La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HOMOJ SUR LA TERO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La nepo

i.

Dum siaj unuaj jaroj Eskil ne havis alian ludkamaradon ol la grizan katinon. Se li kelkafoje trenis ĝin je la vosto, portis ĝin per preno ĉirkaŭ la ventro kvazaŭ ŝi estus pakaĵo, aŭ provis piki ŝiajn okulojn per la fingroj, ŝi ne fariĝis malafabla pro tio. Ili preskaŭ ĉiam estis kune, kaj kiom ajn li malbontraktis ŝin, li tamen fariĝis senkonsola, kiam ŝi forestis.

Sed baldaŭ kaptis lian intereson la homoj. Viroj venis al la hejmo, kaj ĉiu estis stranga kaj interesa en sia maniero. Unu portis brilan horloĝoĉenon, alia havis mirigan bastonon, Kampe sian ruĝan barbon kaj Montan siajn pendantajn lipharojn. Dimanĉe Selma malfacile tenis lin en la kuirejo, kaj malgraŭ ŝia gardemo, li tiam kaj tiam sukcesis atingi la grandĉambron. La viroj karesis lin en sia mallerta maniero, kaj provis paroli al li, sed trovinte ke tio estas senrezulta, ili ree turnis sian atenton al la kafo kaj la kartoj.

Nur Niko Torel gajnis lian plenan konfidon. Tion kaŭzis ne nur la karameloj kaj ludiloj. Instinkte li tiriĝis al tiu homo kaj ŝatis esti kun li. Kristoforo ne montris pli grandan intereson por li ol iu alia faris. Oficiale li ja ankaŭ ne estis patro de la knabo, kaj do ne havis kaŭzon montri patrajn sentojn. Tio iom ŝanĝiĝis, kiam Eskil estis kvar-, kvinjara. Tiam Kristoforo komencis paroli kaj ŝerci kun li sed en maniero kvazaŭ li estus plenkreska homo kaj tute ne lia filo. Li instruis al li malbelajn vortojn, donis al li vingutetojn kaj instruis al li kartludon. Selma faris admonojn, sed Kristoforo respondis, ke se la knabo volas iĝi brava viro, li devas komenci en bona tempo.

Ŝajnis, ke li fariĝos nova Kristoforo. Li komencis agi tute laŭkaprice, kaj la konsiloj kaj admonoj de Selma tute ne havis efikon. Kelkafoje ŝi ricevis respondojn, kiuj estus ŝin terurintaj, se ŝi jam ne estus tiom alkutimiĝinta al la parolmaniero de la grandĉambro.

Se ŝia amo por li estus sama kiel dum la unua tempo, ŝi certe provus ĉiajn rimedojn por savi lin de la pereo, sed same kiel ĉio alia, ankaŭ ŝia rilato al la filo fariĝis pli malpli kutimeca. En ŝia plej profunda interno certe restis brileto de la origina patrinamo, sed en la ĉiutaga monujo ŝi ne povis trabreĉi la barojn. Escepte ŝiajn flegadon kaj admonojn ne estis granda diferenco inter ŝia konduto al li kaj tiu de Kristoforo. Karesoj kaj kisoj jam delonge ĉesis. Tio apartenis al liaj plej fruaj jaroj, kaj kiam li fariĝis pli aĝa, li eĉ ne memoris pri ŝi.

Sed kune kun liaj penskapablo kaj kapablo por aĝaĵoj kreskis lia amo por Niko. Tiu ŝajnis pli kaj pli interesita de la knabo. Kelkafoje li preskaŭ forgesis manĝon, trinkadon kaj kartludon kaj anstataŭe ludis kun la knabo aŭ seriozmiene faris gravan interparolon kun li.

Kaj la vortojn de Niko Eskil provis restigi en sia memoro kaj konduti laŭ ili. Iom post iom la malbelaj vortoj malaperis el lia parolo, li ne kontraŭdiris la patrinon plu, kaj kiam Kristoforo provis logi lin per la kartoj, li tuj turnis la dorson al li kaj foriris.

Kristoforo kaj Selma geedziĝis, kiam Eskil estis ĉirkaŭ sesjara. Eskil tute ne sciis pri la rimarkinda afero, ĉar ĝi okazis tute senceremonie kaj senpompe. Iun tagon Kristoforo kaj Selma veturis al la urbo kaj revenis vespere, kaj tio estis, se ne tre ofta, tamen tute natura afero. Nelonge post tio estis granda festeno en Novponto, sed ankaŭ tio estis ordinaraĵo. Sed iom poste li rimarkis, ke iu nomas lian patrinon sinjorino. Tion li antaŭe ne aŭdis kaj demandis ŝin pri la signifo. Selma provis klarigi kiel eble plej bone sen tuŝi la veron. Eskil akceptis la klarigon kaj ne pensis plu pri la afero.

Tiatempe li trovis kamaradon. Kampe estis dunginta dommastrinon, kaj tiu havis filon kiu estis samaĝa kun Eskil. La mastrino alportis lakton de Novponto, kaj tiam la knabo akompanis ŝin. Baldaŭ la knaboj konatiĝis, post iom da tempo Arne mem povis porti la lakton kaj ankaŭ ricevis permeson viziti Novponton dum la tagoj.

De tiu tempo la du knaboj trovis novan mondon. La tero estis plena de interesaj kaj multmaniere utilaj aferoj, plena de nekonataj lokoj kaj grandiozaj ebloj, kiuj donis senĉesan okupon al iliaj manoj kaj pensoj. Sur la trutodigo de la maljuna Kristoforo ili naĝigis boatetojn el arboŝelo kaj bretopecoj, de ĝia ŝlima fundo ili kaptis arojn da ranidoj, kiuj estas interesaj kaj povas servi kiel pasaĝeroj. En la valeto ĉirkaŭ la digo kaj rivereto kreskas aroj da tubtrunkaj kreskaĵoj, el kiuj oni povas fari muzikilojn, ŝprucilojn, akvokondukilojn. kaj aliajn belajn aferojn. Ili konstruas akvoradon, martelon kaj tutan aron da radetoj, kiujn funkciigas la turbineto. Ĉe la elfluo de la rivereto ili kaptas fiŝidojn, kiujn ili metas en la digon kaj tiamaniere ricevas ilian propran fiŝlageton, por kiu ili havas intereson, kiu certe ne estas pli malgranda ol tiu de maljuna Kristoforo.

Dum la vintro la tuta valeto pleniĝas de dika tavolo da glacio, kiu estas bonega loko por sledeto kaj glitumiloj, kaj se venas multe da neĝo, la deklivetoj estas la plej bonaj skiadejoj. Ili migras al la randoj de la bieno kaj ĝis la granda koniferarbaro, kiu sufiĉe maldensiĝis dum la lastaj jaroj. Tie ili trovas sciurojn kaj diversspecajn birdojn kaj, se estas neĝo, spurojn de multaj aliaj arbaranoj. Tio vekas la ĉasinstinktojn. Ili konstruas amase sagpafilojn kaj sagojn kaj singarde embuskas en la densejoj. En la riveron ili metas hokojn por la fiŝoj. Malproksime en la arbaro ili konstruas kabanojn el branĉoj, surgrimpas la altajn piceojn por trovi nestojn de sciuroj aŭ birdoj kaj scias majstre malsuprengliti sur la molaj, elastaj picebranĉoj. Tie estas ankaŭ krutega monto kun amasoj da ŝtonegoj, kiujn oni povas facile ruligi malsupren, kaj kiuj tiam faras tondron kvazaŭ de kanonoj.

Baldaŭ la rivero komencas sorĉe logi ilin. Komence ili banis sin en la fiŝdigo, fiŝkaptis ĉe la elfluo kaj respektis la nigran, profundan riveron. Post nelonge ili tamen trovis, ke estas pli interese fiŝkapti en la rivero, kaj ke oni kun iom da singardo povas bani sin en la elfluejo. Tie ili faras siajn naĝekzercojn, nur kelkajn futojn flanke de la profunda rivero, kaj kiam la akvo fine portas ilin kaj ili spirege kaj kun intensa ĝojo transnaĝas la elfluon, ili rigardas sin mem kiel heroojn. Kian efikon la admonoj kaj malpermesoj de Selma povas havi, kompare kun la logoj kaj inspiroj, kiuj renkontas lin en lia propra mondo, kiu tamen al li estas multe pli reala ol ĉiuj zorgaj pensoj de la patrino? Kian signifon havas ŝiaj avertoj kontraŭ la akvo, kompare kun la sorĉa kaj loga rivero, kiu kvazaŭ amika, viva estaĵo invitas lin por provi la kapablon en manoj kaj kruroj? Kiamaniere li povas konsideri ŝiajn vortojn, kiam altegaj piceoj etendas siajn branĉojn al li, por ke li grimpu al iliaj suproj kaj por momento sentu sin kamarado de birdoj kaj sciuroj? Nun li ne kunestis tiom multe kun onklo Niko. Verdire li memoras liajn konsilojn kaj provas sekvi ilin laŭeble, sed kiam ili tute malas al ĉio interesa, kion li mem eltrovis, li tamen sekvas sian propran opinion. Verŝajne Niko neniam provis transnaĝi la riveron aŭ grimpi al la supro de la piceoj. Do li ne povas kompreni la danĝeron aŭ nedanĝeron de tio. Li ne havas klaran komprenon ankaŭ pri la kapabloj de Eskil. Do estas plej saĝe silenti, fidi sin mem kaj sian propran forton.

Tiamaniere tagoj, semajnoj, monatoj kaj tutaj jaroj glitis for, estado sentempa, sed tamen plenplena de grandaj okazoj kaj spertoj, de pensoj kaj sentoj kiuj naskiĝis, kreskis kaj ŝanĝis formon kiel iliaj propraj ludoj. La ventoj ludis kun ili, naĝigis iliajn boatojn, portis iliajn flugdrakojn al la altoj kaj lulis ilin mem sur la suproj de la arbokronoj. La akvo estis bona amiko, kiu instruis al ili novajn ludojn, freŝigis ilin kiam varmo premis kaj ĉirkaŭbrakis ilin same bonkore kaj molmane kiel kiu ajn patrino. Tero kaj ŝtonoj, glacio kaj neĝo, kreskaĵoj kaj arboj, ĉio parolis al ili en tute alia, kaj pli konvinka maniero ol la homoj povis fari.

* * *

Sed ankaŭ la vivo en la bieno estas interesa. La ĉevalejo kaj bovinejo ĉiam altiras ilin, kaj kiam oni kondukas la brutojn al la paŝtejo aŭ hejmen, ili volonte partoprenas. Plej interesa estas tamen la ĉevalo. Eksidi sur la sledo aŭ ĉaro kaj akompani al arbaro aŭ aliloken estas preskaŭ pli interesa ol ludi apud la digo. Irigi la ĉevalon laŭvole, manumi fosilon kaj meti lignon en ĝusta maniero tamen estas pli grava afero ol konstrui bonan akvoradon.

Kun streĉa intereso ili observas la laborojn de la granduloj. Post bona observo ili eble povos fari la samon. Ili akompanas la serviston kaj la servistinon al la kampoj kaj neniam laciĝas demandi pri diversaj aferoj. Samtempe ili sentas okazon por montri, kion ili mem povas fari. Estas tiel ĝoje, kiam oni sentas, ke oni povas fari la saman laboron kiel la granduloj. Kiam ili ricevas laŭdon, ili ĝojas, sed ne pro la laŭdo mem, sed pro tio, ke la laŭdo montras, ke ili efektive estas taŭgaj por fari tion aŭ tion.

* * *

En frostaj aŭtunmatenoj, kiam la tero kantas sub la plandoj, tra la neĝamasoj de la vintro kaj tra koto kaj ŝlimo de printempa degelo la du bravaj viretoj marŝas la kvarkilometran vojon al la lernejo en Grandtorento. Tie ili ree renkontas novan mondon, kiu same estis interesa kaj loga, kvankam komence iom respektiga.

Estas amasoj da infanoj kiuj svarme venas el la laboristaj domoj de la paperuzino. La du etuloj de Novponto sentas sin tute perditaj en la tumulto kaj bruo de la ducent uzinaj infanoj sur la malgranda korto. Sed baldaŭ la sciemo kaj aliĝemo vekiĝas, kaj post nelonge ili sentas sin tute hejme.

Estas multaj temperamentoj en la granda aro, kaj la vivo preskaŭ ĉiam estas plena de streĉigo kaj nervotiklaj revoj pri tio, kio okazos, kiam la sonorilo tintos kaj oni ree elkuras al la libero. Ne estas paco tiam, kaj ofte larmoj de doloro kaj kolero fluas torente sur malpuraj kaj batalsignitaj vangoj. Sed tre baldaŭ oni forgesas ĉion, kaj tuj plej pura amikeco ekfloras post la fervoraj bataloj.

Post finita labortago la du knaboj ofte faras ekskursojn al la uzino aŭ eĉ ĝis la segejo. Kaj ne mankas inter la kamaradoj bonvolaj kondukantoj, kiuj kondukas ilin sur ĉiujn paseblajn vojojn, ĉu permesitajn ĉu malpermesitajn. Se ili ne emas rigardi la fabrikojn, ili estas kore bonvenigataj de la kriegantaj infanaroj sur la malpuraj bienoj inter la laboristaj domoj. Novaj ludoj estas lernataj, novaj scioj pri la vivo kaj la mondo estas tie proponataj. Ĉiu, kiu scias ion novan, malavare disdonas sian scion kaj sian sperton. La vivo fluas renkonte al ili, riĉa, dolĉa kaj grandega, kiel rapide ekfloranta printempo.

ii.

Per la unuaj kristnaskaj gazetoj la revokazoj venas en lian mondon. La legado komenciĝas kiel gaja ludo. Estas kvazaŭ ia sporto kunmeti literojn kaj vortojn kaj ekkapti la sencon de la nigraj signoj. Sed baldaŭ la enhavo mem tiom kaptas lin, ke li tute forgesas tion.

En Novponto ne ekzistas multe da konvena legaĵo por tia etulo, tamen iom, kaj post kelkaj jaroj li estas tute hejme en la malgranda libraro de Kristoforo. La fantazia mondo de la libroj fariĝas al li mondo tute memstara, kiun li sola posedas, kaj en kiu li ankaŭ ne deziras alian akompanon. Arne ne komprenas tiajn aferojn. Ili estas same bonaj amikoj kiel antaŭe kaj ankoraŭ faras siajn ekskursojn kune, tamen ne tiom ofte. Kiam Eskil restas hejme kun la malnovaj volumoj, Arne iras al Grandtorento por renkonti la uzinajn bubojn. Cetere li pro speciala kaŭzo baldaŭ forlasis la lernejon en Grandtorento.

Li vivas en siaj libroj per sia tuta animo, kaj kion li tiamaniere travivas, estas al li same reala kiel la ĉirkaŭa mondo, eble pli, ĉar ĝi povas forteni lin eĉ de la plej gajaj ludoj. Li komprenas, ke fantazio kreis tiun mondon, ke ĝi ne estas laŭvorte vera, tamen li sentas, ke ĝi en ia maniero estas tute vera kaj viva.

Kaj Kristoforo, kiu cetere tute ne interesiĝis pri la legado de Eskil, kelkafoje diris en pripensa tono:

– Kiel bone estas por la infanoj nuntempe. Se tiaj avantaĝoj ekzistus en mia infanaĝo, mi nun estus tute alia homo.

* * *

Tio iom forigis lin de la kamaradoj, sed samtempe li ree proksimiĝis al Niko. Niko estis admirinda homo, ŝajne li ĉion komprenis. Kiam Eskil volis ludi kaj esti sovaĝa, tiam li komprenis tion kaj diris, ke bravaj knaboj devas esti tiaj, kvankam li iom timis la riveron kaj aliajn danĝerojn. Kaj nun aŭdinte nur kelkajn vortojn de Eskil pri libroj kaj legado, li tuj eksidis apud li kiel antaŭe.

– Vi ĉiam legadas, – li diris. – Kion vi do legas?

Kaj Eskil nomis kelkajn librojn.

– Nu ja, – Niko diris kaj tuj ekbrilis, – tiun libron ankaŭ mi legis.

La mieno kaj tono diris, ke li mem trovis ĝin same amuza kiel Eskil, kaj tio tute sufiĉis por restarigi la malnovan amikecon.

Post iom da tempo Niko demandis, ĉu Eskil ŝatus iam viziti lin. Estas ja nur dekduminuta fervojvojaĝo inter Grandtorento kaj la urbo. Eskil nun sciis, ke Niko havas amason da libroj, kaj jam antaŭe li ĝojis pri la renkonto kaj pro interparolo pri diversaj aferoj, kiuj plenigis liajn pensojn, sed pri kiuj li ne povis paroli al iu alia. Ordinare li sentis sin fremda antaŭ pli aĝaj homoj, sed Niko estis kvazaŭ bona kamarado kaj samtempe tiel komprenema. Do li tiam kaj tiam vizitis Nikon en la urbo, interparolis kun li pri multaj aferoj kaj ĉiufoje portis hejmen grandan pakon da libroj. Kaj ne estis nur aventuraj libroj, ĉe Niko li trovis multajn aliajn, kiuj baldaŭ kaptis lian intereson.

Jaroj pasis kaj li finis la lernejon. Niko havis violonon, kvankam li preskaŭ neniam ludis. Iun fojon Eskil prenis ĝin el la ujo, komencis pinĉi la kordojn kaj devigis Nikon ludi kelkajn melodiojn. Ne sonis tre bele, sed la intereso de Eskil vekiĝis, kaj Niko devis instrui lin kiamaniere oni ludas. Li facile lernis kaj baldaŭ komprenis la sekreton kaj eĉ sukcesis, kvankam iom palpe, aperigi kelkajn sufiĉe klarajn tonojn.

Li tuj memoris pri la violono sur la muro en la grandĉambro. Kiel ĝi venis tien, kaj kiu iam uzis ĝin, li ne sciis, sed certe li povos uzi ĝin. Ĝi havas nur unu solan kordon, li memoris. sed tion oni povos rebonigi. Kaj tuj li parolis al Niko pri tio.

– Kompreneble mi povas fari tion, diris Niko. – Mi kuniros kun vi al la librovendejo, tie ni aĉetos kordojn kaj pecon da arĉrezino, la reston vi povos mem fari.

– Tiu violono longe silentis, – li poste diris, kvazaŭ pretere. Eskil tuj kaptis la hoketon kaj demandis, kiu ludis per ĝi.

– Ĉu vi ne scias? – Niko demandis kun ŝajna miro. – Estis via avo.

– Mia avo? Tio estis la patro de Kristoforo, – diris Eskil iom pripense.

Dum la unuaj jaroj Eskil ĉiam nomis sian patron vi aŭ Kristoforo. Nun li bone sciis, kiel li devas esprimi sin, sed la malnova kutimo restis, kaj hejme li neniam nomis lin patro, io en li obstinis kontraŭ tiu vorto.

– Jes, estis, – daŭrigis Niko. – Kaj vi devas scii, ke li estis tre agrabla maljunulo.

Eskil estis aŭdinta nur, ke liaj geavoj iam loĝis en la bieno, kaj okaze li aŭdis kelkajn vortojn pri la maljunulo. Tio estis ĉio. Volonte li ekscius pli multe, sed li ne volis demandi la gepatrojn. Sed kiam Niko nun komencis paroli pri la maljunulo, li ne hezitis plu demandi pri la geavoj kaj la malnova tempo.

Niko bone konis tiujn aferojn kaj havis bonan memoron. Li komencis rakonti, kaj poste ili ne parolis pri io alia tiun vesperon. Niko kiel neniu alia povis doni vivon kaj koloron al siaj rakontoj, kaj Eskil posedis fantazion, kiu bone agordiĝis kun la rakontopovo de la alia.

El sia memoro Niko alportis okazon post okazo el la malnova tempo kaj prezentis la geavojn tute kiel li iam vidis ilin. Eskil eniĝis en tiujn historiojn same kiel li eniĝis en la vivon de la libroj. Lia penso kaj fantazio kunligis la disajn epizodojn, kaj spirite li vidis la gajan Kristoforon kaj la laboreman Kajsan tute klare, kvazaŭ li mem estus vivinta kun ili. Iliaj kvalitoj kaj proprecoj estis tute klaraj al li, kaj li preskaŭ perceptis, kion pensis kaj sentis Kristoforo, kiam li ludis siajn melodiojn kaj faris la desegnojn kaj kalkulojn. Rilate al Kajsa, ŝi certe estis tre bona homo, li pensis, kvankam ŝi havis tempon nur por la tero kaj la bovinejo. Verdire oni devas kompati ŝin, certe ŝi ne havis multan ĝojon en la vivo. Sed Kristoforon ŝi certe ne komprenis.

Verŝajne Eskil iom maltrafis, kiam li per helpo de la rakontoj konstruis al si bildon pri la geavoj. Ĉiuokaze ili tiom kaptis lian tutan menson, ke li dume forgesis ĉion alian, kaj se Niko ne estus memorinta pri la kordoj, ili certe ne estus aĉetitaj tiun ĉi fojon. Kaj kiam li en malfrua vespero sidis en la vagono, tiuj pensoj ankoraŭ tute okupis lin, kaj li tute forgesis rigardi la pasaĝerojn kaj la pejzaĝon, kiu rapide preterpasis ekstere.

Li sentis grandan simpation por la maljunulo. Se tiu homo nur vivus! Kiel bone ili komprenus unu la alian! Kun tiu li povus paroli pri ĉio, same kiel kun Niko, al li, sia avo, li povus konfidi la plej sekretajn pensojn kaj zorgojn, kiun li neniam diris eĉ al Niko. La avo estus tute alia homo ol Kristoforo aŭ Selma, kun kiuj li povas paroli nur pri la plej ĉiutagaj aferoj. Kaj kiam li en la kvieta maja vespero iris hejmen de Grandtorento, venis al li forta sento de soleco. La lernejon li finis antaŭ unu jaro, kaj malofte li renkontis la kamaradojn, ankaŭ ne sopiris al renkonto. Hejme estis nur Kristoforo kaj Selma kaj la servantoj, kaj neniu el ili ŝajnis havi iom da kompreno por li. Tiel estis ĉiam, kaj ankoraŭ pli, de kiam li ricevis fratineton. Ili ne estis malafablaj al li, kaj li ricevis ĉion bezonatan, tamen iamaniere io mankis.

En la libroj li legis pri homoj, kiuj tiel bone komprenis unu la alian kaj tial vivis tre feliĉe. Kiam li legis tion, li sentis preman sopiron mem travivi ion tian. Kial Selma kaj Kristoforo ne komprenas lin, same kiel la homoj en la libroj komprenas unu la alian? Kaj certe Selma kaj Kristoforo eĉ ne komprenas sin reciproke.

Se la avo vivus, estus tute alie. Kaj ĉu la avo ne estis en la sama situacio kiel li mem? Neniu tre bone komprenis lin. Li estis gaja, sed interne li certe sentis solecon.

Subite li ekpensis pri onklo Niko kaj preskaŭ ekhontis. Kiamaniere li povis forgesi Nikon, kiu tamen estas tiel proksima al lia koro? Ĉu ne estas maljuste pensi tiel? Tamen li ne povis forigi la senton de soleco. Spite ĉion, Niko iel estas eksterulo.

Kaj ree liaj pensoj vagis al la avo, kaj li sentis kvazaŭ tiu, kiel li image vidis lin, estas lia sola amiko. Estis tiel bone kaj trankvilige pensi, ke ili kune paŝas trans la kampojn aŭ sidas babilante en la grandĉambro. Sed samtempe estis maldolĉe kaj dolore. La avo delonge estis for, kaj tio estis nur revo.

Li atingis la ponton trans la riveron. La plaŭdo de akvo en fluetoj kaj drenfosoj kaj la bruo de la malgrandaj torentoj supre en la rivero atingis lin kiel malforta, sonĝosimila susuro. Kelkaj turdoj ankoraŭ babilis freŝvoĉe malproksime en la pinarbaro, cetere ĉio estis silenta. La printempofreŝaj betuloj, la mola, juna herbo kaj la dormantaj sekalkampoj – tio kaj ĉio alia ŝajnis dormeti en kvieta, revoplena atendo. Alte super la tero kun ĝia mola krepuskolumo volbis sin vasta, nubostriita spaco kiel lando kun multaj vojoj al malproksimaj regionoj.

Kaj antaŭ li, supre de la rivero, kuŝis la bieno en printempa verdo kaj kun florkovritaj ĉerizarboj, bela kiel bela sonĝo sed tamen kun trajto de malpleno kaj malriĉo.

iii.

Kiam li en la posta tago prenis de la muro la malnovan kaj polvokovritan violonon, li sentis kvazaŭ li starus antaŭ Kristoforo mem kaj el liaj manoj, prenus tiun donacon, kiu nun ŝajnis al li pli kara ol ĉio alia. Li demandis al Kristoforo, ĉu li rajtas uzi ĝin, kaj tiu respondis, ke tiun bruilon li povas uzi laŭplaĉe, se li ne faros tro grandan tumulton kaj ne kriigos la knabineton.

Li prenis ĝin kaj forviŝis la polvon tiel delikate, kvazaŭ ĝi estus eta birdido. Ho, tiun ĉi instrumenton la avo tenis same kiel li mem nun tenas ĝin, el ĝi li logis melodiojn pli belajn ol iu alia en la tuta regiono. Per ĝi li eble konsolis sin, kiam li estis sola, same kiel Eskil nun, kaj per ĝi li samtempe igis la homojn tremi pro ĝojo, kaj vivemo.

Li rezinis la malnovan arĉon, metis la violonon sub la mentonon kaj dum interna tremo ektuŝis la kordojn. Kiam la kordoj kaj la ligno ekkantis sub liaj mallertaj tuŝoj, li ektremis pro ĝojo. Sonis tute alie ol la violono de Niko. Tiu estis ĝeminta kvazaŭ infano sub punanta mano kaj persiste kontraŭstaris liajn provojn eligi molajn kaj mildajn sonojn. Sed tie ĉi la tonoj venis tiel molaj kaj sune klaraj, kvazaŭ la violono mem kreus ilin kaj ne la maldikaj fingroj de Eskil.

Li ludis la du, tri gamojn, kiujn li lernis de Niko. La fingroj glitis tien kaj reen sur la kordoj, tien kaj reen, kvazaŭ li estus trovinta tiel belan melodion, ke li nepre devas reludi ĝin fojon post fojo. La memfido kreskis, la fingroj lertiĝis. La tonoj fariĝis pli belsonaj kaj klaraj, kaj ŝajnis al li, ke ili kantas pri tiu fabeleca kaj suna tempo, kiam la maljuna Kristoforo ankoraŭ vivis, kvazaŭ la maljunulo mem parolus al li, tiel milde kaj komprene, kiel neniu alia povis.

En sia memoro li sentis melodiojn kaj trovis simplan kaj belan kanton de la lerneja tempo. Li kantetis ĝin kaj samtempe provis trovi la samajn tonojn kaj tonarojn sur la kordoj. Kelkafoje li sukcesis, kelkafoje eraris kaj devis komenci denove. Tamen tio estis kiel gaja ludo. Kvazaŭ nevidebla mano gvidus liajn fingrojn aŭ la violono mem helpus lin. Baldaŭ li trovis la tutan melodion kaj komencis ludi ĝin orde, kaj tiam li sentis tremigan ĝojon, kvazaŭ li volis ridi kaj plori samtempe. Se la avo nur kunestus kaj aŭdus lian ludadon! La pordo malfermiĝis, kaj Kristoforo envenis per peze sonantaj paŝoj. Li aspektis bonvola kaj iom sciema.

– Pro diablo, vi povas fari sonon! – li diris pli afable ol iam antaŭe. – Komence verdire sonis kiel ĝemo de katoj, sed iom post iom boniĝis. Se vi daŭrigos sammaniere, vi certe fariĝos lerta kiel la maljunulo.

La ora tempo de ludo kaj libero jam pasis. La libroj kaj violono estis nur por paŭzoj kaj vesperoj.

Okazis same al Eskil kiel iam al lia patro. Kiel etulo li el propra emo sekvis la grandulojn al laboro kaj mem serĉis ian okupon por si. Neniu petis lin pri tio, kaj neniu atentis, ĉu li faras ion aŭ ne. La malnova kutimo, ke ĉiu faras la sian kaj lasas al alia laŭdezire fari la samon, ankoraŭ regis en Novponto. Iom post iom li kunkreskis kun la vivo de la bieno, trinkis sian matenkafon kun la aliaj kaj faris siajn memelektitajn laborojn, ĝis la vespero venis.

Iel estis bone. Li estis libera, neniu devigis lin. Multaj kamaradoj troviĝis en malpli bona situacio. Malgrandbienuloj kaj farmistoj atentis pri siaj knaboj, kaj ili vole nevole devis labori kiel plenkreskaj viroj. La industrilaboristoj provis kiel eble plej baldaŭ okupigi siajn filojn, kaj tuj post la fino de la lernejo ĉesis iliaj libero kaj memstaro. Certe estis pli bone al li. Tamen ne estis, kiel devus esti. Io mankis. La senintereso de la homoj unu pri la alia faris la vivon grize ĉiutageca, la laboron enuiga.

Kiel alie li nun rigardis la laboron ol antaŭ kelkaj jaroj! Tiam ĝi estis gaja ludo, kaj sen laciĝo kaj enuo li tiam daŭrigis ĝis elĉerpiĝo de siaj fortoj. Kial ĝi nun estis enua aŭ almenaŭ seninteresa? Kio estis la diferenco? Kaj li provis respondi. Tiam li ĝojis pro la kresko de sia propra kapablo, pro tio ke li lernas kaj jam povas majstri la objektojn ĉirkaŭ si. Li ĝojis pro la rezulto, eĉ se ĝi estis sensignifa, ĉar ĝi montris, ke li estas kapabla fari ion. Kaj nun? Nun li volus vidi ian sencon ankaŭ en la laboro mem. Li jam sciis, ke li povas manumi fosilon kaj pioĉon, plugi sulkon kaj svingi falĉilon. Tial tio ne kontentigis same kiel antaŭe. Io devus esti aldonata. Estus tute alie, se li laborus al si mem, tiam li havus intereson pri la rezulto. Certe ankaŭ estus alie, se ĉiuj en la bieno laborus por komuna intereso, se ĉiu havus la senton, ke li alportas sian peceton al la komuna konstruado kaj estas bezonata por la tuto.

Tiel klare kaj skeme li ne rezonadis, sed liaj silentaj demandoj kaj respondoj enhavis proksimume tiujn pensojn.

Sed kiam li laboris sola sur la kampoj kaj dum longaj, nebulaj aŭtuntagoj sekvis la ĉevalon sulkon post sulko, li iom post iom trovis ion, kio donis okupon al liaj pensoj kaj ankaŭ faciligis la laboron.

Post kiam Niko parolis pri la maljuna Kristoforo, la pensoj pri la avo prenis pli kaj pli grandan lokon en lia interno. La imagoj kaj sentoj kunligitaj kun tiuj pensoj preskaŭ fariĝis parto de lia propra memo kaj grandparte decidis lian koncepton pri si mem, pri la homoj en la bieno kaj pri la cetera vivo.

Li ne sentis fortan ligon al la gepatroj, kaj plej volonte restis sola, se la okupoj ne kunigis lin kun la aliaj. Li maleme interparolis, kun iu, silentis dum tagoj kaj semajnoj kaj vivis nur en sia propra interna mondo. Vivigaj impulsoj de ekstere, de aliaj homoj, tute mankis. Vere Niko ekzistis, sed lin li malofte renkontis. La avo estis lia sola amiko. Tiu penso aŭ sento ree kaj ree venis al li en la soleco. Per la rakontoj pri li, la nepo kreis al si idealbildon pri la maljunulo, kaj tiu idealbildo ĝis pli poste estis lia sola konsolo, kiam ĉio ŝajnis al li senluma kaj enua.

Ĉiu vespero kaj ĉiu paŭzo, kiam li prenis la violonon kaj fermis la pordon malantaŭ si, aŭ eliris al iu konvena loko, se estis bela vetero, estis al li sekreta renkonto kun la maljunulo. Tiam li montris sian korpremon al la avo, kiu tiel bone komprenis kaj sciis konsoli kaj konsili. Tiam ili parolis pri pasinto, nuno kaj estonto. Eskil ludis al li, kaj liaj okuloj briletis klare kaj amike, li glatigis sian grizan barbon kaj kapklinis instige: Tio estas ja bona. Nur daŭrigu, estas ĝojo al mi aŭskulti la malnovan violonon, ĝojo ke ĝi ankoraŭ restas kaj ke estas iu, kiu ĝin komprenas.

Tiuj revoj kaj imagoj sekvis lin ankaŭ dum laboro. Li imagis al si, ke la maljuna, griza figuro paŝadas laŭ la drenfosoj kaj randoj de la kampoj, observante kaj pripensante, kaj lia imago estis tiel forta, ke li ofte preskaŭ atendis, ke eluzita ĉapelo kaj griza kapo kun amikeca vizaĝo subite aperos post la plej proksima altaĵeto.

Niko diris, kaj tion li aŭdis ankaŭ hejme, ke la maljunulo ne zorgis pri la bieno, nur rigardis ĝin dimanĉe kaj parolis al siaj konatoj pri ili. Sed post iom da tia fantaziado kaj kiam li estis kunliginta la avon kun preskaŭ ĉiu peco de la bieno, li komencis dubi pri la vero de tio. Certe la avo similis al li mem. Li estis sola en sia laboro, kaj la laboro ne havis celon. Tial li malmulte atentis pri la bieno. Sed kiam li en sunaj dimanĉoj ĉirkaŭiris kaj rigardis siajn posedojn, li vidis tion en rivela lumo, vidis kion oni povus fari el tiu tero, komprenis kiom da ĝojo la kulturantoj povus ĝui, se ili nur komprenus, kiel ili devas vivi. Tiel li certe vidis la aferon, kaj certe li ĉiun pecon de tiu tero same forte, kiom Eskil iam ŝatis siajn unu ajn ludlokojn. Sed tion Kajsa ne komprenis, kvankam ŝi estis pli fervora ol iu alia.

Kaj kiam Eskil plugis siajn sulkojn, la maljunulo iris apud li kaj parolis al li pri aferoj, pri kiuj li silentis dum sia tuta vivo. Eskil aŭskultis, kaj kiam ŝajnis al li, ke li komprenas, li ektremis pro ĝojo, same kiel li ektremis kiam li aŭdis la tonojn elflui el la violono de la avo.

La tero havas grandan sencon, li diris. Ĝi nutras nin, nutras la grandan multmilionan homaron, bestojn kaj kreskaĵojn, kaj el ĝia senluma, silenta profundo ĝermas vivo kaj belo. Suno kaj tero estas la grandaj potencoj de la vivo. Suno, kaj tero en kuniĝo donas vivon kaj renovigas vivon.

Se vi bone komprenas tion, vi ankaŭ komprenas, ke laboro estas granda afero. Se oni ne pensas pli profunde, la terpomoj en la kelo, panoj en provizejo kaj fojno en fojnejo povas ŝajni negravaj aferoj. Sed kio fariĝus el ni, se tio mankus? Kaj tion la tero donis al ni.

Vi diras, ke tio ne sufiĉas, daŭrigis la maljunulo en la pensoj de Eskil, ke tio ne donas plenan feliĉon al ni. Vere. Ni mem estas io alia. Ni penadas kaj celadas, kien eĉ ni mem ne scias bone. Sed kiel ajn ni sopiras, kiel ajn niaj pensoj penadas – la tero nutras nin. Tial la laboro estas sankta. Al tio ĉiuj rilatas. Ni ĉiuj estas infanoj de suno kaj tero, de ili ni komune dependas.

Tial ni devas kuniĝi kaj kompreni la teron kaj unu la alian. Tiam la laboro ricevos novan sencon.

Vi do vidas la interrilaton. Sed la homoj ŝatas iri ĉiu sian propran vojon. Ili ne priatentas unu la alian, ne komprenas, kion unu signifas al la alia. Tial ne estas facile vivi. Sed povus esti alie.

Ĉar tamen la vivo estas admirinda kaj bela. Se ni nur vivus en la ĝusta maniero, eĉ la laboro fariĝus kvazaŭ ludo, kvazaŭ gaja festo al ni ĉiuj.

Tial plugu vian sulkon profunda kaj rekta. Neniu komprenas vin nun, sed estu ĝoja pro tio, ke vi mem komprenas tion. Kaj se vi restos fidela al tio, eble venos tago, kiam vi renkontos iun, kiu sentas kaj pensas same kiel vi mem.

Tiel li revis kaj fantaziis en la soleco. Kaj vicoj da kriantaj gruoj ŝvebis suden, la tagoj malheliĝis, kaj super la dormanta tero fortaj ventoj balais kirlatan neĝon kaj malvarman aeron ĝis kiam la suno ree ekbriletis en la sudo, kaj tremantaj triladoj de alaŭdoj denove sonoris super la brunaj kaj nudaj kampoj de la printempo.

Sed pri tiuj siaj revoj li parolis al neniu, eĉ ne al Niko. Tio apartenis nur al li mem, estis sekreto, kiu donis al li forton elteni solecon kaj animan doloron kaj malgraŭ ĉion vidi la vivon en helaj kaj molaj koloroj.

iv.

La printempo fariĝas somero, kaj la padusaj densejoj sur la deklivetoj apud la rivero brilas kiel amasoj da blanka neĝo, kiu ĵus falis en la mezon de la juna, plenviva verdaĵo. En tiu tempo novalveninta laborista familio ekloĝis en dometo, proksime al tiu de Kampe. Ili aĉetis lakton de Novponto kaj knabino en la aĝo de Eskil ordinare venis por ĝin preni. Eskil havis intereson por ĉiuj novaj vizaĝoj. Li havis emon observi homojn por trovi iliajn pensojn kaj karakterajn trajtojn, kaj cetere havis fortan senton pri parenceco al homoj aŭ manko de tio. Parte estis denaska afero, parte la libroj movis lian fantazion kaj igis lin tiamaniere observi la homojn.

Kiam li la unuan fojon vidis la knabinon, li ne sentis simpation al ŝi. Ŝi estis iom pala kaj ŝajnis malforta, kaj tion li ne ŝatis. Vera homo devas esti sana kaj forta, li opiniis.

Kompreneble ne estis nur la nova vizaĝo, kiu interesis lin tiuokaze. Vira intereso por virino kaj virina por viro ne vekiĝas nur en la aĝo de geedziĝo. Same kiel aliaj, li havis siajn revojn kaj fantaziojn pri knabinoj jam antaŭ tia aĝo. La knaboj el Grandtorento kaj aliaj estis veraj ekspertoj rilate al knabinoj kaj iliaj rilatoj al knaboj. Ilia opinio pri tiaj aferoj, ofte estis kiel eble plej primitiva; kaj iliaj diraĵoj ne ĉiam estis konvenaj por oreloj de plenkreskuloj. Larĝvide oni ne povas kulpigi ilin. Ili estis tro junaj por kribri kaj elekti la diraĵojn de la plenkreskuloj, kaj ankaŭ pri iliaj propraj vivinstinktoj ili ne estis kulpaj.

Kaj la mondo de la infanoj estas mondo por si mem. Kiu forlasis ĝin, baldaŭ forgesas ĝin kaj vidas nur la mondon de la kreskintoj. Sed ĉirkaŭ li floras tia timida kaj riĉa mondo, riĉa je belo kiel je malbelo. Li ne vidas ĝin, eĉ ne konjektas ĝian ekziston, ĉar al li ĝi malaperis kaj neniiĝis, kiam li mem eliris el ĝi. Sed nevidita ĝi daŭre ekzistas, same bela kaj same malbela kiel kiam li mem apartenis al ĝi, sentradicia kaj tamen ĉiameca, eterne la sama, tamen eterne nova.

Kiel dirite, li ne ŝatis la knabinon. Tia palulino ne povis plaĉi al li. Kaj poste ŝia nomo estis Ester, malplaĉa nomo. Cetere ŝi estis trankvila kaj silentema, kaj tiuokaze ankaŭ tion li ne ŝatis.

Li vidis ŝin tagon post tago, kaj ĉar ŝi estis fremda al li, li tamen kelkafoje sendis al ŝi ŝtelan kaj esploran rigardon por trovi, kia ŝi estas, ĉu bona aŭ malafabla, ĉu stulta aŭ inteligenta. Tiam li kun miro rimarkis, ke la vizaĝo ne estas tute tia, kia li unue kredis ĝin. La nazo estas delikata kaj preskaŭ rekta, ĉirkaŭ la forte fermita buŝo estas bela esprimo, kiun li antaŭe ne rimarkis. La okuloj brilas grize kaj verde, kaj kelkafoje aperas en ili klara, varma lumo kiun li ne vidis ĉe aliaj homoj. Tiel li komencis toleri ŝin, eĉ se ŝi ne plaĉis al li, ŝi tamen estis pli interesa ol la aliaj homoj en Novponto.

Iun vesperon Selma staris apud la kuireja tablo, enverŝante lakton en la ujon de Ester. Apude staris Ester atendante la pretigon, kaj kelkajn paŝojn de ili Eskil atendis sian vicon ĉe la separatoro. Li pensis pri nenio, kaj lia rigardo sencele vagis tien kaj reen. Momente ĝi restis ĉe la duone forturnita vizaĝo de la knabino.

Estis, kvazaŭ ŝi estus eksentinta tion, ĉar en la posta momento ŝi turnis sian kapon en sia timema maniero kaj rigardis lin. Ŝi iom levis la okulojn, kaj ŝia rigardo renkontis la lian, kvieta kaj senmova.

En la sama momento li ektremis de stranga sento. La pensoj paliĝis, la konscio pri la ĉirkaŭo subite glitis for, sed samtempe vekiĝis en li alia konscio, kiu plenigis lin per tia sento de ĝojo kaj intensa vivo, kian li antaŭe neniam spertis.

Estis senfina profundo en tiu grizverda, briletanta vivo antaŭ li. Estis, kvazaŭ li en tiu profundo subite vidus la tutan mondon en lumo de rivelo kaj tie renkontus sian propran internon kun ĉiuj ĝiaj revoj kaj kaŝema sopiro. Ĉio, ĉio estis tie, ĉirkaŭfluita de lumo, kiu faris tion tiel hela kaj pura kaj pli reala ol ĝi estis alifoje. Kaj nekontraŭstareble tiu mondo de suno kaj briletanta vivo tiris lin al si, pli kaj pli proksimen, ĝis ĝi fine tute ĉirkaŭis lin. Ĝi kunfandiĝis kun lia propra konscio, ĝis ne restis limo plu inter li kaj ĝi. Bela revaĵo kaj tamen pli reala ol ĉio alia, nun paliĝinta kaj fora...

Ĝi malaperis. Ree la knabino staris apud la patrino kun duone forturnita vizaĝo. Selma transdonis la laktujon al la knabino, kiu duonlaŭte kiel ordinare diris sian ĝisrevidon kaj foriris. Kiom longe li tiamaniere rigardis en ŝiajn okulojn? Eble nur momenton. Tamen ŝajnis al li kiel tuta longa vivo, vivo kie tempo kaj tempaj ŝanĝoj ne ekzistas.

Ĉu ŝi do estis for, tiu bela bildo? Ne, ŝi restis interne de li, ankoraŭ same miriga kaj nekompreneble grandega, plenigis lian tutan internon per plora ĝojo, kiu preskaŭ krevigis lian bruston.

Maŝine kaj rapide li faris siajn lastajn okupojn, kaj poste vespermanĝis kun la aliaj. Dume li ankoraŭ troviĝis meze en la stranga travivaĵo. Ankoraŭ ĝi efikis je li per la forto de la unua momento.

Ekstarinte de la tablo, li tuj prenis la violonon kaj rapidis al la fiŝdigo, kie li ofte sidis kaj ludis sub kelkaj betuloj sur la dekliveto. Tie li eksidis sur la mola herbo kun la violono sur la genuoj. Por ludo li tamen ne havis emon, kaj la instrumenton li kunprenis nur pretekste.

Li sidis senmova, enprofundiĝis en sin mem kaj ree travivis la pasintaĵon. Kion do signifas tio? Kio tiamaniere kaptis lian animon? Kaj estis al li, kvazaŭ vualo foriĝus de tiu unue nekomprenebla afero. Ĉu tio estas amo, li flustris al si mem kaj ree ektremis kiel je la renkonto de ŝia rigardo. Jes, kio povas esti, se ne amo? li respondis al si mem, kaj ree li sentis la ploran ĝojegon.

Do estis tio, kion li longe atendis, kvankam li nur malklare konjektis ĝin. Kaj subite tio fariĝis klara kaj facilkomprenebla. Nun li atingis veran vivon, soleco kaj doloro estas for kaj neniam revenos. Kiamaniere ĝi povus reveni, kiam li jam vidis tiun mondon kaj donis sin mem al ĝi? Kaj en tiu mondo li havas sian hejmon, sed ne aliloke.

Kaj dum la suno naĝis malsupren post la bluajn montodorsojn, lia interno fariĝis trankvila kaj kvieta, purigita de ĉio malluma kaj malbona, liberigita de ĉiu maldolĉo kaj turmento.

Kaj ke tio okazis ĝuste al li! li ekpensis. Ĉu ne estis donaco de la ĉielo? Io tia ne povas deveni de la tero kaj aparteni al vivo de la homoj. Io tia estas donacata nur al malmultaj, al aliaj ĝi restas sekreto kaj vorto sen signifo.

Nekonscie li kvazaŭ preĝe faldis siajn manojn ĉirkaŭ la violonon, kaj la rigardoj vagis foren al la altaj, helaj spacoj.

Kaj se li ne bone sciis, kie la granda patro loĝas aŭ kiamaniere diri la dankon, la himno de lia tremanta koro ne estis malpli sincera pro tio.

La suno subiris. Ombroj sterniĝis en la valo, ĉiu trankvile endormiĝis por la nokta ripozo. Kaj subite li ree ekvidis la maljunan, grizan figuron, kun kiu li tiel ofte kuniris tra tiuj kampoj, kaj kiu dum longaj tagoj estis lia sola amiko kaj akompananto.

Li ekridetis kaj flustretis kvazaŭ parolante al ili nevidebla: Nun ĉio estas bona. Vi foriros kaj neniam revenos. Sed neniam mi forgesos vin, kaj eĉ kiam vi estos for, ni ĉiam estos kune. Vi gvidis min tien ĉi, vi sola komprenis min. Nun alia komprenas min, kaj nun venos nova vivo.

Kaj image li vidis, kiel la okuloj de la maljunulo briletas kvazaŭ larme, kaj kiel li silente kapklinas al li, kvazaŭ vortoj ne estus bezonataj. Poste la bildo paliĝis, kaj ree li vidis antaŭ si sian novan mondon de suno kaj lumvibra vivo.

* * *

En tiu mondo li nun vivis tagon post tago. Al ŝi iris la unuaj pensoj kiam li vekiĝis, kaj ĉe ŝi ili restis je la endormiĝo. Lia vivo entenis aliajn aferojn, sed kompare kun tio ili estis sensignifaj.

Kiam ŝi revenis la unuan fojon post tiu vespero, lia koro batis pro atendo. Se ĉio estus nur revo, se ŝi venus kiel ordinare, eĉ sen rigardo al li, sen iel montri, ke ŝi komprenas lin! Kiel ofte ŝi venis iom frue, kaj kiel kutime ŝi iris al la stalo por rigardi bovinojn kaj bovidojn. Selma kaj la servistino melkis, kaj Eskil estis okupita de aliaj aferoj. Ŝi iris ĉirkaŭ la furaĝotablon, diris kelkajn vortojn al la aliaj, karesis la bovinojn kaj igis la bovidojn leki ŝiajn manojn.

Ili venis pli proksime unu al la alia, kaj lia rigardo serĉis ŝian. Ŝajnis al li, ke ŝia vizaĝo eklumas kvazaŭ pro interna rideto, kaj en konfida, rekona maniero ŝi ree renkontis lian rigardon. Poste ŝi iris plu, kvazaŭ nenio estus okazinta. Sed sufiĉis al li. Li trovis, kion li serĉis, kaj la miriga mondo de hieraŭ ree ekfloris en sia freŝa, printempa helo.

La tagoj fluis for. La suno flamis sur ĉiam sennuba ĉielo, sunlumo pendis kiel nebulo super montoj kaj altaĵoj, kaj tiam kaj tiam la aeron plenigis pika odoro, kiu portis sciigon pri arbarbrulo ie post la nebulaĵa horizonto.

La homoj plendis pro la seko, sed Eskil interne ridis, kiam li aŭdis la plendojn. Ĉu gravas, ke la tero estas seka kaj la vojoj plenaj de polvo? Ne, tia vetero plaĉis al li. Ĉiamaj suno kaj varmo, ĉiam sennuba ĉielo – tia estis lia interno. Kial do ne estu same ekstere.

Ili renkontiĝis nur kiam ŝi venis por preni lakton, kaj ilia renkonto estis nur rapide pasanta momento. Sed kion pli li povus deziri? Ili diris apenaŭ unu vorton unu al la alia, kaj li ne sentis deziron paroli kun ŝi. Kiaj vortoj povus esprimi tion, kion animo komunikis al animo kiam ili dum kelkaj mallongaj sekundoj renkontis sin en mondo tute apartigita de ĉio alia? Kelkafoje li sopiris al pli ofta renkonto, al kunesto, kun ŝi fore de ĉiuj homoj, kies nura ĉeesto ŝajnis al li kiel entrudo en ilian propran mondon. Sed ankaŭ tiu tempo venos. Kaj mem la atendo por ĉiu nova revido ŝajnis al li kiel kviete printempa vojeto, sur kiu li reve iras renkonte al la riĉaj kaj sun-plenaj spacoj de la somero.

v.

En kvieta vespero de frua aŭtuniĝo la obtuza sono de preĝejaj sonoriloj ruliĝis tra la aero kiel malhelaj, minacaj ondegoj. Senĉese la pezaj frapiloj martelis la kantantan metalon, kaj kun ĉiam nova forto la tonaro ŝvebis trans montojn kaj valojn ĝis la plej malproksimaj kaŝejoj de la grandaj arbaroj.

Oni scias la signifon, kaj kvankam la suno brilis same klare kiel dum la tuta hela somero, estis kvazaŭ tero kaj ĉielo malheliĝus kaj fulmotondra ventego alproksimiĝus.

La gazetoj raportis pri la okazoj pli sude en Eŭropo. En tiu ĉi angulo de la mondo ĉiu trankvile faris sian laboron, kaj la tero estis same paca kaj somere hela kiel antaŭe, sed en ĉiuj homoj brulis atendaj kaj timaj demandoj, kaj ĉe renkontiĝo la parolo tiam estis la sama: Kio okazos? Kio sekvos tiun incendion en la mezo de la grandaj popoloj? Sonoriloj kantis, telefonoj tintis, tintigaj kaj teruraj diraĵoj ventege pelis unu la alian de loko al loko.

En Novponto Kristoforo iris en febra scivolo. Li estis preskaŭ gaja kaj ankaŭ ne kaŝis siajn sentojn. Fine okazis io, kio povas iom vigligi. Ĝuste nun valoras vivi, li opiniis, ĉar ŝajne estos sufiĉe interese dum kelka tempo. Kaj dankon al dio pri tio. La gazetoj estis seninteresaj, kaj la vivo similis al nenio dum multaj jaroj.

Malmultaj homoj preteriris Novponton tiutempe, kvankam la ŝoseo preterpasis. Sed ĉiun venanton Kristoforo tuj kaptis kaj sensalute kaj kun antaŭe neniam vidita vigleco demandis, kiel la afero progresis. Laste li parolis kun la leterportisto, sed tio estis frue posttagmeze, longe antaŭ la sonorado. Kiel nun statas? Ĉu la ruso jam albordiĝis? Aŭ ĉu la germanoj kundevigis la svedojn? Ho, estas tempo por vivi, tiaĵo ne okazas ĉiutage! Kristoforo ne povis regi sian scivolon kaj ĉar baldaŭ estos vespero, li forlasis ĉion kaj sen manĝo kaj kafo per rapidaj paŝoj prenis la vojon al Grandtorento.

Eskil rapide faris la sian, transdonis la stalajn okupojn al la aliaj, kiuj restos hejme, kaj sekvis lin.

Grandtorento aspektis kiel la urbo dum la aŭtuna foiro. Homoj iris tien kaj reen, staris babilante kaj diskutante sur kortoj kaj vojrandoj, tremantaj pro ekscito kaj streĉiĝo. Li iris al la stacio kaj poŝtejo. Tie estis kafejo, kie ordinare multaj babiluloj kaj novaĵportantoj kolektiĝis.

Estis sama svarmado tie kiel alie. Sed kiel febre oni parolis kaj rezonadis – ĉie iu retena forto mallaŭtigis la vortojn kaj bridis la voĉojn.

Eskil demandis, kio okazis. Mobilizo, estis la respondo. Tion li jam komprenis, sed kio pli? Neniu bone sciis. Laŭdire la rusoj jam atakis, ili atakos post kelkaj horoj, la germanoj kundevigis la svedojn, morgaŭ eksplodos.

La forveturontoj ŝajnis pripensaj kaj seriozaj. Neniu scias, kia estos la situacio post kelkaj tagoj. Timo premis virinojn kaj infanojn, kelkaj ĝemis kaj ploris, kaj de la dudekjaruloj pikemo kaj incitemo kvazaŭ mirakle estis malaperintaj.

Sed meze en tiu ĝemo kaj konfuzo staris grupo, ĉe kiu ne estis eĉ signo de la ĝenerala malagordo. Estis la malnova drinkrondo de Novponto, ĉiuj homoj kiuj povos trankvile resti apud la forno, eĉ se fariĝos iom varme inter la ŝeroj kaj en la marbordaj provincoj. La sola iom sinretena estis Montan, kiu nun solfoje aliĝis al la malnovaj konatuloj. Li ne estis en Novponto pli ol du fojojn en la jaro, de kiam li ricevis sian forĝejon, kiu cetere en tiu ĉi tempo jam estis sufiĉe granda entrepreno. Sed ĉe la aliaj la grandaj okazoj flamigis la muskedistan humoron de antaŭe. Ili komencis laŭte desegni grandiozajn defend- kaj atakplanojn, kiuj nepre pereigos la malamikon. Kaj tie ĉi ili vere havis materialon, tutan mondparton en flamoj.

Virino, kiu staris apude, plorante kaj tordante la manojn, aŭdis ĉiun vorton kaj fine petis ilin silenti. Se ili mem aŭ iliaj filoj devus foriri, ilia tono certe estus alia.

Sed Kristoforo ŝovis la kapon iom oblikven, kaj bonhumora rido ruliĝis el lia gorĝo:

– Tiajn aferojn virinoj ne komprenas, – li diris amikece kaj preskaŭ konsole, – tio ĉi estas vira laboro. Kaj ne estu malgaja, ĉar tio ne taŭgas en milito. Se mi estus juna, mi tuj irus en la ludon. Paco estas bona, sed se ĝi daŭras tro longe, ĝi fariĝas enuiga. Oni bezonas ankaŭ iom da vivo.

Montan provis prudentigi lin.

– Vi ne parolas serioze, – li diris. – Se via filo devus iri en militon, via buŝo estus malpli larĝa.

– Stultulo, – diris Kristoforo kun ŝajna kolereto. – Vi fariĝis stranga, de kiam vi ricevis vian metiejon, kaj ju pli bone vi sukcesis, des pli stranga vi fariĝis. Vi baldaŭ estas pli riĉa ol ni ĉiuj, tamen timas sidi inter viroj. Ĉu vi timas, ke la ruso prenos vian fabrikon? Vi devus surgenue danki vian kreinton pro tia bela perspektivo. Ŝanĝu la produktadon, fabriku aferojn por la milito, kaj vi fariĝos milionulo.

Eskil aŭskultis, sed ne ŝatis la babilon kaj volis foriri tuj, sed subita intereso por Montan restigis lin. Li estis malgranda tiutempe, tamen ŝajnis al li, ke li tute klare memoras tiun homon de la malnova tempo en Novponto. Sed tiu ĉi Montan estas alia homo, kvankam la ekstera simileco restis.

Sed fine li forlasis ilin kaj iris hejmen en la hela aŭgusta krepusko. Lia streĉiĝo antaŭ la granda aventuro kaj ĝia rezulto estis same granda kiel ĉe Kristoforo. Tamen li vidis la aferon alimaniere.

Se la milito venus al la propra lando kaj malamikaro detrue trapaŝus tiujn ĉi regionojn? li pensis. Li povis bone imagi tion. En sonĝoj li kelkafoje travivis tion, kaj sentis grandan ĝojon kiam li vekiĝis kaj la realo forprenis lian timon. Se nun tiuj sonĝoj subite fariĝus vero – kio tiam fariĝus el ili du? Kaj estis loko ankaŭ por alia penso. En la libroj de Niko kaj en iliaj interparoloj li ekvidis la konturojn de nova lando, kiu iom post iom levis sin el nebula malproksimo, kaj kie kelkaj montpintoj jam brilis en la lumo de frua mateno. Li ekvidis homajn kulturon kaj celadon, tute alibazan ol tiun de lia propra angulo. Dum jarcentoj kaj epokoj la homoj en diversaj landoj provis fari la vivon pli riĉa kaj feliĉa. Ili kreis belajn bildojn kaj konstruaĵojn, kreis belajn librojn kaj formis belajn instruojn pri la homo kaj la vivo. Aliaj provis realigi la belajn pensojn en diversaj manieroj. Sed ĉiam estis same. Subite ĉio forpaliĝis kiel bela revo, kaj pri ĉiu espero, kaj pri ĉiu grandioza vivo en penso kaj ago atestis nur kelkaj ruinoj kaj kelkaj libroj savitaj el la pereo.

Ĉu estos same nun? Dum jardekoj oni provis krei ordon kaj juston. Oni laboris, faris eltrovojn kaj inventojn, pentris kaj verkis. Ĉu la homoj detruos ĉion kaj samtempe ekstermos sin mem. Ĉu do ne ekzistas homoj, kiuj povas malhelpi ion tian? Eskil estis leginta la mondhistorion same kiel siajn romanojn. Li ne cerbumis pri la aferoj, sed kion li legis tie kaj kion gazetoj kaj aliaj libroj sciigis al li pri la pli vasta vivo, tio forte logis lin. Li volis ekkoni tion pli bone, vivi en tiu alibaza mondo, kaj se eble mem fariĝi ano de tiu, cele vivanta homaro.

Sed se oni nun detruus ĉion? Li sentis melankolion kaj samtempe intensan sciemon pri la rezulto.

Kaj ree li image renkontis la rigardon de Ester, klare, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li, kaj li tuj sentis, ke ilia komuna mondo tamen estas pli valora ol tio, kion oni nun rubigas en la mezo de Eŭropo. Kion signifas libroj, scioj kaj inventoj kompare kun la kunliga sento, kompare kun tiu, al aliaj nevidebla mondo en kiu ili vivas? Se tio pereos kaj ili restos solaj kaj senhejmaj – tamen ne velkos eĉ la plej eta folio en la ĝardeno de ilia ĝojo. Se ili devos serĉi hejmon en arbaroj kaj vivteni sin kiel birdoj kaj bestoj sur la tero – ĉu gravos, se ili nur estos duope? Meze en dezerto ilia mondo floros same bela kaj plena de ĝojo kiel en la plej riĉa kamparo, kiel en la plej bela urbo.

vi.

Post la edziĝo Kristoforo fariĝis pli malpli kiel ordinaraj homoj, almenaŭ se oni juĝas laŭ liaj vivo kaj kutimo. La drinkkunvenoj maloftiĝis jam antaŭ tio, kaj poste ili preskaŭ ĉesis. Se konato venis, li kompreneble invitis al “taso da kafo”, sed konatoj venis malofte. Ŝajnis, ke ili ricevis sufiĉe kaj de drinkado kaj de kartludo. Cetere ne ĉiuj havis tre bonan situacion, kaj pro tio vole nevole devis prudentiĝi.

Ankoraŭ festenoj okazis, kaj tiam oni ŝparis nek manĝon nek drinkaĵon, sed nun la festenoj ne okazis pli ofte ol en aliaj bienoj.

Eĉ Kampe, kiu antaŭe estis taga gasto en Novponto, interrompis siajn vizitojn post iom da tempo kaj ne montris sin pli ofte ol ĉe invitoj. Sed tio havis specialan kaŭzon.

Post la ekloĝo en la malgranda domo apud la ŝoseo, li dum kvar, kvin jaroj estis la plej feliĉa homo sur la tero, kiel li diris, kaj kiu konis lin volonte kredis tion. Li estis kontenta pri si mem, pri la tuta mondo kaj la senŝanĝaj kutimoj, kiujn li alproprigis al si, kaj oni atendis, ke li same vivos ĝis fino.

Kiel tiu stranga ideo venis en lian kapon, estas malfacile diri, sed kelkajn jarojn post la geedziĝo de Kristoforo kaj Selma li surprizis ĉiujn per absolute neatendita afero. Li nome edziĝis kun sia dommastrino. Eble ŝajnis al li, ke li povas esti same brava homo kiel Kristoforo. Iom aĝa li estis, sed ankoraŭ en plena forto, kaj la mastrino estis same juna kiel Selma.

Sed tio estis jam fakto kaj neniu atendis, ke la edzeco alportos iujn rimarkindajn ŝanĝojn en liaj vivo kaj kutimoj. Li tre ŝatis la virinon antaŭe kaj ofte laŭdis ŝin kiel modelan mastrinon. Sed apenaŭ ili fariĝis geedzoj, la situacio fariĝis alia. Nun Kampe subite ekvidis tutan amason de mankoj kaj eraroj, kies ekziston li antaŭe eĉ ne suspektis, kaj kiujn cetere neniu alia povus rimarki eĉ nun. Ŝi aĉetis malsaĝe kaj kare, pretigis la manĝaĵon en malbona maniero, metis la gazetojn sur neĝustan lokon, kaj post purigo de la ĉambro la mebloj staris tute senorde. Ŝi havis malplaĉajn manierojn, kaj kompreneble ŝi edziniĝis kun li nur pro la mono.

Tion li ne diris en Novponto kaj ankaŭ ne aliloke, sed tiom pli li sciigis ĝin al la edzino. Lia forta voĉo tondris bone, kaj se ŝi kuraĝis interveni per unu vorto, tuj la vikingo fariĝis furiozulo. Tiam li blekis kiel incitita bovo, ekprenis sian colodikan bastonon kaj deklaris, ke se ŝi ne atentas liajn vortojn, li ja instruos ŝin.

– Sed mia kara, – ŝi diris plore kaj treme, – mi estas ja tute sama homo nun kiel antaŭe. Kiam mi estis nur dommastrino, vi ĉiam laŭdis min.

– Estis tiam, – diris Kampe, – sed nun vi estas mia edzino, kaj tio estas alia afero. Silentu. kaj aŭskultu! Tiel pasis kelka tempo, ĝis kiam Kampe iun tagon trovis sin sola en la domo. Post iom da tempo oni eksciis, ke ŝi havas oficon en iu najbara paroĥo. Kampe, ne provis revenigi ŝin, kaj propravole ŝi ne venis. Tamen ili restis geedzoj, kvankam ili loĝis en malsamaj lokoj kaj neniam renkontiĝis plu. Sed post tio Kampe fariĝis alia homo. Li fariĝis acida kaj gruntema, restis preskaŭ ĉiam endome, legis gazetojn kaj fumis sian nigran tabakon. Purigo iom post iom fariĝis superflua afero al li, kaj same preparo de manĝaĵo. Kiam oni invitis lin al Novponto aŭ li okaze renkontis la malnovajn kamaradojn, li tamen provis montri la malnovan humoron.

Kristoforo do restis sola kun la siaj, kaj ŝajne ne tre sopiris je rekolektiĝo de la disigita societo. Certe li estis laŭpove peninta por iom ori la vivon, sed li ne sukcesis laŭespere. Malgraŭ la drinkado li ne estis drinkulo. La brando estis al li nur rimedo forigi la enuon. Se li nur trovus pli bonan rimedon, li certe povus fariĝi abstinenculo pro tio.

Sed li trapasis tion pli rapide ol li atendis, kaj certe tio estis parta kaŭzo de lia edziĝo. Ian distron li devis havi.

Poste venis trankvila periodo, kiu daŭris ĝis la milito. Ŝajnis, ke li malsukcesis en sia mallerta palpado por trovi vivofeliĉon, malkuraĝiĝis kaj fine rezignis. Gazetojn li ankoraŭ legis, sed ili jam estis enuigaj. Fine li ne trovis alian rimedon por pasigi la tempon ol ree komenci labori, ne nur ŝajne, sed serioze. Li ne bezonis kaj ne ŝatis tion, sed kion fari? Kaj iom post iom li alkutimiĝis al sia sorto, flegis la teron, kaj lasis ĉion ceteran al la destino. Kiel dirite, li ricevis filinon kelkajn jarojn post la edziĝo. Tio ne tre vibrigis liajn sentojn, tamen faris la vivon iom pli interesa. Li tamen estis patro kaj respektinda viro, kaj kiam li montris la knabineton al la konatoj, li sentis iom da fiero, pleniĝis de certa solena digno kiel kiam li la unuan fojon alportis la brandujon de la patro.

Kelkafoje li diris al Selma:

– Kiu povis kredi, ke estos tiel? Se ni nun tamen devas vivi en tia ĉi maniero, estus multe pli bone, se mi mem posedus la bienon.

* * *

Kun la elpaŝo el la junaĝo la sufiĉe viglaj sentoj de Selma iom malakriĝis. La vivo fariĝis pli malpli kiel legado de parkere lernita libro. Sed cetere ŝi tute ne estis ŝtoniĝinta interne. Se la kapricaj ventoj de la vivo nur alportus kelkajn vivposedajn semojn al ŝia animo, ili certe trovus ĝermlokon. Tio ne okazis, sed feliĉe ŝi posedis econ, kiu preskaŭ tute mankis al Kristoforo: esti kontenta pri la mondo kia ĝi estas kaj ĝis certa grado eĉ ĝoji pro ĝi.

Ŝi ŝatis la infanojn, tamen sen pli profundaj sentoj. Je la naskiĝo de la knabino la patrinamo ja ekflamis. Tamen ĝi ne ampleksis ambaŭ infanojn. La knabino estis ĉio. Ke la knabo ankaŭ estas ŝia infano, ŝi ŝajne preskaŭ forgesis. Sed la eklumanta flamo baldaŭ estingiĝis. La infanoj fariĝis io, kio apartenas al la mastrumado kaj la domo, ili devis havi flegon kaj prizorgon same kiel ĉio alia. Konscie ŝi ne pensis tiel kaj certe ankaŭ ne sentus tiel, se oni provas ŝiajn sentojn, sed praktike fariĝis tiel. Ankaŭ la infanoj fariĝis parkeraĵo de la vivolibro.

Dume ŝi kantis siajn melodiojn kaj babilis kiel antaŭe, kaj ŝiaj vangoj brilis same freŝkolore kiel en pli fruaj tagoj. Dum la festenoj ŝi prenis sian glaseton kun la aliaj patrinoj kaj kiam la antaŭa ekskluziva kartludo fariĝis societa ludo, ŝi manumis siajn kartojn same lerte kiel plezure. Ŝi havis bonan ŝancon kaj iom post iom regajnis preskaŭ same multe, kiom Kristoforo antaŭe perdis.

La diferenco inter ŝia nuna situacio kaj la antaŭa ne estis granda. Tamen estis grava ŝanĝo rilate al la mono. Nun la mono apartenis same al ŝi kiel al li, kaj ŝi ne bezonis cerbumi pri tio ĉu ŝi ŝtelas aŭ ne, kiam ŝi metis la manon en la kasokeston.

Ŝi estis de malriĉa hejmo kaj denature ŝparema. Al ŝi monero prezentis tiom aŭ tiom da pena kaj senĝoja laboro en arbaro kaj sur kampoj, akiraĵon pagitan per ŝvito kaj parteto de la propra vivo, indiferente kiu ajn unue faris tiun paŝon. La maniero en kiu Kristoforo mastrumis la monon ŝajnis al ŝi kvazaŭ peko, kaj ŝi ankaŭ timis la rezulton.

Nun li ja estis trankvila kaj pli firma tiurilate, tamen ŝi ne fidis lin tute. Kaj tial ŝi komencis formeti iom da mono por si mem. Unue ŝi faris tion preskaŭ senintence, eble ĉar plaĉis al ŝi havi propran konton en la banko. Sed iom post iom tiu ŝtelado de la propra domo ŝin tre interesis, kaj fine ŝi tute sistemigis ĝin... Kristoforo ne pensis pri mono, kaj post kiam li faris la budĝeton de sia vivo, li neniam zorgis pri la vojo de la mono, kaj pri la efektivaj kostoj por mastrumado, vestoj kaj aliaj tiaj aferoj li ne havis ian ajn imagon. Kelkafoje li rigardis la banklibron kaj trovis, ke la elprenoj estas iom altaj, kaj ke la cifero de lia havo sufiĉe malaltiĝis. Sed aliflanke li ja fariĝis kelkajn jarojn pli aĝa. Verŝajne unu bone korespondas al la alia. Sed neniam li provis trovi, ĉu liaj jaroj estas sufiĉe multaj por bilanci liajn aktivon kaj pasivon.

Kaj pri la manipuletoj de Selma li tute ne havis imagon.

* * *

La militeksplodo vekis Kristoforon. Same kiel la plej multaj, li havis tre nebulan imagon pri moderna milito, kaj li atendis, ke la plej fabelaj aferoj aperos en gazetoj, sed samtempe li timis, ke la afero tro baldaŭ estos finita. Kaj oni diru kion ajn, la germanoj estas diablaj herooj.

La ekhalto de la germanoj antaŭ Liège estis al li kvazaŭ glacie malvarma duŝo. Ili devus esti en Parizo je tiu tempo. Pri kio ili do pensas? Por kio do taŭgas la tiom priparolita moderna tekniko? Kaj tie ili restis dum tiom da tagoj, ke li fine komprenis, ke ne la germanoj sed la belgoj estas diablaj herooj. Antaŭe li preskaŭ nenion konis pri tiu popolo, sed nun li iamaniere eksciis, ke ili estas parencoj de la francoj. Sekve parencoj de d’Artagnan. Estas klare, ke liaj homoj venkos kaj ne la germanoj! Liège falis, la germanoj marŝis plue, kaj Kristoforo ree ŝanĝis opinion. Ĉar la germanoj povis bati la parencojn de d’Artagnan, ili tamen estas diablaj herooj, kaj ree la vojo estas libera al Parizo.

Sed la grandaj mirakloj ne venis. La germanoj marŝis antaŭen, sed ree haltis. La milito daŭris kaj samtempe prenis pli naturajn proporciojn en lia fantazio. Li iom seniluziiĝis pro la simpleco de la aferoj, sed rekompence li trovis pli kaj pli da interesaj detaloj en la granda militmaŝinaro, kiu fariĝis ia granda kaj komplika ludo al li, pli interesa ol pokero. Li havigis grandan murkarton pri meza Eŭropo, markis ĉiutage la pozicion de la diversaj militfortoj, legis la gazetajn superrigardojn pri la milito kaj faris siajn proprajn kalkulojn pri venontaj okazoj.

Tamen tiu intereso ne ŝtelis multe el lia labortempo kaj ne metis la domon en danĝeron. Se la milito ne havis pli malbonajn efikojn je Kristoforo, Selma povis esti trankvila.

vii.

Anstataŭ forkuri al la grandaj arbaroj, pri kio Eskil en la unua momento revis, li falĉis sekalon kaj avenon, partoprenis la draŝadon, rikoltis terpomojn kaj komencis la aŭtunan plugadon. La fianĉinon de liaj revoj, kiu estis akompanonta lin tra pluvmalsekaj arbaroj kaj rosplenaj densejoj, li ne vidis dum la tutaj tagoj, sed ĉiuvespere ŝi venis kun sia laktujo.

Dum la unuaj feliĉaj tagoj li vidis preskaŭ nur ŝiajn okulojn. Ili entenis la respondon al ĉiuj liaj demandoj kaj la tutan mondon de liaj revoj, kaj tio sufiĉis al li. Sed tiu plenumo de la printempe timemaj kaj graciaj revoj donis flugilojn al lia sopiro, kaj la mallongaj momentoj de iliaj renkontoj baldaŭ ŝajnis al li kiel disaj kaj maloftaj radioj el hela kaj feliĉa mondo, kiun li ankoraŭ ne atingis.

Liaj rigardoj sekvis ŝin. Li rekonis ŝiajn diversajn antaŭtukojn kaj robojn, kaj la aspekton de ŝiaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj li konis pli bone ol ŝi mem. Ŝiaj vestoj ne estis belaj, tamen ili iamaniere estis pli belaj ol ĉiuj aliaj en la mondo. Ili tiel bone konvenis al ŝi, ili aspektis tiel puraj kaj molaj, kaj li kredis, ke ili devas havi ankaŭ certan odoron, odoron kiel tiun de aero en frua printempo.

Li vidis la helajn harojn, la orellobojn kaj la detalojn de la vizaĝo, kaj la delikataj manoj kaj fingroj donis al li pensojn pri feinoj kaj graciaj floroj. Kiel volonte li karesus tiujn maldikajn manetojn kaj tiun sunoran hararon! Liaj revoj plifirmiĝis. Manon en mano ili paŝas sur solecaj vojetoj en la freŝa kaj atendoplena printempa krepusko. En la hela kaj vivoplena kvieto de malfruaj somervesperoj ili sidas kune sub silente revantaj betuloj, fore de la homoj.

Ŝia nomo, unue malbela kaj malmola, fariĝis gracia kaj molsona kiel venta susuro inter herboj. Interne li kantetis ĝin kiel helan kanton sen komenco kaj fino, kaj en la soleco li flustris ĝin duonlaŭte al si mem, kvazaŭ ĝi estus preĝo de preĝoj, kiu entenus ĉiun lian sopiron kaj lian tutan sindonon al la supera kaj nekomprenebla en la vivo.

Sed griza kaj peza ĉielo etendis sin super la frosta tero, kaj nordokcidenta vento venis kun vintra malvarmo kaj kirlata neĝo. Ne estis tempo por tiaj amopromenetoj, pri kiuj li revis, kaj eĉ se estus, li ne havus kuraĝon proponi.

Do li daŭrigis la revadon, kaj lia sopiro fariĝis arda kaj trema kiel retenita ploro. La libroj kaj la violono kuŝis netuŝitaj, kaj vespere, kiam li estis sola en sia ĉambro, li sidis senmove kaj fore de ĉio proksima.

Iam li estis en ŝia hejmo, kaj spirite li ree iris tien. Ŝi sidas kun laboro antaŭ si. Estas silente kaj nokte trankvile, la patro laboras, la patrino kaj la gefratoj jam enlitiĝis. Se li nun pensas tre forte – ĉu ŝi tiam eksentos, ke li estas apud ŝi, aŭdos la vortojn, kiujn li flustras en ŝian orelon, sentas lian timeman kareson sur ŝiaj graciaj manoj kaj mola hararo? Ho, malgraŭ ĉion li estas ĉe ŝi, li ne bezonas sopiri al ŝi, nek ŝi al li. Kaj neniu, neniu alia scias, ke li estas tie.

La vidaĵo foriĝas, konfuzige li vekiĝas el sia animforesto.

Ĉu li vere estis tie en ia nekomprenebla maniero? Aŭ – ĉu ĉio estis nur lia propra imago? Kiam ili renkontiĝis, li observe rigardis ŝin, por trovi, ĉu ŝi iel eksentis lian ĉeeston. Se jes, ŝiaj okuloj devus komuniki tion al li. Sed ŝiaj rigardoj diris nenion pri tio. Kelkafoje ŝi rigardis lin, kiam ili renkontiĝis, kelkafoje ne, kaj tiuj renkontoj ŝajnis al li pli kaj pli malriĉaj, kvankam ili samtempe estis lia sola ĝojo.

* * *

Apud la rivero sude de Novponto estis vasta, malprofunda golfeto. Frue en aŭtuno glacio kovris ĝin, kaj ĝi estis la sola proksima loko, kie oni povis sendanĝere glitumi.

Al tiu golfeto iris la infanoj kaj la gejunuloj de la proksimaj domoj por glitumi aŭ gliti. Tie li povus renkonti ŝin, sen ke iu rimarku, kial li venis. Do li prenis siajn glitumilojn kaj iris tien preskaŭ ĉiuvespere, kiam estis bona glacio. Kelkafoje li renkontis ŝin, sed neniam li proksimiĝis al ŝi.

Ofte estis nur kelkaj infanoj tie, kiuj ludis kaj ŝajne neniam laciĝis gliti aŭ ĉirkaŭrampi sur siaj neakrigitaj glitumŝuoj. Kelkfoje li estis tute sola. Ne estis granda loko por li, sed pri tio li preskaŭ ne pensis, li ja ne venis pro glitumado. Malrapide li zigzagis tien kaj reen kaj pro manko de aliaj interesaj aferoj rigardis la pejzaĝon.

Ĉio estis rigida kaj malvarma kaj la vastoj kovritaj de neĝo, tamen ĉio ŝajnis al li tiel vivplena, kiam li en tiuj froste serenaj vintrovesperoj ĉirkaŭglitis sur la malvasta glacio. La glacia branĉaro de la betuloj kontraŭ la frostverda okcidenta ĉielo, la malhela peza amaso de koniferarbaro, kiu kvazaŭ gigantaj ondoj etendiĝis sur la serpentaj montodorsoj kaj la rondkapaj montoj plej norde, la brilaj fajroj, de la matena suno en la fenestroj de la kabanetoj malproksime sur la deklivoj, la bluhelaj kamentubaj fumoj, kiuj levis sin rektlinie en la trankvilan aeron kaj super ĉio la travideble serena ĉielo, kie la akraj kaj malvarmaj koloroj de vintro subite ekflamis je sunsubiro, kaj ree rapide paliĝis – ĉio fariĝis tiel viva al li, kiel ĝi ne estis eĉ dum plej riĉa florado de la somero. Li sentis sin tiel proksima al ĝi, kvazaŭ lia interno estus parenca al ĝi, aŭ ĝi rebrilus liajn proprajn pensojn. Ĉio estis tiel hela, tiel pura kaj mola en la linioj kaj ĝiaj malmultaj koloroj, kvazaŭ ĝi havus ŝiajn trajtojn kaj la molan brileton de ŝiaj okuloj.

Kaj tia ĉi estas ja nia tero, li ekpensis. Tie ĉi ni kune vivos. Kiel bela la amo, tiel bela estas ankaŭ la tero, se oni nur povas vidi ĝian belon.

Iun vesperon, kiam li estis sola sur la glacio, ŝi alvenis kun kelkaj gefratoj. Kiam li ekvidis ŝin, li ektremis pro ĝojo. Sed samtempe li kvazaŭ forgesis sian amon al ŝi kaj ĝojis pro la renkonto kiel oni ĝojas pro renkonto kun bona amiko.

Li glitumis al ili kaj komencis babileti. Ŝiaj vangoj estis ruĝaj pro la frosto, kaj ŝiaj okuloj brilis sune kaj amikece kiel neniam antaŭe. Estis al li kiel sonĝo kaj realo en unu. Ĉiuj vortoj, kiujn li dum horoj de sopiro elpensis, estis forflugintaj kiel timemaj birdetoj. Li ne estis plu la ardanta junulo, ŝi ne estis plu la junulino al kiu li tiel sopiris. Ili estis du infanoj, kiuj renkontiĝis tie ĉi por ludi, kun la bela mondo ĉirkaŭ si. Li mem estis konscia pri la stranga sento, sed ne povis liberiĝi de ĝi. Kvazaŭ li vivus en bela sonĝo, el kiu li samtempe volas kaj ne volas vekiĝi.

Li helpis ŝin buki la glitumilojn, kaj ili komencis ĉirkaŭgliti. Pri la gefratoj li ne bezonis pensi, ili prizorgis sin mem.

– Mi glitumas tiel mallerte, – ŝi diris kaj ridetis kvazaŭ honte.

Ne gravas, li helpos ŝin. Li kaptis ŝiajn manojn kaj apogis ŝin, dum ili malrapide forglitis sur la glacio. Samtempe li sentis ion marteli la memoron. Tiuj molaj kaj graciaj manoj, pri ili li ja revis, ilin li ame kaj milde volis karesi. Sed kial fari tion, kian sencon havus tio? Ili glitumis kaj babiletis kiel infanoj babilas, serioze, sed per vortoj kaj frazoj kiuj apartenas al la momento. La krepusko falis, ili disiĝis kiel ili renkontiĝis, kaj ĉiu prenis sian vojon.

Iom post iom li vekiĝis el tiuj strangaj sentoj, kaj provis revoki la pasintaĵon. Ĉio estis tiel klara kaj simpla, tiel ĉiutage simpla. Ili renkontiĝis, li glitumis kun ŝi, ili babiletis, ŝi ridis kaj estis gaja. Plio ne estis. Sed kien do forflugis tio alia? Kial li ne diris ion el tio, kion li volis diri, kial ŝi ne? Kaj tamen tio estis tiel bela en la memoro, kvazaŭ ĝi estas io alia kaj io pli, ol nur tiu simpla kaj ĉiutaga afero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.