La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HOMOJ SUR LA TERO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Disaj vojoj

i.

Post kiam li renkontis Ester, la sento de soleco kaj fremdeco iom post iom estis forpuŝata de tio nova, kio venis al li. Cetere lia situacio estis la sama. Li estis konscia pri tio, sed tio ne doloris lin plu. La homoj ĉirkaŭ li estis kiel ombrofiguroj, ili donis al li nek ĝojon nek doloron kaj estis nun tute indiferentaj al li. Antaŭe doloris lin, ke la gepatroj ne pensis kaj sentis kiel li mem. Tiam li bezonis ilin – sed nun ne. Ilia unuforma kaj sennuanca vivo entenis nenion el tio, al kio li sopiris.

Ili bone zorgis pri li, ilia afablo eĉ tuŝis lin. Tamen ne estis rilato laŭ lia koncepto. Ilia afablo estis kiel vortoj en lingvo, kiun oni ne komprenas. La afablo tuŝas la aŭdanton, sed la vortoj ne iras rekte al la koro kiel kelkaj simplaj, ĉiutagaj vortoj en ies propra lingvo.

Li tro diferencis de ili. Tio ne estis ilia kulpo, sed aliflanke li ne povis helpi, ke li sentas sin fremda antaŭ ili. Lia tuta animo sopiris al io alia, kaj reve li planis tiun mondon, kiu iam estos lia kaj tute laŭ lia deziro.

Samtempe li ekpensis pri sia estonta okupo. Iel li tamen devos sin vivteni. Kaj en la vintro li havis sufiĉe da tempo por pripensado.

Resti en Novponto dum multaj longaj jaroj sen kuneco kun la homoj ŝajnis al li senespera kaj timiga. Pli bone iri aliloken por plugi novajn kampojn. La libroj fantomis en lia kapo. Multaj profesioj estus bonaj, tamen li ne povis decidi. Unuflanke li volis foriri, aliflanke li volis resti sufiĉe proksime, pro Ester. Fine la vizaĝo de Montan aperis en lia memoro. Li povus paroli kun li.

Longe li pensis tien kaj reen pri tio kaj fine turnis sin al Kristoforo. Tiu ne kontraŭstaris.

– Provu nur! – li diris. – Ne restu pro ni, ja rompi la spinon sur tiuj kampoj estas freneze. Estas ja nur farmeto. Se vi bone kondutas kaj havos iom da bonŝanco, vi devas fariĝi almenaŭ iom pli ol farmisto. Iri al Montan ne estas malsaĝe. Kaj li havas kelkajn knabinojn. Se vi bone kondutos en unu rilato kiel en alia, vi povos edziĝi kun unu el ili kaj fariĝi lia kompaniano.

Li iris al Grandtorento kaj parolis kun Montan. La peto de Eskil iom mirigis lin. Eble li ne memoris unuamomente, ke Kristoforo luas la bienon, kaj ke Eskil ne heredos teron de sia patro. Novponto estis ĉiurilate kiel en antaŭaj tempoj, kaj neniu homo pensis pri tio, ke Kristoforo estas nur farmisto. Li promesis fari lokon por li, se estos eble. Nun ne estis, sed li sciigos, kiam estos laboro.

Tempo pasis, kaj Eskil preskaŭ kredis, ke Montan forgesis sian promeson. Sed komence de februaro li ricevis leteron de li, en kiu li petis lin veni, se li ankoraŭ havas emon. Tiel li duone apartiĝis de la hejmo. Frumatene li foriris al Grandtorento kaj revenis nur en malfrua vespero. Li ŝatis la novan laboron, kiu prenis lian intereson kaj vivigis liajn pensojn en tute alia maniero ol la terkulturado.

La mondo, kiun li antaŭe vidis nur en la lumo de siaj revoj, iom post iom kaj por li mem, nerimarkeble fariĝis io reala, proksima. Certe ĝi diferencis de liaj antaŭaj imagoj pri ĝi, sed tion li ankoraŭ ne vidis. Dum vesperaj horoj li revadis, legis aŭ ludis. Tamen liaj revoj estis aliaj ol antaŭe. La mondo de la kreskinta homo komencis fariĝi lia, la imagoj de la infano pri vivo kaj mondo prenis novan formon kaj enhavon aŭ foriĝis kaj donis lokon al novaj.

Sed lia delikata printemporevo pri amo kaj feliĉo longe vivis meze en tio nova, kiel malrapide paliĝanta brilo de riĉa aŭroro. Kelkafoje li renkontis ŝin, tamen ne venis pli proksimen al ŝi ol antaŭe. En la printempo ili translokiĝis al alia loko, kaj li ne vidis ŝin plu.

Post unu plia jaro li laŭanonce serĉis laboron en malgranda specialfabriko en unu el la urboj apud Mälaren, ricevis jesan respondon kaj tuj forveturis.

– Nu ja, estas bone, ke vi havos praktikon kaj rigardos la mondon antaŭ ol vi fiksiĝos kiel muŝo sur kaptilo, – Kristoforo diris kaj cetere tute ne priatentis lian foriron.

Sed je Selma lia forveturo efikis tute alie. Se Eskil dum la pasintaj jaroj signifis ion al ŝi, ŝi tiaokaze ne konsciis pri tio. Sed kiam li nun staris preta transpaŝi la sojlon de la hejmo, la pasinto subite trabreĉis la multjaran tavolon de labortage grizaj pensoj kaj sentoj. En ŝia interno ree ekvivis la maljuna Kajsa kaj ŝia kortuŝa amo al la etulo, kaj ŝiaj vortoj pri la bieno resonis same klare kiel en tiu de longe pasinta tago. Ŝia propra ĝojo apud la lulilo de la fileto kaj ŝiaj esperoj kaj revoj subite staris tute vivaj antaŭ ŝi, kaj ŝi memoris pri sia provo plenumi la dezirojn de la maljunulino.

Estis, kvazaŭ ĉio ĉi subite fariĝus viva realo, kvazaŭ la interaj jaroj estus nur revo sen signifo kaj intereso. Kaj mem ŝi ne estas plu la sama Selma, kiu dum tiom da jaroj estis sinjorino en la bieno. Ankaŭ tio estis nur revo. Ĉu ŝi ne estas ankoraŭ la sama, kiu finparolis kun Kristoforo kaj decidis fidi sin mem, kiu sidis kun la etulo sur siaj genuoj, dum ŝiaj pensoj kunteksis ilian komunan estonton? Sed kiam ŝi rigardis la filon, ŝi sentis pikon en sia interno. Li staris preta etendi sian manon por ĝisrevido, fortika kaj altkreska kiel Kristoforo kaj cetere kiel reaperanto de sia avo. Kaj ŝi komprenis. Preskaŭ kiel fremdulo li staras antaŭ ŝi. Li neniam eksciis pri ŝiaj kaŝitaj pensoj, neniam ekkonis ŝin, kia ŝi estis. Kaj ŝi mem, kiom ŝi scias pri li? Ili vivis sur la sama bieno – jen ĉio.

Ŝi sentis ektremon interne kiel antaŭ ploro, kaj ŝi volis revoki siajn pasintajn jarojn.

– Do, vi foriros, – ŝi diris. – Eble vi ne revenos. En la tono estis io, kio igis lin observi ŝiajn vizaĝon kaj okulojn. Kaj li ekmiris pro tiu nova esprimo, kiun li neniam antaŭe vidis ĉe ŝi.

– Patrino ... – li diris iom palpe, – patrino ... ĉu mia foriro doloras vin? Mi vizitos vin.

– Ne pri tio mi pensas, – ŝi diris, dum ŝia revanta kaj serĉanta rigardo ripozis en liaj okuloj. – Ne pri tio ...

Kaj la rigardo firmiĝis, kvazaŭ ŝi jam trovis, kion ŝi serĉis.

– Eskil, – ŝi diris fervore kaj flustre, – mi nun vidas, ke ni ne komprenis unu la alian, kiel ni devus ... kaj la kulpo estas mia. Estas tro malfrue paroli nun ... sed ne ĉio estas tro malfrua. La bieno ... ĉu vi komprenas? Li vidis ŝiajn pensojn. Stranga sento plenigis lin, kaj li nur kapklinis.

– Kaj vi revenos? Ree li kapklinis, meditante pri la signifo de tiu silenta promeso.

– Vi povas veturi, ne gravas ĝuste nun. Ĉio povas ŝajni sen espero, tamen neniu scias, kio okazos, kaj ni helpos unu la alian, mi kaj vi. Ne estas tempo por parolo, sed mi skribos kaj klarigos, kaj ankaŭ vi skribu ... Ŝi eksilentis, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj. Per subita movo ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ lian kolon kaj premis sin kontraŭ lia vango. Li staris tremanta kaj plena de sentoj, kiujn li preskaŭ ne povis kapti.

Subite ŝi rektigis sin kaj staris fortika kaj junaspekta kiel ĉiam kaj kun brileto en la okuloj, kiun Eskil ne konis, tamen li konjektis, ke iam antaŭ longe ĝi estis tie.

– Bone, – ŝi diris. – Vi devas foriri. Atentu pri vi mem, kaj skribu kiel eble plej baldaŭ.

ii.

Post la longa trankvilo kaj la simplaj distroj ĉe la landkartoj dum la du unuaj militjaroj, Kristoforo komencis sopiri al pli da suno en sia unuforma estado. Tiu sopiro, eble ne estis sufiĉe forta por igi lin propraeme fari ion por sia feliĉo. Sed la evoluo kondukis la vivofluon al multaj novaj fluejoj kaj proponis multajn novajn eblojn. Kristoforo eksentis la forton de la novaj fluoj, kaj ĉar estis io nova kaj neprovita, li volonte naĝis kun la rivero.

Post la foriro de Eskil la laboro kaj la kampoj ne estis tute samaj al li kiel antaŭe. Li ne pensis pri tiu foriro, nek malĝojis pro ĝi. Tamen la filo estis al li ia kunligo kun la estonto, kvankam nekonscia al li mem kaj parte iluzia. Kiel la objektoj kaj homoj influas nin kaj donas al ni certan manieron rigardi la vivon, sen ke ni mem rimarkas tion, same estis koncerne Kristoforon rilate al Eskil. Li vidis la filon kreski kaj viriĝi, kaj kvankam li ne havis pli profundajn sentojn por li, lia vivo tamen parte agordiĝis al tiu evoluo. Ankaŭ nun li ne rimarkis tion. Ŝajnis al li nur, ke li retrovis la vivrigardon, kiun li posedis antaŭ la edziĝo.

Estas sensence labori kaj lacigi sin sur tiu ĉi bieno, li ree ekopiniis. Nenion oni gajnas, kaj neniu daŭrigos poste.

Dekutime li tamen daŭrigis kiel ordinare, sed iom post iom la forto de la kutimo malgrandiĝis, kaj li transpasis al io alia.

Nutraĵoj kaj diversaj necesaĵoj komencis maloftiĝi, kaj multspecaj limigoj venis. Kiel terkulturisto li fartis pli bone ol multaj aliaj, tamen la situacio incitis lin, kaj se ne mankis al li pano, butero kaj terpomoj, tamen estis aliaj aferoj, kiujn li rigardis eĉ pli gravaj. Lia pipo nubumis kiel antaŭe, sed nun la tabako neniam sufiĉis. Se li restis sen tabako dum kelkaj tagoj, li aspektis kiel stomakmalsana. Same rilate al kafo. Oni devis miksi ĝin kun greno aŭ kun forte rostita pano, kaj la nova trinkaĵo tute ne plaĉis al li. Kaj la brando! Dum multaj jaroj li ne aĉetis pli da brando dum unu kvaronjaro, ol kiom li nun rajtis ricevi en unu monato. Tamen li trovis la novan staton de la aferoj tute neeltenebla, konscience aĉetis ĉiun riceveblan litron, kies enhavo malaperis same rapide kiel sitelo da akvo sub buŝo de ĉevalo. Estis egale ĉu li estis sola, aŭ ne. Cetere, li malofte estis sola. Ekestis multaj soifantoj nuntempe, kaj ĉiuj havis bonan flarpovon.

Li sentis sin kvazaŭ en kaĝo de leĝoj kaj dekretoj. Sed se oni vivas tiel modele unurilate, li pensis, oni devas havi rajton esti iom libera alirilate.

Kaj kiam tabako kaj brando finiĝis, li veturis al la urbo por renkonti Nikon. Tiu estis en la sama mizero, sed en loko kun tiom da butikoj kaj tiom da homoj, oni tamen povos kapti kelkajn cigaredskatolojn kaj iom por trinki. Per peco da butero aŭ kelkaj kilogramoj da faruno oni povis fari miraklojn tiutempe. Kaj se nenio alia restis, ekzistis tamen la urba hotelo.

Kaj tiu baldaŭ fariĝis kvazaŭ dua hejmo por li. Niko ne ĉiam akompanis lin, ĉar kvankam ankaŭ li ŝatis iom “ori la vivon”, li tamen havis certajn principojn. Sed tio ne tre gravis. En la hotelo renkontiĝis multaj homoj de diversaj specoj, kaj Kristoforo ne restis sola, se Niko forestis. Estis metiistoj, oficistoj kaj laboristoj, el kiuj plej multaj horloĝe akurate promenis la straton al la hotelo, same fidele kiel kredanto al sia preĝejo. Kaj tio faligis ĉiujn sociajn barojn, kaj cetere gravaj opinidiferencoj vaporiĝis kiel neĝo sub maja suno. Antaŭ la altaro de Bakĥo ĉiuj estis egalaj... Mono ne mankis al ili. Oni jam atingis la lastan jaron de la milito, kaj se nutraĵoj kaj aliaj necesaĵoj mankis, oni havis des pli da mono. Li baldaŭ pri proksime konatiĝis kun ili, kaj post la fermo li kelkafoje akompanis kelkajn hejmen por pasigi la reston de la nokto per hazardludo.

Dum la brila tempo en Novponto la monbiletoj kelkafoje gaje susuris sur la tablo, sed tiajn monatojn, kiajn tiuj konstrulaboristoj kaj kelkaj aliaj kun bona salajro povis formi per kelkminuta ludado, li neniam antaŭe vidis. Ŝajnis al li, ke li mem estis mastruminta monon kiel vere libera homo, sed kion li tie ĉi vidis, tio superis ĉiun lian imagon. Tiuj homoj verdire vivis la vivon same lude facile kiel la malnovtempaj muskedistoj. Nebulaj pensoj kaj imagoj glitis tra lia interno, kaj li pensis iom fiere: Bone, kial mi postrestu? Ankaŭ mi havas monon.

Lia ŝanco ne pliboniĝis, de kiam li lastfoje okupis sin je tia plezuro, kaj la ludado kaj la bakĥofestoj faris profundajn truojn en lia monujo. Kaj ne nur tio. Kiam li unue palpsimile proksimiĝis al la urbo, li ankoraŭ portis vestojn de tiaj ŝtofo kaj modelo, kiaj tre bone kontentigis lin dum lia tuta vivo. Sed nun li baldaŭ trovis, ke tiuj vestoj ne bone korespondas al la nova medio. Tio ĉi ne estis kamparana festeno, kaj la loko havas siajn kutimojn.

Tial li ekipis sin per la plej belaj kaj bonaj vestaĵoj de la urbo, kaj kiam li iom alkutimiĝis al sia nova rolo, li fariĝis persono, kiu vere ne havis kaŭzon honti pro sia ekstero. Sentojn de vera kamparano li verŝajne neniam havis, tamen estas mirige, kiel li adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj.

Ankaŭ tiu ŝanĝo kostis iom da mono. Bedaŭrinde li havis la senton, ke tia ŝanĝo ne multe utilas. Gaja vespero valoras la monon, sed la efiko de la drinkaĵo estas tute sama, se oni estas vestita per ĉifonoj aŭ ŝtofo de reĝoj. Sed kutimo postulis ja, cetere li ne malŝatis la belajn vestojn.

Instalo de elektra lumo, kion li trovis necesa kiam petrolo mankis kaj la unua ĝojo pro la karbidlampoj jam malfortiĝis, same kostis sufiĉe da mono.

La novaj cirkonstancoj postulis ne nur novajn vestojn, sed ankaŭ novajn kutimojn en aliaj rilatoj. En la printempo post la paco unu el la bonaj amikoj de la urba hotelo persvadis lin aĉeti aŭton. Longe li kontraŭstaris, kvankam li sentis grandan bezonon de laŭtempa trafikilo. Forlasi la hotelon kaj iri hejmen per la malfruvespera trajno estis mizere, kaj tranokti ĉe konatoj kaj poste reveturi antaŭtagmeze same malplaĉis al li. Kaj tiam li cetere devis atenti pri la ĝusta tempo.

Mallonge, en la daŭro de tri jaroj li elspezis multoble pli da mono ol dum la tuta antaŭa tempo. Ankaŭ li mem ekvidis la direkton kaj komprenis, ke io estas farenda por replenigi la grandajn truojn. Li de komence intencis amuzi sin, sed fini kiel farmisto ŝvitanta pro panpeco ne estis en lia plano. Li estus povinta ricevi belan profiton de la bienaj produktoj. Selma, kiu havis pli bonan koncepton pri ekonomio, diris al li, ke tiom kaj tiom oni pagas por butero, porkaĵo, lakto ktp. La prezoj, kiujn Kristoforo decidis, estas pura malgajno. Kiom ili mem devas pagi por la varoj? Kiom kostas liaj kostumoj, kiom la elektra lumo, kiom artefarita sterko? Kaj kiamaniere terkulturisto povas pagi tiujn pli altajn prezojn, se li mem ne altigas la prezojn de siaj varoj? Sed en tiu punkto Kristoforo estis firma.

– Sekvu la malnovajn prezojn, mi ne volas aŭdi pri io alia. Verŝajne mi neniam profitis de tiu ĉi bieno, kial do fari tion nun? Se ni bonpage donas lakton kaj buteron, kiel vi diras – ne gravas. Eble iu malriĉa diablo, kiu ne gajnis ion de tiu bona tempo, povas havi iom da utilo de tio. Ili estas kompatindaj. Pripensu, kiel bone kaj agrable ni mem vivas! Kristoforo neniam cerbumis pri mongajno, nur pri la maniero foruzi la monon, kiun li havas. Tamen la gazetlegado kaj la kelkafoje ekonomie akcentitaj interparoloj en la urba hotelo donis al li almenaŭ teorian komprenon pri la mongajna arto. Kaj kiam li post maturiĝinta pripenso aĉetis feruzinajn akciojn por dek kvin mil kronoj, li estis montfirme konvinkita, ke tio estas la plej bona komerco, kiun homo povas fari. Cetere li ne estis sola rilate al tiu konvinko. La feraj uzinoj havis altkonjunkturon jam komence de la milito. Se oni bezonis tiom da fero por detrui la jam estantajn aferojn, kiom oni do bezonos, por rekonstrui la detruitaĵon, kiam la milito finos! La akcioj altiĝis, kaj Kristoforo estis kontenta.

Ke li aĉetis germanajn markojn por kelkmilo da kronoj, tio pli similis al interesa ludo, pli rafinita ol la ordinara hazardludo. Tamen li interne estis konvinkita, ke li almenaŭ ne perdos monon.

iii.

Ankaŭ Selma vekiĝis el la longa dormo, sed ŝajne tiu vekiĝo donis al ŝi pli da doloro ol ĝojo. Ricevinte la unuan leteron de Eskil, ŝi komencis respondi, por laŭpove rebonigi tion, kion dum la pasintaj jaroj ŝi preterlasis.

Dum multaj jaroj ŝi preskaŭ neniam tenis plumon inter siaj fingroj, kaj komence ŝajnis fremde al ŝi esprimi siajn pensojn skribe, kaj krome esprimi ilin tiel, ke la filo komprenu. Sed tio estis ŝia sola vojo, kaj ŝi devis diri ĝin nun, poste eble estos tro malfrue.

Komencinte ŝi tamen trovis, ke la malfacilaĵo estas venkebla. Kaj ne nur tio, la ĝusta dismetado de la pensoj donis al ŝi pli klaran koncepton pri si mem kaj multajn aliajn aferojn ŝi subite ekvidis en pli klara lumo ol antaŭe. La rerigardo al la pasinto kaj la sentima observo de si mem doloris ŝin pli multe ol ŝia iama finparolo kun Kristoforo. Kiom malmulte tiu malfeliĉo tamen signifis! Tiam la tuta vivo estis antaŭ ŝi. Nun tiu longa ĉeno da jaroj estas malantaŭ ŝi, senenhavaj jaroj ne nur por ŝi, sed eble ankaŭ por la filo.

Samtempe ŝi tamen ĝojis pro la retrovo de si mem, kaj de nun ŝi ne perdos sin mem plu. Nun tamen ekzistis celo por ŝi, eble ŝi sukcesos repagi sian ŝuldon.

Sendante la leteron ŝi demandis al si, ĉu li povos plene kompreni ŝin. La respondo montris, ke li komprenis, kaj kion ŝi ne povis esprimi tute laŭsente, tion ŝi retrovis en liaj vortoj al ŝi. Li skribis pri siaj infanaj jaroj kaj pri la junaĝo, tamen sen paroli pri Ester ... Tiel kaj tiel estis. Jes, kompreneble devis esti tiel, ŝi pensis, kiamaniere povus esti alie. Sed kiel mi estis tiel blinda, kial mi ne komprenis tion pli frue, ŝi pensis plu kaj apenaŭ povis reteni la ploron.

Sed ni forgesu tion, li skribis plue. Kion signifas tio, kompare al ektrovo de tia patrino, pri kiu mi dum tiom da jaroj revis. Nun ni komprenas unu la alian, kaj tio sufiĉas.

Kaj li skribis ankaŭ pri la bieno, pri la knabjaraj revoj, pri la maljuna Kristoforo. Strange, ŝi pensis. Preskaŭ la samon ŝi ja mem eksentis tre klare iam en pasinto. Ŝi do volas diri, ke oni rehavigu la bienon, li daŭrigis, kaj ke li helpu ŝin. Li jam iom foriĝis de la tero kaj adaptiĝis al alia profesio, tamen li ankoraŭ ne klare scias, kion li volas. Eble ili iam povos reaĉeti Novponton, eble li tiam estos ema gajni sian vivtenon sur la tero de sia infanaĝo. Sed se ne estos tiel – tamen ne ĉio estis vana. La homoj mem tamen estas pli gravaj ol la peco da tero, sur kiu ili serĉas sian vivtenon.

Ĉu li do jam bedaŭras sian promeson? Estas ja bone scii, ke li komprenas, kaj ke li havas senton por ŝi, pri kio li antaŭe ne povis eĉ imagi. Sed kiel estos, se li ne revenos, kaj se la bieno ne estos ilia propraĵo? La vivo fluos en la malnova fluejo, senenhave kaj senespere, jaron post jaro! Oni ne povas atendi, ke Kristoforo ŝanĝiĝos.

Vere li pravas, la terpeco ne estas ĉefaĵo. Sed la homan kunecon sur la tero oni ne povas malhavi. Ŝi povos prizorgi la bienon sufiĉe bone ankoraŭ dum dudek jaroj, se sano ne mankos. Sed por kio? Nur por vidi abundajn grenkampojn ondi en somera vento kaj por scii, ke fojnejoj kaj provizejoj estas plenaj? Ne, ne. Eĉ se la bieno estus ŝia, tio ne sufiĉus.

Sed se Eskil nun estus hejme, ilia vivo fariĝus tutaĵo, fariĝus bona kaj feliĉa, eĉ se la bieno ankoraŭ restus luata tero.

Sed ŝi pensis ankaŭ, ke tio estas nur ŝia propra egoisma vidmaniero. Ĉu ŝi rajtas postuli tian oferon de li, se li ne volas reveni al la tero? Kaj se li devigus sin veni – ĉu la kuneco ne samtempe forflugus? Sed se ĉio venas tro malfrue, la kulpo estas nur mia, ŝi pensis. Kial ŝi ne parolis pli frue? Severa puno, tamen justa. Sed kial nomi tion puno? Kia la ago, tia la rezulto. Sufiĉe simpla afero. Kaj la pasintaj jaroj, longe forgesitaj kaj for, revenis kiel nuboj, kiujn la vento revenigas al loko, kie ili jam estis.

La postan kristnaskon li vizitis la hejmon por kelkaj tagoj. La revido tamen ne fariĝis tute laŭ ŝia atendo. Ili iom parolis pri diversaj aferoj kaj ĉio estis bona, sed la sentoj de la adiaŭa momento kaj de la unuaj leteroj estis for, aŭ almenaŭ ne montris sin. Ŝi komprenis, ke devas esti tiel. La trabreĉo de tiuj sentoj estis rezulto de multjara anima malriĉeco kaj malpli subita kaj forta reago kontraŭ tuta vivo de kutimeco. Ili apartenis al momento, al ili mankis kunligo kun la ĉiutaga kaj reala vivo, kaj tial ili ne povis daŭri en ilia origina formo. Kaj fine ŝi nun komprenis ankaŭ tion, ke kuneca sento, sur kiu oni volas konstrui vivon en komuno kun aliaj, ne estas kreata dum kelkaj momentoj, sed devas kreski dum jaroj, kaj fariĝi komuna vivpercepto.

Jaroj pasis. Li vizitis la hejmon ankoraŭ kelkajn fojojn, sed poste ŝajnis, ke li restos for por ĉiam. Ankoraŭ li skribis al ŝi, sed malpli ofte, kaj la leteroj fariĝis pli kaj pli senpersonecaj. Ordinare li komunikis nur, ke li fartas bone, ŝatas sian laboron kaj ricevas sufiĉe altan salajron.

Sed ŝi komprenis. La vivo jam kaptis lin, novaj aferoj forigis la malnovajn. Liaj revoj kaj sopiroj jam estis ligitaj al aferoj kaj travivaĵoj de ĉiutaga vivo. Kaj kiarajte ŝi povas postuli de li, ke li elektu tiujn vojojn, kiuj ŝajnas bonaj al ŝi? Tamen liaj leteroj estis konsolo al ŝi. – Liaj travivaĵoj kaj pensoj apartenas al li mem, tion mi ne rajtas tuŝi, – ŝi pensis. – Tamen li ne forgesas min.

Sed ŝi malmulte esperis. Li povos reveni, sed same aŭ pli kredeble li ne revenos. – Tamen mi faros la mian, – ŝi pensis plue. – Se li venos, li trovos, ke mi pensis pri li kaj atendis lin. Se li ne venos, mi tamen faris mian devon.

Kaj ŝi komencis labori kun sama nelacigebla energio kiel iam Kajsa. Ofte tio ŝajnis al ŝi senespera, sed samtempe la laboro ŝajnis al ŝi kiel depago de granda ŝuldo, kiu peze premis ŝian konscion.

Sed apenaŭ ŝi konsciiĝis pri si mem kaj pri la rilato inter si mem kaj la filo, kiam Kristoforo komencis vivi liberan vivon. Liaj elspezoj prenis fantaziajn proporciojn, almenaŭ en ŝiaj okuloj. La mono forfluis kiel akvo inter fingroj. Kien ĝi iris, ŝi ne sciis, sed for ĝi estas, tion montris la banklibroj. Pri la akcioj li parolis kun ŝi. Tian aferon ŝi ne komprenis, tamen maldolĉaj antaŭsentoj plenigis ŝin.

Ĉio okazis tiel rapide. Kun tia rapido ili baldaŭ povos esti tute skrapitaj. Se haltos tio, tamen estas bone, la bieno sufiĉas por vivteno. Sed se Kristoforo nur venis en la kirlon, li certe ne eliros, antaŭ ol ĉio estos for. Kian sencon do havas ŝia silenta lukto por savi la saveblan? Tamen ŝi ne povis fari ion alian.

iv.

La feruzinaj akcioj de Kristoforo tiom senvaloriĝis, ke neniu akceptus, se li volus donaci ilin, kaj la amaso de markoj en lia komodo fariĝis senvalora papersliparo. kaj ne estis nur tio. Li estis partopreninta diversajn spekulaciajn aferojn, ne tre grandajn unuope, sed des pli perfidajn, kaj lia luda malbonŝanco ĉiam akompanis lin. Plie li sufiĉe ofte pruntis sian nomon al amikoj en momenta embaraso de mono. Kial ne helpi per tia malgrandaĵo? En tempo, kiam homoj manumis monbiletojn kiel monerojn, neniu eĉ pensis pri malhonesto.

Sed tiu tempo rapide finiĝis. La bruo de la feruzinoj eksilentis, la minejaj liftoj haltis, kaj la abundaj fluantaj monamasoj malaperis kiel roso en sunplena mateno. Sed la subskribitaj kambioj kaj aliaj garantipaperoj ankoraŭ restis, kaj tiam kaj tiam oni subite memorigis lin pri la signifo de lia subskribo. En silento li atendis la pagtagojn, pagis kaj ne diris eĉ unu vorton pri tiuj aferoj. Li fortenis sin de siaj amikoj, eĉ de la plezuroj. Nun li tamen havis jam sufiĉe el la plezuro. sed li ne malesperis pro la perdoj, pli prave li estis incitita, kaj forta kolero kontraŭ la malagrablaĵoj de la vivo komencis fermenti en li post la elpago de pli kaj pli da mono, kiun ne li mem foruzis. Sed se li jam havas la diablon en la boato, li ankaŭ remos kun li al la bordo! Fine scivolemo miksis sin kun la kolero. Ĉu la mono sufiĉos ĝis la fino, aŭ ĉu li devos vendi ankaŭ la bovinojn antaŭ la fino de tiu bela tempo? Sed ĝi sufiĉis, kaj tre, tre malgranda monsumo restis, nur tiom, ke oni ne bezonis mortigi la lastan banklibron.

Tiam li fine povis elspiri kaj senti sin kiel libera homo, li restis en novponto kaj lasis la pensojn ripozi de monzorgoj. Sed meze en tiu eta ĝojo li sentis ankaŭ malbonhumoron. ne pro la perdita mono, sed pro lia estinta stulto. Neniam li pensis pri tio antaŭe, sed nun li ektrovis, ke li estis stulta, nepardoneble stulta. Li eĉ komparis sin kun kampe, kiu ĵus finis siajn tagojn. Verdire estis granda diferenco inter ili, tamen ekzistis io komuna.

* * *

Kampe rapide malfortiĝis dum la lastaj jaroj. Kiam la mobilizvoko sonis kaj li staris en la malnova rondo ekster la poŝtejo, li ankoraŭ konservis sian kuraĝon, kaj oni ne povis rimarki grandan ŝanĝon. Sed poste li rapide maljuniĝis.

La malpuraĵo kreskis en la ĉambro, kaj li mem aspektis kiel viva ĉifonamaso. Li malgrasiĝis kaj kliniĝis, la brilo de la okuloj estingiĝis kaj la antaŭe tiel bela barbo fariĝis simila al sekiĝinta junipero. Antaŭe li neniam parolis pri la edzino, sed ŝajne li nun perdis la kontrolon pri si mem. tuj kiam iu provis paroli kun li, li komencis eligi senfinan litanion pri ŝi. Ŝi estas malbenita simio, ĝuste tio, kaj pro mono ŝi edziniĝis al li. Kial ŝi alie edziniĝu al viro, kiu estas preskaŭ maljunulo? se ne estus pro tio, li antaŭ longe estus forgesinta la tutan aferon, tamen ŝi ankoraŭ vivas, kaj mono ankoraŭ restas. Kaj eksedziĝo estas peko kaj honto. Certe la diablo estis libera, kiam li faris tian agon, ĉar dum sia tuta antaŭa vivo li ne havis eĉ unu solan malagrablaĵon, sed nun li trovas ripozon nek tage nek nokte. Nun ŝi atendas lian lastan elspiron kaj dume lekas sian larĝan buŝon, la hirta pavianino.

Iom post iom li komencis resti en la lito la plej longan tempon. kelkatempe li ree estis sufiĉe forta. Kristoforo kaj Selma laŭvice iris al li kelkafoje en ĉiu semajno, kaj preskaŭ ĉiutage la knabino kuris al li kun iom da lakto kaj manĝaĵo, por ke li ne mortu de malsato. mem li ne pretigis manĝaĵon, eĉ se li kelkafoje povis.

Tiam ili proponis, ke ili dungu virinon por prizorgi lin. Sed li per ambaŭ manoj faris forigan geston kaj rigardis ilin, kvazaŭ ili estus liaj plej teruraj malamikoj.

– Ne, ne, tio ne estos, – li firme deklaris. – La simio, kiu estis tie ĉi tute kontentigis min. Certe mi povos prizorgi min mem, kaj se venos tago, kiam mi ne havos forton ekstari, mi tamen povos etendi la brakon kaj preni la pafilon super la lito.

Venis tago kiam li ne povis ellitiĝi, kaj ĉu li ne povis etendi la brakon kaj preni la pafilon, aŭ ĉu liaj vortoj estis nur fanfarono – Tamen li vivis, kvankam la fino ŝajnis veni rapide. Iun aŭtunan vesperon Kristoforo venis al li, faris fajron en la forneto kaj varmigis lakton al li. Sed li nur malsekigis la lipojn per la lakto kaj poste ekkuŝis, malforta, febra kaj animforesta. Post iom da tempo li faris signon al Kristoforo, ke li venu pli proksimen.

– Kristoforo, – li siblis, – dankon pro boneco al mi, portu mian dankon al Selma kaj la knabino. Ho, kiel agrable iam estis en nia rondo – sed la tempo pasis kaj ni kun ĝi. Sed mi pensis pri unu afero. Ĉu vi volas fari servon al mi, Kristoforo? jen, vidu, en la dekstra tablokesto kuŝas kelkaj leteroj. Mi volas, ke neniu vidu ilin post mia morto. povus esti egale, sed aliflanke ili ja neniun koncernas. Mi metis ĉiujn en pli grandan, brunan koverton, kiun mi ĉirkaŭvindis per ŝnuro, kaj tie ĝi kuŝas. Mi volis bruligi ilin mem, sed dio scias, ĉu mi staros sur la piedoj plu. Se vi bonvolus ĵeti ilin en la fornon, vi farus grandan servon al mi.

Liaj palpebroj preskaŭ fermiĝis, kaj li apenaŭ povis sekvi Kristoforon per la rigardo, kiam tiu iris al la tablo por plenumi la deziron. En la kesto troviĝis la menciata koverto kaj krome monujo kaj kelkaj aferetoj sen intereso kaj valoro.

Li prenis la dikan koverton, tenis ĝin antaŭ la okuloj de kampe kaj demandis, ĉu ĝi estas la ĝusta.

– Jes, jes, nur ĵetu en la fornon, – li diris kaj eĉ ne havis forton por levi la kapon.

Kristoforo miris pri la leteroj. Laŭ lia scio kampe neniam korespondis. Sed eble estis leteroj de la edzino. nu ja, tio ne koncernis lin.

Li malfermis la lukon kaj eksvingis la manojn por ĵeto, sed en la sama momento nova penso ekfulmis en lia kapo: Anstataŭ lasi la koverton, liaj fingroj ekprenis ĝin pli firme, kaj en la posta momento ĝi kuŝis en lia poŝo. samtempe li brue fermis la lukon kaj poste reiris al kampe. Tiu iom turnis la kapon por esplori, ĉu Kristoforo bone plenumis la promeson, sed ĉar Kristoforo estis larĝa kiel pordo kaj krome ekkaŭris antaŭ la forno, li vidis nur la eklumon de la fajro kaj aŭdis la fermiĝon kaj malfermiĝon de la luko.

– Vi enĵetis ilin? – li demandis, kaj Kristoforo jesis kapkline. Palpe li etendis sian manon.

– Koran dankon, – li diris, – nun mi povas esti trankvila, kiam mi ekvojaĝos.

Kristoforo, kiu vidis lian malforton, jam en la sama vespero sendis kelkajn virinojn al li por flegi lin.

Prizorginte tion, li tuj iris en sian mansardon, kie li ankoraŭ kelkafoje nestis, ŝlosis la pordon kaj malfermis la koverton. En ĝi estis kelkaj paperoj kaj inter ili dika paketo da monbiletoj. Li kalkulis ... dekdu mil kronoj. verŝajna resto de la riĉo de kampe. Li ree enmetis la monon, ĉirkaŭligis la ŝnuron kaj enŝlosis la koverton en sia propra tablokesto. Post la morto de kampe li remetis la monon tien, kie li trovis ĝin.

* * *

Kompreneble kampe estis frenezulo, pensis Kristoforo kiam li ĉirkaŭiris en la bieno kaj vole nevole pensis pri sia propra sorto kaj kompariis ĝin kun tiuj de aliaj homoj. Sed ĉu li mem ne estis preskaŭ same freneza? La mono ne gravis, sed kiel li povis esti tiel stulta, tiel senkape stulta! kaj de kampe liaj pensoj facile trovis vojon al alia el la malnovaj rondanoj, montan.

Kio do direktis la agojn de tiu viro, ke li tiel sukcesis? ĉu li ne havis la saman ŝancon kiel Kristoforo perdi monon post la milito? Sed tio ne okazis. Kaj kiam ĉio alia komencis malfortiĝi kaj velki, tiam la industrio de montan ekfloris kiel neniam antaŭe. Li establis aŭtostacion, kaj nun liaj domograndaj aŭtobusoj disfosis la vojojn en kvin paroĥoj. La malgranda veturilfabriko, kiu jam antaŭe estis apud la unua metiejo, rapide fariĝis moderna fabriko por konstruado de aŭtobusoj. La mendoj superis la konstrukapablon, kaj li kolektis monon kiel herbojn.

Kaj same okazis al liaj infanoj. Liaj filinoj ne bezonis rasti herbon kaj melki bovinojn. La plej juna restis hejme, sed la aliaj vizitis lernejon kaj poste ricevis oficon en kontoroj kaj kolektis monon kiel herbojn ankaŭ ili, kvazaŭ la gajno de la patro ne estus sufiĉa. La filo ankaŭ iom studis, vojaĝis eksterlande, fariĝis preskaŭ inĝeniero kaj kredeble iam transprenos la tuton.

Kaj tamen Kristoforo neniam trovis, ke montan estas tre forta en la kapo. Kiel stulta mi do devas esti, li pensis kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera.

Sed al Selma li diris: Kiel vi vidas, mi fariĝis preta pli rapide ol mi atendis. kaj mi estas kiel la administranto en la biblio: Mi estas tro maldiligenta por labori, kaj mi hontas almozpeti. Sed mi ja bezonas preskaŭ nur la ĉiutagan manĝaĵon. vi prizorgu kaj mastrumu laŭvole, ĉar tiajn aferojn mi ne komprenas. Kaj mi provos helpi laŭpove, ĉar la malriĉulejo verŝajne ne estus agrabla loko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.