La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


INFANOJ EN TORENTO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2
Dua Parto
1 2 3

II.

Pluvis aŭ pluvetis dum tagoj kaj semajnoj. Ĉe la tero pendis nebulo, kaj en la alto ŝvebis densa, senkontura nubaĵo, kiu senĉese verŝis akvon kaj ne tralasis eĉ imageton pri suno kaj lumo. La homoj movis sin kiel ombrofiguroj en tiu senluma kaj malvarma mondo, malgajaj kaj neparolemaj kaj kun vintre grizpalaj vizaĝoj.

En tia tago Alekso renkontis la rondanojn en la gazetvendejo, kiam li eniris por aĉeti paketon da tabako. Ili aspektis malviglaj kaj malgajaj, kaj li demandis pri la kaŭzo.

– Tia vetero! diris Johano.

– Certe ne agrabla. Sed kion fari? ... Ĉu vi ŝatus iri hejmen kun mi kaj trinki tason da kafo? La patro de Alda amuzite rigardis Alekson kaj la infanojn.

– Vi estas kurioza ulo, li diris al Alekso.

– Povas esti, diris Alekso trankvile.

– Kial kurioza? demandis Alda al sia patro. Pro tio, ke li interrilatas kun ni?

– Vi ne bezonas koleriĝi, knabino! Mi ĝojas, ke Alekso ŝatas vin, volis nur diri, ke estas iom neordinare ...

– Tiel. Nu, diru, kion vi volas, nun ni tamen iros kun Alekso.

Ili do akompanis Alekson al lia hejmo. Li havis propran dometon ĉe la rando de la arbaro, iom for de la laboristaj ludomoj.

La edzino iom surpriziĝis, kiam Alekso envenis kun siaj amikoj, sed ŝi neniel ŝajnis malkontenta. Kiam ŝi aŭdis, ke Alekso deziras kafon por ĉiuj, ŝi tuj komencis fari fajron. La akvo en la siteloj estis elĉerpita, kaj ŝi demandis, ĉu iu el la knaboj ne volas alporti novan. Johano tuj prenis la sitelojn kaj iris al la puto.

– Kaj vi povas mueli kafon, ĉu ne? ŝi diris al Arne.

– Kaj kion ni povas fari? demandis Ajna.

– Ĉu ankaŭ vi? diris la edzino amuzite kaj ordonis al ŝi elpreni tasojn kaj aliajn necesajn objektojn el la ŝranko.

Dume Alekso alportis lignon kaj faris fajron en la kahela forno en la apuda ĉambro. Kiam la kafo estis preta, ĉiuj eniris tien. Alekso deklaris, ke nun oni sidu agrable kaj komforte, kaj prenis kusenojn de apogseĝoj kaj de la otomano kaj metis ilin sur la plankon antaŭ la flamanta fajro. En la mezon de la rondo la edzino metis la kafpleton kaj invitis la infanojn sidiĝi.

– Kiel agrable vi aranĝas! diris Ajna. Estas kvazaŭ en la arbaro.

– Kaj ni povas imagi, ke ni sidas sur la musko. La kuseno havas la saman koloron kiel musko en aŭtuno, diris Arne.

– Precize, diris la edzino. Verdire mi trovis la ideon pri tiuj koloroj, kiam mi en iu aŭtuno kolektis vakciniojn kaj vidis muskajn lokojn en la arbaro.

Ajna interesite demandis, ĉu ŝi mem do teksis la ŝtofon kaj komponis la kolorojn. La edzino jesis, kaj tiam la knabinoj pliinteresiĝis pri ŝi kaj ŝiaj laboraĵoj kaj komencis demandi ŝin pri teksaj aferoj. Ŝi klarigis kaj rakontis, kaj finfine la knabinoj trovis, ke teksado povus esti tre interesa okupo. Se oni nur havus okazon lerni, diris Ajna. Kaj la edzino informis, ke baldaŭ ŝi faros novan tekson, kaj tiam ili povos veni al ŝi por lerni kaj ekzerci.

En la ĉambro estis tri grandaj libroŝrankoj, kaj post la kafo Alda leviĝis kaj rigardis la librojn. Baldaŭ ŝi tamen revenis al sia kuseno kun pako da nebinditaj kajeroj, kiuj kaptis ŝian intereson. Estis iu “Mondhistorio en bildoj”, noveldonita libro kun belaj ilustraĵoj kaj iom da koncize klariga teksto.

– Kia interesa historio! ŝi diris al Alekso.

– Vidu, la homoj nuntempe estas kiel malgrandaj infanoj, diris Alekso. Ili ne ŝatas serioze legi, sed bildojn ili povas rigardi, kaj la eldonistoj devas adaptiĝi al ili. Cetere la libro estas bona.

Ankaŭ la tri aliaj rigardis en la libron, legis la tekston pri la bildoj kaj preterpase faris demandojn al Alekso. Kaj Alekso, kiu kun pripensa mieno fumetis sian pipon, same preterpasmaniere respondis.

Iom post iom kaptis ilin sciemo pri tiuj aferoj, kiuj estis preskaŭ tute novaj por ili. Iliaj demandoj multiĝis kaj ili malpli ofte turnis la paĝojn. Kaj iom post iom la respondoj de Alekso fariĝis pli ampleksaj kaj malpli preterpasaj.

La kajero enhavis bildojn pri la malnova Egiptujo, kaj Alekso multe sciis pri tiu temo. Li rakontis pri socia vivo, religio, arto, konstruaĵoj kaj aliaj aferoj, kaj iel tiu antaŭ longe pasinta epoko fariĝis por ili tre konkreta kaj interesa. Ili aŭskultis kun plena atento, kaj kiam li foje eksilentis, ili per novaj demandoj igis lin daŭrigi sian rakontadon.

La edzino dum kelka tempo restis sidanta apud ili, sed poste ridetante kaj silente foriris al siaj okupoj en la kuirejo.

Tiel pasis tuta horo antaŭ ol ili finis la bildojn pri Egiptujo, kaj tiam iliaj kapoj estis tiel plenaj de novaj aferoj, ke ili sentis bezonon iom ripozi de la historio.

– Ĉu vi ne volas alian fojon rakonti ankaŭ pri la bildoj en la aliaj kajeroj? demandis Johano.

– Volonte, diris Alekso. Fakte estas interese iom pripensi, kiel la homoj aspiris kaj klopodis kaj estis saĝaj kaj malsaĝaj dum la paso de jarcentoj kaj jarmiloj. Revenu, kiam vi volas. Vi ja scias, kiutempe mi estas libera.

* * *

La novfondita esperantista klubo en Torento kvazaŭ fordegelis kun la printempa neĝo. La rondanoj estis la solaj, kiuj konservis sian intereson pri la lingvo. Ili daŭrigis interŝanĝi leterojn kun siaj korespondantoj, iomete legis kaj ekzercis sin per babilado. Pri la klubo ili ne pensis, ĝis Ajna kaj Alda iun fruvintran tagon renkontis la prezidanton, kiu komencis paroli pri ĝi. Li nomiĝis Jern kaj estis vigla kaj kleriĝema junulo. Li proponis, ke oni provu revivigi la klubon.

Ajna entuziasmiĝis, sed Alda estis skeptika.

– La plej multaj kursanoj partoprenis nur por amuziĝi, ŝi diris. Ili ne deziras ion seriozan. Kaj kiu gvidu la instruadon?

– Ni povas komune labori, sen speciala gvidanto, diris Ajna.

– Verdire mi ne emas. Sed kompreneble mi parto prenos. – Tio estas via devo! diris Jern emfaze.

– Tute ne! diris Alda. Kiam homoj faras postulojn unu al alia, ili diras, ke tio kaj tio estas devo. Mi ne faras postulojn, kaj mi ne konsentas al postuloj. Sed mi partoprenos.

Ili interkonsentis pri la afero, kaj Jern dum la sekvantaj tagoj prilaboris la aliajn klubanojn.

La disponpermeso pri klasĉambro en la popola lernejo ankoraŭ validis, kaj iun vesperon la klubanoj kolektiĝis tie. Estis ĉirkaŭ dudek gejunuloj, kelkaj samaĝaj kun Ajna sed la plej multaj pli aĝaj. La rondanoj alvenis unuaj kaj prenis lokon sur la longbenko apud la muro. Iom post iom venis la aliaj kaj sidiĝis en la benkojn de la infanoj aŭ staris en grupetoj kaj interbabilis.

La plej multaj el ili aspektis kaj kondutis, kvazaŭ temus pri balo. La vizaĝoj de la knabinoj grandparte similis al pli malpli lerte faritaj vizaĝoj de vestvendejaj pupoj, pudritaj kaj kun krie ruĝaj lipoj, kelkaj kun pinĉitaj, fadene mallarĝaj brovoj. Ĉapoj kaj ĉapeloj sidis tre oblikve sur la kapoj, kvazaŭ pendante sur unu el la oreloj.

La aspekto de la knabo j ne estis tiel okulfrapa sed harmoniis kun tiu de la knabinoj, kaj en ilia reciproka konduto regis plena akordo.

Troviĝis ankaŭ kelkaj simpluloj en la grupo. Ili sidis trankvile atendante, kvazaŭ izoluloj ĝenitaj de la brua kaj senĝena interrilato de la aliaj.

Jern, kiu dume interparolis kun la rondanoj, leviĝis kaj petis la starantojn eksidi. Poste li per kelkaj enkondukaj vortoj malfermis la kunvenon, iom parolis pri eventualaj studmanieroj kaj fine proponis, ke oni aĉetu facilan legolibron por la studado. Ĉar instruisto mankas, oni devos kune labori, komune diskutante la malfacilajn aŭ interesajn punktojn.

Ĉiuj vigle protestis. Estus absolute neeble komenci per legado, ili ĉiuj forgesis ĉion, kion ili lernis.

Jern rigardis ilin heziteme kaj skuis la ŝultrojn.

– Kion do fari? Kion vi proponas?

– Ni volas ripeti la komencan kurson.

– Ni ja ne havas instruiston, rimarkigis Jern. Ili ne respondis, sed tie kaj tie eksonis ridoj. La senplaneco de la kunveno amuzis ilin.

– Komenca kurso estas la sola, kio taŭgas por malsaĝuloj kiel ni, fine diris iu. Ĉu vi ne povas esti instruisto?

Jern kapskuis malkonsente kaj silentis. La ĉeestantoj komencis babili kaj ŝerci kaj ŝajne neniel pensis pri la celo de la kunveno.

– Ajna, ĉu vi povas instrui? demandis Jern, turnante sin al ŝi.

– Bone, ni provu, diris Ajna post momenta hezito.

Ŝi leviĝis kaj iris antaŭ la sidantojn.

Ili rigardis ŝin scivoleme, kaj la babilo silentiĝis. Ŝi atendis, ĝis ĉio estis trankvila. Tiam ŝi komencis fari demandojn. La kurson ŝi konis preskaŭ vorton post vorto, kaj ankaŭ la manieron de la instruisto ŝi memoris.

Ili iom surpriziĝis, sed ili trovis la aferon amuza, kaj iom post iom la komunaj respondoj sonis pli kaj pli firme. Kelkaj junuloj rigardis ŝin iomete rikane, sed dume ili bone respondis. Arne kaj Alda restis sur la longbenko apud la muro. Same kiel la aliaj Arne kunportis paperblokon kaj krajonon por eventualaj notaĵoj. Sed en la simplaj demandoj li trovis nenion notindan, kaj anstataŭe li komencis fari karikaturojn de la gejunuloj en la benkoj. Alda ekvidis tion, kaj interesite sekvis la estiĝon de la ridindaj figuroj. Dume ambaŭ same vigle kiel la aliaj partoprenis la respondojn, por ke neniu rimarku la sekretan portretadon.

Subite lia krajono haltis. Li fikse rigardis en certa direkto, kaj li ŝajnis incitita. Ŝi rigardis en la saman direkton kaj parte ekkomprenis lian mienon. En la unua benko en la mezo sidis junulo, kiu kun tute speciala intereso rigardis Ajnan. Per rigardoj kaj mienoj li provis kapti ŝian atenton. Li havis belforman vizaĝon kaj estis iom dande vestita. Alda konis lin laŭ aspekto kaj nomo. Dum la pasinta somero li havis subtenlaboron, sed nun li estis hejme.

Kaj subite vekiĝis en ŝi duone forgesita memoro. Iam antaŭ longe Ajna kaj Arne rakontis al ŝi ion pri tiu Paŭlo. Jen ŝi klare memoris la infanecan sed malagrablan okazon kaj turnis la okulojn al Arne. Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj kvazaŭ leginte ŝiajn pensojn li flustris al ŝi: “Jes, estis tiu, tiu ...” Sed Ajna rimarkis nek lian konduton nek la pli ŝercan okulflirtadon de kelkaj aliaj. Ŝi estis tute kaptita de sia rolo de rektmetoda instruistino. Ŝia entuziasmo kaptis ankaŭ la lernantojn. La antaŭaj mienoj malaperis, ili komencis aspekti simple gajaj, la leciono fariĝis agrabla. Kaj la militornamo de la knabinoj tre komike kontrastis kontraŭ ilia nuna senafekta konduto.

Fine Ajna laciĝis kaj demandis, ĉu ili ne ŝatas fini la lecionon. Sed kontraŭ tio ili protestis. Oni faru paŭzeton kaj poste denove daŭrigu. Kiam ili post la paŭzo reprenis siajn lokojn, proponis Ajna, ke Alda transprenu la instruadon.

Kaj Alda komencis. Ŝi havis alian manieron kaj alian temperamenton, estis pli vigla kaj pli surpriza. Ofte ŝi ridigis ilin per absurdaj aŭ alimaniere nekutimaj demandoj. La scio de la pasinta vintro facile reviviĝis ĉe la lernantoj, kaj kiam la leciono finiĝis, ili jam ripetis sufiĉe grandan parton de la komenca kurso.

– Ĉu viaj knaboj estas same lertaj? demandis iu, kiam ŝi finis. Alda estis en bona humoro kaj ne trovis inde atenti pri la ŝerca piketo.

– Certe, ŝi diris.

– Do ili estu instruistoj venontfoje.

* * *

Johano proponis al Eriko, ke li partoprenu la kunvenojn de la klubo. Se li lernus iom hejme en la vesperoj, li certe povus sekvi la instruadon. Eriko diris, ke tiu afero ne interesas lin, kaj demandis, kiuj partoprenas la kunvenojn. Johano diris iliajn nomojn.

– Ĉu vi ŝatas tiujn kamaradojn? demandis Eriko.

Johano silente skuetis la ŝultrojn.

– Kial vi do faras komunan societon kun ili? demandis Eriko. Mi preferas esti sola aŭ kun via rondo.

– Sed nia tuta rondo partoprenas ja la kunvenojn, insistis Johano.

Eriko ne respondis, kaj ili ĉesis paroli pri tiu temo. Sed la sekvantan vesperon Eriko diris, ke li tamen volas partopreni. Li diris tion tute decide, kvazaŭ li estus trovinta fortan motivon por partopreni.

– Ne faru tion nur pro mia propono! diris Johano. Eble vi ne ŝatus la societon.

– Eble ne. Sed mi tamen volas rigardi la aferon, kaj mi ŝatas esti inter vi.

En la dua kunveno rolis unue Johano kiel instruisto. Komence lia instruado estis malmulte vigla kaj interesa, sed iom post iom malaperis lia ĝeniteco, kaj liaj demandoj venis pli flue kaj firme. Li ne ŝercis nek aktoris, kaj dum la tuta leciono ne aperis eĉ plej eta rideto sur lia vizaĝo. Li ne ŝatis la taskon sed plenumis ĝin kiel eble plej zorge, kaj lia instruado estis solida.

Post la paŭzeto estis la vico de Arne. Li aspektis tre ĝenita. Dum kelka tempo li staris antaŭ la lernantoj, vane provante komenci. Oni rigardis lin kun streĉita atendo kaj parte amuziĝis, parte komencis kompati lin.

– Ne, tio ĉi estas absolute neebla! li subite diris laŭte kaj skuis la kapon. Li turnis sin por iri flanken kaj sidiĝi, sed farinte du paŝojn li haltis. En la sekvanta momento li saltis al la nigra tabulo. Antaŭ ol la aliaj rimarkis, kiel tio okazis, troviĝis sur ĝi ridiga bildo de kato, farita per unu sola, multkurba streko. Oni brue ekridis, sed la bruon tratranĉis klartona demando de Arne: Kio estas tio? Lerte li aperigis unu figuron post la alia. La lernantoj estis ravitaj kaj forgesis ĉion alian, nur atendante novajn bildojn kaj liajn kapricajn demandojn.

Estis nemulte da metodiko en lia instruado, sed la lernantoj ĝuis, kaj atento ne mankis.

Tiel pasis ankaŭ la dua kunveno tute sukcese. Post la fino de la leciono oni decidis, ke Jern kaj Paŭlo estu instruistoj venontfoje.

* * *

La sekvantan tagon envenis Paŭlo en la hejmon de Ajna. Li ĝentile salutis la avinon kaj la patrinon kaj poste turnis sin al Ajna.

– Vi scias, kia malfeliĉo okazis al mi hieraŭ ...

– Kia malfeliĉo?

– Kaj vi scias, ke mi absolute ne povas plenumi tiun taskon. Ĉu vi ne bonvolus helpi min iomete? Li pete rigardis en ŝiajn okulojn, kaj Ajna rideksplodis.

– Aha, tiel. Kompreneble mi helpos vin.

– Mi dankas vin! Vi ja estas tiel lerta kaj bonkora.

– Kiel vi esprimas vin! diris Ajna amuzite. Ĉu ni tuj komencu?

– Mi tre volas, se vi havas tempon.

Ili iris en la ĉambron malantaŭ la kuirejo, kaj Ajna komencis enkapigi al li la venontajn lecionojn. Li lernis tre facile, kaj la lernitajn aferojn li verve ripetis, kvazaŭ lia menso funkcius kiel gramofona disko.

Kiam ĉio estis trapasita, li demandis, ĉu li rajtas reveni la postan tagon.

– Nome, mi devus ankaŭ ekzerci instruadon, li diris. Se vi estus tiel afabla, vi rolus kiel lernanto, kaj mi instruus.

Ajna konsentis, kaj la sekvantan vesperon li revenis. Salutinte li komencis ĉirkaŭpromeni en la kuirejo kaj gaje babilis. – Ĉu vi estas sola hejme? li demandis, kiam neniu el la aliaj familianoj aperis.

Ajna diris, ke ili ĵus foriris. Iu familio invitis ilin.

– Kiel agrable, li diris.

– Kial agrable?

– Nu, ni estos senĝenaj, povos trankvile labori. Ŝi eniris en la ĉambron, lumigis kaj disŝovis la brulrestaĵon el la kahela forno. Paŭlo sekvis ŝin kaj daŭrigis sian promenon en tiu ĉambro, sed post du rondiroj li haltis apud ŝi ĉe la forno. Kvazaŭ kamarade kaj senintence li metis sian brakon sur ŝiajn ŝultrojn. Ajna momente restis sed poste paŝis flanken.

– Bonvolu sidiĝi! ŝi diris, kaj li iom hezite prenis lokon sur seĝo apud la tablo, kiu staris meze en la ĉambro. Ajna sidiĝis ĉe la kontraŭa flanko.

– Kial vi kondutas tiamaniere? ŝi demandis.

– Kiamaniere? Kion vi volas diri? Li montris senkulpe nekomprenan mienon.

– Ne estu stulta! Nu? Li rigardis ŝin kvazaŭ provante kapti la sencon de ŝiaj vortoj. Poste li ridetis kaj skuis la kapon.

– Mi ne komprenas. Vi parolas, kvazaŭ vi iel trovus min malĝentila.

– Kaj ankaŭ en la klubkunveno vi stulte kondutis.

– Ĉu vi do rimarkis min? li diris.

Ajna ekridis.

– Verdire ne. Sed aliaj rimarkis vin. Nu, via konduto estas via propra afero. Sed se vi emas konduti tiel, vi iru al knabinoj, kiuj ŝatas tiajn ĝentilaĵojn.

Li ŝajnis iomete ĝenita. – Ĉu vi do ofendiĝis? li demandis. Mi ja nur petolis.

– Oni povas petoli en diversaj manieroj, kaj la via ne plaĉas al mi ... Ĉu vi memoras, kiel vi kondutis al mi kaj Arne kiam ni estis malgrandaj infanoj kaj iris de la dimanĉa lernejo? Paŭlo ne memoris, sed kiam ŝi aldonis kelkajn detalojn, la okazo reviviĝis al li.

– Estis ja tamen infanaĵo, li diris. Ni ne komprenis pli bone.

– Certe. Kaj ĉu vi opinias, ke vi nun komprenas pli bone? Sed ni lasu tion. Komencu vian lecionon! Paŭlo rigardis ŝin kaj momente silentis.

– Vi ja fakte estas ofendita, Ajneto, li diris kun rideto kaj en duone patreca tono. Mi bedaŭras tion, ĉar mi tre ŝatas vin kaj tute ne volas esti malĝentila al vi. Pardonu min, Ajneto! Sed Ajna ekridis.

– Stultaĵo! ŝi diris. Komencu vian lecionon!

– Ŝajne vi estas iom suspektema, li daŭrigis sen atenti pri ŝia ordono. Vi ĉiam kunestas nur kun viaj tri kamaradoj, kaj vi ĉiuj apartigas vin de aliaj gejunuloj. Kial? Ĉu vi kredas, ke ni estas tiel malbonaj? Ne estus bele pensi tiel.

Li rigardis ŝin petole esplore, kvazaŭ atendante ian respondon de ŝi.

– Finfine vi tamen ne koleras al mi? li pete demandis, kiam ŝi nenion diris. Diru almenaŭ tion!

– Mi ne koleras al vi, ŝi diris kvazaŭ medite. Kaj poste eta, petola rideto aperis sur ŝiaj lipoj, kaj ŝi aldonis:

– Ĉu vi ne volas transiri al la alia leciono? Li momente rigidiĝis, kaj rigardis ŝin ekzamene, sed lia vizaĝo tuj heliĝis, kaj li ekridis kontente.

– Jes, jes! Ni komencu!

* * *

Post novjaro venis malvarmo kaj sufiĉe multe da neĝo. Iun posttagmezon Alekso staris en sia lignejo kaj hakis lignon. Tiam aperis antaŭ la pordo la kvar rondanoj, skiante. Ili haltis kaj interŝanĝis kelkajn vortojn kun li, kaj li demandis, ĉu ili faros ekskurson.

– Ni jam faris, diris Johano. Verdire estis nur promeneto. Nun ni iras hejmen.

– Vi ja povas atendi momenton, diris Alekso, formetis la hakilon, pendigis la segilon sur la muron kaj plenigis la lignoportilon. Elirinte li metis la portilon sur la teron, fermis la pordon kaj poste komencis rigardi iliajn skiojn kaj piedligilojn, dume babilante pri skiaj aferoj.

– Vi ja povas eniri kun mi, li proponis.

– Kioma horo estas? demandis Ajna. Mi devas esti hejme je la kvara.

Alekso rigardis la horloĝon.

– Ne tre urĝas, li diris kun rigardo al ŝi. Restas pli ol unu horo.

Li eksilentis kaj rigardis ŝin atente.

– Kio estas? demandis Ajna.

– Nenio, diris Alekso kun rideto. Vi iomete similas al la junaj ĉarmulinoj, ĉar via ĉapo ŝoviĝis flanken.

Li etendis la manon kaj reŝovis la ĉapon, ĝis ĝi sidis laŭ lia gusto.

– Lasu la ĉapon! diris Ajna, reŝovis ĝin flanken kaj ... iom ruĝigis.

– Aha, vi metis ĝin tiel, diris Alekso kaj iel serioziĝis. Kial vi volas havi ĝin tiel?

– Oni ja portas ĉapojn tiel. Kial mi aspektu kiel stultulino?

– Ĉu ŝajnas al vi, ke Alda aspektas kiel stultulino? Ŝia ĉapo sidas ja tute simple kaj nature sur la kapo.

– Vi estas stulta, Alekso, diris Ajna kaj ĝenite ridis. Kial ... – Mi jam insultis ŝin, diris Alda, sed tio ne helpis. Fakte ŝi fariĝis koketa.

– Ĉu Alda insultis vin? demandis Alekso al Ajna. Kaj jen venas mi kaj plue incitas vin. Pardonu! Portu vian ĉapon, kiel vi volas.

Ili eniris kun li, kaj la sinjorino regalis ilin per kafo en la kutima maniero. Tuj post la kafo Ajna leviĝis kaj diris, ke ŝi devas rapidi hejmen. Ŝi dankis, salutis kaj foriris, sed la tri aliaj restis.

Ili rigardis librojn kaj foje faris demandojn al Alekso, sed li ŝajnis malmulte parolema.

– Kio okazis al vi? demandis Alda. Vi aspektas tiel serioza.

– Nura revado, diris Alekso kaj ridis. Sed nun vi babilu. Rakontu iom pri via klubo! Kaj ili rakontis pri la laboro dum la kunvenoj, kaj Alekso aŭskultis sed ankoraŭ ŝajnis okupita de propraj pensoj.

– Hm, povas ja esti interese, li diris, kiam ili finis. Sed tiamaniere via rondo fariĝas preskaŭ tro granda por mi, kiu ne ŝatas grandajn societojn.

– Estas ja diferenco inter la klubo kaj nia rondo, diris Alda. Kun ili ni ne povas interrilati, kiel ni interrilatas.

– Kial ne? Ĉu vi malŝatas ilin?

– Ne malŝatas, sed ... estas tiel. Ili ja havas siajn interesojn kaj babilas pri siaj aferoj.

– Hm ... Ĉu vi ne volas montri al mi viajn esperantajn gazetojn? Vi ja abonas, ĉu ne?

– Volonte, diris Alda. Sed ili estas plejparte en esperanto, kaj multe vi do ne povos legi.

– Tamen estus interese rigardi. Cetere vi ja povos traduki al mi, se io interesos min.

* * *

Post kelkaj semajnoj ili denove vizitis Alekson, kaj tiam Alda kunportis gazetojn. Li komencis trafoliumi ilin, kaj Alda donis klarigojn pri la enhavo. Sed subite li komencis mem traduki la rubrikojn kaj diversajn frazojn, samtempe demandante al ŝi, ĉu estas ĝuste.

– Ĉu vi do komprenas tion? ŝi mire demandis.

– Malmulte. Sed ŝajne mi havas bonan memoron.

– Ĉu vi do iam lernis? demandis Johano.

– Mi iam trastudis lernolibron. Estis antaŭ longe, antaŭ la milito.

Li ridetis kun esprimo de animforesto.

– Tiam vi ankoraŭ eĉ ne naskiĝis. Kaj nun post tiom da jaroj ni tamen renkontiĝis ... Nu, kaj en kelkaj eksterlandaj havenurboj mi eĉ renkontis esperantistojn kaj laŭpove interbalbutis kun ili.

– Kaj pri tio vi neniam rakontis al ni! diris Alda admone. – Oni ja ne povas senkaŭze rakonti pri ĉiaj aferoj, cetere mi fakte neniam pensis pri tio, ĝis kiam vi estis tie ĉi pasintfoje.

– Estas strange, ke vi tiom memoras post tiom da tempo, diris Johano. La kursanoj tre malmulte memoris, kvankam pasis nur duonjaro post la kurso.

– Mi ja iom konas aliajn lingvojn kaj foje ankoraŭ legas en ili, eble tio kunhelpas.

– Ĉu pli da lingvoj vi konas? demandis Alda. Vi lernis la anglan, kiam vi estis maristo, ĉu ne? Sed la aliajn? Alekso faris grimacon kaj skuis la ŝultrojn. Sed Alda rigardis lin pete.

– Vi ja tamen povus rakonti ... al ni!

Alekso ridis.

– Al vi ja. Sed estas nur por vi, ĉu vi komprenas? ... Nu, kiam mi havis vian aĝon, mi estis lernanto en gimnazio. Patro estis metiisto. Li ne estis riĉa, sed li volis, ke mi “fariĝu io”, kiel oni diras. Lernado plaĉis al mi, sed mi volis lerni ĉion laŭ propra kapo kaj propra plaĉo. Tial mi malmulte progresis en la lernejo, kaj kiam mi malsukcesis en la antaŭlasta klaso, mi forlasis la instrufabrikon kaj iris al la maro ... kaj poste sur diversaj aliaj vojoj, ĝis mi fine okaze fariĝis elektristo. Kaj tiamaniere fariĝis nenio el mi, kaj mia patro, li vivas ankoraŭ, eĉ nun grumblas pri tio, kiam mi foje vizitas lin.

Lia mallonga rakonto surprizis ilin, kaj dum kelkaj momentoj ili sidis silentaj, sed poste diris Johano, iom hezite:

– Kial vi diras, ke fariĝis nenio el vi? Ĉu vi pli ŝatus esti instruisto aŭ oficisto aŭ io tia?

– Mi diris tion laŭ la vidpunkto de patro kaj diversaj aliaj homoj. Mi mem estas tute kontenta pri mia okupo.

Li denove rigardis la gazetojn sed iom animforeste. Redonante ilin al Alda li diris preterpase, kvazaŭ nur por ion diri:

– Nu, kaj kion faras Ajna?

– Mi ne scias, eble instruas esperanton al tiu Paŭlo, respondis Alda.

Alekso nenion diris pri tiu informo, kaj post ioma silento Alda aldonis:

– Ajna ne kunestas kun ni kiel antaŭe.

– Ĉu ne? Kial? demandis Alekso.

– Ŝajne ŝi ne ŝatas.

– Sed kial? Alda skuis la ŝultrojn, sed Johano ekridis kaj diris:

– Alda enamiĝis kun Paŭlo, tial ŝi ne havas tempon.

– Enamiĝis?

– Jes ja, konfirmis Johano trankvile. Almenaŭ kun lia societo. Ŝi fariĝis ĉarmema kaj preskaŭ same stulta kiel aliaj.

– Kaj kion vi diras pri tio? demandis Alekso.

– Estas ja ŝia afero.

– Kompreneble. Sed mi pensis, ke vi estis tiel samanimaj, ke vi iel sentus tion ... Estiĝis silento. Alda atente rigardis Alekson, kaj ŝia vizaĝesprimo nuanciĝis de hezita parolemo.

– Nu, kion vi volas diri? li demandis intimvoĉe kaj kun rideto, kiu portis ombreton de melankolio.

Ŝi ne tuj respondis sed daŭrigis rigardi lin.

– Mi estas tiel stranga, ŝi fine diris kvazaŭ ĝenite Mi ĉiam observas la homojn kaj ne povas lasi tion. Estas kvazaŭ mi travidus ilin, ĉar ĉio, kion ili havas interne, estas skribita en iliaj vizaĝoj. Kaj io ĉe ili forpuŝas aŭ altiras min ... sed malofte altiras. Kiam mi rigardis ilin, precipe se estas multaj, mi ekhavas la senton, ke ili formas iun strangan societon, ekster kiu ni staras tute solaj. Kaj ŝajnas al mi, ke iliaj kapoj estas malplenaj, ke ili ne havas animon, kaj samtempe mi sentas en mi mem ion, ian deziron pri la vivo, kiun ili ne povus kompreni, kaj pri kiu ili certe ridus, se ili povus percepti ĝin. Kaj tiam mi kvazaŭ rigidiĝas, tiel strange sonĝas, estas preskaŭ terure. Kaj foje mi hontas pri mi mem kaj diras al mi: Ili ja tamen estas bonaj homoj, kiel homoj ordinare estas, kial vi do rigardas ilin tiamaniere, kial vi ne povas ŝati ilin kaj interrilati kun ili kiel kun viaj amikoj. Sed mi ne povas ... Ŝi silentiĝis kaj Alekso rigardis ŝin kun strange intensa esprimo en sia vizaĝo.

– Kaj? li diris demande.

– Ajna staris kun ni. Sed nun ŝi staras inter la aliaj.

Alekso senvorte kapklinetis al ŝi.

– De kie vi havas tion? li post momento demandis.

– De kie? Estas ja en mi mem.

– Kaj ĉu vi scias, kio estas tio, kio estas en vi mem? Vidu, el la homa interno venis ĉio, kion homoj kreis, dioj kaj demonoj, regnoj kaj kulturoj, bono kaj malbono. Kaj tamen troviĝas homoj, kiuj diras, ke spirito ne ekzistas! Sed la spirito estas diversa. En vi estas tiu fajro ... Ĉu vi ankoraŭ memoras tion? Vidu, mi memoras, pli ebria mi ne estis ... Ŝi rigardis lin konfuzite.

– Jes, mi memoras ... Sed de tiam mi neniam vidis vin ebria. Kial? Kaj Alekso ridetis.

– Mi ne estas drinkema, nek estis. Sed foje mi rigardis la homojn ... kiel vi ... kaj sentis deziron forgesi.

– Kaj nun. Ĉu vi ne plu rigardas la homojn?

– Tamen. Sed ankaŭ vin.

Ŝi rigardis lin demande kaj nekomprene.

– Nin?

– Jes, diris Alekso ridante. Ĉu ni ne apartenas al la sama rondo? Esprimo de surprizo aperis en ŝia vizaĝo, kiu poste kvazaŭ heliĝis.

– Ĉu tiel. Sed ni estas ja nur infanoj ...

Li turnis sin al Arne kaj Johano, kiujn li tiam kaj tiam rigardis dum la interparolo kun Alda.

– Mi ne scias, ĉu vi komprenas, kion Alda kaj mi diris ... – Ni komprenas, diris Johano serioze.

– Ĉu do foje ankaŭ vi sentas tiamaniere, kiel Alda?

La knaboj kapklinis.

– Kaj Ajna?

– Ajna estis kiel unu el ni, diris Johano.

– Sed ŝi grandiĝis, aldonis Alekso en ŝanĝita kaj ŝerca tono. Ŝi komencas revi pri junuloj kaj amo kaj feliĉo. Estas ja nature. Ni ne rajtas riproĉi ŝin pro tio.

– Nu, kial ne? diris Alda. Sed kial en tiu maniero? Ĉu estas amo, se iu junulo ekŝatas la buklojn, la ĉapelon kaj la pudron de iu junulino, ŝiajn ornamaĵojn kaj vestojn kaj ŝuojn?

– Mi supozas, ke tiaj atributoj donas indikon pri la homo mem, kaj unu homo ekŝatas alian, kiam li trovas ĉe tiu la kvalitojn, kiujn li mem trovas bonaj kaj agrablaj.

– Mi ne povus afekti aŭ ornami min por esti ŝatata aŭ amata. Estus ja kvazaŭ aĉeti favoron kaj krome per falsa mono. Kaj kiel mi povus estimi homon, kiu ŝatus min ekzemple pro miaj vestoj?

– Finfine ankaŭ Ajna certe pensas tiel, ŝi nur iom revas kaj volas dece aspekti, kiel oni diras.

– Dece ja, komentis Johano. Tiel diris ankaŭ mia fratino. – Hm, murmuris Alda. Sed ni lasu tion. Ni ja preskaŭ klaĉis.

Ŝi levis la okulojn kaj subite elkriis:

– Rigardu, rigardu! La suno ekbrilis inter la nuboj, la unuan fojon post tuta monato kun kompakte griza ĉielo. La nuboj nuanciĝis en delikataj koloroj, dispeliĝis kaj fordrivis en la spaco kiel malpeza, molkontura vaporaĵo. La frostorigidaj trajtoj de la vintra pejzaĝo viviĝis en la purpura lumo de la vespersuno.

– Estas ja printempo! diris Alda, kaj ŝia vizaĝo radiis. Vidu kiel mola aspektas la aero!

– Ankoraŭ venos multaj malbonaj veteroj, diris Alekso.

– Sed tamen, diris Alda. Ĝi komenciĝis. Kaj ĝi estas plej bela, kiam oni ankoraŭ nur subsentas ĝian alvenon. Kaj vidu, la luno grimpas supren malantaŭ Gufmonto! Vespere ni skios en la arbaro, ĉu ne? Nun envenis la edzino kun kafo, kaj ili prenis lokon ĉe la tablo. La sunbrilo revivigis ilian humoron, kaj baldaŭ la tri rondanoj babilis kun Alekso en la ordinara maniero,

– Alekso, diris Alda, ĉu vi ne ŝatus relerni esperanton?

– Nu kial? diris Alekso. Ni ja bone interkompreniĝas en nia propra lingvo. Kaj societaj aferoj ne estas por mi,

– Mi pensis, ke estus agrable, klarigis Alda. Jes, inter ni. Kaj foje vi ja povus akompani nin al la klubo.

– Ĉu vi do tiom ŝatas tiun aferon?

– Nu jes.

– Kiel ekskurson al Perkolago?

– Jes, ĝuste tiel, diris Alda kaj ridis.

– Tiel. Kaj vi volas, ke mi partoprenu! ... Bone do, alportu al mi kelkajn taŭgajn librojn, kaj ni vidu, ĉu mi taŭgas por la ludo ...

* * *

Eriko pasigis la vesperojn en sia propra maniero. Dum la unua tempo de sia subtenlaboro li kondutis same kiel post la reveno hejmen. Post vespermanĝo li iris en la ĉambron, kaj tie li restis sidanta, silentema kaj ŝajne inerte cerbumanta, ĝis estis tempo por enlitiĝo. Foje li prenis gazeton kaj iom legis sed baldaŭ formetis ĝin.

– Vi povus almenaŭ foje eliri por amuziĝi aŭ distri vin, diris la patrino. Ne estas utile cerbumi tiamaniere.

– Mi ne emas, li respondis. Mi fartas bone tie ĉi. Cetere mi ne cerbumas, nur iom pensas. Kaj tio ne povas esti malutila. Sed iom post iom la peza esprimo de lia vizaĝo malaperis. La trajtoj viviĝis de vekiĝanta energio. Ankoraŭ li kondutis kiel solemulo kaj parolis tre malmulte eĉ kun Johano, sed lia vesperhora meditado ne plu ŝajnis inerta cerbumado sed konscia pensado. Li pli atente ol antaŭe ekzamenis la enhavon de la gazeto kaj interesiĝis pri kelkaj el la libroj, kiujn Johano pruntis de Alda kaj Alekso.

– Kial vi rigardas la knabineton tiel pripense? demandis lin iun vesperon lia fratino, kiu faris ian fliklaboron, dum ŝia filineto sidis ludanta sur lankovrilo sur la planko.

– Nu, mi pensis ... diris Eriko kvazaŭ vekiĝante. Tia eta estaĵo, ĵus veninta en la mondon ... Kio fariĝos el ŝi?

– Ĉu pri tiaj aferoj vi revas? diris Elsa kaj ekridis. Eble vi baldaŭ edziĝos? Ĉu vi do revas pri bela estonto por ŝi? Verŝajne ŝi estos ordinara homo kiel ni, nur en romanoj la sorto estas speciale favora.

– Ne tiel mi pensis, diris Eriko. Mi pensis: Kian homon faros el vi la homoj kaj la vivo kaj vi mem?

– Vi estas kurioza. Mi ne kredas, ke ŝi havas malbonajn ecojn. Certe ŝi fariĝos same bona kiel aliaj homoj.

– Kiam mi veturis hejmen hodiaŭ, mi vidis trijaran knabon kun kelkaj proksimume samaĝaj ludkamaradoj. Li koleris al la aliaj, kaj sian senton li esprimis per la plej sulfurodoraj vortoj, kiuj ekzistas, kaj per kelkaj aliaj ne pli belaj. Estis parolfragmentoj de plenkreskuloj, eble de patro kaj patrino.

– Kion vi volas diri per tio? Ĉu vi timas, ke Viola estos tia? Ni ja preskaŭ neniam blasfemas, kaj vi ja preskaŭ perdis la parolpovon, kvankam antaŭe ... Cetere, ĉu estas tiel granda peko, se nekonscia infano okaze imitas, kion plenkreskaj rajtas diri? Vi mem ...

– Mi scias. Kaj mi ne parolas pri peko ... kvankam oni en certa senco rajtus nomi peko diversajn kondutojn de plenkreskuloj rilate al infanoj. Kaj mi pensis ne precipe pri blasfemado, estas tiom da aliaj aferoj, pli signifaj. Sed kiom da stulteco indikas sole ĝi!

– Kiel parolema vi fariĝis! diris Elsa kun rido. Kaj kiel saĝa! Certe vi estos ideala patro! – Kiam Johano komencis instrui al li esperanton li fariĝis pli aktiva. Ili uzis lernolibron taŭgan por memstara lernado, kaj post la elementaj klarigoj de Johano li provis solvi la taskojn sen helpo de la frato. Sed baldaŭ la gramatikaĵoj fariĝis penigaj.

– Ŝajnas al mi, ke ni lernis iom da gramatiko en la lernejo, li diris al Johano, sed fakte mi scias nenion. Kaj mi ne scias eĉ skribi svedajn vortojn korekte. Estas ja terure!

– Ne tre gravas, se via ortografio ne estas absolute korekta, diris Johano. Ankaŭ mi faras erarojn.

– Vi diras, ke ne gravas? Povas ja esti, mi konas tre bonajn homojn, kiuj ne povus skribi unu linion korekte, kaj ili ŝajnas al mi same bonaj malgraŭ tio. Sed ... vidu, mi provis fari ordon en mia kapo, kaj mi sentas, ke tia fuŝo ne estas tolerinda. Fuŝo estas fuŝo. Mi vidis, ke vi konservas la gramatikon kaj la ortografian vortaron de la lernejo. Donu ilin al mi! En la sekvantaj semajnoj li studis krom esperanto gramatikon, kaj ofte li petis klarigojn de Johano. Sed en kelkaj aferoj tiu ne sciis pli multe ol Eriko. Tiam Eriko grimacis malkontente, kaj Johano kiel eble plej baldaŭ pliriĉigis sian scion ĉe la knabinoj aŭ ĉe Alekso.

Iun vesperon, kiam la fratoj sidis ĉe sia komuna labortablo, deklaris Eriko, ke li volas ripeti matematikon.

– Hodiaŭ mi volis fari iun kalkulon, kaj mi ne sciis kiel fari, kvankam estis simpla decimala frakcio. Estis privata kalkulo, kaj neniu rimarkis tion, sed estas ja hontinde.

– Vi ne estas la sola, kiu forgesis kalkuladon, konsolis Johano.

– Tion mi scias, sed tio ne plibonigas la aferon. Iom da fundamenta scio tamen estas necesa, se ne por haki lignon aŭ fosi teron tamen por fari ordon en la kapo.

Johano donis al li la matematikan lernolibron por la lasta lerneja klaso, kaj li komencis ripeti la pli gravajn partojn. Dum kelkaj vesperoj li tiom revivigis sian forgesitan scion, ke li kuraĝis transiri al la kurso por la daŭriga lernejo. Johano estis finanta la duan kurson de la daŭriga lernejo, kaj tial li ankoraŭ ne havis tempon ion forgesi kaj povis bone helpi Erikon.

La freŝa lernemo de Eriko unue ŝajnis al Johano iom tro pedanta, sed iom post iom li trovis la vesperajn horojn kun la frato pli kaj pli agrablaj, kaj kiam Eriko estis ripetinta la necesajn elementojn, ili komune transiris al taskoj, kiuj estis novaj por ambaŭ.

* * *

En la vespero de tiu februara tago, kiam la tri rondanoj vizitis Alekson, deklaris Johano al Eriko, ke li ne povas resti kun li, ĉar li interkonsentis kun la aliaj pri skiado.

– Estis ja stulta decido, li aldonis, sed mi ne pensis pri tio. Mi ja havas la tutajn tagojn por skiado kaj faras nenion utilan, dum vi sola laboras por la tuta familio.

– Ne malĝoju pro tio! Mi ĝojas, ke mi havas laboron, kaj iam venos ankaŭ via tago. Verdire mi ŝatus akompani vin, estas ja mirinda vetero. Miaj skioj certe ne aspektas konkursotaŭgaj, sed mi kredas, ke ili estas uzeblaj.

Eriko iris en la lignejon por alporti la skiojn, kaj dume venis Arne kaj Alda.

– Bonege! kriis Alda, kiam ŝi ekvidis Erikon. Mi ĝojas, ke vi ne plu timas freŝan aeron.

– Nu, knabino, da freŝa aero mi certe havas sufiĉe, diris Eriko De mateno ĝis vespero ...

– Estas vere, diris Alda kaj serioziĝis. Pardonu! Mi volis diri nur tion, ke mi ĝojas, ke vi akompanas nin.

Ili ekglitis antaŭen, sed ĉe la plej proksima stratkruciĝo ili renkontis Ajnan, kiu haltigis ilin.

– Vi volas skii? ŝi diris. Kial vi ne diris al mi? Atendu momenton, kaj mi akompanos vin!

– Ĉu vi volas? demandis Alda.

– Sed kompreneble! Kial vi demandas pri tio?

Ŝi kuris hejmen sen atenti respondon al sia demando, kaj post kelkaj minutoj ŝi revenis skiante. La aliaj senvorte ekmovis sin, kaj Johano prenis la lokon de gvidanto. Li veturis suden laŭ transversa strato, kaj post kelkaj momentoj ili troviĝis sur la malgranda ebeno sur la orienta bordo de la rivero. Li sekvis malnovan skispuron, kaj la glito estis bonega.

Kiam ili troviĝis sude de Gufmonto, haltis subite Johano kaj turnis sin al la sekvantoj.

– Ĉu vi estas varmaj? li demandis en kontente murmura tono.

– Iom, respondis Ajna. Sed estas agrable. Tamen ni ripozu por momento, estas tiel bele.

Sensona silento ĉirkaŭis ilin, la plenluno brilis potence, kaj la steloj estis molaj kaj grandaj en la printempe molblua ĉielo, sub kiu la blankaj neĝovastoj etendis sin ĝis la fora horizonto.

Ajna ripoze apogis sin sur la bastonoj, kun la supraj ekstremoj en la akseloj, kaj ŝajnis profundiĝi en revado. Alda rigardis ŝin. Ŝia ĉapo kiel kutime sidis iom oblikve, kio ne plaĉis al Alda, sed ŝia vizaĝo estis junece serena, kaj Alda eksentis iom de la antaŭa intimeco al ŝi.

– Pri kio vi revas? ŝi demandis.

– Ĉu mi revas? diris Ajna, kaj turnis sin al Alda. Mi ne scias. Estas tiel bele.

– Estas ja, konsentis Alda. Sed tiel ravita mi neniam vidis vin! La moketo havis amikan tonon, kaj Ajna ne koleriĝis. Ŝi rigardis Aldan, kaj ŝiaj okuloj havis profundan kaj klaran brilon.

– Eble, ŝi diris kaj ridis konsente al la ŝerco. Ĉio aspektas kvazaŭ tute nova al mi, kvazaŭ mi vidus ĝin la unuan fojon. Ĉu vi ne sentas tiel?

– Estas ja nature, komentis Arne. Nenio aspektas du fojojn tute same, kvankam la homoj ordinare ne rimarkas tion. Ĉio estas ĉiam nova.

Johano interrompis ilin kaj diris, ke oni daŭrigu. Ili demandis kien, kaj li deklaris, ke li volas ĉirkaŭveturi Gufmonton. En la arbaro troviĝas vintrovojoj kaj cetere skispuroj en bona tereno. Ne estos malfacile, li jam veturis tie. Oni elvenos el la arbaro ĉe la plej norda parto de Torento.

Ili konsentis, kaj Johano denove ekglitis kiel gvidanto, sekvata laŭvice de la knabinoj, Arne kaj Eriko. Eriko antaŭ kelkaj jaroj estis fervora kaj lerta skianto, kaj li sekvis la aliajn per longaj, molaj glitoj, kiuj postulis nek fortostreĉon nek atenton. Rekompence por la perdita studhoro li pense ripetis siajn akiritajn sciojn en gramatiko kaj matematiko, dum liaj okuloj duonatente observis la ĉirkaŭaĵon kaj la antaŭajn skiantojn.

Duonkonscie liaj rigardoj dum kelka tempo sekvis la molajn kaj graciajn movojn de la knabinoj, kaj dum liaj pensoj laboris pri kalkulmetodoj, li duonkonscie sentis, ke li vidas ion delikate belan, kio vekas imagon pri junaj floroj. Subite la impreso eniris lian konscion, kaj liaj pensoj forturnis sin de ripetado.

Kaj li ekmiris. Multfoje li rigardis knabinojn, kaj la molaj linioj de iliaj korpoj mistere altiris liajn sentojn, sed neniam ili faris al li tian impreson.

Ili estas tiel junaj, li pensis, eble pro tio ... Sed ankaŭ junajn knabinojn li rigardis, kaj se ilia aspekto plaĉis al li, ili estis por li kvazaŭ akirotaĵo, por li kiel por liaj kamaradoj. Oni taksis kaj donis poentojn, kvazaŭ temus pri ĉevaloj ... Sed la memoro naŭzis lin, kaj ĝi forglitis kiel senkontura ombro. Kial li antaŭe ne vidis tion, kion li nun vidas? Eble tiuj knabinoj diferencis de tiuj ĉi, eble ne ... Subite li ekpensis pri la knabineto de sia fratino. Jes, tiel estis, li ekvidis ion, kion li antaŭe ne povis percepti, eĉ se ĝi ekzistis ... Kaj li rigardis la knabinojn, kaj li sentis iun puran, sensopiran ĝojon, kiun subite disŝiris io tremige dolora. Kial la homoj ne vidas tion delikate belan, kial ili per malpuraj mensoj kaj malpuraj manoj tuŝas kaj haltigas kaj detruas tion, kion ili devus rigardi kiel sanktan, tion, kio ... Kaj li penis trovi vorton por ĝuste nomi ĝin, sed li ne sukcesis, restis nur intensa sento de io subtila kaj delikate bela, kio antaŭe ne ekzistis por li, kaj kio nun kvazaŭ revelacie aperis al li.

Ili estis en la arbaro. Post kelka tempo Johano forlasis la vojon kaj sekvis la malnovan skispuron, kiu estis kaprice kurba kaj surgrimpis multajn altaĵetojn kaj tiel donis agrablan skiadon.

Estis kiel fabela regno de silento kaj verdeflava krepusko. Bluaj ombroj kuŝis sub la majestaj piceoj, lunlumo filtriĝis inter la branĉoj kaj trunkoj, kaj la neĝokristaloj brilis kiel blankaj fajreroj en la lumigitaj lokoj. Kiel malhelaj, misteraj fantomoj venis kaj pasis sur ilia vojo la ombroj de disaj, rapide flugantaj nuboj.

Post tuthora veturado en la arbaro ekbrilis antaŭ ili la lanternoj en Torento. Alda kriis al Johano, ke li haltu. Li obeis, turnis sin kaj demandis, kion ŝi volas.

– Jen, akompanu min hejmen, kaj mi preparos teon! Patro kaj patrino estas for kaj ne revenos antaŭ la deka.

Eriko rigardis sian horloĝon kaj diris:

– Ĉu ili ne malŝatus tion?

– Kompreneble ne. Mi volis diri nur tion, ke ni estos inter ni.

Post kelkaj minutoj ili troviĝis en la hejmo de Alda. Ŝi rapide faris fajron en la kuirejo kaj faris la ceterajn preparojn, dum la aliaj sidiĝis en la interna ĉambro. Apenaŭ ili eksidis, kiam Arne turnis sin al Ajna.

– Ĉu vi bonvolus sidiĝi antaŭ la forno? Estas konvena lumo tie. Mi nome ŝatus desegni vin.

– Denove! Kaj ĝuste nun post dekkvinkilometra skiado! Lasu tion, vi jam sufiĉe desegnis nin.

– Tamen, estu afabla!

Kaj li kriis al Alda:

– Ĉu mi rajtas preni unu el la maŝinpaperoj sur la tablo? Mi volas desegni.

Ŝi jesis, kaj li elfosis krajonon el interna jakpoŝo, metis la paperon sur gazeton kaj tuj komencis.

– Vi estas kurioza, diris Ajna. Kiam vi ekhavis tiun ideon? – Kiam ni haltis sude de Gufmonto, li respondis kvazaŭ nekonscie.

– Kiam Alda diris, ke mi revas? Kaj tiam vi do perceptis “ion novan”.

– Ne babilu! li diris ordone. Kaj vi aliaj, legu aŭ babilu sed lasu min labori! Lia vizaĝo ricevis esprimon de intensa koncentriĝo kaj preskaŭ rigidiĝis, lia mano moviĝis kvazaŭ kondukus ĝin ne li mem sed iu mistera forto nevidebla.

– Sed vi ja preskaŭ ne rigardas min, diris Ajna.

– Ne babilu! ... Mi laboris la tutan vojon, vi sidas por kontrolo.

Dume Alda aranĝis por trinkado, kaj kiam ĉio estis preta, rektigis sin Arne de sia kurbdorsa pozicio, atente rigardis Ajnan dum kelkaj momentoj kaj poste la desegnon kaj faris profundan spiron kvazaŭ post pena fortostreĉo.

Ajna petis pri la desegno, kaj medite rigardis ĝin, dum la aliaj atakis la buterpanojn kaj komencis gustumi la teon.

– Ĉu vi povas rekoni vin? demandis Alda.

– Mi ja neniam vidis min mem, kiel mi prijuĝu?

Alda klinis sin al ŝi kaj rigardis la bildon.

– Bonege! ŝi diris. Neniam li faris pli bonan. Kaj ŝi alterne rigardis la portreton kaj Ajnan, kaj ŝia mieno seriozigis.

– Jes, estas tre bona ... Eriko per peta movo etendis sian manon, kaj Ajna transdonis la desegnon al li. Li rigardis unue la bildon, poste Arnen, kaj fine Ajnan. Li diris nenion, sed kapklinis aprobe al Arne.

Post la teo ili restis kune ankoraŭ iom da tempo kaj intime babilis.

– Kial vi ne plu kunestas kun ni kiel antaŭe? demandis Alda al Ajna. Ni renkontiĝas ja preskaŭ nur en la klubkunvenoj.

– Ĉu mi ne kunestas kun vi? diris Ajna kaj poste ridetis kvazaŭ iom surprizite. Jes, vi pravas, dum kelkaj semajnoj mi renkontis vin nur okaze kaj en la kunvenoj.

– Kelkaj semajnoj! Estas pli ol unu monato. Kion vi faras?

– Nenion specialan, iom mi ja helpas patrinon. Strange, fakte mi ne pensis pri tio. Ĉu vi koleras al mi?

– Ne ... sed mi pensis, ke vi eble trovis aliajn kamaradojn.

– Sed kial? ... Ajna rigardis ŝin demande.

– Mi nur pensis, vi ja iom intimiĝis kun Paŭlo kaj lia societo, almenaŭ ŝajnis tiel en la kunvenoj. Kaj kial ne?

– Jes, estas vere, mi kunestis iomete kun ili, kun Paŭlo mi eĉ estis dufoje en la kino.

– Nu vidu! Kial vi do sekretas? diris Alda bonhumore. Paŭlo kaj lia societo ne precize plaĉas al mi, sed ... Ĉu vi ŝatas ilin?

– Mi ne plu kunestas kun ili.

– Tiel. Sed kial vi do ne kunestis kun ni?

Ajna ridetis animforeste.

– Nu ... fakte mi ne pensis pri tio. Mi estis hejme la tutan tempon, helpis patrinon, iom legis. Mi ŝatis esti sola, sed mi ne pensis, ke vi kolerus al mi pro tio.

– Ni ne koleris, nur pensis, ke vi eble forlasos nian rondon ... Kiam ili prenis siajn ĉapojn por foriri, diris Alda petvoĉe:

– Ajna, ĉu vi ne volas porti vian ĉapon kiel antaŭe? Mi malŝatas tiun manieron, mi ne povas helpi tion.

Ajna iomete ruĝiĝis kaj ridetis fremdece.

– Sed kial? Ĉu estas malbele? Arne, ĉu ŝajnas malbele al vi? Vi ja devas kompreni tiajn aferojn.

Arne momente inspektis ŝin kaj diris sektone.

– Jes, ĉar aspektas afekteme. Rigardu, se mi metus ĉapon sur tiun ĉi bildon de vi, kaj metus ĝin tiamaniere, tio ja detruus la tutan aferon!

– Povas ja esti, sed ... ĉu mi ne rajtas meti la ĉapon kiel plaĉas al mi? Ĉu tiel terure aspektas, Eriko? Eriko rigardis kvazaŭ esplore rekte en ŝiajn okulojn, skuetis la ŝultrojn kaj diris:

– Mi ne scias. Sed eble vi ne devus tiel ... tuŝi viajn revojn.

La frazo sonis kiel senenhava ŝerco, sed estis en ĝi ia serioza subtono. La mieno de Ajna estis unue senkomprena kaj demanda, poste surprizite mira kaj konsternita. Ŝi mallevis la okulojn, staris senmova kvazaŭ pripensante kaj poste returnis sin al la spegulo, rigardis sin momente kaj suprenŝovis la ĉapon, ĝis ĝi sidis laŭ la deziro de Alda.

– Kion vi diris? demandis Alda al Eriko. Ŝajne ion nekompreneblan, mi ne povas esprimi min. Sed mi volis diri proksimume la samon kiel vi.

Ajna returnis sin al Eriko.

– Ĉu tiel? ŝi demandis nelaŭte kaj iel pete.

– Jes.

Ŝiaj okuloj momente renkontis la liajn, kaŝiĝeme kaj miredemande, kaj forglita rideto revbrile tuŝetis ŝiajn lipojn.

* * *

En la fino de marto estis belega vetero. La suno jam faris grandan paŝon returne al la nordo, kaj de mateno ĝis vespero ĝi brilis en netuŝita klareco sur la printempoblua ĉielo. Molaj ventoj venis el Sudokcidento, kaj la aero fariĝis varmeta.

Ajna leviĝis frue en la matenoj, ĉar ŝi prenis sur sin la taskon prepari kafon kaj manĝaĵon por la patro, kiu havis ĉarpentan laboron en la preĝeja vilaĝo kaj forbiciklis duonhoron post la sesa. Iun matenon, kiam ŝi post la forveturo de la patro sidis apud la fenestro kaj rigardis eksteren, ŝi ekvidis Arnen sur la strato. Li skiis sed movis sin malrapide kaj ĉirkaŭrigardis kun observema mieno.

Ajna malfermis la fenestron kaj salutis lin.

– Kien vi iras tiel frue? ŝi demandis.

– En la arbaron, estas bele tie, kiam la suno leviĝas. Li haltis por momento kaj poste ekmovis sin por pluiri. – Atendu! Mi akompanos vin.

Post kelkaj minutoj ŝi elvenis, kaj ili ekveturis. La neĝotavolo sur la strato estis iom malebena kaj duone glaciiĝinta kaj ne taŭga por skiado. Baldaŭ ili atingis la randon de la arbaro kaj suriris netuŝitan neĝon. Tie estis pli bone, sed la surfaco de la neĝo krustiĝis pro la nokta frosto, kaj la glitado sur la malmola krustaĵo ne estis same agrabla kiel en mola neĝo.

– Aĉa neĝo por skiado! rimarkigis Ajna, rompante la reciprokan silenton.

– Nu jes, sed mi eliris nur por rigardi, ne por skii, respondis Arne duonatente. La krusto ankoraŭ ne portas por piediro, kaj do estas pli bone uzi skiojn.

Kaj denove ili silentis kaj malrapide pluveturis. La suno brilis kaŝlude malantaŭ branĉoj kaj trunkoj, oblikvaj radifaskoj penetris sub la arbokronojn kaj sterniĝis sur la blanka neĝo kiel flavaj strioj, kiujn dividis la ombroj de la trunkoj. Graciaj kaj perfekte rektaj levis sin la pintrunkoj kiel altegaj kolonoj, grizaj malsupre, ruĝebrunaj pli alte kaj kun la kronsuproj karesataj de sunlumo. La aero estis freŝa, kaj la arbaro elspiris la malfortajn, nedifineblajn odorojn de la unua printempiĝo. Tie kaj tie triletis diskrete paruoj, cetere regis granda kvieto kaj sensona silento.

Dum preskaŭ du horoj ili tiel ĉirkaŭvagis, malrapide kaj prenante la direkton laŭ la inklino de la momento. Komence Ajna de tempo al tempo diris kelkajn vortojn al Arne, sed li respondis same duonatente kiel antaŭe, kaj iom post iom ankaŭ ŝi silentiĝis.

Poste ili venis al deklivo sur la suda flanko de Gufmonto, proksime al la ebeno. La neĝo jam fordegelis tie, kaj en la suno estis varme kiel en plena printempo. En la plej ripozinvita loko kuŝis tavole kelkaj trunkoj de karboligno.

– Estas bona sidejo tie! diris Ajna. Kial oni metis la trunkojn tiamaniere?

– Mi kunmetis ilin por sidi tie en la suno, estas la plej bona loko, kiu troviĝas en la tuta arbaro. Hodiaŭ estas tiel varme, ke ni bone povas sunbani nin.

Li malfiksis la piedligojn kaj starigis la skiojn kontraŭ arbo en ombra loko. Same faris ŝi kaj poste ili sidiĝis sur la trunkojn.

Ajna momente rigardis lin ekzamene kaj diris: – Ĉu vi do ofte promenas tiamaniere en la matenoj? – Jes.

Kaj ŝi denove rigardis lin kaj subite rimarkis, ke li kreskis, ke lia vizaĝo maturiĝis kaj portas esprimon tute proprekvalitan.

– Vi ja estas kiel la sovaĝa kato en la rakonto de Kipling, vi ja memoras ĝin! ŝi diris kun rideto.

Li ne respondis al tio sed diris:

– En Japanujo la homoj eliras por rigardi florojn kaj arbojn ... Vi ja legis pri tio?

– Jes, kaj ni iam parolis pri tio.

Li kvazaŭ hazarde levis la rigardon al ŝi, kaj en ŝiaj okuloj kaj en la tuta vizaĝo brilis ĉiuj impresoj de ilia silenta vagado kaj li ekridetis al ŝi.

– Vi aspektas, kvazaŭ vi volus desegni min! ŝi diris.

– Ne nun, mi volas sunbani min. Aŭ ĉu vi devas reiri hejmen?

– Ne, ne urĝas.

– Do ni sunbanu nin, ĉu ne? Ne estas danĝere. Mi iom komencis jam antaŭ kelkaj tagoj, kaj tiam la aero estis tute freŝa.

– Bone. Li komencis demeti siajn vestojn sen atenti pri ŝi. Dum kelkaj momentoj ŝi rigardis lin, kvazaŭ hezite kaj demande. Poste ankaŭ ŝi demetis la vestojn.

Kaj ili duonkuŝis tie sur la trunkoj, kun fermitaj palpebroj kaj la vizaĝoj turnitaj al la suno. La korpoj trinkis sunon kaj freŝan aeron, kaj la kvieto estis kiel dolĉa, trankviliga muziko.

Tiel ili restis dum duonhoro. Foje ili turnis sin de flanko al flanko sed preskaŭ nenion diris dum la tuta tempo.

Sed jen Ajna sidiĝis kaj turnis sin al li. Estis iu stranga esprimo en ŝia vizaĝo.

– Arne! ŝi diris duonflustre.

– Kio estas? li demandis mire.

– Mi nur pensis ... Supozu, ke iu preterirus tie ĉi kaj ekvidus nin ...

– Nu, verŝajne li kredus nin frenezaj. Ĉu tion vi timas?

– Ne timas, sed subite iel ekŝajnis tiel strange al mi ...

– Ĉu io stranga en tio, ke ni ŝatas sunon kaj aeron kaj sunbanas nin?

– Ne al ni, sed al ĉiuj aliaj. Mi ...

– Kaj ili konsiderus ĉion laŭ siaj kapoj, vi volas diri? Kaj ni povus respondi al ili per vorto, kiu strange fiksiĝis en mia kapo en la lernejo, kaj kiun mi ofte memoras, ĉar ĝi estas tre bela: “Ĉu vi scias, ke via korpo estas la templo de la Sankta Spirito?” Ho, tion mi volus pentri! La streĉita esprimo malaperis el ŝia vizaĝo, kaj ŝi rigardis lin preskaŭ mire, senspire silenta, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis al li kvazaŭ antaŭ vizio.

– Kiel bela vorto! ŝi diris post ioma silento. Neniam mi pensis pri ĝi tiamaniere ...

– Sed vi interrompis min, ŝi daŭrigis. Mi pensis proksimume tiel, kiel vi ĵus diris, kaj subite estis, kvazaŭ mi rigardus min per la okuloj de aliaj homoj kaj en la sekvanta momento per miaj propraj, kaj mi ekhavis iun strangan senton, ke vi troviĝas kvazaŭ en alia mondo, kvazaŭ tiel malproksime ... kiel pasintjare ĉe la fajro sur la monto en tiu nokto ...

– Sed vi tamen ne volas reiri al la societo de Paŭlo?

– Kiel vi ĉion komprenas? ŝi diris konsternite.

Kaj ŝi iom ruĝiĝis kiel eta knabino kaj aldonis:

– Estis ja stultaj knabinpensoj ... Ĉu vi koleras al mi pro tio?

– Neniel, sed tiam mi malĝojis. Vidu, nia rondo estas kiel bildo. Ofte mi rigardis ĝin kvazaŭ tute de ekstere, kaj ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon. Kaj jen vi rompis la stilon, per kelkaj alistilaj strekoj detruis la bonan komponaĵon! Bona bildo nepre devas esti senafekta. Nun vi estas bela, kiam vi sidas tiel, vi aperas precize kiel vi estas. Sed jen vi prenas vian ĉapon kaj metas ĝin en tiu speciala maniero! Ĉu vi povas vidi vin mem tiamaniere, tute nuda kaj bela sed kun la ĉapo en tiu ĉarmulina maniero? Vi ja vidas, ke tio ĉion detruas. Estas abomenaĵo! Eble konvenus, se vi surhavus banveston kaj via esprimo estus alia ol ĝuste nun, tiam estus certa stilo, sed la bildo ne tre plaĉus al mi. Vere bela estas nur tio, kio montras sin precize tia, kia ĝi estas, se ĝi cetere estas bela en si mem. Oblikve sidanta ĉapo estas tiel bagatela afero, sed tamen tute esenca. Ne estas bone, se ĝi samstilas al la vizaĝo, ĉar tiam la tuta homo estas afekta. Kaj same malbone estas, se ĝi ne samstilas. Ĉu vi nun komprenas, kio estas afektemo?

– Vi estas terura punpredikanto. Sed mi komprenas vin.

– Komprenas ja. Sed ĉu vi sentas tiel?

– Jes, kaj ŝajnas strange al mi, ke mi ne sentis tion antaŭe. Kiam mi nun rigardas bildojn en gazetoj kaj revuoj, mi ofte ekhavas la senton, ke la mondo estas plena de afektemo.

– Bone, vi komencas kompreni, kia bona bildo devas esti. – Sed Arne, vi parolas, kvazaŭ ĉio estus nur objekto por pentrado! Bildo tamen ne estas vivo.

– Ne tiel, ne tiel. Mi ne interŝanĝus nian kunvivon kontraŭ ĉiuj plej belaj pentraĵoj en la mondo. Vi ja komprenas min. Bildo estas nur bildo ... Sed nun ni surmetu la vestojn kaj moviĝu. Estas tro frue por longe sunbani sin.

* * *

En la sekvantaj matenoj ankaŭ Alda kaj Johano partoprenis la skipromenadojn de Arne. Kiam ili renkontiĝis antaŭ la hejmo de Ajna kaj poste veturis antaŭen sur la strato, aperis tie kaj tie en la fenestroj virinaj vizaĝoj, kies mienoj kvazaŭ demandis, kion ili faras, kaj kien ili iras. Ili vidis la vizaĝojn kaj sentis la rigardojn sed nemulte atentis pri ili.

Estis la tria mateno, kiam ili ĉiuj kunestis. La rigardoj el la fenestroj tiufoje estis pli viglaj kaj scivolemaj ol antaŭe. Kiam ili atingis la arbaron diris Alda al Johano:

– Ĉu vi vidis, kion pensis la panjoj en la fenestroj?

– Nu, kion? diris Johano en indiferenta tono.

– “Kiaj stranguloj!” ili pensis. “Kial ili ne restas en siaj litoj kiel aliaj tiaj uloj, ĝis la patrino donas kafon? Ili forlasis la infanaĝon, komencas aspekti kiel gejunuloj, kaj tamen ili daŭrigas kiel antaŭe. Dio scias, kian sekreton ili havas inter si!”

– Povas esti, sed lasu ilin! Vi tro multe okupas vin pri tiaj imagoj. Estas kvazaŭ vi fierus pri ni, kvazaŭ vi opinius, ke ni estas ege prudentaj kaj ĉiuj aliaj ege stultaj kaj aĉaj. “Mi ne povas ne observi la homojn.” Jen! Li rigardis ŝin kaj ridis bonkore. En liaj okuloj ekbriletis esprimo, kiun ŝi antaŭe vidis, kiu iel revokis al ŝi ion pasintan. Subite aperis al ŝi la sceno, kiam ili antaŭ du jaroj sidis kaj interparolis post la rondiro tra la dezerta uzino.

– Nu ja, ŝi diris iom konfuzita. Ĉu vi memoras, ke vi iam diris, ke la plenkreskuloj ŝajnas al vi stultaj? Estis en tiu tago, kiam ni travagis la uzinon kaj poste sidis interparolante tie, tuj antaŭ ol venis Alekso.

– Jes, mi memoras, li respondis post momenta pripenso. Kiel vi ekpensis pri tio?

– Vi rigardis min en la sama maniero kiel tiam.

– Povas esti, li diris, kaj denove renkontis ŝin tiu intima ekbrilo en liaj okuloj. Mi diris tion, sed tiam ni parolis pri aliaj aferoj. Mi ne ŝatas, ke vi tiel parolas pri “ni” kaj pri “aliaj homoj”. Mi ofte babilis kun la panjoj, kaj ili ne estas tiel malbonaj. Vi rigardas la homojn tro multe laŭ tio, kion vi legas. Kvankam ... Sed, ni lasu tian babiladon.

– Kiam ni estis malgrandaj, vi diris multajn ne tre belajn vortojn pri via patrino, diris Ajna.

– Jes, kaj ankoraŭ ŝajnas al mi, ke mi estis prava. Sed ŝajnas al mi, ke mi pravas ankaŭ nun. Ni forlasu babiladon pri “aliaj homoj”! Ĉu ne sufiĉas al ni esti kune kaj vivi laŭ nia maniero?

– Ĉu vi volas apliki tiujn vortojn ankaŭ al tio? demandis Alda kaj etendis la manon en direkto al la uzino.

La suno lumis sur fulmonigrajn, silentajn konstruaĵon. En la hela brilo de la klara mateno ili aspektis malgaje kiel mizeruloj apud vojo de festa procesio, kaj la nigraj truoj de rompitaj fenestroj estis kiel malespero en okuloj de kadukaj almozuloj.

Johano rigardis laŭ ŝia indiko kaj restis silenta.

– Tiam vi ja revis pri tio, ŝi diris.

– Ankoraŭ mi foje pensas pri tio. Image mi aŭdas la grincadon, la marteladon kaj la zumadon, la tutan muzikon, kaj vidas la fluantan feron kaj la ruĝajn serpentojn en la lamenejo kaj la ŝvitkovritajn laboristojn. Tio plaĉis al mi ...

– Ankaŭ tio estas afero de “aliaj homoj”, diris Alda.

– Tamen alia afero ol la panjoj en la fenestroj.

– Al mi ŝajnas ke ne, stulteco kiel stulteco.

– Povas esti, diris Johano kaj rigardis ŝin pripense. Sed ... mi ne ŝatas tiun babilmanieron. Se vi iel estas pli bona ol tiuj panjoj, vi ne povas esprimi tion per memlaŭdo.

Post ĉirkaŭvagado en la arbaro ili sunbanis sin en la kutima loko. Ili kuŝis tie en la fluanta sunlumo sub la altaj piceoj, vento lulkante flustretis inter la branĉoj, kaj Torento kaj la tuta ekstera mondo estis malproksime al ili.

Johano tiam kaj tiam movetis sin, kvazaŭ li estus malkontenta pri io. Fine li kun decida mieno turnis sin al Alda.

– Ĉu mi ĉagrenis vin? Mi ja parolis al vi kontraŭe al miaj propraj vortoj, sed mi pensis, ke inter ni ... Ŝia mieno estis iom ĉagrenita, sed ŝi rigardis lin afable.

– Mi pensis pri tio la tutan tempon. Kaj vi estas prava. Sed mi ne volis iel fanfaroni aŭ moki aliajn, estis nur mia kutima senpripensa babilo. Ĉu vi kredas min?

– Tion mi ja komprenas. Mi diris tion, ĉar mi ŝatas vin, sed se vi kutimiĝus al tia babilmaniero, vi iom malplaĉus al mi.

Rideto trabreĉis la seriozan mienon de Alda.

– Tiel! Vi ja estas egoisto! Kio plaĉas al vi, tio estas bona, kio malplaĉas, tio estas malbona. Aliaj homoj povas diri tute same.

La mieno de Johano konsterniĝis, kaj li silentis dum kelkaj momentoj.

– Strange, li poste diris. Tiel precize mi ne pensis pri tio. Mi juĝas ĉion laŭ mia ŝato. Jes, estas tiel. Kaj ĉiu juĝas laŭ sia ŝato. Kaj la ŝato de unu ne povas havi pli grandan rajton ol tiu de alia ... Li faris grimacon.

– Tiamaniere ĉiu estas prava, kiel ajn li agas. La penso tiel forte frapis lin, ke li aspektis tute konfuzita.

– Kial vi diras tiajn stultaĵojn? diris Ajna. Ni ja ne deziras malbonon unu al la alia sed kontraŭe, kaj esence ni ja ŝatas la samajn aferojn.

– Tiel ja, diris Johano malrapide. Esence ŝatas la samajn aferojn ... tion ni sciis jam longe. Vidu, en mi kaj en vi do estas io ... io sama, kio kvazaŭ direktas nin.

– Ĉu vi memoras, kion Alekso diris pri spirito? demandis Alda.

– Jes. Ĉu li do volis diri tion? Al mi sonis kiel instruista parolo pri la Sankta Spirito.

– Ĉu ankaŭ vi, diris Ajna. Kiam mi estis tie ĉi kun Arne, li citis la biblion: “Ĉu vi scias, ke via korpo estas la templo de la Sankta Spirito?” Kaj ŝi rakontis pri ilia interparolo en tiu mateno.

– Estas bele, diris Johano, kiam ŝi finis.

* * *

En la paska semajno revenis Brita kaj ŝia patrino al la pensiono. Brita tuj iris por viziti Aldan kaj la aliajn kamaradojn. Dum la vintro ili letere konservis sian interrilaton, kaj ili ĝojis pro la revido.

Alda kondukis ŝin en la ĉambron apud la kuirejo, kaj ŝi tuj sidigis sin komforte sur la remburitan sofon kaj metis eĉ la piedojn sur la sofon.

– Estas agrable reveni al vi, ŝi diris kun profunda spiro. Estas kvazaŭ mi venus hejmen ... Alda rigardis ŝin interkompreniĝe sed nenion diris. Post momento la alia knabino aldonis:

– Ne faru tian kompatan mienon! Mi ne estas tiel sentimentala kiel en tiu poemo, kiun mi sendis al vi kristnaske. Mi volis diri nur tion, ke mi sentas min tute hejme ĉe vi.

– Ankaŭ la nova ordo do ne plaĉas al vi?

– Mi nek malŝatas nek ŝatas ĝin. Aŭtune mi ĝojis pro la disiĝo de patro kaj pro tio, ke patrino kaj mi havos propran hejmon. Sed poste ŝi iel kvazaŭ fremdiĝis al mi, ĉio fariĝis tiel indiferenta ... kvazaŭ mi estus nur loĝanto ĉe ŝi.

– Hm. Neniu el ni havis tian hejmon, kian vi revis en via poemo.

– Sed vi havas unu la alian. Mi estas sola. Post la kunesto kun vi pasintsomere mi fariĝis ankoraŭ pli sola. Kun vi mi vivis, kiel mi ŝatas, poste mi sentis min kvazaŭ en kaĝo. La homoj aranĝas ĉion tiel diable stulte, kvazaŭ nur por enuigi kaj turmenti sin.

– Kiel vi parolas!

– Jes, foje mi blasfemis, tio plibonigas la humoron. Sed mi ne blasfemos en nia rondo, tio estis nur lasta restaĵo el la urbo. – La paskan vendredon ili faris longan ekskurson al alta monto nordoriente de Torento. Ili kolektiĝis ĉe la pensiono frue en la mateno. Brita havis karton kaj kompason, kaj la aliaj interesite rigardis, kiam ŝi serĉis la direkton kaj per kelkaj vortoj klarigis al ili la aferon.

– Post du kilometroj ni atingos tiun ĉi krutaĵon, diris Brita, montrante sur la karto, ĝuste kie kruciĝas tiu rivereto kaj tiu vojeto.

– Interese, diris Johano. Mi neniam estis tie, sed nun mi ŝatus ekscii, kiel la loko aspektas. Kaj plej interese vidi, ĉu vi sukcesos trafi ĝin.

Ili transiris kampon kaj daŭrigis rekte en arbaron. Estis bona tereno, nur iom malseka kelkloke post la rapida neĝodegelo. Tie kaj tie en ombraj lokoj kuŝis ankoraŭ malpuraj neĝorestoj. Estis agrabla mateno kun vigliga aero, kaj la suno brilis kvazaŭ rejuniĝinta en la intensa, okulkaresa bluo de la ĉielo.

Post duonhoro ili atingis la lokon. La arbaro estis densa, kaj ili nenion vidis, antaŭ ol ili staris ĉe la rivereto, trankvile fluanta sub alnoj kaj altaj piceoj. Nur dudek metrojn de ili troviĝis la renkontopunkto de la rivereto kaj la vojeto.

– Kiel lerta vi estas! diris Johano admire. Estas ja kvazaŭ magio.

– Bonŝanco, diris Brita. Kompreneble ni povus erari pri cento da metroj.

Ili transsaltis la rivereton kaj post kelkaj paŝoj troviĝis antaŭ la krutaĵo. Sunlumo filtriĝis tra la branĉaro kaj kuŝis kiel flavaj makuloj sur la muskotapiŝo. Tie kaj tie inter la diktrunkaj arboj kuŝis grandaj, muskokovritaj ŝtonoj. Kviete kiel dormo de infano fluis la akvo de la rivereto sur fundo de nigraj ŝtonoj kaj hela sablo. Ĉe la arboradikoj troviĝis bluanemonaj folioj. Floroj ankoraŭ ne estis, sed etaj lagunaj burĝonoj jam aperis el sub la protektantaj folioj. Ajna ekgenuis kaj rigardis ilin.

– Anemonaj burĝonoj estas la plej printempeca, kion mi vidis, ŝi diris. Tiel junaj kaj puraj, kvazaŭ ili venus rekte el ... Ŝi ne finis la frazon kaj Brita demandis:

– El kie?

– Mi ne scias, kiel diri. Rekte el iu bela mondo, kiun ni ne povas vidi.

Kaj ŝi ridetis kaj rigardis Britan kvazaŭ demandante, ĉu tio sonas ridinde. Brita ŝajnis ekpensi pri io kaj ne komentis la respondon. Post kelkaj minutoj ŝi denove okupis sin pri la karto.

– Ni transiros tiun ĉi altaĵon, ŝi diris, sed kvazaŭ ŝi pensus pri io alia. Post unu kilometro ni atingos la ŝoseon al nordokcidento, tuj apud Martira Fonto, mi iam estis tie. Post ankoraŭ unu kilometro ni estos ĉe la okcidenta bordo de Lupolago, kaj de tie restos kvarkilometra marŝo al la supro de Sunmonto ... Kiel ĝi ricevis tiun nomon?

– Mi ne scias, diris Alda. Eble la maljunulo estus povinta tion klarigi.

Ili surgrimpis la altaĵon. Inter la arboj ili momente distingis Lupolagon, kovritan de griznigra, solviĝanta glacio, kaj nordokcidente de ĝi ĉe la horizonto la rondan kapon de Sunmonto. Sed la arbaro tuj denove englutis ilin, Sunmonto malaperis, kaj ili revidis ĝin, nur kiam ili post horlonga, peniga marŝado proksimiĝis al ĝia supro.

La verto de la monto estis preskaŭ nuda. Grizaj likenoj kovris la rokan grundon. Tie kaj tie staris fasketoj da eriko, vakcinio kaj mirtelo, kiuj trovis iom da humo kaj akvo en la kavetoj kaj fendaĵoj de la grundo.

Atinginte la plej altan punkton de la monto ili sidiĝis por iom ripozi kaj ĉirkaŭrigardi. Sub ili etendis sin ĉiuflanke la arbaro kiel giganta, mola tapiŝo, kvazaŭ invitante al saltado kaj kurado sur la arbosuproj. Pli malproksime leviĝis montoj kaj montodorsoj unu malantaŭ la alia kiel gigantaj ondoj, ĉiu kun sia kolornuanco, de la malhele verda en la proksimo ĝis la vualece helblua, kiu en fora malproksimo kunfandiĝis kun la koloro de la ĉielo, nun pli hela ol en la frua mateno.

Tie kaj tie en la valoj kuŝis lagetoj kaj lagoj kun griznigra degelanta glacio, sed cetere estis videbla preskaŭ nur arbaro, en valoj kaj sur montoj, senfina konifera arbaro, kiu aspektis serioza kaj soleca eĉ nun sub serena ĉielo kaj radianta sunlumo.

Sudoriente estis videbla parto de la ebeno kun la preĝeja vilaĝo, kaj kontraŭ ĝi konturiĝis la pintoj de tubegoj en Torento, kvazaŭ leviĝantaj el la arbaro, sed cetere oni ne povis distingi eĉ vilaĝeton, kaj kelkaj bienetaj domoj, kiuj brilis en ruĝa koloro malproksime sur la montodeklivoj, ŝajnis senespere solecaj kaj kvazaŭ kaptitaj de la arbaro.

– Estas kiel sur la maro, same solece, diris Brita. Jen iu ŝipo, kiu vidiĝas kaj malaperas ie malproksime, jen fumstrio ĉe la horizonto, cetere nur senfina akvovasto.

– Ĉu tiu vasta regiono do estas preskaŭ senhoma?

– Tute ne, diris Johano. Troviĝas multaj bienetoj kaj domoj en la valoj kaj sur la montodeklivoj, sed vi ne vidas ilin pro la arbaro kaj la montoj. Troviĝas uzinoj en la valoj kaj minejoj sur la deklivoj. Tie nordoriente kuŝas Grandtorento. Estas paperfabrikoj, oni laboras tie, se estus labortago ni certe vidus fumon. Norde vi vidas fumnubon. Tie estas granda feruzino, multe pli granda ol Torento. Tie oni laboris dum la tuta krizo, kvankam ne multe, sed nun estas denove plenvigla laboro, ŝajne eĉ hodiaŭ. En pasinta tempo, kiam ĉiuj uzinoj kaj altfornoj funkciis, estis fumnubo apud fumnubo en ĉiu valo, kaj en malfrua aŭtuno la fumo de la karbigstakoj kuŝis kiel nebulamasoj super la arbaro kaj plenigis la tutan regionon per agrabla odoro ... Mi ja ne vidis tion, sed mi povas imagi.

– Sed ĉiuj tiuj homoj, kio fariĝis el ili? demandis Brita.

– Senlaboruloj kaj subtenlaboruloj, diris Johano.

– Kaj ĉiuj patrinoj kaj infanoj? daŭrigis Brita. Nu, kompreneble ili restas en siaj lokoj, tie kaj tie, tie kaj tie. Tiuj lokoj kuŝas en la arbaro kiel dronintaj ŝipoj sur la fundo de la maro. Sed la homoj tamen vivas ... kiel homoj en dronintaj submaraj ŝipoj.

– Ĉu vi estas socialisto? demandis Alda.

Ŝi rigardis ŝin pripense.

– Mi ne scias. Sed mi estas kun vi. Kaj ŝi levis la kapon kaj denove rigardis malproksimen.

– Kaj sur la ondoj kuŝas la grandaj urboj kiel plezurvojaĝaj ŝipoj, kun flagoj kaj brilaj lampoj. Estas festeno sur la ferdeko, muziko kaj ludado, neniuj zorgoj, pajacaj mienoj, ŝmiritaj vizaĝoj kaj ŝmiritaj animoj. Sed sube en la ŝipoj estas alia mondo ... kaj sur la fundo de la maro kuŝas dronintaj ŝipoj. Post mallonga restado sur la pinto ili iom malsupreniris sur la suda flanko kaj haltis en bona restadloko, kiun Johano eltrovis dum la supreniro. Ĝi estis iom kava, kvazaŭ kolektujo por la sunradioj el la sudo kaj bone ŝirmita kontraŭ ventoj el aliaj flankoj. Johano kuris malsupren por alporti lignon por kafofajro kaj dume la aliaj dissternis la kunportitajn lankovrilojn kaj aranĝis por manĝado.

Post la manĝo ili sunbanis sin. Estis sufiĉe varme, kaj post kelka tempo Brita leviĝis kaj iris al proksima kavaĵo kun akvo kaj rapide lavis sin. Reveninte ŝi okaze rigardis al la montosupro, kaj ŝia mieno subite konsterniĝis.

– Estas homoj sur la monto! ŝi diris kaj embarasite rigardis la aliajn.

La aliaj, kiuj kuŝis sur siaj lankovriloj, sidiĝis kaj rigardis supren. Sur la montosupro staris tri junuloj kaj du junulinoj, ĉiuj migroekipitaj, kaj iliaj okuloj estis direktitaj al la rondanoj. Por kelkaj momentoj ambaŭ grupoj restis tute senmovaj, sed subite la tri junuloj salute svingis siajn ĉapojn kaj la junulinoj gaje gestis.

La rondanoj konfuzite rigardis unu la alian, sed post momento diris Alda decide:

– Ni restu! Ili ja ne aspektas danĝeraj. Apenaŭ ŝi tion diris, kiam unu el la junuloj ekiris malsupren rekte al ili, kaj li haltis, nur kiam li troviĝis ĉe la supra rando de ilia kampejo. Estis fortikstatura, mezalta junulo kun krudtrajta sed bonkormiena vizaĝo.

– Kia agrabla renkonto! li diris kun ĝojbrila vizaĝo. Vidu, ankaŭ ni estas naturamikoj kaj nudistoj. Ni povas preni lokon apud vi kaj konatiĝi, ĉu ne? Fakte mi ne sciis, ke ekzistas en tiu ĉi regiono aliaj nudistoj ol nia modesta societo.

Ili ne respondis al lia propono, sed post momenta paŭzo li ridetis kvazaŭ interkonsente kaj aldonis:

– Ni do venos, ĉu ne? Kaj sen atendi ilian konsenton li saltpaŝe reiris supren kaj prenis sian lasitan dorsosakon kaj poste revenis kune kun la kvar aliaj.

– Mi esperas, ke vi ne trovas nin altrudaj, li diris, dum ili komencis aranĝi por si tuj apud la rondanoj. Sed estas tia ĝojo por ni renkonti samcelanojn, tute neatendite, ke ni nepre volas konatiĝi kun vi. De kie vi estas?

– El Torento, diris Ajna. Kaj vi estas el Grandtorento, ĉu ne?

– Kiel vi tion divenis?

– Pro via elparolo. Ĝi iom diferencas de la nia.

– Vi havas lingvotalenton, kamaradino. Jes, vi pravas. Dudekkvin kilometrojn ni marŝis hodiaŭ.

– Longa vojo por reiri la saman tagon, ĉu ne?

– Ni ne reiros hodiaŭ, sed restos en la naturo, nur lunde ni iros hejmen. Ni loĝos en bona karbigista kabano kvin kilometrojn norde de tie ĉi. Estas ankoraŭ tri membroj en nia societo, sed ili ne povis partopreni hodiaŭ. Kiom da membroj estas en via societo?

– Estas nur ni.

– Nur vi? li diris mire. Vi ja estas tiel junaj, ke oni apenaŭ povus kredi, ke vi tute memstare aliĝis al nia ideo. Kiu estas via gvidanto, junaj gekamaradoj? Alda ekridis kaj klarigis:

– Ni ne estas societo, kaj ni ne estas nudistoj. Ni estas nur rondo de bonaj amikoj.

– Sed kiu do instigis vin? li demandis surprizite.

– Neniu.

– Ĉu vere, ke vi nenion scias pri nudismo?

– Mi okaze legis pri tia afero en gazetoj. Sed ...

– Tiel indiferente vi diras tion! Strange, vi ja estas kiel veraj naturinfanoj. Sed vi ne devas resti pasivaj! Ni naturamikoj kaj nudistoj havas grandan mision por plenumi. Fondu societon, gekamaradoj! Societo donas moralan forton, kaj ĝi plikunligas la homojn, kiuj estas membroj de ĝi. Kaj varbu por nia ideo! Estas granda ideo. En ĉiuj landoj ni havas samcelanojn. Vidu, ni ne estas solaj! Ni en nia malgranda grupo interrilatas kun samcelanoj en multaj landoj. Nome, ni portas la verdan stelon – kaj li montris al sia brusto.

– Ĉu vi estas portantoj de tiu ĉi insigno?

– Verdire ni ne portas ĝin, diris Alda.

– Sed vi sendube scias, kion ĝi signifas?

– Jes, tion ni bone scias.

– Ho jes, benita afero estas esperanto. Pere de ĝi ni konatiĝis kun grandaj ideoj kaj kun diverslandaj kamaradoj, kiuj vivas por tiuj ideoj, kun naturamikoj, kun pacbatalantoj, kun abstinuloj, kun proletoj batalantaj por tuthomara libereco. Lernu tiun lingvon, junaj gekamaradoj, kaj aliĝu al la armeo de idealistoj, kiuj batalas por feliĉo al la homaro! Dum tiu interparolo li kaj liaj grupanoj aranĝis sian kampejon, kaj ili nun komencis demeti la vestojn por partopreni la sunbanadon de la rondanoj. Kiam li nun eksilentis, turnis sin Brita al siaj amikoj kaj diris:

– Mi pensas, ke mi ne kuraĝas sunbani min pli longe, estas la unua fojo en tiu ĉi jaro.

– Ankaŭ por ni estas sufiĉe, diris Johano. Krome estas tempo por ni reiri hejmen. Do! Kaj li komencis vesti sin, kaj same faris la aliaj.

– Vi tamen ne volas diri, ke vi tuj forlasos nin? diris la gvidanto de la societo.

– Ni devas reiri hejmen, konfirmis Alda la vortojn de Johano.

– Estas ja tre bedaŭrinde. Sed kion fari? Sed aŭdu, atendu momenton, ni almenaŭ fotografos nin kune! Estos bela memoro pri nia renkonto!

– Absolute ne! diris Alda energie kaj skuis la kapon. Vidu, ni estas kontraŭfotistoj kaj tiurilate absolute neŝanceleblaj.

Kaj ili rapide finvestis sin, repakis siajn dorsosakojn kaj kunfaldis siajn lankovrilojn.

– Nu, do ni devas foriri, diris Alda, kiam ili estis pretaj. Ne pensu malbone pri ni pro tio, ke ni tiel abrupte forlasas vin.

– Tute ne, diris la gvidanto iom konfuzite. Mi nur bedaŭras, ke vi tiel baldaŭ devas foriri. Sed donu vian adreson, por ke ni povu interrilati estonte!

– Ne gravas! Ni ne estas societo, nur amika rondo, kaj niaj interesoj estas malmultaj. Sed mi promesas, ke mi skribos al vi, se ni fondos naturamikan societon.

– Ho jes, kaj tion faru baldaŭ, li diris ĝoje kaj aldonis siajn nomon kaj adreson.

Kaj la rondanoj mansvingis adiaŭe kaj malsupreniris. Ili ne plu uzis karton kaj kompason sed sekvis la arbarajn vojetojn, kiuj kondukis en proksimume ĝusta direkto, agrablajn multkurbajn vojetojn kun mola tapiŝo el brunaj pinpingloj. Odoretis de vekiĝanta tero, kaj la formikoj fervore kuradis sur siaj stakoj.

Sed ili rapide marŝis antaŭen kaj malmulte atentis pri la aspekto de la tereno. Neniu el ili diris ion krom okaza vorto pri vojelekto aŭ simila bagatelo. Post duonhoro ili venis al suna kaj invita loko, kaj tiam Brita proponis, ke ili haltu kaj manĝu la oranĝojn, kiujn ŝi ankoraŭ portis en sia dorsosako. Ili sidiĝis kaj unuafoje post la foriro de Sunmonto rigardis unu la alian plenvizaĝe. Kaj ĉiuj ekridetis, sed iel la rideto estis malgaja.

– Stranga afero, diris Alda. Fakte mi preskaŭ malbonfartas. Estis tiel agrable antaŭe, kaj jen ... Ŝi hezite rigardis Johanon, kaj lia mieno aprobis ŝian opinion, sed li diris:

– Jes. sed ni ne parolu pri tio, almenaŭ ne nun. Ni manĝu la oranĝojn kaj babilu pri io alia! Post ioma restado ili pluiris, kaj la vojetoj rekondukis ilin al la loko apud la rivereto, kiun ili trapasis en la mateno. Sub la piceoj brilis diskrete kelkaj bluanemonoj, kaj Ajna, kiu iris unua, tuj ekvidis ilin.

– Vidu, ŝi diris montrante, ili jam vekiĝis kaj rigardas en la mondon kiel bluaj infanokuloj. Ni restu iomete tie ĉi.

Ili konsentis kaj denove dissternis siajn lankovrilojn kaj tagmanĝis tie kaj poste restis ĝis la vesperiĝo.

Estis same kviete kaj serene kiel en la mateno. La ruĝeta sunlumo sur brunaj trunkoj kaj verdaj branĉoj sentigis la vesperiĝon, sed samtempe la varme hela ĉielo, la freŝaj anemonoj, la terodoro kaj la briltonaj triloj de la kantoturdoj sentigis la naskiĝon de la printempo. Nevideble ĝi ĉion trapenetris, vibretanta de juna vivo, plena de sopiro kaj atendo.

Brita sidis iom for kaj tiam kaj tiam skribis en malgranda notlibro. Fine ŝi fermis ĝin kaj returnis sin al la aliaj.

– Ĉu ni iru hejmen?

– Vi faris novan poemon? diris Alda.

– Estas nura krajonaĵo en mia notlibro.

– Ĉu vi ne volas laŭtlegi ĝin?

– Ĝi ne konvenas por laŭtlegado. Sed ne gravas, mi ja tamen povas legi ĝin al vi.

Ŝi remalfermis la notlibron kaj legis: “Ĉu vi aŭdas la kanton, amikoj? Ĝi sonas kiel flustra melodio, malproksima kaj samtempe proksima. Ĝi sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon. Ĉu vi aŭdas la kanton de la floroj, ĉu vi aŭdas la himnon de la steloj, ĉu vi aŭdas la flustran melodion de arboj kaj akvoj kaj ŝtonoj? Ĉu vi aŭdas la kanton pri la vivo, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon? Malproksima kaj tamen proksima ĝi sonas en nia interno, kiel voĉoj pro ĝojo vibrantaj, kiel vokoj sopire tremantaj. Ho, amikoj, ĉu vi aŭdas la kanton, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon?”

– Jen ĉio, ŝi diris post paŭzeto. Mi volis ion aldoni, sed ...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.