La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HOMOJ SUR LA TERO

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Heredanto

i.

La juna Kristoforo staris apud la kuireja fenestro kaj rigardis la ludon de la neĝeroj en la trankvila decembra krepusko. Kelkajn paŝojn de li sidis la patrino kaj trikis ŝtrumpon. Li estis staranta tie sufiĉe longe, kaj same longe la patrino estis sidanta, sed eĉ unu vorton ili ne interŝanĝis.

La pensoj laboris peze kaj malvigle en la kapo de Kristoforo. Li havis la senton, ke estas io, kion li devas klarigi al si mem, sed kio, tion li ne povis ekkapti.

Pasis dek tagoj post la enterigo de la patro. Nek li, nek Kajsa montris pli rimarkeblan suferon pro la foriro de la maljunulo. Li estis ja aĝa, kaj laŭnature li devis iam morti.

Tamen li estis mia patro, pensis Kristoforo, kaj sendis ŝtelan rigardon al la patrino. Ĉu mi ne devus suferi pro la foriro de mia patro aŭ almenaŭ havi iajn neordinarajn sentojn? Li provis esplori sian internon, sed ne trovis spuron de tiaj filaj sentoj, kiaj laŭ lia opinio devas en li esti. Lia patro, nu jes. Kiamaniere li do estis, lia patro, kiamaniere li kiel lia patro diferencis de aliaj homoj? Li revokis la bildon de la patro, sed ne povis trovi, ke lia konduto al li iel diferencis de lia konduto al la servisto aŭ servistino. Vere li kelkafoje nomis lin sia filo, sed tio okazis sammaniere kiel li diris pri la servisto: Tio estas mia servisto. Stranga maljunulo. Ĉu li entute havis sentojn por la siaj, aŭ eĉ havis sentojn por io alia ol siaj propraj eltrovoj kaj cerbumado?

Sed iel restis malplena loko post li. Estis tiel silente en la domo post lia foriro. Tiam kaj tiam Kristoforo rimarkis, ke li senvole ekaŭskultas, en atendo de bena rido kaj gaja voĉo aŭ zumado de la violono en la grandĉambro. Tio estis for, ne multe pli. Tamen estis solece. Nun ŝajnis al li, ke tiuj aferoj estis donintaj iom da agordo kaj enhavo al la ĉiamaĵo de la labortagoj.

Ree la pensoj kvietiĝis, kaj en manko de aliaj okupoj li rigarde sekvis la dancon de la neĝeroj kaj provis antaŭkalkuli, kie ili falos. Kaj tiun fojon li erare kalkulis. Ĝuste kiam floko devus fali sur la deciditan lokon, la vento levis ĝin kaj portis ĝin en tute alian direkton, kaj alia, kiun li ĝis nun ne rimarkis, prenis ĝian lokon.

Sed baldaŭ li trovis tiun rigardadon tro stulta, kaj la pensoj ree eklaboris. – Kaj nun vi mem estas Kristoforo, li pensis. Antaŭe vi estis servanto. Kion vi nun faru? Kaj interne li ekvidis senfine longan tenon de somere helaj kaj vintre krepuskaj tagoj, ĉiuj plenaj de laboro kaj de multaj ĉiutagaj prizorgoj. Ĉu tio estos ĉio? Eĉ la gaja rido, la amuzaj historioj kaj la zumo de la violono ne kunestos. Kaj iun tagon la patrino foriros, same kiel nun la patro, foriros kvazaŭ fremdulo aŭ servanto, kiu nur hazarde restis en la domo dum sia tuta vivo – same kiel la neĝeroj ekkuŝis tie aŭ tie nur laŭ hazardo. Kaj poste? Ĉu ĉiam estos tiel, ĝis kiam li mem forlasos ĉion, same kiel patro kaj patrino? Kristoforo fariĝis malgaja pro tiuj pensoj. Ĉio ne estis laŭ dezire. Estis tiel senenhave kaj unuforme. Devus iamaniere esti pli gaje kaj agrable. Sed kiamaniere? Kio povus ŝanĝi la vivon? Sorto de terkulturisto estas klini sian dorson kaj ĉiam senti, kiel la kampa tero algluiĝas al la plandoj. Kion fari?

La maljunulo verŝajne ne estis ĝenata de tio. Li solvis la problemon en sia propra maniero. Sed Kristoforo mem ne havis tiajn interesojn.

Kun hezita demando en la okuloj li ree rigardis al la patrino, sed ŝi kurbiĝis super sia laboro kaj eĉ ne rimarkis lin. Fine li turnis sin kaj malrapide kaj per pezaj paŝoj iris en la grandĉambron.

Tiu ĉambro ĉiam ŝajnis al li malgaja kaj morta, escepte dum la festoj de la patro, kiam ĝi en mirakla maniero ŝanĝis sian karakteron kaj ekhavis vivon kaj brilon. Nun ĝi ŝajnis pli trista kaj malplena ol iam antaŭe.

En disaj pensoj li eksidis apud la skribotablo, eltiris keston kaj sencele rigardis foliojn kaj slipojn. kiuj kuŝis tie. Estis strangaj kaj por li mem nekompreneblaj kalkuloj, ĉiuspecaj geometriaj figuroj kaj desegnoj pri strangaj iloj kaj aparatoj, kies uzon aŭ celon li eĉ ne komprenis.

Jen estis do, kio en ia mistera maniero kontentigis la patron. Nu jes, ĉiu havas sian opinion. Tio ja ne estis malbona, kaj eble havis sian sencon, kvankam li ne povis percepti ĝin. Sed por li mem tio estis nenio.

Pli volonte li forlasus la tutan bienon kaj fariĝu servisto, ol li provus enkapigi tiun strangan kalkuladon.

Li kolektis la slipojn kaj remetis ilin. Poste li ekstaris kaj malbonhumore komencis promeni tra la ĉambro. Fine li haltis antaŭ la violono, kiu pendis sur la muro, prenis ĝin de la najlo kaj mallerte ekpinĉis la kordojn.

Kiel infano li iam komencis lerni ludadon. Li lernis kelkajn gamojn kaj malmultajn tre simplajn dancmelodiojn, sed baldaŭ li laciĝis kaj eĉ ne rigardis al la instrumento.

La dikaj fingroj mallerte vagis sur la kordoj, sed je sia miro, li trovis, ke li ankoraŭ povas aperigi la duonforgesitajn melodiojn. La malviglaj okuloj ekbrilis kvazaŭ je granda eltrovo, kaj venis esprimo de streĉita scivolo en lian vizaĝon. Fervore li prenis la arĉon kaj metis la violonon sub la mentonon. Sed li sukcesis aperigi nur raŭkajn, siblajn tonojn, kiuj trapenetris ĝis la ostoj. Li provis tuŝi la kordojn pli singarde kaj metode, sed la rezulto estis proksimume la sama. Post kvaronhoro de vanaj provoj li remetis la violonon kaj kun pezaj paŝoj kaj kurba dorso iris al sia ĉambreto, kie li ekbruligis sian pipon kaj ekkuŝis sur la knaranta sofo.

Do tiu unua tempo post la morto de la patro estis sufiĉe unuforma por Kristoforo. Deviga laboro ne estis, kaj li ankaŭ ne deziris labori. Malgaje li iris tien kaj reen en la ĉambroj aŭ restis en la mansardo kaj serĉis distron en siaj romanoj, dum la pipfumo estis densa ĉirkaŭ li kiel fumo de fajro el malsekaj branĉoj.

Por la unua fojo en sia vivo li sentis veran bezonon de interparolo, eĉ de interparolo pri iom pli gravaj aferoj. Sed al la patrino li ne povis sin turni. Ofte li portis en si frazojn, kiujn li deziris diri al ŝi, kaj interne ripetis ilin horon post horo. Sed kiam li venis proksime al ŝi kaj rigardis ŝin, li tuj sentis, ke ne estus eble paroli al ŝi pri aliaj aferoj ol mastrumado kaj laboro.

Kelkafoje li pripensis promenadon en la ĉirkaŭaĵon aŭ al Grandtorento por renkonti konatojn kaj tiel malpezigi sian menson, sed ial li ne faris tion. Li havis la senton, ke tio ne estus konvena. Li apartenas al la bieno Novponto. Se iu venas viziti lin – bone. Sed malplaĉis al li viziti iun.

Sed ankaŭ tio havis finon. Post iom da tempo Montan, kiel antaŭe, per molaj paŝoj glitis tra la kuirejo kaj supren sur la ŝtuparo. Kiam li envenis kaj tra la fumnuboj distingis la masivan kapon de Kristoforo, lia vizaĝo ekbrilis de suna ridego. – Mi vidas, ke vi bonfartas kiel ordinare, – li klukis. – Pasis tempo ekde la lasta fojo, sed vin trafis doloro kaj sufero, kaj pro tio mi kredis plej dece ne alveni. Sed nun mi ne povis reteni min plu, kaj espereble vi tion ne malŝatos.

Preskaŭ du monatoj pasis de kiam li plej laste renkontis iun el siaj kamaradoj. Kiam nun Montan fine alvenis, li ekradiis kiel aprila tago post neĝovento, gaje premis lian manon pli forte ol ordinare kaj ankaŭ vorte montris sian ĝojon. Sed tuj post tiu ĝojeksplodo li sentis, kvazaŭ tuŝus malvarmiga vento lian internon. Kvazaŭ tiu subita, ŝaŭmanta ĝojo forflugus de li kaj nenion postlasus.

Nun li tuj eksentis, ke li ne sopiris je Montan kaj lia babilado. Montan estis sensenculo kaj ne multe pli. Li povus taŭgi en rondo de trinkantoj, sed ne estis manko de tiaj kamaradoj, kio malgajigis Kristoforon. Estis io alia, li mem ne povis diri kio. Estis, kvazaŭ li subite vekiĝus el duonkonscia stato, kaj nun povus ekvidi kaj observi multon, kio antaŭe ne ekzistis al li. Lia kapo fariĝis neordinare klara. Pensoj venis kaj pasis kaj ŝanĝiĝis pli rapide ol iam antaŭe, sed tamen tute orde kaj sence.

Unue frapis lin, ke li rigardas Montan en tute nova maniero. Montan estas sensenculo. Tion li neniam antaŭe vidis. Kaj liaj konatoj unu post la alia preterpasis en liaj pensoj. Ĉiu havis sian propran kvaliton kaj manieron. Ili estas taŭgaj por trinkanta rondo. Sed kion li cetere havas komunan kun ili? Li ekhavis strangan senton, ke li mem staras pli alte ol Montan kaj rigardas lin kvazaŭ de supre. Kion li havas komunan kun tiu homo? Nenion. Same kun la aliaj. Li mem staras super aŭ almenaŭ ekster ilia rondo, kaj li tute ne havas deziron fariĝi unu el ili. Li preskaŭ ĝojis pro sia eltrovo, sed samtempe sentis maldolĉon kaj malplenon en la interno.

Sed lia bonhumora kaj preskaŭ senmova vizaĝo tute ne montris signon pri la interna ŝanĝo. Li babilis kiel antaŭe kaj ŝajnis same gaja kaj kontenta. Samtempe li rimarkis kun miro, ke li aŭskultas siajn proprajn vortojn kaj provas diri ilin en konvena maniero. Liaj okuloj kvazaŭ kovris sin per ŝirma vualo kaj enprofundiĝis en siaj kavernoj, por ke ili povu mem bone observi sen esti observataj.

Kristoforo estis tute konscia pri la ŝanĝo, kaj subite lia interno estis lumigita de nova sento. Kvazaŭ voĉo flustrus al li: Nun vi estas plenaĝa. Nun vi devas estis Kristoforo en la bieno Novponto.

Montan kaptis cigaredon per la fingropintoj kaj enŝovis ĝin sub siajn nigrajn, pendantajn lipharojn. Poste li prenis kiel eble plej komfortan pozicion sur la malmola sofo, metis la piedojn sur seĝon kaj komencis gustumeti la kafon. Liaj akvecaj okuloj brilis kontente, kaj la longa, nigreta vizaĝo havis esprimon de granda bonestado.

– Mi komprenas, ke estis malĝoje por vi, – li diris, klinis sin malantaŭen kaj duone fermis la okulojn, dum la cigaredfumo kiel delikata strio elglitis tra la nazo. – Mi memoras la morton de mia patro. Terure, tute simple....Tamen vi nun estas en plej bona situacio. Mi ne envias vin, sed mi bone scias, kion mi farus, se mi estus en via loko.

– Ĉu ŝajnas al vi tiel? Kiamaniere mi do estas en tiel bona situacio?

– Ne hipokritu! Tia bieno kaj tia arbaro, t. e. tiom da mono, kaj vi mem estas en la plej bona aĝo. Mi volas diri, ke vi povas vivi kiel homo, se vi deziras.

– Kion vi farus? – demandis Kristoforo scivole.

– Kion mi farus? Certe vi kredas, ke mi drinkadus, ĝis nenio restus. Nu, verŝajne mi prenus guteton tiam kaj tiam, sed antaŭ ĉio mi konstruus metiejon. Riparmetiejon por bicikloj kaj ĉaroj kaj diversaj aferoj. Tiel mi gajnus necesan monon kaj krome havus tempon ellabori miajn ideojn. Sed verŝajne pasos multaj jaroj ĝis tiam, – li finis rezigne kaj rigardis Kristoforon per demanda rigardo, kvazaŭ tiu decidus pri lia sorto.

Menciinte siajn “ideojn”, li ree troviĝis sur konata vojo kaj Kristoforo volonte akompanis lin, kvankam li tiam kaj tiam provis havigi iom da loko ankaŭ al Portos kaj d’Artagnan. Sed tion Montan ne permesis.

– Vi estas bonsituacia viro, pro diablo, kaj tute via propra. Ne decas al vi pensi pri tiaj infanaj fabeloj.

Verdire Kristoforo mem ne sentis la malnovan entuziasmon por la mirigaj aventuroj. Lia koncepto pri tiaj aferoj jam ŝanĝiĝis senrimarke. Antaŭe li estis unu animo kun siaj herooj, sed nun li rigardis ilin kvazaŭ de ekstere, kritike kaj skeptike. Sed tion li ne montris. Anstataŭe li babiladis kiel ordinare, kaj je lia miro tio iel kontentigis lin. Komenti la rabistajn historiojn subite ŝajnis al li kiel interesa ludo, sensenca per si mem sed tamen alloga.

Tiel ili daŭrigis en ordinara maniero ĝis malfrua nokto.

ii.

Iom post iom venis ankaŭ la aliaj konatoj de Kristoforo, novaj aliĝis, kaj post la unua vizito la postaj renkontoj fariĝis pli oftaj. Kristoforo ankoraŭ plej ŝatis sian mansardon, sed ĝi estis tro malgranda por tiom da vizitantoj, kaj tiam li vole nevole devis okazigi la kunvenojn en la grandĉambro.

Tion li ne ŝatis. Sed kiam ses, sep fortikaj viroj sidis ĉirkaŭ la granda tablo kun vaporantaj kafotasoj antaŭ si kaj Kristoforo mem alportis la malnovan brandujon kaj metis ĝin meze sur la tablon, li tamen faris tion kun sufiĉe da digno kaj interna fiero.

Kajsa diris nenion, kaj verŝajne eĉ ne pensis pri la afero. Cetere ŝi alkutimiĝis al festenoj jam dum la tempo de maljuna Kristoforo.

Sed tiuj kunvenoj pli kaj pli oftiĝis kaj samtempe tute foriĝis la brilo kaj festa agordo, kiuj ekzistis en la tempo de maljuna Kristoforo. Tiu tiam ŝatis moderan ĝuon kaj briditan ĝojon. Sed la juna Kristoforo ne komprenis tiajn aferojn. Kiam la maljunaj kamaradoj de la patro komencis ĝentile malakcepti pliajn glasojn, Kristoforo diris:

– Kiaj infanaĵoj! Se oni volas trinki, oni devas daŭrigi, ĝis kiam oni ne povas plu. Tiel faris Portos, kaj tia estas ankaŭ mia opinio.

La viroj tamen ne sciis pri Portos kaj demandis pri li. Kristoforo ne prokrastis klarigi la aferon. Estis nun tute klare al li, ke tiuj aventuroj estas nuraj fantazioj. Tamen treege amuzis lin rakonti ilin al la kamaradoj, kiuj antaŭe, krom Montan, tute ne sciis pri ili. Unue li tre zorge diris tempon kaj lokon por ĉiu okazo kaj metis ĝin en certa historia interrilato, laŭ lia sufiĉe nebula kono pri historio, kaj kiam li poste rakontis, neniu povis dubi pri la historia fakteco de ĉiu afero.

Gape kaj kun grandaj okuloj la viroj aŭskultis, kaj en la buŝanguloj de Kristoforo ludis nerimarkebla rideto.

– Ke tio vere okazis! – eligis Kampe, bienulo de vikinga staturo kaj kun ruĝa barbego, kiu atingis la ventron. Ke tio vere okazis, kaj oni samtempe fabrikas tiajn sensukajn historilibrojn por la infanoj en la lernejoj! Iom post iom Kajsa rimarkis la direkton. Tamen ŝi ne diris eĉ unu riproĉan vorton al Kristoforo, ŝi nur prizorgis sian laboron. Sed kiam li molkrure venis en la kuirejon por alporti novan kafon, li kelkafoje ricevis strangan rigardon de ŝi. Ŝi ne aspektis kolera, nek riproĉa, plie ŝajnis, ke ŝi tute ne konsentas pri ilia konduta maniero.

Tio tuŝis Kristoforon iom malagrable. Verdire ili neniam donis iujn ajn provojn de amikeco, sed aliflanke ili ankaŭ ne diris eĉ unu solan malafablan vorton. Por kontentigi ŝin li provis enkonduki pli decan konduton, kaj per saĝa gvidado de la interparoladoj li vere sukcesis tion.

Kaj post tio Kajsa aspektis tute kontenta.

* * *

Kompreneble la festenado ne estis seninterrompa. Unu- aŭ dufoje en la semajno ili kunvenis, sed tio ja estis sufiĉa. Cetere Kristoforo faris siajn devojn kiel ordinare. Ĉar li havis transportojn kaj alian kromlaboron, kvankam li ne estis tre okupita nun, dum la vintro.

Tiel pasis la vintraj monatoj sen rimarkinda interrompo. Unu tagon en frua printempo Kajsa falis en la bovin-stalo kaj rompis la dekstran brakon. Ĉar la printempaj laboroj devis komenciĝi kaj urĝa okupo atendis ĉiuflanke, la akcidento estis kiel eble plej malkonvena. Kajsa obstine provis uzi sian maldekstran brakon por fari sian devon, sed ne estis same kiel antaŭe.

Kristoforo malmulte pensis pri la pretigo de la printempaj laboroj, sed des pli Kajsa cerbumadis pri tio. Tiam kaj tiam oni subite vidis ŝin kuretanta tra la kampoj kun la difektita brako kiel granda pakaĵo en mantuko ĉirkaŭ la kolo. Kiam ŝi atingis la aliajn, ŝi komencis plendi kaj lamenti, io, kion Kajsa antaŭe neniam faris. Estas tiom multege da laboro? Kiamaniere oni sukcesu pretigi ĉion, se ŝi forestas? Ĉiam ŝi mastrumis ĉion, kaj ŝi sola scias, kiel oni devas fari tion kaj tion.

Tiel ŝi kondutis tagon post tago. Kristoforo komencis kompati ŝin, kaj cetere lacigis lin la ĉiama plendado. Tial li proponis al ŝi, ke oni dungu taŭgan virinon por la mastrumado, ĝis ŝi ree estos sana.

Ŝajne la propono teruris Kajsan. Ĉu oni venigu tute fremdan homon, kiu poste montros sin plene sentaŭga kaj ĉiuokaze nenion scias pri la aferoj? Neniam.

Sed je la penso pri tro malfrua kaj eble fuŝa pretigo de la kampoj, ŝia koro iom post iom moliĝis. Cetere ŝi konsolis sin per la penso, ke tamen estos ŝi, kiu superrigardos kaj decidos pri ĉio.

– Provu eble tamen – ŝi fine diris. – Estas malbone havi fremdan homon en la domo, kvazaŭ konfidi infanon al fremdaj manoj. Sed kion fari? Kristoforo do iris por serĉi konvenan servistinon, kaj post iom da tempo trovis filinon de farmisto, ĉirkaŭ dudekjaran, kiu volonte akceptis la oficon.

Tiamaniere Selma venis al Novponto. La postan tagon ŝi alvenis en frua mateno. Kajsa genuis antaŭ la forno por fari fajron. Selma salutis mallonge kaj amikece, kvazaŭ renkonto kun Kajsa estus al ŝi ĉiuhora afero, kaj sen pliaj vortoj ŝi formetis mantelon kaj ĉapon kaj milde sed decide forŝovis la maljunulinon de la forno.

– Ne suferigu vin tie ĉi, patrino. Ripozu iomete, kaj baldaŭ la kafo estos preta! La subita atako konfuzis Kajsan, kaj ŝi eĉ ne pensis pri respondo, sed nur faris kiel la knabino ordonis. Ŝi retiris sin, eksidis sur la sofo kaj rigardis Selman per miroplenaj okuloj. Ŝi estis alta, fortika knabino, preskaŭ parenca al Kristoforo, kvankam ne tiom grasa. La vizaĝo vervorte brilis de juneco kaj sano, la bluaj okuloj estis serenaj kaj radiaj kiel ĉe infano, kaj ŝiaj movoj aspektis kiel gaja ludo. Estis nenio riproĉinda ĉe ŝi, almenaŭ ne laŭ la unua impreso. Kaj samtempe si ŝajnis komprena kaj laborema.

Dume Selma faris fajron kaj surmetis la kafpoton. Kaj subite Kajsa vekiĝis.

– Kiel mi sidas, stulta estaĵo, – ŝi krietis. – Iu devas alporti la bezonatan, ĉar vi ne povas scii, kie ĝi estas.

Sed Selma nur ridis, tiel ke la tuta vizaĝo radiis kiel rosfreŝa somermateno, kaj faris trankviligan geston. Ŝiaj viglaj okuloj jam observis muelilon kaj kafujon sur breto, kaj en la posta momento ŝi sidis kun la muelilo inter la genuoj. Baldaŭ ŝi komencis kanti.

Kajsa ne povis trovi ion riproĉindan ĉe la knabino, sed tamen ŝi ne estis kontenta. Tiu brilo de juneco kaj sano kaj tiu freŝa humoro ŝajnis al Kajsa kiel moko. Kiam ŝi rigardis la rozajn vangojn de Selma, ŝi eksentis, ke ŝi mem komencas fariĝi maljuna. Kiam ŝi trovis, ke Selma pretigas la kafon sen ŝia helpo, ŝi sentis sin iom flankenmetita. Ne estis tute korekte, ke Selma povis fari tiujn aferetojn sen ŝia konsilo.

Dum Kajsa suferis de tiuj sentoj, Selma alportis tasojn, panon kaj ceterajn aferojn kaj pretigis la tablon. La maljunulino ekmiris. Selma faris tion tute ĝuste kaj sendemande. Al Kajsa, kiu estis bone pripensinta la instruadon al Selma, tio ŝajnis sorĉo.

Kiam Kristoforo kaj la servantoj post iom venis en la kuirejon, ĉio estis preta. Selma salutis ilin, kiel ŝi antaŭe salutis Kajsan, enverŝis kafon kaj daŭrigis sian kantadon. La domanoj rigardis unu la alian kaj sendis momentan, ŝtelan rigardon al Selma, kiu tamen restis same senzorge gaja kiel antaŭe.

Gajo kaj tonoj, kiuj estis for de la bieno post la morto de maljuna Kristoforo, subite ŝajnis reveni kaj tuj havis liberigan efikon. La vizaĝoj de la servantoj heliĝis, kaj eĉ la humoro de Kristoforo, kvankam lia kapo estis peza post la lasta vespero, iom altiĝis. Eĉ Kajsa estis altirata de la juneca kaj printempofreŝa agordo.

Selma prenis tason kaj mem eksidis ĉe la tablo. Dum la trinkado ŝi ja ne povis kanti, sed anstataŭe ŝi komencis paroli, babilis pri io ajn kaj disŝutis senpikajn ŝercojn. Estis viglo kaj kerno en ĉiuj ŝiaj vortoj, kaj vole nevole ili aŭskultis. Estis kvazaŭ freŝa kaj viviga vento forbalaus la mucidan kaj senmovan aeron de la malnova domo.

Kiel ŝi komencis, tiel ŝi daŭrigis. Vere ŝi kelkafoje demandis al Kajsa pri io kaj permesis al ŝi fari kelkajn simplajn laborojn, sed ordinare ŝi ne demandis kaj mem prizorgis la tutan mastrumadon. Kaj ne nur tio, Kajsa eĉ devis permesi diversajn ŝanĝojn. Selma baldaŭ estis tute hejme en aranĝoj kaj provizejoj, kaj kie io ne estis laŭ ŝia opinio, ŝi tuj ŝanĝis.

– Sed kara Selma, tiel ne devas esti, – diris Kajsa milde kaj montris, kiel estis antaŭe.

– Mi vidis, – diris Selma kun gaja rido, – sed laŭ mia kapo estas pli bone tiel ĉi. Vidu ... Kaj ŝi montris al la maljunulino, ke la porcelano estis iom malpraktike metita en la ŝranko kaj ke ĝi nun staras pli bone, ke viando kaj aliaj manĝaĵoj estis kapteblaj al la musoj, ke oni ne rajtas enlasi la muŝojn en la provizejon ktp. Malagrable estis, ke Kajsa tiam devis konsenti, ke Selma pravas. Unue ŝi iomete ofendiĝis pro la memstareco de Selma, sed baldaŭ ŝi kutimiĝis kaj ne provis plu bari la agemon de la knabino.

Krom la mastrumado ŝi trovis tempon ankaŭ por la bovinejo kaj la kampoj. Ŝi estis forta kiel viro, laboris rapide kaj facile, kvazaŭ lude, kaj ŝia laborĝojo infektis ankaŭ la servantojn. Sed Kristoforo kondutis kiel ordinare.

Ankaŭ eksterdome ŝi faris plibonigojn, kaj la malfortaj kontraŭstaroj de Kajsa estis tute senrezultaj. Tamen Selma tute ne montris regemon aŭ troan memstarecon. Ŝi nur faris sian devon, kaj ĝin ŝi faris bone.

La brako de Kajsa resaniĝis malrapide, sed fine ĝi estis bona. Nek Kajsa nek Kristoforo diris al Selma, ke oni ne bezonas ŝin plu. Ŝi mem ŝatis la domon, sed ŝi ne volis resti nur pro tio, ke la aliaj ne volas paroli pri maldungo. Do ŝi mem demandis, ĉu ne estas tempo por ŝi forlasi la lokon, ĉar laŭvide ili ne bezonas ŝin plu.

Kajsa ŝajnis nedecidema, sed post momento ŝi diris:

– Estas ja vere. Sed mi komencas fariĝi maljuna, kaj miaj fortoj forlasas min pli kaj pli. Kaj da laboro estas sufiĉe. Ili ĝojas, se vi volas resti, certe ni bezonos vin.

Same diris Kristoforo, do ŝi restis en Novponto.

iii.

Tiel ankaŭ Selma estis entirata en la sorĉan cirklon de kaŝitaj pensoj kaj sentoj, kiuj regis la kunvivon en Novponto. Selma estis juna kaj gaja, vivis en la nuno kaj malmulte cerbumis pri pensoj, sentoj kaj homaj interrilatoj. Sed iom post iom pli kaj pli el tiu indiferento kaj izoleco filtriĝis en ŝian animon. Ŝi ekhavis senton de malgajo kaj soleco, rimarkis, ke la bieno estas kvazaŭ sortligita de ia forto, kiun ŝi ne komprenas, sed kiu malproksimigas la homojn unu de la alia, fremdigas ilin unu al la alia eĉ se ili ŝajnas plej bonaj amikoj. Ŝi kantis kaj ŝercis kiel antaŭe, kaj same la aliaj partoprenis ŝian gajon. Sed subite venis al ŝi la sento, ke ilia gajo estas malreala kaj ŝajna. Interne de ili estas ŝtone malmola muro, kiun neniaj fremdaj pensoj kaj sentoj povas trapenetri, kaj kiu ankaŭ ne tralasas ion el tio, kio estas kaŝita en ilia propra interno. Ili estas amikoj, sed la amikeco estas amikeco de fremduloj.

Unuflanke tio estis tre bona. Ĉio estis tiel paca kaj trankvila, vera kontrasto al ŝia propra hejmo. Ili estis multaj gefratoj, kaj la gepatroj havis tre moviĝeman humoron. Ofte estis plendado kaj riproĉoj, kaj kelkafoje ili tiel kunpuŝis, ke ŝajnis danĝere por vivo kaj prudento. Sed kiam ili estis amikoj, ili estis amikoj plenplene. Ĉiu tute klare sentis, kiel bonvole ĉiu alia pensas pri li, kaj en tiuj momentoj estis, kvazaŭ la tuta familio havus unu kaj saman animon.

Selma, pli ekvilibra ol la aliaj, malĝojis pro la malpaco, kiu faris la hejmon pli simila al frenezulejo ol al loko por pru dentaj estaĵoj. Sed nun ŝi kelkafoje eksopiris al tiuj drametoj. Tamen estis vivo kaj moviĝo tiam, malgraŭ la frenezaĵojn, kaj post ĉiu fulmotondro la suno tiel bele brilis. En Novponto estas nek unu nek la alia. Estas pace kaj kviete sed samtempe malgaje kaj morte kiel en malnova, senhoma domo.

Tamen tio ne premis ŝian animon tro forte. Ŝi estis juna kaj gaja kaj havis obstinan karakteron. Kaj certe mi ne restos por ĉiam tie ĉi, ŝi pensis.

* * *

Kiam Kajsa proponis, ke Selma restu, Kristoforo fariĝis pli ĝoja kaj kontenta ol iam antaŭe en sia tuta vivo. Kompreneble ankaŭ li estis havinta siajn deziretojn kaj etajn ĝojigaĵojn, sed ĉiam de tia ĉiutaga karaktero, ke ili neniam vekis pli fortajn sentojn.

Jam de la komenco Selma interesis lin, kaj la intereso kreskis. Ŝi kunportis ion novan, kion li antaŭe ne renkontis aŭ almenaŭ ne rimarkis. Ŝia tuta esto efikis al li kiel suda vento en frua printempo, kiel voko de iu mondo, kiun li ne povis bone imagi, sed kies ekziston li subsentis.

Li prizorgis siajn devon kaj trinkadon kiel ordinare, aspektis same seninteresa por la bieno kaj same interesita por la diskutoj kun la trinkfratoj. Liajn sentojn neniu rimarkis, komence eĉ ne Selma. Tiam kaj tiam li sendis al ŝi ŝtelan rigardeton, tiel rapidan ke neniu ĝin rimarkis. La knabino estis problemo al li. Ŝi ne similis al lia patrino nek al la patro, nek al iu alia, almenaŭ laŭ lia koncepto pri ili. Sed kio do estas tio propreca de ŝi? Kion ŝi sentas, kion ŝi pensas? Tion li scivole provis esplori, kaj, kiam lia rigardo tuŝetis ŝin, ĝi estis penetra, kvazaŭ ĝi volus eniĝi ĝis ŝia interno.

Li kredis, ke li komprenas la aliajn, kaj ankoraŭ restis la instigo ludi ilian similulon kaj interne senti, ke li estas ilia superulo. Rilate al Selma estis alie. La aliaj estis malgrandaj, vivomalriĉaj iamaniere. Sed en ŝi, li kredis, li trovis tion alian, kion nek li mem nek la liaj posedas. Kaj verŝajne la manko de tiu al ŝi fremda vivenhavo kaŭzis la malgajon kaj senton de malpleno, kiuj regis en lia interno.

Tio ne signifas, ke li komprenis sin mem, ke li povus dismeti kaj klarigi siajn sentojn. Li nur havis certan percepton pri la rilato de la aferoj. Pro tio liaj sentoj por Selma neniel estis romantikaj. Pensoj pri feliĉo kaj beligo de la vivo pere de tiu knabino estis same malproksimaj de li, kiel la romanaj aventuroj antaŭe estis proksimaj. Ŝi altiris lin same kiel la homo ĝenerale estas tirata kaj logata de nekonataĵo, pri kies ekzisto li ĵus eksciis.

Printempo venis kun suno kaj verdaĵo. La betuloj enteksis sian helan somerkoloron en la seriozan kaj malbelan koniferarbaron, kaj la aero estis peza de la forta odoro de junaj, rezinsaturitaj folioj. La kreko kantis sian knaran krepuskmelodion sur la kampoj, la kukolo plenigis la arbarojn per siaj fortaj tonoj, kaj la plotoj kaj alburnoj saltadis en la sunbrila akvo de la rivero.

Kristoforo malrapide paŝis tra siaj abundaj kampoj kaj bonfartis en la sunvarmo. Se krom tio Selma estis proksime, tio estis laŭ lia deziro. Liaj rigardoj ne estis plu tiel rapidaj kaj penetraj. Venis mola brileto en la okulojn, kaj pli kaj pli longe ili restis ĉe la knabino kaj fine komencis postuli atenton.

Tamen, Selma jam estis rimarkinta la vualitajn ekrigardojn de Kristoforo. Per siaj pli moviĝema sentovivo kaj pli forta intuicio ŝi pli facile ekkaptis ideon pri Kristoforo ol li pri ŝi. Li ŝajnis apatia, sed tiuj briletoj sub la dormemaj palpebroj memorigis pri kato, kiu senmove observas sian kaptaĵon.

Tio estas io, ŝi pensis, kio de lia interno trabreĉas la malmolan muron, kvankam li tiel bone ĝin majstras, ke ĝi estas preskaŭ nekaptebla. Do estas io interne. Sed kio? Tion ŝi ne sciis. Instinkte ŝi sentis lian preterflugantan rigardon kaj tuj ekpensis: Li observas, li pensas kaj pritaksas. Sed kion li pensas? Kaj kiam la esploranta, penetra rigardo moliĝis laŭ la varmiĝo de la printempo kaj la vekiĝo de la tera vivo, ŝi rimarkis ankaŭ tion kaj eĉ pli frue ol li mem konsciiĝis pri sia celado.

Se Selma nur estus en alia medio aŭ havus kelkajn aliajn virojn ĉirkaŭ si, ŝi eble restus sen tuŝo de tio, ĉar ŝi havis nenian inklinon por li. Sed la homo plej ofte vivas nur en la nuno kaj rigardas nur la proksimaĵon.

Cetere Kristoforo estis sufiĉe bela viro. Vere li aspektis iom bova, sed Selma pli kaj pli sentis, ke li povas esti kiel surmetita vesto, kiun li povas forĵeti kiam ajn, por poste aperi kiel tute alia homo.

Se la interna mondo de Kristoforo estus iom pli vasta ol la tero de Novponto, li eble estus gajninta ion per proksimiĝo al la knabino. Sed tiu mondo, kiun li momente ekvidis aŭ kredis ekvidi en Selma estis tro fremda al li. Kiam li restis duope kun ŝi, li fariĝis primitiva. Vere kelkafoje aperis palaj memoroj pri sentoj kaj pensoj, kiujn li dum la vintro kaj printempo portis en sia interno, kaj li duonkonscie sentis, ke parolo kun ŝi eble donus respondon al liaj malklaraj demandoj, almenaŭ donus respondon al liaj sentoj.

Sed tuj li ekhontis. Ŝi estis fremda homo, kaj kiom koncernis ŝin liaj pensoj kaj sentoj? Kaj kion li dirus al ŝi? Ĉu li malsaĝigu sin mem antaŭ virino? Duope kun virino, kiu ne malaprobas, tamen estus freneze pasigi la tempon per babilo pri sentoj de solecaj horoj.

– Ne senkaŭze la virino estas kreita, kia ŝi estas, kaj la naturo estas pli saĝa ol ĉiuj saĝuloj kune, estis diraĵo de la maljuna Kristoforo.

Rilate al Selma: ŝi atendis la proksimiĝon de Kristoforo kun certa scivolo. Ŝi duone atendis, ke li ekparolos pri si mem, almenaŭ alude. Kaj pli malpli ŝi atendis tiam trovi viron laŭ sia propra opinio. Sed el tio fariĝis nenio. Kaj kiam Kristoforo metis siajn fortajn brakojn ĉirkaŭ ŝin, ŝi baldaŭ forgesis tiujn pripensojn, almenaŭ momente.

Sed tio okazis nerimarkeble kaj silente, simile al la kritike esplora brileto sub liaj pezaj palpebroj, kaj la aliaj en la bieno eĉ ne konjektis lian rilaton al Selma. Ili vidis lin malvigle labori kiel antaŭe kaj aŭskultis lian ŝercon kaj babilon, nenion pli. Post la morto de la patro li nome fariĝis pli parolema kaj eĉ ŝajnis similiĝi al la maljunulo tiurilate, kvankam lia ŝerco estis pli maldelikata kaj lia maniero pli mallerta.

iv.

En la fruo de la vintro Selma sciigis al Kristoforo, ke ŝi atendas infanon.

– Tiel, – diris Kristoforo kaj rigardis ŝin iom scivoleme, sed sen montri iun ajn malĝojon, ĝojon aŭ incitiĝon pro tiu komuniko. Selma atendis pliajn vortojn, sed kiam ili ne venis, ŝi devis malpezigi sian koron.

– Jes, estas tiel, kaj mi nun pripensas, kiel estos.

– Jes, – diris Kristoforo iom penseme, – certe, estos bone, ni esperu. Vi estas ja fortika kaj juna kaj certe trapasos tion sen malfacilaĵoj. Kaj kiam la tago venos, ni preparos ĉion kaj venigos la akuŝistinon en bona tempo. Certe iros bone, vi vidos.

Kvankam tiu respondo ne tuŝis Selman tute agrable, ŝi tamen ekridetis. Tiel plenserioze li diris la aferon.

– Vi do volas diri, ke mi tamen restu? – ŝi pliklarigis la demandon.

– Ke vi restu? – li diris kaj aspektis konsternita. – Se vi restis antaŭe, vi kompreneble restos nun, kiam vi bezonos iom da flego kaj kvazaŭ hejmon por vi kaj la infano. Certe ni bezonos vin.

– Ĉu vi pensis pri geedziĝo, – ŝi daŭrigis balbute kaj ruĝiĝis.

Kristoforo ekrigardis ŝin konfuzite kaj pripense, kvazaŭ li ekmemorus ion neprizorgitan.

– Ĉu vi pensis, ke ni faru tion?

– En tia situacio oni nature komencas pensi tion, – ŝi diris kaj provis ridi. – Sed antaŭe ... mi verŝajne ne pensis multe pri ĝi.

– Precize same estis ĉe mi. Domaĝe, ke ni ne priparolis tion ĉi pli frue. Miaflanke mi neniam pensis pri edziĝo, kaj ankaŭ nun mi ne sentas inklinon. Por kio tio estus bona? Sed mi komprenas, ke povos ĝeni vin. Se estos tro peze al vi, mi ne metos malhelpon sur vian vojon, ĉar mi estas ja kulpa. Sed kion vi diras mem? Ĉu vi nepre volas fariĝi mia edzino? Selma mallevis la palpebrojn, kaj nur post iom da tempo ŝi respondis. Ŝia rigardo kvazaŭ direktiĝis internen, fariĝis mallume ĉirkaŭ ŝi, suferige mallume, kaj ŝi sentis kvazaŭ ŝi sufokiĝus.

Sed eklumiĝis, kaj subite ŝi perceptis sin mem, Kristoforon kaj ilian interrilaton tute klare, kvazaŭ objektojn vidatajn en plena taglumo. Nun vi tamen puŝis la kapon kontraŭ la ŝtone malmolan muron, voĉo flustris en ŝi. Kaj kio estas interne? Nur malpleno. Kaj eĉ se estus io, vi neniam rajtus alproksimiĝi, kaj cetere tio ne valorus la penon. Kion vi do havas komunan kun tiu viro, kial ligi vin al li? Pli bone esti libera kaj sekvi sian propran volon. Kaj nun vi devas fidi al vi mem, daŭrigis la flustra voĉo en ŝia interno.

Tio ne daŭris multajn momentojn, sed tamen ŝi travivis ĉion tiel intense kaj klare, kiel ŝi ne povus eĉ dum semajna kaj monata cerbumado. Kaj kiam ŝi ree levis la okulojn, la viro antaŭ ŝi estis fremda al ŝi, kaj povis doni plu al ŝi nek ĝojon nek doloron. Stranga laco premis ŝin, sed samtempe ŝi sentis sin facilanima kaj dankema, kvazaŭ ŝi ĵus estus evitinta grandan danĝeron kaj nun klare konscius pri tio.

– Tion mi ne volas, ŝi diris. – Certe estos bone sen tio.

* * *

Vintro venis, kaj Kristoforo estis senokupa. La festenoj de la pasinta vintro estis daŭrigataj kvazaŭ laŭplane.

La kantoj kaj ŝercoj de Selma silentiĝis. Neniu rimarkis tion, estis tiel mallume kaj malvarme, ke oni estus pli mirinta, se ŝi estus estinta same gaja kantobirdo nun, kiel printempe kaj somere. Mem ŝi bone konsciis pri tio. Tamen ŝiaj pensoj ne estis tro maldolĉaj, ĉar ŝi fidis al si mem, kiel en la decida momento ŝi sentis, ke ŝi devos. Post la deklaro inter ŝi kaj li, ili tute ne interparolis pri sia interrilato. Li estis mastro, ŝi dommastrino. Tio estis ĉio. Ĉu li parolis kun la patrino, ŝi ne sciis. Sed verŝajne ne. Kion diros Kajsa, kiam ŝi ne povos plu kaŝi sian staton al ŝi? Ĉu ŝi estos same bonhumora kaj indiferenta kiel Kristoforo? Tempo pasis, kaj fine Selma malkaŝis ĉion. Unu tagon, kiam ili estis solaj en la kuirejo, ŝi utiligis la okazon.

– Mi devas diri al vi, ke mi estas graveda kaj atendas la infanon en fruprintempo, ŝi simple diris. – Estas ĝene diri tian aferon al tiel bona mastrino, sed ankaŭ ne utilas silenti ĝis la lasta minuto. Nun mi volas scii, ĉu vi trovas plej bone, ke mi forlasu la domon aŭ...

Dum tiu sola jaro post la morto de maljuna Kristoforo Kajsa fariĝis maljuna, kaj ŝia korpo kvazaŭ malgrandiĝis. Je la vortoj de Selma la osteca vizaĝo ekhavis esprimon de grandega konsterniĝo, la manoj ektremis kiel en konvulsio, kaj la rigardo sencele vagadis tien kaj reen. Fine ŝi trankviliĝis kaj fiksis la rigardon sur Selman. Ŝi ne aspektis kolera, plie kompata.

– Kompatinda etulino, – ŝi diris en patrina tono. Ŝi iom turnis la kapon al la fenestro, kaj ŝia rigardo ŝajnis vagi en malproksimaj lokoj. Ŝia vizaĝo montris esprimon de serĉado kaj profunda pensado pri io neklara. Kaj kiam ŝi ree turnis sin al Selma, ŝi diris iom hezite:

– Ĉu tio iel koncernas min ... mi volas diri, kiu estas la patro? Ne pensu malprave. Se koncernas min kaj vi volas diri, estas bone, alie same estas bone.

– Ne, – diris Selma kaj provis laŭeble konservi trankvilon, – ne koncernas vin. Temas nur pri mi mem.

La okuloj de la maljunulino ŝajnis rigardi rekte tra ŝi kaj legi ŝiajn plej sekretajn pensojn, kaj estis, kvazaŭ ŝi flarus subsencon en la lastaj vortoj de Selma. Ŝi kunmetis siajn ostajn, pro reŭmatismo kurbajn fingrojn kaj rigardis Selman per rigardo tiel malĝoja kaj samtempe bonvola, kian Selma antaŭe neniam vidis. Kelkaj larmoj ekbriletis en ŝiaj okuloj, kaj ŝi diris kviete:

– Kompreneble restu. Kien iri alie? Kaj ni bezonos vin, ĉar mi malfortiĝas. Mi rapide glitas malsupren.

Ŝajnis, kvazaŭ ŝi volus diri ion pli, kaj Selma klare sentis, kion ŝi pensas kaj volas diri. Sed ŝi klinetis la kapon kaj diris nur:

– Do estas bone tiel. Ne maltrankviliĝu pro tiu ĉi afero. Ni ordigos ĉion kiel eble plej bone.

* * *

En la printempo ŝia infano naskiĝis, kaj la por Novponto neordinara okazo pasis same trankvile kiel ĉio alia en tiu domo. Post iom pli ol unu semajno ŝi ree komencis labori, kaj escepte la kelktempan prizorgon pri la knabeto, ĉio estis kiel antaŭe.

Kiam Kajsa diris al Kristoforo, ke estas knabo, kaj provis diveni la efikon de la komuniko, li ŝajne tute ne atentis ŝiajn vortojn. Sed poste li ekridis kaj diris:

– Tre konvene. Tiam mi eble povos havi bonan servanton, kiam mi estos pli aĝa.

La kunuloj antaŭe diris nenian vorton pri Selma, kvankam ili, kiel aliaj, konis la malfeliĉan aferon. Estis ĉiutaga bagatelo, kiu ne havis intereson, kiam plenaj glasoj staris sur la tablo. Iamaniere naskiĝis diraĵo, ke Kristoforo estas la patro de la knabo. Neniu sciis, de kie ĝi venis, sed subite ĝi restis tie. Se antaŭe iu estus dirinta, ke Kristoforo estas la patro de la infano, li estus priridita kaj mokita de ĉiuj, ĉar io tia estus tute nekredebla. Ankaŭ nun ne ekzistis la plej eta pruvo pri la vero de tio, sed en ia mistera maniero klariĝis al tiuj, ke ne povas esti alie.

La solaj, kiuj ne tute kredis, estis la trinkfratoj. Ili opiniis, ke ili konas Kristoforon pli bone ol iu ajn, kaj homo kiel li ne falas antaŭ tiaj tentoj. Tamen ili volis utiligi la diraĵon por amuziĝo.

– Oni diras, – ili deklaris al Kristoforo, – ke vi venigis la knabeton en la mondon. Ne estas malbone farite, kaj ni gratulus vin kaj trinkus je via sano, se ni nur scius, ĉu la diro estas vera. Ĉu vi estas la patro de la knabo? La demando tute ne konfuzis Kristoforon, sed li ŝajnis pripensi.

– Ĉu oni diras tiel? Nu, tio ne gravas. Sed en tiu ĉi bieno estas nur du viroj, mi kaj la servisto. Do la servisto devas esti la patro, se Selma ne trafis viron aliloke.

La stranga konkludo de Kristoforo ŝajnis al ili tute logika, ĉar ĝi tute konformis al ilia koncepto pri li. Sed ial ili iom post iom aliĝis al la ĝenerala opinio. Kristoforo tamen ne donis klaran respondon.

Nun la temo komencis fariĝi interesa kaj la scivolemo ekflamis. Fine ili turnis sin al Selma mem, sed tio ankaŭ ne helpis. Selma montris rozan rideton, metis la kafopleton sur la tablon kaj kuraĝe rigardis ilin.

– Tia knabineto, kiel mi, ne povas facile scii tion. Kristoforo diras, ke estas la servisto.

Pli ili ne eksciis. Sed la kompatinda servisto, kiu tute senkulpe subite trovis sin en tia situacio, fariĝis kolerega, kaj je la unua fojo la ĉiama trankvilo de Novponto rompiĝis. Kristoforo provis trankviligi lin, sed sensukcese. Tute kontraŭe li promesis bati Kristoforon, ĝis li fariĝos blua kaj flava kaj poste preni lian vivon. Post dusemajna senĉesa disputado li tamen rezignis tion kaj anstataŭe forlasis la bienon.

v.

Kiam la filo de Selma estis naskiĝinta kaj ricevinta la unuan flegon, Kajsa eliris al la provizejo kaj alportis la malnovan lulilon en la kuirejon. Tie ŝi forlavis de ĝi la malpuraĵon kaj polvon, tiel ke la ruĝaj rozoj brilis same rosfreŝe junaj kontraŭ la blua fono kiel iam antaŭ tridek jaroj. La postajn tagojn ŝi pretigis tolaĵon por la lulilo, kaj kiam Selma definitive forlasis la liton, tio estis preta. Tiam ŝi prenis la etulon, metis lin en la lulilon kaj mem eksidis apude por zorgi pri lia bonfarto.

Nek Kristoforo nek Selma atendis tion de ŝi. Kiu konis Kajsan, laborintan kiel viro sur kampoj kaj herbejoj kaj tiel fiksitan al la bieno, ke ŝi ne havis pensojn eĉ por sia propra filo, tiu apenaŭ povis imagi, ke ŝi subite ekhavos intereson por infaneto. Sed Selma ĝojis pro tio. La kortuŝe fidela prizorgo de la maljunulino varmigis ŝian internon, kaj iel ŝajnis al ŝi, ke Novponto komencas ŝanĝi karakteron.

Post sia resaniĝo Kajsa sentrankvile kuradis tien kaj reen tra la tuta bieno kaj tie ektrovis farendajn laboretojn, por kiuj neniu alia havis tempon. Selma faris ĉiujn pezajn laborojn, kaj Kajsa estus povinta havi bonajn tagojn, sed tion ŝi ne ŝatis. Ŝajne kaptis ŝin la maljunaĝa timo, ke ĉio ne estos orde prizorgata kaj ne iros bone, se ne ŝi mem superrigardos ĉion. Tiom pli frape estis, kiam ŝi nun tute subite transdonis ĉion al la sorto kaj eĉ ne ŝajnis havi penson pri ĝi. La lignoprovizejo, la bovinejo, la kelo kaj la provizejo kaj la cent aliaj aferoj, kiuj tage kaj nokte okupis ŝiajn pensojn, kvazaŭ mirakle malaperis el ŝia konscio, kaj ŝi vidis nur la senfortan etulon en la lulilo.

Ĉu li dormis aŭ ne, ŝi same fidele restis. Kiam li ne dormis ŝi paroletis kun li, kvazaŭ ŝi mem denove estus infano. Kiam li estis dormonta, ŝi lule dormigis lin, sed tre gardeme, kvazaŭ ŝi timus lin timigi. Revekiĝis malnovaj lulkantoj, kiuj dum pli ol tridek jaroj dormis en la anguloj de ŝia memoro kaj ŝia sensonora, maljunulina voĉo kortuŝe ĉirpadis ilin, dum la lulilo moviĝis kaj la trikiloj senĉese zigzagis inter ŝiaj ostaj kaj ŝrumpintaj fingroj.

Komence oni kredis, ke bovinejo, kelo kaj ĉio alia baldaŭ rekaptos ŝian intereson. Sed tio ne okazis. Ŝi fidele restis sur sia elektita posteno kaj ĉio alia, eĉ la plej proksimaj okupoj kaj objektoj, tiel komplete malaperis el ŝia konscio, ke ŝi ŝajnis tute nescianta pri ili.

Kiam Selma venis por nutri la knabon, ŝi sidis en trankvila meditado. Ŝia rigardo, nun amikeca kaj mola kiel ĉe infano, senĉese vagadis inter la vizaĝo de Selma kaj la etulo ĉe ŝia brusto. Ŝi diris preskaŭ nenion, sed Selma bezonis nur vidi ŝian vizaĝon por kompreni ŝian bonvolon. Ŝi tute ŝanĝiĝis post la alveno de tiu infano. La sentoj de bono kaj amo, kiuj dum ŝia tuta vivo estis kaŝitaj en ŝia interno, kaj pri kiuj ŝi mem eble ne konsciis antaŭe, subite ekfloris kiel bela ĝardeno meze de la malriĉa aŭtuno de la vivo.

Kaj tiel silenta amikeco kunligis la du virinojn, pli forte ol povus la plej belaj vortoj kaj agoj.

Tiel pasis semajnoj kaj monatoj. Printempo venis kun varmiga suno, ĝermanta vivo kaj longaj, laborplenaj tagoj. Kajsa kiel antaŭe sidis apud la lulilo, kaj la odoranta humo de la kampoj kaj la printempa beleco estis nenio al ŝi. Du fojojn ŝi parolis al Selma, kiam ili kune sidis apud la kuŝejo de la etulo. – Estas strange al mi, – ŝi diris la unuan fojon, dum ŝi sidis revanta kaj la rigardo malrapide sed senĉese ĉirkaŭvagadis. – Estas, kvazaŭ mi estus vivinta en stranga dormo dum mia tuta vivo kaj nur nun mi vekiĝis kaj tiam trovis, ke la mondo aspektas tute alia ol mi antaŭe kredis.

– Mi ne komprenas la rilaton de la aferoj tre bone, sed ŝajnas al mi, ke mi estis fremda al mi mem ĝis nun. Mi faris mian devon, kaj mi ne deziras ĝin neplenumita. Sed estas al mi, kvazaŭ mi ne estus ĝin plenuminta en la ĝusta maniero. Kvankam mi cetere nenion bedaŭras ... Kaj nun mi estas tiel kontenta, tiel kontenta... Ŝi ne rigardis al Selma, kaj tiu eĉ ne povus diri, ĉu Kajsa parolis al ŝi aŭ eĉ mem estis konscia pri siaj vortoj.

Sed la duan fojon ŝi turnis sin rekte al ŝi, kaj tiam ŝiaj vortoj estis pli ordaj kaj klaraj.

– Mi pensis pri la bieno. Certe ne estas bone nun, sed mi ne povas ion fari, kaj pri la estonto neniu povas decidi. Vi scias, ke mi vivis por tiu ĉi bieno kaj por nenio alia. Eble ne estis tute ĝuste, la homo ne devas doni sian koron al eksteraĵoj, sed estas tro malfrue pensi pri tio nun. Kaj eĉ nun mi ne povas tute forlasi tiujn pensojn.

Mi tenis ĝin en bona stato dum multaj jaroj, sed nun mia tempo estas for. La maljuniĝo estas stranga afero. Tio, por kio oni antaŭe tute vivis, perdas siajn logon kaj valoron. Oni demandas sin mem pri la estonto de diversaj aferoj, sed samtempe oni estas tute kontenta forturni la okulojn kaj ekripozi. Estas, kvazaŭ oni perdus nenion, kaj la estinto estus nura sonĝo. Sed kiel mi diris, mi pensas pri la bieno. Restu tie ĉi kaj faru, kion vi povos. Mi konjektas la interrilaton, sed ni ne malŝparu vortojn por tio. Se Kristoforo volos edziniĝi kun vi, tio povos esti. Se ne, eble estas same bone, eble eĉ pli bone. Verŝajne li restos sentaŭga, kaj tial vi prizorgu la aferojn. Certe estos malfacile, sed vi tamen povos teni la direktilon ĝis helpo alvenos. Tiu ĉi knabeto estas mia vera infano, tiel mi sentas. Kompreneble ankaŭ la via, tamen li estas parto de ni ambaŭ. Li prizorgos ĉion, kiam tiu tempo venos. Mi ne scias, kia la estonto estos, sed tiel devos esti. Kaj, kiel mi diris, vi prenu la direktilon. Certe vi komprenas, kaj mi ne bezonas diri pli. Mia tempo baldaŭ pasis.

* * *

Verdire Kajsa tre rapide malfortiĝis post la morto de la maljuna Kristoforo. Kiam oni konstruis la bovinstalon, ŝi ankoraŭ estis sana kaj laborkapabla virino, kiu laŭŝajne havos jardekon antaŭ si, ĝis la maljuneco alvenos. Sed kvankam ŝi ne suferis rimarkeble pro lia foriro, tamen kvazaŭ io rompiĝis en ŝi tiutempe. Poste ŝi ne estis plu la sama Kajsa kiel antaŭe. Nun oni povis rimarki semajnon post semajno, kiel ŝi fariĝas pli kaj pli maljuna kaj malforta.

Kvankam Kristoforo kredis, ke li estas akrevida, li fakte ne estis rimarkinta la grandan ŝanĝiĝon de la patrino. Sed unu tagon en la malfrua somero, li subite rimarkis ĝin. Vere liaj sentoj por la patrino ne estis pli fortaj ol por iu ajn homo, sed tio tamen iamaniere doloris lin.

Li tuj komprenis, ke tio ne estas efiko nur de maljuniĝo, sed ke la patrino estas malsana en ia aŭ alia maniero.

Li volis kunpreni ŝin al kuracisto. Kajsa ne ŝatis tion, kuracisto ne povos rejunigi kaj refortigi ŝin, kaj fino baldaŭ venos. Sed Kristoforo estis persista, kaj fine ŝi cedis.

Kompreneble ŝi estas malsana, diris la kuracisto. Ĉu vere ili ne rimarkis tion antaŭe? Ili estus devintaj veni al li multe pli frue, nun ... Tamen ili ricevis kelkajn medicinboteletojn, kaj dum kelkaj tagoj Kajsa laŭdeve plenumis la ordonojn de la kuracisto. Sed baldaŭ tio tedis ŝin, kaj ŝi lasis la boteletojn netuŝitaj.

Aŭtune ŝi devis enlitiĝi. Poste ŝiaj fortoj foriĝis samgrade kiel antaŭe, kaj du jarojn post la morto de Kristoforo ŝi silente endormiĝis, same trankvile kaj kviete kiel dum la tuta tempo apud la lulilo de la malgranda knabo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.