|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVARULOAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
VALERO: Kiel! Ĉarma Elizo, vi fariĝis melankolia post la afabla certigo pri via amo, kiun vi bonvole donis al mi! Ha! Meze de mia ĝojo mi aŭdas vin sopiranta! Diru, ĉu tio estas pro bedaŭro, ĉar vi faris min feliĉa? Ĉu vi pentas pri ĉi tiu promeso, kiun eble mia pasio eldevigis de vi?
ELIZO: Ne, Valero, mi ne povas penti pri io ajn, kion mi faras por vi; mi sentas min logata al tio de tre dolĉa potenco; kaj mi eĉ ne havas la forton deziri, ke ne ekzistu tiuj aferoj.
Sed, por diri al vi la veron, la sekvo malkvietigas min, kaj mi tre timas ami vin iom pli, ol mi rajtus.
VALERO: Sed kion vi povas timi, Elizo, pro la boneco, kiun vi havas por mi?
ELIZO: Ho, ve! Cent aferojn kune; koleron de patro, riproĉojn de familio, kritikojn de la mondo; sed pli ol ĉion, Valero, la ŝanĝiĝon de via koro kaj tiun malvarmon kriman, per kiu viaj samseksuloj plej ofte rekompencas tro varmajn signojn de naiva amo.
VALERO: Ho! Ne ofendu min kaj min juĝu laŭ la ceteraj; suspektu ĉion pri mi, Elizo, nur ne mian forgeson de tio, kion mi ŝuldas al vi.
Mi amas vin tro por tiel agi, kaj mia amo daŭros same longe kiel mia vivo.
ELIZO: Ha! Valero, ĉiu parolas same. Ĉiuj viroj estas similaj laŭ la vortoj, nur iliaj faroj montras, ke ili diferencas.
VALERO: Ĉar nur la faroj montras, kiaj ni estas, atendu do almenaŭ, ĝis vi per ili povos juĝi mian koron, kaj ne serĉu krimojn ĉe mi, pro maljusta timo kaj maloportuna antaŭvidemo.
Ne mortigu min, mi petas, per doloraj frapoj de ofendanta suspekto, kaj donu al mi tempon konvinki vin per mil kaj mil pruvoj pri la honesteco de mia amo.
ELIZO: Ho, ve! Kiel facile oni lasas sin konvinki de la personoj amataj! Jes, Valero, mi fidas, ke via koro estas nekapabla min trompi. Mi pensas, ke vi min amas per vera amo, kaj ke vi ĉiam estos fidela, mi tute ne volas dubi pri tio, kaj mi nur restas maltrankvila pro la mallaŭdo, kiun oni donos al mi.
VALERO: Kaj kial tiu maltrankvilo?
ELIZO: Mi nenion timus, se ĉiuj vin vidus per samaj okuloj kiel mi, kaj mi trovas en vi sufiĉe por pravigi, kion mi faras por vi. Mia koro havas kiel senkulpigon vian grandan meriton, subtenatan de la danksento, kiun inspiras al mi la ĉielo kontraŭ vi. Mi ĉiuhore revidas tiun mirigan danĝeron, per kiu ni ekkonis unu la alian, tiun mirindan sindonemon, kiu igis vin riski vian vivon por forpreni la mian el la furiozaj ondoj, tiun flegadon plenan de delikateco, kiun vi montris, tirinte min el la akvo, kaj la fervorajn atestojn de tiu varmega amo, kiun nek tempo nek kontraŭaĵoj povis lacigi, kaj pro kiu vi forlasis la gepatrojn kaj patrujon kaj restas en tiu ĉi loko, kaŝas pro mi vian riĉecon kaj decidis, por min vidi, preni la pozicion de servisto ĉe mia patro.
Ĉio tio sendube faras sur min impreson profundan kaj sufiĉas laŭ miaj okuloj por pravigi la promeson, al kiu mi konsentis, sed eble ne sufiĉos por pravigi tion antaŭ la ceteraj, kaj mi ne estas certa, ke oni pensos pri tio, same kiel mi.
VALERO: El ĉio, kion vi diris, per mia sola amo mi volas ion meriti de vi, kaj rilate viajn konsciencajn dubojn, via patro mem zorgas pri via pravigo antaŭ ĉiuj, ĉar lia troa avareco kaj la severa maniero, laŭ kiu li vivas kun siaj gefiloj, povus permesi pli strangajn farojn.
Pardonu min, ĉarma Elizo, se mi tiel parolas al vi. Vi scias ke, pri tio ĉi, oni nenion bonan povas diri, tamen se mi sukcesos, kiel mi esperas, retrovi miajn gepatrojn, ni tiam ne havos grandan penadon por fari lin favora al ni. Novaĵon pri ili mi senpacience atendas kaj iros mem serĉi, se mi ne ricevos baldaŭ.
ELIZO: Ha! Valero, ne foriru de ĉi tie, mi petas, kaj penu nur akiri la favoron de mia patro.
VALERO: Vi scias, kiel mi agas kaj per kia lerta komplezo mi sukcesis enkonduki min en lian servadon, sub kia masko de simpatio kaj de sameco de inklinoj mi kaŝas min por plaĉi al li, kaj kian rolon mi ĉiutage ludas por akiri lian amon. Mi faras mirindajn progresojn, kaj mi rimarkas, ke, por favorigi la homojn, ne ekzistas pli bona rimedo, ol se oni ŝajnigas antaŭ ili havi la samajn inklinojn, se oni aprobas iliajn ideojn, laŭdegas iliajn malbonajn ecojn kaj aplaŭdas ĉiujn iliajn farojn. Oni neniom devas timi troigi la komplezon; kiel ajn videbla estas la maniero, en kiu oni trompas ilin, la plej prudentaj ĉiam estas per la flato facilaj trompatoj, ne estas io tiel aroganta kaj tiel ridinda, ke ili ĝin ne englutus, se nur oni ĝin spicis per laŭdoj. La sincereco suferas iom ĉe tia agado, sed kiam oni bezonas la homojn, estas ja necese konformigi sin al ili, nur tiamaniere oni povas akiri ilian favoron, kaj kulpaj estas en tio ne la flatantoj, sed ĉiuj, kiuj volas esti flatataj.
ELIZO: Sed kial vi ne penas akiri ankaŭ la helpon de mia frato, por la okazo, ke la servistino volos perfidi nian sekreton?
VALERO: Oni ne povas kontentigi ambaŭ; kaj la animoj de la patro kaj de la filo estas tiel malsimilaj, ke malfacile estas akiri kune la konfidon de ambaŭ.
Sed, viaflanke, vi agu al via frato, kaj uzu la amikecon, kiu vin ligas kune, por lin altiri en niajn interesojn. Jen li venas. Mi foriras.
Profitu ĉi tiun momenton por paroli kun li, kaj malkovru al li pri nia afero nur tion, kion vi pensos oportuna.
ELIZO: Mi ne scias, ĉu mi havos la kuraĝon fari al li tiun konfidon.
KLEANTO: Mi estas tre kontenta, ke mi vin trovas sola, mia fratino, ĉar mi varmege deziris paroli kun vi, por komuniki al vi sekreton.
ELIZO: Jen estas mi preta vin aŭskulti, mia frato.
Kion vi havas por diri al mi?
KLEANTO: Multajn aferojn, fratino, ĉiuj enhavataj en unu vorto: mi amas.
ELIZO: Vi amas?
KLEANTO: Jes, mi timas. Sed antaŭ ol daŭrigi, mi bone scias, ke mi dependas de patro, kaj ke la nomo filo min metas sub lian volon; ke ni ne rajtas forpromesi nian koron sen la permeso de tiuj, kiuj naskis nin, ke la ĉielo faris ilin mastroj de niaj deziroj, kaj ke estas ordonite, ke pri tio ni agu nur sub ilia konduko, ĉar ili, ne malhelpataj de la freneza pasio, povas multe pli facile ol ni eviti eraron kaj pli bone vidi, kio konvenas por ni; ke oni prefere devas fidi je la lumo de ilia prudento ol je la blindeco de nia pasio, kaj ke la senmodereco de la juneco nin forkondukas plej ofte al bedaŭrindaj profundaĵoj.
Ĉion tion, mia fratino, mi diras al vi, por ke vi ne donu al vi la laboron ĝin diri al mi, ĉar fine mia amo nenion volas aŭdi, kaj mi vin petas, ne faru al mi riproĉojn.
ELIZO: Ĉu vi fianĉiĝis, mia frato, kun tiu, kiun vi amas?
KLEANTO: Ne, sed mi decidis tion fari, kaj mi petegas vin denove, ne elvoku motivojn por deturni min de tio.
ELIZO: Ĉu mi estas do tiel stranga persono?
KLEANTO: Ne, fratino, sed vi ne amas. Vi ne konas la dolĉan perforton de delikata amo sur niajn korojn, kaj mi timas vian saĝon.
ELIZO: Ha! Mia frato, ni ne parolu pli mia saĝo.
Neniu estas, al kiu saĝo ne mankas almenaŭ unufoje en la vivo, kaj se mi malfermos por vi mian koron, mi eble aperos antaŭ viaj okuloj malpli saĝa ol vi mem.
KLEANTO: Ho! Plaĉu al la ĉielo, ke via koro, kiel mia . . .
ELIZO: Ni antaŭe finu vian aferon, kaj diru al mi, kiu estas ŝi, kiun vi amas.
KLEANTO: Juna persono, kiu de mallonga tempo loĝas en tiu ĉi kvartalo kaj kiu ŝajnas esti farita por inspiri amon al ĉiuj, kiuj ŝin vidas. La naturo, mia fratino, neniam naskis ion pli amindan, kaj mi sentis min ravita tuj de la momento, kiam mi ŝin ekvidis. Ŝi estas nomata Mariano kaj vivas sub la direkto de bona virino, ŝia patrino, kiu estas preskaŭ ĉiam malsana, kaj al kiu tiu aminda knabino havas amiksenton neimageblan. Ŝi ŝin flegas, kompatas kaj konsolas kun delikateco, kiu tuŝus vian animon. Ŝi estas ĉarma en kio ajn ŝi faras, kaj mil ĉarmoj brilas en ĉiuj ŝiaj agoj, alloga dolĉeco, invita boneco, adorinda ĝentileco. Ho! Mia fratino, mi volus, ke vi ŝin vidu.
ELIZO: Mi jam vidas multe da ŝi, frato, el viaj paroloj, kaj por kompreni, kia ŝi estas, sufiĉas por mi, ke vi ŝin amas.
KLEANTO: Mi elturniĝe eksciis, ke ili ne estas tre riĉaj, kaj ke ilia modesta vivo apenaŭ estas subtenata de la posedaĵo, kiun ili havas. Imagu, mia fratino, kia ĝojo estus levi la situacion de persono, kiun oni amas, doni ĝentile kelkan helpon al la modestaj bezonoj de virta familio, kaj komprenu, kiel malfeliĉa mi estas, vidante ke, pro la patra avareco, estas al mi neeble eksenti tiun ĝojon kaj doni al la belulino iun signon de mia amo.
ELIZO: Jes, mi komprenas ja, mia frato, kia devas esti via malplezuro.
KLEANTO: Ha, fratino, ĝi estas pli granda, ol oni povas pensi, ĉar fine, ĉu estas io pli kruela ol tiu severa ŝparado, kiun oni trudas al ni, kaj tiu stranga sekeco, en kiu oni velkigas nin? He!
Al kio utilos, ke ni havas posedaĵon, se ni ĝin ricevos nur kiam ni ne estos plu en la bela aĝo por profiti ĝin, kaj se eĉ por min vesti, mi devas nun ŝuldiĝi je ĉiuj flankoj, se mi estas devigata, same kiel vi, serĉi la helpon de vendistoj por vestiĝi dece! Fine mi volis paroli kun vi, por ke vi helpu min sondi mian patron pri miaj sentoj, kaj se mi lin trovos malfavora, mi decidis iri en alian landon kun tiu aminda persono kaj ĝui la vivon, kiun plaĉos al la ĉielo doni al ni. Kun tiu intenco mi ĉie serĉas prunteblan monon, kaj se viaj aferoj, fratino, estas similaj al miaj, kaj se nia patro kontraŭstaros al niaj deziroj, ni ambaŭ forlasos lin kaj liberigos nin el la tro longe elportita tiraneco de lia netolerebla avareco.
ELIZO: Estas vere, ke ĉiutage pli li donas al ni kaŭzon por bedaŭri la morton de nia patrino, kaj . . .
KLEANTO: Mi aŭdas lian voĉon. Ni foriru iom por daŭrigi nian konfidencaĵojn, kaj poste ni kunigos niajn fortojn por ataki la malmolecon de lia karaktero.
HARPAGONO: For de ĉi tie tuj, kaj ne respondu. Nu, forkuru pli rapide el mia domo, fripono ĵurinta, vera nutraĵo de eŝafodo.
LA FLÈCHE: (flanken) Mi neniam vidis ion tiel malbonan, kiel tiu malbenita maljunulo, kaj mi opinias vere, ke li havas diablon en la korpo.
HARPAGONO: Ĉu vi murmuras inter viaj dentoj?
LA FLÈCHE: Kial vi min elpelas?
HARPAGONO: Bone konvenas al vi, pendindulo, postuli de mi klarigojn! Eliru tuj, aŭ mi vin buĉos.
LA FLÈCHE: Kion mi faris al vi?
HARPAGONO: Vi faris, ke mi volas, ke vi eliru.
LA FLÈCHE: Mia mastro, via filo, ordonis al mi, ke mi lin atendu.
HARPAGONO: Atendu lin sur la strato, kaj ne restu en mia domo, starante kiel fosto, rigardante, kio okazas kaj profitante je ĉio. Mi ne volas vidi senĉese antaŭ mi spionon de miaj aferoj, perfidulon, kies malbenitaj okuloj sieĝas ĉiujn miajn farojn, englutas, kion mi posedas, kaj serĉas je ĉiuj flankoj por vidi, ĉu li povos ion ŝteli.
LA FLÈCHE: Kiel, je la diablo, vi volas, ke oni faru por vin priŝteli? Ĉu vi estas priŝtelebla homo, kiam vi ĉion enŝlosas, kaj staras garde tage kaj nokte.
HARPAGONO: Mi povas ŝlosi, kion mi volas, kaj stari garde, kiam al mi plaĉas. Jen estas spionoj, kiuj sin okupas pri tio, kion oni faras!
(mallaŭte flanken) Mi timas, ke li suspektis ion pri mia mono.
(laŭte) Ĉu vi ne estus homo kapabla dissemi la famon, ke mi havas ĉe mi monon kaŝitan.
LA FLÈCHE: Ĉu vi havas monon kaŝitan?
HARPAGONO: Ne, fripono, mi ne diras tion.
(mallaŭte) Mi furiozas.
(laŭte) Mi demandas, ĉu vi ne dissemus malice la famon, ke mi ĝin havas.
LA FLÈCHE: He! Laŭ kio nin interesas, ĉu vi ĝin havas aŭ ne, por ni estas tute same.
HARPAGONO: (levante la manon por doni vangofrapon al la Flèche) Vi argumentadas! Mi redonos al vi tiun argumentadon sur la vangon. For de tie ĉi, mi rediras.
LA FLÈCHE: Nu, mi eliras.
HARPAGONO: Haltu! Ĉu vi nenion forportas?
LA FLÈCHE: Kion mi povus forporti?
HARPAGONO: Venu tien ĉi, por ke mi vidu; montru viajn manojn.
LA FLÈCHE: Jen.
HARPAGONO: La aliajn.
LA FLÈCHE: La aliajn?
HARPAGONO: Jes.
LA FLÈCHE: Jen.
HARPAGONO: (montrante la pantalonon de La Flèche) Ĉu vi ne metis ion en ĝin?
LA FLÈCHE: Vidu mem.
HARPAGONO: (palpante la pantalonon de La Flèche) Tia lar- ĝa pantalono estus taŭga por kaŝi en ĝi ŝtelitajn objektojn, kaj mi dezirus, ke oni jam pendigu kelkajn el ili.
LA FLÈCHE: (flanken) Ho! Kiom meritus tiaspeca homo, kion li timas. Kiel plezure mi lin priŝtelus!
HARPAGONO: He?
LA FLÈCHE: Kion?
HARPAGONO: Kion vi parolas pri ŝtelo?
LA FLÈCHE: Mi diras, ke vi zorge serĉas ĉie por vidi, ĉu mi priŝtelis vin.
HARPAGONO: Tion mi volas fari.
(Harpagono serĉadas en la poŝoj de La Flèche)
LA FLÈCHE: (flanken) La pesto prenu la avarecon kaj la avarulojn!
HARPAGONO: Kiel? Kion vi diras?
LA FLÈCHE: Kion mi diras?
HARPAGONO: Jes. Kion vi diras pli avareco kaj avaruloj?
LA FLÈCHE: Mi diras, ke la pesto prenu la avarecon kaj la avarulojn.
HARPAGONO: Pri kiu vi intencas paroli?
LA FLÈCHE: Pri avaruloj.
HARPAGONO: Kaj kiuj estas tiuj avaruloj?
LA FLÈCHE: Malnobluloj kaj maldonemuloj.
HARPAGONO: Sed kiun vi komprenas sub tio ĉi?
LA FLÈCHE: Pri kio vi vin okupas?
HARPAGONO: Mi okupas min pri kio mi devas.
LA FLÈCHE: Ĉu vi pensas, ke mi parolas pri vi?
HARPAGONO: Mi pensas, kion mi pensas, sed mi volas, ke vi diru al mi, al kiu vi parolas, dirante tion.
LA FLÈCHE: Mi parolas . . . mi parolas al mia ĉapo.
HARPAGONO: Kaj mi ankaŭ tuj parolos al via ĉapo.
LA FLÈCHE: Ĉu vi malpermesas, ke mi malbenu la avarulojn?
HARPAGONO: Ne, sed mi malhelpos vin babiladi kaj esti aroganta; silentu!
LA FLÈCHE: Mi neniun nomas.
HARPAGONO: Mi vin batos, se vi parolos.
LA FLÈCHE: Al kiu jukas, tiu sin gratu.
HARPAGONO: Ĉu vi silentos?
LA FLÈCHE: Jes, kontraŭvole.
HARPAGONO: Ha! Ha!
LA FLÈCHE: (montrante al Harpagono poŝon de sia jako)
Vidu, jen estas ankoraŭ poŝo. Ĉu vi estas kontenta?
HARPAGONO: Nu, redonu ĝin, ne devigante min serĉadi.
LA FLÈCHE: Kion?
HARPAGONO: Tion, kion vi prenis.
LA FLÈCHE: Mi absolute nenion prenis.
HARPAGONO: Vere?
LA FLÈCHE: Vere.
HARPAGONO: Adiaŭ. Iru al ĉiuj diabloj!
LA FLÈCHE: (flanken) Jen mi estas ĝentile forpermesita.
HARPAGONO: Mi metas ĝin sur vian konsciencon, almenaŭ.
HARPAGONO: (sola) Jen estas pendiginda lakeo, kiu min tre ĝenas; kaj al mi ne plaĉas vidi tiun laman hundon. Certe ne estas malpeza zorgo gardi hejme grandan sumon da mono, kaj tre feliĉa estas tiu, kiu havas sian tutan posedaĵon bone ŝparmetita kaj nur tenas ĉe si la monon necesan por siaj elspezoj. Oni ne estas malmulte embarasata por eltrovi en tuta domo unu sendanĝeran kaŝlokon, ĉar laŭ mia opinio la monkestoj estas suspektindaj, kaj mi neniam volas fidi je ili, mi ĝuste vidas en ili veran allogaĵon por ŝtelistoj, kaj ili estas ĉiam la unua objekto, kiun oni atakas.
HARPAGONO: (pensante ke li estas sola) Tamen mi ne scias, ĉu mi bone faris enfosigante en mia ĝardeno dek mil eskudojn, kiujn oni redonis al mi hieraŭ. Dek mil eskudoj el oro, hejme, estas sumo sufiĉe . . .
(flanken, ekvidinte Elizon kaj Kleanton) Ĉielo! Mi perfidis min mem, la flameco min forportis, kaj mi pensas, ke mi parolis laŭte, rezonante sola.
(al Kleanto kaj Elizo) Kio estas?
KLEANTO: Nenio, mia patro.
HARPAGONO: Ĉu vi jam de longe estas ĉi tie?
ELIZO: Ni ĵus alvenis.
HARPAGONO: Ĉu vi aŭdis . . .
KLEANTO: Kion, patro?
HARPAGONO: Tie . . .
ELIZO: Kion?
HARPAGONO: Kion mi ĵus diris.
KLEANTO: Ne.
HARPAGONO: Jes, tamen; jes.
ELIZO: Pardonu.
HARPAGONO: Mi bone vidas, ke vi kelkajn vortojn aŭdis. Estas tiel, ke mi parolis kun mi mem pri la nuntempa malfacileco trovi monon, kaj mi diris, ke feliĉa estas tiu, kiu povas havi dek mil eskudojn en sia domo.
KLEANTO: Ni hezitis proksimiĝi, timante, ke ni vin ĝenos.
HARPAGONO: Mi estas kontenta diri tion al vi, por ke vi ne komprenu malĝuste kaj ne imagu, ke mi diris, ke mi havas mem dek mil eskudojn.
KLEANTO: Ni ne okupas nin je viaj aferoj.
HARPAGONO: Plaĉu al Dio, ke mi ilin havu, dek mil eskudojn!
KLEANTO: Mi ne pensas.
HARPAGONO: Estus bona afero por mi.
ELIZO: Estas afero . . .
HARPAGONO: Mi tre bezonus ilin.
KLEANTO: Mi pensas, ke . . .
HARPAGONO: Tio helpus min forte.
ELIZO: Vi estas . . .
HARPAGONO: Kaj mi tiam ne plendus, kiel mi nun faras, ke nia tempo estas mizera.
KLEANTO: Je Dio! Mia patro, vi ne havas kaŭzon por plendi, kaj oni scias, ke vi havas sufiĉe da posedaĵo.
HARPAGONO: Kiel! Mi havas sufiĉe da posedaĵo! Tiuj, kiuj diris tion, estas mensogantoj. Nenio estas malpli vera, kaj friponoj estas tiuj, kiuj dissemas tiajn famojn.
ELIZO: Ne koleriĝu.
HARPAGONO: Estas strange, ke miaj propraj infanoj min perfidas kaj fariĝas miaj malamikoj!
KLEANTO: Ĉu diri, ke vi havas posedaĵon, sufiĉas por esti via malamiko?
HARPAGONO: Jes. Pro tiaj diroj kaj la elspezoj, kiujn vi faras, oni venos iun tagon en mian domon por tranĉi al mi la gorĝon, pensante, ke mi estas tute kovrita de ormoneroj!
KLEANTO: Kiun grandan elspezon mi faris?
HARPAGONO: Kiun? Ĉu estas io pli skandala ol tiu riĉega vestaĵo, kiun vi promenigas tra la urbo? Mi riproĉis hieraŭ vian fratinon, sed tio ĉi estas ankoraŭ pli malbona. Tio ĉi elvokas punon de la ĉielo, ĉar, prenante vin je la kapo ĝis la piedoj, oni trovus sufiĉe por ricevi bonan renton. Dudekfoje mi diris al vi, mia filo, ke ĉiuj viaj manieroj tre malplaĉas al mi; vi pretendas vivi kiel markizo, kaj por iri tiel vestita, estas ja necese, ke vi min priŝtelu.
KLEANTO: He! Kiamaniere vin priŝteli?
HARPAGONO: Mi ne scias, sed kie vi povas preni la monon por pagi la vestojn, kiujn vi portas?
KLEANTO: Mia patro, mi ludas, kaj ĉar mi estas tre bonŝanca ĉe la ludo, mi metas sur min ĉion, kion mi gajnas.
HARPAGONO: Tio estas tre malprudenta agado. Se vi estas bonŝanca ĉe la ludo, vi devus profiti tion kaj ŝparmeti je bonaj procentoj la monon, kiun vi gajnas, por ĝin retrovi iun tagon. Mi tre volus scii, sen paroli pli la cetero, por kio utilas ĉiuj tiuj rubandoj, per kiuj vi estas traligita de la piedoj ĝis la kapo, kaj ĉu duona dekduo da ŝnuroj ne sufiĉas por ligi pantalonon. Ĉu necesas elspezi monon por perukoj, kiam oni povas porti la propran hararon, kiu nenion kostas! Mi vetas, ke vi havas perukojn kaj rubandojn almenaŭ por dudek ormoneroj, kaj dudek ormoneroj liveras ĉiujare dekok frankojn, ses soldojn kaj ok denarojn, eĉ metinte ilin nur po unu denaro por dekdu.
KLEANTO: Vi estas prava.
HARPAGONO: Ni lasu tion, kaj parolu pri aliaj aferoj.
(vidante ke Kleanto kaj Elizo faras signojn unu al la alia) He!
(mallaŭte flanken) Mi pensas, ke ili faras signojn unu al la alia por ŝteli mian monujon.
(laŭte) Kion signifas tiuj ĉi signoj?
ELIZO: Ni disputas, mia frato kaj mi, pri tio, kiu parolos unue, ĉar ni ambaŭ havas ion por diri al vi.
HARPAGONO: Kaj ankaŭ mi havas ion por diri al vi ambaŭ.
KLEANTO: Pri edziĝo, patro, ni deziras paroli kun vi.
HARPAGONO: Ankaŭ pli edziĝo mi intencas paroli kun vi.
ELIZO: Ha! Mia patro!
HARPAGONO: Kial tiu ekkrio? Ĉu la vorto, filino, aŭ la afero vin timigas?
KLEANTO: Edziĝo povas nin ambaŭ timigi, laŭ la maniero, kiel vi ĝin komprenas, kaj ni timas, ke niaj inklinoj ne estos konformaj al via elekto.
HARPAGONO: Iom da pacienco. Ne malkvietiĝu. Mi scias kion vi ambaŭ bezonas, kaj nek unu nek la alia havos kaŭzon plendi pri tio, kion mi intencas fari. Kaj por komenci je unu flanko.
(al Kleanto) Ĉu vi vidis, diru al mi, junan personon nomatan Mariano, kiu loĝas ne malproksime de ĉi tie?
KLEANTO: Jes, mia patro.
HARPAGONO: (al Elizo) Kaj vi?
ELIZO: Mi aŭdis paroli pri ŝi.
HARPAGONO: Kiel, filo mia, vi trovas tiun ĉi knabinon?
KLEANTO: Tre ĉarma persono.
HARPAGONO: Ŝian mienon!
KLEANTO: Tute honesta kaj sprita.
HARPAGONO: Ŝian aspekton kaj konduton?
KLEANTO: Admirindaj, sendube.
HARPAGONO: Ĉu vi ne pensas, ke tia knabino sufiĉe meritus, ke oni pensu pri ŝi?
KLEANTO: Jes, patro.
HARPAGONO: Ke ŝi estus edzino dezirinda?
KLEANTO: Tre dezirinda.
HARPAGONO: Ke ŝi ŝajnas havi ĉion por fariĝi bona dommastrino?
KLEANTO: Sendube.
HARPAGONO: Kaj ke edzo estus kontenta per ŝi?
KLEANTO: Certe.
HARPAGONO: Ekzistas ja unu malhelpaĵeto; ĉar mi timas, ke ŝi ne havas tiom da posedaĵo, kiom oni povus deziri.
KLEANTO: Ho! Patro, posedaĵo ne estas grava, kiam oni estas edziĝonta kun honesta persono.
HARPAGONO: Permesu, permesu! Estas vere ke, ne trovinte tiom da mono, kiom oni dezirus, oni povas provi regajni tion alimaniere.
KLEANTO: Kompreneble.
HARPAGONO: Fine, mi estas kontenta vidi, ke vi konsentas kun mi; ĉar ŝia deca aspekto kaj ŝia ĝentileco kaptis mian koron, kaj mi decidis edzi ĝi kun ŝi, se nur mi trovas ĉe ŝi iom da posedaĵo.
KLEANTO: He!
HARPAGONO: Kiel?
KLEANTO: Vi diras, ke vi decidis . . .
HARPAGONO: Edziĝi je Mariano.
KLEANTO: Kiu? Vi? Vi?
HARPAGONO: Jes, mi, mi, mi; kion signifas tio?
KLEANTO: Min kaptis kapturniĝo. Tial mi eliras.
HARPAGONO: Tio ne estos grava. Iru rapide en la kuirejon, kaj trinku grandan glason da pura akvo.
HARPAGONO: Tiaj estas niaj delikataj fraŭletoj, kiuj ne estas pli fortaj ol kokinoj. Tion ĉi, filino, mi decidis por mi. Rilate vian fraton mi elektis por li vidvinon, pri kiu oni parolis al mi hodiaŭ matene; kaj koncerne vin, mi vin donos al sinjoro Anselmo.
ELIZO: Al sinjoro Anselmo?
HARPAGONO: Jes, li estas homo matura, prudenta kaj saĝa, li ne estas pli ol kvindekjara, kaj oni tre laŭdas liajn grandajn bienojn.
ELIZO: (farante riverencon) Mi ne volas edziniĝi, patro, se vi permesas.
HARPAGONO: (imitante Elizon) Kaj mi, filineto, amikino mia, mi volas, ke vi edziniĝu, se vi permesas.
ELIZO: (farante novan riverencon) Pardonu min, patro mia.
HARPAGONO: (imitante Elizon) Pardonu min, filino mia.
ELIZO: Mi estas tre humila servantino de sinjoro Anselmo; sed (farante denove riverencon) kun via permeso mi ne edziniĝos kun li.
HARPAGONO: Mi estas via tre humila servanto; sed (imitante Elizon) kun via permeso vi edziniĝos kun li jam hodiaŭ vespere.
ELIZO: Hodiaŭ vespere?
HARPAGONO: Hodiaŭ vespere.
ELIZO: (kun riverenco) Tio ne okazos, patro.
HARPAGONO: (imitante ŝin) Tio okazos, filino.
ELIZO: Ne!
HARPAGONO: Jes!
ELIZO: Ne, mi diras.
HARPAGONO: Jes, mi diras.
ELIZO: Tio estas afero, al kiu vi min ne devigos.
HARPAGONO: Tio estas afero, al kiu mi vin devigos.
ELIZO: Mi prefere mortigos min ol edziniĝos kun tiu viro.
HARPAGONO: Vi ne mortigos vin, kaj vi edziniĝos kun li.
Sed vidu tian kuraĝon! Ĉu oni iam aŭdis filinon parolanta tiamaniere kun sia patro?
ELIZO: Ĉu oni vidis iam patron edzinigi sian filinon tiamaniere?
HARPAGONO: Tio estas partio, en kiu nenio estas riproĉinda, kaj mi vetas, ke ĉiuj aprobos mian elekton.
ELIZO: Kaj mi vetas, ke de neniu prudenta homo ĝi povos esti aprobata.
HARPAGONO: (vidante Valeron malproksime) Jen venas Valero.
Ĉu vi volas, ke ni du faru lin juĝanto pri tiu afero?
ELIZO: Mi konsentas.
HARPAGONO: Ĉu vi akceptos lian juĝon?
ELIZO: Jes, mi faros, kion li diros.
HARPAGONO: Decidite.
HARPAGONO: Tien ĉi, Valero. Ni vin elektis, por ke vi diru al ni, kiu estas prava, ĉu mi aŭ mia filino.
VALERO: Tio estas vi, sinjoro, sen kontraŭdiro.
HARPAGONO: Ĉu vi scias, pri kio ni parolas?
VALERO: Ne, sed vi ne povas esti malprava, ĉar vi estas la praveco mem.
HARPAGONO: Mi volas doni al ŝi hodiaŭ vespere, kiel edzon, homon riĉan kaj prudentan, kaj la friponino diras al mi sub la nazo, ke ŝi rifuzas lin akcepti. Kion vi diras pri tio?
VALERO: Kion mi diras?
HARPAGONO: Jes.
VALERO: He! He!
HARPAGONO: Kion?
VALERO: Mi diras, ke en la fundo mi samopinias kun vi, kaj vi ne povas ne esti prava, sed ankaŭ ŝi ne estas tute malprava; kaj . . .
HARPAGONO: Kiel! Sinjoro Anselmo estas rimarkinda partio, li estas nobela, ĝentila, eminenta, prudenta kaj tre riĉa sinjoro, al kiu restas neniu infano de lia unua edziĝo. Ĉu ŝi povus renkonti ion pli bonan?
VALERO: Tio estas vera; sed ŝi povus diri al vi, ke tio ĉi estas iom tro rapidigi la aferojn, kaj ke ŝi almenaŭ bezonas kelkan tempon por vidi, ĉu ŝia korinklino povos konformiĝi al . . .
HARPAGONO: Tian okazon oni devas kapti rapidege. Mi trovas ĉi tie profiton, kiun mi ne trovis aliloke; ĉar li promesas akcepti ŝin sen doto.
VALERO: Sen doto?
HARPAGONO: Sen doto.
VALERO: Ha! Mi ne diras ion plu. Vidu! Jen estas argumento tute konvinka; post tio oni devas kapitulaci.
HARPAGONO: Tio ĉi estos por mi rimarkinda ŝparo.
VALERO: Efektive, tio ĉi ne permesas kontraŭdiron.
Via filino povas tamen rimarkigi, ke edzini ĝo estas pli grava afero ol oni povus pensi, ke estas en ĝi motivo por esti feliĉa aŭ malfeliĉa en la tuta vivo, kaj ke kontrakto daŭronta ĝis la morto neniam devas esti farata sen tre granda singardemo.
HARPAGONO: Sen doto!
VALERO: Vi estas prava. Tio ĉi decidas pri ĉio, kompreneble.
Kelkaj personoj eble dirus, ke en tia okazo la korinklino de knabino sendube estas konsiderinda, kaj ke tiu granda diferenco de aĝo, karaktero kaj sentoj, metas la geedzojn en danĝeron de tre bedaŭrindaj sekvoj . . .
HARPAGONO: Sen doto?
VALERO: Ha! Neniu respondo al tio; oni ĝin ja scias.
Kiu, je diablo, povas iri kontraŭ tio? Multaj patroj tamen preferus rigardi la feliĉon de siaj filinoj ol la monon, kiun ili devus doni; ili ne volus ilin oferi pro la financa utilo, kaj penadus, antaŭ ĉio alia, kunigi ĉe la geedzoj tiun dolĉan konformecon, kiu senĉese daŭrigos inter ili honoron, pacon kaj ĝojon; kaj . . .
HARPAGONO: Sen doto!
VALERO: Estas vere, tio ĉi fermigas la buŝon; sen doto! Kio povas kontraŭstari tian argumenton?
HARPAGONO: (flanken, rigardante al la ĝardeno) He! Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas bojadon de hundo. Ĉu oni volas ataki mian monon?
(al Valero) Ne moviĝu, mi tuj revenos.
ELIZO: Ĉu vi ŝercas, Valero, parolante tiamaniere kun li?
VALERO: Tio estas por ne fari lin maldolĉa, kaj por pli bone lin venki. Kontraŭstari rekte al liaj intencoj estus rimedo malbonigi ĉion; kaj kelkajn homojn oni devas ataki deflanke; tiaj temperamentoj malamas la kontraŭstaron; tiaj obstinaj animoj ne volas akcepti la veron, kaj rigidiĝas kontraŭ la rekta vojo de la prudento; oni nur per kurba vojo povas ilin konduki al la dezirata celo. Ŝajnigu, ke vi konsentas kun lia deziro kaj vi pli bone atingos vian celon, kaj . . .
ELIZO: Sed tiu edziĝo, Valero?
VALERO: Oni trovos pretekstojn por rompi ĝin.
ELIZO: Sed kion elpensi, ĉar ĝi estas okazonta hodiaŭ vespere?
VALERO: Vi devas peti pri prokrasto, aŭ ŝajnigi vin malsana.
ELIZO: Sed oni eltrovos la ŝajnigon, se oni venigos kuracistojn.
VALERO: Ĉu vi ŝercas? Ĉu ili scias ion pri tio? Trankvili ĝu. Vi povos havi antaŭ ili kian ajn malsanon vi volas; ili trovos argumentojn por klarigi, de kio ĝi devenas.
HARPAGONO: (flanken, en la fono de la scenejo) Estis nenio, dank’al Dio.
VALERO: (ne vidante Harpagonon) Fine, nia lasta rimedo estos forkuro, kiu povas nin ŝirmi kontraŭ ĉio; kaj se via amo, bela Elizo, estas kapabla de tia kuraĝo . . .
(ekvidante Harpagonon) Jes, ĉiu filino devas obei sian patron. Ŝi ne rajtas rigardi kia estas la edzo; kaj se ĉeestas la granda argumento ”sen doto”, ŝi devas esti preta akcepti ĉion, kion oni proponos al ŝi.
HARPAGONO: Bone! Jen estas bona parolado.
VALERO: Mia sinjoro, mi petas pri pardono, se mi ekscitiĝas iom, kaj kuraĝas paroli tiamaniere kun ŝi.
HARPAGONO: Kiel? Mi estas ravita, kaj mi volas, ke vi prenu sur ŝin plenegan povon.
(al Elizo) Jes, kien ajn vi iras, mi transdonas al li la aŭtoritaton, kiun la ĉielo donis al mi super vi, kaj mi volas, ke vi faru ĉion, kion li ordonos.
VALERO: Ĉu vi post tio kontraŭstaros al miaj admonoj?
VALERO: Mia sinjoro, mi ŝin sekvos por daŭrigi la lecionon, kiun mi estis faranta al ŝi.
HARPAGONO: Jes, vi faros servon al mi, certe.
VALERO: Estas bone teni sin iom forte per la brido.
HARPAGONO: Estas vere. Oni devas . . .
VALERO: Ne malkvietiĝu. Mi pensas, ke mi ŝin konvinkos.
HARPAGONO: Faru, faru, mi promenos iom en la urbo kaj baldaŭ revenos.
VALERO: (parolante al Elizo kaj elirante je la sama flanko kiel ŝi) Jes, mono estas la plej valora afero en la mondo, kaj vi devas danki al la ĉielo pro la prudenta patro, kiun ĝi donis al vi. Li scias, kio estas la vivo. Kiam viro proponas preni ies filinon sen doto, oni ne devas rigardi pluen. Tio ĉi enhavas ĉion, kaj ”sen doto” anstataŭas belecon, junecon, altnaskon, honoron, saĝon kaj honestecon.
HARPAGONO: (sola) Ho! la brava knabo! Jen estas paroli kiel orakolo. Feliĉa tiu, kiu povas havi tian serviston!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.