|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() INFANOJ EN TORENTOAŭtoro: Stellan Engholm |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Tri jaroj pasis. Ajna jam finis la lernejon, Alda kaj la du knaboj en la frusomero finis la antaŭlastan klason.
Estis sabata vespero en la mezo de aŭgusto. Dum la posttagmezo Arne kaj Johano preparis sin por kankrokaptado. Duonhoron post la sesa Johano aperis antaŭ la hejmo de Arne, kun plenŝtopita dorsosako kaj bicikla karbida lanterno en unu mano kaj malgranda sako kun kaptiloj en la alia.
Li vokis tra la nefermita fenestro. La voĉo de Arne respondis elinterne, kaj post nelonge li elvenis al la kamarado. Ankaŭ li estis ekipita per dorsosako kaj sako por kaptiloj.
La patrino de Arne elŝovis la kapon tra la fenestro.
– Memoru, ke vi estu singarda, por ke vi ne dronu aŭ malvarmumu, kaj se la vetero fariĝos malbona, tuj venu hejmen.
– Jes, jes. Estu trankvila! Ili iris al Ajna. Ajna kaj Alda jam sidis atendante en la siringa laŭbo antaŭ la domo.
– Ĉu pretaj? Johano demandis.
– Jes, delonge, Alda vigle respondis. Ni ekiru. La knabinoj ekstaris, surmetis siajn dorsosakojn kaj aliĝis al la knaboj. Same kiel tiuj, ili estis vestitaj per supertutoj kaj portis vaskajn ĉapojn.
– Ĉu vi ne forgesis ion? Johano kontrolis. Ĉu vi havas kafon, kremon, sukeron, tasojn, kulerojn?
– Jes, jes. Kaj ĉu vi havas la kafopoton kaj alumetojn kaj la ceterajn aferojn?
– Mi havas.
– Patro, nun ni ekiros. Ajna vokis al la patro, kiu sidis sur la ŝtuparo legante gazeton. Ĝis revido! Li levis la rigardojn de la gazeto, kaj la bonnutrita vizaĝo montris bonvolan rideton.
– Bonan sukceson do! Kaj ne tute senkankrigu la lagon! Sed estas frue ankoraŭ. Vi rajtos komenci nur je la dekdua! – Kompreneble, sonis la trankvila voĉo de Johano. Sed ne estas kontraŭleĝe elmeti la kaptilojn iom pli frue.
– Aha, vi komprenas la aferon, mi aŭdas. Kiam Greta kaj mi venos hejmen de la festo en la popola parko, mi eble iru al vi por helpi vin porti la grandan kaptaĵon hejmen? Ili ne respondis al la ŝerco, sed ekmarŝis orienten laŭ la longa strato. Preteririnte la sektan preĝejon, ili flankeniris dekstren kaj baldaŭ troviĝis en la granda konifera arbaro. Estis nur malgranda vojeto tie, plena de ŝtonoj kaj nudaj arboradikoj.
La vojeto kondukis supren kaj fariĝis pli kaj pli kruta. Kiam ili post duonhoro atingis la supron de la montodorso, ili ŝvitetis sub siaj pakaĵoj kaj eksidis por manĝi oranĝon kaj iom ripozi.
Rigardante okcidenten kaj malsupren ili povus imagi, ke ili sidas en flugmaŝino. Pro la tre kruta deklivo Torento, kvankam ne tre malproksima, aspektis kiel liliputa urbo. Kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj kaj la ŝoseo kiel fervoraj formikoj. Ie inter la kampoj ŝarĝvagonaro kiel rampanta raŭpo proksimiĝis al la stacidomo. El la tuboj de la uzino venis fumo kiel fumstrioj el cigaroj. La domoj similis al ruĝaj skatoletoj kaj la rivero estis kiel mallarĝa rubando. La tuta urbeto similis al modelo de Torento, kiun ili en la lernejo iam konstruis el sablo, argilo kaj diversaj objektetoj. Sur la sportejo malgrandaj punktoj zigzagis tien kaj reen kiel kuletoj. Estis piedpilka ludo.
– Ĉu vi kredas, ke aliaj ne venos al nia loko? Alda demandis Johanon.
– Jes, almenaŭ ne el Torento. Mi konas neniun knabon tie, kiu havas intereson por tiaj aferoj. Ili nun pilkludas, tage kaj nokte.
– Kaj la junuloj nepre devas viziti la popolan parkon, Alda interŝovis. “Plej grandioza festo ĝis nun en Torento,” ŝi citis de la afiŝoj, “Plej fama svedlanda ĵazkapelo el Stokholmo, la nesuperebla revuo. Laŭ via deziro kun la dek ok mondfamaj anglaj dancistinoj”. Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ili estas idiotoj, la gejunuloj.
– Kaj kelkaj pli aĝaj uloj iros kapti, sed ili iros al Lupolago, de kie venas nia rivero, vi scias. Povus ja veni kelkaj el arbaraj lokoj, sed loĝas malmultaj tiudirekte.
– Jen, aŭdu, ekludas la plej fama ĵazkapelo de Svedlando! Alda ree interrompis, kiam la muziko el la popola parko atingis ŝiajn orelojn, malforta kiel burda zumado. Tian spektaklon aranĝas laboristoj, subtenas laboristoj. Stultuloj!
– Kiam vi estos fininta la lernejon, ankaŭ vi certe iros tien, diris Johano kun ŝajnigita seriozo. Vi ruĝigos la lipojn kaj pudros vin kaj faros teatron per la okuloj kiel la aliaj knabinoj kaj kredos, ke venos al vi iu mirinda sinjoro, kiel okazas en la filmoj.
– Ne babilaĉu! Alie mi reiros hejmen.
– Sed tiel faras ĉiuj. Mia fratinaĉo ...
– Mi ne faros.
– Ne parolu tiel, Ajna admonis Johanon.
– Estas vere. Vi jam estis tie kaj eĉ dancis, ĉu vi ne vidis ŝin tiam? Ŝi faras teatron por ĉiu junulo kaj amindumas la tutajn noktojn kaj neniam faras ion utilan.
– Kiam mi dancis, estis la somermeza festo. Estis por infanoj, infanaj dancludoj. Ankaŭ vi estis ja tie.
– Jes por rigardi. Kaj mi vidis, ke vi dancis ankaŭ poste, kiam vera danco komenciĝis.
– Sed nur kun knabino.
– Kompreneble. Ĉiuj knabinoj faras tiel en la komenco.
– Stulta vi estas. Ni ekiru, kaj vi iru antaŭe por montri la ĝustan vojon.
Ili ekstaris, ankoraŭfoje rigardis al Torento kaj la sunsubiro kaj ree ekmarŝis. Ili nun venis en terenon, kie nur Johano estis antaŭe. La vojeto kondukis iom malsupren, la suno ne estis videbla plu, kaj la taglumo jam komencis malfortiĝi sub la dense starantaj arboj.
Longe ili marŝis, kaj la knabinoj jam komencis plendeti pro la longa vojo, kiam ili subite kaj neatendite staris ĉe la bordo de la lago. Estis kvazaŭ elveni el tunelo. La sufiĉe vasta lago ankoraŭ briletis en la lasta vespera lumo, kaj estis multe pli hele tie ĉi ol en la arbaro.
Estis bona bordo kun herbo, kaj kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo. Malgranda rivereto fluis el la lago tute apude. Sur ĝia surfaco kuŝis folioj de nimfeoj kaj aliaj kreskaĵoj, kaj la fundo estis plena de ŝlimo, bona loko por kankroj. Sur la maldekstra flanko de la lago staris betuloj kun kretblankaj trunkoj kaj helverdaj foliamasoj, sur la alia estis pinarbaro, kaj kelkaloke murkrutaj flankoj de malgrandaj montoj levis sin el la akvo.
– Estas bele tie ĉi, diris Ajna. Tie ĉi mi volus resti longe. Kial vi ne kondukis nin tien ĉi en la somero?
– Estas tro malproksime. Se ni estus konstruintaj kabanon tie ĉi anstataŭ en la arbaro apud Torento, ni estus devintaj resti dum la noktoj.
– Kial ne? diris Alda vigle. Estus ja granda plezuro. Vivi kiel indianoj. Tion ni faru en alia somero.
Ili deprenis siajn dorsosakojn kaj eksidis sur la bordo. Johano kaj Arne elprenis la kaptilojn el la sakoj.
Estis kankrokaĝoj faritaj el drato kaj reto, kaj estis neprofundaj retsakoj kun longaj ŝnuroj. La knaboj aranĝis la objektojn kaj alfiksis fiŝetojn por logi la kankrojn. Dume la knabinoj laŭ ordono de Johano kolektis branĉojn por la fajro.
Kiam ĉio estis preta, la malhelo jam venis, kaj la knabinoj insistis, ke oni faru fajron. Johano volis, ke ili atendu ankoraŭ iom. Baldaŭ tamen ekflamis kelkaj fajroj aliflanke de la lago, kaj lanternoj movis sin kiel ruĝaj punktetoj tien kaj reen en la mallumo. Tiam li konsentis, kaj dum solena silento li bruligis alumeton kaj metis ĝin al la seka herbo inter la branĉoj. La eta flamo komencis kreski kaj ĵetis sian lumon sur la kaŭrantajn figurojn. Baldaŭ brulis senfuma granda fajro, krake kaj susure, kaj agrabla varmo disradiis de ĝi.
Ili malfermis siajn dorsosakojn kaj manĝis buterpanojn kaj ovojn, dum Johano samtempe lerte lokis la kafopoton super la fajro.
– Estus agrable, se oni ĉiam povus vivi tiel, Johano diris kaj lia vizaĝo brilis de kontento. Libere, laŭ propra volo.
– Estas treege agrable, sed mi ne ŝatus vivi tiel por ĉiam,
Alda kontraŭis. Oni devas vivi ankaŭ inter la homoj, lerni kaj labori por la komunaj aferoj de la laboristaro. Tio estas pli grava.
– Ĉiam vi parolas tiel, diris Arne, sed ĉiam vi diras ankaŭ ke la laboristoj estas la plej stultaj estaĵoj en la mondo.
– Jes, sed ĝuste pro tio oni devas instrui ilin, por ke ili fariĝu pli saĝaj.
– Tamen vi devas konfesi, ke estas multe pli agrable tie ĉi ol en la lernejo, Johano daŭrigis.
– Kompreneble. Sed oni lernas multajn utilajn aferojn ankaŭ tie.
– Estas ja bone scii legi, skribi kaj kalkuli. Sed la instruado estas terure enuiga. Ĉiam oni devas kaj devas. Neniam laŭ propra volo. Oni devas viziti la lernejon, en la uzinoj oni devas labori laŭ ordonoj, oni devas fari la militekzercojn. Ĉiam la devo.
– Dependas de tio, ke burĝoj regas.
– En Torento regas la socialdemokratoj, diris Ajna. Ja ankaŭ mia patro apartenas al la estraro.
– Ankaŭ ili estas burĝoj. Celas al bonaj oficoj, penas fari superulojn el siaj filoj. Ordinare. Sed kiam estos vera socialista sistemo, tiam la homoj faros nur tion, kio estos utila kaj bona por ĉiuj, kaj tiam devoj ne ekzistos. Estas la ordonoj de la burĝoj, kiuj estas malagrablaj, en lernejo, en uzinoj, ĉie. Ĉu estus malagrable en la lernejo, se ni mem rajtus decidi pri nia laboro?
– Vi fantazias.
– Tiaj lernejoj ekzistas. En Sovetio ekzistas.
– Ĉu la infanoj ne kuras hejmen, kiam ili povas agi laŭplaĉe?
– Ĉu vi kurus hejmen, se nia lernejo estus tia?
– Nu, eble ne. Certe estus interese lerni kaj fari diversajn aferojn laŭ propra kapo. Sed mi ne kredas, ke tiaj lernejoj ekzistas.
Trinkinte kafon li bruligis sian lanternon kaj ekstaris. Ĉiu el ili prenis sian parton de la kaptiloj, kaj Johano, kiu estis plej sperta, metis ilin en konvenajn lokojn en la lago kaj la rivereto. En la lumo de la lanterno ili povis facile vidi la fundon. Tie kaj tie rampis nigraj kankroj sur la bruna fundo. Post la elmeto Johano prenis profundan retsakon, fiksitan al stangeto, kaj per ĝi kaptis la vagantajn kankrojn, dum Arne kaj la knabinoj lumigis al li. Estis streĉe interesa ĉasado, kian la knabinoj antaŭe ne partoprenis, kaj eĉ Alda tute forgesis sian ordinaran babilemon. La kaptitajn kankrojn li metis en sakon, kiun Arne kunportis.
Kiam ili post nelonga atendo esploris la elmetitajn kaptilojn, ili havis bonan rezulton. Sur ĉiu kankroreto staris tri, kvar kankroj, kiuj kun bona apetito atakis la fiŝetojn. Ankaŭ la kaĝoj havis kontentigan enhavon.
Ili zorge kalkulis ilin, kaj la nombro rapide kreskis. Ili ĝojis ne nur pro la kapto mem. Estis interkonsentite, ke ili retenu nur malgrandan parton de la kaptaĵo por si mem. La ceteron ili vendu kaj dividu la monon inter si.
Dume ili laŭvice kuris al la fajro por ĝin gardi kaj nutri. Kiam la nokto estis plej malluma, subite aŭdiĝis nelaŭtaj remilbatoj tute apude, kaj platboato kun du viroj kvazaŭ sorĉe aperis ĉe la limo de la lumrondo ĉirkaŭ la fajro.
La boato tuŝis la bordon, sed la viroj ne eliris. Ili restis senmovaj kaj silentaj, kaj rigardis al la infanoj kaj la fajro, sed la infanoj ne povis bone distingi ilian aspekton. Estis io timiga en ilia subita kaj silenta apero.
Kiam la koroj de la infanoj jam komencis bati pli rapide ol ordinare, unu el la viroj fine rompis la silenton.
– Hej, knaboj! Ĉu vi havas bonan kapton tie ĉi? La voĉo estis iom neklara kaj balbuta, sed ĝi ne sonis malamike, kaj la infanoj iom trankviliĝis.
– Estas sufiĉe bone tie ĉi, Johano respondis.
– Bone, bone, tiel devas esti. Tiu ĉi lago estas io aparta, estas la perlo inter la lagoj de niaj montoj kaj arbaroj. Ho vi lago, bela estas la vivo ĉe vi! Kio estus la vivo sen lagoj kaj arbaroj? Li parolis deklame kaj sentimentale kaj la voĉo perfidis sufiĉe fortan ebrion. Ili estis ebriaj kankrokaptantoj. La infanoj ree ektimis.
– Kaj ekipitaj vi estas kvazaŭ por tuta semajno, diris la alia. Eĉ kafopoton vi kunportas!
– Kompreneble. Ĉu vi ŝatus tason da kafo? Restas ankoraŭ multe en la poto, kaj cetere ni povos pretigi novan.
– Kion vi opinias? la unua turnis sin al la kamarado. Certe ne gustus malbone. Pro la brando ni forgesis mem pretigi, kvankam ni kunhavas ĉion necesan. Jes, dankon! Vi estas bonaj kamaradoj.
Johano rapide metis la poton sur la fajron por ke ĝi revarmiĝu. Dume la viroj eliris el la boato, fiksis ĝin al la bordo kaj scivole rigardis la infanojn.
– Diabloj! diris subite la unua parolanto kaj laŭte ekridis. Mi pensis, ke vi estas kvar knaboj. Adolfo, ĉu vi vidas? Estas nur du knaboj! Ili kunprenis siajn knabinojn, sed vestis ilin per knabaj vestoj, por ke neniu suspektu la aferon. De kie vi venas?
– Ni loĝas en Torento, respondis Arne.
– En Torento? Kaj vi vizitas tiel malproksiman lokon. Vi estas bravaj, veraj lagokamaradoj.
Poste ili demandis pri iliaj gepatroj kaj aliaj tiaj aferoj. Johano nun memoris, ke li iam vidis unu el ili en Torento. Verŝajne ili estis metallaboristoj, ili aspektis tiaj.
– De kie vi mem estas, li tamen demandis.
– Ni loĝas ĉe la lagoj kaj en karbigistaj kabanoj en la arbaro. Nia hejmo estas, kie ekzistas libera naturo. Nome kiam ni estas liberaj. Kaj la alia parto de la vivo ne valoras eĉ putran vakcinion. La tiel nomata civilizo, nu tion vi ne komprenas, aŭ eble vi komprenas, vi ja estas modernaj infanoj, la tiel nomata civilizo estas malbenita fuŝafero. Tede-tede. Ne, sub la vasta ĉielo, sur lagoj kaj en arbaroj oni ankoraŭ sentas la liberon de pasintaj epokoj.
Johano enverŝis kafon al ili kaj ili komencis trinki. Dum ili trinkis, la knaboj rapidis esplori la kaptilojn, por ke la kankroj ne formanĝu la fiŝetojn. La knabinoj restis ĉe la fajro por priservi la ebriajn lagokamaradojn, kiujn ili nun ne timis plu.
– Adolfo, la botelo kuŝas en la boato, sonis flustre la voĉo de la pli ebria lagokamarado. Ĉu kune kun la kafo ne ... Sed Adolfo faris silentigan gesteton per la mano.
– Ni lasu! Ne decas, vi komprenas.
– Jes, jes, vi pravas.
Poste Alekso, – tiel lin nomis Adolfo – subite turnis sin al Alda.
– Vi do estas la malgranda ruĝega socialista knabino. Estas al mi plezuro vin renkonti.
Alda mire rigardis lin.
– Ĉu vi konas min?
– Ne precize konas, kvankam mi kelkafoje videtis vin kaj ankaŭ vian tutan kvaron. Sed mi ja aŭdis pri vi. Ekzemple printempe, kiam okazis la afero kun la knabo, kiu volis fari maldecaĵon al knabino. Kiam oni esploris la aferon en la lernejo, vi ja kaŭzis grandan skandalon, faris tutan paroladon kaj volis instrui la instruistojn, ĝis ili devis forkonduki vin el la ĉambro.
– Mi ne faris skandalon. Mi diris nur, ke la homoj hipokritas, kaj ke oni devas paroli racie al la infanoj, kaj antaŭ ĉio la pli aĝaj homoj devas forlasi siajn maldecaĵojn en parolo kaj agoj. Ili estas respondecaj pri la blasfemado kaj ĉiuj maldecaĵoj de la infanoj, ĉar ilia ekzemplo efikas centoble pli forte ol la religiaj frazaĉoj en la lernejo. Tion mi diris. Ĉu ne estas prave?
– Jes, estas. Vi estas brava knabino. Multaj en Torento mallaŭdas vin. Sed mi komprenas, mi komprenas. Ankaŭ mi havis revojn, fajro brulis en mia brusto. Nu, vi ne komprenas tion. Mi estas nur ebria lagokamarado, kaj eble vi malŝatas min, sed mi komprenas, mi komprenas. Vi eble estas tro ruĝega por mi, eble ne, kaj eble vi havas tro infanajn pensojn, sed vi estas pura en la koro, kaj estas fajro en via animo. Sincera vi estas kaj pura kiel juna florburĝono, homido netuŝita de la aĉaĵoj en la mondo. Ho Dio, se mi povus partopreni vian kredon, vian junan vivon. Sed mi estas nur maljuna, ebria lagokamarado. La tagoj flugis for kiel revoj. Restas al mi nur la lagoj kaj la arbaroj. Kaj ankaŭ tio estas revo, bela revo. Ĉar la koro estas malplena, malplena. Tio estas la manko. Sed viaj koroj estas plenaj. Ho, se ili por ĉiam restus plenaj de dia fajro kaj sinceraj, sinceraj. Junaj batalantoj, veraj vivantoj! Eble vi kredas, ke mi estas freneza, sed mi estas nur iomete ebria, iomete. Vi ne komprenas mian babiladon, sed nun mi volas paroli sincere al vi. Kiam mi estis dekdujara knabo, mi iam kuŝis apud lagobordo en akompano de kelkaj plenkreskaj homoj, same kiel vi nun. Tiam iu ebria grizbarbulo komencis instrui min pri la vivo. Mi forgesis preskaŭ ĉion, kion mi cetere lernis en la knabaĝo, sed de lia instruo mi ankoraŭ memoras ĉiun vorton. Estis saĝo en ĝi. Kaj nun mi volas paroli al vi.
Mi estas nur ebria lagokamarado, sed mi ĉerpis saĝon el la vivo. Jaroj pasas kiel nuboj flugantaj. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la vivo. Memoru, kion mi diras. Eble vi iam post jaroj memoros tiun ĉi nokton, kiam la ebria Alekso parolis al vi, kaj eble la memoro iel estos valora por vi.
Mi videtis vian kvaron, kaj mi multe aŭdis pri vi, ĉar iel vi estas iom neordinaraj, kaj la homoj vin konas. Kaj vi, ruĝulino, ja komprenas, ke vin diversaj uloj ne tre ŝatas. Nu, nu, ne timu. Sed mi ŝatas vin, mi amas vin, vi estas miaj infanoj kaj bonaj kamaradoj. Kaj tial mi nun diras al vi, ke vi neniam timu la homojn, vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron, gardu la sanktan fajron! Vi estas brava kvaro. Restu fidelaj al la voko el via interno, kaj iru antaŭen al la bela revo, la bela, bela revo.
Lia voĉo fariĝis pli kaj pli malklara, kaj subite li eksilentis kaj forviŝis larmojn el la okuloj. La knaboj jam antaŭe revenis, kaj ĉiuj kvar aŭdis lian longan kaj balbutan paroladon. Ŝajnis strange al ili, sed iel lia parolo profunde tuŝis ilin.
Alekso levis sin.
– Ni devas reiri al niaj kankrokaĝoj. Dankon pro la kafo kaj pro agrabla kunesto. Vi estas bravaj lagokamaradoj. Ĝis revido! Li iris al la boato, sed Adolfo iomete postrestis kaj flustris al la infanoj:
– Ne parolu en Torento pri liaj strangaĵoj. Kiam li estas ebria, li kelkafoje fariĝas tia. Do, vi komprenas! Li kapklinis al ili, sekvis la kamaradon, kaj ilia boato malaperis en la nokto.
Kiam la nokta mallumo komencis iom foriri, ili elprenis la kaptilojn el la akvo, kaj Johano zorge kaŝis ilin en la arbaro. Li ne volis kunporti ilin hejmen, ĉar li intencis reiri alian tagon. Per la kafopoto ili verŝis akvon sur la fajron, ĝis ĝi estis plene estingita. La knaboj prenis la kankrosakojn, kaj ili ekmarŝis hejmen, Johano kiel unua kun la lanterno.
Kiam ili venis al Torento, ĉiu tuj iris al sia hejmo. Johano kunprenis la sakojn, kaj ili interkonsentis, ke ili faru la dividon nur en la posta tago.
La hejmo de Alda kuŝis apud la ĉefa strato, ne malproksime de la apudrivera parto de Torento. Estis malgranda, unuetaĝa domo kun butiko alstrate kaj kuirejo kaj alia ĉambro en la malantaŭa parto. Malantaŭ la domo estis malgranda ĝardeno.
Alda eniris la kuirejon kiel eble plej silente por ne veki la gepatrojn. Sed tuj venis flustra voĉo el la ĉambro. Estis la patrino.
– Ĉu estas vi, Alda? Estas manĝaĵo por vi en la ŝranko, se vi deziras. Vian liton vi mem aranĝu. Mi ĵus venis hejmen de la popola domo. Estis senfina laboro nunnokte en la kuirejo tie, kaj mi estas mortlaca.
– Jes, jes, estu trankvila kaj dormu.
– Kaj se vi vekiĝos pli frue ol mi, vi preparos kafon, ĉu ne? – Jes, jes, mi faros.
Ŝi demetis la dorsosakon, devestis sin kaj aranĝis la liton. Kiam ŝi estis preta por enlitiĝo, ŝi ekvidis naztukon, kiu kuŝis sub la tablo apud la lito. Ŝi prenis ĝin kaj metis ĝin sur la tablon. Ŝiaj dormopezaj okuloj malklare perceptis du verdajn literojn de neordinara formo en la angulo de la naztuko: S. K. Estis fremda naztuko. Kiu ĝin perdis tie ĉi? Ŝia konscio iom vekiĝis el la duondormo kaj subite ŝi rekonis la literojn. Kiam ŝi helpis en la butiko, ŝi iam okaze rimarkis ilin sur naztuko de fraŭlino, kaj pro la neordinara, verda koloro kaj la tre stranga formo de la literoj la monogramo iom altiris ŝian atenton. La fraŭlino nomiĝis Sonja Kegel. Ŝi estis pentristino, iom strangaspekta kaj strangmaniera, kaj loĝis en Torento dum la lasta somero por fari pentraĵojn. Ŝi ofte vizitis la butikon por aĉeti gazetojn kaj cigaredojn, kaj ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj. Ŝajne ili tre ŝatis interparoli kaj diskuti unu kun la alia.
Ŝi do perdis la naztukon tie ĉi. Ofte homoj venis por babili kaj diskuti en la vesperoj, kaj verŝajne ŝi venis al la patro post la fermo de la butiko por povi pli trankvile paroli kun li.
Ŝi lasis la naztukon sur la tablo kaj enlitiĝis. Tiam ree ekflustris la patrino, kiu ankoraŭ ne dormis. – Ĉu vi havis grandan plezuron ĉe la lago? – Jes, tre, Alda flustris same mallaŭte.
– Kaj ĉu vi havis bonan kapton?
– Treege.
Kaj subite, sen klare konscia intenco, ŝi aldonis:
– Kaj kion faris patro? Ĉu estis amikoj tie ĉi?
– Ne. Kiam mi venis hejmen, li vekiĝis, kaj li diris, ke li estas kolera al Adler kaj Strand, ĉar ili promesis viziti lin, sed ili tute ne venis. Li sidis tute sola kaj nur legis la tutan vesperon, li diris.
Malagrabla sento subite ekŝiris en ŝia interno, kaj ŝi plene revekiĝis. Ĉu eble ... ? Alda multe legis kaj lernis, kaj ŝi havis akrajn okulojn kaj viglajn pensojn kaj plenbone komprenis, ke povus esti io ... io ... Ŝi kuŝis senmova kaj silenta en sia lito, sed ŝia rigardo maltrankvile vagis tien kaj reen en la ĉambro, kie la matena lumo jam komencis forpeli la ombrojn de la krepusko. Sentoj kaj bildoj kirliĝis en ŝia interno, kvazaŭ dum febrosonĝo, kaj ree kaj ree aperis en ŝia imago la pentristino kun malhelbrunaj okuloj, brilaj kaj ridaj, kaj ŝia mola, kvazaŭ karesa voĉo. Eble estus ... eble ne.
Fine ŝi tre, tre silente forlasis la liton, prenis la naztukon de la tablo kaj zorge kaŝis ĝin inter siaj propraj objektoj en angula ŝranko.
* * *
Tri semajnoj pasis post la kankrokapto. Estis ĉirkaŭ la sepa horo matene, kiam la infanoj pretigis sin por iri al la lernejo. La unua leciono komenciĝis je la oka horo, sed ordinare ili ellitiĝis multe pli frue ol necese. Oni faris bruon en kuirejoj, patroj kaj fratoj pretigis sin por iri al la laboro aŭ venis hejmen el la uzino, oni babilis kaj kelkaloke kverelis. La infanoj vekiĝis kaj ne volis resti plu en la litoj. Ili rapide lavis kaj vestis sin, englutis la matenan kafon aŭ ĉokoladon kaj elkuris sur la kortojn por renkonti kamaradojn. Tie ili ludetis aŭ babilis, kaj kelkaj kontrolis la parkertaskojn unu de la alia. Pli kaj pli multaj alvenis, kaj kiam fine estis tempo, ili ekiris al la lernejo.
Same ili kolektiĝis ankaŭ nun. Estis kvieta mateno kun profunde blua ĉielo. La herboj estis pezaj de aŭtuna roso kaj la ombroj estis nigraj kaj akrekonturaj en la frumatena suno. Regis stranga silento, ia orelfrapa silento, kian oni rimarkas, kiam longedaŭra kaj forta bruo subite ĉesas. Antaŭ unu horo ekhaltis ĉiuj turniĝantaj radoj en la uzino, eksilentis ĉiu bruo de ferŝtono kaj fero, ekripozis ĉiuj laboriloj, estingiĝis ĉiuj fajroj en la fornoj. Stranga kaj iel maltrankviliga estis tiu silento, silento de difektiĝinta maŝinaro, de subita akcidento. La altaj briktuboj levis sin kiel gigantoj al ĉielo, sed ili perdis sian vivon. Ili elspiris la lastajn fumnubojn, kiuj jam senspure malaperis en la spaco, kaj super Torento etendis sin la bluaj altoj same serenaj kiel antaŭ jarcentoj, kiam arbaro kovris la tutan regionon.
En tiu ĉi mateno la infanoj ne ludis sur la kortoj, kaj eĉ la plej diligentaj forgesis siajn hejmtaskojn. Kun seriozaj vizaĝoj ili grupe babilis kaj diskutis aŭ aŭskultis la parolojn de la viroj, kiuj kontraŭkutime ankaŭ troviĝis sur la kortoj en tiu frumatena horo.
– Ni ja ne bezonas tuj enlitiĝi, diris tiuj, kiuj venis de la lasta laborperiodo. Restos tamen sufiĉe da tempo por dormi. – Ni ne bezonas rapidi, diris tiuj, kiuj venis el la litoj. Ioma paŭzo ne forprenos ion de la salajro.
– Tamen devas esti provizora afero. Estu bankroto kaj estu malbona merkato kiom ajn, tia granda entrepreno ne povos tute ĉesi kaj malaperi kiel fumo en la aero.
– Nu, ni vidu. Post monato la radoj eble ree ekzumos. Tiaj aferoj okazis ja ankaŭ pli frue, aliloke. Kaj malbonaj tempoj estis ankaŭ tie ĉi kelkafoje. Tamen ĉio finfine ordiĝis.
– Ne estu tro trankvilaj. Ĉu vi ne vidis, ke ni en la lasta jaro rericevis duonon aŭ pli de la fero, kiun ni forsendis? Kaj ĉu vi ne komprenas, kion tio signifas? Fuŝlaboron! Kiuj estas kulpaj? Nu, ni ne parolu tro laŭte. Diablaj intrigoj, eble, kion ni scias? La torenta uzino estas superflua laŭ la opinio de la granda ferkonzerno, eble. Kion scias ni, ni, kiuj faras la laboron? Sed kion tiu fuŝlaboro signifas por la vendebloj de torentaj produktoj, tion ni povas konkludi. Ne tro fidu al la estonteco.
La voĉoj zumis, lignaj pantofloj bruetis, kaj nubetoj da blua fumo levis sin el pipoj kaj cigaredoj. La infanoj premis sin kiel eble plej proksimen al la parolantoj kaj ne perdis eĉ unu vorton. Estis eksterordinara okazo. Ordinare ili ne tre multe atentis pri la uzino. La knaboj kelkafoje revetis pri estonta laboro tie, sed tio estis ĉio. Sed tio ĉi rilatis ankaŭ al ili, rekte. Ĉar se patroj ne havos laboron ... Kio tiam okazos?
* * *
Alda estis lavinta la vazaron post la vespermanĝo kaj eksidis en la interna ĉambro por legi la dimanĉan aldonon de ilia gazeto. La patro kuŝis sur la sofo, fumis cigaredojn kaj ĝuis la enhavon de moderna poemaro. Tiam kaj tiam li rompis sian silentan legadon por deklami iun strofon al la edzino, kiu pretigis sin por iri al sia laboro en la popola parko.
– Kaj jen! “Kaj la kupraj krioj de la ruĝaj standardoj flamigas la sanktan malamon.” Ĉu ne estas grandioze! Kupraj krioj de la ruĝaj standardoj. Kia potenca kaj imagodona esprimo! Tiu junulo iam estos la ĉefpoeto de Svedlando, memoru miajn vortojn.
– Mi ne povas ŝati tiujn subtilaĵojn, respondis la edzino. Fakte ili faras nenian impreson al mi. Kupraj krioj? Kio estas tio?
– Vi devas forbalai la malnovajn, stultajn konceptojn pri poezio. Kial vi ne legis la artikolon en la lasta literatura revuo, kiel mi diris al vi? Tie estas bonegaj kaj detalaj klarigoj pri la simbola lingvo de la moderna poezio. Vi devas atenti, ke temas pri tute nova speco de simbolismo, kiu esprimas la spiriton de la nova homspeco. La malnovaj esprimrimedoj ne povas fari tion. Vi devas uzi vian tutan komprenpovon. Sed post nelonge tiuj esprimoj estos tute memkompreneblaj al la homoj, kiam la nova homo pli kaj pli efektiviĝos.
Li parolis fajre kaj deklame kaj faris grandajn gestojn.
Ĝuste kiam li finis sian klarigon, sonis frapeto sur la kuireja pordo. Je lia enirpeto envenis la pentristino Kegel. Senatende ŝi trapasis la kuirejon kaj venis en alian ĉambron. Ŝi estis iom malseka de la pluvo, la vento malordigis ŝiajn harojn, kaj ŝi aspektis pli ekzotika kaj brilokula ol ordinare.
– Bonan vesperon! ŝi salutis kun preterpasa rigardo al Alda kaj ŝia patrino. Poste ŝi turnis sin rekte al la viro, kiu je ŝia eniro levis sin de sia kuŝa pozicio.
– Mi ne eltenas plu tion ĉi. Morgaŭ tagmeze mi forveturos. Mi volas havi decidon.
La patro, kiu ordinare kriparolis kiel ladisto sur alta tegmento, fariĝis tre silenta, mallevis la rigardon kaj tamburetis per la fingropintoj sur la kovrilo de la libro.
– Hm, li diris. Estiĝis silento, kaj ŝajne li estis en embaraso. Post ioma atendo fraŭlino Kegel decide turnis sin al la edzino.
– Ni ne hipokritu! Vi ja scias, ke mi amas Alfredon, kaj ke li amas min. Virino tuj eksentas tian aferon. Sed ni ne bezonas fari skandalon pro tio. Ni estas liberaj homoj, kaj ankaŭ rilate al niaj koroj la sankta libero estu nia gvidstelo. Mi volas havi decidon, ĉu li apartenu al vi aŭ al mi.
La edzo subite levis la kapon, krucmetis la brakojn sur la bruston, kaj la muskoloj de lia vizaĝo streĉiĝis.
– Kion vi diras, anĝelo? li diris malice. Apartenu! Apartenu! – Sed vi ja komprenas!
– Jes, jes, mi plene komprenas. Eĉ ne unu virino el mil komprenas, kio estas libero. Mi kredis, ke vi komprenas, sed mi jam rimarkis ...
Jam fluis larmoj el la okuloj de la edzino, sed samtempe ŝia vizaĝo esprimis furiozon kaj akran malamon.
– Jes, mi estas libera homo! Sed kio estas vi, fraŭlino Kegel? Aĉa loĝantino vi estas! Ĉu mi ne vidis viajn okulkaresojn! Kaj tion vi nomas libero? Alfredo estas bona kaj fidela viro, sciu tion, vi, sorĉistino, sed li estas poeto enkore, kaj romantiko lin logas.
Ŝi komencis forte plorsingulti.
– Jes, ni estas liberaj homoj. Decidu, Alfredo, decidu! Mi ne baros la vojon por vi.
La edzo ekstaris kaj komencis tordi la manojn.
– Sed estu prudenta, Elseto, vi ja scias, ke mi amas vin, nur vin.
– Ne faru tiajn asertojn. Decidu, tuj decidu! Ŝi eksidis sur seĝo kaj kaŝis la vizaĝon per la manoj. La ŝultroj skuiĝis pro la plorsingultoj. La edzo ne povis elteni tiun vidon. Subite li ekgenuis antaŭ ŝi, metis siajn manojn sur ŝiajn genuojn.
– Elseto, Elseto, mi ĵuras al vi, ke mi amas nur vin. Ĉu vi ne aŭdas, kion mi diras? Kiam ŝi ne respondis, li turnis sian vizaĝon al fraŭlino Kegel kaj diris solene:
– Sonja, la afero estas finita. Ni miskomprenis unu la alian, kaj mi miskomprenis mian koron. Eble ankaŭ vi miskomprenis la vian. Forveturu kaj forgesu nian eraron. Fartu bone, Sonja! Ĉiuj tri estis tiom regataj de siaj sentoj, ke ili tute forgesis Aldan, kiu sidis ŝtoniĝinte senmova kun la gazeto antaŭ si. Ŝiaj lipoj estis forte kunpremitaj, la vizaĝo estis pala, kaj ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ en freneziĝo.
Fraŭlino Kegel medite rigardis la repacigajn penojn de Alfredo. Fine ŝi malice ekridetis.
– Vi tiras avantaĝon de via edzineco, sinjorino. Al mi ŝajnas, ke ne estas tute honeste.
La edzino rektigis sin.
– Silentu! Vi ja vidas, ke Alfredo decidis. Vi ja venis por ekscii lian decidon. Nun vi scias. Do bonvolu foriri. Aŭ ĉu vi ne tiel decidis, Alfredo?
– Jes, jes, kial vi demandas? Fraŭlino Kegel ekridis.
– Nu, bone. Mi gratulas al vi, sinjorino, ke vi havas tian edzon. Fartu bone! Ŝi turnis sin kaj rapide foriris.
Post kelkaj pluaj repacigaj vortoj la edzino forviŝis la larmojn kaj surprenis sian mantelon. Antaŭ ol foriri ŝi forte ĉirkaŭbrakis la filinon.
– Estas skandalo, ke vi devas ĉeesti ion tian. Pardonu nin, Alda! Nun mi devas iri. Mi parolos kun vi poste.
Post ŝia foriro la patro bruligis cigaredon kaj komencis iri tien kaj reen en la ĉambro.
– Alda, li diris. Tio ĉi estis malagrabla afero. Mi bedaŭras, ke vi estas hejme. Ne pensu, ke mi estas malbona homo. Vi ne povas plene kompreni tian aferon, ankoraŭ ne. Sed venas momentoj en la homa vivo ... Alda, ĉu vi malŝatas min? Alda levis la rigardojn al la patro. La sovaĝa esprimo malaperis el ŝiaj okuloj, sed la ordinara, vigla brilo estis for, kaj ili estis plenaj de melankolio.
– Vi estas ridindaj, ŝi diris.
– Bonege dirite, knabino, li diris entuziasme. Prava vi estas, prava. Lernu de niaj eraroj! Li ree ekkuŝis sur la sofo kaj denove dediĉis sin al la moderna poemaro.
* * *
Dum kelkaj semajnoj la laboristoj vivis en plena nescio pri la estonteco. Maltrankvile kaj sendecide ili iris tien kaj reen en siaj hejmoj aŭ sur la kortoj kaj stratoj, grumblis kaj blasfemis kaj ĉiutage centfoje remaĉis la samajn frazojn pri senlaboreco kaj mallumaj perspektivoj.
El la junuloj granda parto pasigis la tutajn tagojn sur la sportloko. Sed pli granda parto sencele vagadis sur la stratoj, babilis en la stratanguloj dum tutaj horoj aŭ ludis kartojn en ŝirmitaj lokoj, kaj la malbelaj figuroj kaj vortoj sur muroj kaj bariloj rapide plinombriĝis dum la tagoj de senfina nenifaro. Fine venis la decida vorto! Ne estos laboro plu. Laboristoj kaj oficistoj estas senescepte maldungataj. La bienon de Torento oni vendos, same laŭeble la maŝinaron kaj aliajn objektojn de la uzino. La laboristoj povos resti en siaj loĝejoj tiom longe, kiom ili pagos la luprezon. La bankoj perdis multege da mono, kaj ili volas rehavigi tiom, kiom ili povas.
Estis klaraj sciigoj, sed ili ne indikis eĉ per unu vorto, kiel la laboristaj familioj solvu sian apartan problemon. La estraro de la sindikato vokis la membrojn al kunveno por diskuti la cirkonstancojn. Dum duona nokto oni diskutis, faris proponojn kaj frakasis proponojn, ĝis oni trovis, ke estus sensence daŭrigi.
La komunumo starigis Komisionon por senlaboreco. Post kelkaj monatoj la plej granda parto de la laboristoj estis disĵetitaj al diversaj proksimaj kaj malproksimaj lokoj en la lando, kie okazis laboroj aranĝitaj de la ŝtato speciale por senlaboruloj. La ceteraj membroj de la familioj restis. Kelkaj malmultaj speciallaboristoj trovis okupon en alilokaj entreprenoj kaj forveturis kun siaj familioj. Sed al multaj proponis sin nenia okupo. Ili restis hejme kaj ricevis ioman subtenon de la komunumo.
* * *
Iun posttagmezon post la senlaboriĝo Arne venis hejmen kun paketo, kiu entenis tubojn de oleofarbo, penikojn kaj tolon por oleopentro. Estis granda momento por li. Longe li revis pri pentrado per oleaj farboj. Iu juna laboristo, kiu iom okupis sin pri artaj aferoj, donis al li diversajn klarigojn pri la tekniko, kaj ĉe li Arne faris siajn unuajn ekzercojn.
Dum longa tempo li devis penadi por atingi tion. Ĉiun okazon por akiri iomete da mono li utiligis, kaj ĉiun akiritan moneron li zorge konservis. Fine la ekspedicioj por kankrokapto konsiderinde pligrandigis lian kason kaj ebligis al li ekposedi la sopiritajn objektojn.
Post rapida manĝo li fiksis tolon al streĉokadro, kiun li mem pretigis en la lerneja manlaborejo. Stablon li ne havis, sed ordinara seĝo donis kontentigan servon por lia bezono. Poste li metis tabureton antaŭ la seĝon, eksidis kaj per karbo desegnis la konturojn laŭ desegno, kiun li faris speciale por tiu celo.
La patro ne estis hejme, kaj li ĝojis pro tio. La patro ordinare ne estis malafabla al li aŭ traktis lin malbone, sed li estis tre indiferenta al Arne, kvazaŭ ekzistus nenio komuna inter ili. Precipe kiam Arne okupis sin pri siaj desegnoj kaj akvareloj, lia rigardo kaj lia nura ĉeesto efikis al li kiel silenta kritiko.
Kiam li ankoraŭ laboris, tio ne ĝenis tre multe, ĉar la patro preskaŭ ĉiam dormis, kiam li ne estis en sia laboro. Nun estis pli ĝene. Li malofte eliris, li ne ŝatis interparoli kun kamaradoj, kiel faris la plej multaj aliaj laboristoj. En la hejmo li pasigis la tempon sidante tute senokupa sur la kuireja sofo aŭ kuŝante sur sia lito en la alia ĉambro. Li incitiĝis pro bagateloj, kiujn li antaŭe eĉ ne rimarkis, kaj ofte grumblis kaj insultis.
La patrino sugestis, ke li alportu akvon kaj brullignon, por ke li havu almenaŭ iom da okupo por siaj manoj. Sed ankaŭ tiam li ekgrumblis.
– Mi ne estas domservisto. Se vi ne havas tempon iri mem, sendu la knabon. Tiaj okupoj estas por virinoj kaj knaboj.
La kontura skizo ankoraŭ ne estis preta, kiam li revenis kaj eksidis sur la rando de sia lito. La novaj aranĝoj kaptis lian atenton. Antaŭe li neniam vidis ion tian. Kiam la skizo estis preta kaj Arne komencis premi farbon el la tuboj, li demandis, kial li faras tiajn strangajn aranĝojn por sia pentrado.
Arne klarigis al li, kaj iom scivole li prenis kelkajn tubojn por rigardi ilin.
– Sed tio ĉi kostis sufiĉe da mono, ĉu ne? Kiom vi pagis? Arne antaŭsentis la efikon, sed tamen diris la ĝustan sumon.
– Tiom? Ĉu vi estas freneza? Pagi tiom da mono por sensenca ludo! De kie vi ricevis la monon? Pri tio Arne sciigis pli firmtone, ĉar pro tio li ne povus ricevi riproĉojn.
– Bone. Sed estas tamen same freneze. Oni devus vin vergi. Li turnis sin al la edzino kaj seninterrompe daŭrigis:
– Ĉu vi sciis pri tio antaŭe? Kial vi ne malpermesis tian stultaĵon?
– Mi sciis. Sed li ja aĉetis por sia propra mono, kiun li mem akiris.
– Mi ne parolas pri la deveno de la mono sed pri la elspezo. Estas blinda frenezo eldoni tiom da mono por ludiloj, kiam laboro ĉesis kaj neniu scias, kiam ĝi rekomenciĝos.
– Sed estas ja la sola plezuro, por kiu li elspezas monon. Aliaj infanoj elspezas multe pli por kino, dolĉaĵoj, sportiloj kaj aliaj aferoj.
– Kial vi parolas pri aliaj infanoj? Kaj vi diras, ke estas plezuro por li. Bone. Sed kial li ne povas uzi krajonon kaj paperon kiel antaŭe kaj siajn akvofarbojn kaj kretojn?
– Nu, povus ja esti. Sed li tiom sopiris. Veraj pentristoj pentras plej multe per oleofarbo. Vi ja scias, ke la geinstruistoj montras intereson por li, kaj dum la lasta ekzameno la paroĥestro atentis speciale liajn laboraĵojn kaj diris, ke li havas veran talenton kaj eble iam fariĝos granda pentristo.
– Sensencaĵo! Vi imagas, ke li estas io eksterordinara pro tio ke li ... Nu. Tiaj aferoj estas por riĉaj homoj, kiuj povas pasigi sian tempon per ludo anstataŭ per honesta laboro. Sed sufiĉas. Farite estas farite. Sed: ne ripetu tian stultaĵon, tion mi diras! Kiam venis la sciigo pri definitiva haltigo de ĉiu laboro, fariĝis ankoraŭ pli malagrable. Li ne havis trankvilon por resti sur la sofo aŭ la lito, sed paŝis senhalte tien kaj reen en la hejmo kiel besto en kaĝo, grumblegis kaj blasfemadis.
– Kaj tio estas la danko, tio estas la danko por multjara laboro. Estus plej bone pendigi sin.
Tagon post tago li ripetis tiujn vortojn, kaj la edzino komencis timi, ke li freneziĝos.
Kiam oni starigis Komisionon por senlaboreco li grumblis ankaŭ pro tio.
– Mi ne petos almozojn, li obstine diris. Tamen li iris por enlistigi sin inter laborserĉantoj kaj jam post kelkaj tagoj forveturis kun la unua grupo de laboristoj, kiu forlasis la hejmon.
Kiam Arne venis hejmen de la lernejo en tiu tago, lia patrino aspektis kvazaŭ alia homo ol antaŭe. Estis io nekutime dolĉa kaj afabla en ŝiaj parolo kaj rigardo, kaj ŝia vizaĝo estis pli trankvila kaj kontenta, ol li iam antaŭe vidis. Eĉ speciale bonan manĝaĵon ŝi preparis por li.
Post la manĝo li tuj iris al sia pentrado. Kontraŭkutime la patrino eksidis apud li, dum ŝi flikis vestaĵojn. Tiam kaj tiam ŝi levis la rigardojn de sia flikado kaj rigardis lin kaj lian laboron. Neordinara varma brilo radiis el ŝiaj okuloj.
– Sciu, ke mi multe pensis kaj pensas pri vi, kvankam mi ne multe parolis kun vi, ŝi diris, kiam ŝiaj manoj iom paŭzis. Pri via estonteco. Patro ne komprenas vin kaj viajn inklinojn, sed certe ni povos iel aranĝi por vi. Mi ne komprenas la pentrajn aferojn kaj ne scias pri lernejoj, sed oni ja povos demandi homojn, kiuj scias.
* * *
Vintro venis kun neĝo kaj malvarmo. La infanoj elportis siajn sledetojn kaj skiojn el iliaj someraj ripozlokoj. Sur stratoj kaj apudaj deklivoj regis gajo kaj vigla moviĝemo, kvazaŭ Torento ankoraŭ estus la sama kiel en pasintaj vintroj.
Sed sur la tegmentojn de la industriaj konstruaĵoj metis sin la neĝo en dikaj tavoloj, blankaj, netuŝitaj de fulgo kaj varmo. Inter la konstruaĵoj, sur liberaj lokoj, sur vojoj kaj relvojoj estis sternita la blanka kovraĵo, netuŝita de piedoj kaj laboro. Nur al la elektra stacio kondukis mallarĝa vojeto kun altaj neĝodeklivoj sur la flankoj.
Nigraj kaj senvivaj fenestroj forte sed malgaje kontrastis kontraŭ la ĉirkaŭa blanko. Kelkiam ree ekvivis ilia malnova briloludo, kiam palaj vintraj sunradioj trabreĉis la inerte kuŝantajn nubojn. Sed baldaŭ ili estis same nigraj kaj malgajaj kiel antaŭe, kaj malantaŭ ili regis mallumo kaj sensona silento.
En la mallumaj vintrovesperoj la uzino kuŝis kiel urbo de mortintoj. Lampoj ne lumis tie, senvivaj kuŝis la fornoj, kies fajrobrilo iam ludis en la fulgokovritaj fenestroj, forestis la ruĝaj feraj serpentoj, kiuj senĉese kaj rapide movis sin tien kaj reen en la nigraj kavernoj de la lamenejo.
* * *
Sed cetere la katastrofo ne estis tiel frakasa kaj ĉiorenversa, kiel en la unua momento oni imagis. Tago post tago pasis, kaj oni kutimiĝis al la nova ordo. Oni zorge pripensis antaŭ ol elspezi la malmultajn monerojn, la ŝparmono iom post iom malaperis el la kontoj en la kooperativo, regis malgaja humoro, kiam manĝaĵo estis minimuma kaj monsendo de la familiestroj aŭ subteno de la komunumo ankoraŭ ne estis ricevita.
Sed iel oni trapasis la malfacilaĵojn kaj eĉ povis ridi kaj ŝerci pri ili. En la kino oni prezentis filmon dufoje semajne, kaj almenaŭ unufoje en ĉiu semajno estis balo en la popola domo. Iel oni trovis monon ankaŭ por plezuroj kaj belaj vestoj, almenaŭ tiuj, kiuj plej multe deziris. Eble patrinoj kaj malgrandaj gefratoj devis rezigni diversajn aferojn, eble la gejunuloj mem rezignis pli necesajn aferojn. Sed ĉu estus eble vivi tute sen amuziĝo en tia senfina tempo de nenifaro?
* * *
Printempo venis kaj neĝo degelis. Sur la nigra tero interne kaj ekstere de la industrieja barilo brilis la kapetoj de sunflavaj tusilagoj. Alnoj kaj salikoj vestis sin per delikata vualo el graciaj florpendaĵoj. Freŝe verdaj staris junaj herboj inter fulgokovrita rubaĵo kaj rustobruna fero.
Iun posttagmezon, kiam la infanoj vagis laŭ la rivero, ili eksentis deziron rigardi, kiel aspektas interne en la mortinta urbo de laboro. Ĉiuj pordoj krom tiu apud la elektra stacio estis ŝlositaj, kaj oni ne rajtis eniri. Tial ili provis trovi alian enirejon.
Sur la suda flanko de la barilo estis tre densa arbareto el junaj alnoj kaj salikoj. Tie ili trovis vojeton, kiu kondukis al la barilo. Oni povis trairi tie, ĉar du latoj estis for. Verŝajne estis iama privata vojo de laboristoj, kiuj loĝis tiuflanke.
Ankaŭ sur la interna flanko estis vasta densejo el padusoj, alnoj kaj aliaj arboj, kiuj kreskis sur dikaj tavoloj de malnova, altforna skorio. Ili trovis malnovan, antaŭ longe forlasitan relvojon kaj sekvis ĝin, ĝis ili venis al altforno.
La pordoj estis fermitaj sed ne ŝlositaj, kaj ili povis senpene eniri. En la vasta interno regis krepusko, ĉar la malmultaj fenestroj estis kovritaj de dika tavolo de fulgo. En tiu krepusko staris la fornegoj kun feraj zonoj ĉirkaŭ siaj brikaj ventroj, kiel misteraj kaj gigantaj monstroj, dormantaj en la silento de sia malluma loĝejo.
La vasta spaco, la silento kaj la mallumo vekis en ili solenan senton, kaj dum tempeto ili restis senmovaj, dum iliaj rigardoj vagis tien kaj reen. Arne estis la unua, kiu diris ion. – Tien ĉi mi devas reveni! li diris, kaj io varma vibris en lia voĉo.
– Kial? Alda demandis.
– Por desegni, kompreneble. Estas ja mirindaj aferoj. Jen, kiam la sunstrioj ludas en la mallumo! Estas bele!
– Ĉu vi trovas tion ĉi bela? Ajna malaprobe diris. Estas ja nur fulgo kaj mallumo, brikoj kaj fero. Estas malagrabla loko kaj malbela. Kaj tion vi volas desegni? Vi devas fari belajn aferojn, florojn kaj arbojn kaj belajn pejzaĝojn.
– Tamen estas bele. Ĉu vi ne povas vidi tion?
– Ĉu vi trovas tion ĉi bela? Ajna turnis sin al Alda.
– Mi ne scias. Sed estas interese. Ĉu vi memoras, kiam nia klaso estis tie ĉi? Estis en la tria. La instruistino ĉirkaŭpaŝetis kiel pavo inter la laboristoj kaj babilis kaj babilis, sed kiam mi demandis ŝin pri la rilato inter laboristoj kaj kapitalistoj, ŝi fariĝis kolera.
Johano ekridis.
– Kaj kiam ŝi staris tie kaj klarigis ion, mi staris malantaŭe en la grupo. Tiam iu laboristo, kiu sidis sur tiu ĉi benko, okulumis al mi kaj proponis al mi flartabakon, kiam li mem prenis.
– Kaj ĉu vi prenis?
– Mi ŝajnigis preni, kaj tiam aliaj laboristoj ridis tre laŭte. La instruistino turnis sin, sed ne komprenis la aferon. Eble ŝi kredis, ke pri ŝi oni ridas, ĉar ŝi ŝajnis ofendita kaj tuj foriris kun ni.
Ili pluiris, vizitis la ŝtalfarejon, la rostfornojn, la lamenejon, la muldejon, la grandegajn karbmagazenojn kaj aliajn lokojn, kies nomojn ili ne sciis. Ili kuris supren kaj malsupren sur krutaj ŝtuparoj, kaŝludis en mallumaj lokoj kaj vetgrimpis sur piramidoj de ferŝtono kaj kalko.
Cetere ili ne multe ludis, sed esploris kaj observis. Estis kvazaŭ aventura esplorekskurso en nekonata regiono. Arne atentis pri la aferoj, kiuj interesis lin, la knabinoj babilis inter si, kaj Johano cerbumis kaj ne diris multajn vortojn.
Fininte sian rondiron ili venis al la malsupra parto de la industriejo. Estis proksime al la elektra stacio. Tie kuŝis ankoraŭ amasoj da fero ambaŭflanke de la relvojoj, kaj ili povis facile ŝteliri inter ili.
Johano haltis kaj eksidis sur plata ŝarĝvagoneto, kiu ankoraŭ staris tie, same kiel oni iam lasis ĝin. Enpense li rigardis al la aliaj kaj diris:
– Kio el ni fariĝos?
– Kion vi volas diri per tio? demandis Ajna.
– Jam antaŭ longe mi pensis, ke kiam mi finos la lernejon, mi tuj iros al la uzino por serĉi laboron. Ĉiuj knaboj, kiuj devis aŭ deziris labori, ja ĉiam faris tiel. Ili ricevis ian facilan laboron, veturigis diversajn aferojn sur la vagonetoj, purigis kaj tiel plu. Kien mi nun iru por serĉi laboron? Kaj kien ĉiuj aliaj knaboj iru? Post du semajnoj ni finos la lernejon. Sed poste? Ajna gaje ekridis.
– Kiajn zorgojn vi faras al vi! Kvazaŭ vi jam estus plenkreskulo. Estu kontenta, ke vi ne bezonas labori.
– Sed mi volus labori por fariĝi memstara. Mi ne volas dependi de aliaj homoj.
– Nu, vi ja povas iom atendi. Post tri, kvar jaroj.
– Oni ja diras, ke eble neniam plu estos laboro tie ĉi. Kaj en aliaj lokoj ankaŭ ne ekzistas laboro. Kaj oni ne scias, kiam estos. Sed kio fariĝos el ni, se laboro ne estos?
– Strangulo vi estas! Aliaj knaboj ja ne parolas tiel.
– Ili ne parolas tiel, ĉar ili ne pensas pri tio, tio ne interesas ilin. Sed mi pensas pri tio kelkafoje. Kaj nun, kiam ni iris inter konstruaĵoj ... Pensu mem! Kio fariĝos el la homoj, se ili ne povos labori. Kaj kial ne estas laboro por ili, kial ili ne povas labori, kvankam ili volas?
– Ĉar neniu volas aĉeti ion nuntempe, Alda klarigis. Sed tio dependas de la kapitalismo.
– Tion vi diras. Povas esti. Mi ne scias. La mieno de Johano estis malserena, li aspektis preskaŭ kolera.
– Sed kial la homoj ne ordigas tiajn aferojn. Mi pensas, ke la plenkreskuloj estas stultaj.
Li rigardis al Alda kvazaŭ por trovi pli kontentigan respondon al siaj demandoj. Melankolia rideto ekludis ĉirkaŭ ŝiaj maldikaj, firmaj lipoj, kaj ŝi rigardis lin, kvazaŭ ŝi volus diri ion per la okuloj.
– Jes, la plenkreskuloj estas stultaj, ŝi diris ne laŭte.
– Tion vi diras! li diris kaj observis ŝin scivole. Sed vi ofte citis la dirojn de via patro. Ĉu vi opinias, ke ankaŭ via patro estas stulta? La melankolia rideto restis sur ŝiaj lipoj, kaj ŝiaj okuloj rigardis lin intense, kvazaŭ ŝi volus komprenigi ion al li sed ne per vortoj. Li tute forgesis sian demandon, kaj stranga sento de sekreta, neklara interkompreno inter li kaj ŝi ekvibris en lia interno.
Subite interrompis ilin basa voĉo, kiu venis el la direkto, kie estis la elektra stacio.
– Kion vi faras tie ĉi, bubaĉoj? Antaŭ ol ili trovis tempon por forkuri, Alekso subite aperis tute apude. Tiam ĉiuj kvar ekridis renkonte al li kaj trankvile restis. Li rigardis ilin konsternite, kvazaŭ suspekte, sed poste ankaŭ li ekridis.
– Bonan tagon, Alekso! Ĉu vi ne rekonas nin?
– La lagokamaradoj! Bonan tagon! Longa tempo pasis de lastfoje. Mi pensis, ke estas bubaĉoj, kiuj serĉas metalon por vendo. Kelkafoje ili nome ne nur serĉas, sed eĉ forprenas kuprajn kaj latunajn partojn de maŝinoj kaj aparatoj.
– Ĉu vi do estas konvinkita, ke ni ne faris tion? diris Alda petole.
– Jes. Se vi farus ion tian, vi almenaŭ malaperus pli rapide kaj singarde. Sed kion vi faras tie ĉi?
– Ni inspektas la uzinon, diris Alda kun ŝajnigita seriozo. Ni ne povas toleri, ke oni lasas konstruaĵojn kaj utilajn maŝinojn kaj objektojn en tia stato. Estas krimo kontraŭ honestaj homoj. Johano venis serĉi laboron, sed li neniel povas trovi. Neniun ni renkontis, nur la kolomboj restas en siaj ordinaraj lokoj. Ĝuste kiam vi alvenis, ni decidis sendi skribon al la aŭtoritatoj, por ke ili informu nin, kion oni intencas por ni. Ni ne ŝatas fariĝi viktimoj de la stultaĵoj de la plenkreskuloj.
– Bone dirite, ruĝulino. Konservu tiun humoron! Ĉu vi ŝatus rigardi miajn florojn?
– Viajn florojn? Kie?
– En la elektra stacio kompreneble.
Ili sekvis lin. Post kelkaj paŝoj ili staris ĉe la suda longmuro de la brika domo.
– Jen estas mia ĝardeno, diris Alekso kaj montris al nelarĝa, bele aranĝita bedo laŭ la tuta longo de la domo. Mi ĵus semis. Ĝis nun montris sin nur la spinaco, sed la floroj baldaŭ venos. Revenu en la somero, kiam floros odorlatiroj kaj rezedoj!
– Sed vi parolis pri floroj?
– Paciencon! Ili estas interne.
Ili sekvis Alekson internen. La du generatoroj zumadis kiel gigantaj burdoj, kaj oni povis aŭdi unu la alian nur se oni parolis preskaŭ en la orelon unu de la alia. La infanoj neniam antaŭe estis tie kaj la elektraj maŝinoj tiom kaptis ilian intereson, ke ili unue tute forgesis pri la floroj. Sed poste ili rigardis ankaŭ tiujn. Estis multaj grandaj kaj abundfoliaj fuksioj kaj aliaj floroj, kiuj ne bezonas rektan sunlumon. En kestetoj kaj florpotoj staris malgrandaj kukumoj kaj aliaj plantoj, kiujn Alekso intencis planti ekstere post kelkaj tagoj.
Sed ekzistis ankaŭ aliaj interesaj aferoj. Apud unu muro troviĝis rabotostablo kaj tornilo, sur la muro pendis du ŝrankoj kun multspecaj lignaĵlaboriloj. Ĉe alia muro staris tablo kun libroj, gazetoj kaj skribiloj. Apud ĝi estis sofsimila benko kun kuseno.
Kiam ili jam rigardis ĉion, ili ree eliris por povi pli facile interparoli. La loko tre plaĉis al ili, kaj ilia respekto por Alekso tre kreskis dum la mallonga vizito, ne pro la floroj, sed ĉar li estas estro de la mirindaj elektraj maŝinoj.
– Ĉu vi ankaŭ estas lignaĵisto? Johano demandis.
– Ne multe. Pri tio okupas sin unu el miaj kamaradoj Ni estas tri maŝinistoj.
– Kaj dum via laboro vi povas ankaŭ legi?
– Jes. Precipe dum nokta labortempo oni devas kunporti iom da furaĝo por la cerbo.
– Sed kie estas Adolfo? Johano demandis.
– Adolfo estis metallaboristo. Li senlaboriĝis kaj forvojaĝis al iu loko de subtenlaboro kune kun aliaj. Nun ni sendas la elektran forton al alia loko, kie oni ankoraŭ bezonas ĝin por industrio, kaj tial ni tri povas resti.
– Ĉu vi ankoraŭ vizitas la lagon por fiŝi?
– Kompreneble. Oni devas havi iom da libera vivo. Sed post la forveturo de Adolfo mi ĉiam iris sola. Eble iu el vi ŝatus akompani min iam? Estas pli agrable, se oni povas iom interbabili.
– Ni povos akompani vin ĉiuj kvar, Alda diris entuziasme. – Tion mi kredas. Sed fariĝus preskaŭ tro granda grupo. Nu, ni vidos.
* * *
La ĉambro de la sesa klaso estis ornamita per floroj kaj junaj betuloj. Sur unu el la du grandaj nigraj tabuloj brilis kolororiĉaj flordesegnoj, kaj sur la muroj estis fiksitaj la desegnoj de la infanoj. La tridek sep infanoj sidis belvestitaj kaj kun solenaj mienoj en siaj benkoj, kaj ĉirkaŭe estis benkoj kaj seĝoj, kie sidis gepatroj kaj aliaj aŭskultantoj.
La infanoj rapide kaj senerare respondis la solentonajn demandojn de la instruisto, kiel en ĉiuj ekzamenoj, kaj verve solvis la kalkultaskojn sur la nigra tabulo. La vizaĝoj de la patrinoj portis esprimon de sentimentala kortuŝo. Sub la influo de la solena atmosfero iliaj sentoj kaj pensoj koncentriĝis ĉirkaŭ la infanoj, kaj ili vidis sian interrilaton al ili tute alie ol dum la ĉiutaga vivo.
Post la lecionoj ĉiuj klasoj kolektiĝis en la granda salono, kie okazis la matenaj preĝoj. Dum kvaronhoro estis kantado de la infanoj. Poste la pastro, kiu estis ekzamena kontrolanto, suriris la podion kaj finis la ekzamenon per parolado. Li dankis la geinstruistojn por sinofera kaj devofidela laboro kaj la gepatrojn pro ilia solidareco kun la lernejo en instruado kaj edukado. Poste li turnis sin speciale al la lasta klaso.
– Mi komprenas, ke vi delonge sopiris al tiu ĉi tago, ke vi ĝojas, ke via lernotempo estas finita. Lernado signifas penadon kaj laboron. Tial ni ne ĉiam ŝatas ĝin tiel, kiel ni vere devus. Sed iom post iom oni komprenas ĝian valoron. Tiam oni komprenas ankaŭ ke la penado havis profundan signifon. Mi estas plene konvinkita, ke ankaŭ vi spertos tion.
Proverbo diras, ke ni lernas ne por la lernejo sed por la vivo. Tio estas vera. Ni lernas por fariĝi bonaj kaj taŭgaj homoj. Esti bona kaj taŭga estas io esenca en la vivo. Ĝuste pro tio ni havas lernejojn, kie la geinstruistoj instruas la infanojn pri multaj utilaj aferoj kaj antaŭ ĉio pri tio, ke ili fariĝu bonaj homoj, kiuj respektas la ordonojn de Dio kaj amas siajn kunhomojn. Ĝuste pro tio viaj gepatroj instruis vin pri bona konduto kaj bona moro. Kaj la plej bona instruo tiurilate estas la sinofera amo de viaj gepatroj, iliaj ĉiamaj zorgoj kaj penadoj por viaj bonfarto kaj feliĉo. Pensu pri tio! Grandan dankon vi ŝuldas al viaj gepatroj kaj geinstruistoj.
Ni vivas en malluma kaj malfacila tempo. Kiam vi nun forlasas la lernejon por iom post iom eniri en la mondon de la plenkreskuloj, via vojo eble ne estos facila. Laboro mankas tie ĉi kiel en la plej multaj lokoj en nia lando kaj en la tuta mondo. Egoismo kaj plezuravido regas la homojn. Atendas vin malfacilaĵoj, kaj atendas vin tentoj.
Eble vi demandas, kiel vi venku la malfacilaĵojn, kiel vi kontraŭstaru la tentojn. Kaj mi respondas al vi : konservu en via memoro la bonajn kaj valorajn instruojn, kiujn vi ricevis en viaj hejmoj kaj en la lernejo. Praktiku tiun instruon en via vivo. Ĝuste tio estas la senco kaj celo de via lernado.
* * *
En dimanĉo kelkajn tagojn post la ekzameno la onklo de Arne venis por viziti sian fratinon. Li estis malgrandbienulo kaj kunportis kelkajn litrojn da lakto kaj dudekon da ovoj kaj iom da vianda manĝaĵo, kiel li ĉiam faris ĉe siaj vizitoj.
La patrino dum ilia interparolo montris al li la skriblibrojn kaj desegnojn de Arne kaj lian ekzamenan ateston.
– Jes, jes, li konsentis. Ŝajnas ke li estas tre bona knabo. Bele li skribas kaj bone kalkulas, kaj rilate al desegnado li ja estas vera artisto. Kaj bonkonduta ankaŭ, ĉu ne?
– Jes, neniam li estas malafabla, neniam faras ion nedecan aŭ malbonan. Iom silentema li estas, sed tio ja ne estas manko.
– Jes, jes, estas bone, kiam la infanoj estas tiaj. Poste ili lasis tiun temon. La patrino preparis manĝaĵon, kaj post la manĝo la onklo rigardis la horloĝon kaj diris, ke estas tempo por reveturi.
– Mi volus paroli kun vi pri ia afero, antaŭ ol vi foriros, diris la patrino.
– Nu, nu, parolu, diris la onklo kaj rigardis ŝin iom mire pro tia etiketa alparolo. – Aŭ ĉu vi volas diri, ke vi deziras paroli kun mi sen ĉeesto de la infanoj?
– Ne, ne estas sekretoj. Vi ja vidis la desegnojn de Arne kaj ankaŭ lian ateston. La knabo fakte havas neordinaran talenton por tiaj aferoj. Por aliaj lernobjektoj li neniel havis la saman intereson. Li diligente lernis kaj preterlasis nenion, sed kiel dirite, specialan intereson por ili li ne havas.
Kiaj tial mi pensas, ke oni devus iel helpi la knabon, por ke li povu lerni pli multe en tiu speciala fako. Tion diris ankaŭ lia instruisto kaj ĉiuj, kiuj vidis liajn desegnojn. Estas ja ankoraŭ tro frue pensi pri iu speciala lernejo, sed li mem parolis pri koresponda kurso. Mi pensas, ke tia kurso estus bona por li. Li tre diligente laboras, jes, fakte, mi devas diri, laboras, sed kompreneble instruo tamen estas necesa. Tial mi ... volus vin demandi, ĉu vi povus lin iom helpi. Estas hontinde peti, sed tio estas ja la sola, kion mi povas por li fari.
Ŝi eksilentis kaj forviŝis kelkajn larmojn el la okuloj.
– Hm, diris la onklo kaj pripense rigardis alterne al Arne kaj al lia patrino. Post ioma silento li daŭrigis:
– Mi komprenas vian intencon, kaj ĝi estas bona. Ankaŭ mi vidas ja, ke la knabo havas talenton, kvankam mi ne povas prijuĝi, ĉu ĝi estas vere granda. Sed helpi lin per mono mi fakte ne povas. Kiom kostas la kurso?
– Ĉirkaŭ dudek kvin kronojn, mi kredas.
– Hm. Fakte mi ne povas. Por esti honesta, mi diru, ke mi povus al vi havigi tiom da mono, se temus pri io absolute necesa. Sed kiam temas pri io alia, ne estas eble. Nuntempe oni devas kalkuli ĉiun oeron. Terkulturaj produktoj estas ridinde malalte pagataj, sub la produktokostoj. Oni devas dufoje pripensi antaŭ ol elspezi ion. Kaj nun ne pensu malbone pri mi pro tio, ke mi rifuzas!
– Ne, ne, mi vin plene komprenas. Verdire, estis stulte demandi.
– Tute ne. Se mi povus, kun ĝojo mi donus. Kion vi diras mem, knabo? Arne ne tuj respondis. La rifuzo lin malĝojigis, sed ial li samtempe trovis, ke estas plej bone tiel.
– Kompreneble mi tre ŝatus studi tian kurson. Sed eble mi iam trovos ian okazan laboron kaj povos akiri iom da mono. – Bone dirite! Tiel pensas bravaj knaboj. Mi deziras al vi sukceson. Kaj se mi iam povos ... Nu, ni vidos.
Post lia foriro la patrino ŝajnis malgaja pro la malsukceso, kaj Arne provis ŝin konsoli.
– Ne malĝoju pro tio, patrino! Ni ja havas tempon, kaj certe mi iel sukcesos perlabori iom da mono. Vi ja memoras, en la pasinta aŭtuno mi akiris monon per kankrokaptado.
– Nu ja. Mi pensas pri onklo. Li tamen havas kelkmil kronojn en la banko. Malgraŭ tio li povas esti prava en sia rezonado, oni devas atenti pri la ekonomio en la nuna tempo. Sed tamen ...
* * *
Preskaŭ ĉiutage Arne iris al la uzino por fari desegnojn aŭ pentri. Alekso je propra respondeco permesis al li laŭplaĉe ĉirkaŭvagi tie, kaj ankaŭ la aliaj maŝinistoj lasis lin senĝene eniri, kiam Alekso klarigis al ili la aferon.
Kiam Arne ne estis tro malproksime de la stacio, Alekso ofte iris al li por interbabili kaj rigardi lian laboradon. Arne havis la senton, ke Alekso pli bone ol iu alia komprenas liajn sopirojn kaj intencojn, eĉ pli bone el la patrino. Post kelktaga interkonatiĝo Alekso surprizis lin per donaco de kelkaj malgrandaj artlibroj.
– Mi havas multe da libroj hejme. Okaze mi ekmemoris pri tiuj. Ili estas pli utilaj por vi ol por mi. Cetere mi havas ankaŭ arthistorion. Vi povas ĝin prunti, kiam vi volas.
Kortremiga ĝojo plenigis subite la animon de Arne. Estis ne nur pro la libroj, sed ĉefe pro io alia. Kaj strange, en tiu momento li tre forte ekmemoris pri tiu vespero, kiam li staris en la neĝo kaj rigardis la lunluman vintropejzaĝon. La sama sento de profunda feliĉo trakuris lin ree.
Iun posttagmezon li sidis kune kun Alekso sur benko apud la muro de la stacio. Dum la babilo Alekso interalie diris:
– Se vi efektive volas vin dediĉi al desegnado kaj pentrado, estus bone se vi povus ricevi iom da instruo. Sed tie ĉi ekzistas ja neniu, kiu komprenas tiajn aferojn.
– Tio ne gravas, mi tamen povus studi. Ekzistas ja korespondaj kursoj, sed ...
– Jes ja, bona ideo. Mi mem studis tiajn kursojn, en aliaj fakoj kompreneble. Ili estas bonegaj.
– Certe estas. Sed kostas iom da mono. Kaj mono ne estas facile havebla.
Poste li rakontis pri la provo de la patrino havigi monon. – Ni esperu, ke tio iel aranĝiĝos por vi, diris Alekso. Mi opinias, ke tio estas sufiĉe grava.
Ŝajne li ne havis emon paroli plu pri tiu temo, kaj Arne baldaŭ iris hejmen.
Post lia foriro Alekso restis ankoraŭ iomete sur la benko. Li sidis tute senmova, kvazaŭ en profundaj pensoj. Kelkafoje la lipoj malfermiĝis por eta rideto.
Kiam li ekstaris por reiri en la stacion, li parolis laŭte al si mem, kiel li kelkafoje faris, kiam li estis ebria.
– Certe vi estas infaneca. Sed kio estus la vivo sen infaneco? Ekzistas aferoj ... Enirinte li tuj eltiris la keston de la tablo kaj komencis serĉi en amaso da paperoj kaj libretoj. Baldaŭ li tenis en sia mano prospekton de koresponda instituto kaj eksidis sur sia benko por studi la enhavon.
Ree li levis sin kaj dum longa tempo paŝis tien kaj reen, tiam kaj tiam ĵetante rigardon al siaj floroj. Kelkiam reaperis la eta rideto, kaj li murmuris kiel antaŭe:
– Estas infanece. Sed ekzistas aferoj ... Post kelkaj tagoj Arne ricevis presaĵon kun la du unuaj leteroj de desegna kurso de iu koresponda instituto. Ĝin akompanis letero, en kiu oni skribis, ke iu sinjoro, kiu deziras esti nekonata, pagis la kurson.
La patrino estis ravita.
– Sed kiu faris tion? Apenaŭ via onklo. Mi pensas, ke estas la instruisto.
Arne tuj komprenis, sed li ne klarigis al ŝi.
– Certe ne estas la instruisto. Li estas eksterlande jam de du semajnoj. Sed certe ni ekscios. Kiam li poste iris al la uzino, li trovis Alekson ĉe la florbedo.
– Ĉu estas vi? li demandis kaj montris la studeteron. Alekso ridetis.
– Mi dankas vin! Arne diris kaj forte premis lian manon. – Kaj jen mi kunprenis por vi du pentraĵojn, se vi volas ilin havi.
– Mi tre ĝojas pro tio. Sed silentu pri ... nu, vi komprenas. – Ili ne estas tre bonaj, sed mi ne povas pli bone ankoraŭ. Kiam mi povos pli bone, vi ricevos alian.
* * *
Kelkafoje Ajna akompanis Arnen al la uzino. Ŝi malmulte laboris hejme, ĉar la avino kaj la patrino prizorgis preskaŭ ĉion. Tial ŝi povis pasigi siajn tagojn laŭplaĉe.
Ordinare ŝi malmulte parolis. Plej ofte ŝi sidis silenta, kaj rigardis lian laboradon kun reva mieno. Foje ŝi ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. La rigardo fariĝis melankolia kaj plena de sopiro.
– Se mi nur estus kiel vi! ŝi diris foje kun sopirplena voĉo.
– Kiel mi? Kion vi volas diri per tio?
– Nu, vi havas vian pentradon. Vi ĉiam havas ion, kio vin interesas. Vi neniam enuas, ĉu ne?
– Kiel mi povus enui?
– Vidu! Sed kion havas mi? Kion mi povas fari?
– Vi ja povas fari ion ajn, kion vi volas.
– Jes. Sed kion fari? Mi volus fari ion, sed mi ne scias kion. Mi ŝatus forveturi de Torento. En la vintro mi finos la daŭrigajn kursojn, eble poste ... Ŝi longe silentis kaj poste daŭrigis:
– Kiam mi estis malgranda, antaŭ ol patro venis, mi ĉiam pensis, ke tuj kiam mi havos forton, mi laboros por patrino kaj avino. Mi tre ĝojis je la penso pri tio. Ĉiuvespere mi preĝis al Dio, ke li helpu min, por ke mi baldaŭ povu komenci labori por ili. Sed kiam patro venis ... Ŝi eksilentis, sed poste aldonis:
– Ĉu vi memoras pri tio? Pri tiu mateno, kiam mi venis al la tendo ... ? Ŝi parolis tre mallaŭte, kaj la voĉo vibretis.
– Jes. Li seninterrompe daŭrigis sian desegnadon. Ĉar ŝi ĉesis paroli, li aldonis:
– Sed viaj gepatroj ja ĉiam estis afablaj kaj bonaj al vi.
– Jes. Sed estas io alia. Antaŭ ol patro venis, mi ĉiam estis feliĉa. Sed eble estas tiel por la plej multaj. Kiam oni estas malgranda, oni povas bele revi kaj estas feliĉa, poste oni ne scias kion fari.
* * *
Johano pasigis multan tempon per fiŝado. Alekso permesis al li uzi la boaton en la lago, kie ili kaptis kankrojn, kaj kiam li deziris, li povis uzi ankaŭ la retojn kaj aliajn fiŝilojn de Alekso. Kelkafoje ili iris kune por fiŝi, sed plej ofte Alda akompanis Johanon. La homoj iom ridetis pri ili, kaj kiam la maljunulinoj vidis ilin foriri aŭ reveni, ili skuis siajn kapojn.
– Estas stranga tempo! ili diris. Foje iu moketis Johanon, nur ŝerce.
– Stranga knabo vi estas! Fiŝas kune kun knabino!
– Kial ne? Johano respondis. – Ŝi estas la plej bona el ĉiuj knaboj kaj pli lerta ol iu alia.
Cetere la kvar kunestis kaj ludis kiel en antaŭaj someroj. Tiam kaj tiam ili kune vizitis Alekson ĉe la elektra stacio. Estis agrable sidi tie kaj babileti en la zumado de la generatoroj.
Kelkajn fojojn Alekso kunprenis ĉiujn kvar al la lago. Regis festa humoro, kiam ili formarŝis en iu sabata fruvespero. Ĉiu portis dorsosakon kaj estis bone ekipita per ĉiuj necesaĵoj de vera lagokamarado.
Ankaŭ pri tio la homoj moketis.
– Ĉu vi komencis ludi kun la etuloj? ili kriis al Alekso, kiam la malgranda karavano preteriris. Alekso trankvile ridetis.
– Nu, miaj propraj infanoj jam forlasis min, kaj estas agrable kun akompano. Cetere ...
Ŝajnis, ke li havas emon diri ion pikan, sed li lasis tion kaj pluiris.
Ili elmetis retojn aŭ hokarfadenon kaj cetere fiŝis per fiŝvergoj. Kiam noktiĝis, ili remis al la bordo por ripozi dum kelkaj horoj. Baldaŭ fajro ekflamis en la hela, silenta nokto, kaj ili eksidis ĉirkaŭ ĝi kaj malfermis siajn dorsosakojn.
Estis mirindaj horoj. Ĉiutageco kaj ĉiutagaĵoj estis malproksime. Ĉio estis nova, freŝa kaj plenviva kiel en la komenco de la mondo.
La plej agrabla estis, ke Alekso neniam kondutis kiel plenaĝa protektanto. Li ĉiam estis unu el ili, kiel kamarado. Kiam li kuŝis apud la fajro kaj rigardis la infanojn, li foje demandis sin, kiuj pensoj movas sin en iliaj junaj kapoj, sed li neniam montris tion. Ne esplorema scivolo kaŭzis tiun demandon, estis nura deziro al interkompreniĝo kaj intimeco.
– Vi estas stultulo, li tiam pensis. – Jen vi kuŝas kiel infano inter infanoj kaj ŝatas ilian kamaradecon. Se la homoj suspektus tion ... Sed ekzistas aferoj ... Sed ju pli intima fariĝis ilia kamaradeco, des pli li proksimiĝis al ili ankaŭ interne. Li komprenis iliajn pensojn kaj interesojn kiel ili mem komprenis tiujn. Foje li tute sentis sin kiel vera membro de ilia rondeto.
– Verŝajne vi nur teksas belajn kaj delikatajn revojn, li pensis. – Sed ĉio estas revo. Kaj benataj estu la belaj revoj.
Ordinare li malmulte parolis pri si mem kaj siaj travivaĵoj. Sed okaze ilia interbabilo instigis lin rakonti ion pri siaj vagojaroj en junaĝo, pri surmara vivo kaj fremdaj urboj, pri grandaj laboroj en novaj lokoj, pri penado kaj aspiroj de la unuaj, kalmanaj adeptoj de la nova socia evangelio.
– Vi estas feliĉa, diris Ajna. Vi multe vagis en la mondo, multe vidis kaj multe travivis. Ho, se mi nur povus forveturi ...
– Vi volas forveturi? Kien?
– Mi ne scias.
– Kial vi volas forveturi?
– Mi volus trovi ion interesan, ion por fari.
– Vi estas stultega romantikulino! Alda eksplode interrompis. Vi volus trovi ion por fari? Imagu! Kvazaŭ la mondo estus paradizo, kie la homoj enuegus pro tro multa feliĉo. Ekzistas ja senfine da farendaj aferoj. Kaj vi diras, ke vi ne scias kion fari. Estas hontinde! Ĉu vi ne konsentas, Alekso?
– Jes, mi konsentas. Certe ekzistas multaj taskoj por vi, se vi nur havas emon fari ion. Sed verŝajne Ajna ne komprenas tion tute klare. Vi ja povos ŝin instrui iomete.
* * *
Estis frua antaŭtagmezo en la fino de marto. Alda aranĝis en la hejmo post la ellitiĝo, kaj nun ŝi staris ĉe la jam malfermita fenestro kaj banis sian vizaĝon en freŝa aero kaj varmeta, fruprintempa sunlumo.
Paseroj kaj paruoj flugetis inter la branĉoj de la pomarboj. Jen kaj jen ili eksidis sur la birdotableto por kapti plenbekon da aveno. La paruoj, kiuj dum la tuta vintro pepis per raŭkaj voĉetoj, jam triletis klartone. La neĝo brilis okuldolore, kaj falantaj gutoj senĉese plaŭdetis sub la defluilo ĉe la domangulo.
Ŝi estis sola en la loĝejo. La patro estis en la butiko, kaj la patrino iucele foriris por kelkaj horoj.
Kiam ŝi staris tie, Johano envenis sur la korton.
– Hej! ŝi salutis. Tiel frue vi venas!
– Jes. Ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ?
– Mi havas. Sed mi pensis, ke vi venos nur post kelkaj horoj.
Li eniris kaj venis la ŝi en la internan ĉambron.
– Jen la poŝto de hieraŭ, ŝi diris gaje kaj etendis al li du leterojn. Fine venis respondo el Japanio. Pasis jam kvin semajnoj, de kiam mi skribis tien. Estis iom post la fino de la komenca kurso. La alia estas el Leningrado, de juna laboristino. Ŝi rakontas pri sia laboro kaj pri la vivo de la laboristoj. Tre interese. Ĉu vi ne volas legi?
Li prenis la leterojn kaj rigardis la kunsenditajn fotojn, sed lia intereso por ŝiaj esperantaj leteroj ŝajnis malpli granda ol ordinare. Kiam ŝi faris sian demandon, li ĵetis al ŝi rapidan rigardon kaj poste komencis legi. Tiam kaj tiam li faris rimarkigon, sed la tono perfidis, ke liaj pensoj okupas sin pri io alia. – Kaj ĉu ni nun komencu nian dialogon? ŝi diris, kiam li finlegis. Ĉu vi bone lernis vian parton? En la kunveno ni devos montri al la timemuloj, ke oni povas paroli esperanton same nature kiel sian propran lingvon.
– Jes, mi lernis. Ŝi rigardis lin iom esplore. Poste ŝi daŭrigis, nelaŭte kaj kun mola nuanco en la voĉo:
– Kial vi estas tiel silenta? Li rigardis ŝin medite, kaj liaj okuloj estis malgajaj.
– Nu? Li sendis esploran rigardon al la kuirejo kaj poste diris:
– Ni parolu en nia nova lingvo. Estas malagrable ... Fratino naskis infanon ... La vortoj venis malrapide kaj unutone kiel falantaj gutoj. Li iom ruĝiĝis, kaj momente lia rigardo tuŝis ŝin demande.
– Ĉu vi komprenas? Estis kvazaŭ li singarde irus sur malforta glacio. Je la unua rompiĝeto li estas preta salti for de la danĝera loko.
Ŝi kapklinetis kaj restis silenta.
– Jes ... vi komprenas ... Venis ankaŭ tio. Eriko ankoraŭ sidas en malliberejo pro tio, ke li faris brandon, vi ja scias. Kaj kiam li liberiĝos, li tamen ne povos helpi, cetere li verŝajne ne havus emon. Aŭ li restos hejme, senlabora, aŭ li ricevos subtenlaboron en iu loko. Ejnar ricevis subtenlaboron antaŭ du semajnoj, sed lia salajro estas malalta, kaj li ne povas sendi ion al patrino. Kaj se li povus, li tamen ne farus. Patrino ricevos laboron nur en majo, sed ankaŭ ŝia salajro estas tre malalta. Sed eble mi nun povos labori anstataŭ ŝi. Mi demandos pri tio.
Li eksilentis kaj forte kunpremis la lipojn.
– Via patrino tamen ricevas subtenon de la komunumo? diris Alda. Ŝiaj okuloj brilis melankolie, kaj ŝia voĉo vibretis de pli intima kamaradeco ol ordinare.
– Jes, ŝi ricevas. Ni apartenas al tiuj homoj, kiuj ne volas vivteni sin mem kaj senhonte petas subtenon de la honestaj kaj diligentaj homoj. Mi ne legas multe en la gazetoj, sed mi vidis en iu gazeto, kie oni skribas tiel pri la senlaboruloj.
– Kion diras via patrino?
– Ŝi blasfemas kaj tondras kiel ordinare, kaj diras ke ŝi montros la ungojn, ĉar estus sensence morti pro malsato.
– Sed via fratino ricevos subtenon de sia ... nu, de la patro de la infano.
– Mi scias. Se li havos ion por doni. – Sed ĉu ne estas abomene ... ? Ree li eksilentis kaj rigardis ŝin esplore. Liaj okuloj renkontis la ŝiajn, kaj li vidis, ke ŝi komprenas lian nefinitan aludon. Ree ŝi kapklinetis, sed ne respondis ion.
– Ĉu ŝajnas al vi stulte, ke mi parolas al vi pri tiaj aferoj? – Ĉu ni ne estas kamaradoj? ŝi flustris varmtone.
– Jes ... vi komprenas ... Hejme mi povas paroli kun neniu, neniam povis. Ĉiam estis malagrable, pli kaj pli. Se mi nur estus iom pli aĝa!
– Kion vi tiam faros?
– Mi ne scias. Mi jam estas sufiĉe aĝa por labori. Kiam ankoraŭ ekzistis laboro, la plej multaj knaboj komencis, kiam ili finis la lernejon. Sed nun ne ekzistas laboro. Kaj mi devas atendi kelkajn jarojn, antaŭ ol mi povos ricevi subtenlaboron. Tamen mi kredas, ke mi iel trovos ian. Devas trovi. Sed mi ne pensis ĝuste pri tio ...
– Pri kio do?
– Nu, vi ja komprenas. Estas malagrable. Mi malŝatas la homojn. Mi volus vivi alie ol ili vivas. Ĉu vi ne pensis pri tio?
– Jes. Mi komprenas.
Subite ŝi prenis lian manon kaj ĝin forte premis.
– Ni estu amikoj, Johano! Ni devas helpi unu la alian, kiam estas malfacile. Sed nun ni devas komenci la ripetadon.
* * *
En la fer-monta regiono oni ankoraŭ, kiel en pasintaj tempoj, salutas la printempon per grandaj fajroj. Tio okazas en la lasta vespero de aprilo. Kiam ili iris hejmen de esperanta kunveno, ili priparolis kiel ili pasigu tiun vesperon. En la popola domo oni montros gajan filmon, kaj poste estos artfajraĵo kaj danco. En la proksima kamparo la gejunuloj havos grandajn fajrojn en diversaj lokoj.
Temis pri elekto, sed ili ne estis tre decidemaj. Sed Alda subite ekhavis tute novan ideon.
– Ni iru sur la monton, kiun ni transpasis, kiam ni iris al nia kankrolago. Ni kunprenu niajn dorsosakojn kaj faru fajron tie. De tie oni vidas la tutan valon kaj la ĉirkaŭajn montojn. Mi imagas, ke tie estus multe pli bele ol tie ĉi en la valo. La aliaj tuj aprobis, kaj frue en la posta vespero ili estis pretaj por foriri. Kiam Ajna eliris el sia hejmo renkonte al la tri aliaj, kiuj venis sur la korton, ankaŭ ŝia patro montris sin en la pordo.
– Nu, faru do laŭ via volo, li diris en iom malkontenta tono. Mi ne volas al vi malpermesi. Sed fakte ne estus surprizo, se la homoj komencus pri vi babilaĉi. Vi jam estas tiom aĝa, ke vi ne devus ĉirkaŭkuri tiamaniere. Mi ja scias, ke viaj gekamaradoj estas bonaj, sed ĉu mi scias, kiujn aliajn vi eble renkontos? Kaj vere estus bela afero, se la homoj komencus fari pri vi historiojn. Tamen, vi iru ... tiun ĉi fojon.
Li fermis la pordon, kaj ili foriris. La admono malagrable impresis al la aliaj kaj ili iris silentaj dum kelka tempo. Sed al Ajna ĝi ŝajne neniel efikis. Ŝi estis tre gaja kaj rakontis al la aliaj pri siaj leteramikoj en Estonio kaj Germanio.
– Ĉu via patro malŝatas, ke vi venas kun ni? Alda interrompis ŝian babileton.
– Li ne malŝatas, ke mi iras kun vi, pri vi ĉiuj li neniam diris ion malbonan. Sed patro komencas fariĝi stulta. Jen, li diras, ke nun mi ne estas malgranda knabino plu kaj ne devas ĉirkaŭkuri kiel knabo. Li timas, ke mi kuros al junuloj kaj fariĝos tia, kia li mem estis, kiam li estis juna.
Ankaŭ tiu respondo ne estis tute agrabla al ili. Ŝi estis pli aĝa ol la aliaj kaj multe pli alta. Estis, kvazaŭ ŝi dirus, ke nun ŝi apartenas ne nur al ilia rondo. Tamen ili ne prenis la aferon tre serioze.
– Ne parolu tiel pri via patro! diris Johano kaj provis imiti la petan tonon, kiun Ajna mem uzis en similaj okazoj.
Eksplodis forta rido de ĉiuj kvar, kaj la ordinara intimeco jam estis restarigita.
– Eble via patro estas prava, daŭrigis Johano tre serioze. Jam antaŭ du jaroj vi dancis en la popola parko ...
– Lasu tion! diris Ajna. Nun mi scias, kion mi volas, kaj nun mi faros, kiel mi mem volas.
– Kaj kion vi volas? demandis Alda.
– Mi volas fariĝi instruistino, instruistino de esperanto. Jam ekzistas tiaj. Do ankaŭ mi povos fariĝi.
– Tiam via patro ankoraŭ pli timos, diris Johano. Vi ja memoras, kiel la junulinoj postkuris la eksterlandan instruiston, kiu instruis tie ĉi. Same la junuloj postkuros vin, kiam vi venos al eksterlando.
– Vi babilaĉas. Mi scias, kion mi volas. Ĉu vi ne aprobas, Alda?
– Jes, estas bone.
Ili jam alvenis al la unuaj deklivoj, kaj silente ili iris supren. La vortoj de Ajna estis tiel firmtonaj, ke ili ne povis dubi, ke ŝi vere intencas, kion ŝi diris. Ŝi ne fantaziis. Ŝi trovis ion, kio ŝin kontentigas, kaj laŭ tio ŝi agos.
– Vi estas feliĉa, diris Johano. Vi jam scias, kion vi faros. – Nu, vi ja povos fariĝi instruisto. Pli bone ol iri al subtenlaboro.
– Povos, povus. Eble. Sed tio ne estas laŭ mia gusto. Veninte sur la monton ili tuj komencis kolekti sekajn branĉojn kaj erikajn arbustetojn por la fajro.
La suno jam antaŭ longe subiris, kiam ili finis sian laboron. Blua krepusko kuŝis en la valo kaj sur la malhelaj montoj. En la freŝa aero sentiĝis la odoroj de frua printempo.
Kaj jen en la senkontura malhelo sur la montaj deklivoj kaj en la profunda krepusko de la valo ekbrilis la unuaj fajroj. Kvazaŭ salute ekflamis aliaj, alte ĉe la ĉielrando kaj sur la malproksima ebeno en la sudo. Tra la valo kaj trans la montojn ruliĝis la tondro de dinamitaj eksplodoj, ankaŭ tio laŭ malnova kutimo.
Johano bruligis la branĉamason. La fajro rapide kaptis la sekan lignon, kaj grandaj flamoj susure levis sin en la aeron. Antaŭ la alveno ili ĝojis pro la plezuro, kiun la fajro donos al ili. En pasintaj printempoj ili estis ĉe fajroj en la valo. Estis ludo tie kaj gajaj krioj el plenaj gorĝoj.
Sed nun ili ne sentis tiun plezuron. Ili staris silentaj, rigardante la ludon de la flamoj kaj la seriozajn vizaĝojn unu de la aliaj.
Ia animprema sento kaptis ilin ĉiujn. La soleco de la loko kaj la nokto ektuŝis ion en iliaj internoj, kio jam ekzistis tie, sed pri kio ili antaŭe ne estis konsciaj. Ĉiu el ili sentis tiun preman doloron en la propra animo, sed samtempe ĉiu tute klare sentis, kio moviĝas en la interno de la aliaj.
Per stangeto Johano kunmetis la restaĵon de la fajro. Estis tempo por pretigi kafon. Sed ĝuste nun neniu el ili pensis pri tio. Ili turnis sin for de la flametantaj branĉetoj kaj rigardis al la valo. La flamaj fajroj jam malaperis. Nur kelkaloke briletis ankoraŭ ruĝaj punktetoj, sed unu post la alia ili estingiĝis, kvazaŭ englutitaj de la mallumo.
Sur la fundo de la valo kuŝis Torento. Tie kaj tie briletis kelkaj lampoj, sed cetere la loko estis apenaŭ distingebla. Ili rigardis tien, longe, silente.
Subite ili turnis sin unu al la alia, kvazaŭ timante kaj serĉante helpon. Spontanee ili prenis la manon unu de la alia. Ĉiu vidis sian propran senton respegulita sur la vizaĝoj de la aliaj, sentis, kvazaŭ ĝi trafluus kiel mistera forto, de mano al mano, de animo al animo.
– Ni estas solaj, diris Alda flustre. Estas terure. Sed ni restu kune.
Neniu respondis, sed la manoj pli forte premis unu la alian. La sento de soleco por momento ekskuis ilin, kiel frakasa ondo skuas la ŝipon sur la maro. Sed samtempe la skuo kvazaŭ liberigis ion en iliaj animoj. Naskiĝis nova interkompreno. Ili sentis sin kiel orfaj gefratoj, forlasitaj kaj senŝirmaj, sed trovantaj konsolon en la proksimeco unu de la alia.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.