La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


INFANOJ EN TORENTO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2
Dua Parto
1 2 3

DUA PARTO

I.

Estis frua somero.

En sabata vespero la kvar infanoj pakis siajn dorsosakojn kaj ekipis sin por tranokti ekstere. Kiam ĉio estis preta, ili foriris orienten, transgrimpis Gufmonton kaj poste sekvis la arbarajn vojetojn, ĝis ili atingis la lagon, kie ili iam konatiĝis kun Alekso.

La suno jam staris malalte. Lasante sian pakaĵon sur la bordo ili tuj iris en la boaton kaj remis al la mezo de la lago, kie troviĝis malprofundaĵo. Tie Johano elmetis siajn retojn.

Reveninte al la bordo ili faris fajron, manĝis kaj preparis kafon. Poste ili iris en la arbaron kaj kolektis branĉojn de junaj pinoj. El tiuj ili faris kuŝejon apud la fajro sub la bordaj betuloj. Estis ankoraŭ tro malvarme por kuŝi rekte sur la tero. Estis preskaŭ noktomezo, kiam ili ĉirkaŭvolvis sin per siaj lankovriloj kaj kuŝiĝis por dormi. La birdoj jam silentiĝis, kaj la krepusketa nokto estis senspire kvieta.

Tamen ili ne povis endormiĝi. Dum kelka tempo ili kuŝis silentaj kaj senmovaj, sed kiam Alda levis la kapon por rigardi, ĉu la aliaj dormas, ili tuj komencis babileti. Arne metis novan lignon sur la fajron, kaj Ajna subite memoris, ke ŝi havas bombonojn en sia dorsosako.

Ili estis tute viglaj, kaj dum du horoj ili sidis babilante en la agrabla varmo de la fajro. La kantoturdoj rekomencis sian kantadon, kaj en kelka distanco eksonis la sonoraj tonoj de kukolo. La krepusketo cedis al taglumo, kaj nordoriente la ĉielo komencis brileti en varmaj koloroj. Maldensa nebulo ŝvebis kiel blankaj vualoj super la kvieta surfaco de la lago.

Ili decidis, ke ili ripozu iomete ĝis sunleviĝo, kaj tiam ili elremu por esplori la retojn. Ili denove kuŝiĝis, sed ilia intenco ne efektiviĝis, ĉar post kvin minutoj ĉiuj profunde dormis. Alda vekiĝis unua kaj surprizite ĉirkaŭrigardis. La suno staris alte sur la ĉielo, kaj ĝia lumo jam sentiĝis agrable varma. La tri aliaj ankoraŭ dormis kun korpoj kaj kapoj tute kaŝitaj en la kovriloj. Alda leviĝis singarde por ne veki ilin kaj iris al la akvorando por lavi sin. Poste ŝi faris novan fajron kaj komencis prepari kafon.

Johano komencis moviĝi, elŝovis la kapon el la kovrilo, palpebrumis kontraŭ la suno kaj ekvidis Aldan, kiu kaŭris apud la fajro kaj gardis la zumantan kafpoton.

– Tiel longe ni dormis! li diris iom malkontente.

– Jes. Kaj nun vi povos trinki kafon en la lito.

– Bone. Tion mi faras ĉiutage, de kiam mi komencis labori en la ĝardeno. Mi demandis patrinon, kial ŝi faras tian ceremonion. Ŝi diris, ke tamen povas esti agrable por mi. Kompreneble estas agrable, ĉar mi estas dormema matene. Antaŭe mi neniam estis dormema.

Alda petole rimarkigis, ke li eble fariĝis maldiligenta. Laboro ne estas tiel agrabla, kiel li iam imagis.

– Mi ne pensis pri laboro en ĝardeno, diris Johano. Cetere mi ne malŝatas laboron. Sed estas tede labori sola la tutajn tagojn. Se mi havus kamaradon ...

– Kaj ne ŝatus lin! Jen! Tio povus okazi ankaŭ en fabriko, kie vi havus multe da kamaradoj.

– Povas esti ... Sed certe estus pli agrable, se iu el vi laborus kune kun mi.

Nun ekmovis sin Ajna kaj Arne kaj komencis froti siajn dormpezajn okulojn. La kafo baldaŭ revigligis ilin ĉiujn, kaj poste ili elremis por preni la retojn el la lago.

Reveninte la knaboj dispendigis la retojn sur la muroj de malnova fojnejo, kiu troviĝis apude, restanta el pasinta tempo, kiam arbaranoj rikoltis fojnon sur la herboriĉa bordo. Dume la knabinoj serĉis taŭgan, ombran lokon por tie konservi la kaptitajn fiŝojn ĝis la hejmeniro.

Poste ili kuŝiĝis sur la herbon proksime al la akvo. La sunlumo estis karese varma, la vento lulkante susuris en la foliamasoj super iliaj kapoj, la ondetoj plaŭdis ĉe la bordo.

Kiam fariĝis pli varme, proponis iu, ke oni banu sin, kaj ili leviĝis kaj prenis siajn banvestojn el la dorsosakoj kaj komencis demeti la vestojn.

– Ĉu ni ne estas strangaj? subite demandis Alda kaj rigardis la aliajn.

– Kiamaniere? diris Johano.

– Ĉar ni surmetas banvestojn, klarigis Alda.

– Ĉu vi per tio volas proponi, ke ni banu nin sen banvestoj? demandis Johano.

– Mi ne proponas, mi nur diris mian opinion.

– Ĉu ne estus ankoraŭ pli strange bani sin sen banvestoj? diris Ajna. Kion dirus la homoj?

– Mi pensis pri ni, ne pri la homoj, respondis Alda. Vidu, ni kondutas, kvazaŭ ni hontus unu antaŭ la alia pro tio, ke ni estas knaboj kaj knabinoj, kvazaŭ estus io malbona aŭ malbela en tio. Sed se ne estas tiel, kial do konduti kvazaŭ estus?

– Mi pensas kiel vi, deklaris Johano. Homoj hipokritas, kaj homo hontas pro homo. Kial ni imitu tion?

* * *

Iom antaŭ tagmezo eksonis paŝoj en la arbaro, kaj post kelkaj momentoj aperis Alekso inter la betultrunkoj. Li tuj ekvidis la infanojn, kiuj sunbanis sin sur la bordo, sed li ne atentis pri ili, ĝis li estis tute proksime. Tiam li subite haltis, konsternite.

– Bonan tagon! salutis Alda. Kiel agrable, ke vi venas al ni! Li respondis la saluton, kaj hezita rideto montriĝis sur liaj lipoj sed tuj malaperis. Li sidiĝis sur ŝtonon apud ili kaj okulumis ilin kun esplora kaj demanda mieno.

Fine Alda ekridetis kaj rompis la reciprokan silenton.

– Ĉu ni devas honti antaŭ vi, aŭ ĉu vi hontas antaŭ ni? Lia vizaĝo heliĝis, sed dum kelka tempo li restis silenta. Subite li komencis nelaŭte ridi.

– Ŝajnas, ke vi vere estas tiaj!

– Ĉu vi volas moki nin?

– Trankvilon, Alda! Vi ja estas tiel nudaj, ke mi povas vidi eĉ vian internon. Vidu, vi estas al mi karaj, kaj ... kiam mi ekvidis vin, mi ne sciis, kion pensi.

Alekso palpebrumis, kaj liaj okuloj brilis kvazaŭ malantaŭ vualo.

– Sed nun pretigu kafon por mi, sovaĝulinoj! Kaj poste vi helpos min iomete. Ni hakos arbetojn kaj metos ilin en la lagon, por ke la perkoj havu agrablan kunvenejon kaj ni bonan fiŝlokon. Mi serĉis vin hejme, Johano, kaj tiam mi eksciis, ke jam hieraŭ vespere vi iris tien ĉi.

* * *

Johano venis hejmen kun sia unua salajro. Estis ĉirkaŭ tridek kronoj, pago por duonmonata laboro. Li transdonis la tutan sumon al la patrino, kiu medite rigardis la monon kaj poste redonis al li kelkajn kronojn.

– Nu ... kial? diris Johano.

– Almenaŭ iomete por vi mem. Estas ja tamen vi, kiu laboris.

Johano rigardis la monerojn same medite kiel ĵus lia patrino. Metante ilin en la monujon li subite ekridis.

– Bone! li diris. Mi ŝparos ilin ĝis la venonta salajro, kaj se vi tiam cedos same multe al mi, mi aĉetos novan kostumon. La afabla mieno de la patrino subite malaperis, ŝia vizaĝo malheliĝis kaj la okuloj ekbrilis en speciala maniero.

– Ah tiel! Precize kiel Eriko kaj Ejnar. Neniam antaŭe vi pensis pri vestoj, sed nun. Verdire vi tre bezonas, sed per kio ni vivu? Johano rigardis ŝin tre mire kaj tre senkulpe.

– Sed patrino, kial vi tiel koleras pro tio, ke mi volas aĉeti novan kostumon? Vere mi aĉetos, eĉ kontraŭ via volo. Ĉar fakte mi bezonas novan supertuton.

La patrino rigardis lin esplore. Ŝiaj trajtoj heliĝis, kaj ridante ŝi kaptis liajn brakojn kaj forte skuis lin.

– Vi, bubo! ... Ili sidiĝis por vespermanĝi. La patrino estis en bona humoro kaj Elsa estis pli agrabla kaj afabla ol ordinare. Ŝi demandis Johanon pri lia laboro kaj kompatis kaj laŭdis lin, kaj poste ŝi babilis kun la patrino en same plaĉa maniero. Fine ŝi komencis paroli pri pentekosto, kaj tiam ŝi ekmemoris, ke ŝi devus aĉeti novajn ŝuojn.

– Kaj tion mi devus fari morgaŭ, ĉar morgaŭ estos ja pentekosta sabato. Vere mi devus, ĉar mi ja ne povos montri min en la malnovaj! La patrino grumblis sed ne tre. Laŭ la paso de la jaroj ŝi ĝis certa grado adaptiĝis al la vidpunktoj de la filino.

Johano silente aŭskultis la disputeton inter patrino kaj filino. Kiam la patrino komencis cedi, li turnis sin al Elsa kaj diris malgaje:

– Vi volas montri vin ... en novaj ŝuoj! Sed viaj ŝuoj estas ja tute sendifektaj. Kial vi do bezonas novajn?

– Ne estu stulta, Johano! diris Elsa. Mi ne plendas pri tiuj ĉi ŝuoj, sed mi bezonas aliajn por esti dece vestita kiam necese.

– Ĉu vi do estas pli deca en balŝuoj? La fratino ruĝiĝis, sed konservis sian afablan tonon.

– Ni ne kverelu, Johano. Venos pentekosto, kaj mi ŝatus iom eliri el la domo. Pro la etulino mi ne estis ekstere dum tiom da tempo, kaj neniun mi renkontis ... Cetere patrino decidas pri tiu ĉi afero.

Johano silentis dum iom da tempo. Li ŝajnis malgaja kaj samtempe pripensa. Iom post iom la esprimo de lia vizaĝo malmoliĝis.

– Mi mem perlaboris tiun monon, li diris al la fratino, kun subpremita forto en la tono. Mi scias, kiom da laboro kaj dorsdoloro egalas al ĝi. Kaj vi kaj mi scias, ke ni bezonas ĝin por pli necesaj aferoj ol por ebligi al vi montri vin.

Elsa rigardis lin duone konsternite, duone malestime, poste skuis la ŝultrojn kaj turnis sin al la patrino.

– Nu, kion diras vi? Samtempe turnis sin ankaŭ Johano al la patrino kaj diris konstate, kvazaŭ la afero estus jam decidita:

– Patrino, mi ne konsentas pri tio. La patrino dum kelkaj momentoj rigardis ilin, kvazaŭ hezite. Poste ŝi diris al la filino:

– Vi scias, ke Johano pravas. Kaj ... estas ja li, kiu laboras. Elsa ruĝiĝis kaj denove skuis la ŝultrojn, sed diris nenion. La patrino rigardis Johanon kun mola esprimo en siaj okuloj. Sed Johano atentis nek pri Elsa nek pri la patrino. Li sidis kun klinita kapo kaj pripensa mieno kaj post kelkaj momentoj li leviĝis kaj preterpase diris al la patrino:

– Mi iros al Arne.

* * *

Verdaj foliamasoj flustre susuras en la varma vento. La florplenaj kronoj de la fruktarboj ŝvebas en la sunbrilo kiel blankaj kaj rozaj nubetoj. Senĉesa zumo de burdoj kaj abeloj sonas kvazaŭ sorĉa, forloga muziko.

Alvenis la somergastoj de la pensiono en la ĉefdomo de la grandbieno. Kiam Johano frumatene rastas la korton antaŭ la ĉefdomo, ili ankoraŭ dormas malantaŭ la flavblankaj rulkurtenoj de la multaj fenestroj, sed kiam li matenmanĝis, elvenas vartknabinoj kun etuloj, kaj belvestitaj infanoj kun senzorgaj vizaĝoj komencas ludi kaj petoli en la parko. Gejunuloj ludas tenison aŭ foriras por ekskursi. Sinjoroj kaj sinjorinoj promenas sub la altaj arboj aŭ ripozas sur la parksofoj.

La lokaj infanoj liberiĝis de la lernejo kaj de mateno ĝis vespero vivas laŭ propra plaĉo. Sen multaj ceremonioj ili konatiĝas kun la infanoj en la pensiono. Kune kaj samtempe ili ĝuas la someran libertempon, kaj iliaj krioj sonas gaje kaj senzorge kiel la kantoj de la birdoj.

Johano kaj la ĝardenisto kaŭras sur la legombedoj kaj sarkas la fiherbojn, kiuj rapide kreskas en la varmo. Johano portas nur pantalonon kaj ŝuojn, kaj la supra parto de lia korpo estas brunenigra pro la suno.

La varmo pezigas la kapon. Foje ili interŝanĝas kelkajn vortojn, sed ili ne havas emon babili. Kvazaŭ sonĝe Johano aŭdas la bruon de la infanoj ie ekster la ĝardeno, kaj la akvo en la kanalo brilas freŝe kaj alloge inter la verdaj bordoj.

* * *

Kiam Johano iris hejmen en iu vespero, li renkontis sian fraton Eriko, kiu venis de la stacio. En la sama tago li forlasis la malliberejon en la provinca ĉefurbo, kie li pasigis kelkajn monatojn pro sia eksperimento fari brandon.

Li iris malrapide kaj kun klinita kapo kaj ne rimarkis Johanon, antaŭ ol tiu salutis lin. Li ridetis iom fremdece.

– Aha, estas vi ... Vi kreskis, baldaŭ same alta kiel mi ... Kiel vi fartas?

– Bone. Mi nun laboras en la ĝardeno anstataŭ patrino.

– Mi scias, patrino skribis pri tio.

– Kaj kiel fartas vi?

– Nu, bone.

Ili pluiris en silento. Eriko denove klinis la kapon kaj ne ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo havis ankoraŭ knabecajn trajtojn, sed ĝia esprimo estis vire pezmiena, kaj kvankam liaj vestoj estis sufiĉe bonaj, li aspektis kiel senhejma kaj homevitema vagabondo.

La patrino sciis pri lia alveno, kaj kafotablo staris preta, kiam ili eniris la hejmon. La patrino salutis lin kaj diris kelkajn vortojn pri ĉiutagaj aferoj, sed faris al li neniujn demandojn. Eriko foje respondis per murmuraj jes aŭ ne kaj cetere diris nenion.

Sed Elsa ne povis bridi sian scivolon. Kiam ili sidis ĉe la tablo, ŝi interesite observis Erikon, kaj subite ŝi eksplodis:

– Rakontu do, kiel estis en la malliberejo! Estus tre interese! Lia vizaĝo malheliĝis, kaj li levis la okulojn kaj rigardis ŝin malestime. Sed antaŭ ol li trovis tempon por respondi, turnis sin Johano al la fratino:

– Kiel stulte vi demandas! Kion vi dirus, se Eriko petus vin rakonti pri viaj interrilatoj kun via kavaliro? Elsa ruĝiĝis kaj silentis. La kolera esprimo malaperis el la vizaĝo de Eriko, kaj li rigardis la fraton kvazaŭ demande.

Eriko restis sidanta sur la sofo, la dorso kliniĝis, kaj li inerte cerbumis kun la mano sub la mentono. Nenion li diris, sed lia tuta aspekto kvazaŭ vortigis unu solan penson: Kion nun fari? La patrino laboris ĉe la forno, la fratino estis en la alia ĉambro, kaj Johano prenis ripozigan pozicion en la angulo de la sofo. La silento estis prema. Fine ekmovis sin Johano.

– Ĉu vi volas fumi? Mi havas paketon da tabako. Via pipo estas en la komoda kesto.

Eriko iom turnis la kapon.

– Ĉu vi komencis fumi?

– Ne, sed vi ja fumas.

La peza esprimo en la vizaĝo de Eriko mildiĝis, kaj unuafoje post lia reveno ĝi heliĝis de rideto.

– Dankon! Certe mi utiligos vian tabakon, sed ne tuj. Mi tute dekutimiĝis de fumado, kaj ĝuste nun mi ne havas deziron.

Elsa aŭdis ilian interparolon, kaj ĝia pli facila tono donis al ŝi kuraĝon reaperi.

– Eriko, ĉu vi ne volas vidi vian nevinon? Vi ja onkliĝis dum via foresto! Ŝi dormas nun, sed vi ja tamen povas rigardi ŝin.

Eriko hezite leviĝis, iris en la ĉambron kaj al la liteto de la malgranda knabino. Li rigardis ŝin kun iom stulta mieno, kvazaŭ laŭdeve.

– Nu, ĉu ŝi ne estas dolĉa? Li ridetis kiel ĝenita knabo.

– Mi ne povas juĝi pri tio, mi ja ne havas sperton. Plej grave estas ja, ke vi estas kontenta pri ŝi.

Ŝi ĝuis lian ĝenitecon kaj gaje ekridis.

– Atendu nur, ĝis vi mem havos infanon! Tiam vi parolos en alia maniero. Kiam Johano la sekvantan tagon venis hejmen por tagmanĝi, li trovis Erikon en same peza humoro kiel en la pasinta vespero. Li manĝis malmulte kaj kvazaŭ nekonscie, ŝajnis tute okupita de prema cerbumado.

– Vi devas forskui vian pezan humoron, diris la patrino, provante vigligi lin.

Lia vizaĝo iom rigidiĝis, sed li respondis trankvile.

– Vi pravas. Sed kion fari? Tie ĉi mi sidas kiel sentaŭgulo, farante nenion utilan. Laboro ne ekzistas. Kion fari?

– Kompreneble estas malagrable por vi, daŭrigis la patrino. Sed iel la aferoj ordiĝos. Estas stulte tro multe cerbumi. Cetere vi ja estis senlabora ankaŭ antaŭe.

– Jes, ankaŭ antaŭe, li diris medite. Sed tiam mi ne pensis. Ŝajne mi havis tro multe da tempo por pensi dum la lastaj monatoj, kaj tial mi nun ne povas preni la aferojn tiel facile. La patrino ne trovis ion por aldoni al siaj konsiloj, kaj ili daŭrigis la manĝadon en silento.

Antaŭ ol foriri Johano turnis sin al la frato kaj diris.

– Se vi ŝatas labori, vi povas haki hejtlignon. Mi volonte lasos tion al vi.

Kaj Eriko denove ridetis.

– Vi estas prudenta, Johano. Eble tio iom malpezigos la kapon.

* * *

Estis la tago antaŭ la Johana, la unua tago de la somermeza festo. Alda venis el la arbaro kun la brakoj plenaj de floroj kaj foliaj branĉoj. Ĉe stratkruciĝo ŝi renkontis Johanon.

– Agrablan feston! ŝi salutis kaj poste daŭrigis: Mi ekhavis ideon, kiam mi ekvidis vin. Ni kolektu florojn kaj iru al Alekso por donaci ilin al li.

Johano ne entuziasmiĝis. Li timis, ke Alekso trovos tion ridinda.

– Mi volas fari tion, ĉar mi ŝatas Alekson.

– Tamen ...

– Ni faru tion kiel ludon, se tio pli plaĉas al vi. Aŭ ĉu vi fariĝis tro aĝa por ludi? Se vi ne volas, mi iros sola.

Johano tuj konsentis kaj akompanis ŝin hejmen. Poste ili iris al la hejmo de Arne.

Regis festotaga atmosfero. La kortoj estis balaitaj aŭ bele rastitaj, la florbedoj zorge sarkitaj. Verandoj kaj peronoj estis ornamitaj per junaj betuloj, infanoj iris hejmen ŝarĝitaj per sovaĝaj floroj, la aero estis plena de freŝa betulfolia odoro.

Multaj laboristoj revenis de la subtenlaboroj por festi la somermezon en la hejmo, inter ili la patro de Arne. Li sidis sur la kuireja sofo, kaj lia mieno estis indiferenta, kvazaŭ li estus fremdulo. La saluton de Johano kaj Alda li respondis en grumbleta tono, kiu sonis kvazaŭ: Kion volas vi?

– Mi preskaŭ ne rekonis vin. Vi tiel kreskis. Arne kaj vi, Johano, devus havi laboron nun anstataŭ ĉirkaŭkuri kaj ludi kiel infanetoj.

Johano rakontis, ke li havas laboron, kaj kiamaniere li akiris ĝin.

– Vi estas prudenta knabo, li diris aprobe. Kaj vi Arne? Ĉu vi trovis laboron? Arne ruĝiĝis kaj respondis mallaŭte:

– Laboro ja ne estas trovebla. Vi ja aŭdis, ke Johano akiris ĝin nur tiel, ke li interŝanĝis kun sia patrino.

– Mi aŭdis. Mi nur demandis, ĉu vi provis. Alda demandis al Arne, ĉu li volas akompani ilin. Arne respondis konsente, sed samtempe sendis demandan rigardon al la patrino kaj la patro.

– Ni jam havas sufiĉe da herbo tie ĉi, diris la patro. Ni ja ne estas bovinoj.

– Sed mi tamen povas kuniri?

– Iru, se vi volas. Infanoj ja ŝatas ludi. Ili foriris kaj vokis Ajnan kaj poste sekvis la riverbordon por atingi la herbejojn, kiuj troviĝis pli sude. Unue ili silentis. La konduto de la patro de Arne malagrable impresis al ili. Sed subite Alda diris:

– Ĉu vi memoras, kiam ni ludis tie ĉi, kiam ni unue amikiĝis? Ili memoris, kaj kvankam ili preskaŭ ĉiutage iris la saman vojon al sia banloko, ili nun sentis, kvazaŭ ili post longa foresto revidus la lokon. La sablo estis agrable mola sub la piedoj, la herboj en la bordakvo fleksiĝis kaj tremetis pro la fluo, aroj da alburnoj kaj plotoj ĉirkaŭnaĝis sub la kvieta surfaco.

– Ĉu via patro ree forveturos post la festo? demandis Alda, turnante sin al Arne.

– Jes ... Ĉe la golfeto, kie ili iam havis siajn flosojn, ili renkontis la maljunulon, kiu ankoraŭ faris siajn somertagajn promenetojn. Li sidis sur primitiva benko, farita de iuj infanoj, kaj apude staris saktendo, same kiel en tiu iama somero.

Ili salutis lin kaj haltis por iomete babili kun li.

– Ĉu vi memoras, kiam ni ludis tie ĉi? demandis Alda. Ankaŭ ni havis tendon kaj benketon.

Li kapjesis kaj ridetis.

– Venas multe da infanoj tien ĉi. Ili ludas en la sablo kaj la akvo. Post iom da tempo ili malaperas, sed tuj venas novaj, kaj ĉiuj faras tendojn kaj flosojn kiel vi. Jaron post jaro ...

– Pasis multaj jaroj de tiam, diris Ajna. Unu, du, tri, kvar, kvin.

– Kaj dume vi fariĝis preskaŭ gejunuloj. Kaj mi nur plimaljuniĝis. Baldaŭ mi estos for, kaj ni ne renkontiĝos plu.

– Ne diru tiel, aveto, diris Arne. Vi devas ankoraŭ vivi longe.

– Sed estas tiel en la vivo. Kial vi nomas min aveto? Tion vi ĉiam faris.

– Ĉar vi estis kiel bona avo al ni, kaj mi ŝatas vin. Vi estas la sola homo, kiu ... nu, kiu tiamaniere babilis kun ni.

La maljunulo ridetis amike.

– Aha, tiel, tiel. Ĉu mi iam parolis kun vi pri tio? Kiam mi estis knabeto, mi ofte vizitis najbaran bieneton, kie troviĝis maljunulo, kiun mi tre ŝatis. Kun li mi povis paroli pri ĉiuj aferoj, kaj ĉiam li estis afabla al mi, kvazaŭ mi estus lia propra filo. Tial mi pli ŝatis kunesti kun li ol esti hejme. Foje estas tiel. Mi ankaŭ ŝatas vin. El la pli grandaj infanoj vi estas la solaj, kiuj volas babili kun mi ... Eble vi kuniros por diri adiaŭ al mi, kiam oni portos min al la tombo?

– Tion ni faros, diris Arne melankolie, sed ankoraŭ vi vivu longe ... Ĉu mi povus iri al vi iun tagon kaj desegni bildon de vi. Mi tre ŝatus havi ...

– Kompreneble. Mi tre ĝojus, se vi vizitus min.

* * *

Kiam Johano revenis, li antaŭ la hejmo renkontis Erikon, kiu portis ladan skatolon kun lumbrikoj. Johano demandis, ĉu li intencas iri por fiŝi.

– Jes. Eble ne havas sencon tiel frue en la somero, sed ... Kaj vi?

– Ni iros al Perkolago, nur por ekskursi. Ni volis kunpreni Alekson, sed li devas resti hejme, ĉar filo kaj bofilino venos hejmen vespere.

– Kiuj ni?

– Ni kvar, vi ja scias. Eriko rigardis Johanon kun mieno de enpensiĝo.

– Ĉu mi ĝenus vin, se mi kunirus?

– Kiel ĝeni? Kuniru! Fiŝvergojn ni havas tie, en la malnova fojnejo, apud kiu kuŝas la boato de Alekso. Sed pli bone kunpreni retojn, se vi efektive deziras fiŝi.

Ili eniris por manĝi kaj fari la necesajn preparojn. Dum la foresto de Johano venis hejmen la tria frato, Ejnar, kune kun aliaj subtenlaboruloj. Li nun sidis sur la sofo kun cindrujo kaj kelkaj popularaj semajnaj gazetoj apud si. Cigaredo pendis en lia buŝangulo, preskaŭ falante. Per palpa movo li elbuŝigis ĝin, kiam Johano aliris por saluti.

– Bonan tagon, mia kara frato, li diris malklare kaj balbute, kaj lia vizaĝo lumiĝis de grimaca rideto. Jen vi vidas la perditan filon. Ne koleru, frateto! Panjo minacis kaj diris, ke vi estas tre severa kaj forpelos min, sed vi ja estas mia kara frateto, kaj cetere mi ne tolerus ordonojn de vi. Mi ricevis iom por trinki de la kamaradoj en la trajno, kaj tial mi estas iomete ... nu, vi komprenas.

– Ni iros al la lago, panjo, kaj ni restos for la tutan nokton, diris Johano sen plua atento al la frato.

– Ĉu ankaŭ vi, Eriko? demandis la patrino.

Eriko jesis.

– Vi iros al la lago? balbutis Ejnar kaj turnis sin al Eriko. Mi ne komprenas. Estas ja somermezo kun floroj kaj folioj kaj knabinoj kaj danco ... se la kruroj funkcios. Kaj la knabinoj estis solaj dum multaj monatoj. Ili bezonas konsolon. Mi iros al la parko, mi pensas ...

– Sed aŭskultu, Eriko! li daŭrigis. Ĉu efektive vi ne havas eĉ guton da trinkaĵo?

– Neniom.

– Estas nek ... nek ... kompreneble. Kial vi ne zorgis pri tio? Vi ja estas lerta en tiaj eks ... pri ... primentoj.

– Vi ne bezonas ion por trinki, se ne akvon aŭ lakton, diris Elsa. Vi devos dece konduti, se vi iros al la parko.

– Vi pravas, fratineto. Sed estas domaĝe. Ĉu vi iros tien? – Jes.

– Bone. Do ni tamen estos du, kiuj ripri ... prizentos la familion.

* * *

Denove ili staris sur la bordo de sia lago. Abunda herbo jam kovris la teron, kaj violruĝaj florfaskoj de arbaraj geranioj brilis diskrete en la freŝa verdaĵo. La griza, diktrunka fojnejo kun sia muskokovrita herbaĵtegmento kaŭris kiel eta fabelkabano sub la vastaj kronoj de la altaj betuloj.

La lago kuŝis spegule kvieta. Kvazaŭ eliĝante el ĝia profundo pentriĝis sur ĝia surfaco la malhela koloro de la pinarbaro sur la montodeklivoj, la helverda de la bordaj betuloj, la palblua de la alta ĉielo, la roza kaj ora de la sunsubiraj nuboj. Ili sidiĝis por iom ripozi, kaj Ajna komencis fosi en sia dorsosako kaj disdonis pomojn. En la rondo regis silento kiel dum la tuta marŝo tra la arbaro.

Alda sidis enpense, kun klinita kapo. Manĝinte sian pomon ŝi subite levis la kapon kaj rigardis Erikon. En liaj melankoliaj okuloj aperis esprimo kvazaŭ de ĝeniteco kaj maltrankvilo. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.

– Vi estas bona kamarado, ŝi diris.

– Kiel vi konvinkiĝis pri tio?

– Mi sentas. Vi ne faras bruon, kaj vi ne artifikas. La esprimo de ĝeniteco malaperis el liaj okuloj. Li ekridetis, kaj estis hela kaj kvieta rideto.

– Estas agrable esti inter vi. Poste Johano kaj Eriko iris en la boaton por forremi kaj elmeti la retojn. Arne kaj la knabinoj restis sur la bordo kaj kunportis lignon al la ŝtona forneto, kiu ankoraŭ troviĝis tie de ilia lasta ekskurso. Farinte tion ili aranĝis kuŝejon same kiel lastfoje, kaj por festi la somermezon ili starigis ĉirkaŭ ĝi betulbranĉojn, tiel ke fariĝis malalta laŭbo.

Ĉio estis preta, kiam la aliaj revenis. Alda faris fajron, kaj ili sidiĝis sur la lankovrilojn en la laŭbo por manĝi. La suno subiris, kaj la vespera lumo fariĝis mole vualeca. La triloj de la birdoj maloftiĝis, iom post iom fariĝis tute silente. Oni aŭdis nur la susuron de la fajro, kiam la grandaj, ruĝaj flamoj ludis en la hela, verdeta krepusko.

Post la manĝo ili restis kuŝantaj en la laŭbo. La kvar iom babiletis intimvoĉe kaj duonflustre, sed plejparte ili silentis. Eriko kuŝis silenta kaj reve rigardis en la fajron. Foje li momente turnis la okulojn al la aliaj.

– Nu, Eriko, ĉu plaĉas al vi tie ĉi? diris subite Ajna. Eriko rigardis rekte en ŝiajn okulojn, kaj eta rideto aperis en lia melankolia vizaĝo.

– Estas tiel kviete tie ĉi, li diris. Oni preskaŭ forgesas, ke ekzistas alia mondo ... Sed diru sincere: Ĉu vere vi neniel malŝatas min?

– Kial ni malŝatu vin? ŝi demandis iom necerte.

– Ĉar vi ja scias, kia estas mi, kaj ... vi estas tute aliaj. Nun Alda per subita movo sidiĝis, kaptis ambaŭ liajn manojn kaj forte premis kaj skuis ilin.

– Knabo, stulta knabo! ŝi diris eksplode sed tamen mole. Kion vi pensas? Li rigardis ŝin longe kaj silente, kaj li ŝajnis kortuŝita. Ŝi kapklinis al li.

– Ni estu amikoj, Eriko. Kaj ne pensu tiel stulte pri ni. ... La knabinoj ekkaŭris ĉe la fajro por pretigi kafon. Dum ili kaŭris tie, Arne absorbite rigardis ilin sub duone malfermitaj palpebroj, kaj post la kafo li tuj diris al ili:

– Sidiĝu denove apud la fajro! Mi volas desegni vin.

– Ĉu vi ne povas lasi tion eĉ nun! diris Johano. Ĉiam la sama!

– Ne estas la sama afero, respondis Arne trankvile. Estas ĉiufoje nova.

La knabinoj senproteste ekkaŭris denove apud la fajro, kaj Arne ordonis al ili surmeti novan lignon. Li leviĝis kaj faris kelkajn paŝojn ĉirkaŭ la fajro kaj dume observis ilin. Kiam li trovis la punkton, kiu estis plej konvena por lia desegno, li sidiĝis, metis sian kajeron sur la genuojn kaj tuj komencis.

Eriko kaj Johano restis en la laŭbo. Johano kuŝiĝis kaj fermis la okulojn kvazaŭ por dormi, sed Eriko interesite rigardis Arnen kaj la knabinoj. Post kelkaj momentoj li ne plu atentis pri Arne sed rigardis nur la knabinojn kaj provis imagi kiel aspektos la desegno de ili.

La knabinoj sidis tute senmovaj kaj silentaj. Arne nur foje kaj momente rigardis ilin, kaj ili ne atentis pri li. Iliaj fulgotuŝitaj vizaĝoj ardetis pro la varmo kaj fajrobrilo sed estis samtempe medite kvietaj.

Subite Alda turnis la kapon kaj renkontis la rigardon de Eriko.

– Kial vi tiel observas nin?

– Mi provas imagi, kiel aspektos la desegno. Arne laboris rapide kaj absorbite, kaj post kvaronhoro la skizo estis preta. Li rigardis ĝin momente kaj poste senvorte transdonis ĝin al Eriko. La knabinoj leviĝis kaj prenis lokon apud Eriko.

– Nu? diris Alda demande, rigardante la bildon.

Eriko enpense rigardis la desegnon kaj poste la knabinojn. – Mi ne imagis, ke Arne povas tiel bone desegni ... – Sed ĉu ĝi respondas al via imago pri ĝi?

– Jes ... Mi pensis, ke ĝuste tiel mi volus desegni vin, se mi nur povus ... Johano sidiĝis kaj petis pri la kajero. Li atente rigardis la mole kaj delikatlinie faritan desegnon.

– Ĝi estas bela, li diris. Estas kvazaŭ nia rondo, kvankam vi desegnis nur la knabinojn.

– Ili ja apartenas al nia rondo, diris Arne. Do ĝi devas simili almenaŭ al la duona rondo.

– Kompreneble, sed tamen. Estas kvazaŭ vi per la desegno rakontus, kion ni pensas kaj sentas.

– Jes, tiel, diris Eriko. Mi neniel komprenas desegnon, sed tion mi tamen povas vidi.

Arne reprenis la kajeron kaj atente rigardis la bildon. Liaj okuloj ekbrilis.

– Pri tio mi ne pensis, li diris. Mi nur volis fari bildon, kiel mi ĉiam faris bildojn. –

* * *

Alda frue vekiĝis. Arne jam leviĝis kaj sidis sur ŝtono apud la fajrejo kun sia desegnokajero sur la genuoj. Li ne desegnis, sed ŝajnis absorbita de profunda meditado. Ŝi senbrue forlasis sian lokon kaj sidiĝis apud li.

– Ĉu vi malĝojas pro io? ŝi flustre demandis.

– Malĝojas? Tute ne! Kial vi tiel demandas?

– Vi tiel frue leviĝis, kaj vi ĵus aspektis tiel serioza. Mi ekpensis pri via patro ... hieraŭ ...

– Tio ne gravas.

– Kial vi do estis tiel serioza?

– Serioza? Povas esti. Jen, rigardu la bildon, kiun mi faris hieraŭ vespere! Vi memoras, kion Johano diris pri ĝi? Ĉu ĝi donas la saman impreson al vi? Alda prenis la kajeron kaj rigardis la desegnon.

– Jes. Iel ŝajnas al mi, ke ĝi estas alia ol viaj antaŭaj bildoj. Ili ŝajnis al mi belaj, sed tiu ĉi krome kvazaŭ diras ion. Kiam mi rigardas ĝin, mi komencas senti kaj pensi ... ion ... ion certan.

– Kaj pri kio vi ekpensas?

– Nu, iel pri ni, pri nia rondo ... kaj iel ankaŭ pri aliaj homoj.

– Ĉu vi povas diveni, pri kio mi pensis, kiam mi faris ĝin, aŭ pli ĝuste, antaŭ ol mi faris ĝin? Kiam vi pretigis la kafon mi rigardis vin kaj eksentis deziron desegni vin apud la fajro. Sed samtempe mi pensis pri ni, pri patro kaj pri aliaj homoj, forte pensis, sentis kvazaŭ mi estus ligita kaj premita kaj devus ion fari por liberiĝi. Iel mi do desegnis, kion mi pensis kaj sentis, kvankam mi ne sciis tion.

– Ĉu oni povas desegni kaj pentri tiel? ŝi demandis, kaj ŝia vizaĝo rebriligis la esprimon de la lia.

– Kiel stulta mi estis! li diris sen respondi al ŝia demando. Mi tiom legis en la artlibroj de Alekso, kaj ŝajnis al mi, ke mi ĉion komprenas. Sed la ĉefan aferon mi ja neniel komprenis. Ĝis nun mi provis fari nur belajn strekojn.

– Ĉu pri tio vi cerbumis?

– Jes. Sed ne cerbumis. Mi pensis kaj ĝojis.

* * *

Post somermezo Eriko ricevis subtenlaboron en la suda parto de la paroĥo. La vojo al lia laborloko ne estis tro longa por bicikli matene kaj vespere, kaj tiel li povis loĝi hejme.

Post vespermanĝo Johano ordinare iris al siaj kamaradoj, sed Eriko plej ofte restis hejme en la vesperoj. Sed en sabataj vesperoj kaj dimanĉoj li ĝenerale aliĝis al la societo de la rondanoj.

Li malmulte parolis kaj pri si mem diris nenion, sed li ŝajnis kontenta.

* * *

Post finita labortago Johano foje iris al la ĉevalstalo. En vesperoj kolektiĝis tie knaboj kaj knabinoj, lokaj kaj el la pensiono, por rajdi, kiam oni kondukis la ĉevalojn al iu paŝtejo, kie ili restis dum la nokto.

Kiam oni estis preta elkonduki la ĉevalojn, la infanoj surgrimpis kestegon apud la elirejo kaj unu post la alia sidiĝis sur la ĉevalojn, kiam ili preterpasis. Fine la stalisto aŭ iu laboristo elvenis sur la lasta ĉevalo, kaj ĉiuj rajdis for en longa vico, ire aŭ trote. Sed baldaŭ ili forgesis la ordonojn pri modera rapido. Pli kaj pli instigante siajn ĉevalojn ili galope flugis antaŭen sur la mole balanciĝantaj dorsoj de la bestoj.

Johano ŝatis rajdi. Cetere li malmulte kunestis kun tiuj infanoj. Tage ili ludis indianojn aŭ ion alian kaj havis gajan vivon, sed tiam li devis labori. Post la rajdo jam estis malfrue, krome li preferis sian propran societon.

La fojnorikolto komenciĝis. Frumatene eliris viroj kaj virinoj kun falĉiloj kaj rastiloj, rikoltmaŝinoj zumadis sur la kampoj, la aero odoris de freŝa fojno. Post kelkaj tagoj oni veturigis la sekan fojnon al la grandaj subtegmentejoj de la staloj. Altege ŝarĝitaj veturiloj ŝanceliĝe movis sin sur kampoj kaj vojoj, brue pasis supren sur la pontoj al la fojnejoj kaj malaperis kiel formikoj en formika stako.

La infanoj kunveturis al la kampoj kaj helpis la laboristojn ŝarĝi. Dum la reveturo ili sidis plej alte sur la ŝarĝoj, kriis kaj kantis. Kiam la fojnejoj duone pleniĝis, ili preferis resti tie. Estis bonega ludejo. Ili faris saltojn kaj turnsaltojn, kiuj estus eblaj en neniu alia loko. Tra la fojnamasoj ili faris longajn tunelojn, en kiuj ili kaŝludis aŭ ĉasis unu la alian.

Eĉ vespere ili restis tie, kaj kiam Johano havis tempon, li iris tien anstataŭ rajdi. Li sentis sin iom tro aĝa por tia ludado, sed ĝi estis tiel amuza, ke li ne povis kontraŭstari.

Iun vesperon en la fino de la fojnorikolto ili ree troviĝis en la granda fojnejo super la bovinstalo. Nun ĝi estis plenŝtopita de fojno. Nenie oni povis salti, kaj la tuneloj estis multloke baritaj, sed tio faris la ludon nur pli interesa.

Johano kaj kelkaj kamaradoj malaperis en diversaj preferataj truoj, kaj poste sekvis la aliaj por kapti ilin.

Rampe li traboris sin tra la senlumaj tuneloj. Foje li aŭdis flustrojn proksime kaj kiel eble plej silente forrampis en alia direkto. Fine li venis al malfacile trovebla kaverno, kiun li mem pretigis. Ĝi estis apud la muro, kaj iom da lumo envenis tra la interspaco inter la tabuloj.

Kiam li sidiĝis en sia kaŝejo, li eksentis ion molan sub la fojno. La kaŝiĝinto restis senmova kaj silenta, kaj Johano forprenis la fojnon por malkaŝi la kamaradon. Estis Brita, knabino el la pensiono. Ŝiaj okuloj brilis en la duonlumo, kaj ŝia vizaĝo estis varme ruĝa.

– Aha, estas vi. Bonvenon.

– Kie estas la aliaj?

– Mi ne scias, certe en alia direkto. Ili rigardis unu la alian kaj esplore aŭskultis. Nenio estis aŭdebla.

Johano iom konis Britan. Ili renkontiĝis dum la vesperaj rajdoj, kaj foje ŝi pasis tra la ĝardeno kaj momente babiletis kun li. Ŝi estis sovaĝeta knabino. Dum la senbrida galopado de la ĉevaloj ŝi montris eksplodan ĝojon, kaj neniu el la knaboj estis pli aŭdaca kaj bubeca ol ŝi. Johano tamen ŝatis ŝin. Iel ŝi similis al Alda.

Ili atendis kaj silentis. Neniu venis. La knabino rigardis lin longe kaj fikse sub mallevitaj palpebroj, kaj ŝia vizaĝo ricevis sopiran esprimon.

Subite ŝi iomete levis la kapon kaj pintigis la lipojn al li. Ŝi rigardis lin atende kaj poste movis la lipojn kvazaŭ dirante iun vorton.

– Kion vi diras? li flustris. Ŝiaj lipoj ripetis la neaŭdeblan vorton, kaj poste ŝi mistifike ridetis.

– Stultaĵoj, diris Johano. Ŝi serioziĝis kaj nenion diris, sed ankoraŭ fiksrigardis lin, nun kvazaŭ esplore.

– Ni ne havas tiajn kutimojn, li diris post ioma silento.

– Kiuj ni? Johano komencis rakonti pri siaj gekamaradoj kaj la kunvivo kun ili. Ŝi interesiĝis kaj interrompis lin per demandoj. Baldaŭ ili troviĝis meze en vigla, flustra interparolo.

Subite kapo de knabo enŝoviĝis en la kavernon, sed ili rimarkis la ĉasanton, nur kiam li vokis ilin.

– Kaptitaj! Venu serĉi! Ankoraŭ ni ne trovis ĉiujn.

* * *

En la sekvanta mateno Brita venis al li. Li kolektis fragojn, kaj ŝi komencis helpi lin kaj restis pli longe ol ordinare.

– Ĉu estas agrable labori tie ĉi? ŝi subite demandis meze en parolo pri aliaj aferoj.

– Ne tre. Mi preskaŭ ĉiam laboras sola, kaj la tagoj estas longaj.

– Kial vi do restas? – Kion fari? Ni ja devas havi monon por vivteni nin. Ŝi rigardis lin kun miro.

– Ĉu vi vere laboras, serioze? Mi pensis, ke vi estas tie ĉi nur por plezuro.

Li ekridis, kaj iom rakontis pri la cirkonstancoj de sia familio, kaj ŝi miris ankoraŭ pli.

– Vi do estas vera laboristo, kiu vivtenas familion, almenaŭ parte. Kurioze. Kiom da mono vi ricevas?

– Du kronojn tage. La sinjorino en la pensiono diras, ke tio estas multe por mi. Sed patrino ricevis tiom, kaj ŝi ne malaltigos la pagon, se mi bone laboros.

– Du kronoj ne estas multe. Kaj vi diligente laboras. Brita momente silentis kaj rigardis lin kun karesa kompato en la okuloj.

– Certe estas malfacile kaj malagrable por vi. Mi nur ludas la tutajn tagojn, kaj dume vi devas vivi tiamaniere.

– Ne diru tiel! Mi ne estas ploremulo. Estas ankoraŭ pli malfacile por aliaj.

– Ankoraŭ pli? Kiamaniere?

– Ĉar ili tute ne havas laboron, povas akiri neniom da mono.

– Sed ili tamen povas fari, kion ili volas. Ili ne devas labori de mateno ĝis vespero.

Johano ekridis.

– Ili ja devus labori por vivteni sin kaj siajn familianojn! Laboristoj devas labori por akiri manĝaĵon kaj aliajn bezonaĵojn, labori ĉiam, ĉiam, la tutan vivon.

Ŝi enpensigis.

– Mi komprenas. Ankaŭ aliaj homoj laboras ja. Sed estas tamen diferenco ... Johano, ĉu vi volas konatigi min kun viaj kamaradoj.

Johano promesis fari tion, kaj kiam li tagmeze iris hejmen por manĝi, li sciigis al Alda, ke Brita deziras viziti ŝin.

– Kio okazis al vi, Johano? demandis Alda. Komencas interrilati kun tiaj knabinoj! Filino de kapitano, nobela familio! Nu, ŝi venu! Brita jam atendis lin, kiam li revenis al la ĝardeno.

– Bone, ŝi diris post lia klarigo, la gazetvendejon mi jam konas, kvankam mi ne vidis la knabinon. Nun mi devas lunĉi, sed poste mi iros al ŝi.

Veninte al la gazetvendejo Brita trovis la patron de Alda, kaj sen prezenti sin ŝi demandis, ĉu Alda estas hejme. Li iom mire rigardis la knabinon, kiun li neniam antaŭe vidis, montris al pordo malantaŭ la vendotablo kaj petis ŝin eniri. Ŝi dankis lin per kapklino kaj sen pluaj vortoj eniris. Ferminte malantaŭ si la pordon ŝi momente haltis kvazaŭ konfuzita, ĉirkaŭrigardis en la malgranda kuirejo kaj poste fiksis la okulojn al Alda, kiu sidis ĉe la tablo apud la fenestro kaj flikis ŝtrumpojn.

– Vi estas Alda? ŝi diris demande.

– Jes. Kaj vi Brita? Brita jese kapklinis, aliris kaj salute premis la manon de Alda. Alda rigardis ŝin esplore. Ŝi imagis ŝin tute alia kaj kun aliaj manieroj.

– Bonvenon kaj sidiĝu! ŝi diris pli afable ol ŝi antaŭe intencis. Brita sidiĝis ĉe la alia flanko de la tablo. Alda momente lasis sian flikadon, kaj la du knabinoj silente rigardis unu la alian.

– Vidu. Johano parolis pri vi, diris Brita, pri vi ĉiuj kompreneble, kaj mi ekdeziris konatiĝi kun vi.

– Mi aŭdis. Sed kial? Ĉu viaj gepatroj scias, ke vi iris tien ĉi? – Patro estas en la urbo. Al patrino mi diris, ke mi vizitos knabinon, kiun mi konas. Kaj kial? vi demandas. Nu, ĉar mi ŝatus kunesti kun vi.

– Kial ĝuste kun ni? Brita ne tuj respondis. Ŝia vizaĝo serioziĝis, kaj ŝi rigardis rekte en la okulojn de Alda. Kaj Alda renkontis ŝian rigardon kaj klinetis la kapon kvazaŭ responde.

– Pro tio, kion mi aŭdis pri vi, diris Brita kvazaŭ aldone al io jam dirita.

– Ĉu mi ne povus helpi vin fliki? Estus pli agrable tiel ...

– Ĉu vi povas fliki ŝtrumpojn?

– Sed kompreneble! Kiam Brita post du horoj foriris, venis la patro en la kuirejon kaj demandis scivole, kiu estis la knabino.

– Estis Brita, diris Alda. Ŝi estas el la pensiono.

– De kie vi konas ŝin? Kaj kiu Brita?

– Mi ne konis ŝin antaŭe. Ŝi estas nobela knabino, la patro estas kapitano. Ŝi konatiĝis kun Johano kaj poste volis konatiĝi ankaŭ kun la aliaj en nia rondo.

La patro rigardis ŝin konsternite.

– Sed pri kio vi do babilis tiel longe?

– Pri ĉiutagaj aferoj, same kiel ni aliaj faras.

Li skuis la kapon.

– Strange! Kian intereson vi povas havi unu pri la alia?

* * *

Jam vespere Brita revenis, kaj la du knabinoj kune iris al Johano. Li ankoraŭ ne vespermanĝis, kaj dum la knabinoj atendis lin, Brita konatiĝis kun la tuta familio. Poste ili trovis la aliajn rondanojn, kaj kune ili iris suden al la herbejoj apud la rivero.

– Ĉu ankaŭ la patro de la knabineto estas subtenlaborulo? demandis Brita al Johano dum la iro.

– Ŝi ne havas patron, diris Johano murmure.

Ŝi rigardis lin demande, kaj li aldonis:

– Elsa ne havas edzon, vi komprenas.

Brita iom ruĝiĝis.

– Aha, tiel, ŝi diris en diskreta tono kaj poste iom silentis. – Ĉu troviĝas multaj patrinoj sen edzoj? Alda ekridis kaj diris:

– Ĉu vi estas tute nova en la mondo? Ĉu vere vi ne scias, ke ekzistas multaj patrinoj sen edzoj?

– Kompreneble mi aŭdis, ke ekzistas, sed mi neniam renkontis iun. Kompatindaj infanoj, kiuj ne havas patron! Certe ili estas malfeliĉaj.

– Tamen pli bone ne havi patron ol havi malbonan, diris Johano. Sed bedaŭrinde ankaŭ patrinoj povas esti malbonaj. Malbonaj homoj ne devus havi infanojn.

– Ĉu via patro estis malbona?

– Ne. Mi apenaŭ memoras lin, sed ke li estis bona al mi, tion mi memoras.

Brita enpensiĝis.

– Kiel knaboj kaj knabinoj tiel facilanime ... ŝi diris.

– Ĉu vi imagas, ke ili pensas pri tio? diris Alda emfaze. Ili eĉ ne scias, ke ili povus havi ian respondecon, ili havas nenian ideon pri ... pri la vivo. Cetere mi kredas, ke la plej multaj homoj estas tiaj. Vidu, mi ne povas ne observi la homojn. Tiuj knaboj kaj knabinoj cetere ... kion la plenkreskuloj faris por komprenigi al ili tiajn aferojn? Eble oni diris: Gardu la purecon de via animo! aŭ: Atentu, por ke malfeliĉo ne trafu vin! Ili nur kaŝlernis, kiamaniere viroj kaj virinoj kuniĝas, jen ĉio.

– De kie vi havas tiom da pensoj?

– Mi ja diris, ke mi observas la homojn. Estas tre simple. Ĉu vi neniam faras tion? Kaj mi multe legis, iom oni lernas ankaŭ el libroj.

– Vi estas kurioza, diris Brita kaj rigardis Aldan interesite. Kaj vi scias eĉ pri la estiĝo de infanoj!

– Kial mi ne sciu? Vidu, mia patro eble ne estas tre saĝa, sed li tamen ĉiam rilatis sincere al mi. Li volis, ke mi sciu ĉion, kion homo bezonas scii por la vivo. Nenion li altrudis, sed ĉiam klarigis, kiam mi ion demandis, kaj mi tralegis ĉiujn librojn, kiujn vi vidis ĉe ni. Kaj finfine mi pensas, ke li estis pli bona patro ol multaj aliaj ... Veninte al la herbejoj ili kuŝiĝis tie. La suno staris malalte. La aero estis aŭtune klara, la sunlumo ore pala. Ĉie oni jam falĉis la herbon kaj forprenis ĝin de kampoj kaj herbejoj, sed la fojnodoro ankoraŭ restis, agrabla odoro de malfrua somero. Sude de la fervoja ponto flaviĝis la sekalkampoj, la varme ruĝa koloro de la disaj biendomoj brilis klare en la vesperlumo, en malproksimaj fenestroj ardis la sunrebrilo kiel flama fajro.

Ili ĉirkaŭrigardis kaj silentis. Fine Brita diris al Alda, nelaŭte kaj kvazaŭ preterpase:

– Ni parolis pri senpatraj infanoj. Sed ĉu laboristoj ankaŭ eksedziĝas?

– Verŝajne malofte. Mi neniam aŭdis pri disiĝo nek en Torento nek en la tuta ĉirkaŭaĵo. Kial vi demandas pri tio? Ĉu en viaj rondoj oni disiĝas? Mi ja legis pri tiaj aferoj en gazetoj.

– Nu, jes ... Ŝi kapklinetis kaj rigardis Aldan ŝajne tute kaptita de pensoj.

– ... kaj patro ... Ŝi eksilentis ĝenite. Ankaŭ Alda nenion aldonis, sed iliaj okuloj interkomprene renkontiĝis.

Post ioma silento Alda turnis la parolon al alia direkto. – Estas kurioze. Antaŭ ol mi renkontis vin, mi pensis, ke vi estas stranga burĝa estaĵo, terure teda kaj malagrabla. Sed vi ja estas precize kiel ni.

– Kial mi ne estu kiel vi?

– Vi tamen apartenas al alia speco de homoj. Ĉu vi antaŭe kunestis kun laboristaj infanoj?

– Ne kiel kun vi, sed en mia lernejo estas ankaŭ laboristaj infanoj. Ĉu vi neniam kunestis kun nelaboristaj infanoj?

– Neniam. Kaj neniam havis emon. Ĉu viaj gepatroj interrilatas kun laboristoj?

– Ne, ili havas konatojn en aliaj rondoj. Pri kio ili interparolu kun laboristoj, kiuj havas siajn interesojn?

– Kompreneble Kiam mi legis pri la sociaj klasoj, tio ŝajnis al mi tute natura afero. Sed iel estas strange ... Homoj kiel viaj gepatroj do neniam povas interrilati kun laboristoj, kiel vi kaj ni interrilatas, mi volas diri tute simple kiel homoj kun homoj!

– Nu, ĉu homoj kiel viaj gepatroj tion povus rilate al la miaj?

– Certe ne. Estas ja nature. Sed iel estas strange ... Kial ni, sed ne ili? ...

– Ĉesu paroli pri tio, Alda! diris Johano interrompe. Alie Brita forkuros de ni. Paroli pri io alia, ekzemple ... Li pripensis, kaj subite li gaje kaj petole ekridis, rigardante al Brita.

– Brita, inter ni ne ekzistas sekretoj. Tial nun rakontu pri ... Ŝi komprenis, ruĝiĝis kaj iom koleriĝis.

– Ĉu vi estas tia?

– Mi ne estas tia, neniu el ni estas. Sed nun vi apartenas al nia rondo. Se vi ne volas, mi devas rakonti. Estas tiel inter ni. Li komencis rakonti pri la epizodo en la fojnejo. Brita silentis kaj ankoraŭ pli ruĝiĝis. Sed li parolis tiel ŝerce kaj bonhumore, ke la tuta historio fariĝis nur senpike ridiga. La tri aliaj silentis, foje ridetis pro liaj komikaĵoj, sed ne montris mokemon al ŝi.

– Vi amuze rakontis, diris Alda, kiam li finis. Sed mi ne komprenas, kial vi rakontis tion. Vi estas tre malĝentila al Brita, kaj vi devas peti ŝin pri pardono.

Turnante sin al Brita ŝi daŭrigis:

– Mi hontas pro Johano. Tian stultaĵon mi neniam aŭdis de li.

Brita rigardis ŝin mire, poste ĝenite ekridetis.

– Mi estis stulta ... Sed ... ĉu vi neniam pensis pri ... pri kisoj? Johano ja diris, ke inter ni sekretoj ne ekzistas!

– Ofte! diris Alda kaj ridis. Mi ja tiom vidis en la filmoj, kvankam mi malofte vizitas la kinon. Kaj mi vidis gejunulojn imiti la filmojn. Kaj same stulte aspektis.

– Mi ne pensis tiel ... Kaj post hezito ŝi daŭrigis: – Ĉu vi ne revis pri kisoj, sentis deziron ... – Brave! diris Ajna. Nun vi parolas klare kaj senkaŝe. Alda serioziĝis kaj rigardis Britan sincere.

– Verdire ne. Vidu, ni estas kamaradoj. Ni ne hontas unu antaŭ la alia, eĉ se ni estas nudaj, kaj ni ne volas fari ion, kio igus nin honti kaj sekreti unu antaŭ la alia ... ĉar tiam nia rondo rompiĝus. Kaj ial tia afero estus hontiga, mi almenaŭ sentas tiel. Sed cetere ni fakte neniam pensis pri tiaj aferoj rilate al ni.

– Sed iam vi tamen kisos kaj estos kisata. Alda revete rigardis kvazaŭ en malproksimon.

– Kial ne? Sed estos alia afero ... Sed Johano, vi forgesis peti pardonon! Brita protestis.

– Ne estu stulta! Nun ni parolu pri aliaj aferoj!

* * *

Alekso per malrapidaj paŝoj iris tien kaj reen ekster la elektra stacio. Foje li klinis sin, rigardis siajn florojn sur la bedoj kaj apud la muroj kaj tie kaj tie forprenis ĝermantan fiherbon. Poste li denove daŭrigis sian promenon, kun medita vizaĝo kaj la brakoj kruce sur la brusto.

La suno subiris. La nokta krepusko ankoraŭ ne venis, sed koloroj kaj konturoj komencis paliĝi kaj moliĝi. La ĉielo estis alta kaj klara, la aero alportis malfrusomerajn odorojn el arbaroj kaj herbejoj. Ĉie regis silento kaj kvieto, nur interne de stacio zumadis la maŝinoj sian profundan, senĉesan kanton. Alekso daŭrigis sian promenon ĝis la uzinbarila pordo. Tie li iomete restis, apogis la ŝultron kontraŭ la barilo kaj bruligis sian pipon. Fumetante li pripense ĉirkaŭrigardis, kaj foje liaj okuloj atende turnis sin al la laboristaj domoj.

Fininte sian pipon li elfrapis la cindron, kaj mallaŭta rido ekvibris profunde en lia gorĝo.

– Nu, vi estas maljuna azeno! li murmuretis al si. Kvazaŭ enamiĝinta junulo ... Ankoraŭfoje li ĉirkaŭrigardis kaj poste malrapide kaj enpense reiris al la stacio. Tie li sidiĝis sur la benkon apud la rezedoj kaj denove plenigis sian pipon sed forgesis bruligi ĝin. Jen aŭdiĝis intime mallaŭtaj voĉoj, kaj liaj amikoj eniris tra la pordo kaj proksimiĝis al li. Lia vizaĝo heliĝis, kaj li ridetis renkonte al ili.

– Bonan, bonan! li diris. Mi tre atendis vin.

– Ĉu atendis? demandis Alda.

– Jes. Mi ŝatas kunesti kun vi.

– Nu, tiel. Sed jen rigardu nian novan kamaradinon. Alda prezentis Britan al li kaj diris kelkajn vortojn pri la nova konatino. Alekso iom okulumis ŝin kaj komencis babili kun ŝi.

– Kiel vi povas resti ekstere tiel malfrue? li subite demandis meze en la babilo. Oni ja fermas la pordojn.

– Ne gravas. Patrino kaj mi loĝas en apuda dometo, kaj mi eĉ povas eniri tra la fenestro, ĉar ĝi estas malfermita la tutan nokton. Foje mi eliras eĉ meze en la nokto kaj promenas en la parko.

– Aha, tiaspeca kamaradino vi estas ... Kaj li babilis plu kun ŝi pri diversaj aferoj.

– Kion vi faras sola tie ĉi la tutan nokton? demandis Brita scivole.

– Iomete legas, ripozas, promenetas, rigardas la stelojn. Jam oni denove povas sufiĉe bone vidi la plej lumfortajn stelojn.

Turnante sin al ĉiuj li demandis:

– Ĉu vi iam observis, kiel la steloj moviĝas?

– Ili ja moviĝas trans la ĉielon same kiel la suno kaj la luno, diris Johano.

– Jes, sed mi volis demandi, ĉu vi dum iom da tempo observis la moviĝon.

– Tion oni ja ne povas distingi, diris Johano nekredeme. – Tamen jes. Jen tie staras stelo en la sudo, precize ĉe la supro de tiu betulo. Sidiĝu kaj restu tute senmovaj kaj atente rigardu. Estas tute senvente, kaj vi povas bone observi ĝian pozicion rilate al la folioj de la betulo.

Ili sidiĝis kaj rigardis, unue nur pro tio, ke ili trovis lian proponon amuza. Pasis en silento kelkaj dekoj da sekundoj. Kaj jen ili subite rimarkis, ke la stelo moviĝas. Jen ĝi tuŝas la randon de folio kaj malrapide-malrapide kaŝiĝas malantaŭ la folio. La infanoj streĉe kaj senspire silente observis, forgesante ĉion alian. Jen la stelo ekbriletas ĉe la rando de la folio, montriĝas pli kaj pli, denove fariĝas tute videbla kaj malrapide-malrapide glitas antaŭen al la rando de alia folio.

La miraklo tute absorbis ilian intereson, kaj ili restis senmovaj kaj silentaj dum tuta kvaronhoro. Stranga solena sento kaptis ilin, estis kvazaŭ senvorta preĝado.

Fine Alda moviĝis kaj turnis sin al Alekso. Ŝiaj okuloj brilis, kaj ŝia vizaĝo estis serena.

– Estas mirinde, ŝi diris per mallaŭta voĉo. Oni ja rekte vidas per propraj okuloj, kiel la universo moviĝas. Oni kvazaŭ sentas, kiel la tero trankvile, jes, tiel trankvile, turniĝas kun ni. Oni sentas, kiel la tempo pasas, sed samtempe estas, kvazaŭ tempo ne ekzistus, nur tiu trankvila moviĝo de la tuta universo.

– Jes. Estas pli bone ol kiu ajn kino en la mondo.

– Ne parolu pri kino! Kiel vi povas!

– Nu nu, vi pravas. Estas diferenco inter la amuziloj de la homoj kaj la moviĝo de sunoj kaj planedoj.

– Kiel malgrandaj ni estas, diris Alda flustre.

– Jes ...

– Kaj tamen iel sentas, ke oni apartenas al tiu granda tuto, iel trankvilige sentas, ke oni apartenas al tiu granda, trankvila moviĝo.

Alekso ridetis al ŝi.

– Ĉu jes?

– Jes.

Neniu el ili estis plu parolema. Momente ili restis starantaj ĉirkaŭ li, medite silentaj. Poste ili kun kapklino diris ĝisrevidon kaj silentapaŝe foriris.

Alekso sekvis ilin per la rigardo, ĝis ili malaperis. Tiam li ridetis kaj murmuretis:

– Nu nu, maljuna azeno ... trankvile moviĝas ... trankvilige ...

* * *

Kaj la tero trankvile turniĝis, tago sekvis tagon, la novluno kreskis de vespero al vespero, ĝis ĝi brilis plene ronda dum iliaj promenoj en la silentaj vesperhoroj. Denove ĝi malkreskis, kaj kiam ili nokte kuŝis apud la fajro ĉe sia lago, ili post noktomezo vidis la turnitan serpon palore ekbrili malantaŭ noktonigraj piceoj kaj pinoj. Iun vesperon ĝi ree konturiĝis kiel kurba arĝenta fadeneto sur la okcidenta ĉielo, kaj tiun vesperon la rondanoj akompanis Britan al la trajno por diri adiaŭ al ŝi.

Pasis semajnoj kaj semajnoj. La roso de la vesperoj kuŝis matene kiel brilanta prujno sur la herbo, kaj la vento forskuis de la betuloj la flaviĝintajn foliojn.

Iun malfruaŭtunan dimanĉon ili akompanis la maljunulon al lia lasta ripozejo apud la paroĥa preĝejo sude sur la ebeno. Pala kaj sen varmo falis la sunlumo sur la nudan, flavebrunan ebenon, sur la blankan preĝejon kaj sur la foliŝutitajn sablovojojn sub la maljunaj aceroj de la tombejo, kaj norde sur la montoj brilis la sorparboj sangoruĝe inter flavaj betuloj kaj malhelaj pingloarboj.

El arbaraj kreskaĵoj ili plektis sian unuan kaj lastan donacon al li kiel saluton de ili kaj de la grandaj arbaroj, kie antaŭ longe estis lia hejmo.

Solaj ili piediris la vojon al la preĝejo, solaj kaj apude ili restis dum la enteriga ceremonio. Kiam ĉiuj aliaj estis pretaj foriri de la tombo, ili aliris kaj metis sian donacon al la aliaj. La homoj rigardis ilin kun miro. Ĉiuj konis la infanojn, sed neniu komprenis, kial ili venis al la tombo. Ŝajnis strange al ili, sed la infanoj, kun klinitaj kapoj kaj seriozaj vizaĝoj, faris al ili tiel solenan impreson, ke ili forgesis la strangecon kaj rigardis ilin en profunda silento, kvazaŭ ili vidus vizion.

Sed la infanoj ne rimarkis iliajn mienojn. Dum tempeto ili restis starantaj apud la tombo kaj poste kapklinis adiaŭe kaj senvorte foriris de la tombejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.