La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA AVARULO

Aŭtoro: Molière

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AKTO V

SCENO I

Harpagono, Komisaro

KOMISARO: Lasu min fari, mi konas mian metion, dank’al Dio. Ne estas hodiaŭ la unua fojo, ke mi min okupas je malkovro de ŝteloj, kaj mi dezirus havi tiom da sakoj da mil frankoj, kiom da personoj, kiujn mi pendigis.

HARPAGONO: Estas intereso de ĉiuj juĝistoj preni en siajn manojn tian aferon; kaj se oni ne retrovigos mian monon, mi ankaŭ procesos kontraŭ la juĝistaro.

KOMISARO: Oni devas fari ĉiujn necesajn esplorojn. Vi diras, ke estis en tiu kesteto . . .

HARPAGONO: Dek mil eskudoj bone kalkulitaj.

KOMISARO: Dek mil eskudoj!

HARPAGONO: Dek mil eskudoj.

KOMISARO: La ŝtelaĵo estas grava.

HARPAGONO: Ne ekzistas turmento sufiĉe granda por la graveco de la krimo; kaj se ĝi restas nepunita, la plej respektaj objektoj ne plu estos en sendanĝereco.

KOMISARO: El kiaj moneroj konsistis tiu sumo?

HARPAGONO: El bonaj ormoneroj kaj bonpezaj ormoneroj.

KOMISARO: Kiun vi suspektas pri tiu ŝtelo?

HARPAGONO: Ĉiujn; mi volas, ke vi arestu la urbon kaj la antaŭurbon.

KOMISARO: Ni devas, se vi fidas al mi, ne timigi iun, kaj peni akiri kelkajn pruvojn, por ke ni poste rehavu perforte la monerojn, kiujn oni forprenis de vi.


SCENO II

Harpagono, Komisaro, Jakobo

JAKOBO: (en la fono de la scenejo, turnante sin al la flanko, de kiu li eniris) Mi tuj revenos, oni lin buĉu tuj, oni rostu liajn piedojn, oni lin brogu en bolanta akvo, kaj lin pendigu de la plafono.

HARPAGONO: (al Jakobo) Kiun? Tiun, kiu min priŝtelis?

JAKOBO: Mi parolas pri la laktoporkido, kiun via majordomo ĵus sendis al mi, kaj kiun mi volas prepari laŭ mia bontrovo.

HARPAGONO: Ne pri tio estas la parolo. Jen estas tiu sinjoro, al kiu vi devas paroli pri io alia.

KOMISARO: (al Jakobo) Ne timiĝu, mi estas homo, kiu vin ne ĉagrenos, kaj faros la aferojn tute ĝentile.

JAKOBO: Ĉu tiu ĉi sinjoro partoprenos en la vesperman ĝo?

KOMISARO: Vi devas, kara amiko, nenion kaŝi al via mastro.

JAKOBO: Je mia honoro, sinjoro, mi montros ĉion, kion mi scias fari, kaj mi regalos vin tiel bone, kiel mi povos.

HARPAGONO: Tio ne estas la demando.

JAKOBO: Se mi ne donos al vi tiel bonan manĝaĵon, kiel mi volus, en tio estas kulpa via sinjoro majordomo, kiu tranĉetis al mi la flugilojn per la tondilo de sia ŝparemo.

HARPAGONO: Perfidulo! Ni parolas pri alia afero ol vesperman ĝo, mi volas, ke vi diru al mi novaĵojn pli la mono, kiun oni forprenis de mi.

JAKOBO: Ĉu oni forprenis monon de vi?

HARPAGONO: Jes, fripono, kaj oni tuj pendigos vin, se vi ĝin ne redonos.

KOMISARO: Ne traktu lin malbone, mi vidas el lia mieno, ke li estas honesta homo, kaj ke li, ne devigante nin meti lin en malliberejon malkaŝos al vi, kion vi volas scii. Jes, amiko, se vi konfesos la fakton, oni nenion malbonan faros al vi, kaj vi estos rekompencita konvene de via mastro. Oni forprenis hodiaŭ lian monon, kaj vi certe scias ion pri tio.

JAKOBO: (mallaŭte, flanken) Jen estas ĝuste la okazo por venĝi min je nia majordomo. De la tempo, kiam li eniris la domon, li estas la favorato, oni nur aŭskultas liajn konsilojn, kaj mi ankaŭ havas sur la koro la batojn de hodiaŭ.

HARPAGONO: Pri kio vi murmuras?

KOMISARO: (al Harpagono) Lasu lin fari, li preparas sin por kontentigi vin, mi ja diris, ke li estas honesta homo.

JAKOBO: Sinjoro, se vi volas, ke mi diru la veron, mi pensas, ke via kara majordomo tion faris.

HARPAGONO: Valero?

JAKOBO: Jes.

HARPAGONO: Li, kiu ŝajnas tiel fidela al mi?

JAKOBO: Li mem. Mi pensas, ke li priŝtelis vin.

HARPAGONO: Kial vi tion pensas?

JAKOBO: Kial?

HARPAGONO: Jes.

JAKOBO: Mi tion pensas pro tio, ke mi tion pensas.

KOMISARO: Sed vi devas diri la signojn, kiujn vi havas.

HARPAGONO: Ĉu vi vidis lin vaganta ĉirkaŭ la loko, en kiu mi metis mian monon?

JAKOBO: Jes, vere! Kie estis via mono?

HARPAGONO: En la ĝardeno.

JAKOBO: Ĝuste. Mi vidis lin vaganta en la ĝardeno.

Kaj en kio estis tiu mono?

HARPAGONO: En kesteto.

JAKOBO: Jen estas la afero. Mi vidis lin kun kesteto.

HARPAGONO: Kaj kia estas tiu kesteto? Mi jam vidos, ĉu ĝi estas la mia.

JAKOBO: Kia ĝi estas?

HARPAGONO: Jes.

JAKOBO: Ĝi estas . . . ĝi estas kiel kesteto.

KOMISARO: Kompreneble. Sed rakontu iom pri ĝi, por ke ni vidu.

JAKOBO: Ĝi estas granda kesteto . . .

HARPAGONO: Tiu, kiun oni ŝtelis de mi, estas malgranda.

JAKOBO: Ho! Jes, ĝi estas malgranda, se oni ĝin tiel komprenas, sed mi nomas ĝin granda pro tio, kion ĝi enhavas.

KOMISARO: Kian koloron ĝi havas?

JAKOBO: Kian koloron?

KOMISARO: Jes.

JAKOBO: Ĝi havas koloron . . . Ja, unu koloron . . . ĉu vi ne povus helpi al mi?

HARPAGONO: He!

JAKOBO: Ĉu ĝi ne estas ruĝa?

HARPAGONO: Ne, griza.

JAKOBO: Jes, grizruĝa, tion mi volis diri.

HARPAGONO: Neniu dubo, tio estas ĝi, certe. Skribu, sinjoro, skribu lian atestadon. Ĉielo, al kiu de nun sin fidi? Oni ne devas plu ĵuri pri io, kaj post tio ĉi mi juĝas min ankaŭ kapabla priŝteli min mem.

JAKOBO: (al Harpagono) Sinjoro, jen li revenas. Ne diru al li, almenaŭ, ke ili malkovris tion al vi.


SCENO III

Harpagono, Komisaro, Valero, Jakobo

HARPAGONO: Alproksimiĝu, venu konfesi la plej nigran agon, la plej abomenan krimon, kiu plenumi ĝis iam.

VALERO: Kion vi volas, sinjoro?

HARPAGONO: Kiel, perfidulo! Ĉu vi ne ruĝiĝas pro via krimo!

VALERO: Pri kiu krimo vi parolas?

HARPAGONO: Pri kiu krimo mi parolas, kanajlo! Kvazaŭ vi ne scius, kion mi volas diri. Vane vi volas kaŝi ĝin. La afero estas malkovrita, kaj oni ĵus min sciigis pri ĉio. Fi! Tiel misuzi mian bonecon kaj penetri en mian domon ĝuste por min perfidi, por min trompi en tia maniero!

VALERO: Sinjoro, ĉar oni tion malkovris al vi, mi ne volas serĉi deflankiĝojn kaj nei la aferon.

JAKOBO: (flanken) Ho! Ho! Ĉu mi divenis ĝuste, ne sciante tion?

VALERO: Mia intenco estis paroli kun vi pri tio, kaj mi volis atendi oportunan okazon por fari tion, sed ĉar tiel estas, mi petegas vin ne koleriĝi kaj voli aŭskulti miajn klarigojn.

HARPAGONO: Kiajn belajn kiarigojn vi povas doni al mi, ŝtelisto, kanajlo?

VALERO: Ha! Sinjoro, tiajn alnomojn mi ne meritis.

Estas vere, ke mi faris ofendon al vi; sed mia kulpo tamen estas pardonebla.

HARPAGONO: Kiel pardonebla! Tiaspeca insido, mortigo!

VALERO: Mi petegas, ne koleriĝu. Kiam vi estos aŭdinta min, vi vidos, ke la malfeliĉo ne estas tiel granda, kiel vi diras.

HARPAGONO: La malfeliĉo ne estas tiel granda, kiel mi diras! Kiel! Mia sango, mia internaĵo, kanajlo!

VALERO: Via sango, sinjoro, ne falis en malbonajn manojn. Mi estas de tia rango, ke mi ĝin ne malhonorigos, kaj nenio estas en tio ĉi, kion mi ne povos konvene rebonigi.

HARPAGONO: Estas ja mia intenco, ke vi redonu, kion vi ŝtelis.

VALERO: Via honoro, sinjoro, estos plene kontentigita.

HARPAGONO: Ne estas afero de honoro en tio ĉi. Sed, diru al mi; kio vin instigis al tia ago?

VALERO: Ha! Ĉu vi demandas min pri tio?

HARPAGONO: Jes, certe, mi demandas vin pri tio.

VALERO: Dio, kiu senkulpigas ĉion, kion li instigas fari, Amo.

HARPAGONO: Amo!

VALERO: Jes.

HARPAGONO: Bela amo, certe, amo al miaj ormoneroj!

VALERO: Ne, sinjoro, ne via riĉeco min allogis, ne tio min blindigis; kaj mi ĵuras, ke mi nenion petos el ĉiuj viaj posedaĵoj, se nur vi lasos al mi tiun, kiun mi havas.

HARPAGONO: Mi ne faros, je ĉiuj diabloj; mi certe ne lasos ĝin al vi. Vidu kian arogantecon; li volus konservi la ŝtelaĵon forprenitan de mi!

VALERO: Ĉu vi nomas tion ŝtelaĵo?

HARPAGONO: Ĉu mi nomas tion ŝtelaĵo! Tian trezoron!

VALERO: Trezoro, certe; kaj la plej valora, kiun vi posedas, sendube; sed vi ne perdos ĝin, lasante ĝin al mi. Mi petas ĝin de vi surgenue, tiun ĉarmoplenan trezoron, kaj vi bone faros, donante ĝin al mi.

HARPAGONO: Tion mi neniel faros! Kion signifas tio?

VALERO: Ni reciproke promesis fidelan amon, kaj ni ĵuris ne forlasi unu la alian.

HARPAGONO: La ĵuro estas admirinda, kaj la promeso amuza!

VALERO: Jes, ni promesis aparteni por eterne unu al la alia.

HARPAGONO: Mi ja vin malhelpos, mi certigas.

VALERO: Nur morto povos disigi nin.

HARPAGONO: Tio estas vere diabla pasio por mia mono.

VALERO: Mi jam diris al vi, sinjoro, ke ne monavido instigis min fari tion, kion mi faris. Mia koro ne agis pro la motivoj, kiujn vi pensas, kaj pli nobla intenco inspiris al mi tian decidon.

HARPAGONO: Vi vidos, ke pro kristana bonfaremo li volas havi mian posedaĵon. Sed mi tion reordigos, kaj, senhonta fripono, la juĝistaro tuj venĝos min je ĉio.

VALERO: Vi agos, kiel vi volos, kaj mi estas preta elporti ĉiujn perfortajn traktojn, kiuj al vi plaĉos; sed mi petas vin kredi almenaŭ, ke, se en tio estas io malbona, min solan vi devas kulpigi, kaj via filino neniel estas kulpa en ĉio tio ĉi.

HARPAGONO: Mi tion ja kredas, certe; estus tre strange, se mia filino partoprenus en tiu krimo. Sed mi volas rehavi mian posedaĵon, kaj vi devas konfesi en kiun lokon vi ĝin forportis.

VALERO: Mi? Mi ne forportis ŝin; ŝi estas ankoraŭ ĉe vi.

HARPAGONO: (flanken) Ho, mia kara kesteto!

(laŭte) Ĝi ne eliris el mia domo?

VALERO: Ne, sinjoro.

HARPAGONO: He! Diru ion; vi ne tuŝis ĝin?

VALERO: Mi ŝin tuŝi! Ha, vi ofendas ŝin tiom, kiom min; mi brulis por ŝi per flamo tute pura kaj respekta.

HARPAGONO: (flanken) Li brulis por mia kesteto!

VALERO: Mi volus morti prefere ol montri al ŝi ofendan penson; ŝi estas por tio tro saĝa kaj honesta.

HARPAGONO: (flanken) Mia kesteto tro honesta.

VALERO: Ĉiuj miaj deziroj limiĝis al ŝia vido, kaj neniu krima penso makulis la pasion, kiun inspiris al mi ŝiaj belaj okuloj.

HARPAGONO: (flanken) La belaj okuloj de mia kesteto! Li parolas pri ĝi kiel amanto pri sia amatino.

VALERO: Sinjorino Klaŭdo konas la veron de tiu aventuro; ŝi povas atesti . . .

HARPAGONO: Kiel! Mia servistino estas kunkulpa en la afero!

VALERO: Jes, sinjoro, ŝi ĉeestis en nia promeso; kaj nur eksciinte la honestecon de mia amo, ŝi helpis al mi decidigi vian filinon, ke ŝi donu al mi sian promeson kaj akceptu mian.

HARPAGONO: He!

(flanken) Ĉu la limo de la juĝo lin delirigas?

(al Valero) Kion vi enmiksas ĉi tie kun mia filino?

VALERO: Mi diras, ke mi havis ĉiujn eblajn malfacilaĵojn por konsentigi ŝian hontemon al tio, kion volis mia amo.

HARPAGONO: La hontemo de kiu?

VALERO: De via filino; kaj nur hieraŭ ŝi konsentis al nia reciproka subskribo de promeso de geedzi ĝo.

HARPAGONO: Mia filino subskribis al vi promeson de geedzi ĝo?

VALERO: Jes, sinjoro; same kiel mi ankaŭ subskribis al ŝi.

HARPAGONO: Ho! Ĉielo! Alia malfeliĉo.

JAKOBO: (al la komisaro) Skribu, sinjoro, skribu!

HARPAGONO: Pliiĝo de malbono, kresko de malespero!

(al la komisaro) Nu, sinjoro, faru la devon de via ofico kaj skribu kulpigon kontraŭ li kiel ŝtelisto kaj delogisto.

JAKOBO: Kiel ŝtelisto kaj delogisto.

VALERO: Tiajn alnomojn mi ne meritas; kaj kiam oni scios, kiu mi estas . . .


SCENO IV

Harpagono, Elizo, Mariano, Valero, Frozino, Jakobo, Komisaro

HARPAGONO: Ha! fripona filino! Malinda de tia patro kiel mi! Tiel vi profitas la instruadon, kiun mi donis al vi? Vi lasas vin kaptiĝi de amo por kanajla ŝtelisto kaj forpromesas vian koron, sen peti pri mia konsento! Sed vi ambaŭ estos trompitaj.

(al Elizo) Kvar fortaj muroj respondos al mi por via konduto.

(al Valero) Kaj bona pendigilo, senhonta fripono! punos vin pro via aroganteco.

VALERO: Ne via pasio juĝos la aferon; kaj oni almenaŭ min aŭskultos, antaŭ ol kondamni min.

HARPAGONO: Mi eraris dirante ”pendigilo”; vi estos tute viva ligata al rado!

ELIZO: (surgenue antaŭ Harpagono) Ha! Mia patro, havu pli homajn sentojn, mi petegas; kaj ne pelu la aferojn ĝis la ekstrema severeco de la patra povo. Ne lasu la unuan movon de kolero forkonduki vin, kaj prenu la tempon por bone pripensi, kion vi faros. Penu koni pli bone tiun, pro kiu vi koleras. Li estas tute alia, ol vi lin juĝas, kaj vi malpli miros, ke mi donis min al li, kiam vi scios ke, sen li, jam de longe vi plu ne havus min. Jes, patro, estas li, kiu min savis el tiu granda danĝero, de kiu mi estis minacata en la akvo; kaj al li vi ŝuldas la vivon de tiu filino, kies . . .

HARPAGONO: Ĉio tio estas nenio, estus pli bone por mi, se li lasus vin droni kaj ne farus tion, kion li faris.

ELIZO: Mia patro, mi petegas vin pro la patra amo, ke vi . . .

HARPAGONO: Ne, ne, mi nenion volas aŭdi; estas necese, ke la juĝistaro plenumu sian devon.

JAKOBO: (flanken) Vi pagos al mi por la ricevitaj batoj.

FROZINO: (flanken) Tio ĉi estas stranga embaraso.


SCENO V

Anselmo, Harpagono, Elizo, Mariano, Frozino, Valero, Komisaro, Jakobo

ANSELMO: Kio estas, sinjoro Harpagono? Mi vidas vin tute ekscitita.

HARPAGONO: Ha! Sinjoro Anselmo, vi vidas en mi la plej malfeliĉan el ĉiuj homoj, kaj jen estas multe da konfuzo kaj malordo en la kontrakto, pro kiu vi venas. Oni mortigas min en la propraĵo; oni mortigas min en la honoro; jen estas perfidulo, kanajlo, kiu malrespektis la plej sanktajn rajtojn; li penetris en mian domon sub la masko de servisto, por ŝteli mian monon kaj delogi mian filinon.

VALERO: Kiu pensas pri via mono, pri kiu vi parolas tiel konfuze?

HARPAGONO: Jes, ili donis unu al la alia promeson de geedzi ĝo. Tiu ĉi ofendo koncernas vin, sinjoro Anselmo, kaj vi devas procesi kontraŭ li kaj fari je viaj kostoj. Ĉiujn juĝajn persekutojn, por venĝi vin de lia aroganteco.

ANSELMO: Mi ne intencas edziĝi perforte kaj postuli koron, kiu sin jam fordonis. Sed viajn interesojn mi estas preta defendi kiel miajn proprajn.

HARPAGONO: Jen estas tiu sinjoro, kiu estas honesta komisaro kaj nenion forgesos, laŭ tio, kion li mem diris al mi, pri la farado de sia ofico.

(al la komisaro, montrante Valeron) Kulpigu lin dece, sinjoro, kaj faru la fakton tre krima.

VALERO: Mi ne komprenas, pli kiu krimo oni povas kulpigi min pro la pasio, kiun mi havas al via filino, nek al kiu turmento vi volus kondamnigi min pro nia promesiĝo, kiam oni scios, kiu mi estas.

HARPAGONO: Mi mokas je ĉiuj tiuj rakontoj, kaj la nuna mondo estas plena da ĉiuj ŝtelistoj de nobleco, da ĉiuj trompistoj, kiuj profitas sian nekonatecon kaj sin vestas arogante per la unua fama nomo, kiun ili intencas preni.

VALERO: Sciu, ke mia koro estas tro alta, por ke mi min ornamu per io, kio ne apartenas al mi, kaj tuta Napolo povas doni ateston pri mia rango.

ANSELMO: Haltu! Atentu, kion vi diros. Vi riskas ĉi tie pli ol vi pensas, vi parolas antaŭ homo, kiu konas la tutan Napolon, kaj povos facile vidi klare en la rakonto, kiun vi faros.

VALERO: Mi ne estas homo, kiu timas ion, kaj se Napolo estas konata al vi, vi scias, kiu estis sinjoro Tomaso d’Alburci.

ANSELMO: Sendube mi scias kaj malmultaj personoj lin konis pli bone ol mi.

HARPAGONO: Mi ne pli zorgas pri sinjoroTomaso ol pri sinjoro Marteno.

(Ekvidinte, ke du kandeloj brulas, Harpagono estingas unu)

ANSELMO: Mi petegas, lasu lin paroli, ni vidu, kion li per tio volas diri.

VALERO: Mi volas diri, ke al li mi ŝuldas la vivon.

ANSELMO: Al li?

VALERO: Jes.

ANSELMO: Iru, vi mokas. Serĉu alian rakonton, kiu povos sukcesi pli bone, kaj ne penu vin savi per tiu ĉi trompo.

VALERO: Bonvolu paroli pli konvene. Tio ĉi ne estas trompo, kaj mi ne diras ion, kion mi ne povos facile pruvi.

ANSELMO: Kiel! Vi riskas diri, ke vi estas la filo de sinjoro Tomaso d’Alburci.

VALERO: Jes, mi tion riskas, kaj estas preta defendi tiun veron kontraŭ kiu ajn.

ANSELMO: La kuraĝo estas mirinda! Sciu, por konfuzi vin, ke jam antaŭ almenaŭ dek ses jaroj, la homo, pri kiu vi parolas, pereis en la maro kun siaj infanoj kaj edzino, dum ili penadis savi siajn vivojn el la kruelaj persekutoj, kiuj akompanis la ribelojn en Napolo kaj kaŭzis la ekzilon de multaj familioj nobelaj.

VALERO: Jes, sed sciu, por konfuzi vin, ke lia sepjara filo, kun unu servisto, estis savita el tiu ŝippereo de hispana ŝipo, kaj ke tiu savita filo estas tiu mem, kiu parolas kun vi. Sciu, ke la ŝipestro, tuŝita de mia sorto, ekhavis amon por mi, li edukigis min kiel propran filon, tuj kiam mi estis kapabla je tio, la militado estis mia profesio, antaŭ ne longe mi eksciis, ke mia patro ne mortis, kiel mi ĉiam pensis; kiam mi pasis ĉi tie por iri serĉi lin, aventuro aranĝita de la ĉielo kaŭzis, ke mi vidis la ĉarman Elizon, tiu vido faris min sklavo de ŝia beleco, kaj la forto de mia amo kaj la severeco de ŝia patro instigis min preni la decidon akceptigi min en ŝia domo kaj sendi alian homon por serĉi miajn gepatrojn.

ANSELMO: Sed kiaj pluaj atestoj, krom viaj paroloj, povas certigi nin, ke tio ne estas fabelo konstruita sur vero!

VALERO: La hispana ŝipestro; rubena sigelilo, kiu apartenis al mia patro; agata ĉirkaŭmanumo, kiun mia patrino estis metinta sur mian brakon, la maljuna Pedro, tiu servisto, kiu saviĝis kun mi el la ŝippereo.

MARIANO: Ha! El viaj paroloj mi povas ĉi tie atesti, ke vi ne mensogas, kaj ĉio, kion vi diras, vidigas al mi tre klare, ke vi estas mia frato.

VALERO: Vi, mia fratino!

MARIANO: Jes, mia koro tuŝiĝis tuj de la momento, kiam vi malfermis la buŝon, kaj nia patrino, kiun via vido ravos, milfoje raportis al mi pri la malfeliĉoj de nia familio. Ankaŭ nin la ĉielo ne lasis morti en tiu terura ŝippereo; sed ni nur savis nian vivon, perdante nian liberecon; korsaroj ricevis mian patrinon kaj min sur fragmento de la ŝipo. Post dekjara sklaveco, feliĉa okazo redonis al ni la liberecon kaj ni revenis en Napolon, kie ni eksciis, ke nia tuta posedaĵo estis vendita, kaj ni ne povis havi novaĵojn pri nia patro.

Ni pasis en Ĝenovon, kie mia patrino kolektis kelkajn mizerajn restaĵojn de disŝirita heredaĵo; kaj de tie, forkurante de la barbara maljusteco de siaj parencoj, ŝi venis ĉi tien, kie ŝi nur vivas per velkinta vivo.

ANSELMO: Ho! ĉielo, kiaj estas la montroj de via potenco; kaj kiel bone vi pruvas, ke nur al vi apartenas fari mirindaĵojn! Kisu min, infanoj, kaj enmiksu vian ĝojon kun tiu de via patro.

VALERO: Vi estas nia patro!

MARIANO: Pro vi mia patrino tiel longe funebris!

ANSELMO: Jes filino, jes filo; mi estas Tomaso d’Alburci, kiun la ĉielo savis el la ondoj kun la tuta mono, kiun li portis. Kredinte, ke vi ĉiuj mortis antaŭ pli ol dekses jaroj, mi pretiĝis, post longaj vojaĝoj, por serĉi en edziĝo kun ĝentila kaj saĝa persono la konsolon de nova familio. Pro manko de sendanĝereco por mia vivo en Napolo, mi decidis neniam reveni tien, kaj sukcesinte vendigi tie mian tutan posedaĵon, mi kutimis vivi ĉi tie, kie, sub la nomo de Anselmo, mi klopodis forigi la ĉagrenojn de tiu alia nomo, kiu kaŭzis al mi tiom da malfeliĉoj.

HARPAGONO: (al Anselmo) Tiu ĉi estas via filo?

ANSELMO: Jes.

HARPAGONO: Mi ŝuldigas vin por pagi al mi dek mil eskudojn, kiujn li ŝtelis de mi?

ANSELMO: Li vin priŝtelis?

HARPAGONO: Li mem.

VALERO: Kiu diras tion?

HARPAGONO: Jakobo.

VALERO: (al Jakobo) Ĉu vi diras tion ĉi?

JAKOBO: Vi bone vidas, ke mi nenion diras.

HARPAGONO: Jes, jen estas lia komisara moŝto, kiu ĵus ricevis lian ateston.

VALERO: Ĉu vi povas kredi min kapabla je ago tiel malhonesta?

HARPAGONO: Kapabla aŭ nekapabla, mi volas rehavi mian monon.


SCENO VI

Harpagono, Anselmo, Elizo, Mariano, Kleanto, Valero, Frozino, Komisaro, Jakobo, La Flèche

KLEANTO: Ne malkvietiĝu, patro, kaj ne kulpigu iun.

Mi eksciis novaĵojn pri via afero, kaj mi venas ĉi tien por diri al vi, ke, se vi permesos, ke mi edziĝu kun Mariano, via mono estos redonita al vi.

HARPAGONO: Kie ĝi estas?

KLEANTO: Ne estu malkvieta pri tio; ĝi kuŝas en loko, pri kiu mi respondas, kaj ĉio dependas de mi sola; apartenas al vi diri, kion vi decidas, kaj vi povas elekti, ĉu doni al mi Marianon, ĉu perdi vian kesteton.

HARPAGONO: Ĉu oni nenion forprenis el ĝi?

KLEANTO: Absolute nenion. Vidu, ĉu vi intencas aprobi tiun geedziĝon, kaj aldoni vian konsenton al tiu de ŝia patrino, kiu lasas ŝin libera elekti inter ni du.

MARIANO: (al Kleanto) Sed vi ne scias, ke tiu konsento ne sufiĉas, kaj ke la ĉielo, (montrante Valeron) samtempe kiel fraton, kiun vi vidas, ĵus redonis al mi patron, (montrante Anselmon) kies konsenton vi devas ricevi.

ANSELMO: La ĉielo, miaj infanoj, ne redonas min al vi por kontraŭstari al viaj deziroj. Sinjoro Harpagono, vi komprenas ja, ke la elekto de juna fraŭlino prefere falos sur la filon ol sur la patron. Nu, ne lasu diri al vi tion, kion ne estas necese aŭdi, kaj konsentu kiel mi al tiu duobla geedziĝo.

HARPAGONO: Por decidiĝi, mi bezonas vidi mian kesteton.

KLEANTO: Vi ĝin vidos tute sanan.

HARPAGONO: Mi havas neniun monon, por doni dote al miaj gefiloj.

ANSELMO: Nu, mi havas sufiĉe da ĝi por ambaŭ; tio ne malkvietigu vin.

HARPAGONO: Ĉu vi promesas pagi ĉiujn elspezojn de tiuj du geedziĝoj?

ANSELMO: Jes, mi promesas. Ĉu vi estas kontentigita?

HARPAGONO: Jes, se nur vi pagos al mi festan veston por la geedziĝo.

ANSELMO: Konsentite. Ni iru ĝui la ĝojon, kiun prezentas al ni ĉi tiu feliĉa tago.

KOMISARO: He, sinjoroj, atendu, mi petas, kiu pagos al mi por mia skribo?

HARPAGONO: Ni neniel bezonas viajn skribaĵojn.

KOMISARO: Jes, sed mi ne volas esti skribinta ilin por nenio.

HARPAGONO: (montrante Jakobon) Kiel pago, jen estas homo, kiun mi donas al vi por pendigo.

JAKOBO: Ho, ve! Kiel do mi devas fari? Pro verdiro oni min batas, kaj pro mensogo oni volas pendigi min.

ANSELMO: Sinjoro Harpagono, vi devas pardoni al li tiun trompon.

HARPAGONO: Ĉu vi do pagos la komisaron?

ANSELMO: Tiel estu! Ni iru rapide komuniki nian ĝojon al via patrino.

HARPAGONO: Kaj mi vidi mian karan kesteton.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.