La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRO IŜTAR

Aŭtoro: Heinrich August Luyken

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII

Lemuel kaj Adaha

Decas, ke ni nun demandu al ni, kio okazis al Lemuel, de kiam li foriris de Betraĥ al Eridu. Sed sufiĉas por la malvolviĝo de nia historio, renkonti lin ie inter Ur kaj Uruk sur la vojo al Babel. Sahiba, la ermito, volonte tradukis por li la kulpigajn cilindrojn, kaj skribis kopiojn de la traduko sur freŝaj tabuletoj.

El tiuj korespondaĵoj tre klare evidentiĝis, ke Zalmuna ne nur aranĝis kaj kontrolis la samtempajn invadojn de la Ĥaldea kaj Sabaana rabistaroj kontraŭ Ijobon, sed ankaŭ sekrete difektigis la ĉefajn angulkolonojn de la domo de Lotan, la plej aĝa filo de Ijob, kun la celo kaŭzi ĝian disfalegon ĉe la unua uragano el la dezerto. Ĉu ŝi efektive iniciatis la tutan konspiradon, tion li ne povis konkludi el la leteroj, sed tio ne estis elbarita.

Trapasinte la antikvan urbon Ur, li trafis areton da malpli rapide rajdantaj vojaĝantoj, irantan al Uruk. Du el ili estis Babelanoj, konatoj de Lemuel. Ili estis anoj de sekreta societo, kies ĉefa celo estis subfosi la superregan povon de la reakcia, hereda ĉefpastraro, kaj detrui ĝian velkigan influon sur la politikon de la lando. Per tio oni esperis enkonduki pli liberan regadon, jam ekzistantan en Asirio; kaj fine, perforte forigi – per sanga revolucio, se necese, – la fremdan dinastion de la Kasidoj.

Sciante pri la malamo de Lemuel kontraŭ la Babela pastraro kaj pri lia radikalismo, ili ĝoje salutis lin. Unu el la Babelanoj ekkriis:

– Lemuel! Se miaj okuloj ne trompas min! Vi estas ĝuste tiu viro, kiun ni bezonas, kaj pri kiu ni interparolis antaŭ nur kelke da momentoj.

Konfidence ili malkaŝis al Lemuel la ĉefajn aferojn de sia konspiro, kaj penis konsentigi lin aliĝi al ilia societo, promesante al li eminentan pozicion en ĝi. Sed ili tre malĝuste taksis la komerciston. Lemuel dankis ilin pro ilia konfidenco, sed firme malkonsentis:

– Vian asocion, – li diris, – mi jam konas, kaj viajn celojn. Mi ankaŭ jam havas pli ol supozeton pri la fendo ekzistanta en la pastraro; pri la reformemaj tendencoj de unu partio, kaj la reakciaj inklinoj de la alia. Mi ankaŭ scias, ke tamen la ĉefa celo de ambaŭ partioj estas fortordi la absolutan – almenaŭ nominale absolutan – povon for de la reĝo. Volonte mi helpus ŝanceli la potencon de la pastraro kaj de la reĝo, sed, sinjoroj, viaj armiloj ne estas miaj armiloj, nek viaj celoj – miaj. La pastroj Asiriaj, same kiel la pastroj Babelaj estas miaj malamikoj, ĉar ili estas malamikoj de la Eternulo kaj de Liaj adorantoj. Mi do ne povas helpi al unuj kontraŭ la aliaj. Sed en viaj klopodoj, kondiĉe ke ili estas pacaj, malpezigi la sorton de la subpremitaj mizeruloj en la lando, mi fervore partoprenos. Sangoverŝado neniam kondukos al la feliĉo de popolo. Almenaŭ, – li aldiris post momento, – elprovu antaŭe ĉiujn aliajn rimedojn.

La diskutoj sur la vojo pri tiu temo fariĝis akraj, sed ne maldolĉaj. La kontraŭuloj de Lemuel povis kompreni nek liajn altajn idealojn, nek la neprofitemecon de liaj, ĝis nun unuopaj klopodoj. Fine ili ĉiuj konsentis amike labori kune interne de la limoj de la komunaj celoj.

La posttagmezo pasis, kaj la vespero alproksimiĝis. Subite unu el la vojaĝantoj ekkriis:

– Ho, rigardu! Jen estas knabino, sola kune kun ĉevalo kaj azeno. Ne; ŝi ne estas sola; jen sub arbo kuŝas viro, ŝajne vundita.

Kiam ili sufiĉe alproksimiĝis, Lemuel rekonis en la knabino, kun granda surprizo, Adahan. Tuj li konjektis, ke lia ruzo malkovriĝis, kaj ke grava danĝero minacas Omaron kaj lin mem. Sed kion signifas la ĉeesto de fremda, vundita viro? – li demandis sin kun kreskanta surprizo.

Ĉe la neatendita apero de la fidinda amiko la koro de Adaha eksentis senŝarĝiĝon, kiun imagi estus pli facile ol priskribi. Sekvante la rigardon de Lemuel, kaj vidante en ĝi miron, ŝi konfuziĝis. Tio ankoraŭ pligrandigis la surprizon de la bonkora komercisto. Tamen li ne perdis sian kutiman egalanimecon. Sin turnante al siaj kunvojaĝantoj, kiuj rimarkis kun miro ĉi tiun interŝanĝon de rigardoj, li diris:

– Sinjoroj, nia vivo estas plena de surprizoj. Mi bone konas tiun junulinon, kaj antaŭ nur kvar tagoj adiaŭis ŝin, vizitinte la vilaĝon, kie ŝi loĝas. Sendube tre urĝa estas la afero, kiu devigis ŝin entrepreni sola longan, danĝeran vojaĝon. Permesu, mi petas, ke mi interparolu kun ŝi aparte, dum vi prizorgas la vunditan viron. Unu el vi, Dingir, estas ja lerta pri la kuracarto.

Lemuel, elseliĝinte, ekprenis la manon de la knabino, kiu tremetis de eksciteco, kaj kondukis ŝin mallongan distancon for de la viroj. Per rigardo plena de trankvila kuraĝigo kaj samtempe de scivolo, li petis ŝin sciigi al li, kio okazis.

– Ho, Lemuel, mia sinjoro, – Adaha diris per voĉo preskaŭ sufokita de emocio, – kian teruran novaĵon mi havas por vi!

– Trankviligu vin, mia knabino, – rediris la maljunulo, – kaj rakontu al mi mallonge viajn travivaĵojn.

– Volonte. Mi jam tiel ofte en la pensoj rakontis al vi kaj al Omar ĉion, kio okazis, de kiam vi foriris el Betraĥ, ke mi ne bezonas ekskui al mi la memoron.

Tiam sekvis konciza rakonto pri la okazintaĵoj en Betraĥ kaj pri ŝiaj postaj aventuroj sur la vojo. Rilate al la unuaj, la knabino parolis kun eksterordinara envido kaj klereco, montrante, ke ŝi plene komprenas la elstarajn faktojn, kaj ĝuste taksas ilian gravecon; rilate al la duaj, ŝi parolis kun naiva simpleco, ne kaŝante antaŭ la patreca amiko sian elkomprenon pri la amo, kiun ŝi senkulpe estigis en la koro de la rabisto, nek la sentojn de dankemo kaj preskaŭ admiro, kiujn ŝi ne povis ne tributi al li pro lia konduto kontraŭ ŝi. Adaha finis sian rakonton per la vortoj:

– Ĉu vi pensas, Lemuel, ke mi agis malbone aŭ malsaĝe, postrestante ĉe la vundita viro?

– Tute ne, – respondis Lemuel emfaze, – via devo estis postresti kaj fidi al la Eternulo, ke Li superregos la sekvojn. Efektive jam montriĝis, ke Li tion faris. Se vi estus foririnta kune kun la vojaĝantoj el Eridu, mi ne estus trafinta vin, kaj eble la senditoj de Ajla atingus vin antaŭ via alveno en Babel. En tio mi klare vidas la manon de la Ĉionscianto. Sed ni jam perdis altvaloran tempon, kaj ni devas tuj daŭrigi la vojaĝon.

– Sed, kio okazos al Benoe?

– Mi jam elpensis planon, Adaha. Ne tre malproksime de ĉi tie loĝas Kedar, fidela adoranto al Jehova. Li volonte gastigos kaj flegos lin. Ĉar nia afero tre urĝas, ni rapidos al lia domo kaj petos lin tuj venigi la vunditon sub lian tegmenton. Miaj kunvojaĝantoj restos kun li ĉi tie ĝis la alveno de Kedar. Ne konsilinde estas iri rekte al Babel, ĉar tie ni eble jam kurus en la faŭkon de la morto. Ni devas esti tre singardemaj.

Vidante maltrankvilan, demandan rigardon en la okuloj de la knabino, Lemuel aldiris: – Ne timu pri Omar, mia infano. Oni ne tuŝos lin tiel longe, kiel li nenion scias pri la malkovriĝo de la krima konspiro de la pastraro kaj pri la terura malvirteco de Zalmuna. Lia nescio estas lia sendanĝereco. Pro tio mi kaŝis antaŭ li la celon de mia vizito al Betraĥ kaj la rezultaton de miaj esploroj tie. Krom tio, li estas ja gasto de grava instituto kaj sekve sub la protektado de la sankta leĝo de gastamo. Sed ni povos priparoli ĉi tiujn aferojn sur nia longa vojo. Venu.

Intertempe la kunuloj de Lemuel, prizorginte la vunditon, foriris por pririgardi la belegan azenon de Adaha kaj la rimarkinde fortmuskolan ĉevalon de la rabisto. Lemuel aliris la viron, kuŝantan sub la arbo; kaj Adaha sekvis lin, maltrankvile sin demandante, kion sentos kaj diros Benoe pri ilia subita foriro. La bonkora komercisto sin klinis super la rabiston, kaj diris kun kortuŝa afableco:

– Amiko, mi dankas vin por la mirinda nobleco, kiun vi montris al junulino, kara por mi kiel filino. Vi kondutis grandanime kontraŭ ŝi, kaj ni neniam forgesos viajn servojn. La Eternulo rekompencu vin kaj konduku vin al pacaj vojoj, kie la nobleco de via koro trovos fruktodonajn kampojn. Ne afliktiĝu, mi petas, pro tio, ke Adaha kune kun mi devas senprokraste forrapidi. Nia afero estas eksterordinare urĝa, kaj de nia rapideco dependas homaj vivoj kaj sortoj, gravaj pli ol ĉiuj aliaj konsideroj.

Sur la vizaĝo de la vundita viro aperis signoj de forta korpremo; kaj el liaj lacaj okuloj venis petega rigardo, kiu plenigis la koron de Lemuel per profunda kunsento. Adaha estis tuŝita ĝis larmoj, kiujn ŝi vane penis reteni. Benoe respondis, parolante malfacile pro emocio kaj malforteco:

– Vi estas afabla, sinjoro; sed la penso perdi Adahan rompas al mi la koron. Ĉu mi ne revidos ŝin?

Lemuel metis la manon sur la kapon de la suferanto kaj post momento diris:

– Via aflikto trovas kunsenton en mia koro; kaj dankeco al vi tre malfaciligas al mi la taskon pligrandigi vian ĉagrenon. Vi ne konas la cirkonstancojn. Vi ne komprenus ilin. Sed, kredu min, estas nepre konsilinde por vi elpeli el via memoro ĉi tiun aventuron. Ĝi estu por vi sonĝo, bela en la komenco, sed maldolĉa en la fino; ĝi estu sonĝo, el kiu vi vekiĝas pli saĝa kaj pli nobla, ol vi estis antaŭe.

– Kiel mi povus forgesi? – rediris Benoe. – Mia animo nedisigeble alforĝiĝis al la animo de la knabino. Blindiĝinto ne povas forgesi la sunlumon; nek mi, en mallumo de malespero, la sunan estaĵon, kiu foje lumigis mian animon. Adaha, parolu! Ĉu krueleco povas ekzisti en koro, kiu elrigardas el tiaj okuloj?

Inter plorĝemoj la knabino balbutis: – Ne povas esti, Benoe. Mia bonkora zorganto estas prava. Mi devas lasi lin gvidi min per sia saĝa konsilo.

Dezireme, sed jam pli firme la eksrabisto respondis:

– Mi scias, Adaha, ke vi venis el la lando Uc. Via lando estos mia lando; kaj via Dio – mia Dio!

Ĉe tiuj ĉi vortoj la aliaj viroj revenis kaj miris pri la gravaj mienoj de la tri homoj; sed ĝentileco kaj la evidenta profundeco de iliaj emocioj malpermesis scivolajn demandojn.

Lemual ekparolis: – Amikoj, tre gravaj aferoj devigas ĉi tiun junulinon kaj min tuj forrapidi, kvankam noktaj ombroj jam komencas fali. Pardonu, ke mi ne sciigas al vi la kaŭzon de nia subita foriro. Tion fari mi havas nek la rajton, nek sufiĉan tempon. Mi petas vin, prizorgu la vunditan viron ĝis morgaŭ matene. Antaŭ ol la suno malaperigos la roson sur la herbo, venos viroj kun portilo. En la domo de bonkoraj homoj li trovos gastamon, sendanĝerecon kaj resanigon.

La alparolitoj volonte promesis preni sur sin la zorgon pri Benoe. Lemuel, sin turnante al ĉi tiu lasta, plue parolis:

– Ni bedaŭras, fremdulo, ke neŝancelebla sorto malpermesas al ni resti unu momenton plu. Volu kredi, ke nur terura neceso pelas nin for antaŭ la noktiĝo. La Eternulo resanigu kaj konsolu vin. Adiaŭ!

Adaha ankaŭ alproksimiĝis kaj sin klinis super la korpe kaj anime suferantan viron. La dolorplena, amavida rigardo el liaj okuloj tiele kortuŝis la molkoran knabinon, ke en la daŭro de kelke da momentoj ŝi ne povis eligi eĉ unu vorton. Poste, superregante sin, ŝi ekparolis mallaŭte:

– Adiaŭ, Benoe, penu vire kaj noble forgesi. Mia koro kompatas vin kaj deziras al vi bonon. Mi ne povas diri ion plu.

Dirinte tion, ŝi forkuris por kaŝi siajn larmojn. Tiam, kvazaŭ obeante al subita impulso, ŝi aliris sian azenon, kaj, surmetinte la selon, suriĝis. Lemuel ankaŭ sen plua parolo aliris sian ĉevalon kaj surseliĝis. Ambaŭ, per mangestoj adiaŭe salutinte la postrestantan aron da viroj, rajdis for rapidpaŝe en direkto al Babel kaj baldaŭ poste perdiĝis el ilia vido. Mire la antaŭaj kunvojaĝantoj de Lemuel sekvis per la okuloj la strangan paron, ĝis ĝi malaperis malantaŭ altaĵeto, kaj tuj komencis pridiskuti la por ili eksterordinaran okazintaĵon. Benoe estis tro laca kaj tro enprofundigita en sia ĉagreno por babilado, kaj montris al siaj novaj kunuloj, ke li ne volas servi al ilia scivolemo.

Lemuel kaj Adaha daŭrigis la vojon dum kelka tempo en peza silento. Post duonhora rajdo Lemuel subite alprenis flankan vojeton, nordorienten, kondukantan unue tra senherba, dezerta regiono. Nun la vespera krepusko, mallonga en tiu lando, survenis kaj baldaŭ cedos al plena mallumo, ĉar duonluno leviĝos super la horizonton nur post unu aŭ du horoj. En la duonlumo la signoj de la vojeto fariĝis pli kaj pli malklaraj, kaj kelkafoje ŝajne tute malaperis. Rapideco en tiaj cirkonstancoj estis neebla. Lemuel de tempo al tempo iom maltrankvile esploris per la okuloj la ĉirkaŭaĵon. La kaŭzo de lia maltrankvilo estis precipe zorgo pri Adaha, kiu montris signojn de granda laceco. Li amis la knabinon kiel filinon, tiom pli nun, kiam li havis okazon vidi, en tiu akra provotempo, la neordinaran belecon de ŝia karaktero. Pluaj kaŭzoj estis la vundita viro kaj lia promeso sendi helpontojn, por liberigi siajn antaŭajn kunvojaĝantojn. Se li perdos la vojon, kaj malprosperos al ili atingi, en la sama tago, la domon de Kedar, li ne povos ĝustatempe plenumi sian promeson; kaj la fidindeco de lia parolo aspektos dubinda. Male, Adaha ne sentis ian maltrankvilon pro si mem; ŝi havis ja la kunulecon de sia patreca amiko, al kies saĝo ŝi nepre fidis; kaj kune kun li ŝi esperis plenumi sian mision. Sed la pensoj de la junulino direktiĝadis maltrankvile al Benoe, kvankam la serioza mieno de Lemuel pligrandigis ŝiajn antaŭtimojn pri Omar, kaj kvankam la graveco de la aferoj, en kiuj ŝi enmiksiĝis, nun staris ankoraŭ pli klare antaŭ ŝiaj internaj okuloj.

Intertempe la nokto atingis ilin kaj plimultigis iliajn malfacilaĵojn. Se Lemuel ne havus grandan sperton pri elserĉado de vojoj kaj reteneman memoron pri orientiloj en trapasitaj regionoj, ili tre kredeble erarvagus. Plua cirkonstanco helpis al ili. En la domo de Kedar okazis edziĝa festo; kaj gajaj festofajroj brulis sur placo inter aro da tendoj. La ardo de tiuj fajroj estis videbla en granda distanco, kaj servis al ili kiel kondukilo. Noktomezo jam estis proksima, kiam la vojaĝantoj alvenis. Tuj ili sin trovis ĉirkaŭitaj de tumulta gajeco. Granda estis la surprizo de Kedar kaj de liaj kunfestantoj, kaj ne malpli granda la koreco de ilia bonvenigo.

– Kia domaĝo, mia amata amiko, – bonkore ekkriis Kedar, – ke vi ne alvenis tri plenajn tagojn pli frue! Neniu el mia konataro pli inde aldonus solenecon al nia festo; kaj tia bela knabino estus ĉarma ornamo por la plej brila kunveno. Ni intencis disiĝi morgaŭ matene, sed nun ni nepre devos daŭrigi la festadon. Nun, sendube, vi ambaŭ estas lacaj kaj preferos ripozon je dancado.

La alvenintoj jam elseliĝis, kaj iliaj bestoj estis prizorgataj de servemaj junuloj. Lemuel, afable salutinte la gajan festantaron, kore dankis al sia malnova amiko pro lia ĝoja bonvenigo:

– Mia ĉefa zorgo, – li diris, – estas pri mia juna kunulino, kiu estas mortelaca. Morgaŭ matene, je frua horo, ni nepre devos daŭrigi la vojon. Malfeliĉe la graveco de la celo de nia vojaĝo ne permesas prokraston.

Malgraŭ ĝentila protestado de la flanko de Lemuel, la brua gajeco de la junuloj tuj ĉesis, kaj ĉiuj montris la plej sinceran respekton kaj vivan simpation al ambaŭ novaj gastoj.

Krom Lemuel kaj Kedar, la tutaj domanaro kaj gastaro jam retiriĝis, kaj silento regis post gaja fina interdezirado pri bona ripozo, dolĉaj sonĝoj ktp. La malnovaj amikoj sidis apud ardantaj cindroj de la festofajro en la mezo de la intertendara placo. Ili ne estis vidintaj unu la alian de kelka tempo, kaj tiu neatendita vizito donis al ambaŭ grandan kontentecon. Lemuel rakontis al sia gastiganto la okazintaĵojn de la lastaj dekdu monatoj, rilatantajn al nia historio, per tiel malmultaj vortoj, kiel plena komprenigo permesis. Kedar aŭskultis kun la plej viva intereso, tamen sen interrompo. Post kelkminuta, silenta medito li ekparolis gravatone:

– Ho, Lemuel, ilo en la mano de la Eternulo, via rakonto tuŝas la profundon de mia animo. De nun mia feliĉo por ĉiam estos ligita kun via sorto kaj kun la sorto de viaj noblaj amikoj. Ni vivas ĉi tie en trankvila, feliĉa izoleco, ĝis nun sendanĝera. Reciproka amo kaj harmonio dolĉigas al ni la vivon. Nia vivmaniero estas simpla, laŭ la antikvaj leĝoj de niaj prapatroj; kaj kvankam ni troviĝas en la limo de dutaga vojaĝo de Babel, la tumultoj de la granda urbo ne atingas nin, kaj la intrigoj de la kortego, la konspiroj de la pastraro kaj la diboĉoj de la malvirtuloj ne tuŝas nin. Mia domo ĉiam estos azilo por vi kaj por viaj kunfideluloj en la okazo, se vi aŭ ili bezonos rifuĝejon. Kvankam via rakonto estas terura, mi ĝojas pro tio, ke ankoraŭ troviĝas animoj, pretaj sin oferi pro la antikva kredo. Mi ĝojas, ke nia kredo ankoraŭ ne formortis. Ofte mi sidas ĉe la pordo de mia tendo en la silento de somera nokto kaj meditas pri la stato de la mondo. Malgajaj tiam estas miaj pensoj. Ofte tiam, memorante, ho Lemuel, vian grandan fervoron en batalado kontraŭ la artifikoj de la pastraro kaj vian pretecon helpi al ĉiuj subpremitoj, mi sentas honton pro mia propra nenionfarado. Sed ne oportune estas en la nuna momento tion priplori. Mi tuj devas fari aranĝon, por venigi ĉi tien vian vunditan amikon.

Li foriris, kaj post kelke da minutoj revenis, kaj diris:

– Nehemo, mia filo, kaj du servistoj ekforiros post nelonge kun duo da kvietaj azenoj kaj komforta portilo. Ni volonte prenos sur nin la zorgon pri Benoe. Ni ja konas lin kaj lian bandon – je nia malĝojo.

Longe ankoraŭ la amikoj priparolis la situacion, en kiu ili sin trovis, kaj la eventualan agadon de la Babela pastraro. Se ne estus decidite, ke Benoe ekloĝos en la domo de Kedar, Adaha ne povus trovi en tiu tempo pli oportunan kaj sendanĝeran rifuĝejon, ol la izolan bienon de la bonkora gentestro. Sed, ĉar la cirkonstancoj tion elbaris, Lemuel decidiĝis serĉi loĝejon por Adaha en la domo de aliaj fideluloj, nome Ŝalmana, filino de lia servisto Hagaj, kaj ŝia sindonema edzo, Peor. Ili estis humilaj terkulturistoj apud negranda vilaĝo, nomita Ilajim, kvin ĝis ses mejlojn nordoriente de Babel. De tie li volis ekkomunikiĝi kun Omar, kaj aranĝi renkonton kun li, kaj renkonton inter li kaj Adaha. Li volis, ke Adaha proprabuŝe rakontu al sia sinjoro, kion ŝi faris kaj suferis pro li. Tio, li pensis, estas deca justaĵo por la altanima knabino; kaj ekkono de tia pura sinoferema amo, kian ŝi alportis al Omar, estos, li esperis, la plej bonefika kontraŭilo kontraŭ la pasio, kiun inspiris al li tiu bela sorĉistino, Zalmuna.

Kedar proponis iri mem al Babel kiel eble plej frue en la venonta mateno kaj transdoni al Omar ian komunikon, kiun Lemuel deziros sendi. Ĉi tiu tre volonte akceptis la proponon de la amiko, sed serioze avertis lin esti treege singarda:

– En la okazo, – li diris, – se Zalmuna aŭ la pastroj jam ricevis novaĵon de Ajla, antaŭ ol vi renkontos Omaron, via komisio tute ne estos sen danĝero. Sendube la pastroj tre zorge observadas ĉiujn paŝojn de Omar, kaj atentos pri ĉiuj personoj, vizitantaj lin. Ili uzos senkompate ĉiujn rimedojn, por malhelpi disvastiĝon de la scio pri iliaj kanajlaĵoj. Mi mem antaŭvidas akran konflikton kun ili. Mi konas ilin.

* * *

La postsekvantan tagon, nelonge antaŭ la vespero, Lemuel kaj Adaha alvenis en la tendon de Peor kaj Ŝalmana, kiuj akceptis ilin kun sincera ĝojo. Ambaŭ rigardis viziton de Lemuel kiel grandan honoron. Ŝalmana estis sola infano de Hagaj. De sia senpatrina infaneco ŝi estis favoratino de Lemuel, kiu, kiel fraŭlo kaj preskaŭ senparenculo, ĉiam ame interesiĝis pri ŝia bonfarto. Kiel infano, kaj nun kiel edzino kaj patrino de aro da infanoj, Ŝalmana alportis al li sinceran kaj dankoplenan amon, des pli kortuŝan, ĉar ĝin inspiris la plej profunda respekto. Ŝi sciis, ke en tio ŝi partoprenas la sentojn de la patro, kies sindonemo al sia iama posedanto kaj nuna konfidanto estis senlima. La bieno, sufiĉe granda kaj bone ekipita, estis donaco de Lemuel.

Adaha tuj gajnis la sinceran korinklinon de la tuta domanaro per sia natura amindeco. Dum la knabino, post kuna vespermanĝo, amuziĝis kun la infanoj, Lemuel alparolis siajn gastigantojn jene:

– Scivolemo estas natura eco de la homa koro. Mi scias, ke vi, de nia alveno, vin demandadis, kiu estas Adaha, kaj kial ni kune venis ĉi tien. Ne ofendiĝu pro tio, ke mi ne povas malkaŝe paroli pri ĉi tiuj demandoj. Fidu al mi; estos pli bone, ke vi ne sciu pli multe, ol mi opinias prudente sciigi al vi, eĉ se via scivolemo per tio pligrandiĝos. Nu, Adaha estas anino de mia lando kaj tre fidela kaj tre ŝatata servistino de kara amiko mia. Ŝi estas en granda danĝero, minacanta ŝin de la flanko de senskrupulaj homoj. Pro amikeco al mi, gastigu ŝin dum kelka tempo, kaj kiom eble, gardu sekreta ŝian viziton, ne kaŭzante tamen suspekton pri ŝi en la vilaĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.