La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


INFANOJ EN TORENTO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2
Dua Parto
1 2 3

UNUA PARTO

I.

Du knabetoj ludis en la sablo. Ili kovris siajn nudajn piedojn per sablo. La malgrandaj, malpuraj manoj alŝovis pli kaj pli, ĝis la piedoj estis tute kovritaj. Poste ili premis kaj glatigis la surfacon de la amasetoj.

La afero estis preta. Singarde kaj kun vigla scivolo en la okuloj ili eltiris la piedojn. Se la eksperimento sukcesis, la malpuraj vizaĝoj ekbrilis, kiam ili rigardis la malgrandajn kavernojn.

Tiamaniere ili konstruis kelojn. Estis simple sed interese. Kaj se tiu ludo perdis sian intereson, restis multaj aliaj.

Estis agrable en la sablejo, kiam la suno brilis sur la somera ĉielo, pli agrable ol en la hejmo. Tie ĉi neniu tiris la harojn, neniu frapis la vangojn, neniu insultis aŭ traktis per malafablaj vortoj.

– Estus bone hejme, se patrino ne estus tia diabla virinaĉo, diris Johano, kaj liaj okuloj medite elrigardis sub la tro granda ĉapo, en kiu lia kapo preskaŭ malaperis.

– Patrino estas bona, respondis Arne, sed patro, patro! Kaj ili parolis pri siaj sortoj kaj venis al la konkludo, ke estus plej bone, se la patro de Johano kaj la patrino de Arne estus iliaj gepatroj.

– Tiel devus esti, komentis Johano. Kaj poste via patro kaj mia patrinaĉo povus vivi kune. Sed ili ne rajtus havi infanojn.

* * *

Johano kaj Arne ŝatis unu la alian kaj ofte ludis kune. Sed ili ne ĉiam estis solaj en la sablejo. Tien venis ankaŭ Ajna kaj ŝia fratineto Greta, kelkfoje ankaŭ aliaj malgrandaj infanoj. Ajna estis pli aĝa ol la knaboj, kaj la pli aĝaj infanoj ordinare ludis en aliaj lokoj. Sed Ajna devis varti sian fratinon, tial ŝi iris al la sablejo, kiu estis proksime al la hejmo.

Ordinare la knabinoj ludis aparte. Ili kunportis pupojn, kaj per ladaj skatoletoj ili formis kukojn el sablo. Poste ili kuiris kafon kaj pretigis diversajn manĝaĵojn. Tiuj aferoj ne interesis la knabojn.

Kelkfoje ili invitis la knabojn al manĝo aŭ kafotrinkado. La knaboj estis iom ĝenataj, parte pro tio ke Ajna estis pli aĝa, parte pro la manĝo kaj trinkado. Ludi manĝadon kaj trinkadon estis iom ridinde.

Sed fine ili venis. Ajna sidigis ilin ĉe la tablo kaj afable instruis ilin, kiel ili devas konduti. Ne estis interese, sed la knabinoj estis bonaj, kaj ili ja povis iom ludi kun ili.

Post iom da trinkado kaj manĝado ili pli intimiĝis. Ajna proponis, ke oni faru stalon. Ili konsentis, kaj ŝi kondukis ilin al la du altaj piceoj, kiuj staris tuj apud la malgranda sablejo.

Tie troviĝis falintaj picekonusoj sur la tero. Ajna prenis unu el ili. Poste ŝi rompis branĉeton en malgrandajn pecojn kaj premis en la konuson kvar ŝtipetojn. Ŝi starigis ĝin sur la tero, kaj ĉiu povis vidi, ke ĝi estas bovino.

La knaboj kolektis konusojn, kaj post kelkaj momentoj ili reiris al la sablejo kun manoj kaj poŝoj plenaj de bovinoj kaj ĉevaloj. Ajna konstruis belan stalon en la sablo kaj starigis la bovinojn en du vicojn. La ĉevalojn ŝi metis en apartan, apudan staleton.

Nun la knaboj komprenis sen instruo kaj alportis herbon por meti antaŭ la brutojn. Ajna diris, ke tio estas bona, sed tion oni faras nur en la vespero, nome kiam estas somero. Dum la tagoj la bovinoj paŝtas sin en la arbaro. Nun estas mateno, la bovinoj estas melkitaj, kaj oni devas konduki ilin al la paŝtejo ...

* * *

Kiam la avino aŭ patrino de Ajna kaj Greta vokis ilin, ili tuj sen obstino kaj sen timo iris hejmen. La voko neniam estis akra aŭ timiga. Tio mirigis la knabojn. Ili demandis, ĉu la patrino ne tiras la harojn aŭ vergas ilin.

Tiu demando mirigis la knabinojn. Kial ŝi faru tiel? ili diris. Patrino estas bona. Dum la tagoj ŝi laboras, tiam nur avino estas hejme. Sed ankaŭ ŝi estas bona.

– Sed vi parolas nur pri viaj patrino kaj avino, demandis Arne. La patro estas alia, ĉu ne? Sed Ajna respondis.

– Ni ja ne havas patron. Ĉu vi ne scias tion?

– Vi ne havas patron? ... Tio estas bona por vi.

– Ĉu li mortis? demandis Johano.

– Ne, li ne mortis. Ni neniam havis patron. Patrino ne havas edzon.

* * *

Iu pli aĝa knabo donacis al Arne lignan ĉevalon. Ĝi estis malnova, unu kruro estis rompita, kaj parte la koloro estis for. Li tuj kuris kun ĝi al Johano, kaj ili kune ĝojis pri la nova ludilo.

Johano posedis malnovan cigarskatolon. Ĝi taŭgus kiel ĉaro. Radojn oni povus fari el fadenbobenoj. Li prenis sian skatolon kiaj du bobenojn, kaj ili iris al la hejmo de Arne. Estis pli trankvile tie. La patro estis en la fabriko, kaj la patrino ne faros skandalon pro ilia malgranda entrepreno.

Estis vespero. La suno jam subiris, kaj estis iom malhele en la ĉambro. La patrino kuŝis, kaj Eta, la fratineto, jam dormis trankvile. Per tranĉilo, martelo kaj najletoj la knaboj komencis labori apud la forno. La laboro okupis ilin tiom, ke ili preskaŭ ne parolis. Kiam ili diris ion, ili flustretis, kvazaŭ temus pri grava sekreto.

Estis malfacila laboro. La ligno facile splitiĝis aŭ rompiĝis, kiam ili volis kunfiksi la diversajn partojn. Tiam ili devis refari la tutan laboron. Tempo pasis, kaj la patrino jam admonis ilin. Johano devus iri hejmen, kaj Arne devus enlitiĝi, estis baldaŭ meze en la nokto. Sed ili ne volis. Post momento ĉio estos preta.

Kaj fine la ĉaro estis konstruita. Fiere ili jungis la ĉevalon al ĝi kaj elprovis sian laboron. Funkciis bonege. Sed jam la dormo tremigis iliajn palpebrojn kaj preskaŭ nuligis la ĝojon.

Restis tamen la dolĉa sento, ke ili sukcesis, kaj la interpromeso, ke ili frumatene renkontos sin en la sablejo.

Tiam iu iris sur la korto. Poste sonis paŝoj en la vestiblo, kaj la pordo malfermiĝis. Estis la patrino de Johano. Ŝi estis osteca, havis tufajn harojn, nigran vizaĝon kaj timigajn okulojn kaj estis vestita senzorge kiel almozulino.

El ŝia buŝo venis torento da vortoj.

– Ha, tie ĉi vi nestas, vi diableto! Dum tuta horo mi serĉis vin ĉie, kaj fine mi kredis, ke la inferulo prenis vin – eble estus plej bone, se li farus. Kaj jen vi estas, fripono, meze en la nokto, kaj ne komprenas, ke vi devas iri hejmen. Sed mi komprenigos al vi! Ŝi kaptis liajn harojn per unu mano, kaj per la alia ŝi donis du fortajn vangofrapojn. La knabo ekkriis, kaj la patrino de Arne intervenis.

– Ne faru skandalon meze en la nokto! Vi vekas la tutan domon per via forta voĉo kaj la krioj de la knabo. Iru hejmen kaj estu trankvila. La knabo faris ja nenion malbonan.

La admono nur kreskigis la koleron de la sinjorino.

– Vi defendas lin, kvankam li tiel kondutis? Malbenita pedikulino! Oni provas eduki siajn infanojn kiel eble plej bone, kaj jen venas tia porkino kaj diras, ke oni devas fermi la buŝon, devas esti trankvila. Zorgu unue pri viaj propraj idaĉoj kaj ne okupu vin pri la elkovaĵo de aliaj! ... Poste ŝi foriris kun Johano, promesante al li terure multe da vergado.

* * *

Venis la mateno, freŝa kaj kvieta mateno kun brila kaj varmiga suno. Ree la du knaboj kunestis en la sablejo. Ili rigardis unu la alian, kaj Johano ekridetis kontente.

– Ĉu ŝi vergis vin multe?

– Ne, ŝi insultis kaj insultis kaj parolaĉis pri vi kaj via patrino, ĝis ni estis en la litoj. Kaj en la mateno estis nenio.

Estis trankvile kaj bone tie ĉi en la sablejo. La suno karesis per orbrila kaj varma lumo, mole kaj varme metis sin la sablo ĉirkaŭ la piedojn kaj manojn. Antaŭ ili sub la radia matena suno kuŝis longa strato kun ruĝaj, duetaĝaj lignodomoj, similaj unu al la alia kiel pizoj. Tie kaj tie betulo levis sian verdan kronon inter la tegolaj tegmentoj. Floroj brilis en la fenestroj kaj kelkloke estis florbedoj antaŭ la domoj. Sur la kortetoj staris virinoj kaj knabinoj, kiuj vipis tapiŝojn. Sur la perono de la plej proksima domo staris la patrino de Johano kaj lavis ion en kuveto. Johano ekvidis ŝin kaj faris longan nazon al ŝi. Poste li ree ekokupis sin pri siaj aferoj.

Malantaŭ ili estis alta lata barilo, tra kiu oni vidis rekte en la grandan lamenejon. Tie la feroj movis sin tien kaj reen kiel ruĝaj serpentegoj en nigra kaverno. La brikaj tubegoj levis sin alten al la ĉielo kaj senĉese elvomis nubojn da dika fumo. En alia loko la forno de la ŝtalfarejo blekegis kiel timiga bestego kaj elsputis tra la muro gigantan kvaston da fajreroj. El ĉiuj anguloj de la granda industriejo venis senhalta fluo da sonoj.

Muĝis kaj siblis, zumis kaj sonoris, grincis kaj tintis kaj tondris. Ĉiuj tiuj sonoj miksis sin kaj fariĝis iu obtuza, unutona bruado, forta kaj senĉesa zumkanto, kiu tagon post tago akompanis ilian ludon en la sablejo.

Ili komencis ŝarĝi la ĉaron, foje per sablo, foje per ŝtonetoj. La brava ĉevalo trenis la ŝarĝon de unu loko al alia. Poste ili dividis la laboron inter si. Arne ŝarĝis kaj veturigis, Johano deŝarĝis kaj faris iujn misterajn eksperimentojn per la materialo.

Post kelka tempo alvenis Ajna kaj Greta. Ili rigardis la ludon kaj demandis, kion ili faras. Arne klarigis.

– Mi veturigas ferŝtonon kaj karbon al la altforno. Tie laboras Johano. Kaj poste, kiam la fero estos preta, mi veturigos ĝin al la stacio kaj ŝarĝos ĝin sur la vagonaron.

Ajna cerbumis momente kaj poste diris:

– Vi ambaŭ estas laboristoj. Do Greta kaj mi povas labori en la hejmo. Ni kuiros kafon kaj portos ĝin al vi je la kafopaŭzoj. Ni preparos manĝaĵon, kaj kiam estos manĝopaŭzo, vi venos hejmen por manĝi.

La knaboj konsentis, kaj la knabinoj tuj foriris kelkajn paŝojn por mastrumi. Post kelkaj minutoj ili vokis. Estis tempo matenmanĝi. Arne donis fojnon al sia ĉevalo, kaj la du laboristoj iris hejmen kaj eksidis ĉe la pretigita tablo.

Dume la knabinoj donis manĝaĵon ankaŭ al siaj infanoj, la pupoj. Johano rigardis ilin kun intereso, kaj subite li diris – Vi estas tre bonaj patrinoj. Kiam mi estos granda, mi foriros de la hejmo. Mi laboros ĉe la altforno, kaj mi faros propran hejmon. Kaj tiam vi, Ajna, povos esti mia edzino. Vi estas bona patrino kaj ne batas la infanojn, kiel mia patrinaĉo. Ĉu vi volas?

Lia subita propono ne konfuzis Ajnan. Ŝi ankoraŭ prizorgis siajn hejmajn taskojn kaj eĉ ne rigardis lin, kiam ŝi dume respondis:

– Jes, sed vi ne rajtas drinki aŭ interbati kun aliaj viroj aŭ ludi kartojn aŭ fari aliajn tiaĵojn. Kaj vi ne devas blasfemi. Tio estas peko.

Johano dubis pri tio.

– Tion diras ankaŭ patrino. Ŝi diras, ke la diablo prenos min al la infero, se mi blasfemas. Sed patrino blasfemas multe pli ol mi, kaj la diablo ankoraŭ ne prenis ŝin. Kaj same aliaj homoj. Mi ne kredas tion.

– Tamen estas peko. Bonaj homoj ne blasfemas. Kaj ne parolu tiel pri via patrino.

– Ĉu vi kredas, ke mi mensogas? Estas vere. Ŝi estas tia. Sed vi ne fariĝu tia, ĉar tiam mi ne volas havi vin ...

* * *

Iun matenon, kiam Johano venis al la sablejo, li aspektis malgaja. Sur la vangoj estis spuroj de fluintaj larmoj. Li eksidis en la sablo kaj sendemande klarigis la aferon al Arne.

– Patro mortis. Kaj post kelkaj momentoj li daŭrigis:

– Li mortis de gaso. Ĉe la altforno estas gaso, vi scias. Patro dormis en la nokto, estis difekto sur la tubo, gaso venis, kaj patro mortis.

Poste li eksilentis. Neniu ĝemo venis de li, sed lia kapo estis klinita kun la rigardo al la tero, kaj la larmoj ree komencis flui. Longe li sidis tiel, sen atenti pri io ajn. La ĉagreno de Johano efikis ankaŭ al Arne, kaj li provis iom reĝojigi la amikon. Tial li metis sian ĉevalon sur la genuojn de Johano kaj diris: – Mi donacas la ĉevalon al vi. Ne ploru tiel.

Johano rigardis lin kun miro, la larmoj fluis pli malmulte, kaj sur lian vizaĝon venis esprimo de granda dankemo. Li prenis la ĉevalon kaj premis ĝin al la brusto.

– Vi estas bona, li diris. Dum kelkaj momentoj li turnis la ĉevalon en siaj manoj kaj poste komencis jungi ĝin al la ĉaro.

– Patro estis bona al mi, li dume aldonis. Sed nun patro neniam revenos.

Li komencis ludeti, sed baldaŭ larmoj ree aperis, dum li samtempe forte kunpremis la lipojn.

Nun alvenis Ajna kaj Greta, kaj Arne klarigis al ili, kial Johano malĝojas. Tiam Johano formetis la ĉevalon, la larmoj fluis pli abunde kaj li komencis ĝemeti.

Ajna ekgenuis apud Johano, prenis lian manon kaj karesis ĝin. Poste ŝi prenis la naztukon el la poŝo de sia antaŭtuko kaj viŝis la larmojn de lia vizaĝo.

– Ne ploru tiel, Johano, ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis mola de bonvolo. Ni estos bonaj al vi.

Poste ŝi ekstaris kaj pripensis, kion ŝi povas fari por pli konsoli Johanon kaj igi lin forgesi sian malĝojon. Ŝi ekhavis ideon kaj petis Gretan resti trankvile en la sablejo, dum ŝi mem rekuros al la hejmo.

Rapide ŝi forkuris, kaj post malmultaj minutoj ŝi revenis.

– Ni iru hejmen al avinjo, ŝi diris. Avinjo donos al ni sukon kaj kukojn. Venu, Johano! Ŝi prenis lian manon kaj li ekstaris, dum liaj larmoj ree iom sekiĝis kaj lia vizaĝo estis plena de dankemo kiel antaŭe, kiam Arne donis al li la ĉevalon.

– Vi estas bona, li balbutis, vi estas bona! La patrino kaj avino de la knabinoj loĝis sur la unua etaĝo, kaj la infanoj devis suprengrimpi altan kaj krutan ŝtuparon. Kiam Arne kaj Johano venis en la ĉambron, la avino salutis ilin per bonaj vortoj kaj prenis Johanon sur siajn genuojn. Ŝi karesis lian kapon kaj parolis konsole kaj kuraĝige al li.

Tia traktado estis nova al Johano. Ĝi donis iom da konsolo al li sed samtempe ĝenis lin, ĉar li ne sciis, kiel li devas konduti. Ankaŭ Arne miris. Li komprenis, ke la avino faras tion por konsoli Johanon, kaj li ĝojis pro tio.

Tamen ŝiaj karesoj vekis ĉe Arne novajn kaj strangajn sentojn. Li ne povis memori, ke lia patrino iam faris tiel al li. Kaj li neniam vidis patrinon fari tiel al siaj infanoj, se ili ne estis tiel malgrandaj, ke la patrinoj portis ilin sur la brako.

La avino metis sur la sofon kvar tasojn kun frambosuko kaj apud ĉiun unu biskviton kaj du kuketojn. Ajna alportis por Johano kaj Arne du malgrandajn benketojn, Greta eksidis sur margarina kesto, kaj ŝi mem eksidis sur la sofo.

Super la sofo pendis granda kolora bildo en bela kadro. Estis bela viro en longa vesto. Li iris sur deklivo de monto, kaj areto da ŝafoj sekvis lin. Sian dekstran manon li apogis sur alta bastono, kaj sur sia maldekstra brako li portis ŝafeton. Super la verda deklivo kaj la roka supro de la monto estis bele blua ĉielo.

La bildo tre kaptis la intereson de la knaboj, kaj Arne demandis, kion ĝi prezentas.

– Tio estas la bona paŝtisto, klarigis Ajna. La ŝafeto forkuris de la aliaj ŝafoj kaj ne retrovis la vojon. Sed la paŝtisto tre amis ĉiujn ŝafojn, kaj tial li serĉis la ŝafeton, ĝis li trovis ĝin, kaj nun li portas ĝin sur la brako, por ke nenio malbona okazu al ĝi. La knaboj iom meditis pri tio, sed poste Arne deziris ekkoni pli multe pri tiu paŝtisto.

– Kial la paŝtisto havas tiel longajn harojn kaj ne havas ĉapelon? li demandis.

– Tiu paŝtisto estas Jesuo, diris Ajna. Jesuo havis tiel longajn harojn, kaj li ne havis ĉapelon. Kaj same kiel li helpis tiun ŝafeton, kiu forkuris, tiel li helpas ankaŭ la homojn, kiuj pekis kaj estas malfeliĉaj.

Sur la sama muro pendis gitaro. Arne demandis, ĉu Ajna povas ludi kaj kanti. Ajna respondis, ke ŝi ne povas ludi ankoraŭ, ĉar ŝi estas tro malgranda, sed kanti ŝi povas. Ankaŭ Greta povas kanti.

Por ĝojigi la knabojn, kaj precipe la malfeliĉan Johanon, la knabinoj kantis kelkajn kantetojn, infanajn kantetojn pri Jesuo, kiu amas la infanojn. Precipe plaĉis al la knaboj kanto pri negra knabineto, kiu havis la nomon Sara.

Poste la knabinoj montris siajn ludilojn kaj bildkartojn kaj donis klarigojn pri la aliaj bildoj sur la muroj kaj pri la gipsfiguroj sur la komodo. Fine Ajna eltrovis, ke ili ludu lernejon. Ŝi estis instruistino kaj la aliaj estis ŝiaj gelernantoj.

* * *

Baldaŭ venis nova zorgo al Johano.

– Patrinjo diras, ke ni verŝajne devos transloĝiĝi al la malriĉulejo, li iun tagon sciigis al siaj geamikoj en la sablejo. Arne kaj la knabinoj komprenis la sencon de tio. Ili sciis, ke la malriĉulejo estas loko, al kiu oni sendas homojn, kiuj ne havas kaj ne povas akiri monon por vivteni sin, maljunulojn, malsanulojn, vidvinojn kaj sengepatrajn infanojn. Estas domo, al kiu la homoj ne volas veni.

– Vi certe ne bezonos iri tien, Ajna konsolis. Via plej aĝa frato jam finis la lernejon kaj laboras, kaj poste via fratino ankaŭ povos labori. Ŝi komencos en la lasta klaso aŭtune.

– Tion ili diris, sed Eriko ricevas nur malgrandan salajron, li ja finis la lernejon en la lasta printempo. Lia salajro ne sufiĉas, diras patrino.

– Sed ankaŭ via patrino povos labori, same kiel nia patrino. Tio tamen estas pli bone ol iri en la malriĉulejon.

– Tion diris patrino. Sed ŝi kredis, ke ne estos laboro por ŝi. Sed post kelkaj tagoj la afero jam estis en bona ordo. Johano ridis pro ĝojo, kiam li eksciis pri tio kaj konigis la novaĵon al la geamikoj. Lia patrino ricevis laŭeble laboron en la ĝardeno kaj sur la kampoj same kiel la patrino de la knabinoj. Frue en la matenoj ŝi iris for kaj revenis nur vespere. Pri Johano zorgis la fratino, kaj cetere li mem zorgis pri si, aranĝo kiu tre plaĉis al li.

* * *

En aŭtuna mateno la patrino de Arne akompanis sian knabon kaj Johanon al la lernejo. La patrino de Johano laboris kaj tial konfidis lin al la najbarino.

Ili venis en grandan, tre altan ĉambron kun malgaja aspekto. Estis tie malgaje brunaj muroj sen ia ajn ornamo. Sur la novpurigita, vasta planko staris longaj vicoj da benkoj en la sama koloro. Same aspektis la orgeno kaj granda ŝranko en la angulo. Apartan koloron havis nur la nigra tabulo, sed ĝi ne faris pli agrablan impreson.

Sed la infanoj ne atentis multe pri tio. Ili rigardis alterne siajn patrinojn kaj la fraŭlinon malantaŭ la tablo kaj atendis la finon de la malgaja kunveno. La fraŭlino notis nomon post nomo, kaj fine ŝi diris, ke ili povas iri hejmen.

Sed frue en la posta mateno ili ree estis en la sama ĉambro. La instruistino ordigis la infanojn apud la benkoj. Kiam ili staris bone, ŝi diris, ke ili faldu la manojn kaj klinu la kapojn. Tiam ŝi preĝis, kaj poste ŝi diris, ke ili eksidu.

Tiam ili komencis turni la kapojn por rigardi unu la alian, kaj kelkaj komencis interparoli. La fraŭlino tuj interrompis ilin kaj klarigis, ke nun ili venis al la lernejo, kaj kiam ili estas en la klasĉambro, ili ne rajtas interparoli, kaj ili ankaŭ devas sidi senmovaj sur siaj lokoj. Laŭ ŝia ordono ili metis la manojn sur la benkojn kaj faldis ilin. Ŝi eksidis malantaŭ sia tablo, kaj ili direktis siajn okulojn al ŝi.

Ŝi estis juna, rozvanga kaj bele vestita. Tio estis bona, ĉar ĉio alia en la ĉambro aspektis malgaja kaj seninteresa. Obee ili rigardis al ŝi kaj detale ekzamenis ŝian vizaĝon, ŝiajn harojn kaj veston, la kolĉenon, la manojn sur la tablo kaj la piedojn sub ĝi.

Dume ŝi komencis rakonti, kiel Dio kreis la teron kaj ĉion, kio estas sur ĝi. Ankaŭ ŝia parolmaniero kaj prononco kaptis ilian intereson, ĉar ŝi ne parolis tiel kiel la infanoj kaj iliaj gepatroj. Ŝi rakontis simple kaj klare, tiam kaj tiam farante demandon. Fininte la rakonton ŝi demandis pri la rakontitaj aferoj.

Sed jam la dua horo fariĝis enua al kelkaj. Tuj post la eksido Johano levis sin kaj diris laŭte kaj malkontente:

– Nun mi iros hejmen. La fraŭlino klarigis al li, ke li ne rajtas fari tion. Kiam li tamen volis iri, ŝi prenis liajn ŝultrojn kaj sidigis lin.

– Tio estas diabla maniero! diris Johano, kaj lia mieno fariĝis ankoraŭ pli malkontenta.

– Kion vi diras? la fraŭlino demandis, kaj en ŝian vizaĝon venis esprimo de konsterno kaj severo.

– Mi diras, ke estas diabla maniero, Johano obstine ripetis.

– Ĉu vi scias, kion vi nun diris? la instruistino severe demandis. Ĉu vi scias, ke vi blasfemis? Johano subite komprenis sian eraron kaj ruĝiĝis. Li tute forgesis, ke ne estas dece blasfemi en la lernejo. Tion diris patrino kaj ankaŭ kelkaj el la kamaradoj.

– Kie vi lernis blasfemi? Johano neniel pensis pri respondo, sed la demando tamen vekis imagojn pri blasfemantaj homoj. Blasfemis ĉiuj homoj, kiujn li konis, ĉiuj krom kelkaj virinoj kaj kelkaj religiuloj. Same inter la infanoj. Nur kelkaj knabinoj kaj kelkaj filoj de religiuloj ne blasfemis.

– Sed nun aŭskultu bone, Johano. Estas tre malbele blasfemi, kaj estas granda peko kontraŭ Dio. Kaj tial estas malpermesite blasfemi. Memoru tion, kaj ne parolu plu tiel. Se vi parolos tiel ankoraŭfoje, mi devos puni vin.

Sed dum la eliro post la leciono, knabo venis antaŭ lin, kiam li volis preni sian ĉapon. Johano tuj eligis kelkajn fortajn vortojn, kaj preskaŭ sammomente li ekpensis, ke li ne devas fari tion, ĉar la instruistino staras proksime.

Sed estis jam tro malfrue. Ŝi aŭdis la vortojn, kaj ŝi tuj kaptis lian brakon kaj rekondukis lin en la klasĉambron.

– Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi en la komenco de la leciono? Mi tre malĝojas, ke vi ree blasfemis, kaj ke mi do devas vin puni.

Ŝi donis al li fortan vangofrapon. Poste ŝi lin admonis – Mi esperas, ke vi de nun memoros, ke vi ne blasfemu.

* * *

Proksimiĝis la vintromezo. La tagoj estis mallongaj, la lumo malforta. La somera koloro paliĝis sur la vangoj de la malgrandaj gelernantoj, kaj ili sidis malviglaj kaj lacaj en siaj benkoj. Ekstere ĉion envolvis peza, senmova nebulo. En la klasĉambro la lampoj lumis de mateno ĝis vespero.

Venis la lasta tago de la aŭtuna instruperiodo. Kiam la gelernantoj vicigis sin en la koridoro kaj marŝis en la klasĉambron, la pensoj pri libertempo kaj kristnasko plenigis ilin per kreviga ĝojo, kiu forigis ilian vintran inerton.

Ili kantis la kristnaskan psalmon, kaj pro la fintago kaj la kristnasko, la instruistino faris pli longan preĝon ol ordinare. Poste ŝi eksidis malantaŭ sia tablo kaj faldis la manojn same kiel la infanoj. Ŝi portis tute novan grizan vintroveston, kiu altiris admirajn rigardojn de la infanoj.

Ŝi demandis, ĉu ili scias, kial oni havas la kristnaskofeston. Iu donis kontentigan respondon, kaj poste ŝi rakontis pri la naskiĝo de Jesuo. Estis bela rakonto, kaj la infanoj aŭskultis atente kaj silente.

Dum longa, longa tempo la homoj estis malbonaj kaj pekis kontraŭ Dio, diris la instruistino. Ofte ili faris malbonon unu al la alia, kiel la infanoj jam aŭdis en la bibliaj rakontoj, ofte ili adoris idolojn. Sed nun Dio volis savi la homaron de la malbono, volis instrui al la homoj, ke ili vivu en paco kaj amo. Por doni tiun instruon li sendis Jesuon en la mondon.

– La homoj ĝojas pro tio, ke Jesuo venis en la mondon kaj instruis amon kaj pacon, kaj tial ni festas ĉiujare la memoron de lia naskiĝo. Kaj tial kristnasko estas la plej granda kaj ĝojoplena el ĉiuj festoj.

Poste ŝi komencis demandi kaj rakonti pri la solenado de la festo kaj pri la kristnaskaj kutimoj. Kvankam kelkaj el la infanoj mem neniam havis kristnaskajn arbetojn, ili tamen sciis, ke oni devas havi tiajn, por ke la vera kristnaska ĝojo venu al la infanoj de la hejmo. Kvankam multaj neniam ricevis kristnaskodonacojn, ili tamen aŭdis pri tiaj donacoj. Ili sciis ankaŭ pri la frumatena soleno en la preĝejo, pri la multaj radiantaj lampoj en la domo de Dio kaj pri la belaj vestoj de la pastroj.

Kiam la infanoj ne povis bone respondi, la instruistino mem rakontis. Ŝi rakontis, kiel feliĉaj estas la gepatroj, kaj kiel feliĉaj estas la infanoj, kiel la gepatroj amas la infanojn kaj la infanoj la gepatrojn. Dum tiu sankta festo ĉiu pensas pri la amo de Jesuo. Ĉiu volas esti bona kaj doni ĝojon al la parencoj kaj al ĉiuj aliaj homoj. Por ke neniu estu malgaja, la homoj en bona stato donacas monon, vestojn aŭ manĝaĵon al la malriĉuloj.

Estis tre bela priskribo pri la kristnasko. La okuloj de la infanoj brilis pro la ĝojo, kiun donis al ili la belaj imagoj.

* * *

Antaŭ kristnasko la vetero pliboniĝis. Venis iom da neĝo, kaj poste la nuboj malaperis. Post longa tempo en griza nebulo oni ree ekvidis la bluan ĉielon. Malproksime en la sudo la suno ekbrilis super la neĝokovritaj arboj.

Tiam fariĝis gaja vivo en la sablejo. La infanoj iris tien, kaj per siaj sledetoj ili veturis malsupren sur la malgrandaj deklivoj.

Ili ne pensis plu pri lernejo. Nur Arne kelkfoje pensis pri la instruhoro, kiam la instruistino parolis tiel bele pri la kristnasko. Tiam naskiĝis ĉe li la penso, ke li donu kristnaskodonacojn al siaj gepatroj kaj fratino. Tiu penso fariĝis pli kaj pli firma, kaj li sentis grandan plezuron, kiam li pensis pri la surprizo kaj ĝojo de la gepatroj.

– Ĉu vi donos kristnaskodonacon al via patrino? li demandis Johanon.

– Kristnaskodonacon al patrino? Ne ...

– Se vi donus, via patrino certe ĝojus, diris Ajna. Tiam ŝi komprenus, ke vi amas ŝin, kaj eble ŝi fariĝus pli bona al vi.

– Mi ne amas patrinon.

– Sed vi tamen volas esti afabla al ŝi, ĉu ne?

Johano ne respondis.

– Kaj se vi donacos al ŝi, ŝi komprenos, ke vi volas esti afabla, kaj poste ŝi estos afabla al vi.

– Tion mi ne kredas. Cetere mi ne havas eĉ unu moneron. Kiel mi do havigu donacon? Ajna tamen ne rezignis.

– Se vi petus Erikon, vi certe ricevus kelkajn oerojn de li. Vi almenaŭ povus aĉeti kristnaskan karton kaj skribi bele sur ĝi kaj donaci ĝin al via patrino. Se vi volas, mi montros al vi, kiel vi skribu.

Johano ne montris intereson por la afero, sed fine Ajna tamen sukcesis persvadi lin.

* * *

Arne posedis ŝparujon. Ĝi havis formon de leterkesto kaj estis bele pentrita. En ĝi kuŝis multaj moneroj, kiujn li ricevis de bona onklo, frato de la patrino, kiam tiu kelkafoje vizitis ilin.

Por tiu mono li intencis aĉeti la donacojn. Jam li elprenis kelkfoje la monon, zorge ĝin kalkulis kaj pripensis, kion li aĉetu.

Sed atendis lin malagrabla surprizo, kiam li fine prenis la leterkeston de la komodo por iri al la vendejo kun sia mono. Ĉiuj arĝentaj moneroj estis for kaj el la kupraj restis nur kelkaj.

– Patrino, patrino, la mono estas for! li ekkriis per plorsufokita voĉo, kaj grandaj larmoj falis sur liajn vangojn.

Je lia krio la patrino venis el la kuirejo en la ĉambron, kie li estis. Ŝia vizaĝo fariĝis malgaja, kaj ŝi rigardis lin kompate. – Kie estas mia mono? li balbutis inter la plorĝemoj.

– Ne ploru, ŝi diris milde, konsoleme. Al patro mankis mono, kaj tiam li pruntis de vi. Sed li baldaŭ redonos, li diris.

La patrino eliris, kaj li estis sola en sia ĉagreno. Nun li do ne povos aĉeti kristnaskodonacojn, kaj la kristnasko tute ne estos tia, kia ĝi antaŭ nelonge estis en lia imago. Li nenion povos donaci, kaj pri tio li pensos dum la tuta kristnasko.

Fine la ploro haltis, kaj kun malgaja mieno li iris en la kuirejon al la patrino.

– Sed kial patro ne diris al mi, ke li volas prunti la monon? li demandis. Kial li ne diris tion al mi? Ŝi ne respondis tuj. Kiam li fojon post fojo ripetis tion, ŝi fine diris, ke li eble ne pensis pri tio, aŭ ke li eble volas redoni la monon tre baldaŭ; kaj tial ne volis paroli pri la afero.

Tuj poste venis la patro. Kiam li vidis la malgajan vizaĝon de Arne, li demandis, kio okazis. La patrino rakontis, ke Arne ploris kaj estas malgaja pro tio, ke lia mono estas for.

– Ne ploraĉu pro tio: la patro diris kun seka rido. Mankis al mi mono, kaj tiam mi pruntis de vi. Estas ja tute klara afero. La monon mi baldaŭ redonos.

Tio ne donis konsolon al Arne. Li tamen ne rericevos la monon hodiaŭ, kaj hodiaŭ li devos aĉeti la donacojn. Malgaje li meditis pri sia frakasita revo.

Subite ekbrilis al li eta radio de espero. Se li klarigus la aferon al la patro, tiu eble komprenus, kiel grava ĝi estas. Eble li povus iamaniere aranĝi tiel, ke li jam hodiaŭ povus redoni la monon.

– Kial vi ne diris, ke vi volas prunti la monon? Por tiu mono mi volis aĉeti kristnaskajn donacojn por vi kaj patrino kaj Eta. Nun mi ne povas ... La patro brue ekridis.

– Kristnaskajn donacojn! Kion tio signifas? Kiu inspiris al vi tian stultaĵon?

– La instruistino parolis pri kristnasko kaj kristnaskaj donacoj, kaj tiam mi ekpensis, ke ankaŭ mi donos ...

– Aha, tiajn aferojn vi lernas en la lernejo! Sed jen mi diras al vi, ke ni estas malriĉaj homoj, kaj tiaj kutimoj ne konvenas al ni. Cetere tia donacado estas stulta infanaĵo. Vi ricevas de mi vestojn kaj manĝon kaj ĉion dum la tuta jaro, kvankam ... Nu, sufiĉas.

– Sed mi ne volas havi donacon, mi volis doni!

Arne diris mallaŭte kaj per petanta voĉo.

– Nu nu, bone. Sed mi bezonis la monon. Vi ja pruntis la monon al mi, pensu ke tio estas via kristnaska donaco al mi! Nun ne parolu plu pri tio.

La patro de Arne estis libera en la kristnaskovespero. Li estis alportinta kristnaskan arbeton, sur kiu la patrino fiksis kandelojn, pomojn, kolorajn paperojn kaj aliajn belajn objektojn. La patrino faris ankaŭ diversajn aliajn preparojn por la festo. Sed al Arne tiuj preparoj estis tute seninteresaj.

La patro havis brandobotelon en la ŝranko. Ree kaj ree li iris al la ŝranko, verŝis brandon en glason kaj trinkis. Kiam ili estis manĝintaj kaj iris en la ĉambron por bruligi la kandelojn de la arbeto, li jam estis ebria.

La patrino bruligis la kandelojn, kaj ili eksidis por rigardi. Neniu diris ion. Nun estas la tempo, kiam patro devus laŭtlegi la rakonton pri la naskiĝo de Jesuo, pensis Arne subite. Vole-nevole li pensis pri tio, kion diris la instruistino pri la solenado de la kristnaska festo. Sed nun patro tute ne povus legi ... kaj se li ne estus ebria, li tamen ne volus.

Li rigardis la blankajn kandeletojn, kaj iliaj tremantaj flametoj kaj la tuta kristnaskarbeto kaj la kristnasko mem ŝajnis al li korpreme melankoliaj. Ordinara labortago estus multe pli bona.

Li rigardis la patrinon. Ŝia vizaĝo estis laca kaj malgaja. Ankaŭ ŝi rigardis la arbeton, sed ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi pro malgajaj pensoj nenion vidus. Apud ŝi sidis Eta. Unue ŝi rigardis la kandelojn kun admirobrilaj okuloj, sed baldaŭ ŝi komencis oscedi kaj klinis sian kapon al la brako de la patrino. La patro sidis en la brakseĝo apud tableto, sur kiu staris cindrujo. Li mallerte tenis cigaron inter siaj fingroj. Tiam kaj tiam li metis ĝin al la buŝo kaj suĉis, sed venis tre malmulte da fumo. Unue li ne rimarkis tion, ĉar li estis tre ebria. Poste li plurfoje provis ĝin bruligi, sed ne sukcesis. Tiam li subite komencis blasfemi, ĵetis la cigaron en la cindrujon kaj bruligis novan. Tiu cigaro donis multan fumon, kaj la fumo iom vekis lin el lia inerta stato.

Li turnis la okulojn al sia familio, kaj lia vizaĝo esprimis rikanan malŝaton. Dum minutoj kuŝis malagrabla rideto sur la lipoj. Arne kaŝe rigardis lin, kaj la aspekto de la patro vekis ĉe li tiom da abomeno, ke li volis forkuri, sed li ne kuraĝis. Ploremo sufoke kunpremis lian gorĝon, sed li kunmordis la dentojn kaj silentis, ĉar li timis la patron.

Fine la patro komencis sin movi, kaj el lia gorĝo venis rikana, malagrabla rido.

– Kial vi sidas tiel silentaj kaj malgajaj? li demandis. Vi ne parolas al mi, kaj vi ne rigardas min! Sed mi komprenas, mi komprenas! Vi kredas, ke mi estas ebria, kaj vi malŝatas min. Tial vi ne parolas. Vere belaj kristnaskaj manieroj! Li subite elkriis teruran blasfemon kaj ŝanceliĝe ekstaris.

– Diru ion, respondu al mi, ĉar alie la diablo vin prenos! Li aspektis terure kolera, kaj Arne nevole ekkriis. La fratineto jam dormis, kaj tial ne rimarkis la aferon. Je la ekkrio li turnis sin al Arne. Dum kelkaj momentoj li silentis, kaj ŝajnis, ke li provas memorigi al si ion. Poste lia malagrabla rido ree eksonis.

– Aha, vi diablido, ĉu vi kredas, ke mi ne scias, kiu vi estas?

Kaj vi volis doni kristnaskodonacon al mi! Hahaha! Vi volis havi donacon de mi, vi diablido! Dum la tuta jaro vi ricevas vestojn kaj manĝaĵon kaj ĉion, kvankam ne estas mia devo doni tion al fremdaj idoj. Iru al via propra patro kaj petu pri kristnaskaj donacoj, sed ne venu al mi! La patrino ekstaris kaj metis sian manon sur lian brakon.

– Karlo, Karlo, ne parolu tiel! ŝi diris kun tremanta kaj arde petanta voĉo. Li forskuis ŝin per forta brakmovo kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera.

– Ĉu mi ne rajtas paroli kaj diri la veron en mia propra domo! Diablaj idiotoj vi estas!

Li ree turnis sin al Arne.

– Ĉu vi volas havi kristnaskodonacojn, ĉu vi volas? Nur diru! Lia vizaĝo ekflamis de kolerego, kaj li etendis siajn brakojn por kapti la knabon.

En la lasta momento Arne kun rapida movo klinis sin kaj forkuris sub la brako de la patro, kiu pro la ebrio movis sin mallerte. Pelata de timo kaj abomeno, li kuris tra la kuirejo, malfermis la pordon kaj saltis eksteren.

Li rigardis nek malantaŭen nek flanken kaj ne atentis pri la direkto. Regis lin neklara kaj terura sento, kiu estis pli forta kaj pli malagrabla ol nura timo pro vangofrapoj kaj vergado. Li kuris kiel eble plej rapide, nekonscia pri celo kaj senco.

Subite li ekhaltis. Antaŭ li levis sin la alta latbarilo de la industriejo kaj baris lian vojon en tiu direkto. Nur nun li rigardis malantaŭ sin. Kiam li vidis, ke neniu lin sekvas, li iom trankviliĝis. Li reiris kelkajn paŝojn kaj haltis sub la altaj piceoj.

Liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj kiam li okaze levis la rigardon al la brilanta plenluno, li ekvidis ion belan. Vidata tra la larmoj la lumo montris sin kiel amaso da belbrilaj kaj multkoloraj radioj, kiuj tremis kaj dancis en mirinda lumludo.

Li provis rigardi fikse kaj haltigi la tremadon de la radioj, por ke li povu pli longe rigardi iliajn belajn kolorojn. Momente li sukcesis, sed tuj la larmoj en liaj okuloj ektremis kaj la radioj rekomencis sian ludon.

Li forviŝis la larmojn kaj rigardis ĉirkaŭen. Sur la tero kuŝis netuŝita tavoleto da nova neĝo. La neĝokristaloj brilis kiel radiantaj steletoj. La salikaj arbustoj kaj la graciaj branĉoj de la betuloj estis kovritaj per brilaj haretoj de prujno. Nigra kaj kvieta fluis la rivero sude de la sablejo, kaj la lunlumo kuŝis sur ĝi kiel ora vojeto.

Li tute forgesis ĉion, kio ĵus okazis. Estis tiel silente, tiel mirinde bele. Kun retenita spiro li rigardis kaj rigardis. Estis kvazaŭ io nevidebla kaptus lin per feliĉiga, kortremiga ĉirkaŭpreno kaj portus lin alten kaj malproksimen, kiel la birdoj flugas ... Baldaŭ li tamen eksentis la malvarmon, kaj kiam li ekvidis la patrinon antaŭ la hejma pordo, li reiris al ŝi. Li ekmemoris pri la patro, pri liaj strangaj vortoj kaj lia timiga konduto. Sed tiujn pensojn tuj forigis la animpleniga travivaĵo apud la sablejo. Certe tiel sentis la paŝtistoj sur la herbejoj apud Betleĥemo, kiam en la nokto aperis la anĝeloj de Dio.

– Kien vi kuris? la patrino demandis plorvoĉe kaj kompate. Vi tuj devas enveni, alie vi malvarmumos.

– Sed mi ja ne povas eniri, pro patro.

– Li ekkuŝis sur la sofo en la ĉambro kaj eble jam dormas. Kiam mi vekos lin por enlitiĝo, li ne memoros plu pri la afero. Li ja estas ebria. Mi fermis la pordon inter la kuirejo kaj la ĉambro, kaj vi ne bezonas timi.

Ili eniris, kaj la patrino tuj komencis aranĝi la liton por Arne.

Ŝi konsterniĝis, kiam ŝi rigardis lian vizaĝon. Estis spuroj de larmoj en la okuloj kaj sur la vangoj, sed samtempe ĝi havis esprimon de serena kaj profunda feliĉo. Liaj okuloj forte brilis, kaj la buŝo estis duone malfermita, kvazaŭ li vidus ion rave belan.

– Kio okazis al vi? ŝi demandis mire kaj maltrankvile.

– Estis tiel bele, li diris. Neniam mi vidis ion tiel belan. Ŝi ne bone komprenis, kion li volas diri per tio, kaj ŝi fariĝis ankoraŭ pli maltrankvila.

– Eble vi estas malsana, vi malvarmumis, kiam vi estis ekstere?

– Ne, ne, mi tute ne estas malsana.

Ree li ekmemoris pri la vortoj de la patro.

– Patrino, patro diris, ke mi iru al mia propra patro. Ĉu li do ne estas mia patro? Ŝi rigardis lin malgaje kaj diris flustre:

– Ni nun ne parolu plu. Patro povus vekiĝi. Iru en la liton. Mi rakontos al vi poste.

* * *

Kiam li vekiĝis en la posta mateno, la taglumo jam venkis la persistan vintrokrepuskon. Tra la fenestro li vidis palan lumstrion brili sur la supro de prujnokovrita betulo malproksime sur la bordo de la rivero. La travivaĵoj de la pasinta vespero revekiĝis en lia interno.

Estis trankvile kaj agrable nun. La fajro murmuris hejmece en la forno, kaj la sono de kuiranta poto sonis kvazaŭ amika babileto. Patro jam estis en sia laboro, Eta dormis, kaj patrino sidis apud la fenestro kaj legis gazeton.

Kiam li pensis pri la pasinta vespero kaj ĝiaj malagrablaĵoj, vekiĝis en li deziro iri al Ajna kaj ludi kun ŝi. Ajna ĉiam estis afabla kaj bona. Certe estus agrable esti kun ŝi.

En la posta momento li ekmemoris, ke patrino devas klarigi al li la strangan aferon rilate lian patron.

– Patrino, venu al mi! Ŝi iris al lia lito, kaj li petis ŝin eksidi sur la litrando.

– Vi promesis paroli al mi pri mia patro. Nun faru tion. Ŝi provis eviti rektajn respondojn, sed li insiste ripetis sian demandon. Fine ŝi klarigis al li, ke ŝi antaŭ la edziniĝo kun lia nuna patro konis alian viron, kaj tiu nun loĝas en alia, malproksima loko. Ili ne fariĝis geedzoj, kaj jam antaŭ la naskiĝo de Arne tiu viro forveturis de la hejmloko.

– Ĉu li estis bona homo? Arne medite demandis.

– Jes, li estis bona ... sed ne tute. Li ja tamen forveturis kaj lasis nin solaj.

– Ĉu vi kredas, ke estus pli bone, se ni estus kun li anstataŭ kun mia nuna patro? Ŝiaj lipoj momente tremetis.

– Mi ne scias ... Eble estus pli bone, eble estus same. La interparoleto finiĝis. Poste Arne ree memoris pri Ajna.

– Patrino, mi volas iri al Ajna kaj Greta hodiaŭ kaj ludi kun ili.

– Estas kristnaskotago hodiaŭ. Tiam oni ordinare ne faras vizitojn por ne ĝeni dum la festo.

Kiam li insiste petis, ŝi tamen fine permesis. Li tuj saltis el la lito kaj komencis sin vesti.

Sur la strato li renkontis Johanon, kiu trenis post si sian sledeton. Li iris al dekliva strato por veturi tie, kaj li demandis, ĉu Arne volas kuniri. Arne diris, ke li iras al Ajna kaj Greta.

– Ĉu via patro estis malbona al vi hieraŭ? Johano poste demandis. Patrino rakontis. Viaj najbaroj aŭdis tra la muro, kiel li furiozis kaj diris al vi, ke vi iru al via propra patro.

Arne sentis piketon de honto.

– Li ja estis ebria, li diris.

– Ĉu li ne estas via vera patro? – Ne, li ne estas. Patrino rakontis al mi nur hodiaŭ. – Vi povas ĝoji, ke li ne estas via vera patro.

Arne havis la senton, ke la kamaradoj eble mokos lin, se ili ekscios pri tiu afero, kaj tial li petis Johanon ne paroli pri ĝi al iu.

– Estu trankvila. Mi ne estas klaĉulo.

Kaj poste li aldonis:

– Ĉu vi donis kristnaskodonacojn al Eta kaj viaj gepatroj?

– Ne, patro prenis ĉiun monon en mia ŝparujo, kaj tial nenion mi povis aĉeti. Sed li diris, ke li redonos la monon poste. Ĉu vi donis karton al via patrino.

– Jes.

– Kion ŝi diris?

– Ŝi ĝojis kaj dankis, sed ion alian ŝi ne diris.

* * *

Post tiu tempo Arne pli multe ludis kun Ajna kaj ŝia fratino ol kun la kamaradoj. Liaj kamaradoj en la posttagmezoj renkontiĝis por ludi sur la kortoj aŭ aliloke. Kiam ili eksciis, ke Arne ludas kun Ajna kaj Greta, ili mokis lin. En la lernejo ili rikane ridis al li kaj diris, ke li estas fianĉo de Ajna. Por inciti lin ili ankaŭ diris fantaziajn kaj malbelajn aferojn pri li kaj Ajna. Estis malagrable al li, kiam li estis kun ili, sed cetere li ne atentis pri ilia babilo.

Kun Johano li tamen ofte kunestis, kaj kelkfoje tiu estis kun li ĉe la knabinoj.

Ajna tre ŝatis desegni kaj havis farbokretojn kaj akvofarbojn. Ankaŭ Arne baldaŭ interesiĝis pri tiuj aferoj, kaj ofte ili pasigis la tutajn vesperojn apud malgranda tablo, kiu estis kovrita per paperoj, krajonoj, farbokretoj kaj aliaj necesaĵoj. Arne montris grandan talenton por tiuj okupoj, kaj lia intereso tiom kreskis, ke li plej ofte ne volis partopreni aliajn ludojn.

Iam en la printempo Ajna diris al li, ke li kunvenu al la dimanĉa lernejo. Li konsentis fari tion, sed volis kunvenigi ankaŭ Johanon.

La propono ne plaĉis al Johano. Li estis farinta al si fiŝvergon, kaj pasigis la vesperojn kaj tutajn dimanĉojn ĉe la rivero. Kelkfoje li estis tute sola, kelkfoje en okaza akompano de kelkaj aliaj silentaj aŭ singarde flustrantaj kamaradoj, kiuj medite kaj en trankvila atendo rigardis la flosetojn de siaj fadenoj.

– Mi diras al vi, ke estas multe pli agrable ĉe la rivero. Estus pli bone, ke vi irus kun mi ol en la dimanĉan lernejon. Cetere mi ne ŝatas iri tien. Se mi iras al lernejo ses tagojn en la semajno, mi volas esti libera almenaŭ dimanĉe.

Tiu rezonado ŝajnis al Arne tute prava kaj iom malgrandigis lian intereson por la afero. Li tamen kuniris, ĉar li ne volis rompi sian promeson al Ajna. Li estis ankaŭ scivola pri la vivo en tiu lernejo.

Estis brila mateno en majo. Ili iris laŭ sia propra longa strato, kie infanoj ludis sur la kortoj kaj dimanĉvestitaj laboristoj sidis babilante sur la benkoj antaŭ la pordoj. El la malfermitaj fenestroj venis odoro de preparata manĝaĵo. Same estis ĉe apudaj kaj transversaj stratoj. Sur la florbedoj brilis kelkloke la ruĝaj kapoj de tulipoj, kelkloke aliaj bulbaj floroj kun blua aŭ blanka koloroj. Reviviĝis kaj komencis verdiĝi arbustoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj dormis dum la vintro, kaj la delikata verdo de la betuloj alte super la kapoj ŝvebis kiel graciaj vualoj sub la bluega ĉielo. Paseroj saltetis kiel stratbuboj en la polvo, motaciloj kun tremantaj vostoj belpaŝetis kiel junaj fraŭlinoj, kaj fringoj kaj sturnoj faris koncerton inter la novnaskitaj folioj de la betuloj.

Post la fino de la longa strato ili venis al arbaro de maldense starantaj betuloj kun altaj kaj kretoblankaj trunkoj. Ankaŭ ili portis la delikatan teksaĵon de frua printempo, kaj la kantado de la birdoj kaskade plenigis la aeron per vibrantaj tonoj.

Sur la tero etendis sin tra la tuta arbaro tapiŝo de blankaj anemonoj, miloj kaj miloj da floretoj, kiuj trabreĉis la tavolon de grizbrunaj, mortintaj herboj kaj levis siajn verdajn foliojn kaj neĝoblankajn kapojn al la suno.

Kiam Arne ekvidis la florojn, li malrapidigis siajn paŝojn, kaj baldaŭ haltis.

– Mi volas resti tie ĉi kaj rigardi la florojn, li diris. Ni povos iri al la dimanĉa lernejo alian fojon.

Sed Ajna diris, ke li devas kuniri. Kune kun aliaj infanoj, kiuj nun venis, ili pluiris sur la vojo. Baldaŭ ili venis al ruĝa, ligna domo kun multaj kaj altaj fenestroj. Ĝi iom similis al lernejo.

– Tio estas preĝejo de unu parto de la religiuloj, diris Ajna, kaj tie estas pli agrable ol en la vera preĝejo.

Antaŭ la fermita pordo atendis multaj infanoj, la knaboj en helaj, someraj bluzoj kaj la knabinoj en maldikaj, freŝkoloraj robetoj. Ĉiuj havis malgrandajn tekstlibrojn en la manoj.

Venis du viroj. Unu estis nealta kaj havis mallongan ruĝetan barbon, la alia estis alta kaj lia barbo longa kaj nigra. Ili salutis afable kaj malfermis la pordon.

Ili venis en grandan salonon kun multaj benkoj ambaŭflanke de meza trairejo. En angulo staris alta fera forno. Flanke de malgranda pupitro en la fono troviĝis orgeno. Alte sur la fona muro estis granda, nigra tabulo kun blankaj literoj: Jesuo bonvenigas vin.

Post kanto kaj preĝo la leciono komenciĝis. Ĝi plaĉis al Arne. La viro kun la ruĝeta barbo instruis. Li parolis simple kaj tute nature kiel aliaj homoj, ne tiel digne kaj tede kiel la instruistino. Kiam la instruistino parolis pri la bibliaj figuroj, oni povis bone kompreni kaj imagi ĉion, sed estis kvazaŭ rakonto pri fremda mondo. Kiam tiu viro parolis, oni ricevis la impreson, ke Jesuo kaj la anĝeloj kaj Moseo kaj Davido kaj ĉiuj aliaj bibliaj personoj estas liaj intimaj konatoj, kiujn li renkontas preskaŭ ĉiutage.

Plej multaj infanoj estis pli atentemaj ol en la ordinara lernejo. Kiam la instruisto ion demandis, ĉiu tuj levis sian manon. Nur kelkaj iom pli aĝaj knaboj estis foje okupitaj de siaj privataj aferoj malantaŭ la dorsoj de aliaj, sed ili ne faris bruon.

Post la leciono ili ree kantis. Poste la alia instruisto faris rakonton, kaj antaŭ la fino la infanoj ricevis gazetojn kun rakontoj kaj bildoj.

Elirinte la infanoj komencis rigardi siajn gazetojn kaj interbabilis. Dume la instruistoj preterpasis ilin kaj baldaŭ malaperis.

Arne iris kune kun Ajna, tre malrapide, ĉar li volis bone rigardi la florojn, por ke li povu fari bildon hejme ĉe Ajna.

Subite kelkaj knaboj el la mezaj kaj altaj klasoj de la lernejo venis inter lin kaj Ajnan kaj faris rondon ĉirkaŭ li.

Arne konis ilin el la lernejo. El ili unu estis filo de la ruĝbarba instruisto, du estis filoj de la nigrobarba. Ankaŭ kelkaj aliaj ĉeestis.

Tiuj knaboj ordinare estis sufiĉe ĝentilmanieraj. Ili ne timigis aŭ batis kaj neniam blasfemis. Sed ili tre multe parolis pri la intimaj korpopartoj de viroj kaj virinoj kaj pri aliaj tiaj aferoj.

– Ĉu Ajna vere estas via fianĉino? demandis Petro, la pli aĝa el la du filoj de la nigrobarba instruisto.

Arne silentis kaj volis foriri, sed ili baris lian vojon.

– Tion vi ja povas diri al ni! aldonis Paŭlo, lia frato. Pro tio vi ja ne bezonas honti.

Arne silentis.

– Oni diras, ke vi kuŝis kun ŝi inter la arbustoj apud la sablejo, daŭrigis Petro. Rakontu al ni, ĉu tio estas vero! Ajna staris tuj apude kaj aŭdis ĉion. Ŝi ekkoleris, la vangoj flamis ruĝe, kaj estis larmoj en ŝiaj okuloj.

– Lasu lin! ŝi diris ordone. Vi estas stultaj, estas malĝentilaj. Kion dirus via patro, se mi rakontus al li, ke vi parolas tiel? Ili nur ridis al ŝi.

– Ĉu ne estas vere? ili demandis.

Poste ili ree turnis sin al Arne.

– Ĉu vi iam diris la vorton – ? Petro demandis, dirante vulgaran nomon de virina seksorgano.

La knaboj parolis tute afable kaj sen ia ajn minaco en la voĉo. Arne fartis tre malbone. Li havis deziron bati ilin, sed li estis tro malforta kompare al ili. Li volis plori kaj krii por helpo por liberiĝi de ili, sed samtempe li hontis uzi tiajn rimedojn. Tial li persiste silentis kaj rigardis al la tero.

– Vi estas strangulo, diris Paŭlo. Diru almenaŭ tiun vorton, kaj poste vi povos iri.

Ajna provis silentigi ilin, sed estis vane. Ili same insiste kaj same afablatone ripetis siajn demandojn kaj instigojn.

Fine Arne ne eltenis plu. Liaj lipoj komencis tremi, kaj larmoj aperis en la okuloj. Tiam Harry, la filo de la ruĝbarba instruisto, finis la aferon.

– Ne ploru! Ni ja ne volas fari malbonon al vi. Knaboj, lasu lin! Li ja ne volas.

Ili lasis lin foriri, sed samtempe Petro diris:

– Ĉu vere vi hontas diri tiun vorton! Tamen vi jam estas granda knabo kaj vizitas la lernejon. Strangulo vi estas.

Ajna kaj Arne rapide forkuris de la knaboj. Pri la belaj floroj ili ne pensis plu. Nur kiam ili venis al sia propra strato, ili malrapidigis la paŝojn. Dum la tuta kuro Arne ne rigardis Ajnan. Kvankam li ne faris ion hontindan, li hontis. Li hontis pro tio, ke la knaboj parolis tiamaniere. Li hontis pro tio, ke tiuj pli aĝaj kaj pli fortaj kamaradoj provis devigi lin.

– Ajna! li diris mallaŭte, kiam ili atingis sian straton kaj haltis post la kuro.

– Jes?

– Ĉu vi malŝatas min?

– Kion vi diras? Kial mi malŝatu vin? Vi agis kiel brava knabo. Vin mi devas pli multe ŝati.

Tio iom konsolis lin, kvankam Ajna ne komprenis lian senton kaj li mem ne povis ĝin esprimi.

– Ĉu vi do volas esti mia amikino ankaŭ poste? li murmuris kaj hezite ŝin ekrigardis.

– Sed kompreneble. Kial vi demandas tiel? Ni havu nian rondon, kaj ni ne havu ion komunan kun tiuj knaboj.

– Mi ne volas iri plu al la dimanĉa lernejo.

– Ni tamen povos iri. Ni povos eviti ilin kaj iri kune kun la instruistoj. Kaj eble ili ne atakos vin plu.

* * *

Estis en la mezo de aŭgusto, la lasta semajno de la somera libertempo. Iun matenon Arne frue iris al la sablejo. Tie Johano kaj li konstruis tendon sub la piceoj. Ili faris ĝin el stangetoj kaj malnovaj sakoj.

Arne forŝovis la pordosakon kaj eksidis tie. Antaŭ sin li metis malnovan margarinan keston, kiun ili uzis kiel seĝon aŭ tablon aŭ por aliaj bezonoj. El sub la bluzo li prenis lernejan kalkulkajeron kaj metis ĝin sur la keston. Poste li prenis krajonon kaj gumon el la poŝo.

Tiel li ofte eliris por esti tute sola, kiam li desegnis. Neniu sciis pri tio, eĉ ne Ajna aŭ Johano. Foje li faris fantaziajn bildojn, foje li provis desegni ion en la ĉirkaŭaĵo. Tiujn bildojn li zorge kaŝis kaj nek Ajna nek Johano vidis ilin.

Kiam li sidis tie ĉe sia laboreto venis Ajna. Ŝi aspektis tiel strange, ke li forgesis kaŝi la desegnolibron. Ŝi plorsingultis, la vizaĝo havis sulkojn kaj estis tute ruĝa de ploro, la haroj ne estis kombitaj.

Ŝi nenion diris, sed ŝi iris en la tendon. Tie ŝi eksidis sur la tero, kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj ploris ankoraŭ pli forte.

– Ajna, kio okazis, kial vi ploras tiel? li demandis maltrankvile kaj kompate.

Ŝi nur ploris. Ŝajnis, ke ŝi ne aŭdas lin aŭ tute ne atentas pri li.

Li plurfoje kaj pete ripetis la demandon, sed estis vane. Tiam li provis delikate formovi ŝiajn manojn de la vizaĝo.

– Vi estas bona, sed lasu min, ŝi tiam diris. Mi ne povas paroli pri tio.

Ŝi ree kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj sidis, kvazaŭ ŝi estus tute sola en sia ĉagreno.

Arne ne sciis kion fari. Li kompatis ŝin sed ne povis sin konsoli. Estis malagrable. Pri desegnado li ne pensis plu, kaj li ankaŭ ne volis foriri de ŝi. Tial li restis, rigardante ŝin kaj atendante la finon de la ploro.

Dum li sidis tiel, ekkaptis lin stranga sento. La figuro estis tiel kortuŝa, kaj samtempe ŝia pozicio estis tiel bela kaj facila por desegno. Certe fariĝus bela desegno el tio – la manoj premitaj al la vizaĝo, la simpla ruĝa robeto, la senordaj haroj, la klinitaj dorso kaj nuko.

La imago pri tiu desegno tiel kaptis lian intereson, ke li preskaŭ forgesis sian ĉagrenon. Image li jam fiksis la liniojn sur paperon. Nur kiam li nevole etendis sian manon al la krajono, li ekkonsciis pri tiu sento kaj ekhontis.

Ree li provis forigi ŝiajn manojn de la vizaĝo.

– Ajna, mi ja estas via amiko. Ĉu mi ne estas?

– Jes.

– Kaj vi ĉiam estis tie bona al mi ... kiam mi eksciis, ke mi ne havas patron, kiam patro estis malbona al mi, kaj kiam estis malagrable hejme. Kial vi nun ne volas diri al mi, kial vi tiel ploras? Ŝi iom rektigis sin, viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko kaj poste rigardis lin kun senespere malgaja mieno.

– Vi estas mia amiko, kaj vi parolis al mi pri ĉio. Sed ĉu vi promesas, ke vi al neniu diros tion, ankaŭ ne al Johano?

– Jes, mi ne diros.

Ŝi rakontis, malrapide kaj balbute:

– Mi vekiĝis en la nokto, aŭ eble estis tre frue en la mateno. Mi estas sola en mia lito, Greta estas for kun avinjo. Ili vizitas onklon, vi ja scias. Tial patrino kaj mi estas solaj hejme. La rulkurteno estis mallevita, kaj tial estis iom malhele en la ĉambro. Tamen mi tuj ekvidis, ke viro sidas sur la litrando ĉe patrino, kaj li estis kliniĝinta super ŝi. Mi rigidiĝis pro timo, ĉar mi kredis, ke estas murdisto. Mi volis ekkrii, por ke li ne mortigu patrinon, sed tute samtempe patrino flustris al li: “Vi devas esti tute silenta, por ke la knabino ne vekiĝu! Kaj nun vi devas tuj foriri, antaŭ ol homoj vidos vin.” Poste li ekstaris kaj patrino ellitiĝis. Patrino kisis lin kaj malfermis al li la pordon kaj li eliris. Poste ŝi ree ekkuŝis.

Mi kuŝis tute senmova. Mi ne kuraĝis min movi, kaj mi devis kunmordi la dentojn por ne ekplori. Antaŭ ol kuŝiĝi patrino venis al mia lito kaj rigardis min. Tiam mi fermis la okulojn kaj ŝajnigis, ke mi dormas. Ŝi certe kredis tion, ĉar ŝi tuj foriris. Kaj eble ŝi ne vidis bone pro la malheleto.

Nur kiam mi aŭdis, ke patrino ekdormas, mi kuraĝis plori. Mi volvis la kovrilon tute ĉirkaŭ min kaj silente ploris, ĝis mi ekdormis. Kiam mi vekiĝis, patrino jam estis foririnta al sia laboro. Estis stranga, malagrabla rakonto. Ĝis nun Arne tre ŝatis la patrinon de Ajna. Tiu hejmo ŝajnis al li pli feliĉa ol aliaj, kiujn li konis.

– Sed via patrino ja ĉiam estis tiel bona. Ŝi instruis al vi preĝojn kaj kantojn kaj ĉion bonan.

– Patrino ĉiam estis bona al ni. Sed ŝi tamen ne estis kiel avinjo. Patrino ĉiam pensas pri tio, ke ni havu belajn vestojn, kaj pri aliaj tiaj aferoj, kaj ŝi ĉiam estas tre afabla. Sed avinjo parolas kun ni pri ĉiuj aferoj, kaj estas ŝi, kiu instruas nin.

Medite ŝi daŭrigis:

– Avinjo havis multajn ĉagrenojn. Ŝi rakontis al ni pri avo. Mi estis naskita, kiam li mortis, sed mi ne memoras lin. Tiam estis tre malfacile, ĉar oni volis sendi avinjon kaj min al la malriĉulejo. Sed avino ne volis. Ŝi diris, ke ŝi volas vivteni sin per propra laboro. Ŝi komencis triki kaj kudri por aliaj homoj, kiel ŝi ankoraŭ faras, kaj ankaŭ patrino komencis labori. Tiam oni permesis al ni resti. Kaj poste naskiĝis Greta. Mi memoras, kiam ŝi kuŝis en lulilo.

– Kiu estis la viro, kiu estis ĉe via patrino? Arne demandis. – Mi ne scias, mi ne konas lin.

– Ĉu eble estis via ... via patro? Venis esprimo de granda malŝato en la vizaĝon de Ajna, kaj ŝi ree forte ekploris.

– Ne, ne! ŝi diris sovaĝe. Mi ne volas havi patron. Antaŭe mi fantaziis pri patro, sed nun mi ne volas havi patron. Estus plej bone, se estus nur avinjo kaj ni. Nun mi ne povas paroli kun patrino kiel antaŭe. Se avinjo kaj Greta nur venus hejmen! Ree ŝi sidis kiel antaŭe, ploris kaj ne parolis plu. Arne karesetis ŝiajn manojn, kiel ŝi iam karesis la manojn de Johano.

– Ni tamen estu geamikoj. Ajna! Ni estu bonaj unu al la alia, kaj ni havu nian propran rondon. Avinjo ja estas bona, ankaŭ Greta kaj Johano.

Subite li ekmemoris sian desegnokajeron. Li prenis ĝin kaj etendis ĝin al ŝi.

– Ĉu vi volas havi tiujn desegnojn? li demandis preskaŭ pete. Neniu vidis ilin antaŭe.

* * *

En vendreda vespero kelkajn semajnojn poste la patrino de Ajna diris al ŝi en sekretplena kaj gaja tono:

– Morgaŭ ni havos viziton.

– Kiu venos? Ajna mire demandis.

– Venos sinjoro! Ajna ekhavis malgajigan antaŭsenton kaj nenion diris. La patrino rigardis ŝin per petolaj rigardoj kaj diris:

– Ĉu vi ne estas scivola? Ĉu vi ne volas scii, kiu estas tiu sinjoro? – Kiu li do estas? Ajna mallaŭte demandis, kaj ŝia vizaĝo estis ploreme malgaja.

– Estas via patro! La lipoj de Ajna ektremetis.

– Vi diras nenion, kaj vi aspektas, kvazaŭ temus pri granda malfeliĉo! Vi devas ĝoji, ke li revenis. Nun ni ĉiam vivos kune kun li. Ĉu vi ne ĝojas pro tio? – Kial li ne venis al ni pli frue, kiam mi ankoraŭ estis malgranda? – Ĉar li veturis al Ameriko por akiri por si kaj ni multan monon. Nur nun li revenis.

Ajna momente forgesis sian malgajan senton.

– Ĉu estas vere? Kial vi ne parolis pri tio pli frue? Kaj ĉu li nun estas riĉa? – Li ne estas riĉa, li ne akiris multe da mono. Iomete li tamen ŝparis, kaj nun li havas bonan laboron kiel ĉarpentisto tie ĉi en Torento. La novaĵo jam ŝajnis al Ajna pli bonpromesa, sed subite alia penso ĵetis ombron en ŝian animon.

– Sed Greta ... ĉu li estas patro ankaŭ de Greta?

La patrino ekridis.

– Sed kompreneble! Kiel stulte vi demandas. Vi ja estas fratinoj, kaj kompreneble fratinoj havas la saman patron.

– Ne estas tiel ĉiam. Arne kaj Eta estas gefratoj, tamen ili ne havas la saman patron. La patro de Arne loĝas aliloke, kaj li eĉ ne konas lin.

– Jes, estas vere, sed tio estas alia afero. Vi ambaŭ havas la saman patron.

En la posta mateno, kiam la patrino jam iris al sia laboro, Ajna demandis la avinon pri tiuj novaj konsternaj aferoj.

– Ĉu vi konas nian patron?

– Jes, li ofte estis tie ĉi antaŭ via naskiĝo kaj ankaŭ poste, sed tiam vi estis tre malgranda. Tial vi ne povas memori lin. Antaŭ la naskiĝo de Greta li veturis al Ameriko.

– Ĉu li estas bona homo?

– Nu, li ŝajnas esti, kiel homoj ordinare estas. Sed tre afabla li ĉiam estis.

– Kaj ĉu vi ŝatas, ke li nun revenis kaj ĉiam vivos kune kun ni? Ĉu vi kredas, ke tio estas bona? Momente la trikiloj haltis inter la fingroj de la avino. Ŝi rigardis Ajnan per esploreta rigardo. Ŝi ne tuj respondis, kaj Ajna demande fiksis siajn okulojn al ŝi.

– Ĉu vi ne ŝatas ricevi patron?

– Mi ne scias, estas strange.

– Povas esti. Ni esperu, ke ĉio estos bona.

– Sed vi devos resti ĉe ni, avinjo!

– Jes, espereble mi restos.

– Kial vi ne parolis pri patro antaŭe, nek vi nek patrino?

– Nu, ni ne volis vin malgajigi. Ni kredis, ke li ne revenos, kaj tiam estus pli bone ne paroli pri la afero. Tial mi diris nur, ke vi ne estu malgaja pro tio, ke vi estas senpatra, ĉar vi tamen havas bonan patron en la ĉielo.

Kiam Ajna posttagmeze revenis el la lernejo, la avino estis zorge puriginta la ĉambron. Sur la du tabloj kuŝis freŝaj tukoj kaj freŝaj kurtenoj pendis antaŭ la fenestroj. Ĉio estis en preskaŭ pedanta ordo. Nun ŝi bakis. Krom la ordinara kafopano ŝi faris ankaŭ diversajn kukojn kaj torton.

Purigado kaj bakado okazis ĉiusabate. Tamen tio nun faris specialan impreson al Ajna. Estis kvazaŭ ĉio okazus nur por soleni la alvenon de ŝia patro.

Ŝi kunprenis Gretan kaj iris al la sablejo. Tie staris ankoraŭ la saktendo, kaj en ĝi troviĝis kelkaj simplaj ludiloj. – Jam venis la aŭtuno. La betuloj flaviĝis, kaj malproksime sur la orientaj altaĵoj sorparboj brilis per sangoruĝa koloro inter la flavo de la betuloj kaj la malhela verdo de pinoj kaj piceoj.

Ili estis tie la tutan posttagmezon. Kiel en pasintaj tagoj, ili ludis per skatoletoj kaj sablo. Ili faris kukojn kaj diversajn manĝaĵojn, metis florojn en rompitajn glasojn kaj belaranĝis la porcelanajn pecetojn, kiuj servis kiel ornamaĵo.

Greta estis tute okupita de la ludo, sed Ajna pensis pri la renkonto kun la patro.

– Je la sepa patro venos al ni, ŝi fine diris. Ĉu vi ŝatas tion? Greta momente lasis la ludilojn kaj enpense direktis siajn grandajn, bluajn okulojn al Ajna.

– Ĉu vi?

– Mi ne scias. Ni ja ne konas lin.

– Patrino diris, ke li estas tre afabla, kaj ke li donos al ni belajn vestojn kaj belajn ludilojn. Ĉu vi kredas, ke li faros tion?

– Povas esti. Mi ne scias.

Greta ree komencis ludi. Ajna rigardis ŝin sen partopreni la ludon. Subite ŝi eksentis, ke Greta ankoraŭ ne povas percepti tiujn aferojn same kiel ŝi. Ŝi ne komprenas, ke estas strange, ke patro venas al siaj infanoj kaj ilia patrino nur post tiom da tempo. Kaj ŝi ne scias pri la nokta vizito de la fremdulo.

Ŝin kaptis prema sento de soleco. Venis la vespero. La knabinoj surhavis siajn plej belajn robetojn, kaj iliaj haroj estis zorge aranĝitaj de la patrino. Tremetiga atendo plenigis Ajnan, kaj ambaŭ sidis kvazaŭ parade sur la sofo, rigardis fabelolibron kaj interflustretis.

La patrino portis belan robon, kiun ŝi nur hodiaŭ alportis de la kudristino. Ŝi ĉirkaŭpaŝetis en la ĉambro, ordigis la kafotablon, aranĝis kaj rearanĝis diversajn objektetojn sur la komodo kaj aliloke. Dume ŝi kantetis preskaŭ seninterrompe. Ŝia vizaĝo radiis de ĝojo, kaj ruĝaj rozoj floris sur ŝiaj vangoj. Nur avinjo ŝajnis esti en sia ordinara humoro. Ŝi sidis tute trankvile kaj legis gazeton sur sia ordinara loko apud angula tableto. Lavinte la vazojn post la vespermanĝo ŝi kiel ordinare tuj prenis sian triklaboron, sed tiam la patrino diris, ke nun ŝi ne devas labori.

La murhorloĝo batis la sepan horon. Ajna sidis kiel timema birdo sur sia loko, kaj ree kaj ree ŝiaj rigardoj ŝtelkuris al la pordo.

Post kelkaj minutoj sonis frapeto. La pordo malfermiĝis. Aperis altkreska, fortika viro en eleganta kostumo. La bela, firmlinia vizaĝo estis sanofreŝa kaj gaja. Lia unua rigardo direktis sin al la knabinoj. Ajna vidis rekte en liajn okulojn. Ili estis brile brunaj kaj havis esprimon, kiu kvazaŭ altiris ŝin al li, sed samtempe ne tute plaĉis al ŝi.

Li salutis ridetante kaj montris sendifektajn vicojn da fortaj, flaveblankaj dentoj. La patrino tuj alkuris kaj prenis lian manon, kiun ŝi longe premis inter ambaŭ siaj. Formetinte sian ĉapelon kaj kestan gramofonon, kiun li kunportis, li iris saluti la avinon. Li tiam turnis la dorson al la knabinoj, kaj kiam Ajna vidis la fortikajn ŝultrojn, ŝi tuj rekonis ilin. Estis la samaj, kiujn ŝi vidis en tiu nokto antaŭ kelkaj semajnoj.

Poste li turnis sin al la knabinoj. Li ridis gaje kaj afable, kaj subite li etendis siajn brakojn, prenis Ajnan per unu kaj Gretan per la alia kaj levis ilin preskaŭ al la plafono.

– Hej, knabinetoj! li diris. Kion vi diras pri tio, ke nekonata sinjoro venas al vi kaj prezentas sin kiel via patro? Li residigis ilin sur la sofon kaj prenis lokon apud ili.

– Kaj vi, Ajna, jam estas granda fraŭlineto. Mi esperas, ke vi almenaŭ ne timas min. Kvankam vi ne vidis min antaŭe, vi ja scias, kiu mi estas. Mi ne estas danĝera persono.

Greta rigardis lin esplorete, kaj hezita rideto ekludis ĉirkaŭ ŝiaj duonfermitaj lipoj. Ajna estis reteniĝema. La paleta vizaĝo estis tute senmova, kaj la violaj okuloj rigardis lin per fuĝema sed penetrema rigardo.

– Nu, nu, li diris, certe ni estos bonaj amikoj, kiam ni jam kutimiĝis unu al la alia. Sed jen, mi preskaŭ forgesis tion, jen estas io, kio eble plaĉas al vi.

Li prenis el la poŝo kaj prezentis al ili papersaketon kun ĉokoladaj bombonoj de la plej bona speco. Tiajn ili antaŭe vidis nur en la sukeraĵejoj.

Dankemaj rigardoj kaj gracietaj genufleksoj rekompencis lin pro la donaco. Li frapete karesis iliajn kapojn kaj poste turnis sian atenton al la patrino kaj la avino.

– Jen mi do estas tie ĉi post longa foresto! Mi ĝojas, ke mi estas hejme, kaj ke povas fariĝi ordo en la vivo.

La patrino dume enverŝis kafon, kaj ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la tablo. La knabinoj silentis, kaŝrigardetis la patron kaj aŭskultis al la interparolo.

Kiam la patrino replenigis la tasojn, la patro subite diris: – Mi kunprenis boteleton da likvoro. Mi ne scias, ĉu vi ŝatas tion, diru do senĝene. Se vi ŝatas, bone, cetere estas ja nur sinjorina trinkaĵo. Se vi ne ŝatas, ankaŭ bone. Tiam ni lasos ĝin.

– Nu, kompreneble! la patrino diris kaj prenis kelkajn glasetojn el la ŝranko.

El interna poŝo de la jako li aperigis platan botelon kun bele ruĝa enhavo. Li plenigis la glasetojn.

– Sed estas nur tri glasoj? Ankaŭ la knabinoj devas partopreni!

– Sed ne! kontraŭis la avino. Estas tamen alkoholo. Ili ne devas trinki.

– Stultaĵo, avinjo! Ne estas alkoholo, eĉ ne alkoholeto, estas por sinjorinoj kaj knabinetoj. Kaj ĉu ne estas granda momento? Ni devas ĝin festi kune, la knabinetoj ne rajtas fuŝi. Anna, donu glasojn! Li parolis gaje, bonhumore, kun venka persvado. La lastajn vortojn li direktis al la patrino, kiu sen kontraŭdiroj alportis ankoraŭ du glasojn.

– Ne gravas, patrino, ŝi diris, estas ja nenio danĝera. Timoprema sento kaptis Ajnan, kiam ŝi ekkomprenis, ke la patro volas, ke ŝi trinku de la ruĝa fluidaĵo. Kiam la patro etendis la manon por verŝi likvoron en la du novajn glasojn, ŝi tuŝis lian manon kaj diris duonlaŭte, kun ruĝiĝanta kaj konfuzita vizaĝo:

– Mi ne volas havi ... Li turnis sin kaj demande ŝin rigardis, sen ŝanĝi sian gajan mienon.

– Ne volas havi? Sed kial? Tio gustas bone!

– Sed mi ne volas havi ... Estas tamen alkoholo.

La vizaĝo tute ruĝiĝis kaj ŝia voĉo sonis petplene.

Li ekridis brue, tamen bonvole.

– Alkoholo! Preskaŭ neniom. Ne povus ebriigi muŝeton. Vidu, tio ĉi ne estas brando aŭ konjako sed likvoro, dolĉa kaj milda trinkaĵo, kian trinkas la sinjorinoj.

– Sed mi ne volas, mi ne volas.

– Ĉu vi apartenas al iu abstinenca societo kaj faris promeson?

– Ne, sed ...

– Nu, vi do ne faras ion malhonestan. Kaj vi faros nenion malbonan, nek al aliaj nek al vi mem. Li plenigis la glasojn duone.

– Se ŝi ne volas, ne devigu ŝin, la avino diris.

– Kompreneble ne. Mi tute ne volas devigi. Sed vi komprenas – li turnis sin al Ajna – ke mi tre ĝojas pro la rekuniĝo kun vi kaj via patrino, kaj tial mi ŝatus, se vi almenaŭ tostus kun mi. Oni faras tiel je gajaj okazoj, vi komprenas.

Li prenis sian glason, kaj la virinoj prenis la siajn. Greta vigle kaptis la sian kaj tuj komencis gustumeti. Hezite, kvazaŭ duonkonscie, Ajna etendis la manon kaj prenis la glason.

– Por komuna feliĉo! li diris ridetante kaj gustumetis la enhavon de sia glaso. Ankaŭ la aliaj metis la glasojn al la lipoj. Sed subite Ajna per decida movo remetis la glason sur la pleton, foriris de sia loko kaj eksidis apud la angula tablo de la avino. La vizaĝon ŝi forturnis.

Fariĝis momenta silento. La du virinoj en ioma konfuzo rigardis unu la alian kaj la viron. Tiu tamen ne perdis sian trankvilon. Ridetante kiel antaŭe li postiris Ajnan, karesis ŝian kapon kaj diris:

– Nunu, Ajneto, ne pensu malbone pri mi! Ne ĉagreniĝu! Mi tute ne volas devigi vin trinki, mi ne volas fari al vi malagrablaĵon. Ni estu amikoj kaj forgesu tion. Revenu al viaj kafo kaj la kukoj.

Ajna sentis iom krudan grandan manon movi sin sur la kapo, kaj kvazaŭ io malagrabla elfluis de la mano kaj vekis en ŝi senton de malŝato. Ŝi havis fortan emon forpuŝi la manon kaj tute kaŝi sian vizaĝon. Tamen ŝi ne faris tion. Nelonge ŝi restis tute senmova. Poste ŝi malrapide turnis sin kaj reiris al la tablo.

– Nu nu, do estas ree bone, li diris kaj kapklinetis kontente. Ni ree estas amikoj, ĉu ne? Ajna levis la okulojn. Ŝi rigardis rekte en lian vizaĝon, kaj pala rideto aperis sur ŝiaj lipoj.

– Jes ... Nun Greta miksis sin en la aferon.

– Kial vi estas tiel stulta kaj ne trinkas? Gustas tre bone. Vi estas stranga.

– Ŝi ja ne volas, diris la patro afable al Greta. Do ni ne devigu ŝin.

Poste li demandis, ĉu li rajtas fumi, kaj bruligis cigaredon.

Farinte tion li funkciigis la gramofonon. Eksonis moderna dancmuziko, kaj iu miaŭanta voĉo kantis ion en fremda lingvo.

– Vi ne havas radion? li diris. Tion ni nepre tuj havigu. Li surmetis novan diskon kaj daŭrigis:

– Jes, tion mi preskaŭ forgesis diri. Mi parolis kun la ĉefo hodiaŭ. Post tri semajnoj fariĝos libera loĝejo nro 46, vi ja scias. Mi rigardis ĝin, nu, ĝi estas ja proksimume kiel ĉiuj aliaj apartamentoj. Estas du florbedoj kaj terpeco por legomoj tie. Tio estas bona. Iom pli oni povos aldoni, estas ja neokupita tero tie.

La patrino tre interesiĝis, Greta scivole demandis kaj babiletis, kaj eĉ avino montris intereson por tio.

Ajna silentis. Ŝi rigardis de unu al alia, ridetis kaj penis montri gajan aspekton. Ĉio ŝajnis al ŝi fremda kaj stranga. Venas tiu sinjoro kaj nepre volas, ke ŝi trinku likvoron. Estas strange, eĉ avinjo trinkas. Li plenigas la ĉambron per fumo, kiu malagrable tiklas ŝiajn nazon kaj gorĝon. Dum li prizorgas la gramofonon, fumas kaj babilas, li la tutan tempon tenas la brakon ĉirkaŭ la talio de la patrino, tiklas ŝin kaj havas manierojn, kiuj malagrable impresas.

Ŝiaj pensoj ĉirkaŭvagis, sed ili ne trovis fiksan punkton kaj ree returnis sin al la stranga realeco.

– Do ĉio estas en ordo, la patro diris. Lunde ni iros al la pastro por sciigi, ke ni deziras geedziĝi. Post kvar semajnoj ni geedziĝos kaj ekloĝos en 46.

Dume li duone rigardis Ajnan, kiu kaŝrigardis lin per demanda mieno.

– Nu, kion vi volas diri, Ajneto. Ĉu vi ankoraŭ malĝojas? Vi estas tiel silenta.

– Ŝi estas silentema, senkulpigis la patrino.

– Mi nur volis demandi, sinj ... ĉu, ĉu Arne rajtos veni al ni, kiam ni venos al la nova loĝejo.

– Kiu estas Arne? Ĉu vi jam havas fianĉon?

Li levis sian fingron minace.

Kontraŭvole ŝi ekridetis.

– Arne estas nia kamarado. Li ludas kun ni, kaj li povas desegni tiel bone.

– Nu, kompreneble li povas viziti vin kiom ajn! Kial ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas tiel terura persono?

– Ne ... mi nur volis demandi ...

* * *

Estis dimanĉa mateno en la fino de majo. Johano sidis sur la sofo kaj faris farunpaston en kafotaso. Estis por la fiŝado. Kiam li volis kapti plotojn kaj alburnojn, li metis pastan buleton sur la hokon.

La patrino staris apud la forno kaj lavis la vazaron post la matenmanĝo. Eriko sidis ĉe la tablo. La supra parto de la korpo estis tute nuda, antaŭ li staris spegulo, kaj kun certa digno li movis razilon sur siaj vangoj.

Elsa, la fratino, ankoraŭ restis en la lito de la alia ĉambro. Tra la malfermita pordo ŝi ekvidis, kiam Ejnar, la frato inter ŝi kaj Johano, prenis broson kaj ciron por ciri siajn ŝuojn.

– Ejnar, ŝi vokis per iom flata voĉo, venu kaj prenu ankaŭ miajn ŝuojn por purigo.

– Vi povas mem purigi viajn ŝuojn anstataŭ kuŝi ĝis tagmezo, respondis Ejnar akre kaj eliris sur la peronon.

– Jes, ellitiĝu! aldonis la patrino. Ni jam manĝis, sed vi ankoraŭ kuŝas. Estas hontinde.

– Sed mi estis tiel dormema. Johano, vi povas brosi miajn ŝuojn!

– Se vi estus hejme en la noktoj, vi ne estus dormema, la patrino diris.

– Ĉu vi jam ree komencas? Aliaj knabinoj iras al dancejo kaj kino multe pli ol mi. Ili havas multe pli belajn vestojn, pli bonajn ŝuojn, ricevas multe pli da mono ol mi. Sed mi, mi havas rajton pri nenio.

– Fermu la buŝon! ordonis Eriko. Vi ricevas pli ol sufiĉe. Kaj kion vi faras por meriti tion? Vi ja eĉ ne volas purigi viajn proprajn ŝuojn.

– Sed silentu! Eble estas mia kulpo, ke mi estas knabino kaj ne povas iri al la uzino por labori? Kiam vi iras al la popola parko kaj dancas la tutan nokton, estas tute laŭorde. Sed mi eĉ ne rajtas eniri por rigardi. Vi povas elspezi monon por regali knabinojn, vi rajtas drinki kun la kamaradoj, rajtas forludi vian monon, ĉion vi rajtas. Sed mi? Mi estas nur knabino.

– Fermu la buŝon! Eriko ankoraŭfoje ordonis.

– Sed ĉesu do, petis la patrino per plenda voĉo. Ĉiam estas la sama afero, tagon post tago, semajnon post semajno. Mi fariĝos freneza.

– Kaj tion diras vi? – Eriko diris kaj rigardis ŝin malŝate. – Oni rajtas demandi, kiu plej multe kverelis kaj furiozis en tiu ĉi familio. Sed se mia ĉeesto estas malagrabla al vi, mi povos ekzisti sen vi.

Ejnar envenis, metis la broson kaj la ciron sur la sofon. – Mi metas la broson tie ĉi, li kriis al la fratino. Vi ja tuj bezonos ĝin.

Poste li foriris. La pasto nun estis bone knedita, kaj Johano metis ĝin en paperon.

Elsa eliris el la lito kaj komencis surmeti la subvestojn. La tutan tempon ŝi observis Johanon. Kiam li ekstaris por foriri, ŝi ree petis.

– Johano, vi estas la plej afabla el ĉiuj. Prenu miajn ŝuojn kaj purigu ilin. Vi ja bezonos nur du minutojn.

Johano iris ĝis la sojlo inter la kuirejo kaj la alia ĉambro. Tie li restis iomete, rigardante ŝin. Li diris nenion, kaj la vizaĝo estis tute trankvila. Ŝi ne povis diri, ĉu li estas kolera, aŭ ĉu li nur volas petole ŝin inciti. Estis kvazaŭ li volus esplori ŝin per sia rigardo. En la lasta tempo li ofte faris tiel, kiam oni kverelis kaj tro ordonis. Tiam li aspektis duone stulta kaj duone mokanta, sed li neniam diris ion, kaj neniu sciis, kion li intencis per tio.

Baldaŭ lia muta observo kolerigis ŝin.

– Vi estas idioto, vi kiel la aliaj. Foriru! Li turnis sin, prenis de la hoko apud la pordo sian banpantalonon kaj eliris.

Preninte sian fiŝvergon li ekiris en la direkto al la rivero. Kiam li preteriris numeron 46 li ekvidis Ajnan. Ŝi sidis sur la herbo apud la vojeto al la rivero, iomete for de la domo. Ŝi havis libron apud si, sed ŝi ne legis. Ŝi sidis senatenta, kvazaŭ ŝi fantazius pri io.

– Hej! li salutis en ilia ordinara maniero. Ŝi levetis la kapon kaj respondis al la saluto, sed ŝajnis iom malgaja.

Kiam ŝi ekvidis lian banpantalonon, ŝi aldonis:

– Ĉu la akvo jam estas varma?

– Jes, mi banis min jam plurfoje.

Ŝi silentis iomete. Poste ŝi demandis.

– Ĉu vi permesas al mi kuniri, kiam vi fiŝas?

– Kompreneble, se vi ne krios kaj babilos tro multe. Sed tion vi ja ne faras. Ĉu vi do ne iris al la dimanĉa lernejo?

– Ne, mi ne ŝatas. Atendu dum mi kuros preni mian banveston. Eble mi povos min bani.

– Mi havas ankoraŭ unu fiŝvergon hejme. Mi rekuros kaj prenos ĝin por vi.

Kiam ili post kelkaj momentoj ree renkontiĝis, ŝi diris:

– Eble Arne kunvenus, se ni dirus al li?

– Li diris hieraŭ, ke li devos iri ien por sia patro. Sed li eble venos iom poste.

Estis brila vetero. La aero estis plena de odoroj de folioj kaj floroj, kaj la sablo estis mola kaj varmeta sub la nudaj piedoj. Ili iris tute silentaj. Sed la silento ne ĝenis ilin. Io komuna, sentita sed nedirita, proksimigis ilin unu al la alia, kaj la nura kunesto estis agrabla al ili.

Baldaŭ ili staris sur la bordo, rigardante la flosetojn de la fadenoj, kiuj malrapide movis sin sur la glata, nigra akvo.

Johano havis veran intereson por la afero. Li jam estis sufiĉe lerta, kaj baldaŭ li estis kaptinta sufiĉe multe da fiŝoj. Ankaŭ Ajna kaptis kelkajn, sed ŝi ne havis sperton pri tiu okupo, kaj krome la fiŝado per si mem ne interesis ŝin. Post kelka tempo ŝi formetis sian fiŝvergon. Ŝi deprenis siajn vestojn, surmetis la banveston kaj ekkuŝis sur la sablo.

Ankaŭ Johano surprenis sian banpantalonon, sed li daŭrigis sian fiŝadon. Tiam kaj tiam li rigardis al Ajna, kiu kuŝis kun la manoj sub la nuko kaj rigardis en la bluan, profundan ĉielon.

– Kial vi ne ŝatas iri al la dimanĉa lernejo? Johano diris. – Nu ... mi nek ŝatas nek malŝatas. Sed mi ne havas emon. – Ĉu iu estis malafabla al vi? daŭrigis Johano post ioma silento. Ŝi eksidis kaj komencis fosi per la piedo en la sablo. – Ne ... Ĉu vi memoras, kiam ni ludis en la sablejo? Kiam vi kaj Arne estis laboristoj kaj mi kaj Greta mastrumis? Estis bone tiam.

– Estis bone, jes. Kaj ankaŭ estis malbone. Tute same kiel nun. Patrino kaj la gefratoj faras cirkon ĉiutage. Sed tie ĉi estas bone. Kiam mi fariĝos granda ... Ekrido de Ajna interrompis lin.

– Kaj vi diris, ke kiam vi fariĝos granda, vi foriros de la hejmo kaj fariĝos laboristo, kaj mi estos via edzino. Ĉu vi memoras? Ankaŭ Johano ekridis.

– Mi ŝatus ludi tiel, Ajna daŭrigis. Sed kion ni ludu? Ĉio estas malgaja.

– Kial vi parolas tiel? Ĉu ne estas tre agrable tie ĉi?

Ajna ne respondis. Poste ŝi diris:

– Ĉu vi scias, ke patrino ricevis malgrandan knabon en la lasta nokto?

– Ne. – Ĉu vi estas malgaja pro tio?

– Ne. Sed tamen estas malgaje. Estis alie antaŭ ol patro venis al ni.

– Ĉu li estas malbona al vi?

– Li estas bona. Li ĉiam parolas afable kaj provas amuzi nin en ĉiuj manieroj. Li donas monon al ni por iri al kino kaj por aĉeti, kion ni deziras. Estas bone. Sed estis alie antaŭe.

Nun Arne alvenis al ili. Johano metis la fiŝojn en ombron ĉe salika arbusto, kaj ili iris sin bani. Tuj apude estis ronda, malprofunda golfeto, kvazaŭ aparta lageto, kie ili povis sin bani sendanĝere.

* * *

Baldaŭ venis la somera libertempo. Kiam estis bona vetero, la infanoj pasigis la tutajn tagojn ĉe la rivera golfeto. La knaboj konstruis saktendon, kaj faris al si velboatojn. El dikaj tabuloj ili faris malgrandan floson, per kiu ili povis veturi sur sia malgranda lago. Ankaŭ aliaj samaĝaj infanoj venis tien, sed la pli grandaj banis sin en alia loko.

En la sama parto de Torento, kie loĝis la infanoj, vivis okdekjara maljunulo ĉe siaj filo kaj bofilino. En la vintro li plej multe restis hejme, kaj oni lin malofte vidis.

Sed kiam la printempa suno komencis brili kaj logi verdajn herbojn el la tero, li preskaŭ ĉiutage promenetis inter la domoj, rigardis la florbedojn kaj interparolis kun la homoj. Poste li faris pli longajn promenojn. Ofte li iris la vojeton al la rivero. Tre malrapide li iris, preskaŭ sen levi la piedojn, kaj ĉiam li apogis sin sur bastono.

Jam la unuan fojon, kiam li promenis tie, li iris ĝis la tendo de la infanoj. Li rigardis ilin interesite kaj komencis iom babileti kun ili.

– Vi estas feliĉaj, li diris. Kiam mi havis vian aĝon, mi ne rajtis ludi kaj fari nenion. Tiam ankaŭ la infanoj devis labori. Kiam mi estis dek du jara mi unuafoje komencis labori ĉe aliaj homoj. Tute sola mi devis iri dudek kilometrojn al la bieno, kie oni dungis min. Kaj kia salajro! Nuntempe ĝi ne sufiĉus por bombonoj kaj kinobiletoj al dekdujara knabo. Sed la plej malbona estis la malsato. Dio, kiom mi malsatis kelkafoje!

– Ĉar tiam la laboristoj ankoraŭ ne komprenis, ke ili devas batali kontraŭ la kapitalistoj, diris Alda, knabino, kiu antaŭ kelkaj tagoj aliĝis al la malgranda rondeto. La patro de Alda antaŭ nelonge ekloĝis en Torento kaj malfermis malgrandan gazet- kaj papervendejon. La familio venis el malproksima loko. Alda estis samaĝa kun la knaboj, parolis multe kaj estis pli vigla ol la torentaj infanoj ordinare estis.

– Kion vi diras? la maljunulo mire demandis. Ŝi emfaze ripetis la vortojn kaj aldonis: Mi malamas la kapitalistojn. Mi estas socialisto.

La maljunulo ekridis.

– Socialisto vi estas? Vi?

– Ĉiu honesta homo estas socialisto. Patro kaj patrino estas kaj ankaŭ mi. Socialistoj ne ekzistis, kiam vi estis infano. Tial vi devis labori kaj malsati.

Li rigardis ŝin ankoraŭ pli mire, sed ne respondis al ŝiaj asertoj. Verŝajne li konvinkiĝis, ke li estas tro maljuna por kompreni tian novtempan infanon. Liaj pensoj komencis vagi en la pasinteco.

– Jes, kiom ni malsatis! En vintroj post malbona rikolto kelkafoje okazis en mia hejmo, ke ni havis nur terpomojn por manĝi, tute nenion alian. Ni manĝis ilin kun salo, kelkafoje ni trempis ilin en malnovan haringopeklon. Manĝi senpermese estis peko. Iam mi kaj fratino estis solaj hejme, kaj ni estis tre malsataj. Fratino kuiris kaĉon el akvo kaj sekalfaruno kaj ni manĝis. Iel patrino poste suspektis tion kaj demandis. Ni ja devis konfesi, kaj tiam ŝi kolektis faskon da urtikoj kaj vergis niajn nudajn postaĵojn, ĝis la urtikoj estis eluzitaj. Ion tian vi eĉ ne povas imagi.

– Ĉu oni do multe batis la infanojn, kiam vi estis knabo? Johano demandis.

– Tion vi ne povas imagi. Se la infanoj de la nuna tempo estus tiel batataj, ili certe mortus. Sed ni kutimiĝis de la plej frua aĝo, tial ni trapasis.

– Kaj kiam tiuj infanoj fariĝis grandaj kaj ricevis infanojn, ili faris kiel siaj gepatroj, Johano diris. Ĉu ne?

– Eble. Sed la moroj ŝanĝiĝis. Nun oni tute ne punas la infanojn, kaj la plej multaj estas kiel veraj satanidoj.

– Estas brutece bati infanojn, diris Alda forte kaj ŝiaj verdaj okuloj kvazaŭ fajreris. Per tio oni nur malbonigas ilin. Se infano faras ion malbonan, oni devas paroli kun ĝi kaj klarigi, ke estas malbone fari tiel. Tiam ĝi komprenas la aferon. Se oni batas, ĝi komencas malami kaj ankaŭ deziras bati. Sed en tiuj tempoj, kiam la pastroj tute regis, oni ne komprenis tion.

La infanoj demandis pri multaj aferoj, kaj la maljunulo volonte rakontis. Poste li revenis preskaŭ ĉiun agon, kaj ĉiam li povis rakonti ion novan pri la malnovaj tempoj.

Iun tagon Johano demandis:

– Vi diris, ke vi tre malsatis, kiam vi estis knabo. Kial vi ne iris tien ĉi por serĉi laboron kaj akiri monon? La maljunulo gaje ekridis.

– Tion vi povas imagi! Tiam ekzistis en Torento nur ordinara grandbieno. Sur la tuta loko, kie estas la uzino, tiam estis nur arboj kaj arbustoj, kaj tie paŝtis sin la bovinoj.

– Sed la fervojo kaj la stacio? Kaj ĉiuj domoj, la poŝtejo kaj la popola domo kaj la lernejo?

– Ne ekzistis. Estis nur kampoj aŭ arbaro. Supre ĉe la rivero estis malgranda altforno kaj forĝejoj, kie oni faris ŝtalon kaj feron el la krudfero. Sed nur malmultaj homoj laboris tie. Nun kreskas altaj arboj tie, sed se vi iros al tiu loko, vi ankoraŭ povos vidi la fundamentojn.

Li rakontis pri malnovtempaj homoj kaj moroj, pri lupoj, sorĉado kaj fabelestaĵoj. Li rakontis pri la ekkonstruo de Torento kaj ĝia kresko, pri la konstruo de la fervojo kaj alveno de multaj homoj.

Estis interesaj rakontoj, kaj preskaŭ ĉio estis tute nova al la infanoj. La pli junaj homoj, kiuj pasigis sian libertempon ĉe siaj radioaparatoj, en kunvenoj kaj sur la dancejo aŭ en rondo de kartludantoj, ne parolis pri tiaj aferoj. Eble ili eĉ ne sciis pri tio.

– Kaj ĉion tion la laboristoj konstruis kaj faris, Alda konstatis. Estas granda kaj bona laboro.

– Sed la grandaj sinjoroj donis sian monon por la konstruado kaj gvidis la aferojn, la maljunulo kontraŭis. Sen ili certe ankoraŭ estus nur arbaro kaj kelkaj kampoj tie ĉi.

– Tamen ili faris tion nur por gajni pli da mono. Tio estas la ĉefa afero. Sed baldaŭ la laboristoj mem transprenos tion, kion ili konstruis, kaj tiam estos pli bonaj tempoj en la mondo.

La maljunulo rigardis ŝin kun ioma scivolo.

– Vi estas kurioza knabino, li diris. Vi tiel malŝatas la superulojn, la kapitalistojn, kiel vi diras. Kion malbonan ili faris al vi? Certe ili tre malbone traktis vin? Ŝi iom ekkoleris, ĉar ŝi komprenis, kion li volas diri per tio.

– Vi parolas stulte, ŝi diris. Mi ne konas kapitalistojn kaj ili ne faris malbonon rekte al mi. Sed ili faris al la tuta laborista klaso. Ĉu vi ne scias pri tio, kvankam vi vivis tiel longe kaj tiom malsatis?

– Sed kiamaniere vi spertis tion? Vi tamen estas nur knabineto.

– Ankaŭ tio estas stulte dirita. Mi ja ne povis sperti. Gepatroj instruis min. Mi legas ankaŭ gazetojn kaj librojn – laboristajn. En la burĝaj gazetoj kaj libroj estas nur mensogoj.

– Vi jam scias pri multaj aferoj. Sed kiel vi povas esti certa, ke la laboristaj gazetoj kaj libroj ĉiam estas pravaj? Ŝia vigla menso tuj kaptis la sencon de la demando. Ŝi fikse kaj silente rigardis lin, kaj ŝia vizaĝo montris esprimon de profunda ekpripenso.

– Nu?

– Ĉu vi opinias, ke la socialistoj estas trompantoj?

– Tute ne. Sed kiam oni juĝas pri aferoj, oni devas bone scii pri ili, ĉu ne?

– Jes ...

– Kion vi intencas fari, kiam vi fariĝos granda? Ŝi ne tuj respondis. Ŝi palpebrumis, la tuta vizaĝo movetiĝis, kaj subite kelkaj larmoj ekbrilis en ŝiaj okuloj.

– Vi demandis tiel strange, ŝi diris. Mi devas pensi.

– Kaj kion vi intencas fari? li demandis Johanon.

– Mi volas labori, tiu senhezite respondis, kaj mi volas havi bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas.

Nun venis la vico de Arne. Kiam la maljunulo demandis, liaj okuloj ekbrilis, kvazaŭ li pensus pri io agrabla. Sed li mallevis la rigardojn kaj diris mallaŭte:

– Mi ne scias.

* * *


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.