|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVARULOAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
HARPAGONO: Nu! Venu ĉiuj tien ĉi, por ke mi disdonu al vi miajn ordonojn por la vespero kaj klarigu al ĉiu sian rolon. Alproksimiĝu, sinjorino Klaŭdo. Ni komencu kun vi. Bone, vi havas la batalilon jam en mano. Mi vin komisias purigi ĉie, kaj precipe evitu froti tro forte, por ne eluzi la meblojn. Krom tio, mi rajtigas vin dum la vespermanĝo regi la botelojn, kaj se unu el ili perdiĝos aŭ se io rompiĝos, mi ŝuldigos vin, kaj forprenos ĝian valoron el via salajro.
JAKOBO: (flanken) Politika puno!
HARPAGONO: (al sinjorino Klaŭdo) Iru.
HARPAGONO: Vi, Brindavoine, kaj vi La Merluche, mi donas al vi la oficon lavi la glasojn kaj doni por trinki, sed nur kiam oni soifos, kaj ne laŭ la kutimo de kelkaj arogantaj lakeoj, kiuj elvokas la gastojn kaj ilin instigas trinki, kiam neniu pensas pri tio. Atendu ĝis oni petos tion de vi pli ol unufoje, kaj memoru ĉiam doni multe da akvo.
JAKOBO: (flanken) Jes, senakva vino ebriigas.
LA MERLUCHE: Ĉu ni formetos niajn kitelojn, sinjoro?
HARPAGONO: Jes, kiam vi vidos la gastojn venantaj, kaj zorge evitu malbonigi viajn vestojn.
BRINDAVOINE: Vi scias, sinjoro, ke unu el la antaŭaj baskoj de mia jako estas kovrita de larĝa makulo de lampoleo.
LA MERLUCHE: Kaj ke mia pantalono estas truigita malantaŭe kaj ke, ne vin ofendante, oni vidas mian . . .
HARPAGONO: (al La Merluche) Silentu; turnu tion lerte al la muro, kaj montru ĉiam al la gastoj la antaŭan parton.
(al Brindavoine, montrante al li, kiel li devas teni la ĉapelon antaŭ sia jako por kaŝi la makulon de oleo) Kaj vi, tenu ĉiam vian ĉapelon tiamaniere, kiam vi servos.
HARPAGONO: Vi, filino, vi tenos la okulojn sur tio, kion oni prenos de la tablo kaj vi zorgos, ke nenio difektiĝu. Tio konvenas bone al fraŭlinoj.
Sed, dume, pretiĝu akcepti bone mian amatinon, kiu venos viziti vin kaj akompanos vin al la foiro. Ĉu vi komprenas, kion mi diras?
ELIZO: Jes, patro.
HARPAGONO: Kaj vi, mia filo, la fraŭleto, al kiu mi havas li bonecon pardoni la aferon de hodiaŭ, ne imagu, vi ankaŭ, prezenti al ŝi malbonan vizaĝon.
KLEANTO: Mi, patro, malbonan vizaĝon? Pro kiu kaŭzo?
HARPAGONO: Nu! Mi konas la humoron de filoj, kies patro reedziĝas, kaj per kiaj okuloj ili ordinare rigardas tiun, kiun oni nomas duonpatrino.
Sed se vi deziras, ke mi forgesu vian lastan petolaĵon, mi rekomendas al vi precipe regali tiun ĉi personon per afabla vizaĝo, kaj akcepti ŝin kiel eble plej ĝentile.
KLEANTO: Por diri al vi la veron, mia patro, mi ne povas promesi esti tre kontenta pri tio, ke ŝi fariĝos mia duonpatrino, mi mensogus se mi tion dirus, sed por akcepti ŝin dece kaj montri al ŝi afablan vizaĝon, mi promesas obei al vi precize en tiu ĉi rilato.
HARPAGONO: Vi atentu bone, almenaŭ.
KLEANTO: Vi vidos, ke vi havos neniun kaŭzon por plendi.
HARPAGONO: Vi faros prudente.
HARPAGONO: Valero, helpu min pri tio ĉi. Nu, Jakobo, proksimiĝu; mi lasis vin por la fino.
JAKOBO: Ĉu al via veturigisto, sinjoro, aŭ al via kuiristo vi deziras paroli, ĉar mi estas ambaŭ.
HARPAGONO: Al ambaŭ.
JAKOBO: Sed al kiu komence?
HARPAGONO: Al la kuiristo.
JAKOBO: Bonvolu do atendi, mi petas.
(Jakobo formetas sian livreon de kondukisto kaj aperas vestita kiel kuiristo).
HARPAGONO: Kia ceremonio estas tio?
JAKOBO: Vi povas paroli.
HARPAGONO: Jakobo, mi invitis gastojn al vespermanĝo hodiaŭ.
JAKOBO: (flanken) Mirindaĵo!
HARPAGONO: Diru iom: ĉu vi regalos nin bone?
JAKOBO: Jes, se vi donos al mi multe da mono.
HARPAGONO: Al la diablo! Ĉiam monon! Ŝajnas kvazaŭ ili nenion pli havus por diri ol monon! monon! monon! Ili ĉiam havas tiun ĉi vorton en la buŝo, monon! Ĉiam paroli pri mono.
Ĝi estas ilia granda batalilo, mono!
VALERO: Mi neniam aŭdis respondon pli arogantan ol tiu ĉi. Kia mirindaĵo estas regali bone per multe da mono? Tio estas afero plej facila en la mondo, kaj ne ekzistas tiel malsprita homo, ke li ne povus tiel fari, sed por montri sin lerta, oni devas proponi regali bone per malmulte da mono.
JAKOBO: Regali bone per malmulte da mono?
VALERO: Jes.
JAKOBO: Je honoro, sinjoro majordomo, vi farus servon al ni, montrante vian sekreton kaj prenante sur vin mian oficon de kuiristo. Cetere vi pretendas esti la ĉiofaranto en tiu ĉi domo.
HARPAGONO: Silentu. Kion ni bezonos?
JAKOBO: Jen estas lia majordoma moŝto, kiu regalos vin bone per malmulte da mono.
HARPAGONO: Ha! Mi volas, ke vi respondu al mi!
JAKOBO: Kiom da gastoj sidos ĉe la vespermanĝo?
HARPAGONO: Ni estos ok aŭ dek; sed vi devas aĉeti nur por ok. Kio estas sufiĉa por ok sufiĉas ankaŭ por dek.
VALERO: Kompreneble.
JAKOBO: Nu, ni bezonos kvar grandajn supojn kaj kvin manĝaĵetojn; buljonojn . . . saŭcaĵojn . . .
HARPAGONO: Je la diablo! Tio estus sufiĉa por nutri tutan urbon.
JAKOBO: Rostaĵon . . .
HARPAGONO: (metante la manon sur la buŝon de Jakobo)
Ha! Perfidulo, vi manĝas mian tutan posedaĵon.
JAKOBO: Dolĉaĵojn . . .
HARPAGONO: (metante denove la manon sur lian buŝon)
Ankoraŭ . . .
VALERO: (al Jakobo) Ĉu vi deziras krevigi ĉiujn? Kaj ĉu nia sinjoro invitis gastojn por ilin mortigi per troa manĝaĵo? Legu do iom la konsilojn por bonfarto kaj demandu la kuracistojn, ĉu estas io pli malsaniga por la homo ol la troa manĝado.
HARPAGONO: Li estas prava.
VALERO: Sciu, Jakobo, vi kaj viaj similaj, ke tablo kovrita per troa viando estas insido, por montri sin amiko de siaj gastoj, estas bezonate, ke modereco regu ĉe la manĝo, kaj, laŭ la diro de antikva saĝulo: Oni devas manĝi por vivi kaj ne vivi por manĝi.
HARPAGONO: Ha! Kiel bone dirita estas tio ĉi! Proksimi- ĝu, por ke mi vin kisu pro tiu parolo. Tio estas la plej bela sentenco, kiun mi iam aŭdis: Oni devas vivi por manĝi, kaj ne manĝi por vi . . . Ne, ne estas tiel. Kiel vi diras?
VALERO: Ke oni devas manĝi por vivi kaj ne vivi por manĝi.
HARPAGONO: (al Jakobo) Jes; ĉu vi aŭdas?
(al Valero) Kiu eminenta homo diris tion?
VALERO: Mi ne plu memoras lian nomon.
HARPAGONO: Memoru skribi por mi tiujn vortojn; mi volas, ke oni ilin gravuru per oraj literoj sur la kameno de mia manĝosalono.
VALERO: Mi ne forgesos, kaj rilate la vespermanĝon, vi nur lasu min fari. Mi aranĝos ĉion konvene.
HARPAGONO: Faru do.
JAKOBO: Des pli bone, mi havos malpli grandan laboron.
HARPAGONO: (al Valero) Vi elektos tiajn objektojn, el kiuj oni malmulte manĝas kaj kiuj baldaŭ satigas, kelkajn bonajn fazeolojn tre grasajn, kun iu pastaĵo en poto bone provizita per kaŝtanoj.
VALERO: Fidu al mi.
HARPAGONO: Nun, Jakobo, vi devas purigi mian kaleŝon.
JAKOBO: Atendu. Tio ĉi koncernas la veturigiston.
(Jakobo remetas sian livreon) Vi diras . . . ?
HARPAGONO: Ke vi devas purigi mian kaleŝon kaj havi miajn ĉevalojn tute pretaj por iri al la foiro.
JAKOBO: Viajn ĉevalojn, sinjoro; mi ĵuras, ke ili absolute ne estas en stato por marŝado. Mi ne diras, ke ili kuŝas sur pajlo, la mizeraj bestoj neniun havas, kaj tio estus malĝusta diro.
Sed vi trudas al ili tiel severajn fastojn, ke ili jam ne estas pli ol similaĵoj aŭ fantomoj, ombroj de ĉevaloj.
HARPAGONO: Tre kompatindaj ili estas! Ili nenion faras.
JAKOBO: Kaj tial, ke oni ne faras ion, sinjoro, ĉu oni ne bezonas manĝi? Multe pli bone estus por ili, la mizeraj bestoj, se ili laborus multe kaj manĝus same. Rompas mian koron vidi ilin tiel senfortiĝintaj, ĉar mi ja havas tian amon al miaj ĉevaloj, ke ŝajnas al mi kvazaŭ mi mem suferas, kiam mi vidas ilin suferantaj, ĉiutage mi forprenas ion el mia propra nutraĵo por doni al ili, ĉar vere, sinjoro, estas troa krueleco, se oni tute ne havas kompaton al siaj similuloj.
HARPAGONO: Ne estos granda laboro iri ĝis la foiro.
JAKOBO: Ne, sinjoro, mi ne havas la kuraĝon ilin konduki, kaj mi sentus riproĉojn de konscienco, se mi vipus ilin en ilia nuna stato. Kiel vi volus, ke ili tiru kaleŝon? Sin mem ili ne povas treni.
VALERO: Sinjoro, mi petos la najbaron Pikardo, ke li bonvolu ilin konduki, cetere ni bezonos lin ankaŭ por pretigi la vespermanĝon.
JAKOBO: Tiel estu. Mi preferas, ke ili mortu sub alies mano ol sub la mia.
VALERO: Ĉu sinjoro Jakobo prezentas sin kiel prudentulon?
JAKOBO: Lia majordoma moŝto prezentas sin kiel homon necesan!
HARPAGONO: Silentu.
JAKOBO: Sinjoro, mi ne povas toleri la flatemulojn, kaj mi bone vidas, kion tiu ĉi volas. Liaj konstantaj observoj pri la pano, vino, ligno, salo kaj kandelo celas nur vin tikli kaj vin flati. Mi furiozas pro tio, kaj mi ĉagreniĝas, aŭdante ĉiutage, kion oni diras pri vi, ĉar mi sentas ja, malgraŭ ĉio, simpation por vi, kaj, post miaj ĉevaloj, vi estas la persono, kiun mi plej amas.
HARPAGONO: Ĉu mi povus scii, Jakobo, kion oni diras pri mi?
JAKOBO: Jes, sinjoro, se mi estus certa, ke tio ne vin ĉagrenus.
HARPAGONO: Neniel.
JAKOBO: Pardonu, sed mi bone scias, ke mi vin kolerigus.
HARPAGONO: Tute ne, tio ĉi, kontraŭe, faros al mi plezuron, kaj mi estas kontenta ekscii, kiamaniere oni parolas pri mi.
JAKOBO: Sinjoro, ĉar vi tion volas, mi diros al vi sincere, ke oni mokas vin, ke oni de ĉiu flanko ĵetas al ni cent pikantajn ŝercojn pri vi, kaj ke oni neniam estas tiel kontenta, kiel kiam oni vin senmodere mallaŭdas, kaj faras anekdotojn pri via avareco. Unu diras, ke vi presigas specialajn kalendarojn, en kiuj vi duobligas la jarsezonojn kaj la vigilojn por profiti pli ofte la fastojn, kiujn vi trudas al via domanaro, alia pretendas, ke vi ĉiam havas disputon preta por fari al viaj servistoj en la tempo de la novjardonacoj aŭ kiam ili prenas forpermeson de vi, por tiel havi motivon nenion doni al ili; tiu ĉi rakontas, ke iun tagon vi vokis al juĝejo la katon de najbaro, ĉar ĝi manĝis restaĵon de kruro de ŝafido; tiu, ke oni vin surprizis nokte, kiam vi mem ŝtelis la avenon de viaj ĉevaloj, kaj ke via veturigisto, tiu, kiu servis ĉi tie antaŭ mi, donis al vi en la mallumo mi ne scias kiom da batoj per bastono, pri kiuj vi neniam volis paroli. Fine, ĉu vi volas, ke mi diru? Oni nenien povas iri, ne aŭdante mallaŭde paroli pri vi en ĉia maniero, vi estas la fablo kaj la ridobjekto de ĉiuj, kaj oni nur parolas pri vi per la alnomoj avarulo, maldonemulo, malnoblulo kaj procentegulo.
HARPAGONO: (batante Jakobon) Vi estas malsaĝulo, friponego, sentaŭgulo kaj arogantulo.
JAKOBO: Nu! Ĉu mi tion ne antaŭdiris? Vi ne volis kredi al mi. Mi ja diris, ke mi vin kolerigus, dirante la veron.
HARPAGONO: Mi instruos vin paroli.
VALERO: (ridante) Laŭ tio, kion mi vidas, Jakobo, oni malbone pagas vian verdiremon.
JAKOBO: Je Dio, via noveveninta moŝto, kiu prezentas sin kiel homon necesan, tio ĉi ne estas via afero. Ridu je la batoj, kiujn vi ricevos, kaj ne ridu je miaj.
VALERO: Ha! Sinjoro Jakobo, ne koleru, mi petas.
JAKOBO: (flanken) Li cedas. Mi volas ludi kuraĝulon, kaj se li estas tiel malsaĝa, ke li min timos, mi lin batos iom.
(laŭte) Ĉu vi scias, sinjoro ridemulo, ke mi ne ridas, kaj se vi min kolerigas, mi igos vin ridi alimaniere (Jakobo puŝas Valeron ĝis la fono de la scenejo lin minacante)
VALERO: He! Kviete!
JAKOBO: Kiel, kviete? Tio ne plaĉas al mi.
VALERO: Mi petas.
JAKOBO: Vi estas arogantulo.
VALERO: Sinjoro Jakobo!
JAKOBO: Neniu sinjoro Jakobo helpos. Se mi prenos bastonon, mi vin konvene batigos.
VALERO: Kiel la bastonon?
(Valero siavice puŝas Jakobon)
JAKOBO: He! Mi ne diras tion.
VALERO: Ĉu vi scias, sinjoro vantulo, ke mi mem estas kapabla bategi vin?
JAKOBO: Mi ne dubas pri tio.
VALERO: Ke vi entute estas nur malnobla kuiristo?
JAKOBO: Mi ja scias tion.
VALERO: Kaj ke vi min ankoraŭ ne konas?
JAKOBO: Pardonu.
VALERO: Vi min batos, vi diras?
JAKOBO: Ŝerce mi tion diris.
VALERO: Kaj al mi ne plaĉas via ŝerco.
(frapante Jakobon per bastono) Sciu, ke vi estas malbona ŝercisto.
JAKOBO: (sola) La pesto forprenu la sincerecon! Ĝi estas malbona metio; de nun mi ĝin forlasas kaj ne plu diros la veron. Permesate estu al mia mastro, li havas kelke da rajto por min bati, sed je tiu sinjoro majordomo mi venĝos min . . . se mi povos.
FROZINO: Ĉu vi scias, Jakobo, ĉu via sinjoro estas hejme?
JAKOBO: Jes, certe li estas, mi scias tion eĉ troe.
FROZINO: Diru al li, mi petas, ke ni estas ĉi tie.
MARIANO: Ha! En kia stranga stato mi trovas min,
Frozino, kaj por diri, kion mi pensas, kiel multe mi timas tiun vidon!
FROZINO: Sed kial? Kion vi timas?
MARIANO: Ha! Ĉu vi demandas? Ĉu vi ne komprenas la malkvieton de persono tuj vidonta la turmentilon, al kiu oni ŝin kondukas?
FROZINO: Mi vidas ja ke, por morti agrable, Harpagono ne estas la ekzekutilo, kiun vi volus elekti, kaj mi komprenas el via vizaĝo, ke la juna blondulo, pri kiu vi parolis al mi, revenas en vian penson.
MARIANO: Jes, Frozino, tion mi ne volas nei, kaj mi konfesas, ke la respektaj vizitoj, kiujn li faris al mi, iom impresis mian animon.
FROZINO: Sed ĉu vi eksciis, kiu li estas?
MARIANO: Ne, mi ne scias, kiu li estas, sed mi scias, ke li havas mienon tian, ke oni lin amu, ke, se oni lasus min elekti, mi lin akceptus prefere al iun ajn, kaj ke li ne malmulte kunhelpas, por igi min rigardi kiel teruran turmentilon la edzon, kiun oni volas doni al mi.
FROZINO: He! Ĉiuj tiuj blonduloj estas agrablaj, kaj babiladas tre lerte; sed plej multaj estas malriĉaj kiel ratoj. Kaj estas pli bone por vi preni maljunan edzon, kiu donos al vi multe da posedaĵo. Mi konfesas, ke la sentoj ne trovas ĉe tiuj tiel grandan plezuron, kaj ke oni devas ja suferi kelkajn negravajn naŭzaĵojn kun tia edzo, sed tio ne longe daŭros, kaj kredu al mi, lia morto baldaŭ ebligos al vi preni alian edzon pli amindan, kiu rebonigos ĉion.
MARIANO: Dio mia! Frozino, estas stranga situacio kiam, por fariĝi feliĉa, oni devas deziri aŭ atendi ies morton! Kaj morto ne konformi- ĝas al ĉiuj niaj projektoj.
FROZINO: Ĉu vi ŝercas? Vi edziniĝas kun li nur sub la kondiĉo, ke li baldaŭ lasos vin vidvino, kaj tio devas esti unu el la paragrafoj de la kontrakto.
Tre aroganta li estus, se li ne mortus post tri monatoj. Jen li mem venas.
MARIANO: Ha! Frozino, kia vizaĝo!
HARPAGONO: (al Mariano) Ne estu ofendita, belulino, se mi venas al vi kun okulvitroj. Mi scias, ke viaj ĉarmoj sufiĉe trafas la okulojn, sufiĉe estas videblaj per si mem, kaj ke oni ne bezonas okulvitrojn por ilin vidi, tamen per okulvitroj oni observas la stelojn, kaj mi pretendas kaj certigas, ke vi estas stelo, la plej bela stelo staranta en la stelarlando . . . Frozino, ŝi neniun vorton respondas, kaj ŝajnas al mi, ke ŝi ne montras ĝojon, min vidante?
FROZINO: Ĉar ŝi estas ankoraŭ tute konfuzita; plie la fraŭlinoj ĉiam hontas por tuj montri, kion ili sentas en la animo.
HARPAGONO: (al Frozino) Vi estas prava.
(al Mariano) Bela ĉarmulino, jen venas mia filino por vin saluti.
MARIANO: Mi malfrue venas, fraŭlino, por fari al vi tian viziton.
ELIZO: Vi faris tion, fraŭlino, kion mi mem devus esti farinta, kaj mia devo estus viziti vin unue.
HARPAGONO: Vi vidas, ke ŝi estas jam alta; ĉar malbona herbo rapide kreskas.
MARIANO: (mallaŭte al Frozino) Ho! La malplaĉa homo!
HARPAGONO: (al Frozino) Kion diras la belulino?
FROZINO: Ke ŝi trovas vin admirinda.
HARPAGONO: Vi faras al mi troan honoron, adorinda ĝentilulino.
MARIANO: (flanken) Kia besto!
HARPAGONO: Mi tre dankas al vi pro ĉiuj ĉi sentoj.
MARIANO: (flanken) Mi ne povas plu tion elporti.
HARPAGONO: Jen venas ankaŭ mia filo por prezenti al vi sian respekton.
MARIANO: (mallaŭte al Frozino) Ha, Frozino, kia renkonti ĝo! Estas ĝuste tiu, pri kiu mi parolis al vi.
FROZINO: (al Mariano) La aventuro estas mirinda.
HARPAGONO: Mi vidas, ke vi miras, ke mi havas tiel grandajn gefilojn, sed mi baldaŭ estos liberigita de ambaŭ.
KLEANTO: (al Mariano) Fraŭlino, por diri al vi la veron, tio ĉi estas okazo, kiun mi tute ne atendis, kaj mia patro ne malmulte surprizis min, dirante al mi hodiaŭ sian projekton.
MARIANO: Mi povas diri same: tiu ĉi neatendita renkonto min surprizis same multe kiel vin; kaj mi tute ne antaŭvidis tiun aventuron.
KLEANTO: Estas vere, fraŭlino, ke mia patro ne povus fari pli belan elekton, kaj ke estas por mi granda ĝojo havi la honoron vin vidi, sed malgraŭ ĉio, mi ne certigos al vi, ke mi ĝojas pri via intenco, se vi deziras fariĝi mia duonpatrino. La gratuldiro, mi konfesas, estas iom tro malfacila por mi, kaj tio ĉi estas titolo, kiun mi ne deziras al vi. Mian paroladon kelkaj personoj eble trovos mal- ĝentila, sed mi estas certa, ke vi ĝin komprenos, kiel estas konvene; ĉar tio ĉi estas edziĝo, al kiu vi pensas ja, ke mi estas malinklina, kaj, sciante, kiu mi estas, vi ankaŭ scias, kiel forte ĝi malhelpas miajn projektojn kaj vi fine permesos al mi diri, kun la permeso de mia patro, ke se tio ĉi dependus de mi, ne efektiviĝus tiu edziĝo.
HARPAGONO: Jen estas tre aroganta komplimento! Bela konfeso por fari al ßi!
MARIANO: Kiel respondo, mi devas diri al vi, ke niaj situacioj estas tre similaj. Se vi sentas vin malinklina ricevi min kiel vian duonpatrinon, mi sendube ne pli inklinas havi vin kiel duonfilon. Ne pensu, mi petas, ke mi mem penas fari al vi tiun malĝojon. Mi tre bedaŭrus kaŭzi al vi malplezuron; kaj mi ĵuras, ke mi ne konsentos je tiu ĉi edziniĝo, kiu vin ĉagrenas, se al ĝi ne devigus min nekontraŭstarebla potenco.
HARPAGONO: Ŝi estas prava; malsaĝa komplimento postulas samspecan respondon. Mi petas vin, belulino, pardonu la arogantecon de mia filo, li estas juna malsaĝulo, kiu ankoraŭ ne komprenas la gravecon de siaj vortoj.
MARIANO: Mi promesas, ke tio, kion li diris, tute ne ofendis min, kontraŭe li faris al mi plezuron, montrante tiel siajn verajn sentojn.
Plaĉas al mi tiaspeca konfeso de li, kaj mi lin malpli ŝatus, se li estus parolinta alimaniere.
HARPAGONO: Estas granda boneco de via flanko, tiel klopodi senkulpigi liajn kulpojn. La tempo faros lin pli saĝa, kaj vi vidos, ke liaj sentoj ŝanĝiĝos.
KLEANTO: Ne, patro, mi ne estas kapabla ŝanĝiĝi, kaj mi petegas ŝian fraŭlinan moŝton, ke ŝi tion kredu.
HARPAGONO: Vidu kia frenezo! Li daŭrigas ankoraŭ pli forte.
KLEANTO: Ĉu vi volas, ke mi perfidu mian koron?
HARPAGONO: Denove! Ĉu vi faros la komplezon ŝanĝi vian manieron paroli?
KLEANTO: Nu! Ĉar vi volas, ke mi parolu alimaniere:
Permesu, fraŭlino, ke mi prenu ĉi tie la lokon de mia patro, kaj konfesu al vi, ke mi neniam vidis en la mondo ion same ĉarman kiel vi, ke mi nenion povas imagi egalan al la ĝojo plaĉi al vi, kaj ke la titolo de edzo via estas gloro kaj feliĉo, kiujn mi preferus al la sorto de la plej grandaj princoj de la tero. Jes, fraŭlino, la feliĉo posedi vin estas, laŭ mia opinio, la plej bela el ĉiuj feliĉoj, al tio celas ĉiuj miaj deziroj. Nenio estas, kion mi ne estus kapabla fari por tiel trezora akiro, kaj la plej potencaj kontraŭaĵoj . . .
HARPAGONO: Moderigu vin, mia filo, mi petas.
KLEANTO: Tio estas komplimento, kiun por vi mi faras al ŝia fraŭlina moŝto.
HARPAGONO: Dio! Mi, havas langon por paroli mem, kaj mi ne bezonas advokaton kiel vi. Nu, donu seĝojn.
FROZINO: Ne, estos pli bone se ni tuj iros al la foiro, por ke ni revenu pli frue kaj havu poste plenan tempon por interparoli.
HARPAGONO: (al Brindavoine) Oni do jungu la ĉevalojn al la kaleŝo.
HARPAGONO: (al Mariano) Mi petas vin pardoni al mi, belulino, ke mi ne pensis doni al vi kelkan manĝaĵeton antaŭ ol vi eliros.
KLEANTO: Mi zorgis pli tio, patro, mi alportigis ĉi tien kelkajn korbojn da ĉinaj oranĝoj, dolĉaj citronoj kaj konfitaĵoj, kiujn mi mendis en via nomo.
HARPAGONO: (mallaŭte al Valero) Valero!
VALERO: (al Harpagono) Li perdis la prudenton.
KLEANTO: Ĉu vi trovas, mia patro, ke tio ĉi ne sufiĉas?
Ŝia fraŭlina moŝto havos la bonecon pardoni al ni.
MARIANO: Tio ne estis necesa.
KLEANTO: Ĉu vi vidis iam, fraŭlino, diamanton pli luman ol tiu ĉi sur la fingro de mia patro?
MARIANO: Estas vere, ke ĝi tre brilas.
KLEANTO: (forprenante la ringon de la fingro de sia patro kaj donante ĝin al Mariano) Estas necese, ke vi ĝin vidu de proksime.
MARIANO: Ĝi estas tre bela, sendube, kaj ĵetas multe da fajreroj.
KLEANTO: (sin metante antaŭ Marianon, kiu volas redoni la ringon) Ne, fraŭlino, ĝi estas en tro belaj manoj, ĝi estas donaco, kiun mia patro faras al vi.
HARPAGONO: Mi?
KLEANTO: Ĉu ne estas vere, patro, ke vi volas, ke ŝia fraŭlina moŝto ĝin konservu pro amo al vi?
HARPAGONO: (mallaŭte al sia filo) Kiel?
KLEANTO: (al Mariano) Bela demando! Li signas al mi, ke mi akceptigu ĝin al vi.
MARIANO: Mi ne volas . . .
KLEANTO: (al Mariano) Ĉu vi ŝercas? Li neniel volas repreni ĝin.
HARPAGONO: (flanken) Mi furiozas.
MARIANO: Tio estus . . .
KLEANTO: (ĉiam malhelpante Marianon redoni la ringon)
Ne, mi diras al vi, tio estus ofenda al li.
MARIANO: Permesu . . .
KLEANTO: Neniel.
HARPAGONO: (flanken) Je la pesto!
KLEANTO: (al Mariano) Li komencas ĉagreniĝi pro via malakcepto.
HARPAGONO: (mallaŭte al sia filo) Ha! Perfidulo!
KLEANTO: (al Mariano) Vi vidas, ke li malesperiĝas.
HARPAGONO: (al Kleanto, minacante lin) Vi turmentisto!
KLEANTO: Mia patro! Tio ne estas mia kulpo, mi faras ĉion, kion mi povas, por ke ŝi konservu ĝin, sed ŝi estas obstina.
HARPAGONO: (mallaŭte al sia filo kun gestoj koleraj) Kanajlo!
KLEANTO: Vi estas kaŭzo, fraŭlino, ke mia patro malpacas kun mi.
HARPAGONO: (mallaŭte al sia filo, kun la samaj gesto.) Friponego!
KLEANTO: (al Mariano) Vi faros lin malsana. Mi petegas, fraŭlino, ne rifuzu plu.
FROZINO: (al Mariano) Je Dio! Kiom da ceremonioj!
Konservu la ringon, ĉi tiu sinjoro deziras tion.
MARIANO: (al Harpagono) Por ne kolerigi vin, mi ĝin konservas nun, kaj elektos pli oportunan tempon por redoni ĝin al vi.
BRINDAVOINE: Sinjoro! Jen estas homo, kiu volas paroli kun vi.
HARPAGONO: Diru al li, ke mi estas okupita, ke li revenu pli malfrue.
BRINDAVOINE: Li diras, ke li alportas monon al vi . . .
HARPAGONO: (al Mariano) Mi petas pri pardono, mi tuj revenos.
LA MERLUCHE: (kurante kaj faligante Harpagonon) Sinjoro.
HARPAGONO: Ha! Mi estas mortinta!
KLEANTO: Kio estas, patro? Ĉu vi vundiĝis?
HARPAGONO: Tiu perfidulo certe ricevis monon de miaj ŝuldintoj por rompigi al mi la kolon.
VALERO: (al Harpagono) Tio ne estos grava!
LA MERLUCHE: (al Harpagono) Sinjoro, mi petas pri pardono, mi pensis fari bone alkurante rapide.
HARPAGONO: Kial vi venas ĉi tien, turmentisto?
LA MERLUCHE: Por diri al vi, ke ambaŭ viaj ĉevaloj perdis siajn hufferaĵojn.
HARPAGONO: Oni konduku ilin rapide al la hufferisto.
KLEANTO: Ĝis ili estos pretaj, mi vin anstataŭos kiel dommastro kaj kondukos sian fraŭlinan moŝton en la ĝardenon, kien mi portigos la manĝaĵeton.
HARPAGONO: Valero, havu la okulojn sur ĉion tion, kaj penu, mi petas, savi kiel eble plej multon por ĝin redoni al la vendisto.
VALERO: Mi faros.
HARPAGONO: (sola) Ho! Aroganta filo! Ĉu vi do volas ruinigi min!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.