La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


HOMOJ SUR LA TERO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kuniĝo

i.

Eskil restis en sia dua laborloko iom pli ol unu jaron. Poste li veturis suden kaj laboris kelkatempe en diversaj lokoj. Sufiĉe regule, kvankam ne ofte, Selma ricevis leterojn de li, kaj se tiuj leteroj ne diris multe pri li mem, ŝi tamen eksciis, ke li vivas kaj ke li bonfartas.

Ŝi mem estis vivinta en unu loko dum la tuta vivo, kaj kvankam ŝi bone komprenis, ke juna homo deziras iomete rigardi la mondon, tiu migrado de urbo al urbo ŝajnis al ŝi iom stranga. Pli kaj pli malproksimen ... kvazaŭ forkuro de la hejmregiono. Kaj kiam tiu forkuro ĉesos? Fine li troviĝis en Malmö. Ĉu li restos tie, aŭ ĉu li daŭrigos sian migradon trans la limojn? Tiel ŝi cerbumis. Mem li skribis nenion pri siaj planoj por la estonto.

Sed post iom da tempo li ree havis novan adreson, nun en la sudokcidento, kaj post kelkaj monatoj li troviĝis ankoraŭ pli norde. Ĉu la hejmo fine altiras lin? Ŝi ne povis respondi al tio kaj ne faris al si esperojn, tamen sentis sin iom pli gaja. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la suno post malluma vintro ree turnas sin al la nordo.

Iom post iom venis nova vorto en liajn mallongajn leterojn: senlabora. Sed li havas iom da mono kaj ne bezonas zorgi pri tio, sed veturas plue por esplori. Poste sekvis kelktempa laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj de senlaboreco kaj longaj vojaĝoj de loko al loko.

Ŝi sekvis lian vojon sur la karto kaj per krajono, faris strekojn de unu loko al la alia. Komence la linioj havis decidan direkton, kvazaŭ ili havus certan sencon – pli kaj pli malproksimen. Poste ili revenis en ŝajne decidita direkto. Estis nova celo, tamen celo ekzistis.

Tiel ŝi post finita labortago sidis kaj revis apud la malnova lerneja karto de Eskil. Ŝi bone sciis, ke tio estas nur revoj. Eble lia migrado estis same sencela kiel tiu de la nuboj sur la ĉielo. Sed tiuj krajonaj streketoj, kiuj unue kondukis foren, sed poste komencis celi al la hejmo, tiel kaptis ŝian fantazion, ke ŝi ne povis forlasi ilin. Eble ili fine kunligiĝos kun la elirpunkto ... Sed post kiam la vorto senlabora venis en lian vortprovizon, ŝia karto ŝanĝis aspekton, kaj la senco, kiun ŝi donis al tiuj linioj, tute dissolviĝis. Ili moviĝis sin tien kaj reen sen ordo kaj senco. Tie kuŝis mallonga streketo, preskaŭ nerimarkebla sur la karto, kaj poste sekvis longa, rekta linio de Sudsvedlando ĝis la suda parto de Nordlando, kaj de tie lia vojo, paŝon post paŝo, kondukis sudokcidenten. Jam markitaj punktoj estis markataj denove, malnovaj linioj estis retirataj, kaj ĉio fariĝis kaoso, kiun ŝi preskaŭ ne povis majstri plu.

Sed ŝi ne formetis la karton. Ŝi ekhavis novan kaj strangan intereson. Ĝi aspektis tiel sensenca kaj malesperiga, ke la nura alrigardo doloris ŝin, sed samtempe tiu doloro tiel forte ligis ŝin al la linia reto, ke ŝi ne povis liberigi sin de ĝi.

La multaj strekoj ne reprezentis plu nur la vojon de loko al loko. En ŝia fantazio ili iom post iom fariĝis bildo, strangspeca diagramo pri la vivovojo de homo. Jen kaj jen oni vidas celon, konscian celadon al iu direkto, sed fine ĉio konfuziĝas kaj fariĝas tute nekomprenebla. Kaj de tiu stranga bildo de homa vivo dependis ŝia propra sorto, la sorto de la hejmo.

Pripense ŝi komparis tiun longan, rompitan kaj sencelan linion kun la malgranda punkto en la bieno, kiu reprezentis ŝian propran vivon. Kio forpelis la filon sur tiujn strangajn vojojn? Certe ne la lukto pro la pano. Same kiel ŝia vivo, lia povus esti reprezentata de malgranda punkto, kaj tamen la necesaĵoj de la vivo certe ne mankus al li. En la bieno li ne volis resti, kaj tion ŝi komprenis. Sed kial li ne restis aliloke? Sed tiuj demandoj estis sensencaj. Ŝi apenaŭ povis imagi la fortojn, kiuj antaŭdecidis tiun strangan vojon, kaj tute ne komprenis ilin. Eble la migrinto mem ne komprenis pli bone ol ŝi?

ii.

Printempan tagon, dum la glacidegelo, Eskil forlasis la trajnon en Grandtorento, kaj kun malgranda valizo en la mano, lia sola pakaĵo, li senurĝe iris la vojon al Novponto. Granda aŭtobuso brue preterpasis lin, sed li ne provis haltigi ĝin. Dum pli ol kvar jaroj li ne estis tie ĉi, kaj post ĉiuj ŝanĝoj fore kaj hejme li sentis sin iom fremda sur la hejma vojo. Tial li volis paŝon post paŝo proksimiĝi al sia malnova mondo, kiu dum multaj jaroj estis tiel malproksima de li.

Dum la tempo li vidis homojn kaj kutimojn ŝanĝiĝi rapide, sed en lia fantazio la hejmloko ankoraŭ estis sama.

Kompreneble multe ŝanĝiĝis kiel aliloke, li pensis, tamen li iom konfuziĝis, kiam la aŭtoj susure preterglitis lin kiel en aliaj lokoj, kaj kiam la aŭtobuso ŝanceliĝante kaj spiregante kiel prabestego direktis sin al Novponto.

Infanoj kriis kaj tumultis sur la lerneja bieno same kiel en lia junaĝo. Sed iliaj maniero kaj aspekto estis iom aliaj. Meze en labortago ili portis tiajn vestojn, kiajn li kaj liaj kamaradoj portis nur dimanĉe kaj eĉ ne tiam. Junulinoj kaj junaj virinoj iris por alporti lakton kaj poŝton same kiel antaŭe. Sed estis alia generacio, tute samaj knabintipoj kiel ĉiuloke, kaj kiuj laŭvide pensas nur pri siaj vestoj, aspekto, kaj plezuroj. Tute klare, ke devas esti tiel, li daŭrigis siajn pensojn. Tamen ŝajnis iom strange al li, ke la angulo de la mondo tiom similas al la ceteraj lokoj.

La domoj maldensiĝis, arbaro venis, kaj fine li transpasis la riveron kaj supreniris al la hejmo. Ĉio estis kiel antaŭe. La sola novaĵo, kiun li povis rimarki, estis radia drato super la domo, kaj nova dometo apud la stalo, verŝajne la aŭtejo de Kristoforo.

La patrino estis skribinta pri la postmilita furiozo de Kristoforo, kaj Eskil atendis, ke la kampoj aspektos kiel paŝtejoj. Sed ili ne aspektis tiel. Post siaj unuaj leteroj Selma skribis nenion pri sia propra laboro, sed kion li nun vidis, kvankam oni ne povis multe vidi dum tia fruprintempa tago, kortuŝe parolis pri silenta kaj fidela laboro dum pezaj kaj senesperaj jaroj.

Oni ĝuste tagmanĝis, kaj neniu-rimarkis lin antaŭ lia eniro. Dum multaj monatoj li ne skribis kaj neniu atendis tiel subitan revenon. Tamen la renkontiĝo estis preskaŭ tute senbrua. Kvar paroj de okuloj direktis sin al li en miro kaj sciemo, kaj Ingrid, la fratino, bonvenigis lin per krieto kaj eksaltis por saluti lin. Sed tio estis ĉio. Iom hezite li aliris kaj salute prenis la manon de la patro, de la patrino kaj fine de la servisto. Dume Ingrid kiel kirlovento kuris al la ŝranko kaj antaŭ ol li eĉ trovis tempon por depreni la surtuton, ŝi jam faris lokon al li apud la tablo.

Do ili ree kunsidis kiel antaŭe, li iom fremda al la gepatroj kaj ili iom fremdaj al li. La sola escepto estis Ingrid. Ŝia roza vizaĝo brilis de sciemo kaj senkaŝa ĝojo pri la neatendita vizito, kaj dum ŝi lude skuis la kapon tiel ke la bukloj staris kiel sunhela nubeto ĉirkaŭ ŝi, ŝiaj demandoj falis kiel hajlo kaj eĉ sen doni tempon por respondo. Ŝia fervoro kaj gajo fine ridigis ĉiujn, kaj tiam la kunestado fariĝis iom pli facila kaj natura.

Kristoforo estis perdinta sian grason dum la tagoj de la granda maltrankvilo, la harlimo jam iom posteniĝis, kaj en la lipharoj troviĝis kelkaj grizaj strioj. Sed cetere li ŝajnis la sama.

– Estas tre bone, ke vi vizitas nin – li diris, kvazaŭ li parolus al amiko, kiun li ne vidis dum iom da tempo. – Ĉiuokaze estas iom da distro, kaj tion oni bezonas, ĉar cetere la vivo similas al nenio nuntempe.

Li miris pri la malgranda ŝanĝo dum lia foresto, kiu al li mem ŝajnis preskaŭ same longa kiel duona vivo. Li preskaŭ atendis trovi la gepatrojn grizaj kaj maljunaj.

La tempo aŭ eble la zorgoj jam donis kelkajn sulketojn al la frunto de la patrino, sed cetere ŝi estis fortika kaj ruĝvanga kiel antaŭe. Tamen ŝi iamaniere aspektis pli aĝa. La trajtoj estis pli malmolaj, kaj la antaŭa gajo ŝajnis forfluginta. Eskil observis ŝian vizaĝon kaj renkontis ŝian rigardon, sed ne povis kompreni, ĉu lia vizito ĝojigas ŝin aŭ ne. Sen ia ajn tremo ŝia mano estis renkontinta lian, kaj ŝi rigardis lin afable, sed sen brileto de ekĝojo. Ĉu la multaj zorgoj jam faris ŝin sensenta kaj pri doloro kaj pri ĝojo? Ingrid kompreneble iom ŝanĝiĝis de lia lasta vizito, nun ŝi estis granda knabino. Li neniam pensis multe pri ŝi, sed nun ŝi subite kaptis lian intereson. Se ŝi surprenus sian mantelon, ŝi povus eliri rekte sur grandurban straton, kaj neniu povus diveni, ke ŝi venas el kamparana kuirejo. Estis ja iom strange, tamen ŝi plaĉis al li.

La gepatroj siaflanke observis lin. La demandoj de Ingrid jam havigis sciigon, ke li estas senlabora kaj pri multaj aliaj aferoj, kiuj tamen pli interesis ŝin ol ilin. Tamen li estis bone vestita, kaj lia aspekto diris, ke li ankoraŭ ne petis pri pano.

Li fariĝis pli vira kaj pli matura, de kiam ili lastfoje vidis lin. Kiel li vivis en la disiĝo, pri tio ili tute ne sciis, sed lia vizaĝo estis bona kaj senkaŝa, kaj kiam Selma estis rigardinta lin dum tempeto, ŝia frosta mieno iom degelis.

Kiam ili fine komencis rekoni unu la alian, li diris, ke li okaze trapasis la hejmregionon kaj trovis oportune viziti la hejmon, ĉar li forestis dum tiel longa tempo. Por la estonto li ne havis fiksitajn planojn.

– Tamen vi posedas panodonan metion? – interigis Kristoforo. – Tiam vi ankaŭ povos trovi laboron.

Eskil ridis bonhumore.

– Mi posedas multajn panodonajn metiojn. Cetere mi ankaŭ havas sufiĉe bonajn paperojn. Sed kiam oni lasas forgliti unu okazon post la alia, tiam ne estas facile poste fiksiĝi en la nuna tempo.

– Kaj vi ne scias kien iri? – Kristoforo daŭrigis post pripenseto. Kaj post nea respondo de Eskil li aldonis:

– Do, laŭ mia opinio, restu tie ĉi ĝis vi ekflaros ion alian. Du virinoj kaj servbubo ne estas societo por homo kiel mi. Kaj se vi enuos, vi trovos eblecon labori. Dio scias ke laboro ekzistas.

Selma, Kristoforo kaj la servisto eliris al ia laboro, kaj Eskil restis sola kun la fratino, kiu rapide forprenis la manĝilaron kaj komencis purigi ĝin.

Finfine li do ree estis hejme. Li ekbruligis sian pipon, prenis komfortan pozicion sur la sofo kaj deziris doni liberon al siaj pensoj, sed tiam kaj tiam li devis sendi rigardon al sia fratino. Kaj ŝi ankoraŭ observis lin per rapidaj briletoj, pasis plue en sia demandaro kaj ne donis tempon al li por propra pensado.

Fininte kaj formetinte sian kitelon, ŝi dancopaŝe venis al la sofo kaj eksidis apud li. Ŝi skuis la tranĉitan hararon kaj klinis la kapon flanken, pliproksimiĝis kaj observis ankoraŭ pli esplore, ridetis kaj ŝajnis tre kontenta. Li ekridis, kaj tuj ŝi faris la samon, kvazaŭ estus ia gaja ludo.

Sed subite ŝi serioziĝis, metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardis en liajn okulojn.

– Ke vi tamen venis hejmen finfine! – ŝi diris.

– Ĉu vi estas tiel kontenta pro tio?

– Kompreneble. Ĉu vi ne ŝatas renkonti min? Kvankam kompreneble estas alia afero al vi. Vi estas granda kaj vidis la mondon, kaj eble vi forgesis, ke vi havas fratinon. Sed al mi estas alimaniere.

Ŝiaj okuloj briletis kaj la tre serioza vizaĝo eklumis kvazaŭ rivele.

– Sed al mi estas alimaniere, – ŝi rediris kaj kapklinis certige. – Vi ne scias, kiom mi pensis pri vi kaj sopiris al via reveno. Sed estas fakto. Kiam oni ne havas ion alian, estas tamen bone havi fraton, pri kiu oni povu pensi kaj al kiu oni povas sopiri.

Li iom konfuziĝis, kiam li rigardis ŝin kaj aŭskultis ŝiajn vortojn. Ĉio estis tiel simpla kaj natura ĉe ŝi. Samtempe frapis lin la kontrasto inter tiu simpleco kaj la sentimentplenaj vortoj.

– Ĉu vi estis tre sola tie ĉi? Patrino tamen kunestis kun vi! Ŝi kapklinis rapide kaj daŭrigis:

– Jes. Patrino estas bona. Sed vi ja komprenas, ke ne ĉio estas, kiel devas esti. Vi scias pri la frenezaĵoj de patro, patrino skribis al vi. Nun ĉio finiĝis, kaj dankon al Dio, ke nenio restis. Patrino laboris kiel sklavo, kaj mi helpis ŝin laŭpove.

Ŝi diras ĉiam, ke ni devas pensi pri la bieno. Eble Eskil ne revenos, tamen ni devas labori laŭpove. Estas ja bone, ke ŝi pensas kaj agas tiel. Se ŝi ne kunestus, patro certe estus tute sub la akvo je tiu ĉi tempo. Sed ŝi ankaŭ ne havas tempon por io alia. Ŝi ja babilas kun mi, kaj mi provas gajigi kaj konsoli ŝin laŭeble. Estas bone inter ni, tamen ne estas, kiel devus esti. Tion vi ja povas kompreni. Se vi nur scius kiel malgaje estas kelkafoje, hu, kiel malgaje! Malgraŭ la patrino, mi ofte sentis min tiel sola kaj senamika, ke mi estus ploranta, se mi ne estus tiel brava. Mi devis gajigi ilin tiam kaj tiam, alie ĉio similus al funebro. Kaj intertempe mi pensis pri vi. Jes, ne miru, vi ne povas imagi, kiom mi sopiris al vi. Kelkafoje mi eĉ ploris dum la noktoj, vidu! Tiaĵon oni ne devus diri, sed aliflanke oni ankaŭ ne bezonas honti pro tio.

Ŝi eksilentis kaj rigardis lin kvazaŭ demande. La atako de la fratino unue konfuzis lin. Ŝia neatendita kaj senkaŝa konfeso pri si mem sonis kiel kuriozaĵo en liaj oreloj. Pensu, ke li mem en siaj knabjaroj estus veninta al iu tiamaniere! Sed ŝia seriozo forigis ĉiun penson pri ŝerco.

Ŝi silentis dum tempeto, kaj kiam li ne diris ion, ŝi demandis:

– Nu, kial vi ne diras ion? Ĉu vi komprenas, aŭ ĉu ŝajnas al vi, ke mi estas stulta? Samtempe ŝi energie skuetis la kapon, kvazaŭ ŝi volus diri, ke nun li devas respondi.

Eskil ne sciis kion respondi al la kurioza fratino. Li etendis la manon, karesis la senordajn buklojn kaj diris:

– Mi komprenas, kompatinda...

– Ĉu vi diris kompatinda? Mi ne estas kompatinda. Oni povas paroli senkaŝe pri aferoj sen senti sin kompatinda pro tio! Ŝi rigardis lin esplore kaj subite ankoraŭ pliproksimiĝis al li, metis sian brakon ĉirkaŭ lian kolon kaj la vizaĝon dense al la lia.

– Kaj aŭskultu! De nun vi restos hejme, ĉu ne?

– Mi ne pensis pri tio ankoraŭ.

– Ne gravas, ke vi ne pensis. Sed vi restos. Kaj ni estos duope, vi kaj mi, kaj ĉio estos bona. Tiam ankaŭ estos pli facile al patrino.

Subite ŝi forte premis la brakojn kontraŭ lia kolo kaj preskaŭ tiris ilin ambaŭ sur la plankon.

– Nun mi estas gaja, – ŝi elkriis. – En la posta momento ŝi eksaltis, staris antaŭ li kaj preskaŭ glutis lin per la okuloj.

– Aŭskultu, nun vi ludu! Vi ne forgesis ludi? Ŝi ne atendis respondon sed forkuris kaj tuj revenis kun la malnova violono.

– Mi provis ludi mem, ĉar Niko instruis ankaŭ al mi, tial mi scias iomete. Sed nun estas via vico.

Ŝi donis la violonon kun gesto, kiu ne akceptis kontraŭdiron. Ride li prenis ĝin kaj metis ĝin sub la mentonon. Dum sep jaroj li ne tuŝis violonon, escepte kiam li okaze trovis instrumenton ĉe iu konato kaj tiam estis tentata esplori, ĉu la malnovaj melodioj ankoraŭ restas en lia memoro. Verŝajne la plejmulto estis forgesita kaj la fingroj rigidaj kaj mallertaj.

Sed kiam la molaj tonoj ekplaŭdis je lia palpa tuŝo, la nuno subite malaperis, kaj ree li staris kiel kiam li unuafoje komencis pinĉi la kordojn de la malnova instrumento. Tiam li ludis lernejan kanton, jes ... tia ĝi estas. Kaj la melodioj revenis unu post la alia kiel infantempaj memoroj, kiuj en nekomprenebla maniero reaperas post longaj jaroj de forgeso. Tion kaj tion Niko ludis aŭ fajfis al li, melodiojn kiujn li siavice lernis de la maljuna Kristoforo, aliajn melodiojn li lernis de la patrino, kelkajn laŭ notoj, kiujn Niko donacis al li. Ĉiuj ili reviviĝis kaj kun ili la tuta infanaĝo kaj la jaroj de la junulo, la fantazioj pri la avo, lia infana amo kaj multaj aliaj aferoj. Fine li atingis la tempon de sia foriro, kaj tie liaj melodioj finiĝis. Li vekiĝis kiel el sonĝo. Antaŭ li sidis Ingrid tute senmova kaj kun brilaj okuloj.

– Dankon, ŝi diris. Vi ne ludas tre klare, sed tio ne gravas. Baldaŭ vi relertiĝos.

Sed subite ŝi ekstaris.

– Nun mi ne povas sidi tiel, nun mi devas teksi. Sed ĉar vi finfine revenis, paŭzeto povas esti pardonebla, ĉu ne? Akompanu, kaj vidu mian ĉambron! Ŝi kuntiris lin en la ĉambron, kie li loĝis, kiam li estis hejme. Duono de la ĉambro estis okupita de teksilo kun mantuka teksaĵo, cetere ĝi estis tute sama, kiel dum lia tempo. Ŝi eksidis apud la teksilo kaj diris samtempe:

– Tie ĉi mi loĝas. Kaj tie ĉi ankaŭ vi iam loĝis. Vidu, mi memoras! Sed ree ŝi serioziĝis, ree metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj esplore rigardis lin.

– Sed aŭskultu! Ĉu estas tute vere, ke vi restos?

– Jes, estas, – li respondis senhezite. La vortoj konfuzis lin mem. Dum la tuta tempo li ne pensis pri tio, sed nun la afero iamaniere ŝajnis memkomprenebla, kvankam li ne certe sciis, ĉu li mensogas, aŭ diras la veron.

– Bone, dankon. Kiel agrable estos! Kaj se vi volos edziĝi, vi povos, tio ne gravas, se vi nur trovos agrablan knabinon, kiu ne detruos nian kuneston.

Li ekridis kaj karese tuŝis la vangojn de tiu stranga fratineto. Vole nevole ŝia gaja kaj sencerbuma vivrigardo altiris lin. Li ekbruligis sian pipon kaj eksidis apud ŝi, babiletis iom pli sence kun ŝi kaj alrigardis la movojn de la batilo kaj la bobenon, kiu rapide dancis tien kaj reen inter ŝiaj lertaj fingroj.

iii.

La printempaj fajroj flamis en la blua nebulaĵo de la lasta aprila vespero, kaj majo venis kun sunaj tagoj kaj urĝaj okupoj.

Post kiam Kristoforo ricevis viran akompanon, kiel li esprimis sin, li fariĝis kiel alia homo. Antaŭe li nur “helpis laŭpove” sed nun li komencis montri energion, kvazaŭ li ne estus kontenta, se li ne estas la unua. Vere, li iam prizorgis sian bienon kiel aliaj kulturistoj, sed ĉiam estis apatia kaj mallaborema, kvazaŭ li estus sklavo de la tero kaj ne posedanto da granda bieno. La aliaj vidis kun miro tiun subite ekflamantan energion, kaj Selma, kies malnova humoro iom post iom revenis, ŝerce demandis, ĉu li intencas fariĝi kulturisto en sia maljunaĝo.

– Mi kredas, ke mi ankoraŭ povas, li diris, dum la rido elruliĝis el lia larĝa brusto. Se mi estus sciinta, ke laboro estas tiel agrabla afero, mi estus doninta mian monon al la vento jam antaŭ dudek kvin jaroj. Nun mi ne posedas unu solan milon, kaj krome mi havas bonan akompanon. Antaŭe mi tute ne povis kompreni la sencon de laboro. Kaj la diablo povas preni min, se mi komprenas tion eĉ nun, tamen estas agrable. Vere la vivo nun komencas simili al io.

Ili ne estis parolintaj pri la estonto kaj la bieno, sed iun vesperon, kiam Selma kaj Eskil restis solaj, ŝi tuŝis la problemon. Ŝi diris, ke la societo komencis revendi la iam aĉetitajn bienojn. Eble oni povus iamaniere reakiri la bienon.

– Kiamaniere? li demandis. Eble en estonto, sed nun? Li mem ne havas pli ol monon por tabako kaj same Kristoforo. Tiam Selma unuafoje aludis, ke ŝi mem havas iom da mono, kaj ankaŭ ne kaŝis la manieron en kiu ŝi kolektis ĝin. Nun estis ĉirkaŭ ok mil, ne granda sumo, se oni volas aĉeti bienon, tamen iom por komenco.

Eskil ekmiris kiam li aŭdis la sumon, sed ne pensis en la unua momento pri mono kaj aĉeto sed pri la patrino. Jaron post jaro ŝi restis tie kiel fidela gardistino kaj silente provis rekonstrui, kion alia detruis. Li komprenis, ke ŝi ne faris tion unualoke pro la tero sed pro ilia kuneco.

La knabjaraj romantikaj revoj pri la amikeca rilato inter patrino kaj infano antaŭ longe vaporiĝis. La virino, kiu nun sidis apud li, estas kvazaŭ bona laborkamarado, ne apartenis al la revoj sed al la realo. Liaj sentoj por ŝi ne estis sopirulaj kaj revaj, sed apartenis al realo. Sed ili ne estis malpli profundaj kaj veraj pro tio.

– Vi similas al Kajsa, li diris por iamaniere esprimi siajn sentojn. Sed vi estas pli bona. Ŝi vidis nur la terbulojn kaj la spikojn, sed via vido estas pli vasta.

Selma komprenis lin, sed trovis lian prijuĝon tro severa kaj por momento preterlasis la temon por paroli pri la lasta tempo de Kajsa.

– Tia Kajsa estis en sia interno, – ŝi finis, – kvankam tuta vivo de peno kaj zorgoj metis ŝiajn plej bonajn kvalitojn en ombron. Kiam vi estis infano, mi estis multe pli malbona ol Kajsa, ĉar mi pensis pri nenio. Kaj eble mi ankoraŭ restus en la sama stato, se la bildo de Kajsa ne estus tiel viva al mi. –

Sed nun ni parolu pri la bieno. Montan certe pruntos aŭ garantios kelkajn milojn al vi, kaj tiamaniere vi ricevos la duonon de la aĉetosumo, la alian duonon vi povos pagi per hipoteko, certe ili akceptos tion.

Eskil estis iom konfuzita de la nova perspektivo, sed ili decidis paroli kun Kristoforo. Kiam li envenis, Selma klarigis la proponon al li, kaj ankaŭ malkaŝis siajn monajn manipulojn.

– Kaj verŝajne estas plej bone, ke Eskil estos atestanto, por ke vi ne havu pliajn zorgojn pro tiu ĉi bieno, ŝi finis.

Kristoforo konsterniĝis sed fine eligis laŭtan ekridon.

– Estas tre bona historio. Al vi certe ŝajnas ke mi estis frenezulo, kaj kompreneble mi estis. Ĉiu vivas laŭ sia koncepto, kaj oni ne povas ŝanĝi tion per saĝaj vortoj. Sed mi kredas, ke mi nun havas bonan estonton. Kompreneble ni aĉetu la bienon, kaj samkompreneble Eskil prizorgu la aferon. Poste mi estos tute kiel fiŝo en akvo. Iru jam morgaŭ paroli kun la arbarĉefo kaj Montan.

Oni do interkonsentis pri tiu afero. Kiam Ingrid post kelkaj minutoj dance envenis kaj eksciis pri la novaĵo, ŝi komencis tumulti kiel neniam antaŭe.

– Kaj se vi fariĝos vera kulturisto, vi ankaŭ devos edziĝi, ŝi diris al Eskil, kaj tion vi povas fari. Vi ricevas leteron preskaŭ ĉiun duan tagon nuntempe. Kia ŝi estas? Sed Eskil subite enpensiĝis. Kiam fariĝis pli trankvile, li diris, ke oni devas plie pripensi tion. En tiu ĉi bieno oni dum longaj tempoj vivis je providenco kaj ŝparmono de la prapatroj. Kiom la tero donas oni tute ne scias.

Li prenis paperon kaj krajonon kaj komencis prikalkuli la produkteblon de la bieno. Kiom da sekalo oni ricevas? Kiom da aveno? Kiom da lakto? Kiom oni vendas? Tiajn kaj aliajn similajn demandojn li faris, notis kaj kalkulis. Kristoforo sciis nenion. Selma sciis iom, sed ŝiaj ciferoj estis tre proksimumaj, kaj pri multaj aferoj ŝi tute ne sciis.

La tempo rapide pasis, kaj kiam iu okaze rigardis la horloĝon, jam estis noktomezo. Sed tiam Eskil ankaŭ estis preta.

– Ne aspektas tre promese, li diris. Ŝpareme ni povos vivteni nin en la bieno, laŭ miaj ciferoj, sed ne pli. Sed aliflanke la bovinoj verŝajne donos iom pli da lakto, se ni parolos bone al ili. Se ne, ni povos ŝanĝi aŭ fari alion. Kaj per kelkaj manipuletoj la rikolto certe fariĝos pli granda. Se necese, ni povos havi kelkajn porkojn pli kaj konstrui laŭtempan kokinejon. Mi kredas, ke ni sukcesos.

– Estas tre interese, – diris Kristoforo. – Pensu, ke ni tiom longe vivis tie ĉi kaj tute, ne sciis, ĉu ni povas vivteni nin aŭ ne de nia laboro.

* * *

La postan tagon Eskil iris por paroli kun la ĉefo. Tiu ĝoje akceptis la proponon, kaj la kondiĉoj ŝajnis fariĝi proksimume laŭ la antaŭkalkulo de Selma. Poste li iris al Montan.

– Mi ĝojas, ke vi havis la prudenton veni al mi, – diris Montan, kiam Eskil estis dirinta sian deziron. – Mi multe pripensis kiel fari ian reservon al Kristoforo, mi ne povis trovi manieron. Ĉar estas Kristoforo, kiu donis la fundon por mia nuna situacio. Vi povos pagi kiam estos konvene al vi, kaj pri rento vi ne pensu. Tio ne estas ia bonfaro, mi faras nur kiel Kristoforo.

Do ĉio estis en ordo, kaj kelkajn tagojn poste Eskil kaj Kristoforo iris al la kontoro de Grandtorento, Kristoforo por nuligi sian lukontrakton, Eskil por aĉeti la bienon.

La malnova arbarĉefo ankoraŭ restis, nun iom griza sed ankoraŭ same altkreska kaj kun la sama mieno de vivanta kalkulmaŝino. Kiam Kristoforo envenis, rideto tamen donis iom da vivo al liaj rigidaj lipoj.

– Ja, Kristoforo, la tempo pasas. Kelkaj jaroj pasis, de kiam ni lastfoje intertraktis. Ĉu vi memoras, kion mi tiam diris? – Mi memoras. Kaj verŝajne vi memoras, kion mi diris? Mi ŝatus scii, kiu pasigis la tempon pli agrable, mi aŭ vi.

– Nu ja, tio povas esti. Sed agrablaĵo ankaŭ kostas iom. Kion vi nun faros?

– Mi restos kun la filo en la bieno.

– Tiel. Sed se vi estus sekvinta mian konsilon, via filo ne bezonus aĉeti la bienon nun. Ĉu mi ne pravis, kiam mi diris, ke vi faras frenezan komercon?

– Vi volas diri, ke mi estis stulta. Kompreneble mi estis, tion neniu povas helpi. Kaj nun mi cetere estas savita, ĉar nun mi havas nenion por perdi.

La mono estis pagita, la paperoj subskribataj kaj atestataj, kaj la bieno ree apartenis al la familio.

iv.

Ĉio iris bone.

Ili fidele tenis sin unu al la alia, kaj ŝajne ĉiu subite sentis sin pli kontenta ol iam antaŭe.

Dum tiuj laborplenaj tagoj Eskil havis malmultan tempon pensi pri si mem, sed kiam la vespero venis, li baldaŭ iris en sian ĉambron por legi aŭ skribi leterojn, aŭ li faris promenadon tra la kampoj same kiel iam maljuna Kristoforo. Se iu vidis lin, li certe pensis, ke li prikalkulas kaj faras planojn pri plibonigo de la bieno. Kelkafoje liaj pensoj prenis tiun direkton, sed ordinare li meditis pri tute aliaj aferoj dum tiuj silentaj vesperhoroj.

Plej ofte la knabino de la leteroj estis en liaj pensoj. Nun mankis nur ŝi. Cetere la revoj de la junaj jaroj pli malpli realiĝis. Post multaj jaroj kaj longaj vojoj li ree estis sur la kampoj de la maljunulo, kaj la vortoj, kiujn li en siaj revoj aŭdis de li, fine fariĝis realo. Tiu realo ne estis tute laŭimaga, ĝi estis multe pli ĉiutaga sed ne malpli bona pro tio.

La vivo iom post iom komencis simili al la vivo de liaj plej fruaj jaroj, kiam li kaj Arne naĝigis siajn boatojn sur la rivereto, konstruis sagpafilojn kaj grimpis sur la piceojn. Dum la migrojaroj la vivo ofte ŝajnis al li tiel senluma, ke oni bezonus la saĝon de la tuta mondo por ordigi la senordan reton. Nun tiuj turmentaj pensoj estis for. Ĉio ŝajnis al li same simpla, kiel kiam li kaj Arne estis la tuta homaro kaj ilia malgranda loko la tuta mondo.

Li sopiris al la knabino de la leteroj, sed ankaŭ la rilato al ŝi, kiu antaŭe ŝajnis al li problemo, kies solvo povos doni al li ĉielan feliĉon sed ankaŭ la plej nigrajn turmentojn, ankaŭ tiu rilato ŝajnis nun pli simpla.

Iun tagon ŝi venos kaj restos. Ili ne ŝvebos kiel anĝeloj inter rozaj nubetoj sed ankaŭ ne enfermos unu la alian en senlumaj turmentoĉambroj. Kial ili faru tion? Ilia vojo tamen estas sur la tero, nek pli alte nek pli malalte. La vaste ŝvebantaj revoj portas onin ĉielen kaj inferen, tamen oni restas sur la sama malnova tero, kie oni iam ludis kiel infano. Kaj la tero taŭgas. Se oni ne atingas la stelojn, oni aliflanke ankaŭ ne falas en abismon.

Kelkafoje li ekpensis pri Ester. De kiam ŝi fariĝis memoro al li, li amis multajn aliajn knabinojn, kelkafoje pure kaj altsente, kelkafoje malpli pure kaj altsente. Sed meze en tio ŝia bildo tiam kaj tiam ekaperis antaŭ li, same printempe freŝa kaj junece bela kiel antaŭ multaj jaroj, kaj la fortaj sentoj el la jaroj de la vekiĝo revenis. En noktaj sonĝoj li kelkafoje iris sur la tero de sia infanaĝo, kaj subite li vidis ŝin kaj en la posta momento staris vizaĝon al vizaĝo antaŭ ŝi. Iliaj okuloj renkontiĝis kiel antaŭ longe, ree li revidis la brilan, vivoplenan mondon de siaj feliĉaj knaborevoj. Kiam li vekiĝis, li estis delikathumora kaj kviete ĝoja. Tiu sonĝo iel ŝanĝis la tutan mondon faris ĝin pli pura kaj bela ol ordinare, kaj kelkafoje ŝajnis al li, ke tio ne estas nur revoj sed viva realo.

Kaj tamen li ne sopiris al ŝi, ne deziris renkonti ŝin. Antaŭ du jaroj li okaze aŭdis ke ŝi edziniĝis. La novaĵo ne tuŝis lin pli ol geedziĝa anonceto de nekonataj homoj, tamen la sentomondo de lia junaĝo samtempe reekvivis en li.

Ankoraŭ kiam li en trankvilaj vesperoj paŝis laŭ la kampoj kun la fianĉino en siaj pensoj, la memoro pri Ester subite kaj senmotive aperis al li. Tio preskaŭ incitis lin. Tiu knabino de la infanaj jaroj signifas al li absolute nenion, signifis nenion dum multaj jaroj. Kial ŝi do ankoraŭ fantomas en liaj pensoj? Homo kun tiaj pensoj ne iras sur la tero.

Sed iom post iom plenigis lin kvieta trankvilo, ankoraŭ pli impresa kaj viva ol tiu de la dormanta tero. La tuta vivo subite ŝajnis al li travideble klara, kaj sammaniere li vidis sin mem de la plej fruaj jaroj kaj ĝis nun.

Kaj estis, kvazaŭ voĉo flustrus en lia interno: La revoj de via fruaĝo kaj la amo de viaj junaj jaroj – tio estas nur via propra sopiro. Vi etendis viajn manojn al la vivo kaj volis ĉirkaŭbraki ĉion bonan en ĝi, kaj vi ĉirkaŭbrakis ĝin per tiu bela revo. Tio estis vi mem – estas vi mem. Vizioj kaj revoj ŝanĝiĝas, sed ankoraŭ vi apartenas al la sama vivo, ankoraŭ paŝas sur la sama tero, kie vi faris la unuajn paŝojn kaj lernis la unuajn ludojn. Nun vi renkontas la vivon alimaniere, sed la senco estas la sama. Kaj la tero estas riĉa, pli riĉa ol iu scias.

* * *

Eskil loĝis en la malnova mansardo de Kristoforo. Li ŝatis esti sola vespere, sed ofte Ingrid envenis al li, kaj tiam ne estis tempo por meditado.

– Aŭskultu, ŝi diris unu vesperon. Vi estas hejme de longe, vi estas bienulo kaj tute plenkreska. Kaj leteron vi ricevas preskaŭ ĉiun duan tagon. Tio similas al nenio, kiel patro kutimis diri antaŭe. Venigu ŝin tien ĉi kaj ne infanumu tiamaniere!

– Ĉu vi do estas certa, ke ŝi plaĉos al vi?

– Tion ni vidos. Sed ĉiu serĉus sian similulon.

– Sed kion diros patro kaj patrino?

– Vi povas demandi! Ĉu estas ili, kiuj geedziĝos? Ĉu estas kaĉo en via kapo? Nun mi iros al la gepatroj kaj ordigos tiun ĉi aferon.

Ŝi forsaltis kaj rapidis al la kuirejo. Eskil opiniis, ke ankaŭ li devas havi voĉon en tiu rondo, kaj post tempeto li sekvis ŝin.

Tie sidis la tri en tre agrabla kunveno, kaj tuj kiam li eniris, Ingrid laŭte ekridis, kio vekis la ridon ankaŭ de la aliaj. Post trankviliĝo Kristoforo demandis.

– Kia estas ŝi, ĉu ŝi scias melki bovinojn? Ree ili ridis, kaj Eskil deklaris, ke tio ne estas tute certa.

– Nu ja, mi nur demandas, – daŭrigis Kristoforo. – Se ŝi ne scias, tio verŝajne ne tre gravas. Se mi povis fariĝi kulturisto je aĝo de preskaŭ sesdek jaroj, juna bubino ankaŭ povas lerni melkadon kaj rasti fojnon. Venigu ŝin, laŭvide estos multe da laboro en la somero.

* * *

En la tago antaŭ la somera festo Ingrid sendis Eskilon kaj Elsan, la knabinon de la leteroj, por rigardi la kampojn, ĉar nun ŝi volis esti sola kaj purigi kaj ornami por la festo. Poste ŝi purigis plankojn kaj meblojn, balais la korton, hakis betulojn kaj alportis florojn kaj foliojn.

En la festotago Montan kun edzino kaj Niko venis al Novponto. La malnova grandĉambro estis tiel ornamita kaj pura kaj tiel plena de odoro de floroj kaj folioj, ke neniu rimarkis, kiel kaduka kaj malnova ĝi envere estas. Meze en la ĉambro staris la manĝotablo kiel en pasintaj tempoj, kaj post kiam oni pasigis la antaŭtagmezon rigardante porkojn en la porkejo kaj grenon sur la kampoj kaj cetere per ripozo sur la freŝa herbo, Ingrid vokis por manĝo.

Niko estis griza sed cetere ronda kaj brila kiel antaŭe, kaj liajn gajajn ŝercojn kaj viglan babiladon nek la malsatojaroj nek la maljuneco povis silentigi. Ankaŭ Montan estis iom aĝa, sed la respondeco da gvidanto kaj la bona manĝaĵo de Maria estis doninta al li aspekton de modesta digno, kiu bone anstataŭis la stangecan kaj senteniĝan figuron de pli fruaj jaroj. Sed malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj, tamen ekzistis io, je kio la tempo kaj ĉiuj novaj aferoj ne povis efiki, nome liaj sentoj por Maria kaj la infanoj. La uzineto estis bona, sed kio estis ĝi kompare kun Maria kaj la infanoj! Sidante kun forko survoje al la buŝo, li tiam kaj tiam sendis al ŝi karese observantan rigardon, kiu estis same humila kaj plena de amo kiel antaŭ dudek kvin jaroj, kiam li petis pardonon por siaj malbonaj kutimoj.

Kristoforo havis kelkajn grizajn striojn, kaj la haroj estis iom maldensaj, sed rekompence li aspektis pli juneca kaj vigla ol iam antaŭe en sia tuta vivo, kaj de la suno lia vizaĝo estis bruna kiel ĉe cigano. Rilate al Selma oni povus kredi, ke ŝi estis repasinta dudek jarojn en la tempo por rekomenci, kie ŝi tiam finis.

Kaj ĉiuj tre ofte turnis sin al Eskil kaj Elsa, kiuj silente ridetis, iom ĝenitaj pro la forta brilo de la novaj ringoj, kiuj ŝajnis faritaj sole por kapti la rigardon de aliaj homoj.

Ingrid babilis kiel kutime kaj kapskue dancigis siajn buklojn, sed meze en sia brilhumoro ŝi tiam kaj tiam sendis rigardon al Eskil kaj Elsa, eksilentis kaj pripense rigardis sian teleron.

Tiel la tago pasis en gajo kaj bonhumoro, kaj Niko bone esprimis la sentojn de ĉiuj, kiam li inter du kuleroj da supo facile kaj lerte eltornis la sekvantan paroleton:

– Je tia okazo la gastoj ordinare faras paroladojn, sed paroli nun estus detrui la tutan belan tagon. Paroladoj konvenas en societoj, kie estas necese demonstracii siajn ŝaton kaj estimon, por ke estu harmonio, sed tie ĉi ni estas unu koro kaj unu animo kiel en la tagoj de la apostoloj, kaj tial tia beligaĵo estas superflua. Ĉie mi estas hejme, sed la nunan hejmecon de Novponto mi neniam antaŭe sentis, eĉ ne en Novponto.

– Vi pravas, – intervenis Kristoforo, – miaparte mi diras la samon. Verŝajne Eskil kaj Elsa havas feliĉon, sed kia estas ĝi kompare al mia!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.