La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRO IŜTAR

Aŭtoro: Heinrich August Luyken

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XV

Omar fariĝas ventegocentro

Malvarmetaj, frumatenaj ventetoj, venantaj de la majesta, silenta rivero Eŭfrato, blovis tra la arbetaĵoj de la ĝardeno ĉirkaŭanta la astrologian kolegion. Omar estis leviĝinta de sia senripoza kuŝejo, antaŭ ol iu alia en la instituto ekmoviĝis. Por li la aero en la dormoĉambro estis sufoka; sed pli ĝuste, lia spirito estis elturmentata. Li sopiris spiri la freŝan aeron de frua mateno en la ĝardeno, por forskui el sia kapo la fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion. Li ankaŭ volis eviti la okulojn de la du viroj, kiuj, li ne povis dubi, spionaĉis lin. Eble li trovos truon ie, tra kiu li povos sin forsavi. Aŭ, ĉu li kuraĝe eliru el la pordego, kaj risku la sekvojn, malgraŭ la avertoj de la saĝa amiko Lemuel? Sed la penso ŝtelire forlasi la instituton, ne adiaŭinte la direktoron kaj Hamulon, tre malplaĉis al li.

Tiaj kaj similaj pensoj okupis la turmentatan kapon de Omar, kiam li vagis tra belaj aleoj de ornamarbetaĵoj malantaŭ la temploturo. Subite li aŭdis paŝojn post si, kaj, sin turninte, vidis kun surprizo Hamulon. La respekteginda grandaĝulo tuj ekparolis:

– La dormo forflugis de mi ĉe la leviĝo de la tago, Omar; kaj maltrankvilaj pensoj pri vi turmentis min. Ĉu vi permesos al maljunulo, en kies koro vi vekis amon, demandi, kio estas la kaŭzo de via subita malĝojo? Ia peza aflikto premegas al vi la animon.

– Viaj okuloj ne trompis vin, ho, saĝa Ŝemido; terura ĉagreno disŝiras al mi la koron. Honto kaj memriproĉoj kaj malĝojo interbatalas en ĝi, pretendante la ĉefan lokon en miaj pensoj.

Omar eksilentis kaj en la daŭro de kelke da minutoj iris ĉe la flanko de la maljunulo, rigardante la teron en profunda enpenseco. Hamul kunsente konservis la silenton, kaj Omar reprenis la parolon:

– Pri mia malfeliĉo mi faras al mi riproĉon: mi sola ĝin kaŭzis; ne la sorto; ne aliaj personoj. Antaŭ la Eternulo mi vidas min kulpa pro obstine blinda, malsankta pasio. Longa peno silentigi la voĉon de la konscienco forprenis al mi la volforton, kaj igis min animblinda, malsincera – malfeliĉega. Kaj nun, kiam la bela idolo de mia koro frakasiĝis, la malindeco de miaj revoj staras antaŭ miaj internaj okuloj en malbela nudeco, kaj mi malestimas min mem.

Ree Omar eksilentis. Post kelka hezito, dum kiu ŝajne en li animbatalo okazis, li parolis plue:

– Neniam ekzistis inter mia edzino kaj mi plena, feliĉa simpatio, tia, kiun mia animo sopiris. Post ŝia morto antaŭ du jaroj, Zalmuna, la Belulino, iom post iom plenigis min per pasia, blinda amo. En ŝi mi vidis animbelecon eĉ pli maloftan kaj pli brilan ol eksteran belecon. Ŝi estis por mi la sola virino, kiu povis respondi al mia idealo. Ne, vere, ŝi staris multe pli alte, ol iam mi lokis idealan virinon en miaj revoj. Por mi ŝi estis dum kelka tempo kvazaŭ bela stelo, kvazaŭ diino, neatingebla, adorebla nur de malproksime. Sed kiam unu tagon mi vidis amon al mi en ŝiaj belaj okuloj; kiam mi eksentis, ke jam ekzistas inter ni animkunuleco, tiam la dezirego posedi tiun virinon, fariĝis superrego de mia vivo. Tamen, stariĝadis en mia pensoj kreskadantaj duboj pri ŝia fideleco al la kredo de niaj prapatroj. Mi ne volas tedi vin per longa rakonto pri miaj teruraj internaj bataloj. Vi povas imagi ilin. Nu, Lemuel jam delonge suspektis, ke Zalmuna estas sekreta adorantino de Iŝtar, kaj ke ŝi per multaj rimedoj klopodas, kunlaborante kun Babela pastraro, subfosi la puran kredon al Jehova. Li divenis mian amon, kaj por savi min el fatala malsaĝeco, kaj por kontraŭbatali la insidojn de la konspirantaro, li penis havigi al si pruvojn. Tio mirige prosperis al li. Dum sia vizito en Betraĥ li pasigis, sen mia scio, nokton en la domo de Zalmuna, alivestite kiel kolportisto, kaj traserĉis ŝian sekretan dokumentejon. La cilindroj kaj korespondaĵoj, kiujn li tie trovis, evidentigas, ekster ĉia dubo, ne nur ke Zalmuna estas alta pastrino de Iŝtar, kaj virga sindediĉintino, sed ankaŭ, ke ŝi helpis okazigi la rabirojn de Ĥaldea kaj Sabaana bandoj kontraŭ Ijobon, kaj la falegon de la domo de Lotan, la plej aĝa filo de Ijob.

Mirigite Hamul ekkriis: – Preskaŭ nekredebla rakonto! Sed, kiel vi sciiĝis pri tio, Omar?

– Per Kedar, la kamparano, kiu vizitis la instituton hieraŭ nokte. Li estis sendito de Lemuel. Malfeliĉe la ŝtelo de la cilindroj eltroviĝis, kaj nun la venĝo de la fanatikuloj minacas Lemuelon kaj ĉiujn, kiuj laŭ ilia supozo, scias la sekreton. La pastroj jam penas per ĉiaj ruzoj malhelpi la disvastiĝon de la honta novaĵo. Sed tio, mi timas, ne estas ĉio. Mallumaj aludoj de Kedar plenigas min per antaŭtimoj, ke pli teruraj batoj min atendas. Veneno de aspidoj min minacas, kaj dentoj de leonoj min ĉirkaŭas. Unu penso ne volas lasi sin elpuŝi el mia memoro: Lemuel, kies sagaco estas eksterordinara, kaj antaŭ kiu hipokriteco estas vana; Lemuel, mi kredas, jam delonge suspektis, ke iel Zalmuna estas kulpa pri la morto de mia edzino kaj de miaj filoj – Zalmuna! mia idealo, ha! – li ekkriis kun maldolĉega, duonfreneza rido, – adorebla nur de malproksime! Mia blinda amo tiam malhelpis al mi kompreni liajn aludojn. Nun liaj vortoj ricevas novan, teruran signifon, kiu kruele disŝiras mian koron. Mia animo estas plena de maldolĉeco, kaj tedas al mi la vivo. Volonte mi irus antaŭ la ĉefpastrojn, kaj dirus: – Vidu, mi estas tiu, kiun vi persekutas, kies sangon vi soifas. Sed mi devas konservi mian vivon pro mia amata filineto, kaj kompensi miajn malbonagojn per batalo kontraŭ la detruantoj de nia kredo. Pereu iliaj malvirtaj elpensaĵoj; pereu iliaj nomoj de sur la tero! Iliaj soifantaj animoj travagadu dezertajn lokojn en la internaĵoj de la tero, vane serĉante ripozon!

Kun serioza mieno Hamul respondis:

– Via stranga rakonto, Omar, forprenas al mi la kutiman trankvilecon de la animo. En la daŭro de tre multaj jaroj mi malŝatis aferojn politikajn, kaj evitis intermiksiĝon en intrigoj de la malvirtuloj. Troviĝas ja en la lando Egipta similaj konspiroj de la fanatika hierarĥio kontraŭ herezuloj; kaj en pasintaj tagoj mi multe suferis pro Lia nomo. Sed dank’ al mia, de miaj prapatroj heredita sciado, kiu multe superas la komprenon de la pastroj Egiptaj kaj de la Babelaj saĝuloj, mi okupis en mia lando eksterordinaran pozicion, kvankam mia abomeno kontraŭ ĉia idolkulto ne estas kaŝita antaŭ ili. Malgraŭ mia konata deveno de la malamegata Ŝem, nomita de ili Nubti-Set aŭ Tifono, neniu kuraĝas min tuŝi. Oni traktas min ĉi tie kun eĉ pli miriga respekto. Se mi laŭte proklamus ĉe la pordego de urboj kontraŭ la malvirtoj de la lando kaj la malsaĝeco de adorado al idoloj, tiam sur min ankaŭ sin elverŝus la kolero de la pastraro, kiel sur Lemuelon. Eble pli bone efikas protestado per malsama vivo. Ne tro afliktiĝu, Omar, pro la persekutoj de malvirtuloj. La Eternulo maldormas super Siaj fideluloj, kaj neniigas la planojn de ĉiuj, kiuj volas malutili al ili. Prefere rigardu ĉi tiun aflikton kiel signon de Dia favoro. Cetere vi ja trovis favoron en la okuloj de la reĝo; kaj mi ne volas kredi, ke li senkontraŭstare lasos vin fali en la manojn de fanatika pastraro.

Ĉi tiuj vortoj apenaŭ eldiriĝis, kiam aperis unu el la pordistoj de la instituto, akompanate de oficisto el la reĝa palaco, kiu volis paroli kun Omar. Kiam la pordisto retiriĝis, Omar petis la oficiston senĝene paroli antaŭ Hamul. Riverencinte, la sendito diris:

– Mi havas ordonon peti vin veni en la reĝan palacon. Reĝa ĉaro atendas nin apud la pordego.

Omar kaj Hamul rapide interŝanĝis rigardojn. La pli juna viro demandis per la okuloj, kion la saĝa amiko pensas pri la farita propono. Ricevinte kuraĝigan respondon, li diris al la oficisto:

– Mi dankas vin, sinjoro. Kiu ordonis al vi venigi min?

– La reĝino sendis min. Sendube via vizito rilatas al la afero, pri kiu la reĝo bonvolis paroli kun vi antaŭe.

Hamul ekparolis gravamiene: – Iru, Omar, kaj la Eternulo estu kun vi. Mi ankaŭ esperas, ke la reĝo honoros min post nelonge per aŭdienco.

Omar do sciigis al la oficisto, ke li estos preta post nemultaj minutoj akompani lin, kaj iris en sian dormoĉambron por ŝanĝi siajn vestojn. Lia kapo estis plena de maltrankvilaj kaj konfliktaj pensoj. Antaŭ dekdu horoj invito al la reĝa palaco restarigus en li akran batalon, ĉar li ankoraŭ ne decidiĝis, kion fari en tia okazo. Sed nun la ordono venanta de la reĝino, la amikino de Zalmuna, ĵetis lin en eĉ li grandan konfuzitecon. Pri unu afero, tamen, li ne povis havi dubon, nome, ke la favoron de la reĝo li ŝuldas al Zalmuna. Malgraŭ la terura hipokriteco de la Belulino, li energie forpuŝis la penson, ke ia korpa danĝero minacas lin de ŝia flanko.

– Ĉu eble, – li demandis sin, – Zalmuna kune kun la reĝino penas varbi la reĝon en batalo kontraŭ la ĉefpastroj? Sed, se tiel estus, ĉu ne estus kontraŭe al ĉiuj sentoj de memestimo kaj vireco sin apogi al tia virino, kaj per tio daŭrigi la antaŭajn interrilatojn kun ŝi? Aŭ ĉu, aliflanke, tio nur estas ruzo de la ĉefpastroj, elirigi lin el la sendanĝereco de la kolegio? Tamen, kio ajn estus la solvo de tiaj demandoj, li devos iri; ĉar li ne povos malŝati la ricevitan ordonon, ĉu ĝi venis de la reĝo, aŭ de la reĝino.

Kelke da minutoj poste Omar veturis en la ĉaro de la reĝo en direkto al la palaco, aŭskultante bonkoran babiladon de la ĝentila oficisto.

Unu el la du junaj spionoj de la pastroj tuj rapidis al la palaco de Uzibitum, por raporti la okazintaĵon. La alia jam antaŭe kuris al la reĝa palaco, por vidi, ĉu ilia prizorgato efektive eniros la reĝan pordegon.

Atento al la babilado de la oficisto ne malhelpis al Omar zorge ĉirkaŭrigardi en la espero ekvidi Lemuelon. Li ne malkontentiĝis. Tie, ĉe stratangulo, de kie la pordego de la instituto estis facile observebla, staris la fidela amiko, proponante al la preterpasantoj siajn “bongustajn, freŝajn fruktojn el la kamparo”. Dank’ al la priskribo, donita al li de Kedar, Omar tuj rekonis lin. Feliĉe en tiu momento la ĉaro iom malrapidiĝis, por eviti kunfrapegon kun aliaj veturilo; kaj la amikoj povis interŝanĝi rigardojn.

La surprizo de Lemuel estis granda, kiam li vidis Omaron en reĝa ĉaro, iranta en direkto al la palaco; sed, kvankam la vizaĝo de la amiko estis grava, tamen trankvila salutrideto sur ĝi iom rekuraĝigis lin. Li tuj decidiĝis ŝanĝi sian observejon, kaj loki sin apud la ĉefpordego de la palaco.

La ĉaro, portanta la ĉariston, la oficiston kaj Omaron, daŭrigis la vojiron, trapasante straton post strato, kaj post kelka tempo eniris maldense loĝatan kvartalon, kiun Omar ne konis. Kun surprizo kaj suspekto li sin turnis al sia kondukanto, kaj demandis:

– Kien vi kondukas min, sinjoro? Tio ja ne estas rekta vojo al la reĝa palaco.

Ĝentile la oficisto respondis: – Ne, ĝi ne estas; ĝi ne kondukas al la granda palaco, sed al iom malproksima ĉasdomo de la reĝo. – Vidante, ke Omar estas ekkoleriĝonta, li eklevis la manon, kaj milde aldiris: – Ne malsereniĝu, Omar. Ni iras tien pro via sendanĝereco. Via vivo estas en granda danĝero ĉi tie. Ne penu nun enpenetri en la misteron, kiu necesigas ĉi tiun artifikon. Mi ne povas klarigi ĝin; mi nur scias la ordonon de la reĝino konduki vin en tiun sendanĝeran lokon. Ŝia reĝina moŝto kaj altranga palaca sinjorino petas, ke vi volonte konsentu, pro via propra bonstato, esti senigita je via libereco dum kelka tempo, ĝis forpasos la danĝero. Tre kredeble la reĝo baldaŭ vokos vin antaŭ sian vizaĝon. Ne penu forkuri, mi petas, ĉar la okuloj de viaj malamikoj viglas. Tiuj, kiuj deziras al vi bonon, opinias, ke tiu ĉasdomo estas la plej taŭga rifuĝejo por vi. Krom tio, ĉia peno liberigi vin mem estus tute senutila. Viaj bondezirantoj jam alprenis ĉiujn necesajn rimedojn, tion malhelpi.

Ne pli frue ol tiam Omar, ĉirkaŭrigardante, rimarkis, ke en kelka malproksimeco de ili, antaŭe kaj malantaŭe sur la vojo, rajdas aretoj da armitaj viroj, laŭ aspekto anoj de la palaca gvardio.

Ĉirkaŭ la vespero Omar sin trovis en ĉarma loĝejo, kie nenio mankis al lia komforto. Parto de la reĝa palaceto kaj aro da atentemaj, ĝentilaj servistoj estis metitaj je lia dispono. La domo staris en la mezo de bela arbaro, proponanta malvarmetan ombrecon kaj ripozoplenan ĉirkaŭaĵon. La pli grandaj, paradaj ĉambroj enhavis multajn trofeojn el militoj kaj ĉasejoj, krom multaj aliaj interesaj objektoj, kiuj povus agrable okupi la menson eĉ de homo distrita de maltrankvilaj pensoj.

* * *

La prema varmego de somera tago estis forpasonta, kaj baldaŭ cedos al pli agrabla, vespera aero kun refreŝigaj ventetoj. Ni eniru ĝardenon malantaŭ la palaco de Uzibitum, la ĉefpastro. Apud lageto, en kiun ŝprucakvoj el bela fontano revige faladis, sidis en malhela ombro de aro da cipresoj la potenca estro de la vasta kaj majeste organizita pastraro. Lia malgrasa vizaĝo estis pensema, kaj de tempo al tempo signoj de malbonhumoro kaj malpacienco ekaperis sur ĝi. Li sidis sur masiva, ŝtona brakseĝo antaŭ marmora tablo, sur kiu kuŝis aro da letercilindroj kaj tabuletoj. Subite, kvazaŭ perforte vekinte sin el profunda, malagrabla medito, li leviĝis kaj ekrigardis kun malplezuro la longan ombron de la majestaj arboj, kiuj ŝirmis lin kontraŭ la ankoraŭ brulantaj radioj de la suno.

– Jam unu duonkaŝbuon ili malfruas, – li diris al si preskaŭ aŭdeble. – La ombroj jam estas duoble pli longaj ol la alto de la arboj; kaj la afero ne permesas prokraston.

De branĉo de apuda arbo pendis kupra tamtamo, en kiu, en tiu momento, pentrinde speguliĝis oraj sunradioj, moviĝeme penetrantaj la foliaron de tremolo. Uzibitum aliris la sonorilon, por venigi serviston, kiam li ekaŭdis alproksimiĝantajn paŝojn sur ŝtona vojeto. Li ne sonorigis, sed atendis. La alvenantoj estis liaj atendataj kolegoj, Ŝankhatum kaj Ilu-ulba.

– Pardonu, Uzibitum, nian malfruecon, – ekparolis Ilu-ulba, – sed plivaloras veni malfrue kun gravaj sciigoj ol ĝustatempe sen informoj.

– Mi devas konsenti, – respondis Uzibitum kun apenaŭ kaŝita malbonhumoro, – sed mi petis aŭdiencon de la reĝo pri subvencio por la nova templo, kaj la tempo tre urĝas. Kio do estas viaj gravaj sciigoj?

Ŝankhatum respondis: – Pri la suspektinda vizito de kamparano en la astrologia kolegio, kaj pri la posta melankolia mieno de Omar vi jam scias, Uzibitum. El ĉiuj pluaj eltrovoj, faritaj hodiaŭ, rezultas resume jenaj faktoj: Frue en la mateno alvenis palaca oficisto, nomita Padan-Rimmu, en reĝa ĉaro, pretekste por konduki Omaron antaŭ la vizaĝon de la reĝo. Unu el la spionoj, Rimum, tuj kuras en direkto al la palaco, por observi, se eble, la eniron kaj atendi la eliron de Omar. Hamul, kiu gravamiene interparolas kun Omar en la ĝardeno, deziras al li benon de sia dio. Kelke da momentoj poste Omar akompanas Padan-Rimmun. La alia spiono tuj kuras ĉi tien kun tiu novaĵo. Ĉe stratangulo, apud la domo de Abu kaj Ballut-Sin, la Egiboj, Omar interŝanĝas rigardojn kun suspektinda viro, maljunulo, vendanta fruktojn, kaj ĉi tiu tuj poste mistere malaperas. La ĉaro, veturigite de reĝa servisto, nomita Hamor, ne eniras la reĝan palacon, sed deflankiĝas apud la tapiŝobazaro, irante en nordorienta direkto. Ili eliris el la urbo ĉe la gvardiejo, staranta ne malproksime de la nova palaco de Odad-No, la riĉa Asiria komercisto. Ili trapasis kelke da vilaĝoj. La lastaj personoj, kiuj ilin vidis, estis du negrandaj infanoj kaj unu juna virino apud malgranda vilaĝo, nomita Ilajim, apud la loko, kie la ŝoseo dividiĝas en tri vojojn. La infanoj asertas, ke la veturilo prenis la vojon, kondukantan al la arbaro, sed la juna virino estas tute certa, ke ĝi sin turnis en la nordan karavanvojon al Akkad, Aŝur kaj Ninive. Pli verŝajne la junulino estas prava. Ŝi havis fremdlandan aspekton kaj fremdlandan parolmanieron.

– Do estas antaŭ ni tri eblaĵoj rilate al la celo de la vojaĝo: Asirio; la arbara ĉasdomo de la reĝo; aŭ la vasta reĝa bieno kun ĉeval- kaj brutedukejoj. Oni flustras, ke la reĝo volas honori Omaron, kaj loki lin tien kiel intendanton de la reĝaj bestoj.

– Laŭ ama rekomendo de Zir-Nana, tre kredeble, – aldiris Ilu-ulba.

Ŝankhatum, ne atentante la interrompon de la kolego, daŭrigis sian raporton: – Staras plue antaŭ ni jenaj demandoj: Ĉu efektive la reĝo mem sendis forkonduki Omaron, kaj se jes, kial? Aŭ ĉu iu alia volas lin ŝirmi kontraŭ ni? La palacestro kaj la gvardiestro havas nenian scion pri aŭdienco donita aŭ donota al Omar. Lia nomo ne troviĝas sur la taglisto. Neniu scias, kiu donis la ordonon al Padan-Rimmu aŭ al Hamor venigi Omaron. Cetere Padan-Rimmu estas unu el la oficiroj de la gvardio, kiuj ofte havas la honoron prizorgi komisietojn por la reĝino aŭ sinjorinoj de la kortego.

Ree Ilu-ulba interrompis la raportanton: – Mi tute ne dubas, ke Zir-Nana estas la aranĝintino de ĉi tiu filudo. Ŝi amas Omaron.

Uzibitum respondis dubeme: – Ŝi ne kuraĝus ordoni en la nomo de la reĝo, sen permeso.

Ilu-ulba rediris: Dirante tion, vi montras, Uzibitum, ke vi ne konas la virinon.

– Kial ne pere de la reĝino, – seke demandis Ŝankhatum.

– Eble, – respondis Uzibitum penseme, – la du virinoj havas unu kunfanditan koron; kaj la reĝino estas senvola antaŭ la alia. Tamen la reĝino estas tre singarda. – Alirante la marmoran tablon, kaj deprenante de ĝi du cilindretojn, li diris plue: – Jen alvenis plua komplikaĵo. Nelonge post via foriro hodiaŭ matene, mi ricevis jenan komunikon de Ajla. Aŭskultu: – Al Uzibitum, plej riverencinda ĉefpastro, Ajla, lia servistino, sendas saluton. Nana kaj Ŝamaŝ pligrandigu la nombron de viaj feliĉaj tagoj. Unu tagon post la malapero de Lemuel malaperis ankaŭ Adaha, bela juna servistino de Omar, kune kun ties filineto. Adaha estas samlandanino kun Lemuel, kaj ties konfidatino. Nupta diras, ke Omar estas dio en ŝiaj okuloj. Ĉiuj serĉoj en la daŭro de du tagoj estis vanaj. Povas esti, ke la knabino kaŝe aŭskultis interparolon inter ni, kaj sciiĝis pri niaj sekretaj planoj kaj pri la morto de la edzino kaj de la filoj de Omar, kiun Zir-Nana okazigis. Ĉu Adaha vojiras al Babel? La servistoj de via sankta moŝto serĉu tie; ni daŭre serĉos ĉi tie kaj en ŝia hejmlando. Bonfartu.

– Fantazia ideo! – ekkriis Ŝankhatum.

Ilu-ulba diris: – Fantaziaĵoj ne loĝas en la kapo de Ajla. Ŝi konas la knabinon; ni ne konas ŝin. Enamiĝintaj knabinoj ofte faras strangajn heroaĵojn.

Gravamiene Uzibitum diris: – Tio estas tre malagrabla novaĵo. Ĉu la ideo estas fantazio aŭ ne, ni nepre devas agi laŭ ŝia konsilo, kaj duobligi nian viglecon. Nia honoro estas en danĝero.

Ilu-ulba sugestis: – Ni devas unue eltrovi, kion Zir-Nana scias pri la malapero de Omar...

– Mi opinias, – rapide interrompis lin Ŝankhatum, – ke ni devas demandi la reĝon, kion li scias pri la mistera vojaĝo de Omar. Estas ja tre oportune, ke li atendas vin, Uzibitum; ni ĉiuj iru.

Uzibitum ne tuj respondis. Li vidis en la intenco de Ŝankhatum grandan danĝeron, timante, ke tia paŝo povus trofruigi teruran batalon kontraŭ la reĝo kaj la kontraŭpastra partio. Jam de kelka tempo politikaj fajreroj subbruladis, kaj disputo pri Omar facile povus ventumi ilin ĝis neregeblaj flamoj. Ŝankhatum ree parolis:

– La batalo nepre okazos. Ne gravas, kiam ĝi okazos. Ni estas pretaj komenci.

Uzibitum remetis la cilindretojn sur la tablon kaj dum kelka tempo rigardis la marmoran supron, ŝajne en profunda enpenseco. Li faris tion por doni al Ilu-ulba tempon eldiri sian opinion. La pli juna hereda ĉefpastro kaptis la okazon kaj diris:

– Kiom pli longe ni hezitadas? Ĉu vi ne vidas, Uzibitum, ke la reĝo de tago al tago plifortigas sian pozicion? Li sin ĉirkaŭas per kreskanta nombro da potencaj princoj, liaj kreitaĵoj, kiuj pro dankemo staros ĉe lia flanko, kio ajn okaze estus lia plano de agado. Mi laciĝas de senfina prokrastado, kaj tiel same, kiel nia saĝa kolego Ŝankhatum, opinias, ke ni devas tuj agi.

Kun trankvila decideco, kiun la heredaj pastroj timis, Uzibitum respondis:

– Miaj fratoj, la batalo, pri kiu vi parolas, nepre venos. Vero. Sed saĝa generalo elektas la plej taŭgan lokon kaj la plej ĝustan tempon por batalo. Ni ne troviĝas en la nuna momento sur la plej taŭga loko, nek alvenis la plej oportuna tempo. La afero ne estas tiel urĝa. La reĝo estas ŝanceliĝema. Mankas al li oportuna kaŭzo, eĉ preteksto starigi publikan malpacon kontraŭ ni, – supoze, ke li havas la kuraĝon necesan. Dume ni zorge pesu la oportunaĵojn kaj la maloportunaĵojn; kaj decidu post deca primedito: unue, la okazintaĵoj en Betraĥ, en la okazo, se ili diskoniĝus, ne helpus al ni gajni la subtenon de la popolo. La reĝo kaj lia kortego laŭte malaprobus ilin kun abomeno, pro politikaj motivoj. Due, per sia afableco kaj prudenta malavareco, okaze de la adeptigo de la princo, la reĝo plie firmigis sin en la favoro de la Babelanoj. La bruaj salutoj sur la stratoj nepridubeble tion montris. Trie, la politiko de la reĝa partio, nutrata, se ne iniciatita de tiu rampaĵo, Ilu-ittia, prosperis en la lasta tempo pli bone, ol vi ŝajne estas inklinaj konfesi. Kvare, la sekreta societo, estrata de Dingir, kiu volas detrui la pastran potencon eĉ pli, ol ĝi celas detrui la reĝan potencon, estas tro bone organizita. Ni unue malfortigu la influon de Ilu-ittia, kaj kaptu Dingiron kaj liajn leŭtenantojn. Mi aŭdis, ke Dingir alvenis en Babel antaŭ nemultaj tagoj, ktp. Ĉi tiuj konsideroj jam sufiĉe plipezas ĉiujn favorajn oportunaĵojn, kiuj sin povus prezenti hodiaŭ. Ĉiuokaze mankas al ni hodiaŭ vespere la tempo por deca interkonsiliĝo, ĉar mi jam devas forrapidi, por ne malfrui. Adiaŭ.

Uzibitum sin turnis por foriri. Liaj kolegoj ekaspektis ĉagrenitaj. Ŝankhatum diris iom malafable:

– Bone, Uzibitum, ni do atendos vin en nia ĉambro en la granda templo. Ĉi tiu afero ne permesas prokraston.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.