La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HOMOJ SUR LA TERO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sia propra mastro

i.

Kaj ree Kristoforo sidis en la mansardo kaj faris bilancon pri sia vivo, dum la fumnuboj ŝvebis tien kaj reen, ĝis ili fariĝis densaj kaj pezaj kiel aŭtuna nebulo.

Nun li sola estis mastro en la bieno. Sed tio ne tre ĝojiĝis lin. Kian plezuron donos al li la kampoj kaj la arbaro? Prilabori la teron tute ne ŝajnis al li gaja afero. Li ja povus vendi ĉion kaj ekloĝi aliloke, sed tio ankaŭ ne plaĉis al li. Hejmsenton li ne havis, sed samtempe ĉio ekster la limoj de Novponto ŝajnis al li netolereble fremda.

Por kio li do vivu tie ĉi? Liaj pensoj ne estis profundaj nek precizaj, sed pri tio li tamen iel cerbumis. Tiel kaj tiel estis dum la gepatra tempo, kaj tiam estis malmulte da ĝojo. Nun ili foriris – kaj ree estas tute same kiel antaŭe. Li estas mastro kiel lia patro antaŭ li. Selma penadas kaj laboras kiel Kajsa dum antaŭa tempo. Kaj en la kuirejo la knabeto ĉirkaŭrampas same kiel li mem verŝajne faris antaŭ multaj jaroj.

Tiu absoluta simileco al la pasinto tiel frapis lin, ke li brue ekridis, kvankam li estis tute sola. Sed tuj poste sekvis kolera blasfemo. Tiu ĉi vivo verdire similas al nenio.

La malgajo kaj neklara malkontento, kiuj regis lian internon post la morto de la patro, ankoraŭ restis, eble eĉ pli fortaj ol tiam. Sed nun li ne rimarkis tion plu. Ĝi estis jam parto de li mem, kaj ŝajnis al li, ke la tuta vivo estas tia. Kaj tial li pensis pri vojo al pli agrabla kaj gaja estado.

Kristoforo tute ne estis sola rilate al tiaj pensoj. Kampe, ekzemple, kiu estis fraŭlo kaj pli ol kvindekjara, antaŭ ne longe vendis sian bienon kun arbaro al Grandtorento kaj nun loĝis en malgranda domo apud la ŝoseo inter Grandtorento kaj Novponto. Li neniel laboris, kaj ankaŭ ne bezonis, ĉar li havis ĉirkaŭ kvardek mil kronojn en banko. Ordinare li estis hejme, fumis kaj legis gazetojn. Kelkafoje li faris festenetojn en sia kabano same kiel Kristoforo en Novponto. Se fariĝis tede, li foriris kaj vizitis la najbarojn por babili. En Novponto li jam antaŭe estis ofta gasto, kaj li venis tien preskaŭ ĉiutage.

Pri la vendo de la bieno li diris:

– Kial, pro diablo, mi portu tian ŝarĝon dum la tuta vivo? Agrikulturo ne donas profiton, fakte. Eble en Novponto, kiu estas bela bieno, sed ne sur miaj ŝtonplenaj pecetoj. Cetere mi staras kiel Kristoforo: la lasta verda branĉeto sur seka arbo. Sed nun mi fartas kiel princo. Se miaj fortoj kaj jaroj egalos al mia mono, mi neniam plendos pri la vivo.

Aliaj agis similmaniere. Se ili havis familion, ili ne povis sekvi la ekzemplon de la enviinda Kampe, sed unu vendis sian arbaran teron, aŭ la plejmulton de la arbaro mem, la tria mem hakis sian arbaron kaj tiamaniere havigis al si iom da ĝuo en la vivo. Kaj aliaj faris same, sed pro amo al mono.

Tiujn faktojn kovis Kristoforo por trovi similan solvon por si mem, tamen sen urĝo.

La bienon li ne volis vendi, ĉar tiam li ne havos lokon por loĝi. La arbaron li povus vendi, sed tiam li tamen havus la teron. La problemo ne estis facila.

* * *

La arbarĉefo de Grandtorento ne forgesis la belan arbaron de Kristoforo, sed ĉar estis plenplene da proponoj dum tiuj jaroj, li ne rapidis. En la fino de la somero de tiu ĉi jaro, li okaze preteriris Novponton, kaj tiam eniris por aŭdi la opinion de la nova posedanto.

Kristoforo kuraĝe trinkis dum la lastaj jaroj kaj cetere ankaŭ manĝis, kaj dum la lasta tempo li ankaŭ forlasis la pli pezajn laborojn. Tial li estis sufiĉe grasa, kaj se li nur aspektus pli gaja, li estus bonega specimeno de bonvivanto.

– Bonege, ke vi venas, – li diris. – Eble vi povas doni konsilon pri malfacila demando.

– Dependas de la demando, – respondis la estro, kaj liaj grizaj, malvarmaj okuloj esplore kaj iom scivole rigardis la apatian figuron.

Estis du tute malsimilaj tipoj. La estro estis tendena kaj malgrasa. La rigardo kaj la malmolaj, kvankam ne malafablaj trajtoj atestis pri konscia menso kaj alceliga volo, pri homo, kiu ne mezuras la valoron de la vivo per grogoj kaj gajaj horoj, sed per laborrezultoj kaj bonaj ciferoj en kaslibroj.

– Temas pri la bieno kaj la arbaro, – daŭrigis Kristoforo. – Tio tedas min, kaj mi volas liberiĝi de ili. Sed kiamaniere? – Ni volonte akceptos la arbaron. Ne cerbumu pri tio.

– Tion mi komprenas. Sed la bieno?

– Ekzistas aĉetantoj. Ni ne bezonas ĝin, malkaŝe dirite. Verdire ni aĉetis, antaŭe, sed pli malgrandajn. Tie ni lokis farmistojn, kiuj parte vivtenas sin per la tero, parte per hakado, karbigado ktp. Sed niaj bienoj sufiĉas. Cetere estus malfacile havigi farmiston por tiel granda bieno. Li bezonus multe da mono, kaj ni ne havus utilon de li, ĉar li bezonus la tutan tempon por prizorgi la teron. Estus por ni plus minus nul, do pura malgajno. Sed vendu al iu alia.

– Tion vi diras. Sed, pro diablo, kie mi mem do loĝu? – gruntis Kristoforo.

– Ĉu vi ne diris, ke vi volas liberiĝi de la arbaro kaj de la bieno? – demandis la estro iom malpacience.

– Kompreneble. Sed mi devas havi loĝolokon, kaj mi neniam loĝos aliloke ol tie ĉi. Tiel estas. La domo restos ĉe mi, la alian vi povos preni. Iom moka rido ludetis sur la lipoj de la ĉefo. Tian tipon li ne renkontis antaŭe. Sed Kristoforo tuj daŭrigis:

– Se vi aĉetos ĉion kaj lasos la domon al mi, ni povas tuj kontrakti.

– Fareble, se vi iom malaltigos la prezon de l’ arbaro, ĉar la bieno ne donos profiton. Tio estas, vi volas fariĝi farmisto? Sed tiam vi ja tamen devas prizorgi la bienon. Kia senco en tio? Kaj ekonomie estas ja pura stulto de vi, por uzi mildajn vortojn.

– Tiel pensas vi, – diris Kristoforo preskaŭ malice. – Sed ni kalkulas en diversaj manieroj, dependas de tio. Societuloj kaj aliaj modernuloj vivas por gajni monon kaj fari kapitalon. Laŭ mi, tio ne valoras la penon. Due mi ne havas heredanton. Do mi provos foruzi tion tiel precize, ke la resto sufiĉos por bona enterigo. Tia estas mia kalkulo. Ĝi bonege konvenas al mi mem.

La ĉefo ekridis kaj pripensis.

– Do vi ne vendos nur la arbaron?

– Neniam.

– Ni provos ordigi. Kvankam mi devas diri, ke tiu afero estas la plej idiota, kiun mi iam kontraktis. Venu al la kontoro iun tagon. Kiam estos konvene?

– Miaparte tuj. Mi sufiĉe longe pripensis, estas tempo por efektivigo.

* * *

Kelkajn tagojn poste ĉio estis preta. Kristoforo vendis al la akcia societo de Grandtorento sian bienon kun apartena arbaro, sub kondiĉo, ke li mem kontraŭ sufiĉe malalta lupago rajtos loĝi tie dum sia tuta vivo. Li bone komprenis, ke oni iom trompis lin, sed la sumo sufiĉos por li, kaj tial li sendiskute subskribis.

Lia interno malpeziĝis, kaj kiam li iris hejmen, li havis la senton, ke li ĵus forĵetis premegan ŝarĝon.

Li iris supren al la domo. Sub provizora tegmento kuŝis granda amaso da tabuloj, tabulegoj, kaj traboj. Estis la ligno, kiun maljuna Kristoforo rezervis por la novkonstruado. Kiel Kristoforo metis ĝin post la morto de la patro, tiel ĝi ankoraŭ kuŝis. La tegmento ne povis ŝirmi ĝin kontraŭ vintra neĝego kaj somera pluvego, kaj ĝi aspektis griza kaj malnova. Kristoforo preterpasis la lokon preskaŭ ĉiutage, sed ordinare eĉ ne vidis la lignon. Sed nun li rimarkis ĝin, kaj ĝi iom pikis lian internon. Sed li restis trankvila.

– Verŝajne mi tute ne konstruos– li pensis. – Kaj se mi konstruus, la domo ne fariĝus mia. Kaj povas esti tute indiferente.

Dum kelkaj momentoj li havis la senton, ke li ne troviĝas plu sur sia propra tero, sed la sento ne estis tre forta aŭ prema. Kaj ĉu li ververe ne ĉiam estis same fremda tie? Li iris en la kuirejon, kie Selma tiris la separatoron, dum Eskil, la knabo, sidis sub la tablo kaj ludis per iaj objektetoj. Li ĵetis la ĉapelon en la sofangulon, batis la manplatojn kontraŭ la genuojn kaj liberiĝe elspiris, kvazaŭ li estus farinta pezan laboron kaj nun ĝojus pro la pretiĝo.

– Jes, nun mi faris komercon – li diris.

– Tiel. Kian komercon? – ŝi diris indiferente, sen rigardi lin.

– Mi vendis la bienon, kaj do tiu plago finiĝis. – Vendis la bienon? Vi ŝercas? – Kial ŝerci? Grandtorento aĉetis ĝin, tute simpla afero. Ŝi malfacile komprenis, ke tio estas vero, sed por ion diri ŝi demandis:

– Kaj vi do forlasos la bienon?

– Ne. Ĝuste tio estas la bela en la afero, ke mi tamen restos. Tio estas, ke mi estos kvazaŭ farmisto sub la societo. Sed estu certa, ke mi ne rompos mian spinon pro iliaj terpecoj.

Kaj poste li pli detale klarigis la aferon. Ondaro de strangaj kaj diversaj sentoj eklevis sin en ŝia interno, kaj ŝi sentis sin malforta kvazaŭ post subita sortobato.

Verdire tiu ĉi afero tute ne koncernis ŝin. Kajsa petis ŝin prizorgi la bienon, kaj tion ŝi faris laŭpove, sed ŝi ja ne pensis pri avantaĝoj por si kaj sia filo. Sed ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estus atestanto de brutala perfortaĵo. Vere Kristoforo havis sian plenan rajton, kaj ne havis heredanton, ĉar li ja ne volis rekoni sian propran filon, sed tamen, tamen ... Vendi bienon tiamaniere estis terure kaj timige, kvazaŭ herezo.

– Ŝajnas, ke mi timigis kaj eĉ malĝojigis vin, – li diris. – Ne maltrankviliĝu pro tio ĉi! Nek vi, nek via bubo estos en mizero. Mi ne volas forpeli vin, kaj mi prizorgos, ke vi ambaŭ havu iom en la banko, kiam vi bezonos. Nun mi volas vivi laŭ mia kapo, sed pro tio ne kredu, ke mi deziras malbonon al aliaj.

ii.

Same kiel Kajsa, Selma respektis kulturitan teron preskaŭ kiel ion sanktan. Peco da kulturita tero estis al ŝi peco da historio, estis peno kaj zorgo de la prapatroj pro pano al si mem kaj la infanoj, ilia lukto por sendependeco de fremdaj homoj, por libero sur propra tero.

Konscie ŝi malmulte pensis pri tio, sed des pli forte ŝi kaptis ĝin per sia sento. Sur la kampoj ŝi kelkafoje fantaziis pri tie okazintaj aferoj, de kiam la unua kulturanto ekhakis la arbojn, bruligis la branĉaron kaj eklaboris per pioĉo kaj levilo. Spirite ŝi vidis ilin preterpasi, generacion post generacio, en suna somero, kaj nebula aŭtuno. Trankvile kaj sen multaj vortoj ili faris sian devon. Ilia vivo estis penoplena, tamen ili ŝajnis posedi grandan feliĉon.

Ili ne apartenis al ŝia familio, tamen iel apartenis al ŝi. Ili plenumis sian devon laŭpove. Nun estis la vico de ŝi kaj aliaj daŭrigi la laboron, prizorgi, ke la faritaĵo ne perdiĝu. Ĉu ekzistas io pli grava kaj respektinda, ŝi pensis, ol la lukto por pano, kaj sendependeco, jaron post jaro, jardekon post jardeko? Ne prizorgi ilian laboron estus neniigi ilian tutan penadon, estus krimo kontraŭ la tero, kiu estis ilia hejmo, kaj enhavis la sencon de iliaj vivo kaj celado.

Unuflanke tiel. Sed aliflanke, kial labori plimulte ol necese? Tio estus indiferenta al Kristoforo, li eĉ ne atentus pri tio.

La sinjoroj en la societo ankaŭ ne profitus, kaj neniu homo komprenus ŝin.

Krome ŝi devas pensi pri si mem kaj sia filo. Ili ne povos resti en Novponto por ĉiam. Kaj espereble Eskil post kelkaj jaroj faros vojon al si.

Do Selma sekvis sian prudenton, kaj ne tre zorgis pri la stato de la bieno. Sed samtempe ŝia vivo fariĝis pli malriĉa kaj senenhava. Por kio oni havas forton kaj prudenton, se oni ne uzas ilin en plej bona maniero? Kia estas la senco de tero, se oni ne prizorgas ĝin bone? Tamen ŝi havis sufiĉe da forto kaj vivkuraĝo por bone elteni malgraŭ tio. Ŝi ŝatis la vivon, eme, akceptis la ĝojon, kiun ĝi proponis, kaj lasis al ĉiu tago ĝian propran zorgon. Tial ŝi ankoraŭ povis kanti kaj ŝerci kiel antaŭe, kaj al la vizitantoj ŝi ŝajnis same gaja knabino kiel ĉe ŝia alveno al Novponto.

* * *

Alie pensis Kristoforo.

Kiam la bieno estis vendita kaj la mono deponita, li faris ion, kion li ne faris de kiam li sidis sur la lerneja benko. Li nome prenis paperon kaj krajonon, iris en la mansardon, kie li ankoraŭ loĝis, kaj tie eksidis por kalkuli.

Sed la juna Kristoforo okupis sin pri tute aliaj kalkuloj kaj problemoj ol lia patro. Li kalkulis sian havon kaj provis eltrovi, kiom li povos elspezi ĉiujare por bone vivi ĝis sia okdeko proksimume, pli longe li verŝajne ne vivos, li pensis.

Li ne rapidis, ĉar li trovis grandan plezuron en tia aranĝo por la estonto. Krome liaj matematikaj konoj kelkafoje perfidis lin, kaj li devis longe cerbumi pri diversaj kalkulmanieroj.

Fine li tamen sukcesis, kvankam li tute ne kalkulis laŭ ordinara maniero, La rezulto kontentigis lin. Ĉiujare li disponos tute sufiĉan monon por laŭdezira uzo. Kaj li vidis antaŭ si longan ĉenon da jaroj kun multaj sunbrilaj tagoj kaj gajaj kunvenoj, ĉar la sumo estis pli granda, ol li iam antaŭe foruzis pojare, li provis trovi alian manieron forfluigi la monon. Sed tiam lia fantazio tute rezistis. Li absolute ne povis trovi ion alian dezirindan apud la ordinaraj trinkokunvenoj. Pri vojaĝoj, li eĉ ne pensis. Li ja vidis, ke kelkaj homoj plibeligas sian vivon per vestoj, mebloj ktp, sed tio estis nenio al li. La sola prudenta maniero altigi la elspezojn, li opiniis, estas aĉeti pli karan konjakon ol antaŭe kaj havigi bonan vinon de diversaj specoj.

Por Selma kaj Eskil li dekalkulis kelkmil kronojn, kiujn ili povos ricevi laŭbezone aŭ kiam li mortos.

* * *

Tiel nova tempo komenciĝis en Novponto. Kristoforo preskaŭ ĉesis labori. Tamen li havis tiom da kamparana sango, ke li provis konservi la ŝajnon de laboranta homo. Tial li ĉiam portis laborveston, ankaŭ kiam li ne bezonis kaj ofte eĉ dimanĉe. Li donis akvon kaj nutraĵon al la ĉevalo kaj purigis ĝin, kaj tio postulis sufiĉe da tempo. Li hakis lignon, kion la servisto ĉiam faris antaŭe, kaj eltrovis multajn aliajn laboretojn, kiuj per bona mastrumado daŭris mirige longe. Tamen Kristoforo ne estis tiel kontenta, kiel li unue atendis. Baldaŭ li trovis, ke estas tre monotone vivi tiamaniere sen laboro. Se fariĝis tro malgaje kaj mankis ĉia agemo, li iris al la mansardo por fumadi kaj dormeti. Sed iom post iom ankaŭ tio perdis la logon, kiun ĝi havis dum la tempo de la patro.

La enuo igis lin sekvi la ekzemplon de Kampe. Oni ĉiam abonis lokan gazeton, kiu venis dufoje en la semajno, sed Kristoforo ne oferis multajn minutojn por legado, se ne estis ia interesa rakonto aŭ felietono. Nun ĉio tiom tedis lin, ke eĉ la gazetoj ŝajnis interesaj al li. Unue li legis nur tre facilajn aferojn. Poste li atakis la novaĵojn. Brulakcidentoj kaj fulmobatoj, rompitaj kruroj, dronakcidentoj kaj serpentmorditaj infanoj, kiuj antaŭe tute ne interesis lin, nun movis lian fantazion tiom, ke li por kelke da horoj forgesis sin mem kaj la monotonecon de la vivo.

Povas ŝajni troigo, ke Kristoforo enuis. La trinkkunvenoj ja plibeligis lian vivon. Estas vere, tamen, tiuj kunvenoj okazis nur dimanĉe kaj kelkafoje dum labortagoj, sed tiam nur vespere. Kaj ĉiu semajno havas ses labortagojn kaj ĉiu labortago dek ĝis dek du horojn. Do restis sufiĉe da tempo por enuo. Cetere li ne tiom ŝatis la kunvenojn kiom antaŭe. Li jam sciis ĉion parkere. Estis kvazaŭ manĝado, kiam oni ne malsatas. Oni manĝas pro kutimo aŭ ĝentilo, ne pro bezono.

Dum kelka tempo li trovis plezuron en observado de siaj kamaradoj, farante konkludojn pri ili. Sed ankaŭ tio perdis sian unuan freŝon. Iom post iom tiu intereso forglitis el lia konscio, kaj fine li rigardis sin mem kiel unu el ili, nek pli bona, nek pli aĉa, nek pli saĝa, nek pli stulta.

Sed kiam la brando jam komencis perdi sian guston, Kristoforo kaptis bonan ideon. Li alportis ludkartojn, kaj la malviglo de la kamaradoj tuj malaperis. Fine oni trovis daŭran intereson. Neniu estis vera ludanto, kaj komence oni ludis simplajn ludojn, kiujn ĉiu bubeto konas, kaj la monrisko estis malgrava. Sed ekzerco donas kapablon. La relativa indiferento de la unuaj horoj baldaŭ malaperis, kaj oni ludis pie kaj intense. La kupraj moneroj donis lokon al brilantaj kronoj, kiuj baldaŭ trovis akompanon de kvin- kaj dek-kronaj monbiletoj kaj tempo venis kiam biletoj de kvindek kaj cent kronoj gaje velis tien kaj reen sur la tablo dum longaj vintrovesperoj.

Kristoforo preskaŭ ĉiam malgajnis, sed tio ne estis tre grava, laŭ lia opinio. Ĉefe estis, ke la ludo estas interesa. La malgajnoj nur igis lin renovigi sian senrezultan penadon.

Kampe, kontraŭe, ĉiam ŝajnis estis io tiel montfirma en sia fortika staturo kaj tuta aperaĵo, ke oni de la unua momento tuj sentis: jen homo kiu neniam povas malsukcesi. Li ludis malvigle kaj seninterese, kvazaŭ la afero tute ne koncernus lin, tamen li gajnis. Kiam Kristoforo sidis kvazaŭ sur pingloj kaj nur atendis la feliĉan momenton, Kampe ĉiam intervenis, memfida kaj firma kiel granita bloko. Kiam Kristoforo nervoze preĝis siajn litaniojn al la estro de la mallumo, Kampe kvazaŭ elradiis indiferentan malicon. Kaj la gajno ne venis en la poŝon de Kristoforo. Estis, kvazaŭ devus esti tiel.

Kaj same en tio alia. Kampe ĉiam ŝajnis plenkontenta je si mem kaj la tuta mondo. Kristoforo ne povis kompreni lian ĉiaman bonhumoron kaj kelkafoje eĉ sentis iom da envio kontraŭ la ruĝbarba vikingo.

* * *

Kelkafoje venis al Novponto kurioza gajulo, kiu tamen ne apartenis al la ordinara rondo. Li nomiĝis Nikolao Torel kaj estis bankoficisto en la urbo. Estis malalta sed kugloforma kaj fortika viro, kiu sur siaj mallongaj kruroj alvenis kiel glitanta globo. Lia patro iam posedis bieneton proksime al Novponto, kaj lia infanaĝo pasis dum sufiĉe severaj kondiĉoj. Sed li havis bonan kapon, precipe rilate matematikon. Li forlasis la hejmon frue, havis oficojn en diversaj lokoj kaj rapide avancis, ĝis li nun restis kiel bankoficisto en la hejmregiona urbo. Li estis kolektinta iom da mono, laŭvide tre ŝatis la vivon kaj ne zorgis plu pri la estonto.

Je tiu ĉi tempo li estis kvardekjara sed ŝajnis pliaĝa bonhumorulo. Li multe vojaĝis. En preskaŭ ĉiu sveda urba hotelo li estis partopreninta iun gajan vesperon, kaj kelkafoje li faris vizitojn al Danio kaj Norvegio. Estis io polurita kaj monduma en li, kio tute apartigis lin de la hejmlokanoj. Oni tuj vidis, ke tiu homo estas tre hejme inter direktoroj dum plibona festa tagmanĝo.

Ŝajne li devus esti iom fremda en la societo en Novponto, sed ne estis tiel. Estis sufiĉe da filozofo en la gaja epikurano, kaj se li sentis sin kiel fiŝo en akvo kun distingita societo en bona restoracio, li tamen samtempe opiniis, ke kampara festeno aŭ babilo, ĉe taso da kafo en kamparana kuirejo povas egali al tio.

Kiam li sidis inter la aliaj en la grandĉambro, li ofte subite ekstaris kaj kun cigaro inter la fingropintoj iris en la kuirejon. Kiam Kajsa vivis, li interparolis kun ŝi. Li babilis pri bovinoj, kampoj, malnovaj memoroj kaj similaj aferoj, kiuj povus interesi ŝin, kaj dume lia ruĝa vizaĝo kun helaj, stoplaj lipharoj brilis de bonfarto kaj bonvolo. Ankaŭ Selma ne estis forgesata. Ĉu ŝi ne trovis ĉarman fianĉon ankoraŭ? Ĉu ŝi jam vidis la belajn mantelojn en la urba vendejo? Ĉu ŝi ne volas veni al la urbo por akompani lin al la teatro iun vesperon?

Kiam Eskil venis en la mondon, li okupis grandan parton de liaj vizitoj. Kiam li ankoraŭ kuŝis en la lulilo, Niko pinĉis liajn vangojn kaj mentonon, babilis kun li kvazaŭ li estus kelkjara, faris grimacojn kaj tiel ridis, ke lia ronda ventro saltetis. Kiam li komencis iri, Niko havis same grandan intereson por liaj unuaj paŝoj kiel Selma, kaj baldaŭ ili vetkuris sur la vasta kuireja planko. De tiu tempo li neniam venis al Novponto sen kunporti saketon da karameloj aŭ alian bongustaĵon, kaj kiam li foriris, li ĉiam donacis kelkajn monerojn al la knabo kun admono, ke li bone konservu ilin.

Sed kelkafoje li trankvile eksidis, suĉis sian cigaron, rigardis Selman per siaj grizaj, inteligentaj okuloj kaj dume babiletis kaj ridetis nelaŭte, memorigante pri kontente zumanta kato.

– Kaj vi ankoraŭ restas tie ĉi? – li diris kelkafoje.

– Kion mi faru? Cetere mi ne fartas malbone ĉi tie.

– Estas vere. Sed por via estonto la loko verŝajne ne estas tiel bona. Kristoforo estas homo kun speciala kapo kaj mi timas, ke li ne pensos multe pri vi, nek pri la bubo.

– Tio restas ekster miaj pensoj. Estas plej bone, se ni povos zorgi pri ni mem, kaj se la sorto ne malfavoras, ni espereble povos. Sed ankoraŭ mi restos. Mi ne manĝas panon de mizerikordo.

– Jes, jes. Certe vi estas prudenta. Sed sincere dirite, tiu ĉi loko ne estas tre bona por via knabo dum lia junaĝo. Sed iom post iom oni ja vidos lian karakteron.

Kaj kelkafoje li aldonis:

– Se la vivo tie ĉi lacigos vin, diru vorteton al mi. Iamaniere oni ĉiam trovas vojon.

Selma ŝatis Nikon jam de la unua momento, kaj iom post iom ŝi ekrigardis lin kiel patrecan amikon. Li komprenis multe, pri kio aliaj eĉ ne pensis, kaj li bezonis diri nur kelkajn vortojn, kaj tuj ŝi sentis sin konsolita kaj ĝoja.

iii.

Montan havis kruelan malfeliĉon en ludado same kiel Kristoforo. Sed por li la problemo ne estis same simpla, ĉar li havis tre malmulte da mono. Baldaŭ li firme konvinkiĝis, ke li neniam regajnos la perditan monon. Tamen li daŭrigis, “ĉar ĝi tiel vibrigas la animon, kaj tio estas sufiĉa rekompenco por la malmultaj kronoj, kiajn mi povas perdi.” Kiam li senmoniĝis, oni proponis prunton al li, sed li ĉiam malakceptis, ĉar li havis fortan antaŭsenton, ke li neniam povos redoni, kaj tiam ne povus senti sin libera homo en la rondo.

Cetere li finfine ricevis sufiĉan rekompencon por la malgajno.

Iun vesperon li venis en la mansardon de Kristoforo same kiel en pli frua tempo.

Ili sidis duope apud la kafotablo kiel antaŭ kelkaj jaroj. Memoroj ekvivis, la tri muskedistoj reviviĝis kaj la mirigaj inventoj, kiuj dormis en la cerbo de Montan ree imagis kaj postulis realigon.

Kaj fine Montan diris la esencan motivon de la vizito. – Vi scias, ke mi estas aĉa malriĉulo, laboristo kaj sklavo, li diris al Kristoforo. Kaj kvankam vi mem estas riĉulo, kaj ne bezonas movi unu fingron se vi ne volas, vi certe komprenas la situacion. Kaj precipe, kiam oni povus fari ion valoran por si mem kaj la homaro, se oni nur havas okazon. Sed tiu okazo ne volas veni, kaj tial mi devas mem fari ion por atingi mian celon. Vi estas honesta homo, kaj ankaŭ vi scias, ke mi ne havas mankon tiurilate. Ĉu vi volas prunti al mi trimil kronojn, tiam mi almenaŭ povus komenci. Tiam mi konstruus riparmetiejon kaj provus stari sur propraj piedoj. Sed ne kredu, ke mi petas pri almozo, pro tio ke ni kune drinkis kaj havis multan gajon. Mi estas libera kaj respondeca homo.

– Aha, tiel, vi volas konstrui forĝejon, interese! – diris Kristoforo.

La peto de Montan ne surprizis lin, ĉar li jam rimarkis la celadon. Li demandis pri diversaj aferoj rilate la konstruotan metiejon, kaj longa interparolo estiĝis, dum kiu nenia vorto estis dirata pri la prunto.

Sed dume Kristoforo pripensis kion li faru, ĉar certe li ne rericevos la monon, ne pro la malbono de Montan, sed pro lia sentaŭgeco. Sed aliflanke, li mem havis sufiĉe da mono, kaj kiamaniere fari pretekston? Ili longe rezonadis, ĝis Kristoforo fine diris:

– Estas tre interese, kaj certe vi bone sukcesos. Vi ricevos la monon, tuj kiam mi venos al la urbo.

Tio estis tute neatendita al Montan. Li eksplodis pro ĝojo, eksaltis kaj ĉirkaŭbrakis Kristoforon.

– Vi estas la plej bona homo, kiun mi renkontis, – li diris preskaŭ plore. – Sed pagpromeson ni skribu.

– Tiaj formalaĵoj ne estas bezonataj. Ĉu vi kredas, ke mi ne konas vin? Vespere kelkajn tagojn poste, Montan sidis en sia kuirejo kaj helpis sian plejaĝan filineton pri lernejaj taskoj. Li havis pli da flankoj en sia karaktero ol estis videble ekster la hejmo, sed tion malmultaj konis, kaj eĉ li mem preskaŭ ne. Interalie li estis tre forte ligita al siaj infanoj kaj same al la edzino. Malpaciĝo ne ekzistis en la familio, kaj la solaj drametoj okazis nur kiam Montan venis hejmen kun malekvilibra kapo kaj malplena monujo. Tiam li akuzis sin kaj diris, ke li forgesas la siajn kaj estas malbona edzo kaj patro, kiu ne meritas ĝui la feliĉon de siaj edzino kaj infanoj.

Veninte de la laboro li en la vesperoj ĉiam helpis la edzinon en diversaj laboroj, pro kio tiuj najbaroj, la virinoj eble pleje, rigardis lin kiel virinulon. Sed lia plej bona tempo venis, kiam li poste trankvile sidis en la rondo de la infanoj. La plejaĝan filinon li helpis pri lernejaj taskoj kaj cetere babiletis kun ili kaj faris diversajn gajigaĵojn.

Ĉio ĉi estis tre bona, laŭ lia opinio, kaj li ne estus tion fordoninta kontraŭ ĉiuj trezoroj de la mondo, sed tiam kaj tiam li subite eksentis, ke li devas renkonti homojn, gajiĝi kaj konstrui planojn por la estonto. Li eme fantaziis pri la estonto, sed hejme li ne havis okazon, ĉar tie li forgesis tion pro la edzino kaj la infanoj.

Kiam li nun sidis tie, Kristoforo subite envenis. La ekvido de la duopo kvazaŭ repuŝis lin. Montan sidis apud la knabineto, sur la ligna sofo, la knabino kun libro sur la genuoj kaj Montan kun unu brako ĉirkaŭ ŝiaj ŝultroj, kun kurbita dorso kaj la stopla vango kaj pendantaj lipharoj ĉe ŝia flavbukla kapo. Kaj samtempe li aspektis treege feliĉa, kvazaŭ tio estus vere vira okupo.

Kristoforo lakone salutis kaj donis koverton.

– Mi estis en la urbo, tie ĉi estas la mono. Kaj mi deziras grandan sukceson al via entrepreno.

Kiam Montan aŭdis la vortojn kaj vidis la brunan koverton, granda emocio kaptis lin. Estis kirlo en lia kapo, kaj li estis proksima al sveno. La manoj tremis kiel ĉe maljunulo, kaj longa tempo pasis antaŭ ol li tiom konsciiĝis, ke li povis preni la manon de Kristoforo kaj danki. Sed fine li ekregis sin mem, turnis sin al la edzino kaj petis, ke ŝi preparu kafon.

Sed nun Kristoforo ne havis emon resti, pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj foriris.

Tuj post la foriro de Kristoforo Montan iris en la ĉambron. Li malfermis la koverton per ankoraŭ tremantaj manoj kaj kalkulis la grandajn monbiletojn kaj dum la tuta tempo havis la senton, ke tio estas nur perfida sonĝo. Tiom da mono li neniam vidis je unu fojo. Sed iom post iom la pensoj ordiĝis kaj li komprenis, ke estas realaĵo. Kaj samtempe li ankaŭ komprenis, ke la pruntopeto kaj la planoj pri metiejo estis nur senbazaj fantazioj, pri kies realiĝo li neniam vere kredis. Li kaŝis la monon en tirkesto kaj eksidis apud la tablo kun la vizaĝo en la manoj. Sentoj ondis kaj luktis en li, kaj estis al li, kvazaŭ li subite vekiĝus en tute fremda mondo. Tia riĉaĵo en lia posedo! Kaj kian respondecon li havas, ne nur rekte pro la mono, sed ankaŭ pro la eblo fari ion. Pro la infanoj kaj la edzino li devas vire konduti kaj bone fini tiun ĉi strangan historion.

Kaj samtempe la memoroj hontigis lin. Sentaŭgulo li ĉiam estis kaj ĉiam babilis kaj fanfaronis, ho ve! Sub la premo de tiuj tri mil kronoj liaj fanfaronemo kaj memkonfido treege ŝrumpis. Kiamaniere ĝuste uzi tiun monon? Se li ne estus tiom fanfarona antaŭe, li povus redoni la sumon. Kaj se li ne bezonus ĝin por la infanoj kaj Maria, li ja devus redoni ĝin. Sed estas necese, ke ili havu iom da ĝojo de ĝi, kaj ĉar li nun havas okazon rebonigi kion de multaj jaroj li ŝuldas al ili, do ... verdire, kiamaniere ili povis toleri tian sentaŭgulon? Kaj iom post iom liberiga humilo prenis lokon en lia animo.

Kiam li revenis en la kuirejon, li aspektis tiel reve feliĉa kiel junulo, kiu venas de la unua amrenkonto. Maria demandis, kio okazis kaj pri la mono.

Li pripensis momenton kaj poste diris:

– Estas nenio grava, Kristoforo pruntis sumeton al mi. Eble vi memoras, ke mi parolis pri konstruo de malgranda forĝejo, se okazo venos. Mi ricevis kelkajn centojn de li. Estas ja nur provo, kaj povas esti, ke mi malsukcesos. Sed ĉar mi ricevis la monon, mi tamen provos.

iv.

Kiam Selma du, tri monatojn post la morto de Kajsa petis Kristoforon pri iom da mono por la mastrumado, tiu subite ekmemoris, ke Selma ne ricevis salajron dum la lastaj monatoj.

– Malbenita afero, sed kiu havas tempon pensi pri tio! Cetere ŝajnas al mi hontige, ke vi ricevu salajron kiel ordinara servistino, ĉar vi estas ja mastro de la tuta bieno. Estas mono en la komodo. Prenu kiom vi bezonas por vi kaj la knabo, kaj ne estu avara.

Selma ne kontraŭdiris, kvankam estis iom malagrable al ŝi uzi monon, kiun ŝi ne ricevis salajre. Sed ŝi alkutimiĝis. Cetere Kristoforo ŝajnis rigardi ŝin kiel anon de la domo.

Sed post tiu tago li laŭvide pli bone memoris, ke ankaŭ ŝi povas bezoni monon. Kelkafoje li fikse rigardis ŝin kaj deklaris, ke estas granda honto, ke ŝi estas tiel ĉifone vestita aŭ havas tiel malbonajn ŝuojn, kaj ke ŝi nepre kiel eble plej baldaŭ devas iri al la urbo por havigi ion pli bonan.

Selma respondis, ke tio estus nur lukso. Ĉu oni havas neceson de bonaj vestoj en Novponto?

– Povas esti vero, – li konsentis. Tamen ŝi devus esti iom belaspekta, kiam gastoj venas, ŝi estas ja mastrino. Cetere li tute ne volas, ke ŝi vivu kiel ermito. Ŝi ja povas inviti amikinojn kelkafoje, certe la mono sufiĉas por kelkaj kafofestenoj.

Selma ŝatis esti inter homoj, kaj sufiĉe longe vivis en Novponto kvazaŭ ekzile. Sed bedaŭrinde ŝi ne sciis, kiun ŝi povas inviti. Amikinojn de la junaĝo ŝi havis, sed ne estus konvene inviti tiujn knabinojn, kaj ŝi ankaŭ ne deziris tion.

Pripensinte, ŝi diris al Kristoforo, ke li petu siajn kamaradojn kunpreni la edzinojn, kiam ili venos alian fojon. Tio ŝajnis al Kristoforo bona ideo, kaj baldaŭ Selma preparis veran festenon. Homoj venis, kaj ŝi fariĝis bona amikino kun la virinoj, kiuj estis multe pli agrablaj ol oni povus supozi, kiam oni konis nur iliajn edzojn. Tio vigligis ŝin, ŝi ridis kaj brilis kiel ruĝa rozo kaj estis pli gaja ol dum longa tempo.

Kaj Kristoforo estis ravita.

– Tion ni refaru kiel eble plej baldaŭ, – li diris, kiam la gastoj estis for. – Oni devas havigi iom da gajo en la vivo, alie ĝi ne havas sencon.

La invitojn sekvis invitoj de la najbaroj. Komence Selma estis iom ĝenita de sia pozicio. Ŝi ne estas mastrino, nek servistino, sed ŝi havas filon kune kun la mastro kaj kiam ili iras al festeno, neniu eksterulo povus kredi ion alian, ol ke ili estas edzo kaj edzino. Kion homoj diros pri tio? Kion ili diris, pri tio ŝi ne eksciis, kaj baldaŭ ŝi forgesis tiajn pensojn.

Tiam kaj tiam Kristoforo metis kvindekkronon en ŝian manon.

– Vi tute ne pensas pri vi mem, li diris, sed mi ne volas, ke vi sklavu tie ĉi por nenio.

Post la morto de Kajsa Selma dum longa tempo sentis sin sola kaj senhejma. Tiam ŝi serĉis konsolon ĉe sia filo. Kiam ŝi estis sola kun li, ŝi prenis lin sur siajn genuojn kaj emocie karesis kaj kisis lin, kio cetere estis tute fremda al ŝi, kantis por li kaj babilis, kvazaŭ li estus almenaŭ dek- aŭ dekdujara.

Tiam ŝi sentis la izolecon kaj la spiriton de la malnova bieno pli forte ol iam antaŭe, sed samtempe plenigis ŝin maldolĉa ĝojo pro tio, ke ŝi ne apartenas al ĝi kaj povas kontraŭstari tiun spiriton. Ŝi estas kvazaŭ en fremda lando kun sia filo, sed tio ne tre gravas, se ŝi nur povas esti ŝi mem, se ŝi nur sentas, ke ŝi vivas, kaj ŝia interno ne sekiĝis kaj senviviĝis kiel al Kristoforo.

La okazaj interparoletoj kun Niko Torel de kelka tempo fortigis tiun senton. Estis tamen unu homo, kiu komprenis ŝin. Sed poste venis alia penso. Kiom ŝia sorto povas koncerni Nikon? Per kiu rajto li tuŝas ŝiajn pensojn kaj sentojn? Se ŝi volas fidi al si mem kaj stari sur propraj piedoj, ŝi ne devas serĉi konsolajn vortojn aŭ eĉ ne akcepti tiajn.

Kaj iom strange, poste Niko tute ne tuŝis tiun temon. Li venis en la kuirejon kiel antaŭe, parolis afable kaj ludis kun Eskil, eĉ faris paroletojn al ŝi, kiam li okaze partoprenis iujn el la festenoj. Sed estis, kvazaŭ li tute ne memorus tion alian.

Kaj iom post iom tiu vivmaniero fariĝis kutimo al ŝi. La ĉiutaga laboro prenis la plej longan tempon, kaj kvankam ŝi ŝatis laboron kaj amis la teron, tio sufiĉe rapide fariĝis afero de kutimo. Same, kvankam ne tiel rapide, okazis en ŝia interna vivo. Tio, kio estis iam nova kaj stranga, loga aŭ timiga, tagon post tago perdis sian imprespovon, kunfandiĝis kun la ĉiutaga vivo kaj fine preskaŭ forglitis el ŝia konscio.

Ŝi komencis diri al si mem, ke ŝia situacio tamen estas sufiĉe bona. Ŝi havas hejmon por si kaj la filo, povas labori laŭ emo kaj vesti sin laŭ deziro, inviti amikinojn kaj ne devas tre zorgi pri io ajn. Ĉu ne multaj virinoj, eĉ edzinoj, troviĝas en pli malbona situacio? Venis tago, kiam ŝi mem rimarkis la ŝanĝiĝon en si mem. – Ĉu dependas nur de alkutimiĝo, ke mi nun vidas ĉion alie ol antaŭe? – ŝi demandis sin mem. Aŭ ĉu la vivo en Novponto aliformis ŝin? Ŝi ne povis respondi al tio, nur rimarkis kun miro, ke ĉio, kio antaŭe tremigis ŝian internon per ĝojo aŭ doloro, nun estas indiferenta al ŝi.

Kristoforo estis la sama homo kiel antaŭe, seka kaj senviva interne. Sed kiom tio koncernas ŝin? Kaj eble ŝi mem estis kulpa, eble ŝi estis tro juna kaj tro plena de fantazioj, kiam ŝi donis sin al li? Jam de longa tempo Kristoforo rigardis ŝin ano de la domo. Nun venis tempo, kiam ŝi rigardis sin mem en la sama maniero, eĉ sen pensi pri tio.

Kristoforo estis absolute indiferenta al ŝi. Tamen venis tago, kiam ŝiaj pensoj ree komencis cirkli ĉirkaŭ li. Ŝi tamen apartenas al la hejmo kaj verŝajne restos tio dum sia tuta vivo. Kompreneble ŝi povus vivi ankaŭ en tiu ĉi maniero. Sed nun tio ekŝajnis al ŝi iom stulta.

Verdire Kristoforo trinkis pli ol necese. Sed eble li povus forigi tiun kutimon. Post la komenco de la familiaj festenoj li cetere trinkis pli malmulte kaj fariĝis pli civilizita en sia konduto. Li ja estis iom pli aĝa ol ŝi, tamen kvardek jaroj ne estas tre alta aĝo.

Tiel iris ŝiaj pensoj. Komence ŝi mem miris, kiamaniere ŝi povas pensi tiel, sed baldaŭ ankaŭ tio fariĝis kutimo. Kaj ankoraŭ ŝi estis juna, kaj ŝia sango fluis printempe varme en ŝiaj angioj. Kaj ĉar ŝi jam apartenis al la bieno... Eble Kristoforo konjektis ŝiajn pensojn. Iun vesperon, kiam la servisto kaj servistino iris al danco kaj Selma sidis en sia ĉambro, Kristoforo eniris al ŝi. Eskil jam dormis, sed ŝi mem ankoraŭ restis ĉe ia laboro.

Ŝia vizaĝo fariĝis ruĝe varma, kaj ŝi mallevis la okulojn, kiam Kristoforo envenis, sed ŝi diris nenion. Ŝi sidis apud la malgranda tablo, kaj Kristoforo eksidis sur la alia flanko kaj silente rigardis ŝian vizaĝon, dum petola rideto ludis sur liaj lipoj. Fine ŝi levis la okulojn kaj ekridetis ankaŭ ŝi, dum varma brilo eklumis en ŝiaj okuloj.

– Jes, kiel vi vidas, – diris Kristoforo kvazaŭ respondante al demando. – Estas stulte fariĝi maljuna en tia maniero, ni ja povas havi iom de gajo, kiel aliaj, se vi ne malaprobas. Kaj pro la ordo ni povas ja ankaŭ iri al la pastro, alekstere aspektas iom pli stabile tiam...

v.

Post kiam Montan ricevis la prunton, oni ne vidis lin plu en Novponto. Kristoforo ne sopiris al renkonto kun li, sed kiam pasis semajno post semajno kaj fine monatoj, li komencis fariĝi sciema. Homoj diris, ke li konstruis forĝejon, sed tio ne donis klarigon pri lia foresto.

Komence de aprilo Montan ricevis la monon. Kiam fine someriĝis kaj li ankoraŭ ne venis, Kristoforo unu tagon faris promenadon al Grandtorento por esplori la aferon.

Jam de malproksime li ekvidis novkonstruitan domon, el kies fumtubo eliĝis dika, flavgriza karbonubo. Laŭvide la ĝusta loko. Kaj subite Kristoforo eksentis kolereton. De kie Montan kaptis tiun frenezan ideon? Kaj verdire la forĝejo apartenis ja al li, Kristoforo, kvankam li neniam havos utilon de ĝi. Certe li estus povinta pli bone uzi la monon.

La fumo daŭre nubumis, kaj li aŭdis la klaran sonon de martelo kontraŭ amboso. Laŭ tio jam plena laboro. Li proksimiĝis kaj vidis kelkajn novajn laborĉarojn kaj malnovan veturilon ekstere. Kontraŭ la muro staris du malnovaj bicikloj.

Li ne havis urĝon, do haltis kaj ĉirkaŭrigardis dum momento. Dume tre strangaj sentoj atakis lin. Montan ĉiam havis tian superfluon da fantazio, ke Kristoforo neniam povis imagi, ke li vidos lian konstruotan metiejon alie ol reve. Sed tiu forĝejo, kies muroj ankoraŭ brilis flavblanke, kvazaŭ la tabuloj estus venintaj de la segejo en la sama tago, tamen estis palpebla realaĵo.

Li eniris. En la sama momento li vidis, kiel Montan kaj alta, forfortika junulo per preniloj kaptas radringon, kiu staris por varmigo en la fajro, kaj poste kun granda urĝo komencas meti ĝin sur radon sur la planko. Tiu laboro postulis rapidecon kaj atenton, kaj la du viroj eĉ ne rigardis al Kristoforo, kiu trankvile rigardis ilian penadon. Ŝvito fluis el la malhele ruĝaj vizaĝoj, kie ĉiu muskolo streĉiĝis kaj malmoliĝis, kvazaŭ ili luktas pro la vivo. Komplikiĝis iomete, kaj iliaj manoj nervoze ektremis, dum ili per rapidaj movoj provis teni la ringon en la ĝusta loko. Montan blasfemis sur sia flanko de la rado, kaj apenaŭ li estis savinta la situacion, kiam la junulo komencis grunti. Sed tio postulis nur kelkajn sekundojn, poste la ringo fiksiĝis kaj ili surbatis ĝin.

Kiam tio estis preta, Montan formetis la radon, forviŝis per la brako la ŝviton sur la frunto kaj fine paŝis al Kristoforo.

– Hej, – li gaje diris. – Ni estas okupitaj, kiel vi vidas. Bone, ke vi venis. Verŝajne vi miris pri mia malapero, sed fakte mi ne havis liberan momenton dum la tuta printempo.

– Mirige, ke vi jam faris tiom multe, – diris Kristoforo por ion diri. – Ĉu ŝajnas al vi, ke tio ĉi estas plaĉa afero? – Kompreneble, – diris Montan kaj lia tuta vizaĝo brilis de kontento. – Estas tute alia afero ol sklavi al la societo por hora salajro.

Sed subite li fariĝis serioza.

– Sed mi devas konfesi, ke mi komence iom timis. Kiel vi verŝajne komprenas, mi neniam prenis la aferon serioze. Via mono estis kvazaŭ malvarma duŝo al mi. Vi fiaskos, mi pensis. Sed poste mi diris al mi mem: ĉar la diablo jam estas en la boato, estas plej bone remi kun li al la bordo. Mi aĉetis tiun terpecon de la posedanto, luis dometon proksime kaj transloĝiĝis kun la familio. Kaj ĉio sufiĉe bone akordiĝis. Poste mi havigis necesajn ilojn, skribis al ciklofirmoj pri katalogoj ktp. Kaj laboron mi ricevis. Uloj venis kaj petis pri anoncoj. Mi ridegis al ili. Sed ili estis trudemaj, kaj finfine ili kaptis min. Kaj ĉu vi vidis? La anoncoj faris vojon, kaj dank’ al ili, ni nun havas sufiĉe kaj pli ol sufiĉe da laboro.

Pli kaj pli strangaj sentoj estiĝis en Kristoforo. Tian rezulton de sia helpo al Montan li ne atendis. Unuflanke estis ja tre bone, sed aliflanke li iel fariĝis tre fremda al li. Li ŝajnis tiel kontenta kaj agema, ke Kristoforo trovis tion iom malagrabla. Sed samtempe li preskaŭ enviis lin, li ne povis diri kial.

– Se funkcios same bone, vi baldaŭ povos rericevi vian monon, – Montan daŭrigis. – Kaj per tiu prunto vi faris al mi servon, kies valoron vi mem ne povas kompreni.

Kristoforo iris hejmen. La renkonto pli malgajigis ol ĝojigis lin. – Mi havas multe da mono, – li pensis, – tamen ĉio estas tiel unutona kaj enua, ke oni kelkafoje preskaŭ povus pendigi sin. Kaj tiu sensenculo Montan kaptas ideon pri konstruo de forĝejo, kaj kiam tiu forĝejo elsuĉas la tutan forton el lia korpo, li preskaŭ krevas pro kontento, kaj ne povas imagi ion pli bonan. La frenezulo!

* * *

La konscio pri la nova, hela vivrigardo de Montan longe pikis la internon de Kristoforo. Lia plej varma deziro estis vivi la vivon same freŝhumore kiel nun Montan, li nur ne povis eltrovi la manieron. Fari ion utilan, same kiel Montan, ne plaĉis al li, cetere li tute dubis pri la efiko.

Sed poste venis la feliĉa ideo pri la familiaj festenoj. Tio iom revigligis lin kaj iom post iom lia malbona humoro malaperis. Kiam li poste komencis sendi ŝtelajn rigardojn al Selma, li ree trovis ion alcelindan, kaj kiam li fine la duan fojon iris por fianĉa entrepreno en sia propra domo kaj ili interkonsentis pri geedziĝo, li komencis kredi, ke la vivo tamen povas esti sufiĉe agrabla.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.