La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRO IŜTAR

Aŭtoro: Heinrich August Luyken

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VI

Nokta aventuro de Lemuel

Venuso jam estis brila stelo en mallumiĝanta okcidenta ĉielo, kaj ripozema naturo sin envolvis en silento, kiam rajdanto sur kamelo alproksimiĝis al flanka pordego de la bieno de Zalmuna. Rajdanto kaj besto estis polvokovritaj, kaj per tio supozigis, ke ili venis de tre malproksime. Kvankam la viro aspektis maljuna, li deglitis de la kamelo kun rimarkinda facilmoveco. Portante sakon sur la ŝultro, kaj kondukante la kamelon per bridorimeno, li aliris parton de la domego, okupitan de la servistaro.

– Hola! – kriegis la viro.

Tuj kiam li aŭdis alproksimiĝantan piedsonon, li alprenis aspekton de malfortika maljunulo, laca pro longa vojaĝo. Nejuna virino malfermis kadron, kaj rigardis la alveninton kun preskaŭ malkaŝa malplezuro. Ignorante la malbonhumoron de la virino, Lemuel – ĉar tio estis li, lerte alivestita – salutis ŝin kun humileco, miksita kun ŝajne senartifika digno:

– Paco estu kun ĉi tiu palaco, virino. Mi venis, por demandi pri la farto de mia sinjorino Zalmuna, la Belulino. Mi estas Jaŝab, Joktanido kaj komercisto el Uzal. Sciigu, mi petas, al via sinjorino, ke mi atendas ŝian bonvolon laŭ ŝia ordono.

– La sinjorino Zalmuna ne estas hejme, la virino respondis heziteme.

– Ne hejme! – ripetis Lemuel kun bone ŝajnigita konsterno, – ne hejme?

– Ne, – rediris la servistino per voĉtono, kiu jam montris iom da scivolo kaj molkoreco. – Zalmuna iris Babelon antaŭ kelke da tagoj, kaj mi ne atendas ŝian revenon antaŭ la fino de ĉi tiu monato.

– Tre ĉagrena afero, virino, – diris la Joktanido malrapide, kaj skuante la kapon kun aspekto de laceco kaj profunda malĝojo. – La sinjorino Zalmuna tion ankaŭ tre bedaŭros. Ĉu mi povas paroli en la orelon de via dommastrino... Halka, ĉu ne?... Ajla?... bone, de Ajla?

Li diris tion tre simple, kvazaŭ jesa respondo nepre venos, bone sciante tamen, ke Ajla en tiu sama momento estas en la domo de Omar, sekrete babilante kun Nupta – tre kredeble pri la vizito de la fremdlandaj gastoj, inkluzive de li mem. La servistino respondis iom surprizite: – Ne, Ajla ne estas en la domo en la nuna momento. Tre eble ŝi revenos malfrue. Revenu morgaŭ matene.

La komercisto eklevis la manojn kun montro de granda surprizo kaj ekkriis:

– Morgaŭ matene? Kien mi iru, virino? Kiun mi povus peti gastigi min, nekonatulon en Betraĥ, se la servistoj de Zalmuna, mia noblanima sinjorino, rifuzas eniron al mi, kiun ŝi efektive invitis? Mia eksteraĵo kaj la laceco de mia besto ja klare montras, ke mi venis de malproksime. La suno jam de duonkaŝbuo finis sian iradon, kaj maljuneco sopiras al dolĉa ripozo. Jes, mi foriros kaj kaŭros ie, laca kaj malsata, primeditante la sanktajn morojn de la gastamo en la multaj landoj, kiujn mi vizitadis, eĉ en landoj, kiuj ne estas sub la nobliga regado de la diino de la vespera stelo. Mi foriros, ja, kaŝante mian vizaĝon antaŭ mia kamelo, pro honto.

Tamen li ne foriris, sed staris en la daŭro de kelke da momentoj, kvazaŭ li estas tro malgaja por sin movi. La virino videble maltrankviliĝis kaj fine diris kortuŝite:

– Kredu min, filo de Joktan, prefere ol lasi vin foriri, mi mem pasigus la nokton en la dezerto meze de sovaĝaj bestoj. Sed dum la foresto de Zalmuna estas al ni malpermesate akcepti fremdulojn. Almenaŭ en la foresto de Ajla...

– Mi ne estas fremdulo por Zalmuna. Tamen tiel estu, virino. Jaŝab, ido de Joktan, la glora princo, neniam ankoraŭ humiliĝis antaŭ virino por petaĉi kompaton. Mi skuos la polvon for de miaj ŝuoj kontraŭ Betraĥ, kaj iros kaj faros por mi kaj mia kompatinda kamelo sternaĵon el folioj, meze de bestoj de la dezerto, pli gastamaj ol Betraĥanoj. Paco estu kun ĉi tiu domo.

Dum Lemuel ankoraŭ parolis, li aŭdis strangan voĉon, kaj, momenton poste, ekvidis eĉ pli strangan vidaĵon: Pigmeo de neproporcia staturo kaj malplaĉega malbeleco survenis, kondukante per fera ĉeno preskaŭ plenkreskan panteron. Grandega kapo sidis ŝajne senkole inter larĝaj ŝultroj. Liaj nudaj harkovritaj brakoj atingis ĝis malsupre de la genuoj, kaj aspektis kiel brakoj de granda simio. Liaj kruroj, ankaŭ nudaj kaj abunde kovritaj de vilaj haroj, estis tre mallongaj kaj kurbaj. Malgraŭ lia eteco, la staturo de la viro supozigis eksterordinaran muskolforton. Estus malfacile diri, kiu el la trajtoj de lia senforma vizaĝo kontribuis la plej elstaran parton de lia malbelegeco; ĉu lia vasta buŝo kun siaj neregulaj, malpuraj dentoj; aŭ ĉu lia larĝa tuberaĵa frunto. Certe estis, ke liaj okuloj, kvankam malgrandaj kaj enkavaj, ne estis kulpaj. Ili estis la sola, rimarkebla trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon. En ili briletis samtempe spriteco, petolemo kaj kelkafoje eĉ bonkoreco, tiel konsistigante rimarkindan kontraston kun la tuta cetera eksteraĵo de la vireto. Alparolante la beston, kiu per ĉiuj fortoj, sed vane, penis sin liberigi de sia gardisto, la pigmeo diris:

– Ĉu vi vidas ĉi tiun vipon, mia belulino? Memoru la dancon, kiun ni kune dancis hieraŭ vespere. Kuŝiĝu!

La panterino ŝajne rememoris kaj obee kaŭriĝis. Sin turnante al la virino, la pigmeo diris:

– Kio malplaĉas al vi, Alkana? Nova amanto, mi vidas. Kial vi ne invitas lin enveni, junulino? Kiam mi estis juna kaj belaspekta, la belulinoj de nia vilaĝo estis pli komplezemaj. Ha... ha!

La etulo ekridegis pro sia ŝerco, malantaŭen ĵetante la kapon, kaj malfermegante la buŝon kiel faŭkon, dum liaj okuloj tute malaperis. Subite li ŝanĝis sian konduton kaj diris kun ŝajnĝentileco kaj ridinda seriozeco:

– Ne foriru, amiko. Almenaŭ ne forportu kun vi tian malgajan koron.

La virino kolere sin turnis al la pigmeo kaj akre protestis:

– Silentigu vian malican langon, vi simiaĉo, kaj atentu viajn proprajn aferojn. Vi bone scias, ke dum la foresto de nia sinjorino kaj de Ajla ni ne povas inviti fremdulojn en la domon. Foriru tuj, alie mi fortiros vin per la malbelaj oreloj viaj.

La ridego de la pigmeo kaj la akra voĉo de la virino survenigis du pluajn servistinojn. Lemuel trankvile rigardis la scenon, atendante oportunan momenton por ree paroli. Li jam aŭdis multon pri tiu stranga vireto, sed neniam antaŭe vidis lin.

– Kial vi tiel ekscitiĝas, Alkana? – demandis unu el la ĵus alvenintaj virinoj. La aliaj preskaŭ samtempe diris, riproĉe sin turnante al la pigmeo:

– Vi devus ne konduki la panteron ĉi tien, kapegulo, antaŭ ĝia vespermanĝo. Krom tio, subita vido al sovaĝa besto povas ja morte timigi maljunulon.

– Ne, mia bona virino, – diris Lemuel tre ĝentile; – katenita besto ne timigas Jaŝabon, famekonatan Dedananon, kiu jam multfoje trafis pli grandajn danĝerojn. Eĉ hodiaŭ mi eble estos devigata pasigi la nokton sur la kamparo meze de danĝeraj bestoj, ĉar oni rifuzas al mi ŝirmejon en domo, kies mastrino petis min ŝin viziti. Ĉu mi povus peti ŝirmilon aliloke, ne riskante makuli la belan famon de mia sinjorino Zalmuna, la Belulino, pro tia hontinda rompo de la sanktaj moroj de gastamo? Ne, prefere mi perdus la vivon!

– Pro kio, do, Zalmuna invitis vin? – demandis la “bona virino”, sufiĉe bonkore, sed ne sen nuancoj de suspekto kaj malplezuro en la voĉo.

Lemuel respondis milde:

– Plivole mi renkontus koleran malsaĝulon ol fari al vi malplezuron; sed grandsinjorinoj ofte detenas gravajn aferojn for de junaj servistinoj. Jenon tamen, mi povas diri sen nediskreteco: Mi renkontis Zalmunan la unuan tagon de la monato Utulu*, dediĉita al la diino Iŝtar, en la domo de Avel-ilu*, la ĉefpastro en Eridu, kaj sciigis ŝin pri nova kaj mirinde efika ensorĉilo, farita el kiŝkanu* kaj el kelkaj aliaj kunmiksaĵoj. Zalmuna tuj forte deziris posedi tiun trezoron, kaj petis min senprokraste havigi al ŝi provizon da ĝi. Sola mi vojaĝis en tre malproksiman landon al granda sanktulo, spitante danĝerojn, kaj suferante pro maloportunaĵoj. Longe mi prikantis antaŭ la sanktulo la noblecon kaj la belecon de via sinjorino; fervore mi parolis pri la granda honoro, kiun tributas al ŝi la tuta mondo. Fine prosperis al mi konsentigi lin, kaj li donis al mi malgrandan provizon de la konsistaĵoj, kaj malkovris al mi la sekreton de la kunmiksado, kondiĉe ke mi ne malkaŝu la sekreton al iu alia persono. Mia saketo enhavas la trezoron kaj ankaŭ kelke da bonegaj, maloftaj kosmetikoj. Sed... mi devos foriri...


* Aŭgusto. * Servanto de Dio. * Herbo.


Lemuel haltis kaj finis la frazon per signifoplena gesto. Dum li parolis, li kaŝe observis la vizaĝojn de la aŭskultantoj, precipe ĉe la eldiro de la nomo Avel-ilu, demandante sin, kian efikon havos lia fabelo. Al la tri virinoj lia parolo kaŭzis vivan intereson, sed ankaŭ nekaŝeblan maltrankvilon. Per demandaj ekrigardoj ili serĉis reciproke la okulojn unu de la aliaj. Sed tiel honesta kaj fidinda estis la aspekto de la komercisto, ke ilia timo iom post iom kvietiĝis. Tamen ili restis ankoraŭ nedecidemaj. Kun ŝajna digno kiu aliokaze estus tre amuza, la pigmeo ekkriis:

– Kiaj timemaj estaĵoj estas virinoj! Kaj kiel sensentaj! Mi, Ŝaerhabil, Irakano kaj posteulo de Hira, la granda tabaa*, invitas vin Jaŝabon, Dedananon, pasigi la nokton sub la tegmento de nia gastama sinjorino Zalmuna.


* Ĝenerala titolo, princa aŭ reĝa.


– Vin gardu, Ŝaerhabil, mia granda sinjoro, – diris Alkana, – Ajla tiros vin for per viaj oreloj en la bestejon pro via malmodesteco!

– Ha... ha! – ekkriis la etulo, kaj incite respondis al la insultema virino. – Mi malŝatas Ajlan. Mi scias tro multe pri ŝi; kaj rilate al Zalmuna, ni estas geamantoj... tra-la-la!

Dirante tion la petolulo ekdancis sur unu piedo, fajfis kaj ritme svingis siajn longajn brakojn. Pli ridindan ludon Lemuel neniam vidis, kaj, forgesante sian rolon, li kore ekridis. La juna virino, kiun Lemuel nomis “bona virino” nun sin intermetis kaj diris:

– Kion alian ni povus fari? Ni devas peti Jaŝabon pasigi la nokton ĉi tie. Ajla ja agus tiel same.

La aliaj virinoj konsentis, kaj baldaŭ poste Lemuel sin trovis, refreŝigita per lavo kaj manĝo, en la servistejo, ĉirkaŭita de la tuta servistaro, kies favoron li jam gajnis per sia natura afableco. Ŝaerhabil sidis kun krucigitaj kruroj alte sur kesto en la mezo de la ĉambro, kontraŭ la gasto.

– Silentu, virinaĉoj, – li kriis, – donu libertempon al viaj langoj; ili jam laboris kromtempon. Nia honorinda gasto nun plenumos promeson, faritan al mi en la kamelejo, kaj rakontos al ni belan rakonton el la lando de la Joktanidoj. Li estas ja fama rakontisto.

La virinoj tuj silentis kaj tre volonte pretigis sin por aŭskulti. Lemuel faris al si oportune sur mola tapiŝo apud la fajrujo, kaj ekparolis:

– Jam en la daŭro de multaj jaroj mi vojaĝadas tra la tuta mondo, kaj multajn belajn rakontojn mi aŭdis, ĉar karavanvojaĝistoj tre amas forpasigi la tempon sur la vojo, en gastejoj, aŭ sidante ĉirkaŭ tendofajro, per rakontado de mirrakontoj. Tre ofte oni petas min dispeli la enuon de senokupaj horoj per rakonto el mia vivo, aŭ per instrua historio; ĉar tiuj, kiuj konas Jaŝabon, scias, ke li ne amuzas per malkonvenaj historioj, nek sensencaj fabeloj. Aŭskultu do.

Iam, antaŭ multege da jaroj loĝis en la sudo de mia vasta lando treege potenca princo. Neniu princo antaŭ li, aŭ post li, estis tiel saĝa, tiel nobla kaj altanima, kiel li. Li havis tri filojn: Hamadan, Jabok kaj Uru, kiujn li zorge edukis, admoninstruante al ili ĉian virton. Sed, por provi ilin, kaj taŭgigi por la altaj pozicioj, al kiuj li volis poste ilin voki, li sendis ilin for en la mondon, ĉiun en apartan malproksiman landon, kun jena, adiaŭa parolo: – Miaj amataj filoj; iru en la belan mondon kaj praktiku la virtojn, kiujn mi instruis al vi, kaj kiuj sole povas feliĉigi vin. Por ke vi ne forgesu min, kaj por ke la amo liganta vin al mi ne detruiĝu, akompanos ĉiun el vi unu kolombo nevidebla. Ĉiuvespere revoku al vi en la memoron la agojn faritajn kaj la pensojn gastigitajn de vi dum la tago, kaj image komuniku ilin al mi. La kolombo alportos al mi viajn pensojn, kaj sciigos al vi la respondon de mia koro. En la okazo se vi restos fidelaj, mi revokos vin, kaj difinos vin princoj; kaj vi estos por ĉiam feliĉaj. Sed, se vi persiste malŝatos miajn amajn ordonojn, la kolombo forlasos vin, kaj ne plu revenos al vi. Tiam malfeliĉego vin trafos.

– La tri junaj viroj do eliris en la mondon, ĉiu en landon destinitan al li. Sed la granda princo havis tre potencan malamikon, kiu malamegis ĉion bonan kaj virtan. Pro tio li malamis ankaŭ la noblan princon. Ĉi tiu malbonulo penis per ĉiuj rimedoj detrui la lojalecon de la filoj, kaj tuj komencis plenumi siajn malicajn planojn. Malfeliĉe li estis tiel lerta kaj ruza, kiel malvirta, kaj konanto de la homa koro kun ĝia malforteco kaj ĉiuj ĝiaj malbonaj inklinoj.

– Hamadan estis fortika, aventurama homo, tamen pli inklina sekvi aliajn ol konduki mem; pli preta akcepti la ideojn de aliaj, ol ellabori proprajn. Al li la malbonulo sendis senskrupulajn amikojn, kiuj delogis lin de la virta vojo. Ili flamigis lian imagon per brilaj bildoj pri la gloro de venkakirado kaj pri la honoro, kiun la mondo verŝas sur militheroojn. Verve Hamadan partoprenis en iliaj militiroj; kaj ju pli la malsinceraj amikoj alskribis al lia heroeco la glorajn venkojn, des pli lia animo fremdiĝis for de lia patro; kaj des pli lia koro hardiĝis. En la komenco li pli-malpli regule komunikiĝis kun la malproksima princo pere de la nevidebla kolombo, obeeme al lia ordono; sed baldaŭ li konsciis, ke liaj nunaj vivoceloj tute ne estas en harmonio kun la spirito de la altanima, malegoista reĝo. La amikoj pli kaj pli malkaŝe mokadis lin kaj kredigis al li, ke la sola virto posedinda estas la heroeco, kaj ke ĉe viro molkoreco, tia, kian lia patro dorlotas, estas vere nur malestiminda malvirto. Ili prezentis al li la esperon, ke post lia morto la homaro diigos lin, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj adoros lin. Unu tagon la kolombo flugis for, hejmen, kaj neniam revenis. Kompreneble tiu espero ne efektiviĝis; kaj Hamadan neniam trovis feliĉon en la daŭro de sia vivo; male, nur ĉagrenojn kaj malkontentecon.

– Jabok havis tute malsaman karakteron. En li la malbonulo trovis emon al komforto kaj al molaj plezuroj de la vivo. Lin li tentis per lukso kaj per amindumado de belaj virinoj. Ankaŭ Jabok falis viktimo de la ruza malamiko. Ankaŭ li en la komenco regule interkomunikiĝadis kun la patro, kaj penis konservi bonan konsciencon en la daŭro de pli ol du jaroj. Sed tio tre malplaĉis al unu belega amantino, kiu unu tagon devigis lin elekti aŭ ŝin, aŭ la patron. Longe li hezitis, sed fine, ensorĉite per magiaĵoj, li venkiĝis; kaj la kolombo malĝoje flugis for, senrevene. Jabok dronis pli kaj pli profunden en malvirtoj, kaj eĉ adoris abomene malvirtajn diinojn, kiuj nur ekzistas en la imago de malvirtuloj. Ankaŭ Jabok ne trovis feliĉon en la vivo, sed nur senripozecon kaj nesatigeblajn pasiojn.

– Uru, aliflanke, posedis feliĉe pli noblan animon kaj pli firman volon. Pura estis lia koro, kaj simpla estis liaj deziroj. Li amis ĉion belan kaj bonan. Tuj li petis la princon de la lando, en kiun li venis, doni al li taŭgan oficon, por ke li povu inde okupi sian tempon kaj siajn naturdonojn; kaj por ke li ne falu en tentojn. La princo, vidante lian noblecon kaj lian sincerecon, difinis lin kanceliero de la regno, kaj honoris lin per senlima konfido. La sekreto de lia virta vivo kaj de lia sukceso estis konstanta interŝanĝo de amaj pensoj kun lia patro. Sed li neniel estis libera de la konspiro de la malbonulo. Per la plej teruraj tentoj la malamiko lin tentis: per riĉoj – lian honestecon; per korteganinoj – lian ĉastecon; per flatado de malsinceruloj – lian korsimplecon; per falsaj doktrinoj – lian kredemon al la vero.

– Nu, per priskriboj de tiuj tentoj mi povus distri vin tre longan tempon, sed mi estas por tio tro laca. Post longa kaj laciga vojaĝo mia maljuna, kaduka korpo sopiras al ripozo, kaj mia interno al forgeso en dormo. Pro tio mia historio rapidu al sia fino; kaj viaj pensoj liberiĝu por profita medito. Fine la granda princo revokis la lojalan filon laŭ sia promeso, kaj nomis lin reganto de bela lando. Li kovris lin per honoroj kaj riĉaĵoj, kaj donis al li, kiel edzinon, la plej belan kaj virtan knabinon, kun kiu li vivis en sennuba feliĉeco multajn jarojn, vidante feliĉajn posteulojn ĝis la kvina generacio.

Tiel Lemuel finis sian fabelon, esperante, ke la aŭskultintoj eltrovos ĝian moralan instruon, kaj de ĝi profitos. Ili ne lasis lin longe dubi, almenaŭ pri la unua demando; kaj li eĉ ektimis, ke li faris la celon de la rakonto tro videbla por la plenumado de sia plano. La virinoj, kvankam ili ĝentile dankis lin pro lia “belega historio”, tamen aspektis seriozaj, kaj maltrankvile interŝanĝis demandajn rigardojn. La pigmeo, kiu eble neniam antaŭe silentis tiel longan tempon, ne interĵetante komikajn aŭ malicajn diraĵojn, ekparolis:

– Ho, nobla kolportisto, tio estas ja stranga rakonto; kaj mi demandis min, kion Ajla pensus pri ĝi. Ajla ne amas rakontojn, kiuj celas ŝirvundi ŝian maljunan, malvirtan koron. Ha! ha! Mi tre ŝatas tiajn fabelojn, ĉar ili malhelpas al nia virinaro fariĝi pli malvirtaj, ol ili jam estas.

Responde al tiu insulto, peco da ligno ĵetiĝis al lia kapo, preterflugante ĝin je distanco de malpli ol kvin centimetroj. La petolulo rapide sin klinis kaj, turnante sin al Alkana, incite kriis:

– Ho, mia sageto do pli bone trafis la lokon celitan, ol via kruela ĵetaĵo! Malsaĝulino vi estas, Alkana, tiel konfesante al fremdulo, ke via kulpa koro per ĝi trapikiĝis.

Nemultajn minutojn poste Lemuel sin trovis en malgranda gastoĉambro, kuŝanta sur molaj tapiŝoj. La ĉambro estis lokita apud la kolonejo, ĉirkaŭanta la internan korton, kaj komunikiĝis per kurtena pordo kun la maldekstra koridoro, kiun la vizitantoj trairis unue en la mateno. Lemuel tiom impresis la servistaron, kiel viro multe supera al ordinaraj kolportistoj, ke ili ne volis trakti lin kiel tian kaj lasi lin okupi rapide preparitan sternaĵon en la servistejo. Kuŝiginte la kapon sur sian sakon, li ŝajnigis profundan dormon per aŭdebla, regula spirado. Tamen li streĉe aŭskultis. En la daŭro de unu horo plena silento regis. Nun aŭdiĝis, unue, obtuzaj sonoj de voĉoj, kaj poste kolera parolo de virino. Lemuel duonleviĝis, por pli bone aŭskulti: Ajla revenis kaj akravoĉe riproĉis la servistinojn, precipe pro tio, ke ili kuŝigis la fremdulon en gastoĉambro antaŭ ŝia reveno.

– Vi estas tro malsaĝaj kaj tro kredemaj, – ŝi diris. – Zalmuna ne sciigis al mi ion pri tiu renkontiĝo en Eridu, nek menciis iam la nomon de Jaŝab. Mi ne kredas lian fabelon.

Alproksimiĝantaj piedsonoj aŭdiĝis de sur la marmora planko de la koridoro. Tuj Lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon. Ree li spiradis profunde kaj regule. Mano senbrue forŝovis la pordokurtenon, kaj virina figuro ekaperis en la malfermaĵo, tenante oleolampon super la kapo. Tio estis Ajla. Rigardante kun malplezuro la kuŝantan viron en la daŭro de kelke da minutoj, ŝi sin turnis kaj diris al unu el la servistinoj:

– Nu, mi ne volas veki lin, ĉar en tio oni vidus abomenan rompon de la gastoleĝoj. Tamen, kial li kovras al si la vizaĝon? Mi devos esplori tiun vizaĝon tre zorge morgaŭ matene.

Nelonge poste ĉio silentiĝis. Lemuel atendis ankoraŭ unu plenan horon, streĉante la aŭdon, kaj restante preskaŭ senmove. Fine li leviĝis kaj malplenigis sian sakon, elprenante el ĝi kelke da malgrandaj, lignaj skatoletoj kaj pakaĵetoj per katuno envolvitaj, kaj lampeton el glazurita argilo. Li eliris en la koridoron kaj, tenante per unu mano la sakon kaj la lampon, li palpe serĉis per la alia mano la malfermaĵon, komunikigantan la du koridorojn. Feliĉe li trovis la pordon nefermita. Lia unua celo estis la pordo, el kiu li vidis Omaron kaŝe eliri la pasintan matenon. Lia serĉo iom malfaciliĝis per tio, ke forestis la alta tripieda vazo, kiu en la mateno duone baris tiun enirejon. Sed, zorge mezurinte siajn paŝojn, li ne povis dubi, ke li atingis la ĝustan pordon, kaj eniris. Tuj li vidis strion da lumo elvenantan tra kurtenopordo el apuda ĉambro. Ĉi tiu lumeto videbligis la tripiedan vazon, starantan en la mezo de la antaŭĉambro. Tio estis tre feliĉa cirkonstanco, ĉar, se en la mallumo li renversus la mebleron, la frakasbruo certe malsukcesigus lian tutan entreprenon. (Li ankoraŭ ne kuraĝis eklumigi per silikoj sian lampon, pro la bruo, kiun tio farus.) Singarde li trairis la antaŭĉambron kaj eniris la dormoĉambron de Zalmuna, el kiu la lumo venis.

Lemuel jam vizitadis dum siaj oftaj vojaĝoj en la ĉefaj kulturlandoj multajn belajn domegojn kaj palacojn, sed nenie li vidis tiel ĉarme kaj artiste meblitan ĉambron. Malgraŭ sia malŝato al superflua lukso, kaj la rigida simpleco de siaj personaj gustoj, li ne povis ne senti ravitecon pro la belegeco de la meblaro, kaj la poezieco de la ornamaĵoj. Tamen li ne longe permesis al la belaĵoj, ĉirkaŭantaj lin, okupi liajn pensojn. Ĉiu momento estis por li altvalora; kaj eble li devos longe serĉi, ĝis li trovos tion, pro kio li entreprenis ĉi tiun noktan esploron.

Lian atenton tuj altiris malgranda altaro, staranta ĉe muro, super kiu pendis de la plafono la sola lampo, kiu lumigis la ĉambron. Tiu altaro estis la objekto, per tukoj kovrita, kiun Omar ekrimarkis en la momento, kiam li eliris el ĉi tiu ĉambro. Se Omar tiam havus sufiĉe da scivolemo – aŭ kuraĝo – por esplori la kovritan objekton, tre kredeble la direkto de lia vivo tute aliiĝus.

Sur la altaro vidiĝis bela, per multekostaj gemoj ornamita statueto de la diino Iŝtar, staranta sur kvaronkreska luno, kaj ĉirkaŭita de aro da pli malgrandaj objektoj, tiaj, kiaj figuraĵoj de kolomboj kaj oraj skatoletoj, plenaj de incensaĵo. Vidante tiun altaron, Lemuel nek surpriziĝis, nek malgajiĝis; efektive ekbalanco de la kapo montris, ke li atendis ion similan, kaj ke la trovo estis kontentiga. Ĵetinte rigardon en la banĉambron, li aliris la sigelitan pordon. Tuj kiam li vidis la sigelitan rubandon, eĉ pli granda kontenteco lumigis lian vizaĝon. Senhezite li prenis el sia zono malgrandan ponardon, kaj fortranĉis la sigelon ĉe la malsupro. Eklumiginte per la lampo super la altaro la lampeton, kiun li kunportis, li eniris la sekretan skriboĉambron kaj dokumentejon de Zalmuna.

Ĝi estis sufiĉe vasta ĉambro, kies meblaro kaj ekipaĵo indikis, ke ĝi estas destinita por la okupo de aferulo, krom tio, ke sur unu muro, kovrita per emajlitaj kaheloj, troviĝis brilkolora bildo de granda monstro, la Babela drako. Tiu monstraĵo havis skvamokovritan korpon, kiel serpentego. La antaŭaj kruroj estis panteraj, kaj la malantaŭaj similis krurojn de ia birdego kun grandaj ungegohavaj piedoj. La kapo, portate de longe etendita, serpentosimila kolo, estis ekipita per rekta korno, kaj el ĝia buŝo elstaris duobla lango. Ĉe la fino de longa, skvamohava vosto vidiĝis skorpia pikilo*. En la mezo de la ĉambro troviĝis, krom tablo kaj du seĝoj, aro da aparatoj kaj iloj por fari kaj surskribi tabuletojn kaj cilindrojn. Du longajn murojn okupis deponejoj por dokumentoj kaj ricevitaj leteroj, argilaj kaj papirusaj. Eklumiginte du lampojn, pendantajn de la plafono, Lemuel tuj atakis avide ĉi tiujn deponejojn. La konservejoj estis facilvideble dividitaj en fakojn por skribaĵoj rilatantaj al apartaj aferoj. La unuaj faketoj, kiujn Lemuel esploris, rilatis al komercaj aferoj, kontraktoj, posedaktoj, juristaj dokumentoj ktp. Poste li trovis, sur la sama flanko de la ĉambro, grandan kolekton da cilindroj, surhavantaj la komercan leĝaron de Ĥammu-rabi. Ĉi tiuj objektoj, kvankam interesaj, ĉar ili montris la vastajn komercajn kaj publikajn rilatojn de Zalmuna, tamen ne tenis la atenton de Lemuel, kaj ilin li ne venis serĉi. Li do sin turnis al la alia deponejo, kaj trovis, ke la tuta kolekto sur tiu flanko rilatas al religiaj aferoj en diversaj landoj. Sed la amaso de la skribaĵoj estis granda kaj, pro la diverseco, konfuza. Egiptaj legendoj kaj doktrinaj traktatoj estis tie, skribitaj sur longaj papirusaj ruloj. En du aŭ tri fakoj kuŝis nigre poluritaj ŝtontabuletoj el la landoj Fenika kaj Midjana, kaj en kelke da aliaj granda nombro da tre antikvaj skribaĵoj de la Akkadoj kaj Sumeroj, kiuj estis por li plejparte nekompreneblaĵoj. Fine li eltrovis kun nemalgranda kontenteco tute freŝdatajn skribaĵojn el Babel kaj Elamujo, kiujn li fervore kaj rapide tralegis. Tuj li sciiĝis, ke Zalmuna, sub alinomo Zir-Nana, okupas tre altan kaj honoratan lokon en la pastrinaro, servanta al la diino Iŝtar en Babel. Altaj pastroj, eĉ ĉefpastroj, kies nomojn li rekonis, skribis al ŝi kun profunda respekto; aliaj raportis pri plenumitaj ordonoj.


* Vidu: Friedr. Delitzsch, Babel und Bibel. Fig. 65.


Deko da cilindroj, konservitaj en aparta faketo, tuj ekscitis lian plej vivan intereson, kvankam ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la Sumeroj, kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj en sekretaj komunikoj. Ili ĉiuj komenciĝis jene: – Avel-ilu, Kalu*, al Zir-Nana, Asipit*, saluton... Lemuel povis deĉifri tro malmulte da vortoj por kompreni, eĉ supraĵe, la leterojn, sed li rimarkis en kelkaj el ili la nomojn de “Ijob” kaj “Mag-Mada”, kaj unufojon la nomon “Omar”. Lemuel tuj rekonis en Avel-ilu unu el la plej fanatikaj propagandistoj de la Iŝtar-kulto kaj plej atakemaj malamikoj de la origina, pura Jehova-kredo. Mag-Mada estis malbonfama estro de potenca Ĥaldea bando da rabistoj, kun kiuj li havis jam pli ol unu neamikan renkonton. La kunigo de ĉi tiuj kvar nomoj: Avel-ilu, Mag-Mada, Ijob kaj Omar, kredigis al li, ne sen sento de singratula kontenteco, ke li ne eraris, sed ke li sin trovas sur ĝusta vojo malkovri la veran karakteron de la sorĉistino Zalmuna, kaj malplekti la misteron, kiu ĉirkaŭas la katastrofan malfeliĉon de Ijob.


* Kalu = ĉefpastro aŭ eŭnuko-pastro. * Asipit = profetino aŭ interpretistino de la dia volo.


Zalmuna, do, estas identa kun Zir-Nana, virga sindediĉintulino de Iŝtar, pri kies kvazaŭ fabela beleco viroj ofte parolis kaj kantis. Lemuel neniam vidis tiun faman pastrinon, nek konis iun, kiu iam renkontis ŝin. Laŭ famo Zir-Nana posedis eksterordinarajn psikajn povojn. Ĉi tiu kromnomo ne surprizis lin, ĉar virinoj en altaj pozicioj, sin dediĉante al la diino, ne malofte alprenis religiajn nomojn por kaŝi sian identecon. Lemuel jam antaŭe eltrovis ĉe bestofoiro en la lando de la Ŝebaanoj, ke Zalmuna estas adoratino de rabistaro, kiu vendis tie brutaron de aparta raso. Suspektante, ke la brutoj estas, aŭ estis, propraĵo de Ijob, li faris pluajn esplorojn, kaj eltiris el ebria ano de la bando da rabistoj konfeson, ke tiel estas, kaj ricevis plue informon, ke foje, antaŭ kelke da monatoj, li portis leteron de sia estro al Zalmuna. Ion plu la viro ne volis malkovri. Tamen tiu eltrovo tiam decidigis Lemuelon daŭrigi sian esploron kaj por tiu celo viziti Betraĥon.

Lemuel metis la cilindraron en sian sakon kun la intenco, kiel eble plej baldaŭ iri al amiko, nomita Sahiba, loĝanta apud Eridu, por peti lin traduki la antikvan skribaĵon. Eble li trovis ion multe pli gravan ol li esperis trovi. Sahiba estis ermito, sed samtempe spirita estro de kunularo, nomita “blankvestuloj”. Li estis profundeklera homo, kvankam strangulo, sed tute honesta pri iom fantazia kredaro. Konfesante, almenaŭ ne neante kredon al Jehova, li ankaŭ asertis, ke estas eble per sindetenado kaj korpureco, kaj post plenumado de aparta ritaro atingi ian mistikan unuecon kun malsupera diaĵo, kaj partopreni lian spiriton. Per tio li kaj aliaj “blankvestuloj” kredis ne nur, ke ĉiuj iliaj pekoj pardoniĝos, sed ke ilia pekemeco por ĉiam elradikiĝos. Tiu kredo allogis ne malmultajn, bonintencajn virojn, al kiuj naŭzis la neesprimeble malpura idolkulto de ilia tempo*. Sendube la origino de tiu kredo estis malklara memoro de la popolo pri la longe promesita Savonto.


* Aŭtentika.


Ekkrio de koko nun memorigis al Lemuel, ke li jam pasigis tro longan tempon en la skribejo de Zalmuna. Anstataŭiginte la forprenitajn cilindrojn per aliaj, simile aspektantaj, kaj estinginte la pendajn lampojn, li eliris el la ĉambro kaj zorge reordigis la pordajn kurtenojn, tiel, ke oni ne tuj povis rimarki la entrudon. Ne multajn minutojn poste li ŝteliris el la domo. Matena krepusko kaj profunda silento ankoraŭ regis en la urbeto. Evitante kiom eble loĝejojn kaj multuzatajn vojojn, li atingis nerimarkite la domon de Omar kaj sian propran ĉambron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.