La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRO IŜTAR

Aŭtoro: Heinrich August Luyken

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI

Pluaj insidoj

Omar ree estis sola. Li frotis al si la frunton, kaj reve rigardis la florbedon, kiu servis al Zalmuna kiel objekto por ŝia duba alegorio. Multaj diversaj pensoj trapasis lian kapon, kaj konfliktaj emocioj – lian koron. Ĉu li ricevis la certecon, kiun li serĉadis? Li timis honeste respondi al sia propra demando. Dum li pesis la “por – kaj – kontraŭ”, du sentoj regis lin: ĝojo pri la nepridubebla, ama rigardo, kiun li vidis en ŝiaj okuloj; kaj obtuza, sed insistema timo, ke la certeco pri ŝia amo al li igas lian animbatalon ankoraŭ pli furioza – kaj eble senutila.

La amikaro jam malaperis el la parko. Tion li ne bedaŭris, ĉar li ne sentis inklinon babili kun iu. Li do vagis tra la ĝardeno, admirante la plaĉan aranĝon de la florbedoj kaj de la fremdlandaj kreskaĵoj, kaj rigardante de malproksime la imponajn konstruaĵojn de la reĝa palaco. Subite li aŭdis voĉon, ne tute fremdan, alparoli lin. Turninte sin, li ekvidis Ilu-ttian la iom misteran kunvojaĝanton de antaŭ nelonge. Ĉi tiu, kortegane vestita, per mantelosimila, longa tuniko kun oraj ornamaĵoj, salutis Omaron kun ŝajne bonkora, facila familiareco:

– Ho, Omar, vidi vin ĉi tie, en mia favorata mensripozejo, donas al mi grandan plezuron. Mi deziras gratuli vin pri la rimarkinda favoro, kiun vi trovis en la okuloj de la reĝo, kaj pri la bonvolo, kiun portas al vi la sinjorino Zalmuna, la Belulino. Admirinda virino ŝi estas, nobla kaj larĝanima! Mi estis inter la sekvantaro de la reĝo, sed mi vidis, ke vi ne rimarkis min.

Post konvena saluto de Omar, Ilu-ittia diris plue: – Vi ĵus rigardis la palacon de ekstere. Se vi deziras trairi kelkajn el la plej luksaj apartamentoj de la reĝo, al kiuj oni ordinare ne allasas fremdulojn, mi tre volonte kondukos vin, kaj ŝatos tian okazon kiel honoron.

Kvankam Omar ne povis facile liberigi sin de la nefavora impreso, kiun Ilu-ittia faris sur lin ĉe ilia unua renkonto, li ne povis ne admiri la ĝentilan, korteganan mienon de la komplezema viro. Se la bonkoreco kaj la ĉarma ĝentileco de Ilu-ittia ne estis tute sinceraj, ili certe estis treege lertaj ŝajnigaĵoj, kapablaj trompi ĉiun nesuspektemulon, nekutimintan al kortegaj artifikoj kaj manieroj. Ĉar do la propono de Ilu-ittia estis nature alloga, Omar akceptis ĝin kun plezuro kaj kun dankesprimo.

Ilu-ittia estis bonega gvidisto. Tre klere kaj per bele frazitaj paroloj li klarigis al Omar multajn vidindaĵojn. Senĝene kaj sen malhelpo de iu, ili iris de unu impona kaj lukse meblita ĉambraro al alia. Servistoj kaj oficistoj ĉie montris al ili grandan respekton, kaj tenis sin aparte. Famo pri multaj mirindaĵoj de la reĝa palaco atingadis la plej malproksimajn limojn de la Babela imperio kaj fremdajn landojn; sed efektiva vido kaj deproksima esploro sub lerta gvidado de kortegano, ŝajne konanta ĉiun anguleton de la granda konstruaĵo, estis por Omar afero multe pli miriga kaj interesa, ol li antaŭe povus imagi. La tuta lando Babela kaj ĉiuj konataj fremdlandoj ŝajne kontribuis el siaj plej bonaj trezoroj al la konstruado kaj ornamado de loĝejo, inda je potenca reganto de vasta imperio. Tre lukse kaj bele ornamitaj mebloj kaj malŝpara parado de multekostaj dekoracioj montris, ke la reĝoj estis riĉaj patronoj de la artoj. Multaj multspecaj murskulptaĵoj vidigis, ke ili estis fieraj pri siaj militaj sukcesoj, kaj piaj adorantoj de siaj dioj. Kiam la du viroj eliris el la palaco en la ĝardenon, Ilu-ittia diris:

– Supozeble la reĝa ĉevalejo, la azenejo kaj la bovejo estos por vi ne multe malpli interesaj, ol la palaco mem, ĉar ili enhavas la plej belajn bestarojn kie ajn troveblajn. Sed, por esti tute verema, mi devas mencii unu escepton. Antaŭ du tagoj, vojaĝante de Uruk ĉi tien, ni trafis tre belan kaj amindan knabinon, rajdantan sur la plej bela kaj la plej forta azeno, kiun mi iam vidis. Ĝi estis preskaŭ arĝenteblanka, kaj mi tre dubas, ĉu troviĝas tia belulo en la tuta reĝa azenejo. La knabino estis akompanata de bonekonata juna Urukano, kiu, oni diras, fariĝis estro de unu el la plej maltimaj Ĥaldeaj rabistaroj. Jam ĉirkaŭas lin nimbo de mirrakontoj. Cetere, la reĝo bezonas novan intendanton por sia ĉevalejo, kaj ĉefekonomon super aro da disaj reĝaj bienoj. Tiu oficisto havus princan rangon. Nenio donos al mi pli grandan plezuron, Omar, ol montri al vi morgaŭ aŭ postmorgaŭ tiujn vidindaĵojn. Hodiaŭ bedaŭrinde mi ne povos, ĉar mi devos ĉeesti, laŭ aparta ordono de la reĝo, la solenan ceremonion en la templo de Merodaĥ, pri kiu sendube vi jam aŭdis.

Omar jam estis tiel ĉarmita de la eleganta kortegano, ke li tuj volonte akceptis la proponon. Per tio kuraĝigite, Ilu-ittia petis Omaron akompani lin al la templo, aldirante:

– Tio estos tre grava, historia okazo, kiu certe estos tre interesa por viro, kiel vi, kion ajn vi pensas pri la kredo de la homoj, kiuj partoprenas en la ceremonioj. Mi ankaŭ rigardas multajn tiajn aferojn el aparta vidpunkto de liberpensulo. Ĉar vi neniam antaŭe vidis tian solenan ceremonion, precipe tian brilegan ceremonion, mi forte konsilas al vi veni. Mi povos montri al vi kelke da pli-malpli sekretaj aferoj, ĉar mi povos sen ies malhelpo trovi enirejon al preskaŭ ĉiuj partoj de la templo. Tre verŝajne la sinjorino Zalmuna ankaŭ estos tie.

Al Omar, unuapense, malplaĉis ĉi tiu propono, kaj li ĝentile, sed iom heziteme malakceptis ĝin. Admona sento, ke sekreta vizito al idoltemplo kaj ĉeesto ĉe mistikaj ceremonioj ne akordas kun liaj principoj, maltrankviligis lin. Aliflanke instigis lin iri natura scivolemo kaj deziro observadi la pli kaj pli misteriĝantan virinon, kiu tiel plene ensorĉis lian koron. Ilu-ittia parolis ŝajne sen artifiko, sed konsentige kaj kun kelka aplombo de viro, kiu estas certa, ke li sukcesos. Omar fine cedis. Trapasinte la parkon kaj kelke da belaj stratoj, ili atingis pordegon kaj antaŭkonstruaĵon, dediĉitajn al Iŝtar, kiuj formis alirejon al vasta korto, en kiu staris la granda templo de Merodaĥ. La muroj ĉe ambaŭ flankoj de la alirejo estis ĉirkaŭ kvardek futojn altaj, kaj estis kovritaj interne per dekkelke da vicoj da brile kolorigitaj kaj glazuritaj platoj kun desegnaĵoj, reprezentantaj alterne unikornon kaj drakon. La templo mem, same kiel la reĝa palaco, estis pli rimarkebla pro grandegeco kaj masiveco, ol pro beleco. Ambaŭ konsistis el vastaj, brikaj masoj, ĉirkaŭitaj per same masivaj muroj. Videble oni pensis iom malpezigi la aspekton, kaj malseverigi la unutonecon de la tuto per pilonoj kaj per malgrandaj turoj sur la muroj je regulaj interspacoj.

Alproksimiĝante el flanka strato al la pordego de Iŝtar, Omar kaj Ilu-ittia vidis longan procesion da pastroj kaj akolitoj, solene portantaj statuojn de dioj. En tiaj festaj okazoj la statuoj kutime estis portataj tra la apudaj stratoj por adoro de la popolamaso. La larĝan “Strato de la Procesio” plenigis densa amaso da homoj, kiuj devis kontentigi sin per rigardo al la sanktaj statuoj; eniro en la templon estis permesata nur al privilegiuloj. La du viroj eniris la templon per flanka pordo sen kontraŭstaro de la gvardianoj. La kortegano tuj kondukis sian novan amikon en unu el la multenombraj flankaj ĉambroj, longan kaj mallarĝan, kaj, elpreninte el ŝranko du blankajn, pastrajn mantelojn, proponis unu al Omar. Ĉi tiu instinkte retiriĝis. Sin vesti per idolpastra vesto, estis pli, ol li antaŭvidis. Ilu-ittia serene ridetis:

– Kial do ne, Omar? – li demandis milde, – portado de pastra mantelo neniel transformas vin en pastron; ne pli, ol vestado per mallibereja kitelo farus el vi krimulon, aŭ surmeto de funebra vesto rabus al vi amatan parencon. Ĉi tiuj senkulpaj vestoj evitigos al ni ĝenaĵojn kaj tempoperdon. Estu prudenta.

Por ne ofendi sian afablan kondukanton, Omar cedis, sed kun maltrankvila spirito. Ili eniris luman, de kolonejoj ĉirkaŭitan korton en la mezo de la multampleksa templa konstruaĵaro. La kvar muroj estis ornamitaj per belaj kaheloj, prezentantaj per brilaj koloroj flordesegnojn kaj leonojn, paŝantajn kun majesta digno. La fono de la bildoj estis blua; la leonoj mem flavaj; kaj laŭlonge de la supra kaj malsupra randoj vidiĝis blankaj rozetoj kun flava centro. En la kolonejoj kaj en la korto regis viva dismoviĝado, tamen kun preskaŭ mistera senbrueco. Subite fariĝis, en la mezo de la korto, larĝa pasejo inter la amaso da homoj, tra kiu, momenton poste, iris solena procesio. Ĝin antaŭiris vico da akolitoj, portantaj sanktajn figurojn aŭ fumiĝantajn incensilojn. Post la akolitoj venis tri patesi aŭ ĉefpastroj, kaj post ĉi tiuj majeste paŝis la reĝo en ĉefpastra vesto, sekvate de sia filo, la princo, enkondukota en la misterojn de la dieco, kun klinita kapo kaj grava mieno. Ilin sekvis longa vico da pastroj kaj pastrinoj. La finon de la procesio formis dua aro da akolitoj, portantaj statuetojn de malsuperaj diaĵoj.

Tuj post la preterpaso de la procesio Ilu-ittia kondukis Omaron rapidpaŝe tra koridoroj kaj longformaj ĉambroj, tralaborante al ili vojon tra amasoj da pastroj, temploservistoj, gvardianoj, korteganoj ktp. Fine ili sin trovis en alta galerio, donanta vidon sur ĉambregon, en kiu unu parto de la solena ceremonio jam komenciĝis. Malfeliĉe la galerio estis jam tiel plena de homoj, ke ili ne povis atingi la balustradon. Ili do rapidis for, ree trairante labirinton da pasejoj kaj ĉambroj, al la kontraŭa parto de la ĉambrego, kie prosperis al ili havigi al si oportunajn vidlokojn.

En densa amaso da lukse vestitaj altranguloj, pastroj kaj pastrinoj regis solena silento. Apud la kontraŭa ekstremaĵo de la salonego sidis la reĝo sur masiva, ortegita trono, starigita sur marmora estrado, sub alta baldakeno. Antaŭ la trono, je kelka interspaco, staris granda neprofunda pelvo el polurita latuno, duonplena de akvo*. En la momento, kiam Ilu-ittia kaj Omar ekokupis la lokojn apud la balustrado, la juna princo elpaŝis senvesta el tiu pelvego. Tuj du senbarbaj pastroj* kun rondformaj, razitaj kapoj alproksimiĝis al li, kaj sanktoleis lian tutan korpon per speciale preparita bonodora timianoleo. Dume du vicoj da pastroj, starantaj ĉe ambaŭ flankoj de la pelvego, svingadis fumiĝantajn incensilojn, kaj kantis sorĉokantojn en antikva Sumera lingvo. Post la sanktoleado du aliaj pastroj* aliris kaj vestis la princon per blanka mantelo, kaj zonis lin per ora zono, dum tria pastro donis al li oran pokalon, enhavantan vinon fortigitan per spicaĵoj. Trinkinte tion, la princo ricevis de unu el la pastroj oran pladon, ornamitan per multaj brilaj gemoj, sur kiu brulis forte odoranta incenso. Tiun incensujon li portis malrapide kaj solene al altaro, staranta en la mezo de la ĉambrego, kaj demetis ĝin sur la supraĵon. Farinte tion, li ekgenuis kaj sufiĉe laŭte preĝis:

* La akvo en tiu ceremonia pelvego estis ĉerpita el la rivero Tigris; ĝi estis antaŭe sanktigita per trempiĝo en ĝin de brulanta torĉo. * pasitu = oleoŝmiristoj. * Kali = eŭnukoj-pastroj.

– Ho, Marduk, sinjoro de la lando, potenculo, ĉiupova, unika, perfekta, altega heroo, kiu restas senŝanĝa; ho, Marduk, gloregulo!

Kiel lazurŝtono estu mia vivo altvalora en viaj okuloj; ĝi ricevu kompaton.

Kiel oro, ho mia dio, ho mia diino, estu kun mi prospero.

En la buŝo de la popolo mi estu benita.

Kiel la ĉielo lasu min brili inter la sorĉaĵoj, kiuj min ĉirkaŭas; kiel la tero lasu min brili en la mezo de malbonaj sorĉoj.

Kiel la koro de la ĉielo lasu min brili, kaj detruu la povon de miaj pekoj.

Ho mia dio, miaj pekoj estas sepoble sep. Pardonu miajn pekojn.

Ho mia diino, miaj pekoj estas sepoble sep. Pardonu ilin, por ke mi povu servi al vi en humileco*.


* Aŭtentika preĝo, multe mallongigita.


En la daŭro de kelke da minutoj, dum kiuj la princo restis surgenue, profunda, preskaŭ peza silento plenigis la ĉambregon. Ĉiuj kapoj estis adorklinitaj. Omar ne povis ne senti, ke multaj koroj tie estas regataj de religiaj emocioj, sinceraj kaj profundaj, kiom ajn eraraj. Li mem sentis sin strange kortuŝita, kunsente solenigita. La princo leviĝis de antaŭ la altaro, kaj, sekvate de nur tri pastroj – laŭ aspekto ĉefpastroj – eliris tra peze kurtenita pordo en ĉambron, super kiu Omar kaj Ilu-ittia staris. Ĉiuj aliaj personoj en la ĉambrego postrestis, senmove daŭrigante sian silentan, mediteman sintenon. Ilu-ittia informis Omaron, ke la princo, kune kun la ĉefpastroj, eniris la plejsanktejon de la templo, en kiun eniri estas permesate nur al la ĉefpastroj kaj la persono, enkondukota en la misterojn.

– En tiun misterejon, – li aldiris, – mi ne povas vin konduki, ĉar ĝi havas nur unu enirejon. Sed okazas alia, eĉ multe pli interesa afero en apuda turotemplo. Multaj scivolemuloj elspezus multon por permeso ĉeesti; kaj ne malmultaj piuloj eble fordonus la dekstran manon, por vidi ĝin. Venu; mi konas sekretan, sendanĝeran observejon.

Omar obeeme sekvis, sed ree ne sen konsciencaj duboj. En la tuta daŭro de la tempo, kiam li portis la pastran mantelon, stranga maltrankvilo premis lin. Ju pli li sentis sian antaŭan abomenon kontraŭ la idolkulto malfortiĝi; ju pli li sentis sin impresita de la spirito de sincera adoremo, reganta ĉirkaŭ li, des pli li sentis inklinon maldaŭrigi tiun entreprenon kaj forkuri. Tamen li ne posedis sufiĉe da volpovo sukcese batali kontraŭ la deziroj, kiuj antaŭe instigis lin akcepti la proponon de la Babelano, kaj kontraŭ lia subtila influo.

Ili eliris do el la templo de Merodaĥ, kaj trapasis korton al granda turotemplo*, staranta aparte, sed videble formanta parton de la tuta, vasta konstruaĵaro. La vidaĵo antaŭ ili estis tre bela kaj impona. Sep grandegaj, kvadrataj kaj diverskoloraj etaĝoj, kvazaŭ ŝtupegoj, formis tre altan, piramidosimilan konstruaĵon, kronitan per ortegita kupolo. Aliro de unu vico al alia fariĝis per deklivaj pasejoj. La sep etaĝoj estis ornamitaj per brile kolorigitaj kaheloj kun longaj vicoj da paneloj, similaj al fenestregoj. En la brila sunlumo la tuta turotemplo aspektis kiel grandega juvelo. El la sep etaĝoj nur du havis ĉambrojn, la kvina kaj la sepa; la aliaj estis masiva, aŭ preskaŭ masiva, masonaĵo. La korto inter la temploj estis en tiu momento tre kvieta; nur tri aŭ kvar blankevestitaj pastroj, ŝajne en profunda medito, trairis ĝin.


* Zikkurati = pinto.


Ilu-ittia kaj Omar supreniris la deklivojn ĝis la kvina etaĝo, kaj, pasinte tra preskaŭ nerimarkebla pordeto en unu el la paneloj, eniris malgrandan ĉambron, unu el kvar vicoj da flankaj ĉambroj, ĉirkaŭantaj centran kapelon. La ĉambreto estis senluma, krom pro strio da lumo, envenanta tra ventotruo apud la plafono. Ilu-ittia zorge palpis laŭlonge de muro, kaj post iom da tempo trovinte platon el ŝtono, kiun li serĉis, premis per la tuta pezo de sia korpo kontraŭ ĝin. La ŝtono cedis, turniĝis sur pivoto, kaj malkaŝis sekretan, tute senluman pasejon. Ambaŭ viroj eniris tiun pasejon, kaj senbrue refermis la malfermaĵon. Poste ili supreniris mallarĝan, krutan ŝtuparon, kondukantan tra la alie masiva masonaĵo de la sesa etaĝo al la sepa. Ilu-ittia antaŭiris, kaj Omar mirante sekvis. Ankoraŭ pli alten ili grimpis en la mallumo, nun sur preskaŭ vertikala ŝtupareto kun gvidstangoj, tre singarde palpante, ĝis ili atingis malgrandan plataĵon, apenaŭ sufiĉe larĝan por du personoj.

– Tio estas nia celo, – flustris la Babelano. – Ni trovas nin ĉi tie interne de unu el kvar tre dikaj, altaj kolonoj, starantaj en la sanktejo de la sepa etaĝo, kiuj subtenas la plafonon kaj la oran kupolon super ĝi. Ĉi tie ni povos rigardi de supre la okazontaĵojn en la plej sankta loko, dediĉita al Sin kaj Nana*. Mi venis ĉi tien kiel konfidato de la reĝo, por observi kaj poste raporti.


* Sundio kaj Iŝtar, diino de la luno.


Dirante tion, li palpe serĉis ion sur la muro ĉe alto de la ŝultroj, kaj post nelonge eltiris du kojnoformajn ŝtonojn, kiuj ekstere formis parton de la skulptitaj kapiteloj de la kolonegoj. La truoj, tiamaniere faritaj, donis vidon sur la ĉefajn partojn de la ĉambro, sen danĝero por la rigardanto esti rimarkata de iu malsupre.

La kapelo estis senfenestra kaj nur duone lumigita per kvarlampa kandelabro, staranta en la mezo. Krom tio la ĉambro estis plena de ebriiga fumo, elvenanta el du incensujoj sur oraj tripiedoj. Post iom da tempo Omar povis distingi la diversajn objektojn en la sanktejo. Inter du kolonoj staris bela, ora kuŝejo, subtenata de du figuroj de kaŭrantaj leonoj. Antaŭ la kuŝejo, apud la kapoj de la leonoj, staris la tripiedaj incensujoj. Sur la kanapo, kovrita per leopardaj feloj, kuŝis virino, ŝajne dormanta. Ŝi estis vestita per blanka, tre malpeza, preskaŭ diafana drapaĵo, kaj ŝia staturo, kiom oni povis vidi en la duonlumo, estis rimarkinde bela, kaj ŝia pozo nature gracia. La kapo de la virino kuŝis sur kuseno, kiun ŝiaj displektitaj, ruĝebrunaj haroj abunde kovris. Ili aspektis en la ardo de la kandelabro kiel fluida kupro.

En la momento, kiam Ilu-ittia kaj Omar ekrigardis ŝin, neniu alia persono estis videbla en la kapelo, en kiu regis silento, tiel strange mistera, ke kontraŭ lia volo ia solena timo ekposedis Omaron. – Ĉu li estas vidanta, – li demandis sin, – aŭ vidonta ion, kiun li devus ne vidi? Fikse, sciavide rigardante la kuŝantan figuron, malsupre – dormantan kaj tamen ne aspektantan, kiel en natura dormo – li ne povis ne rilatigi ŝin en la pensoj al Zalmuna, kiom forte ajn li penis forpuŝi tiun malagrablan ideon.

Ilu-ittia flustris: – Tio estas Zir-Nana, pastrino de eksterordinaraj kapabloj kaj beleco. Multaj vidas en ŝi la teran edzinon de Merodaĥ. Ŝi estas en sorĉodormo; kaj oni atendas sortodivenon pri Ilu-Zat, la princo, malkaŝotan al ŝi de la dio.

Omar parolis tre mallaŭte: – Se vi ne nomus ŝin Zir-Nana, mi preskaŭ pensus, ke ŝi estas Zalmuna.

– Silentu, – diris Ilu-ittia, – jen envenas la pastroj – sorĉistoj. Aŭskultu.

En la sama momento ekaŭdiĝis el ĉambreto, malantaŭ la kuŝejo, mallaŭtaj, melodiaj sonoj de muziko, religie solena. Du aŭ tri liroj kaj sama nombro de kaninstrumentoj ludiĝis kun akompano de plendaj kaj kortuŝaj harpakordoj. La molaj tonoj ŝajne estis en plena harmonio kun la sceno antaŭ la rigardantoj; kaj Omar havis la senton, kvazaŭ la muziko estas sonĝopreĝo de la dormanta virino. Post kelka tempo envenis de la kontraŭa flanko tri altrangaj, grandioze vestitaj pastroj, kiuj stariĝis inter la kandelabro kaj la incensujoj, dum amaseto da aliaj pastroj, ankaŭ lukse vestitaj, senbrue plenigis la spacon inter la kvar kolonoj kaj la muroj. Levinte la manojn en preĝa pozo, kaj fervore rigardante la ortegitan plafonon, unu el la altranga trio preĝis:

– Patro, tolerema kaj plena de pardonemo, kies mano subtenas la vivon de la tuta mondo, unuenaskita, ĉiopova.

Kies koro estas vasteco, kiun neniu povas sondi.

Kiu en la ĉielo estas superega?

Vi sola estas superega.

Rilate vin, via volo koniĝas sur la tero; kaj la spiritoj malsupre kisas la grundon*.


* Aŭtentika.


Bonvolu favorkore sciigi al ni pere de la senmakula sanktulino, via tera edzino, la destinon de la princo Ilu-Zat.

Vi en la ĉielo konas lian koron. Lia amo al princino en la lando Asiria ne estas kaŝita antaŭ viaj ĉionvidantaj okuloj.

– Diru, ho Dio, reĝo de la ĉielo, diru, ĉu la deziro de lia koro kondukos al feliĉo. Diru, ĉu edziĝo pligrandigos la gloron de la regno, kiu honoras vian nomon.

– Parolu, ho donanto de konsiloj!

Ree solena silento regis en la sanktejo. Post kelke da minutoj unu el la tri ĉefaj pastroj paŝis antaŭen, sin klinis super la kuŝantan virinon, kaj fikse rigardis de proksime ŝian vizaĝon. Ĉe mansigno de li, la du aliaj pastroj, liaj kolegoj, ankaŭ alproksimiĝis kaj sin klinis super ŝin.

Tiam Zalmuna, alinomita Zir-Nana, ne malfermante la okulojn kaj restante senmova, ekparolis mallaŭte, sed sufiĉe aŭdeble, tiel, ke la aŭskultantoj en la kaŝejo povis kompreni preskaŭ ĉiun vorton. Ŝi parolis unutone, per mallongaj frazoj, interrompitaj de pli-malpli longaj paŭzoj:

– Princidino estas malalta prezo por vasta regno... Mi vidas belajn princinojn en malproksima lando de eterna sunbrilo... en riĉa lando, trafluata de sankta, fruktodona rivero*. Vera amo estas kreaĵo de la diino de la amo mem... Ve al ĉiuj intriguloj!


* Egiptujo.


Du el la tri pastroj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Sur iliaj sagacaj vizaĝoj aperis konsterno kaj akra ĉagreno. Unu el ili maltrankvile ekrigardis malantaŭen al la amaseto da pastroj en la profundo de la ĉambro; sed ŝajne la voĉo de Zalmuna ne atingis ilin. Ilu-ittia subridis. Unu frazo de la virino frapis Omaron, kaj igis lin demandi al si: – Ĉu mia amo estas vera amo kaj sekve dioinspirita? – Sed la penso apenaŭ traflugis lian kapon, kiam Zalmuna plue parolis:

– Volas dio, ke ĉiu homo memstare pensu... kredu... amu. Li malkonsentu esti nutrata per kulereto... Ĉu la princo estos feliĉa? Mi vidas fluojn da larmoj kaj mi aŭdas ĝemojn... pro intrigemuloj. Sed li estos feliĉa en vivo estonta, se nur... lia spirito serĉos unuecon kun la spirito superega.

Zalmuna ĉesis paroli, sed restis senmova. Iom poste la tri pastroj sin retiris gravamiene en apudan ĉambreton, por interkonsiliĝi pri la enigmaj eldiroj, ĵus aŭditaj; kaj aro da virinoj, hierodulinoj, envenis, por servi al la vekiĝonta pastrino.

– Ni devas nun senprokraste reiri, Omar, – flustris Ilu-ittia, – antaŭ ol kunveno okazos en la sanktejo malsupre, en la kvina etaĝo. Ne estus tiam facila afero nerimarkite eliĝi el la sekreta pasejo. Volu do singarde malsupreniri la ŝtuparon, dum mi remetas la ŝtonojn.

Tre malvolonte Omar obeis. Lia cerbo preskaŭ ŝanceliĝis. Li oferus multon por eblo resti tie kaj atendi la vekiĝon de la mistera virino; sed li ne kuraĝis sciigi al Ilu-ittia sian deziron. Per ĉiuj fibroj de la animo li ankoraŭ volis alkroĉiĝi al la jam iom post iom malaperanta espero, ke la virino tie malsupre, kuŝanta sur la ora kuŝejo, ne estas Zalmuna, la sola celo de lia superreganta pasio; ke Zalmuna ne estas adorantino, pastrino de Iŝtar, de malmorala diino. La necerteco fariĝis pli kaj pli freneziga. Kiel ajn furioze li forpuŝis la penson, li ne povis ne konfesi, ke la aspekto de la virino, kvankam neklara, tamen estas la aspekto de Zalmuna, kaj ke la voĉo, kvankam nenatura kaj kaverneca, tamen tre similas ŝian voĉon. – Sed aliflanke, ĉu povas esti, ke Zalmuna, prudentulino, vidas en si homan edzinon de la plej alta diaĵo? Kiel tia, ŝi ja neniam povus fariĝi ies edzino en la ĝusta signifo de la vorto*. – Ĉu do Zalmuna faris el li nur ludilon? Nekredeble!


* Virgulinoj, sin dediĉinte al dumviva servo al Iŝtar, kelkafoje fariĝis nominalaj edzinoj de nobeloj. En tia okazo ili donis al siaj edzoj kromvirinon, konservante mem la virgecon.


Ĉi tiuj turmentaj demandoj okupis la pensojn de Omar, kiam li malrapide malsupreniris sur la ŝtuparo en la mallumo. Estis mallumo ankaŭ en lia animo. Maldolĉeco kaj malkontenteco pri si mem plenigis lian koron. Akre li riproĉis sin pro nedecidemo kaj senkuraĝeco, pro manko de vireco en batalo kontraŭ pasio, kiu, li ne povis ne sentadi, estas malinda je li. Kaj tamen, malgraŭ ĉio, li ankoraŭ penis kredigi sin, ke li eraris, ke tia dolĉa, noblaspekta virino ne povas tiel kruele trompi lin.

– Ne, ne, – li diris al si, – tio ja ne povas esti.

La du viroj atingis la korton antaŭ la templo de Merodaĥ. Omar aspektis malgaja kaj enpensa, kaj videble malinklina paroli. Ankaŭ Ilu-ittia estis enpensa, kaj lia kutima, gaja babilemo ŝajne forlasis lin. Li do, ignorante la seriozecon de la kunulo, ĝentile senkulpigis sin per tre urĝa afero en la reĝa palaco, pro kiu li nepre devis forrapidi. Li alvokis temploserviston, kaj ordonis al li konduki Omaron, kien ajn ĉi tiu deziros iri.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.