La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRO IŜTAR

Aŭtoro: Heinrich August Luyken

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXII

La fino de la intrigoj

La mistera “atmosfero”, kiun estigis la novaĵo pri la supozita sinmortigo de Uzibitum, ankoraŭ peze pendis super la vasta urbo Babel, la sekvantan matenon, kiam la ordinara aktiveco sur la stratoj rekomenciĝis.

Subite nova famo mistere disvastiĝis, samtempe el multaj diversaj partoj de la urbo: unue flustritaj aludoj; poste pli laŭtaj onidiroj; kaj fine nedubebla fakto, akompanata de ĉiuj spirohaltigaj detaloj. Preskaŭ neniu sciis, kiel fariĝis, ke post ne pli ol unu horo la terura novaĵo resonadis de la plej kvietaj kortoj en la centro de la urbego ĝis la plej malproksimaj antaŭurboj, nome, ke la bedaŭrinda, sankta ĉefpastro Uzibitum ne mortigis sin mem, sed ke li estis malnoblege mortigita de siaj kolegoj, la heredaj ĉefpastroj Ilu-ulba kaj Ŝankhatum! Antaŭ ol pasis plua horo, la publikaj placoj, precipe la placoj antaŭ la temploj kaj palacoj, bolis per ekscititaj popolamasoj.

La eksciteco de la pasinta tago estis granda, sed kompare senbrua pro la profunda doloro subkuŝanta ĝin. La nunan tumulton karakterizis flama, minaca indigno. Eksterordinare estis vidi, kun kia volonteco la vulgaruloj kredis la malbelan famon. Ŝajnis, ke la solvo de la mistero, kvankam terura, iom malŝarĝis al ili la koron. La sinteno de la popolo ankaŭ enlumigis ĝian respektegon al la viro, kiu sin levis el ĝia mezo ĝis la plej alta pozicio en la lando, krom la trono de la reĝo; kaj samtempe ĝi montris – kaj per tio malfermis la okulojn de multaj – la kaŝitan malinklinon kontraŭ la fremda, hereda pastraro.

La konsterno en la pastraj rondoj ne havis paralelaĵon en la tuta historio de la idolkulto. En la reĝa palaco la eksciteco estis preskaŭ ne malpli granda, sed, kompreneble, bridita de kortega konveneco. Tiuj, kiuj sciis ion pri la streĉitaj rilatoj inter la reĝo kaj la ĉefpastraro, tuj furioze pripensis la politikajn sekvojn de tiu miriga eltrovo.

La reĝo ricevis la novaĵon kun miksitaj sentoj. Li tuj komprenis, ke la renversitaj cirkonstancoj – se la rakonto efektive estas vera – ne nur forprenis al la nuna hereda pastraro la povon almiliti lin, sed ankaŭ, prezentas al li la plej oportunan okazon fordetrui siajn personajn malamikojn, Ŝankhatum kaj Ilu-ulba, kaj sufiĉe restarigi la firmecon de sia trono. Tio deprenis pezan ŝarĝon de lia koro. Tamen la penso, puŝi la batalon en la kampon de la kontraŭuloj, ankoraŭ timigis lin. Aliflanke la novaĵo ĉagrenis kaj maltrankviligis lin. Malgraŭ kelkaj nebelaj karaktertrajtoj, la reĝo estis profunde religiema. Li sincere bedaŭris, ke viroj, altigitaj al tiuj oficoj, kaj, laŭ supozo, elstare sanktaj, povus vere esti tiaj abomenaj krimuloj. Plua konsidero malĝojigis kaj maltrankviligis lin: li timis, ke la farita eltrovo malpligrandigos, almenaŭ dum kelka tempo, la simplan religiemon de la popolo, kaj sekve, ankoraŭ malpligrandigos la pian timon, kun kiu oni rigardis lin kiel teran enkorpiĝon de la plej alta dieco.

Longe kaj dolore la reĝo meditis sola en sia privatejo, evitante la ĉeeston eĉ de siaj plej favorataj konsilistoj. Li estis malinklina malkaŝi siajn plej internajn sentojn al iu el ili, des pli, ĉar li nun kun maldolĉa ĉagreno bedaŭris, ke li, malgraŭ la admonoj de sia pli bona memo, malnoble transdonis Omaron al tiuj fanatikuloj. En tiaj cirkonstancoj la konsiloj de liberpensulo, kiel Ilu-ittia, estus senutilaj, eble eĉ malplaĉaj. Ankoraŭ malpli da inklino li sentis, konsiliĝi kun Hamul. Ia stranga timo ekposedis lin, ke la malkaŝemo de la preskaŭ superhome saĝa Hiksoso ŝancelos la fundamenton mem de lia kredo.

Ju pli longe la reĝo meditis, des pli maltrankvila kaj malĝoja li fariĝis. Fine li sopiregis esti for el ĉiuj ĉi tiuj ĉagrenoj kaj konfuzoj. Li volis esti sola en ia malproksima templo de Merodaĥ. Eble tie li trovos, senpere de la dio mem, inspiron kaj gvidon. Sed tio ja povis resti nur sopiro. Kion ajn nevole, li devos tuj kaj energie agi.

Li do leviĝis, kiam la suno jam alproksimiĝis al la okcidenta horizonto, kaj eliris el la ĉambro, por havigi al si la plej freŝajn novaĵojn. La koridoro, kondukanta al tiu privata ĉambro de la reĝo, estis preskaŭ plena de altaj oficistoj, kiuj evidente atendis lian elvenon. Ili aspektis malgajaj kaj maltrankvilaj, kaj preskaŭ ne kuraĝis eĉ flustri vorton unu al la aliaj. Vidante, ke la reĝo kolere sulkigas la frunton, la plimulto el la korteganoj diskrete sin retiris en apudajn koridorojn aŭ ĉambrojn. Al la ĉambelano kaj al kvar ministroj la reĝo ordonis sekvi lin en la aŭdiencejon. Enirinte ĝin, la reĝo tuj sidiĝis sur la trono, kaj diris:

– Viaj vizaĝoj, ho konsilistoj, estas gravamienaj. Kio do estas la lasta novaĵo?

Unu el la ministroj, viro kun fiera sinteno, respondis:

– Marduk donu al la reĝo eternan vivon. La popolaĉo...

Kolere la reĝo interrompis lin: – Ne nomu mian popolon popolaĉo!

La ministro profunde sin klinis kaj kolere mordis al si la malsupran lipon. Kiam li elrektiĝis, lia vizaĝo jam montris humilan, preskaŭ mildan mienon:

– Volu la reĝo ordoni. Flama indigno metis tiun malbelan vorton en la buŝon de via servisto. La plej malaltaj klasoj de la urbo, forgesante la netakseblajn benojn, per kiuj la reĝo ilin superŝutadas, kuraĝas kriegi kaj postuli, ke la reĝo tuj juĝu la ĉefpastrojn.

Alia ministro, kuraĝigite de rigardo de la reĝo, diris:

– Granda estas la tumulto, ho reĝo; kaj la spiritoj de la vulgaruloj bolas. Sed tio estas faro de agitistoj. En ĝi vidiĝas la mano de Dingir, la estro de sekreta societo de revoluciuloj.

La malfeliĉa reĝo klinis la kapon, kaj apogis la frunton sur manplaton, por kaŝi la vizaĝon antaŭ la korteganoj. Dum kelke da minutoj silento regis en la ĉambro; kaj neniu kuraĝis interrompi la doloran mediton de la okupanto de la trono. Tiam la ĉambelano rimarkis moviĝon de la pordokurtenoj, kaj aliris ilin sur la piedpintoj.

– Kio estas? – subite demandis la reĝo.

– Alveno de novaj raportoj, ho reĝo, – respondis la ĉambelano, – la popolo penas perforte eniri la palacon de Ilu-ulba.

La reĝo vigle leviĝis kaj kolere kriis:

– Tion mi ne volas toleri. Melzar, iru, ordonu al la palaca gvardiestro pretigi taĉmenton, por gardi la pordegon de lia palaco.

– Mi tre timas, via reĝa moŝto, – Melzar, la ĉefmilitestro, kuraĝis diri, – ke unu taĉmento ne sufiĉos.

– Sendu du... tri. La leĝo de la lando, kaj mia sento de justeco ne permesas, ke malutilo trafu iun antaŭ deca enketo kaj laŭleĝa kondamno.

Antaŭ ol Melzar eliris el la aŭdiencejo, la ĉambelano enlasis ĵus alvenintan oficiron, kiu, post profunda riverenco, raportis, ke granda amaso da ekscititaj homoj kolektiĝas sur la placo antaŭ la reĝa palaco, kaj ke la ĉefoj kun brua aroganteco postulas aŭdiencon ĉe la reĝo. Apenaŭ finiĝis la raporto, eniris en la ĉambron Ilu-ittia, sen antaŭe ricevita permeso. Tiel granda estis la eksciteco, kaj tiel eksterordinaraj la cirkonstancoj, ke ŝajne neniu miris pri tio, ke li rekte supreniris la ŝtupojn antaŭ la trono kaj alparolis la reĝon!

– Decas, ke via reĝa moŝto sciu, – li flustris, – Zalmuna mistere malaperis hieraŭ nokte kune kun du servistoj, la famaj Elamaj eŭnukoj. La servistojn oni trovis hodiaŭ matene mortigitaj sur soleca kampo ekster la urbo; sed nenian postesignon de la sinjorino. Ŝia reĝina moŝto estas nekonsolebla kaj ploregas. La reĝino timas, ke ĉi tiu malfeliĉo kaj la krimo de la ĉefpastroj ne estas sen interrilato.

La novaĵo kortuŝis la reĝon pli profunde, ol Ilu-ittia antaŭvidis. Lia vizaĝo vidigis akran doloron kaj pene subpremitan furiozon. Ilu-ittia parolis plue, nun jam pli laŭte:

– La tumulto de la popolo fariĝas pli danĝera de momento al momento, ho reĝo. Ni devas tuj agi. Se la reĝo volas, mi alparolos la amason el reĝa ĉaro.

– Tion faru, mia fidela princo, – respondis la reĝo, indikante per la vorto “princo”, ke li altigas Ilu-ittian al princa rango, – sed ne elmetu vin al tro granda danĝero. Tuj kiam prosperos al vi trankviligi la popolon, venigu la ĉefpastrojn ĉi tien, sub protekta eskorto, se ili volas. Intertempe mi iros paroli al la reĝino. Kie ŝi estas?

– En sia buduaro, kredeble.

La reĝo kaj Ilu-ittia eliris el la aŭdiencejo, sekvate de malbonvolaj rigardoj de la korteganoj, kiuj malestimis la unuan pro lia nedecidemo, kaj malamis la alian pro la supereco super ili, kiun li atingis en la reĝa konsilejo.

Duonhoron poste eliris el la impona pordego de la reĝa palaco eleganta ĉaro, brile ortegita kaj ornamita per multekoloraj juveloj. Duo da belaj, fortmuskolaj ĉevaloj ĝin tiris, altpaŝe kaj kun dignoplena malrapideco. Honora eskorto de reĝaj gvardianoj akompanis la veturilon. Du lancistoj antaŭiris la ĉevalojn, kaj dekduo da aliaj solene marŝis ĉe ambaŭ flankoj. Apud la veturigisto staris Ilu-ittia parade vestita. Sur lia brusto pendis longa, ora ĉeno, indikanta lian princan rangon. La profundon de la ĉaro okupis Hamul, sidanta sur remburita angulseĝo. Tuj kiam la trankviligontoj alproksimiĝis al la popolamaso, kiu sin tenis je kelka distanco de la kolosaj sanktfiguroj, la antaŭirantoj kriis:

– Cedu lokon, Babelanoj, al la reĝa ĉaro. Aŭskultu la parolon de la reĝo per la buŝo de la princo Ilu-ittia!

Ilu-ittia trankvilmiene rigardis la bolantan amason da homoj, kaj post momento ekparolis, laŭte kaj impone:

– Viroj de la granda urbo! Nia amata, sankta ĉefpastro Uzibitum jam ne vivas...

Iu en la amaso ekkriis: Malnoblege mortigita!

Trankvile Ilu-ittia respondis:

– Kredeble. Sed la leĝo de la granda reĝo Ĥammu-rabi diras, ke neniun oni rigardu kulpa antaŭ deca jura esploro. Kiom malpli virojn, kiuj okupas tiajn altajn, sanktajn oficojn! Jam preparoj fariĝis, por esplori tiun eksterordinaran aferon. Mi certigas vin, ke la koro de la reĝo estas ŝirita de granda doloro. Sed ankoraŭ pli forte ĉagrenas la bonan reĝon via tumulto, kiun la sankta mortinto certe malaprobus. Do, noblaj Babelanoj, montru vin indaj je la plej granda urbo en la mondo, indaj je la granda reĝo, kaj indaj je Uzibitum. Kviete foriru, ĉiu en sian domon. Justeco nepre fariĝos.

Aŭdiĝis en la popolamaso jen aprobaj murmuroj, jen malkontentaj eldiroj de pli tumultemaj viroj; sed la plimulto estis senesprime konfuzitaj. Kiam do, laŭ okulordono de Ilu-ittia, la veturigisto antaŭenirige vipetis la ĉevalojn, trairejo tuj malfermiĝis tra la densa arego. En ĝi la pli juna Hiksoso vidis nemalmultajn, kiuj evidente miris mute, kial ili tiel stulte obeas. Post multaj malhelpoj la veturilo atingis la palacon de Ilu-ulba. Tie la popolamaso estis eĉ pli granda kaj ankoraŭ pli forte ekscitita, ol antaŭ la reĝa pordego.

Ilu-ittia tuj alparolis la maron da malafablaj, minacaj vizaĝoj ĉirkaŭ li, uzante preskaŭ la samajn argumentojn. Sed baldaŭ evidentiĝis, ke li havas aferon kun pli obstina kaj danĝera amaso, ol li antaŭvidis. Mokriproĉoj, incitoj kaj kriegoj aŭdiĝis el ĉiuj flankoj. La sperta diplomato tamen sentime daŭrigis sian deklamon. Unu laŭtvoĉa estro, suprengrimpinte piedestalon de obelisko apud la pordego, kriegis:

– Kiu estas Ilu-ittia, ke ni aŭskultu lin?

Pli kaj pli proksime la amaso premis la gvardianojn, starantajn ĉirkaŭ la veturilo, kiuj jam singarde tenis la armilojn, pretaj defendi la ĉaron de la reĝo kaj ĝiajn okupantojn. Tiam Hamul leviĝis kaj majeste ĉirkaŭrigardis. Ŝajnis, ke preskaŭ neniu rimarkis lin antaŭe. Tuj la tumulto en la proksimeco de la ĉaro trankviliĝis, kaj murmuro trakuris la popolon: – Silentu, – oni diris, – tio estas la grandaĝa Egipta saĝulo; aŭskultu!

– Babelanoj, – ekparolis la blankharulo, – negrave, kiu estas Ilu-ittia. Sufiĉas, ke li staras ĉi tie en la loko de la reĝo mem. Vi serĉas juston. Prave. Sed la justo postulas ĉe la juĝantoj egalanimecon kaj senpasian sintenon. Ĉu ne konfuza pasio kaj flama indigno regas vin en la nuna momento? Via bona reĝo promesas al vi per la buŝo de Ilu-ittia, ke justeco fariĝos. Kredu lin. Iru do trankvile hejmen, kaj ne kaŭzu, ke viaj posteuloj vin riproĉos, kaj hontos pro konduto via, malinda je via granda urbo.

La efekto de la simplaj vortoj de la grandaĝulo estis miriga. La tumulto liminterne de lia voĉo tuj ĉesis; kaj iom post iom la tuta vasta homamaso trankviliĝis. Multaj tuj obeis lian konsilon, kaj foriris; aliaj scivoleme restis en konvena distanco, por vidi, kio plue okazos. Momenton poste la pordego de la palaco duonmalfermiĝis, kaj viro elvenis, kiu, riverencinte antaŭ Ilu-ittia kaj Hamul, respekte alparolis la unuan:

– Laomer, la domestro de Ilu-ulba, mia sinjoro, humile petas vin enveni. Li havas gravegan sciigon.

Ilu-ittia volonte konsentis kaj sekvis la serviston, kiu post la eniro fermis kaj zorge riglis la pordon. La domestro, aspekte respektinda maljunulo, atendis Ilu-ittian en la sama, lukse meblita antaŭĉambro, kiun Zalmuna eniris la antaŭan tagon. Li estis pala kaj videble profunde malĝoja. Tuj la kortegano demandis:

– Kie estas via sinjoro?

– For.

– For? Kien?

– Mi ne scias. Jam antaŭ la matena krepusko hodiaŭ matene li kaj Ŝankhatum rajdis for sur la plej rapidaj ĉevaloj, alivestite kaj en plena sekreteco. Ili petegis, ne ordonis, sed petegis min kaj promesigis, per ĉiuj rimedoj kaŝi la sekreton de ilia foriro ĝis la vespero. Eĉ Aramis, mia sinjorino, nenion scias pri la celo de ilia subita vojaĝo.

– Sinkondamno; ĉu ne?

Laomer malgaje kapjesis, dolorĝemis kaj respondis kun tremantaj lipoj:

– Mi tre timas, mia sinjoro, ke tio estos la juĝo de la popolo. Verdire mi ne rigardis ilin kiel apartajn sanktulojn, sed... sed...

La maljunulo ne finis la frazon, kaj daŭre balancis la kapon.

* * *

Noktaj ombroj jam kovris la grandan ĉefurbon, kiam Zalmuna ŝtele eniris sian domon, lamante. Ŝia kapo estis klinita antaŭen, kaj ŝia mieno kaj ĉiu movo de la korpo montris ekstreman lacecon kaj korprematecon. Senbrue trapasinte koridoron kaj aron da antaŭĉambroj, ŝi eniris sian buduaron. La ĉambro estis duonlumigita en la profundo per unu lampo, pendanta super altarosimila tablo kun statueto de la diino Iŝtar.

Subite leviĝis de antaŭ ĉi tiu tablo virino el preĝa pozo. Tio estis Belizunu, ŝia konfidenca Babela servistino. Eklumo de ĝoja surprizo, kiu ekvidiĝis en la larmemalsekaj okuloj de la virino, tuj malaperis. Alkurante al Zalmuna, kaj ĵetante sin antaŭ ŝin genue, Belizunu kriis:

– Ho, Zir-Nana, mia dolĉa sinjorino; vi revenis! Sed kiel malfeliĉa vi aspektas! Ho, kio okazis? kio tiel korpremas vin?

Zalmuna ne respondis. Ŝajnis, ke ŝia kordoloro estas tro peza por parolo. Belizunu ree parolis:

– La bona diino aŭskultis miajn preĝojn kaj redonis vin al ni... sed parolu, sciigu al via fidela servistino...

Per voĉo, en kiu emocio kaj senespereco interbatalis, Zalmuna interrompis ŝin:

– Mia bona Belizunu, mi ŝuldas al vi senfinan dankon. La diino pagu al vi tion, kion mi ne povas repagi. Se vi amas min, ne demandu min, kio okazis. Sed tuj pretigu mian skribilaron kaj la incensilon.

– Sed, mia kara sinjorino... la afliktita virino balbutis.

– Ne parolu, Belizunu; per silento montru vian kunsenton.

Belizunu eliris kaj post nemultaj minutoj revenis, alportante malgrandan kupran ujon, en kiu ardis lignokarboj, kaj pleton kun aro da objektoj necesaj por leterskribado. Zalmuna staris antaŭ la altarotablo, fikse rigardante en obtuza sensenteco la sanktfiguron. Silente plorante, la fidela servistino metis la skribilaron sur kanapon kaj la incensilon sur tripiedon, starantan apud la tablo, kaj destinitan por ĝi. Silente ŝi ree eliris.

La neevitebla brueto, kiun ŝi faris, ŝajne vekis la korpremegatan virinon el duona senkonscieco. Kun ekmovo, kvazaŭ ŝi devigas sin alpreni finan decidon, Zalmuna elprenis el interna poŝo de sia mantelo malgrandan argilan botelon, kaj elverŝis el ĝi brunan fluidaĵon en oran pokalon, starantan sur la sankta tablo. Farinte tion, ŝi sidiĝis sur la kanapo, kaj per mallonga grifelo kun alfiksaĵo en formo de sagokapo presis kojnoformajn literojn sur du malseke molaj cilindroj. Senhezite ŝi skribis leteron, pri kies teksto ŝi ŝajne jam antaŭe decidiĝis:

“Zir-Nana al sia dolĉa, reĝa amikino sendas la lastajn salutojn. La reĝino de la ĉielo forprenu el via koro ĉiun malĝojon pro mia terura sorto. En la brakoj de la kompatema diino mi esperas trovi pardonon, forgeson, pacon. Omar ne estas plu. Tial la vivo estas por mi malamataĵo. Honeste mi penis servi al la dioj. Sed vanaj kaj malsaĝaj estis miaj penoj; kaj nun mi abomenas ilin. Regas min malespero, kiun nenio surtera povus malpezigi. Jam staras antaŭ mi pokalo, plenigita per cikuta veneno. Post nemultaj momentoj mia spirito estos for. Adiaŭ. Volu akcepti, kiel memorigilon al ama amikino, mian domon kaj mian bienon en Betraĥ. Miaj Egiboj administru mian turkisominejon en Sinaj kaj mian bienon en Elasar pro la profito de Naama, filino de Omar. Ili donu decajn donacojn al mia servistaro, krom al Ajla, kiun la sep malbonaj dioj turmentu en ambaŭ mondoj. La tuta restaĵo de mia havo elspeziĝu pro la profito de la temploj de Iŝtar en Uruk kaj Babel.”

Zalmuna leviĝis, kvazaŭ en revo, kaj kun mieno de anima laceco malmoligis la cilindrojn super la ardantaj lignokarboj. Poste ŝi metis la cilindrojn en silkan saketon, fermis ĝian buŝon per silka ŝnuro kaj sigelis la finaĵojn per sigelilo, pendanta de braceleto.

La komuniko estis skribita kaj preta por sia fatala vojo al la reĝa palaco. Ankoraŭ ĝi estis en ŝia mano; sed forsendite, ĝi igos neevitebla ŝian sorton. Rememorigante al si la jam faritan decidon, Zalmuna freneze laboris forpeli el la pensoj sin altrudantajn konsiderojn pri la sekvoj, kiujn havos ŝia senespera ago. Timante do, ke ŝi ŝanceliĝos, ŝi energie sonorigis vokilon, kaj iris renkonte al la tuj venanta servistino.

– Belizunu, – ŝi diris per funebra voĉo, – tuj pretiĝu. Prenu kun vi du virojn, kaj iru al la reĝa palaco. Transdonu al la reĝino mem ĉi tiun saketon. Ĝi enhavas treege gravan komunikon. En la okazo, se la reĝino ne povas akcepti vin hodiaŭ nokte, restu en la palaco, kaj plenumu vian komision kiel eble plej frue morgaŭ matene.

Ne donante al la surprizita virino okazon diri eĉ unu vorton, Zalmuna sin turnis kaj reiris al la sankta tablo. Tie ŝi staris senmove dum kelke da minutoj, rigardante alterne la statueton kaj la pokalon, enhavantan la mortigan venenon. Treege maldolĉa penso turmentis ŝin: trinki la venenon signifus malvenkon por ŝi, kaj venkon por la Jehova-kultanoj, kiuj blasfemas Merodaĥon kaj la grandan diinon. Terura penso! Des pli terura, ĉar la bildo de la malamata Lemuel daŭre persekutis ŝin, kaj ĉar lia mordanta parolo ankoraŭ sonis en ŝiaj oreloj. Denove venis al ŝi la ĉagrena penso, ke inter la adorantoj de la “Eternulo” troviĝas homoj de elstara nobleco, kompare kun kiuj la ĉefpastroj kaj multaj aliaj aspektas kiel abomenaj malvirtuloj!

Sur la vojo hejmen Zalmuna forte penis imagi ian ekstazon, kiun ŝi sentos en la solena soleco de sia buduaro antaŭ la statueto de la amata diino, kaj ĉe la penso pri baldaŭa unuiĝo kun ŝi. Tia rava sento tiam neniel volis veni. Nun ĝi estis eĉ pli malproksime de ŝi. Ŝia vizaĝo ricevis pli kaj pli dolorplenan aspekton. La okuloj, ruĝrandaj kaj sekaj, estis vitrecaj, kaj el ili elrigardis dum kelka tempo malluma, duonfreneza senespereco. Ŝi volis preĝi, sed ne povis. Sopire ŝi rigardis la statueton de la diino, deziregante lumeton de helpa simpatio. Nenia respondo venis. Poste ŝi prenis el ora skatoleto plenmanon da incenso, kaj ŝutetis ĝin sur la ardantajn karbojn, esperante, ke la ebriiga parfumo vekos en ŝia koro iom el la kutima fervoro kaj amo al la diino. La ĉambro iom post iom pleniĝis de forte odoranta fumo, kiu tamen, ne alportis al ŝi la deziratan adorsenton.

Laŭ subita impulso Zalmuna prenis harpon, apogitan al la kanapo, kaj, sidiĝinte, komencis ludi favoratan himnon al Iŝtar. Kanti ŝi ne povis. Iom post iom la melodio de la himno transiris, sen konscio de la ludantino, en treege plendajn akordojn. Ili estis nevola elfluo el ŝirita, senespera koro.

Subite ŝi vekiĝis, kvazaŭ el morta premsonĝo, forpuŝis la harpon kaj firmamiene aliris la sanktan tablon. Rapide ŝi prenis la pokalon, eltrinkis ĝian enhavon, kaj ĵetis sin genue antaŭ la statueton de la diino. Ektremo kaptis ŝin. Post kelke da momentoj ŝiaj pensoj konfuziĝis, kaj ŝiaj membroj ekrigidiĝis. Silento, senkonscieco, kaj fine morto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.