus agrable por ŝi havi sian liberon ankoraŭ unu someron ... La patro ekridis.

– Nu, nu, ĝuste pri tiu libero mi pensis, sed mia vidpunkto ŝajne estas kontraŭa al la via. Cetere ŝi ja estas libera en la vesperoj kaj povos iri danci kaj amuzi sin tute laŭplaĉe. Sed estas sensence babili pri tio. Mi promesis al la inĝeniero, ke morgaŭ ŝi komencos, kaj vole nevole ŝi devas fari tion.

* * *

En dimanĉa vespero iom post la mezo de majo la esperanta grupo havis finfeston en malgranda salono en la popola domo.

Alda vizitis Alekson kaj invitis lin al partopreno.

– Ĉu vi kredas, ke tio interesos min? demandis Alekso ŝajne skeptike.

– Eble ne ... Sed estus agrable ...

– Kiel ekskurso al Perkolago?

– Jes, kial ne. Kaj nun vi jam iom studis.

– Pli ol vi supozas. Jen rigardu, tio estis deĵortempa furaĝo dum la lastaj monatoj.

Li montris al certa loko en libroŝranko. Alda aliris kaj ekvidis dudekon da esperantaj libroj, kaj krome kuŝis sur la libroj specimenoj de diversaj gazetoj.

– Ĉu vi volas diri, ke vi ĉion tion tralegis? demandis Alda konsternite.

– Nu jes, mi ja havas tempon por legi, kiom ajn mi deziras. Dum kelkaj deĵoraj noktoj mi tralegis la lernolibron, kiun vi donis al mi, sed tiu tuta lingva afero malmulte interesis min! kvankam ĝi ŝajnis al mi tre prudenta kaj utila elpensaĵo. Sed poste mi en alia el viaj libretoj legis la unuan kongresparoladon de Zamenhof. En tiu nokto mi legis nur tiun paroladon, sed leginte ĝin mi eksentis deziron ekscii iom pli pri la afero, kaj iom post iom mi havigis al mi tiujn librojn kaj gazetojn.

– Kaj malgraŭ tio vi ne emas partopreni nian kunvenon? – Ne malgraŭ tio, sed pro tio, ke ĉion tion mi tralegis ... – Ĉu ĝi ne plaĉis al vi?

– Ho, certe plaĉas, diris Alekso varme. Sed vi ja scias, ke mi ne tre ŝatas societan vivon.

– Ankaŭ ne la nian!

– Vi ja ne estas societo en tiu senco ... Sed bone, mi partoprenos la kunvenon, almenaŭ tiun ĉi fojon.

Estis kunveno pli malpli simila al tiaj kunvenoj en aliaj lokoj en la mondo. Enkonduke oni kantis la himnon. La grupanoj kantis firme kaj bone kaj ŝajne entuziasme. Ajna staris apud Alekso, kaj dum la kantado ŝi tiam kaj tiam rigardis lin. Meditmiene li aŭskultis la kantadon, dum liaj rigardoj duonatente direktiĝis jen tien jen tien al la grupanoj ĉirkaŭ la longa tablo. Dum la momenta bruo de la sidiĝo li turnis sin al Alda.

– Bele ... li diris kaj kapklinetis al ŝi. Jern leviĝis de sia loko ĉe la ekstremo de la tablo, prenis lokon malantaŭ sia seĝo kaj komencis paroladon. Li estis bona parolanto, kun multa ekzerco el societa vivo kaj el diskutoj kaj paroladoj ĉe popola altlernejo, kaj la ioma malrapideco de liaj esperantaj frazoj ne malfortigis la impreson de lia esprimkapablo.

– Kaj nun, li diris post kelkaj enkondukaj frazoj, mi volas iom memorigi vin pri la grava laboro de niaj kvar junaj pioniroj. Dank’ al ili nia grupo estas tia, kia ĝi hodiaŭ estas.

Ĉu vi memoras nian unuan kunvenon? Ni ne sciis kion fari, kaj ĉio ŝajnis fiasko, verdire pro nia stulto, sed tiam ili aperis kaj savis la situacion. Ili komencis ludi kun ni, kaj iel ili sukcesis dresi nin kaj krei iom da ordo.

Kaj ĉu vi memoras la kvinan kunvenon. Estis grava kaj decida momento. Post la kvara kunveno ni ricevis vortarojn kaj librojn, kaj ni interkonsentis lerni unu paĝon hejme por la posta kunveno. Sed en la kvina kunveno ni ĉiuj balbutis kaj malsukcesis, neniu estis bone lerninta. Unu post la alia ni montris nian stulton, kaj la mieno de Alda ĉagreniĝis. Fine kelkaj el vi komencis ridi kaj ŝerci kaj diris: “Kial vi ne turnas vin al Ajna aŭ Johano aŭ Arne, certe ili povas traduki.” Sed Alda formetis sian libron kaj rigardis nin kun stranga mieno, kaj ni eksilentis. Kaj tiam ŝi diris: “Estas tute sensence daŭrigi hodiaŭ. Al mi estas egale, ĉu vi volas lerni esperanton aŭ ne, sed se vi volas lerni, vi devas mem labori, alia metodo ne ekzistas. Se vi ĝis la venonta kunveno perfekte lernos la du unuajn paĝojn kaj poste daŭrigos en la sama maniero, mi restos en la grupo, sed alie mi forlasos ĝin.” Kaj poste ŝi trankvile diris ĝisrevidon kaj foriris kun siaj gekamaradoj, nur dudek minutojn post la komenco. Estis la plej bona leciono, kiun Alda faris dum la tuta vintro. Post tio ni komencis labori, kaj baldaŭ ni trovis, ke lernado estas eĉ interesa kaj agrabla. Kaj Alda demandis, ĉu ni ne povas prepari pli longajn taskojn, kaj ni konsentis. Ni notis novajn vortojn, ripetis gramatikajn aferojn, komencis babili inter ni. Ĉiu plenumis la sian kaj multaj faris pli, ni komencis konkuri.

Vidu, dank’ al niaj junaj pioniroj mi nun povas fari tiun ĉi paroladon esperante, kaj multaj el vi certe povus fari la samon. Aliaj eble ne povas, sed ĉiu el vi tamen povas bone kompreni min. Kaj la plej grava estas, ke ni lernis, kiamaniere oni devas lerni, kaj ke ni nun ŝatas lerni per laboro.

Persone kaj en la nomo de miaj kunlernantoj mi kore dankas vin, junaj kamaradoj. Samideanoj, ili vivu!

Jern signe levis la manon, kaj kvar potencaj vivukrioj eksonis.

– Kaj ni esprimas nian dankon ankaŭ al nia amiko Paŭlo. Per siaj kantoj kaj rakontoj li en la fino de niaj kunvenoj tre agrable spicis la pli pezan nutraĵon de la lecionoj. Kaj eble plej grave, li ankaŭ instruis al li kantadon. Li vivu! Kiam jam forsonis la novaj vivukrioj, Jern faris paŭzeton kaj poste daŭrigis:

– Sed, amikoj, eble vi ne pripensas, kial vi lernas, ne pensis pri la celo de nia lernado. Certe, ni jam scias, ke ni povas havi grandan plezuron kaj utilon de esperanto. Multaj el ni jam korespondas kun eksterlandanoj, kaj du, tri el ni eble partoprenos eksterlandan vojaĝon en la somero. Sed, la ĉefa celo devas esti pli granda. Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭskultis, eble ankaŭ vi, radioparoladon de nia instruministro. Li parolis pri popola memregado kaj popola memklerigo, kaj inter alie li diris, ke popola memklerigo estas necesa kondiĉo por popola memregado, kaj ke ĉiu klerigo kaj ĉiu klero devas servi al socio. Jen, amikoj, la ĉefpunkto! Ni ĉiuj estas, aŭ devus esti, servantoj de la socio. Ni devas plibonigi ĝin kaj gardi ĝin kontraŭ danĝeroj de diktaturaj ideoj. Sed por povi tion fari ni devas klerigi nin, devas lerni. Ni lernas ne nur por ni mem, kvankam tio estas agrabla, sed antaŭ ĉio ni lernas por servi al la socio. Ankaŭ nia esperanta lernado devas servi al tio. Ni plivastigas nian scion pri la mondo, ni akiras pli grandan komprenon pri multaj aferoj, kiujn estas necese kompreni, ni evoluas, ni fariĝas pli bonaj civitanoj. Jen! Kaj per nia esperanta laboro ni servas ne nur al nia propra socio, ni helpas ankaŭ, laŭ niaj modestaj fortoj, fari fundamenton por pli vasta socio, por la tutmonda socio.

Kamaradoj, la studsezono finiĝis. Niaj kunvenoj ĉesis, kaj en la somero la grupo kunvenos nur unufoje monate. Sed ne forgesu daŭrigi vian lernadon. Preparu vin por la aŭtuno. Vidu, Torento reviviĝis. Ankaŭ la homoj devas reviviĝi. En la aŭtuno nia klerigsocieto denove eklaboros plenforte, kaj en ĝia laborskemo troviĝos ankaŭ kursoj en esperanto. Por ion atingi ni devas lerni kaj labori sisteme kaj organizite. Kaj estas nia devo tion fari. Niaj fortoj kaj kapabloj devas servi al la komuna bono, devas servi al la socio. Nur tiam nia lernado kaj laboro havos veran sencon ... Kiam ĉesis la entuziasmaj aplaŭdoj, kiuj sekvis post lia parolado, li anoncis, ke sekvos paroladoj de aliaj grupanoj.

– Sed ili estos nur kvinminutaj, li diris. Jam pasis la plej peza parto de la programo, kaj iom post iom ĝi fariĝos pli kaj pli malpeza, ĝis ... Li tranĉis la frazon kaj ridetis brilhumore.

– ... ĝis ... ni ŝvebos. Ridado kaj aplaŭdoj salutis lian ŝercon. Post malgrandaj paroladoj de kvin aliaj grupanoj leviĝis Jern denove.

– Mi tre ekĝojis, li diris svede, kiam Alda diris al mi, ke Alekso deziras ĉeesti nian kunvenon, kaj ankoraŭ pli ĝojis, kiam mi eksciis, ke li sufiĉe multe studis esperanton. Alekso estas tre pasiva homo, sed laŭ mia impreso li samtempe estas tre saĝa, kaj tial mi tre ĝojus, se ankaŭ nia ŝatata gasto bonvolus diri kelkajn vortojn. Eble estas strange peti gaston paroli, sed ni tre ĝojus aŭdi kelkajn vortojn de vi, kaj poste la programo, kiel mi diris, fariĝos pli kaj pli malpeza. Kompreneble vi povas paroli svede, se vi tion deziras.

Oni streĉite rigardis Alekson, kiu restis sidanta dum kelkaj sekundoj, ŝajne hezitante. Poste li leviĝis sed restis silenta, dum liaj rigardoj kvazaŭ esplore rondiris inter la vizaĝoj ĉirkaŭ la tablo. Fine li ekridetis bonhumore kaj diris esperante: – Vi petas min paroli. Mi volas esti tute sincera, kaj tial mi konfesas, ke mi ordinare ne ŝatas paroladojn, kaj mem paroli mi tute ne ŝatas.

Sed mi ja rimarkis, ke mi nun venis en mondon tute kontraŭan al la ordinara. En la ordinara mondo homoj lernas kaj ekzercas sin por fariĝi kapablaj fari paroladojn, kaj kiam ili sukcesas, ili estas tre feliĉaj. Sed tie ĉi estas tute male. Tie ĉi oni paroladas por lerni kaj perfektiĝi. Tiu ĉi utiligo de la homa parolkapablo por instrui kaj perfektigi la homojn, por servi al la socio kaj la grandaj ideoj estas io vere grandioza.

Kaj imagu, amikoj! Kia ne estos la estonto de la esperantista agado, se tia estas la komenco! Mi legis, ke jam ekzistas grandaj oratoroj en esperanto. Sed kiaj estos la esperantaj oratoroj de la estonto, tion ni eĉ ne povas imagi. Kompare al ili la plej grandaj oratoroj de la naciaj lingvoj estos balbutantoj.

Kaj vidu! Nun eĉ mi, kiu vere estas tre pasiva homo, faris paroladon. Verdire ĝi estas mallonga, sed se tia estas la komenco ... ĉar estas komenco, efektive tio ĉi estas la unua parolado en mia tuta vivo.

Mi tre ĝojas, ke vi povas tiel bone paroli, kaj mi esperas, ke vi pli kaj pli perfektigos vin, kaj mi deziras al vi grandan sukceson! Alekso sidiĝis, kaj granda aplaŭdobruo atestis pri la sukceso de lia surpriza paroladeto.

Nun venis la programpunkto de Paŭlo. En maniero de aplomba artisto li dum dudek minutoj bone amuzis siajn aŭskultantojn per kelkaj kantetoj kaj anekdotforma, iom fantazia resumo pri la gruplaboro kaj la grupanoj.

Sekvis komuna kantado, kaj poste Jern anoncis kafon. La serioza parto de la programo estis finita, oni komencis libere babili kaj ŝerci. Ankaŭ la antaŭe silentaj komencis manifesti sian parolkapablon, kvankam ofte nacilingve, kaj post nelonge ilia aktiveco tute superregis tiujn de la aliaj.

Post la kafo oni formetis la tablon kaj la seĝojn, kaj junulo kun tirharmoniko transprenis la prezidon por la lasta parto de la programo.

Alekso diris dankon kaj ĝisrevidon kaj komencis surmeti sian mantelon.

– Vi volas foriri? demandis Ajna.

– Nu jes, la resto de la programo ne interesas min.

– Min ankaŭ ne. Mi akompanos vin.

Sed jam staris ankaŭ la aliaj rondanoj ĉe la pordo apud Alekso. La aliaj, starante dancopretaj, ekrigardis al la grupo ĉe la pordo, kaj la zumado silentiĝis.

– Ĉu vi forkondukas niajn plej bonajn anojn, demandis Jern ŝerce kolere.

– Ne, ne, diris Alekso, mi estas tute pasiva. Restu kaj amuziĝu, amikoj!

– Ajna, kriis Paŭlo petvoĉe kaj petolrigarde, restu ankoraŭ iomete! Mi tiel ŝatus iomete promenami kun vi post la danco!

– Ne estas kamaradece forkuri tiamaniere meze en la kunveno, diris iu el la grupanoj.

Sed la rondanoj atentis nek pri la pasiva peto de Alekso nek pri la iom malkontenta mieno de la grupanoj.

– Ĉu vi restos? demandis Johano al Eriko.

– Jes, mi restos, respondis la frato. Mi volas babili kun Jern. Alekso kaj la rondanoj eliris. La printemponokta krepusko estis sufiĉe forta, ĉar densaj nuboj kovris la ĉielon. Pluvo ne falis, sed la aero estis malseka. Vento susuris inter branĉoj kaj folioj.

Ili iris silente, ĝis ili atingis unu el la ĉefstratoj. Tie haltis Alekso kaj diris:

– Nu amikoj, ĉu ni do diru ĝisrevidon?

– Mi ŝatus fari promenon, diris Arne. Norden. La vento bele sonas en la arbaro.

– Ĉu arbarromantiko kaptis vin? diris Alekso kaj ridis. Sed bone, por duonhoro. Ankaŭ mi ŝatas la sonon de vento en arbaro.

La tri aliaj konsentis, kaj ili ekmarŝis. Estis multe da gejunuloj sur la stratoj, vagantaj aŭ starantaj en malgrandaj grupoj. Vespera stratgajo regis inter ili, kelkaj el la junuloj estis iom ebriaj, knaboj kaj knabinoj krude interflirtadis.

Kiam ili atingis la ŝoseon kaj havis malantaŭ si la lastajn stratlanternojn kaj antaŭ si la duonmalluman vojon, ili malrapidigis la paŝojn.

– Ĉu Jern ne troigis iomete, kiam li parolis pri la grupanoj? demandis Alekso enpense.

– Jes, rilate al duono el la grupanoj, respondis Alda.

– Kaj kiom granda parto el la junularo apartenas al tiu speco, kiun ni ĵus vidis sur la strato?

– Naŭdek procentoj, diris Alda senhezite.

– Jes, verŝajne ... minimume.

Kaj denove ili silentis.

Post kvaronhoro haltis Alekso kaj murmuris:

– Eble ni reiru, amikoj?

Ili ne respondis sed restis starantaj sur la soleca vojo. La vento iom plifortiĝis, kaj senĉesa, kvazaŭ riverege fluanta susuro plenigis la arbaron. Kiel vastaj ondoj ĝi preterpasis, aŭdiĝis en malproksimo kiel io alvenanta, kreskis kaj venis pli kaj pli proksimen, ĝis ĝi en potenca muĝo kiel ŝvelondo moviĝis antaŭen super ili kaj poste malfortiĝis kaj fluis for en la mallumo de la nokto.

– Ĉu ne tiel sonas la maro? demandis Ajna.

– Jes ... respondis Alekso. Estas la sama kanto, estas la sama granda moviĝo ... Ĉu vi memoras, Alda, kiel vi iam diris: tiel trankvile, tiel trankvilige. Foje la moviĝo fariĝas frakase furioza, sed eĉ tiam estas en ĝi io trankvila, eĉ timtremante oni povas senti tion.

– Foje mi sidas en la arbaro, diris Arne, kaj nur aŭskultas la susuron kaj la muĝon de la vento ...

– Kaj? diris Alekso.

– Mi demandas min: Kial la homoj ne eliras por aŭskulti?

– Amiko, la plej multaj mirus pri vi kaj konstatus: Tio estas ja nur sono de moviĝanta aero ... Ili ne vidas, kiel iras la steloj, kaj ili ne aŭdas la voĉon de la eterna moviĝo ... Kaj denove ili staris silentaj, kaj neniu el ili faris paŝon por reiri.

– Alekso! diris Ajna kun subtremo de hezito en la voĉo.

– Nu, kio estas?

– Mi rigardis vin en la kunveno, kaj mi vidis, kiel vi rigardis nin ...

– Ĉu estis io stranga en tio? Ankaŭ la aliajn mi rigardis.

– Jes, sed kiam vi rigardis nin, estis en viaj okuloj iu certa esprimo, kiu kaptis min, kaj subite mi komprenis vin ... ŝi prenis lian manon kaj premis ĝin kaj diris tremvoĉe:

– Alekso, vi estas nia amiko en alia maniero ol ĉiuj aliaj, vi amas nin kiel patro, kaj tamen vi estas unu el ni.

– Nu, nu, knabino, murmuris Alekso. Kio okazis al vi?

– Nenio okazis, ŝi diris kun eta ekrido. Estas nur tio, ke mi ekkomprenis, kion vi pensas kaj sentas rilate al ni.

– Ĉu tion vi antaŭe ne komprenis?

– Mi komprenis vin kiel infano komprenas bonan onklon kaj bonan kamaradon, sed nun mi komprenas pli multe, mi komprenas vian ... sopiron.

– Mian sopiron vi komprenas, amikino? diris Alekso kviete. Ĝin vi povas kompreni, nur se ĝi troviĝas ankaŭ ĉe vi.

– Kaj viaj okuloj diris, ke vi timetas, ke viaj amikoj eble ne povas vin kompreni ...

– Nu, nu, knabino ... Sed nun ni tamen iru hejmen Ni ja devas ĉiuj frue ellitiĝi morgaŭ matene ...

* * *

Iun dimanĉon fiŝanta junulo vidis la kvar rondanojn bani sin en la rivero. Estis sude, proksime al la fervoja ponto, kie preskaŭ neniam troviĝis homoj, kaj ili ne surmetis banvestojn. La junulo troviĝis malproksime de ili, sed li rekonis ilin, kaj la sekvantan tagon la afero estis konata de preskaŭ ĉiuj homoj en Torento.

Kiam Johano post la tagmanĝa paŭzo revenis al la forĝejo, la forĝistoj kaj la helpantoj staris en grupo kaj babilis. Johano aliris al la grupo, sed tiam ili eksilentis. Ĉiuj rigardis lin en stranga maniero, kaj kelkaj kurioze ridetis.

– Oni diras, ke vi hieraŭ banis kun knabinoj, kaj ke vi ĉiuj estis nudaj, diris unu el la helpantoj. Johano dum momenta silento rigardis la vizaĝojn antaŭ si.

– Jes, estas vera, li poste diris, kaj lia mieno estis same trankvila kiel antaŭe. Ĉu iu vidis nin kaj sentis sin ofendita?

– Verŝajne, respondis la helpanto, kaj multaj ekridis. Ĉu vi ofte faras tiel?

– Jes, kiam ni ne ĝenas iun.

– Mi kredis, diris la forĝisto de Johano kaj li ne ridis, ke vi estas solida junulo kaj fariĝos bona forĝisto, sed se vi tiel kondutas ...

– Ĉu tio malhelpas min fariĝi bona forĝisto?

– Eble ne. Sed tia strangaĵo! ...

– Kial strangaĵo? demandis Johano, kvazaŭ li ne komprenus.

La ridetoj de la ĉirkaŭstarantoj malaperis, iliaj mienoj iel konsterniĝis, kaj ili rigardis unu la alian kvazaŭ en silenta reciproka ekkompreno.

La vaporfajfilo signalis laborkomencon, kaj ĉiuj iris al siaj laborlokoj, sed tiam kaj tiam iliaj okuloj direktiĝis al Johano. Lia propra forĝisto dum la proksimaj horoj tiam kaj tiam faris kun li disputsimilan konversacion, sed li ne komprenis la simplajn vidpunktojn de Johano, kaj Johano ne aprobis liajn, kaj finfine li deklaris, ke Johano estas la plej naiva estaĵo, kiun li renkontis. Simile okazis al Arne. Lia laborkamarado en tiu tago estis la sama, kiu iam edifis lin per priknabinaj historioj. Aŭdinte la aferon de iuj samaĝuloj li subite ekmontris certan respekton al Arne kaj diris al li preskaŭ admire:

– Diable! Kiu povus imagi tion pri vi? Sed estas bedaŭrinde, ke vi ne estis pli singarda. Tiaj aferoj ne estas por la publiko.

Kaj li faris al Arne multajn stultajn demandojn, sed Arne respondis proksimume kiel Johano en la forĝejo, kaj baldaŭ la kamarado komprenis, ke Arne tute ne meritas lian admiron.

– Stultulo kaj strangulo vi estas! li konkludis. Nudbaniĝi kune kun knabinoj kaj ne kompreni la esencon de la afero! Kial vi do faris tion? Estas ja ridinde.

Kiam ili ŝovis sian ĉaron tien kaj reen, aliaj laboristoj tiam kaj tiam per vokvorto altiris la atenton de Arne kaj ĵetis al li pikajn demandojn pri logaĵoj de junaj knabinoj. Tagmeze envenis Jern en la gazetvendejon. Alda estis sola en la butiko, kaj aĉetinte gazeton li restis staranta apud la vendotablo kaj rigardis ŝin hezitmiene.

– Nu? diris Alda.

– Estas malagrabla historio, diris Jern. Tuta Torento klaĉas pri vi kaj viaj tri gekamaradoj. Miaparte mi estas absolute konvinkita, ke neniu el vi faris ion maldecan, kvankam via konduto estis stranga.

Kaj li rakontis pri tio, kion diris la homoj.

Alda ekridis.

– Nu jes, ŝi diris, ŝajne oni rakontas nur la simplan veron. – Nur la simplan veron, sed ĝi sufiĉas por krei skandalon. Mi plene fidas al vi, sed mi tamen devas averti vin. Vi ĉiuj estas bonaj, sed ŝajne vi havas kelkajn strangajn ideojn. En tio ĉi vi certe ne havis malbonan motivon, kaj ekzistas ja nudistoj en nia lando, sed oni rigardas ilin kiel ridindulojn, kaj krome vi estas ja preskaŭ nur infanoj. Oni ne devas fari tiel.

– Kial ne?

– Vi demandas, kial ne ... Jes, vi havas kelkajn strangajn ideojn. Sed pripensu miajn vortojn! Li foriris, kaj post kelkaj momentoj envenis la patro.

– Patro, diris Alda, nia rondo faris skandalon. Tuta Torento bruas pro ni.

– Pro vi? Sed kial? Alda rakontis, kaj la patro silente aŭskultis. Li palpebrumis kaj la vizaĝmuskoloj moviĝis, kaj kiam ŝi finis, li subite metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj ame rigardis en ŝiajn okulojn.

– Knabino, mi ne scias, kion diri, sed mi fidas vin, kaj mi kredas, ke vi scias, kion vi faras ... Se homo havas forton sekvi sian racion ...

Li ne finis la frazon, sed Alda demandtone aldonis: tiam tiu homo sekvu sian racion.

– Jes, ŝajnas al mi tiel, li diris kaj pripense kapklinis. Sekvi sian racion estas stranga eksperimento, sed tamen ... Kiam Ajna venis hejmen en la vespero regis granda ekscitiĝo en la hejmo. Kiam ŝi malfermis la pordon, la patro tuj venis renkonte al ŝi, kun ruĝa vizaĝo kaj terura rigardo, kaj li eksplodis bruvoĉe:

– Kion vi faris, diabla stultulino? Ho ... idiotino, mi devus vipi vin kiel hundon!

– Kion mi faris? diris Ajna senkomprene.

– Kion vi faris? Ĉu vi ne banis vin hieraŭ kune kun tiuj, tiuj ... vi scias mem kiamaniere. Iu vidis vin. Tuta Torento klaĉas pri vi, pri ni, ridindigas nin, rigardas vin kiel ... Diabloj, kia historio! Kial vi faris tian idiotaĵon?

– Mi ne faris ion malbonan, diris Ajna trankvile sed iom retiriĝeme.

– Nenion malbonan! La skandalo tute sufiĉas ankaŭ sen io tia. Cetere, kiel vi povas tion pruvi? Kia diabla historio! Mi estas membro de la lerneja estraro, membro de la komunuma estraro, prezidanto en la konstrulaborista sindikato. Kaj la filino tiel kondutas! Li eligis sonon kvazaŭ kolera hundo kaj poste daŭrigis:

– Kiu instigis vin al tiu frenezaĵo?

– Neniu instigis nin. Ni ĉiam banas nin tiel, kiam ni estas solaj.

– Ĉiam? ... Por momento li perdis la parolkapablon.

– Tio ja estas neimagebla. Sed mi komprenas ... tiuj, tiuj gekamaradoj, tiu knabinaĉo de la anarkisto, tiu Alekso.

– Ne parolu malbone pri ili! diris Ajna. Ni faris tiel tute simple pro tio, ke ĝi ŝajnis natura al ni.

– Idiotino! Ĉu vi do ne komprenas, ke tio estas la plej malnatura, kion vi povus elpensi? Li silentis por kelkaj monetoj, kaj la patrino interŝovis plorvoĉe:

– Jes, jes, Ajna, grandan ĉagrenon vi faris al ni. Ĉu mi ne diris al vi ĉiam, ke vi evitu la societon de tiuj gekamaradoj. Ili estas strangaj. Mi tiel ĝojis, kiam vi komencis kunesti kun Paŭlo kaj liaj gekamaradoj. Li estas vere bonkonduta junulo. Kial vi forlasis ilin? Ajna iris al la sofo kaj sidiĝis apud avinjo. Avinjo demande rigardis en ŝiajn okulojn, kaj Ajna ne evitis la rigardon.

– Ĉu ion hontindan vi faris? demandis avinjo mallaŭte. – Ne, diris Ajna kaj melankolie ridetis.

– Viaj okuloj atestas, ke vi diras la veron, diris avinjo. Do ne estas tiel malbone, kvankam eble iom strange, mi ne scias ...

– Ĉu vi volas diri, avinjo, ke tio ne estas hontinda? diris la patro. Strangan moralon vi havas! Jen tian, jen tian! ... Sed kion vi nun faros, knabino? Ĉu vi kredas, ke vi povos labori ĉe la inĝeniero post tiu ĉi historio, ĉu vi kredas, ke ili volas rilati al tia frenezulino? Fakte mi ŝatus forpeli vin el la hejmo, se la socio tion permesus. Sed finfine mi devas iri al la inĝeniero kaj paroli kun li kaj la sinjorino pri tiu ĉi malbenita historio. Eble ili rifuzos reakcepti vin, sed ili almenaŭ ne kredu, ke mi protektas viajn stultaĵojn. Sed ĉiuokaze, de nun estas finita via kunestado kun tiuj gekamaradoj, kaj tiaj frenezaĵoj ne plu okazos. Ĉu komprenite? Ajna iom rektigis sin kaj firme rigardis la patron.

– Mi komprenas vin, ŝi diris. Sed rilate al miaj kamaradoj kaj nia kunvivo mi havas alian opinion ol vi, kaj mi ne rompos la interrilaton kun ili.

– Aha! Nu nu, tio ordiĝos sendepende de viaj opinio kaj volo. Kie vi lernis tian memstarecon? Ajna rigardis lin trapenetre kaj diris malrapide kaj kun certa akcento:

– En mia frua infanaĝo mi lernis memstarecon. En la unua momento li ne komprenis ŝin, sed subite li ruĝiĝis.

– Hontu! li diris abrupte. Nu, nun mi iros al la inĝeniero. La patrino de Johano salutis lin per gaja rido, kiam li venis hejmen.

– Ĉu vi aŭdis, kion oni rakontas pri vi kaj viaj kamaradoj? Ĉu estas vere?

– Jes, diris Johano, kondiĉe ke oni ne aldonis ion aĉan.

– Ion aĉan oni ne diris pri vi, diris la patrino kaj denove ekridis. Ŝajne via konduto per si mem ŝajnis al la homoj sufiĉe aĉa. Neniam antaŭe mi aŭdis pri tia afero. Eble mi devus insulti vin ... sed finfine vi kvar estas ja tute kiel gefratoj, kaj ... jes, fakte mi ne vidas ion hontindan en tiu afero.

– Ĉu ne? diris Johano mirigite.

– Fakte ne.

– Sed patrino! interrompis Elsa. Kiel vi povas paroli tiel? Se mi tiel kondutus, mi poste ne kuraĝus montri min al konataj homoj.

– Trankvilon, fratino! diris Johano. Certe vi ne povas tiel konduti, kaj vi ne bezonos honti tiel terure. Kaj nun vi ja ricevis novajn ŝuojn kaj novan robon kaj retrovis vian fianĉon kaj li edzinigos vin, kaj ĉio estos en bona ordo, kaj mian konduton vi lasu al mi.

Sed Eriko parolis serioze kun Johano, kiam ili post la vespermanĝo sidis kune en la interna ĉambro.

– Mi ja konas vin ĉiujn tre bone, kaj mi kredas, ke mi komprenas, kial vi tiel kondutis. Sed estas infanaj fantazioj, vi ĉiam estis kune, kaj vi havas kelkajn naivajn ideojn ...

– Kial nia konduto estis naiva? demandis Johano.

– Nu, eble ĝi ne estis naiva, se mi provas rigardi la aferon el via vidpunkto. Sed kiom signifas via vidpunkto kompare al tiu de ĉiuj aliaj homoj? Vidu, oni devas pli malpli adapti sin al la ĝeneralaj vidpunktoj de la homoj. Estu saĝa, kaj ne instigu plu la homojn al ridado kaj klaĉado pri vi. Tiu bankutimo estas nur fiksa ideo ĉe vi, finfine ĝi ja estas sensignifa, en si mem nek malbona nek bona. Do forlasu ĝin! Kontraŭkutime Johano malmulte kontraŭdiris. La patro de Ajna iris al la inĝeniero, kaj en granda ekscitiĝo rakontis al li kaj lia edzino la tutan banhistorion, kaj same emfaze kiel en la hejmo kondamnis la konduton de la filino.

– Mi neniel povas pretendi, li finis, ke vi toleru ŝin en via hejmo post tiu ĉi okazo, sed mi volis almenaŭ senkaŝe rakonti la aferon al vi.

La gesinjoroj nenion diris dum lia rakontado, kaj iliaj vizaĝoj ne perfidis, kion ili pensas pri sia servistino.

– Do estas tiel, ke ili banis sin kune sen banvestoj, sed nenio alia okazis? diris demande la inĝeniero, tiel trankvile ke la patro de Ajna iom ekhontis pro sia ekscitiĝo.

– Ŝajne jes, sed tio estas ja sufiĉa skandalo. – Iom neordinara konduto, certe, diris la inĝeniero. Li faris paŭzeton kaj ŝajnis pripensi.

– Mia edzino kaj mi tre ŝatas Ajnan, li daŭrigis. Iel ŝi ajnas al ni neordinara knabino. Mi kredas, ke la afero ne estas tiel terura. Ĉiuokaze ŝi revenu morgaŭ kiel ordinare. Mi parolos kun ŝi.

– Vi estas tiel afabla, ke ŝajnas al mi ke preskaŭ tro, diris la patro de Ajna, kaj se vi povos per taŭga traktado ŝanĝi ŝian manieron kaj ŝi povos resti ĉe vi, mi ne povos sufiĉe danki vin pro tio. Ŝi bezonas pli severan dresadon ol mi supozis. Ne forgesu tion, kiam vi parolos kun ŝi! Ankaŭ ŝiaj gekamaradoj bezonus bonan lecionon, sed tio estas ja alia afero.

– Mi parolos kun ŝi, okaze eble ankaŭ kun la knaboj. La patro de Ajna estis pli trankvila, kiam li revenis de sia vizito al la inĝeniero, sed lia opinio pri la filino estis same severa kiel antaŭe.

– Vi povos iri al via laboro kiel ordinare, li diris al Ajna, kaj eble vi povos resti. La inĝeniero parolos kun vi, kaj mi deziras al vi tre bonan akcepton. Espereble vi ekkomprenos, ke via opinio ne estas la sola mezurilo por via konduto.

En la sekvanta tago la patro de Ajna, kvazaŭ por defendi sian propran reputacion kontraŭ malbona famo, rakontis al siaj laborkamaradoj pri sia interparolo kun la inĝeniero, kaj tio donis novan stimulon al la klaĉado. Ajna kaj la inĝenierfamilio fariĝis centro por la intereso, kaj oni malpacience atendis solviĝon de la drameto.

Ajna atendis, ke la promesita akcepto renkontos ŝin tuj post apero en la hejmo de la inĝeniero, sed la mastro jam foriris, kiam ŝi alvenis, kaj la mastrino nenion diris pri la afero sed kondutis same afable kiel antaŭe. Post nelonge la inĝeniero venis hejmen por matenmanĝi, sed li nenion menciis al Ajna pri la interparolo kun la patro kaj ne atentis pri ŝi pli ol ordinare. Kaj tiel pasis la tuta tago. Nur en la vespero, kiam Ajna jam estis preta por iri hejmen, vokis ŝin la inĝeniero kaj petis ŝin enveni en lian laborĉambron. Li petis Ajnan sidiĝi apud malgranda tablo kaj mem li eksidis kontraŭ ŝi aliflanke de la tablo.

– Vi scias, ke via patro estis ĉe mi hieraŭ kaj parolis pri vi, ĉu ne? li demandis en trankvila tono.

– Jes, mi scias, respondis Ajna kaj senkaŝe renkontis lian rigardon.

– Hodiaŭ mi preterpase parolis iomete kun la du knaboj, viaj kamaradoj. Ili plaĉis al mi. Vi tre ŝatas ilin, ĉu ne?

– Jes, kaj same Aldan, nian kamaradinon, eble patro menciis pri ŝi.

– Kun ŝi mi neniam parolis, sed mi okaze vidis ŝin en la gazetvendejo, kaj ankaŭ ŝi faris al mi bonan impreson.

Li silentis por kelkaj momentoj, kaj Ajna rigardis lin atendante la daŭrigon de lia parolo. Li havis inteligentan, noblan vizaĝon, kaj iel Ajna sentis animan parencecon al li sed samtempe sentis ĉagrenon pro tio, ke li eble malŝatas ŝin.

– Tiu Arne – li ja nomiĝas tiel? – ŝajnas havi intereson por desegnado. Li okaze diris kelkajn vortojn pri tia afero, kaj ŝajnis al mi, ke li havas komprenon por arto. Ĉu vi vidis desegnaĵojn de li? Ajna komencis rakonti, unue iom hezite, sed novaj demandoj de li vigligis ŝin, kaj baldaŭ ŝi preskaŭ forgesis la malagrablan kaŭzon de la interparolo kaj komencis rakonti, kvazaŭ ŝi havus antaŭ si Alekson sed ne la inĝenieron.

Poste li faris similajn, ŝajne same senintencajn demandojn pri la aliaj, kaj Ajna same volonte kaj same sincere rakontis pri ili, pri la ekskursoj kaj pri la cetera kunvivo kaj eĉ pri la interparoloj kaj la pensmanieroj en la rondo.

Kiam ŝi jam rakontis ĉeftrajte preskaŭ ĉion pri si kaj siaj gekamaradoj, ŝi subite ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

– Pardonu! ŝi diris mallaŭte. Mi ne devus tiom babili.

– Mi tre ĝojas, ke vi tiom babilis. Cetere estas ja mi, kiu per miaj demandoj igis vin paroli.

Poste li longe silentis kaj atente rigardis ŝin.

– Mi ne volas esti juĝanto en la afero, pri kiu parolis al mi via patro, li fine diris, kaj mi volas doni nek admonojn nek konsilojn. Tio restu afero inter via patro kaj vi. Miaparte mi ĝojas havi tian knabinon kiel vin en mia hejmo, kaj mia edzino ŝatas vin same kiel mi. Sed nun vi eble volas iri hejmen? Ajna hezite levis sin, kaj kiam ŝi rigardis lin, aperis subite larmoj en ŝiaj okuloj.

– Vi do ne ... mi do ne ĉagrenis vin?

– Ĉu nur tion vi timis?

– Jes, mi ne volus ĉagreni vin aŭ la mastrinon.

– Sed eble via patro ĉagreniĝis.

– Li ne ĉagreniĝis, li nur koleriĝis, tio estas alia afero. Ajna havis pripensan mienon, kiam ŝi venis hejmen, kaj kiam la patro ekvidis ŝin, li diris preskaŭ gaje:

– Nu, knabino, mi esperas, ke la inĝeniero bone regalis vin. Kion li postulis de vi?

– Nenion li postulis.

Kaj Ajna mallonge rakontis pri la interparolo.

– Mi supozas, ke vi ne mensogas, diris la patro malhelmiene, kvankam mi atendis ion alian. Hm! Stranga homo! Kaj tamen estas inĝeniero kaj sinjoro! Mi ne povas kompreni ... Sed do bonvolu aŭskulti miajn postulojn. ...

Vole-nevole Ajna devis aŭskulti liajn postulojn, sed liajn ordonojn ŝi ne plenumis. Kiam tempo permesis, ŝi daŭrigis kunesti kun siaj gekamaradoj kiel antaŭe, kaj ili ne ŝanĝis siajn manierojn. La torentanoj scivoleme rigardis ilin, atendante la kulminon de la historio. Sed nenio okazis, kaj iom post iom silentiĝis la klaĉado.

– Ili estas nudistoj, sed cetere ili ŝajnas normalaj, oni konstante konkludis preskaŭ indiferente. Eĉ la patro de Ajna iom post iom trankviliĝis, kvankam li ne pardonis al la filino ŝian obstinon.

– Eble vi ne estas malbona, li deklaris, sed duone freneza vi estas, kaj mi ĝojos, kiam vi forlasos la hejmon.

* * *

Kaj denove proksimiĝis somermezo, kun abunda verdaĵo kaj odoroj de floroj kaj folioj kaj vivoplena kvieto en sennoktaj vesperoj.

En dimanĉa antaŭtagmezo la rondanoj iris al sia banejo ĉe la fervoja ponto. Ankaŭ Brita kunestis. Ŝi kaj ŝia patrino revenis jam antaŭ unu semajno, sed nur malmulte ŝi kunestis kun siaj gekamaradoj, ĉar ili ne havis multe da libera tempo. Estis vigla vivo ĉe la rivero. Ĉe la golfeto estis amaso da infanetoj, kiuj ludis en la akvo kaj kriis kiel sovaĝuloj, kaj pli sude, ĉe la ordinara banloko, estis granda aro da gejunuloj kun kompleta ekspozicio de ĉiuj koloroj kaj modeloj de la plej modernaj knabinoj banvestoj.

Sed en ilia propra soleca loko troviĝis neniu, kaj eĉ la bruo de la aliaj ne estis aŭdebla.

– Torento ne estas la sama kiel en la pasinta somero, diris Brita, kiam ili post la bano kuŝis sur la herbo apud la bordo. – Ĉu ankaŭ ni aliiĝis? demandis Johano.

– Ne tiel. Sed nun vi ĉiuj estas ligitaj de laboro, kaj mi estas sola la tutajn tagojn. Se mi almenaŭ povus partopreni vian laboron!

– Laboro estas ja necesa, diris Johano. Kaj finfine ni ja ne disiĝis, kvankam ni ne povas ĉiam esti kune.

Sed baldaŭ Brita komencis paroli pri aliaj aferoj, kaj revenis la intima harmonio de ilia kunesto en la pasinta somero.

Sed tiam subite aperis inter la alnaj densejoj kvar junuloj deksep-, dekokjaraj. Kiam ili ekvidis la knabinojn, ili momente haltis, kvazaŭ hezitante, sed poste tuj proksimiĝis. La knabinoj forturnis sin de la entrudantoj, kaj Arne kaj Johano provis per siaj rigardoj haltigi ilin, sed tio neniel efikis. Nur je kelkmetra distanco de la rondanoj ili haltis, kaj unu el ili, la sama kiu iam edifis Arnen per priknabinaj historioj, afekte salutis, dum ĉiuj kvar fripone glate ridetis.

– Ni ne sciis, ke vi estas tie ĉi, diris tiu, kiu salutis, sed mi esperas, ke ni ne ĝenas vin. Ni ĉiam ŝatas bani nin tie ĉi, estas tre agrabla loko. Kaj vi, knabinoj, ne bezonas forturni vin, kvazaŭ vi volus forkuri. Ni ne estas kanibaloj.

Subite Alda turnis la kapon kaj demandis:

– Kion vi volas?

– Stranga demando! diris la junulo kaj rikane ridis. Kompreneble ni volas bani nin.

– Nun vi mensogas, diris Alda strange trankvile. Vi volas rigardi nudajn knabinojn, sole pro tio vi venis. Kun tiaj homoj ni ne interrilatas. Atendu momenton, kaj ni vestos nin kaj foriros, poste vi povos bani vin laŭplaĉe.

– Ne prediku tiamaniere, bela knabino! admonis dolĉvoĉe la junulo. Restu nur! Ni ne ĝenos vin, kaj estas ja loko por ni ĉiuj. Ni estos same ĝentilaj kiel ... Li turnis la rigardon al la knaboj kaj abrupte silentiĝis, frapita de la aspekto de Johano. Johano sidis silenta kun forte kunpremitaj lipoj, kaj lia vizaĝo estis strange rigida. La muskoloj tremis sub lia haŭto, kaj subite li kvazaŭ ĵetiĝis de sia loko kontraŭ la kvar junulojn. Ili estis pli fortaj ol li, sed lia duonfreneza aspekto tiom teruris ilin, ke ili forkuris kvazaŭ de rabia hundo. Dum kelkaj sekundoj li persekutis ilin, sed kiam li komprenis, ke ili efektive forkuras, li haltis kaj malrapide reiris.

Li tuta korpo tremis, kaj li sidiĝis kvazaŭ tute elĉerpita.

– Tiuj diabloj! li flustris. Tiuj diabloj!

– Trankviliĝu! diris Alda mole. Vi ja preskaŭ freneziĝis.

– Jes ... se ili ne estus forkurintaj. Ni foriru de tie ĉi! Li komencis rapide vesti sin, kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon. Ili forlasis la bordon, kaj la aliaj sendemande akompanis Johanon. Li iris rekte trans la herbejon, kaj ili atingis la sudan deklivon de Gufmonto. Dum kelka tempo ili sencele kaj silente vagis en la arbaro, sed poste Johano komencis grimpi supren, kaj fine ili atingis la plej altan punkton, ĉe la vojeto al Perkolago.

Tie ili sidiĝis. Profunde sub ili kuŝis Torento, kaj ĝi estis bela en sia somera ornamo. Bela estis la tuta valo kaj la ebeno en la sudo, belaj la montoj kaj la seriozaj arbaroj okcidente kaj norde.

Silento regis en la rondo, sed la loko vekis memorojn, kaj Ajna provis vigligi la kamaradojn.

– Iam ni sidis tie ĉi kaj manĝis oranĝojn, en aŭtuna vespero, la unuan fojon survoje al Perkolago. Ĉu vi memoras?

– Certe, diris Johano. Kaj iam ni staris tie ĉi en malluma nokto, ĉe la restoj de forbrulinta fajro, kaj ni kaptis la manojn unu de la alia, ĉar ekregis nin stranga sento de soleco, la unuan fojon.

– Sed neniam estis tie ĉi pli bele ol nun, diris Ajna.

– La lando estas bela, konsentis Johano. Estus bona lando, se la loĝantoj similus al ĝi.

– Sed tiaj homoj kiel tiuj kvar tamen estas esceptaj, diris Ajna.

– Eble ĝuste tiaj estas esceptaj. Sed la spirito estas pli malpli la sama. Oni ŝatas detrui kaj ĉagreni. Ĉu vi memoras, kiel vi ĉe la lernejo faris neĝofigurojn, kaj kiel la knaboj disfrapis ilin per neĝobuloj kaj rikanis kaj intense ĝuis vian malĝojon? Vi ludis per pilkoj, kaj ili prenis la pilkojn kaj forĵetis ilin, vi faris dancludojn, kaj ili alkuris kaj disbreĉis la rondon. Kaj kiam ili fariĝas junuloj, ili ankoraŭ ŝatas detrui kaj ĉagreni. Eble estas feliĉe, ke ili iom post iom fariĝas laborsklavoj, alie la plenkreskuloj certe farus ankoraŭ pli da satanaĵoj.

– Ĉu malpli? diris Brita. Ĉu ne estas iamaj knaboj, kiuj faras la mondon batalejo, kiuj igas la homojn mortigi unu la alian kaj disfrapi virinojn kaj infanojn same kiel la knaboj iam disfrapis la neĝofigurojn de Ajna?

– Jes, vi pravas, diris Johano, pri tio mi ne pensis. Certe estas la sama afero.

* * *

La someraj semajnoj rapide forpasis. Iun vesperon en la fino de julio, kiam Arne ĵus venis hejmen de sia laboro, aperis tute neatendite Brita kaj diris, ke ŝi deziras, ke li faru promenon kun ŝi. Feliĉe lia patro ne estis hejme.

La patrino de Arne iom konfuziĝis pro la propono de la knabino, sed Brita trankviligis ŝin.

– Ne timu, panjo! Mi volas paroli kun Arne pri lia pentrado, kaj mi havas gravan proponon. Vi poste ekscios, sed unue mi volas paroli kun li.

– Ho, tiel, diris la patrino, kaj ŝia mieno heliĝis. Mi nenion komprenas, neniel povas helpi al Arne, sed vi ja estas edukita kaj bone komprenas, kaj mi tre ĝojus, se vi povus ion elpensi.

Arne rapide manĝis, lavis sin kaj ŝanĝis vestojn, kaj ili kune foriris.

– Jes, mi havas proponon, diris Brita, kiam ili forlasis la laboristajn domojn kaj povis pli senĝene interparoli. Venis pentristo al la pensiono, vera pentristo, kaj li havas pentrolernejon en la ĉefurbo. Mi multe babilis kun li dum la lastaj tagoj, kaj ni amikiĝis. Hodiaŭ matene mi komencis rakonti pri vi kaj demandis, ĉu li ne povas ion fari por vi. Li onklece ridetis pri mia fervoro, sed mi ne lasis miajn atakojn, kaj fine li diris, ke mi povas alkonduki la knabon kune kun liaj artaĵoj, kaj fine mi sukcesis persvadi lin akcepti vin kiel nepagantan lernanton, se li trovos, ke vi meritos tion.

– Kaj se jes? diris Arne trankvile. Mi ne havas monon por loĝado kaj ceteraj necesaj aferoj.

– Mi scias. Kaj tial mi atakis ankaŭ patrinon, kaj okazis la stranga afero, ke mi eĉ ne bezonis persvadi ŝin. Ŝi tute de si mem interesiĝis pri vi, kaj post miaj klarigoj, ŝi mem demandis, ĉu mi ne ŝatus, ke ni zorgus pri tio, ĉe ni. Kaj kompreneble mi konsentis.

– Do senpage? diris Arne.

– Sed kompreneble!

Arne longe rigardis ŝin, preskaŭ malgaje.

– Nu? diris Brita.

– Mi ne scias, diris Arne, kaj la voĉo iom tremis. Estus strange nur akcepti kaj nenion doni, kvazaŭ almozpetanto ...

– Sed Arne!

– Jes, jes. Se temus nur pri helpo de vi ... vi ja estas mia kamaradino. Via patrino tamen estas al mi fremda homo. Estus malfacile akcepti bonfaron.

– Ni sidiĝu kaj parolu trankvile, diris Brita decide. Vi ja kuras, kvazaŭ vi volus forkuri de mi.

Ŝi kaptis lian brakon kaj tiris lin al la rando de la ŝoseo. Ili transsaltis la drenfosaĵon kaj sidiĝis.

– Mi komprenas vin, daŭrigis Brita. Verŝajne mi mem same sentus en tia kazo. Sed aliflanke, ĉu vi mem ne volonte donus tian helpon, se vi povus?

– Certe.

– Kial do ne mem akcepti? Kaj kion fari, se ne troviĝas alia vojo?

– Provizore mi ja povas resti en la uzino.

– Vere ŝajnas, ke vi povus tion fari malgraŭ la propono kaj eĉ malgraŭ via deziro libere sekvi vian propran vojon. Sed aŭskultu, Arne, mi tiel ĝojus, se vi konsentus. Nia hejmo fariĝus alia, se vi estus tie, mi ne estus sola plu.

Arne ankoraŭfoje longe rigardis ŝin, kaj poste li decide diris:

– Bone, mi konsentas. Kaj li kaptis ŝian manon kaj forte premis ĝin, sed poste li ekridis.

– Finfine ni iom trorapidas. Ni ankoraŭ ne aŭdis la opinion de la pentristo.

En la sekvanta vespero Brita prezentis sian amikon al la pentristo. Tiu esplore rigardis la knabon kaj dume faris diversajn demandojn, sed li neniel montris, kion li pensas pri la afero.

– Sed nun malfermu vian grandan pakaĵon, kaj ni iom rigardu viajn kreaĵojn! Arne malfermis la pakaĵon kaj metis sur la tablon antaŭ la sinjoro amason da paperoj kun desegnaĵoj kaj akvareloj, kelkajn skizlibrojn kaj dekon da olepentraĵoj faritaj sur masonito.

La kvanto ŝajne iom surprizis la sinjoron, sed li nenion diris, nur prenis la skizlibrojn kaj komencis foliumi. Pri Arne kaj Brita, kiuj sidis apude, li neniom atentis. Li sufiĉe longe rigardis la bildojn, ofte kun pripensa mieno.

Nur post duonhoro li finis sian ekzamenon. Li levis la kapon kaj rigardis Arnen.

– Ĉu vi estas konscia pri la enhavo de viaj kreaĵoj, mi volas diri, ĉu vi intencis esprimi ion per ili?

– Jes. Preskaŭ ĉiuj estas el la lasta jaro, antaŭe mi ne komprenis tion.

– Strange. Li ekstaris kaj premis la manon de Arne.

– Mi ĝojas, ke mi konatiĝis kun vi, kaj mi volonte akceptas vin kiel lernanton. Vizitu min morgaŭ vespere, kaj tiam ni iom babilos pri la afero. Mi supozas, ke Brita nun volas konduki vin al sia patrino. Dankon, Brita, vi bone faris, kiam vi konatigis vian amikon al mi.

* * *

Veninte hejmen li rakontis ĉion al la patrino. Pli da ĝojo li neniam vidis ĉe ŝi. Sed li mem estis malpli entuziasma, ŝajnis eĉ iomete hezita.

– Mi nun iros al Alekso, volas iom paroli kun li.

– Vi volas rakonti tion al li? Certe li ĝojos. Sed revenu baldaŭ, estas jam malfrue.

Alekso estis interne en la elektra stacio, sed kiam Arne venis, li eliris, kaj ili sidiĝis sur la kutiman lokon. Nun en la vespero estis multe pli trankvila ol dum la tagoj. Venis bruo el la lamenejo kaj aliaj lokoj, sed al tiuj sonoj Arne jam delonge kutimiĝis.

Arne rakontis pri la propono de Brita kaj pri la okazoj en la sama vespero.

– Estas ja bonege, diris Alekso. Sed vi parolas pri la afero, kvazaŭ ĝi donus al vi pli da ĉagreno ol ĝojo. Kio ankoraŭ premas vin?

– Mi komencis pensi pri certa afero, diris Arne kaj serioze rigardis Alekson. Vi ja konas nian rondon ...

– Sufiĉe bone, mi kredas.

– Iel venis al mi la penso, ke vivo estas pli ol arto. Vidu, per linioj kaj koloroj mi provas esprimi tion, kion mi trovas plej bela, plej ŝatinda. Kaj fariĝas bildo de mia ideo pri la vivo, pri la homoj. Sed ĉu ne estus pli bone esprimi siajn ideojn pri la vivo ĝuste per sia propra vivado, en la kunvivo kun la homoj?

Ĉu la arto ne estas surogato por vivado? Vidu, mi forlasas la vivon de nia rondo por fari bildojn de ĝi!

– Malfacilajn demandojn vi faras, diris Alekso.

Poste li longe silentis kaj Arne atente rigardis. Fine li demandis:

– Ĉu vi ĉesus desegni kaj pentri, se vi restus inter viaj kamaradoj?

– Certe ne.

Kaj denove Alekso silentis, sed nun estis li, kiu rigardis Arnen, kaj Arne, kiu pripense mallevis la okulojn.

– Mi supozas, ke vi estas tiel kreita, daŭrigis Alekso. Kaj rilate al via rondo ... Vidu, post kelkaj jaroj ĝi ne ekzistos plu. Unu iros tien, alia tien. Eĉ se vi ĉiuj restus en la sama loko, viaj vojoj pli malpli disiĝus.

– Verŝajne vi pravas, diris Arne. Sed kio poste restos?

– Malfacilajn demandojn vi faras hodiaŭ. Kio restus, se vi restus tie ĉi? Arne ne respondis sed cerbume rigardis al la suda ĉielo. Post kelka tempo li subite ekridetis.

– Alekso, tie en la sudo staras la sama stelo, kiun ni observis antaŭ unu jaro. Ĉu vi memoras?

– Certe. Kaj same trankvile ĝi moviĝas ... tiel trankvile, tiel trankvilige ...

* * *

En iu vespero Johano iris al Alda por redoni pruntitan libron. Li trovis ŝin en la ĝardeno, kie ŝi kolektis ribojn. Ŝi demandis, ĉu li deziras alian, kaj kiam li jesis, ŝi volis tuj eniri por doni ĝin al li.

– Lasu tion, mi helpos vin. Tiujn ĉi malmultajn arbustojn ni rapide senberigos. Ĉu poste vi estos libera? Ŝi jesis.

– Bone. Do ni povos poste iom babili, mi volus serĉi kelkajn aferojn en la enciklopedio de via patro.

– Sed ne estas bona ordo, ke vi helpas min. Vi jam laboris la tutan tagon en la forĝejo.

– En la forĝejo, jes. Sed estas granda diferenco inter deviga laboro kaj libera. Cetere tio ĉi estas ja nur ludo, post dudek minutoj ni estos pretaj.

Ili rapide laboris, ŝi sur unu flanko de la arbustoj, li sur la alia, kaj dume ili babiletis pri diversaj aferoj, kiuj okaze kaptis ilian intereson. Estis kvieta vespero kun alta ĉielo kaj sento de frua aŭtuniĝo. La someraj pomoj jam brilis ruĝe sur la arboj, kaj la astroj portis grandajn burĝonojn. Palore falis la vespera sunlumo sur verdajn foliojn kaj grandajn, diafane brilruĝajn bergrapolojn.

La lasta arbusto estis preta. Ili rektigis sin, kaj Johano kapklinis al si.

– Nu, jen ni do estas pretaj, kaj ...

Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj Johano subite haltis meze en la frazo. Dum kelkaj momentoj ili staris senspire silentaj kaj senmovaj, rigardante unu la alian kvazaŭ konsternitaj. Iliaj vizaĝoj fariĝis reve seriozaj. Sed subite aperis rideto sur iliaj lipoj, rideto apenaŭ videbla. La okuloj momente malleviĝis, kaj poste la rigardoj denove renkontiĝis. Kaj denove ili ekridetis, silente, konsternite.

Johano ekmovis sin kaj prenis sian korbon, kiu staris apud la arbusto.

– Jen ni do estas pretaj, li ripetis preskaŭ flustre. Ĉu ni eniru?

– Jes, tuj, ŝi diris molvoĉe, same mallaŭte kiel li. La berojn ni metos en la kuirejon, patrino preparos ilin morgaŭ.

Kiam ili venis al la perono, Johano subite haltis.

– Kia stultulo mi estas. Mi ja kunportis libron, ĝi ankoraŭ restas sur la herbo apud la arbustoj.

Ili rigardis unu la alian, kaj Alda ekridis.

– Nu jen! diris Alda. Ĝin ankaŭ mi forgesis.

* * *

Etiopujo falis, eksonis jam la unuaj pafoj de nova batalo en Hispanujo. La popoloj forĝas armilojn, estas tempo de alta konjunkturo. Plenkapacite laboras uzinoj kaj minejoj, sed eĉ la tuta kapacito ne sufiĉas por plenumi la mendojn.

En la komenco de aŭgusto oni metis Arnen en novan laborgrupon. Sur la orienta bordo de la rivero oni alkonstruos novan, grandan lamenejon.

Kaj la grupo atakas la densejon de junaj, sovaĝe kreskantaj arbetoj ĉe la alta latbarilo, kaj baldaŭ ĝi estas for, sed la loko tamen ne sufiĉas. Oni atakas ankaŭ la barilon kaj forigas grandan parton de ĝi, kaj anstataŭe oni alkonstruas novan barilparton, pli proksime al la laboristaj domoj, kaj la infanoj en la malgranda sablejo devas forlasi sian ludlokon, ĉar nun ĝi apartenas al la uzina tereno.

Arne fosas truojn por la palisoj de la nova barilparto. Flanke de la sablejo staras la infanetoj kaj interesite rigardas la ŝvitkovritajn laboristojn. Siajn fosiletojn kaj ĉaretojn kaj aliajn ludilojn ili forportis. Estas veraj fosiloj kaj veraj ĉaroj kaj veraj laboristoj, kiuj nun okupas la lokon kaj faras fundamenton por vera konstruaĵo.

Kaj jen nova afero altiras iliajn rigardojn. Venas du viroj kun hakiloj kaj granda segilo. Ili iras al la du altaj piceoj, ili iom ĉirkaŭrigardas, kaj poste unu el ili rapide faras malgrandan hakaĵon ĉe la radikoj de la arboj. La viroj ekgenuas ĉe unu el la piceoj, almetas la segilon kaj ekmovas ĝin. Per zuma sono kaj kvazaŭ lude ĝi tramordas la lignon. La granda krono ektremas, la supro ŝanceliĝas, kvazaŭ senforte la arbo kliniĝas kaj falas. Momente la viroj ripozas sed poste ili tuj atakas la alian.

Ankaŭ Arne alrigardas kaj forgesas labori. Iam li kaj Johano ludis tie en la sablo. Ili ŝarĝis ĉareton per ŝtonoj kaj sablo, kaj brava ĉevaleto kun rompita kruro tiris la ŝarĝon al la altforno. Ajna kaj Greta mastrumis apude, kaj jen la voĉo de Ajna anoncis manĝotempon. Kaj tie sub la arboj ili kolektis piceajn konusojn kaj faris bovinojn kaj ĉevalojn ... Kaj iam estis vintra vespero, kristnaska vespero, malvarmo, lunlumo, blanka neĝo, kaj sub la altaj piceoj staris malgranda, tremanta knabo, kaj liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj tra la larmoj ekbrilis la lunlumo en plej belaj koloroj ... Eksonis apud li ordonotona voĉo:

– Kial vi staras tiamaniere? Ne forgesu vian laboron! En la vespero li prenis krajonon kaj paperon kaj reiris al la laborloko. Li sidiĝis kaj rigardis la lokon. Ĉiuj laboristoj estis for kaj nenio desegninda troviĝis tie. Kun medita mieno li rigardis la konfuzan miksaĵon de teramasoj, tabuloj, ĉaroj kaj aliaj diversaj objektoj.

Sed fine li tamen komencis desegni ... Maldekstre staras la malnova latbarilo, malantaŭ ĝi konturiĝas la lamenejo. En la mezo estas la sablejo, netuŝita de fosiloj de plenkreskuloj, nur kvar etuloj troviĝas tie, ĉevaleto kun rompita kruro tiras ĉareton, du knabinetoj per kelkaj skatoloj aranĝas manĝotablon, en la fono levas sin kvazaŭ protekte du altaj piceoj, kaj sub ili troviĝas malgranda saktendo ...

* * *

La vespera alsuda trajno haltas por du minutoj ĉe la stacio de Torento. Brita kaj ŝia patrino kaj Arne suriras la peronon de la vagono, la ŝoforo de la pensiono enportas pakaĵon en la kupeon. Apude sur la kajo staras la patrino de Arne kaj lia fratino, ankaŭ Alda kaj Johano kaj Alekso troviĝas tie.

Manoj renkontiĝas, oni diras ĝisrevidon.

– Kaj ne maltrankvilu, diras la patrino de Brita al la patrino de Arne, mi bone zorgos pri via filo!

– Tion mi jam scias, diras la patrino de Arne. Neniel mi maltrankvilas, estos nur iom strange por mi, kiam li estos for.

– Kaj salutu al Ajna, diras Arne.

– Jes, jes. Kaj skribu baldaŭ! respondas Alda kaj Johano. – Longajn, longajn leterojn mi skribos, diras Brita, kaj Arne ilustros ilin.

Ekmoviĝas la trajno, oni mansvingas, post kelkaj sekundoj la forveturantoj ne estas videblaj plu.

Alekso, Alda kaj Johano kune forlasas la stacion. Silente ili iras antaŭen, ĝis ili atingas la vojon, kiu kondukas al la laboristaj domoj.

– Mi ŝatus iom promeni, diras Alda kaj haltas. Johano konsentas, kaj ŝi demande rigardas Alekson. – Ĉu vi? Kaj Alekso rigardas ilin medite, kaj poste li ridetas.

– Ne, mi iros hejmen. Sed ĉu vi ne volus kuniri kaj trinki tason da teo ĉe ni. Nur por akompani min. Poste vi ja povos fari promenon.

– Bone, diras Alda. Ankoraŭ ja ne estas malfrue. Unue ni akompanos vin hejmen.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.