La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVARULO

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

AKTO II

SCENO I

Kleanto, La Flèche

KLEANTO: Ha! Perfidulo, kie do vi kaŝis vin? Ĉu mi ne ordonis al vi . . . ?

LA FLÈCHE: Jes, sinjoro, mi venis ĉi tien por atendi vin senmove, sed via sinjoro patro, la plej mal- ĝentila el la homoj, min elpelis malgraŭ mi, kaj mi trovis min en danĝero esti batata.

KLEANTO: Kiel statas nia afero? La okazo estas pli urĝa ol iam. De la tempo, kiam mi vidis vin, mi eltrovis, ke mia patro estas mia konkuranto.

LA FLÈCHE: Via patro enamiĝis!

KLEANTO: Jes, kaj mi tre malfacile sukcesis kaŝi antaŭ li la malkvieton, kiun tiu novaĵo kaŭzis al mi.

LA FLÈCHE: Li sin okupas pri amo! Kion, diablo, li pensas?

Ĉu li mokas? Ĉu amo estas farita por tiel konstruitaj homoj?

KLEANTO: Pro miaj pekoj estis necese, ke tiu pasio venu en lian kapon.

LA FLÈCHE: Sed kial kaŝi al li vian amon?

KLEANTO: Por doni al li malpli da suspekto, kaj rezervi al mi, se mi ĝin bezonos, pli oportunan okazon por malhelpi tiun geedziĝon. Kian respondon oni faris al vi?

LA FLÈCHE: Vere, sinjoro, la pruntoprenantoj estas malfeliĉaj homoj, kaj oni devas elteni strangajn aferojn, kiam oni estas devigata, kiel vi, meti sin en la manojn de procenteguloj.

KLEANTO: Ĉu la prunto ne fariĝos?

LA FLÈCHE: Pardonu. Simono, la makleristo, kiun oni montris al ni, homo agema kaj fervorplena, diras, ke li faris por vi ĉion; kaj li certigas, ke via sola vizaĝo kaptis lian koron.

KLEANTO: Mi havos do la dekkvin mil frankojn, kiujn mi petas?

LA FLÈCHE: Jes, sed sub kelkaj kondiĉetoj, kiujn vi devos akcepti, se vi volas, ke tio fariĝu.

KLEANTO: Ĉu li igis vin paroli kun tiu, kiu pruntos la monon?

LA FLÈCHE: Ha, vere! Tio ne okazas tiel. Li, ankoraŭ pli ol vi, zorgas sin kaŝi, kaj tio estas mistero multe pli granda, ol vi pensas. Oni absolute ne volas diri lian nomon, kaj oni aranĝos hodiaŭ en domo luita renkontiĝon inter vi kaj li, por ke li sciiĝu per via buŝo pri via posedajo kaj via familio, kaj mi ne dubas, ke la sola nomo de via patro faciligos la aferon.

KLEANTO: Kaj precipe ĉar nia patrino jam mortis, kies posedaĵon oni ne povas forpreni de mi.

LA FLÈCHE: Jen estas kelkaj paragrafoj, kiujn li mem diktis al nia peranto, por montri ilin al vi, antaŭ ol daŭrigi la aferon:

”Supozite, ke la pruntanto vidos en la afero plenan sendanĝerecon, kaj ke la pruntoricevanto estas plenaĝa kaj el familio havanta bienon vastan, fortikan, certan, klaran kaj liberan de ŝuldoj, oni faros bonan kaj precizan kontrakton antaŭ notario, la plej honesta homo, kiun oni povos trovi, kaj kiu pro tio estos elektita de la pruntanto, al kiu plej utilas, ke la kontrakto estu dece redaktita.”

KLEANTO: Nenio direnda kontraŭ tio.

LA FLÈCHE: ”La pruntanto, por ne ŝarĝi sian konsciencon per riproĉo, volas prunti sian monon nur po unu denaro por dekok.”

KLEANTO: Unu por dekok! Certe, tio estas honesta, kaj estas neniu kaŭzo plendi.

LA FLÈCHE: Estas vere.

”Sed, ĉar la dirita pruntanto ne havas ĉe si la menciitan sumon, kaj ĉar li, por kontentigi la pruntoprenanton, estas devigata ĝin pruntepreni de alia persono por 20 procentoj, konvenos, ke la dirita unua prunteprenanto pagu tiun ĉi procenton, krom la alia, tial ke, nur por fari servon al li, la pruntanto kontraktos tiun prunton.”

KLEANTO: Kiel, je la diablo! Kia hebreo! Kia arabo estas tiu! Tio fariĝas ja pli ol 25 procentoj?

LA FLÈCHE: Estas vere, tion mi diris. Vi pensu pri tio.

KLEANTO: Kion vi volas, ke mi pensu? Mi bezonas monon, mi estas do devigata konsenti je ĉio.

LA FLÈCHE: Tian respondon mi faris.

KLEANTO: Ĉu estas io plia?

LA FLÈCHE: Nur unu paragrafeto:

”El la dekkvin mil frankoj petitaj, la pruntanto povas doni kontante nur dekdu mil frankojn, kaj por la ceteraj mil eskudoj, la pruntoprenanto devos akcepti la vestojn, meblojn, kaj juvelojn, kies katalogo sekvas, kaj kiujn la dirita pruntanto kalkulis honeste je kiel oble plej ”modera prezo”.

KLEANTO: Kion signifas tio ĉi?

LA FLÈCHE: Aŭskultu la katalogon.

”Unue, lito kvarpieda kun kurtenoj el hungara brodaĵo tre lerte aranĝita sur olivkolora drapo, kun ses seĝoj kaj samŝtofa littegaĵo, ĉio bone fasonita kaj subtegita per ruĝe-blue ŝangiĝanta tafteto.

Plie, granda baldakeno el bona lana ŝtofo de Aŭmalo sekrozokolora kun silkaj rando kaj franĝoj.”

KLEANTO: Kion li volas, ke mi faru el tio?

LA FLÈCHE: Atendu.

”Plie teksita tapeto figuranta la Kupidojn de Gombaud kaj Macé. Plie, granda tablo el juglando, kun dek du tornitaj kolonoj aŭ kolonegoj, kiu estas detirebla je la du finoj, kaj provizita malsupre de ses benketoj.”

KLEANTO: Kion mi faru, je Dio! . . .

LA FLÈCHE: Havu paciencon.

”Plie, tri grandaj pafiloj tute ornamitaj de perlamoto, kun la tri apartenaj forkoj. Plie, brika forno kun du retortoj kaj tri vazoj tre utilaj por tiuj, kiuj ŝatas distili.”

KLEANTO: Mi furiozas!

LA FLÈCHE: Kviete!

”Plie, liuto el Bolono, havanta ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn kordojn.

Plie, trumadamo, kaj ludo de damoj, kun anserludo laŭ la greka modo, tre konvena por pasigi la tempon, kiam oni nenion havas por fari.

Plie, haŭto de lacerto longa tri kaj duonan futojn, plena de fojno, agrabla kuriozaĵo por pendigi sur plafonon de ĉambro.

La supredirita ĉio valoranta laŭ konscienca kalkulo pli ol kvarmil kvincent frankojn, kaj malaltigita ĝis la prezo de mil eskudoj pro la modereco de la pruntanto.”

KLEANTO: La pesto lin sufoku kun lia modereco, la perfidulon, la turmentiston! Ĉu oni iam aŭdis pri tia monavideco? Ĉu ne sufiĉas al li la hontiga procento, kiun li postulas, ke li volas plie devigi min akcepti por tri mil frankoj la malnovajn rubojn, kiujn li kolektas?

Mi ne ricevos ducent eskudojn por ĉio tio. Tamen mi devas konsenti je kio ajn li volas, ĉar li povas ĉion akceptigi al mi: tiu friponego metas al mi ponardon sul la gor- ĝon.

LA FLÈCHE: Mi vidas vin, sinjoro, tio ne vin ofendu, precize sur la granda vojo, sur kiu Panurgo iris, kiam li ruinigis sin, prunteprenante monon, aĉetante kare, vendante malkare kaj manĝante sian grenon ankoraŭ verda.

KLEANTO: Kion vi volas, ke mi faru? Al tio la junuloj estas devigataj de la malbenita avareco de la patroj, kaj post tio ĉi oni miras, kiam la filoj deziras ilian morton!

LA FLÈCHE: Mi konfesas, ke via patro ekscitus per sia malnobleco la plej kvietan homon en la mondo. Mi neniel havas, dank’al Dio, la emon esti pendigata, kaj inter miaj kolegoj, kiujn mi vidas sin okupantaj je multaj komercetoj, mi scias lerte tiri mian pinglon el la ludo kaj eviti prudente ĉiujn aferojn, kiuj eĉ malforte odoras pri eŝafodo, sed, por diri al vi la veron, li donus al mi per siaj farmanieroj la tenton lin priŝteli, kaj, lin priŝtelante, mi pensus fari agon meritplenan.

KLEANTO: Donu iom ĉi tiun katalogon, por ke mi ĝin tralegu denove.


SCENO II

Harpagono, Simono, Kleanto kaj La Flèche (en la fono de la scenejo)

SIMONO: Jes, sinjoro, li estas junulo, kiu bezonas monon; liaj aferoj necesigas, ke li rapide trovu ĝin, kaj li konsentos je ĉio, kion vi ordonos.

HARPAGONO: Sed ĉu vi pensas, Simono, ke estas neniu danĝero en tio? Ĉu vi konas la nomon, la posedaĵon kaj la familion de la junulo, pri kiu vi parolas?

SIMONO: Ne, mi ne povas informi vin funde pri tio, kaj nur okaze mi estis sendita al li, sed pri ĉio vi estos sciigata de li mem, kaj lia lakeo min certigis, ke vi estos kontenta, kiam vi lin konos. Nur tion mi povas diri, ke lia familio estas tre riĉa, ke li ne plu havas patrinon kaj ke li promesos, se vi volos, ke ankaŭ lia patro estos mortinta post ok monatoj.

HARPAGONO: Tio estas io. Bonfaremo, Simono, necesigas nin fari plezuron al la homoj, kiam ni povas.

SIMONO: Kompreneble.

LA FLÈCHE: (mallaŭte al Kleanto rekonanta Simonon)

Kion signifas tio ĉi? Nia Simono parolanta kun via patro!

KLEANTO: (mallaŭte al La Flèche) Ĉu vi eble scigis lin, kiu mi estas? Ĉu vi estas kapabla min perfidi?

SIMONO: (al Kleanto kaj La Flèche) Ho! Ho! Vi estas tre senpaciencaj. Kiu diris al vi, ke estas ĉi tie? (al Harpagono) Ne mi almenaŭ, sinjoro, malkovris al ili vian nomon kaj vian loĝejon.

Sed, laŭ mia opinio, ne estas io bedaŭrinda en tio ĉi, ili estas nebabilemaj homoj, kaj vi povas ĉi tie interparoli.

HARPAGONO: Kiel?

SIMONO: (montrante Kleanton) Tiu ĉi sinjoro estas la persono, kiu volas pluntepreni de vi la dekkvin mil funtojn, pli kiuj mi parolis kun vi.

HARPAGONO: Kiel, kanajlo! Estas vi, tiu kiu kuraĝas vin doni al tiaj kulpaj ekstremoj!

KLEANTO: Kiel, patro! Vi estas tiu, kiu sin dediĉas al tiaj hontigaj faroj!

(Simono foriras, kaj La Flèche sin kaŝas)


SCENO III

Harpagono, Kleanto

HARPAGONO: Vi estas tiu, kiu volas ruiniĝi per prunteprenoj tiel kondamnindaj!

KLEANTO: Kaj vi penadas riĉiĝi per tiel krimaj procentegoj!

HARPAGONO: Ĉu vi post tio riskas aperi antaŭ mi?

KLEANTO: Ĉu vi post tio kuraĝas prezenti vin antaŭ la okuloj de la mondo?

HARPAGONO: Ĉu vi ne hontas, diru, vin donante al tiaj diboĉoj, kurante al teruraj elspezoj kaj hontige dissemante la posedaĵojn, kiujn viaj gepatroj akiris per tiel multaj ŝvitoj?

KLEANTO: Ĉu vi ne ruĝiĝas, malhonorante vian situacion per la komercoj, kiujn vi faras, oferante gloron kaj bonfamon pro la nesatigebla avideco kunmeti eskudon sur eskudon, kaj superante pri la procentaĵoj la plej abomenajn artifikojn iam elpensitajn de la plej famaj procenteguloj!

HARPAGONO: For de miaj okuloj, fripono, for de miaj okuloj!

KLEANTO: Kiu estas pli krima, laŭ via opinio, ĉu tiu, kiu aĉetis monon bezonatan, aŭ tiu, kiu ŝtelas nebezonatan monon?

HARPAGONO: Foriru, mi diras, kaj ne min kolerigu.

(sola) Mi ne bedaŭras ĉi tiun aventuron, ĝi estas por mi admono, ke mi havu pli ol iam la okulojn sur ĉiujn liajn farojn.


SCENO IV

Frozino, Harpagono

FROZINO: Sinjoro.

HARPAGONO: Atendu momenton; mi tuj revenos kaj parolos kun vi.

(flanken) Estas ĝustatempe, ke mi iru iom observi mian monon.


SCENO V

La Flèche, Frozino

LA FLÈCHE: (ne vidante Frozinon) Estas vere amuza aventuro. Li devas havi ie vastan magazenon da vestaĵoj, ĉar ni nenion rekonis en la katalogo, kiun ni havas.

FROZINO: He! Estas vi, mizera La Flèche! Kiel okazas tiu renkontiĝo?

LA FLÈCHE: Ha! Estas vi, Frozino! Kion vi deziras fari ĉi tie?

FROZINO: Kion mi faras en ĉiu alia loko: min okupi je traktoj, fari servojn al personoj kaj profiti kiel eble plej bone la ecojn, kiujn mi povas havi. Vi scias, ke en ĉi tiu mondo estas necese vivi per artifikoj, kaj ke, al personoj kiel mi, la ĉielo ne donis aliajn rentojn ol intrigon kaj lertecon.

LA FLÈCHE: Ĉu vi havas iun negocon kun la mastro de tiu ĉi domo?

FROZINO: Jes, mi traktas por li iun afereton, pro kiu mi esperas havi rekompencon.

LA FLÈCHE: De li? Ho! Vere, vi estos tre lerta se vi eltiros ion de li, kaj mi vin avertas, ke la mono ĉi tie estas tre kara.

FROZINO: Estas kelkaj servoj, kiuj mirinde trafas.

LA FLÈCHE: Mi estas via servanto, sed vi ne konas ankoraŭ sinjoron Harpagono. Sinjoro Harpagono estas el ĉiuj homoj la homo malplej homa, la mortulo el ĉiuj mortuloj plej malmola kaj plej maldonema. Ne estas servo, kiu povas tiel instigi lian dankemon, ke li malfermu siajn manojn. Laŭdon, estimon, bonvolon en paroloj, kaj amikecon, tiel multe kiel vi deziros, sed pri mono ne parolu. Nenio estas tiel seka kaj tiel senfrukta, kiel lia favoro kaj liaj karesoj, doni estas vorto, kiun li tiel forte malamas, ke li neniam diras: mi donas, sed mi pruntas al vi la manon.

FROZINO: Dio! Mi konas la arton melki homojn, mi konas sekreton por malfermi ilian sentemon, por tikli ilian koron, por trovi la lokojn, en kiuj ili estas vundeblaj.

LA FLÈCHE: Bagateloj ĉi tie. Mi vetas, ke vi ne povos moligi, koncerne monon, la homon pri kiu ni parolas. Pri tio li estas turko, sed de turkeco, kiu ĉiujn malesperigus. Oni povus krevi, ne lin ŝanceligante. Unuvorte: li amas monon pli ol bonfamon, honoron kaj virton, kaj la vido de monpetanto donas al li konvulsiojn, tio signifas lin frapas en la mortiga loko, traboras lian koron, elŝiras lian internaĵon, kaj se . . . Sed li revenas, mi foriras.


SCENO VI

Harpagono, Frozino

HARPAGONO: (mallaŭte) Ĉio statas bone.

(laŭte) Nu, Frozino, kio estas?

FROZINO: Ho! Dio! Kiel bone vi fartas kaj kian vere sanoplenan vizaĝon vi havas!

HARPAGONO: Kiu? Ĉu mi?

FROZINO: Mi neniam vidis vin kun mieno tiel freŝa kaj tiel brava.

HARPAGONO: Ĉu vere?

FROZINO: Kiel! Vi neniam en via vivo estis tiel juna, kiel vi estas nun, kaj oni vidas dudekkvinjarajn junulojn, kiuj estas pli maljunaj ol vi.

HARPAGONO: Tamen, Frozino, mi estas sesdekjara, bone kalkulante.

FROZINO: Nu, kio estas tio? Sesdek jaroj? Bela afero!

Tio estas la florado de la aĝo, kaj vi nun eniras la belan sezonon de la homa vivo.

HARPAGONO: Estas vere; sed mi opinias, ke dudek jaroj malpli tamen ne estus maloportunaj.

FROZINO: Ĉu vi ŝercas? Vi ne bezonas tion, kaj vi estas farita el tia pasto, ke vi vivos ĝis cent jaroj.

HARPAGONO: Ĉu vi kredas tion?

FROZINO: Certe; vi havas ĉiujn antaŭsignojn por tio.

Levu la kapon. Ho! Jen kiel bone vidiĝas inter viaj okuloj la signo de longa vivo!

HARPAGONO: Ĉu vi estas certa pri tio?

FROZINO: Sendube. Montru vian manon. Ha! Dio! Kia vivolinio!

HARPAGONO: Kiel?

FROZINO: Ĉu vi ne vidas, ĝis kie sin etendas ĉi tiu linio?

HARPAGONO: Nu? Kion tio ĉi signifas?

FROZINO: Je Dio! Mi diris cent jarojn; sed vi superos cent dudek.

HARPAGONO: Ĉu estas eble?

FROZINO: Oni estos devigata vin buĉi, mi vetas. Vi enterigos viajn infanojn kaj la infanojn de viaj infanoj.

HARPAGONO: Des pli bone! Kiel statas nun nia afero?

FROZINO: Ĉu vi bezonas demandi pri ĝi? Ĉu oni vidas, ke mi okupas min je afero, kiun mi ne kondukas al feliĉa fino? Precipe pri geedziĝoj mi havas mirindan lerton. Ne estas en la mondo partioj, kies kuniĝon mi ne sukcesas en mallonga tempo, kaj mi pensas ke, se mi metus tion en mian kapon, mi edzigus la Grandan Turkon kun la Respubliko de Venecio. Ne estis certe tiel grandaj malhelpaĵoj en nia afero. Ĉar mi havas rilatojn kun tiuj sinjorinoj, mi funde interparolis kun ili pri vi, kaj mi raportis al la patrino pri la intenco, kiun vi ekhavis pri Mariano nur tial, ke vi vidis ŝin pasanta sur la strato kaj sin aerumanta ĉe sia fenestro.

HARPAGONO: Kaj ŝi respondis . . . ?

FROZINO: Ŝi goje akceptis la proponon, kaj kiam mi ŝin sciigis pri via forta deziro, ke ŝia filino atestu hodiaŭ vespere al la edziĝkontrakto de via propra filino, ŝi volonte konsentis kaj konfidis ŝin al mi por tio.

HARPAGONO: Ĉar mi estas devigota, Frozino, doni vesperman ĝon al sinjoro Anselmo, mi tre deziras, ke ŝi partoprenu en la festeno.

FROZINO: Vi estas prava. Ŝi venos post tagmanĝo por viziti vian filinon, de ĉi tie ŝi intencas iri promeni al la foiro, kaj ŝi poste revenos por la vespermanĝo.

HARPAGONO: Tiam ili iros kune en mia kaleŝo, kiun mi pruntos al ili.

FROZINO: Tio tre plaĉos al ŝi.

HARPAGONO: Sed, Frozino, ĉu vi parolis kun la patrino pri la doto, kiun ŝi povas doni al sia filino?

Ĉu vi diris al ŝi, ke ŝi devas iom peni, klopodi, fari oferon en tia okazo? Ĉar oni ja ne edziĝas kun knabino ne alportanta iom da posedaĵo.

FROZINO: Kiel! Tiu ĉi knabino alportos al vi renton de dekdu mil frankoj.

HARPAGONO: Renton de dekdu mil frankoj?

FROZINO: Jes. Unue, ŝi estis nutrata kaj edukata en granda ŝparemo de manĝaĵo, ŝi estas knabino kutiminta vivi per salato, lakto, froma- ĝo kaj pomoj, kaj por kiu do ne estos necesaj tablo bone provizita nek supoj bongustegaj, nek ĉiutagaj hordeo-kukoj, nek similaj frandaĵoj, kiujn bezonus alia virino, kaj tio ne estas tiel negrava, ke ĝi ne atingos ĉiujare almenaŭ tri mil frankojn. Aliparte, ŝi nur ŝatas tre simplan purecon, kaj ne amas belegajn vestojn, multekostajn juvelojn nek luksajn meblojn, kiujn tre varme deziras ŝiaj similaj. Kaj tiu ĉi fakto valoras pli ol kvar mil frankojn ĉiujare.

Plie ŝi terure malamas ludojn, kio ne estas ofta ĉe la nuntempaj virinoj, ĉar mi scias, ke unu el niaj najbarinoj perdis ĉi jare ĉe hazardkartludo dudek mil frankojn! Sed ni prenu nur la kvaronon de tio. Kvin mil frankoj ĉiujare por ludoj, kaj kvar mil frankoj por vestoj kaj juveloj, tio estas naŭ mil frankoj, kaj mil eskudoj, kiujn ni metas por la nutraĵo, ĉu tiel ne estas ĉiujare viaj dek du mil flankoj bone kalkulitaj?

HARPAGONO: Jes, tio ne estas malbona, sed tiu kalkulo havas nenion efektivan.

FROZINO: Pardonu. Ĉu ne estas io efektiva alporti kiel doton grandan moderecon, kiel heredaĵon plenan simplemon de ornamo, kaj kiel akiron fortan malamon al ludoj?

HARPAGONO: Estas moko voli fari doton el ĉiuj elspezoj, kiujn ŝi ne faros. Mi ne kvitancos pri io, kion mi ne ricevas, kaj mi tamen devas ion palpi.

FROZINO: Dio! Vi palpados sufiĉe, plie ili parolis al mi pri lando, kie ili posedas bienon; ĝi estos via apartenaĵo.

HARPAGONO: Estos necese tion ekzameni. Sed, Frozino, ankoraŭ io maltrankviligas min. La knabino estas juna, kiel vi vidas, kaj la gejunuloj ĝenerale nur amas siajn samaĝulojn, kaj nur kun ili volonte iras. Mi timas, ke viro en mia aĝo ne estos laŭ ŝia gusto, kaj ke tio ĉi kaŭzos en mia domo kelkajn eksterordaĵetojn, kiuj ne plaĉus al mi.

FROZINO: Ha! Kiel malbone vi ŝin konas! Estas ankoraŭ unu apartaĵo, kiun mi estis dironta al vi: ŝi havas teruran antipation por ĉiuj junuloj kaj amas nur maljunulojn.

HARPAGONO: Ĉu ŝi?

FROZINO: Jes, ßi! Mi volus, ke vi estu aŭdinta ŝin paroli pri tio. Ŝi tute ne povas elporti la vidon de junulo, ŝi diras, ke ŝi neniam estas pli kontenta, ol kiam ŝi povas vidi belan maljunulon kun majesta barbo. La plej maljunaj estas la plej ĉarmaj por ŝi, kaj mi vin avertas, ke vi ne ŝajnigu vin pli juna ol vi estas.

Ŝi volas, ke oni estu almenaŭ sesdekjara, kaj antaŭ malpli ol kvar monatoj, kiam ŝi estis tuj edziniĝonta, ŝi subite rompis la edziĝon, ĉar montriĝis, ke ŝia amanto estas nur kvindeksesjara, kaj ne prenis okulvitrojn por subskribi la kontrakton.

HARPAGONO: Nur tial?

FROZINO: Jes. Ŝi diras, ke kvindek ses jaroj ne kontentigas ŝin, kaj ŝi precipe amas la nazojn, kiuj portas okulvitrojn.

HARPAGONO: Certe vi diras al mi aferon tute novan.

FROZINO: Tio ĉi estas pli forta, ol oni povas diri. En ŝia ĉambro oni vidas kelkajn pentraĵojn kaj desegnaĵojn. Sed kion vi pensas, ke ili figuras?

Adonisojn? Cefalojn? Parisojn kaj Apolonojn?

Ne, ili estas belaj portretoj de Saturno, reĝo Priamo, la maljuna Nestoro, kaj la bona patro Ankizo sur la ŝultroj de sia filo.

HARPAGONO: Tio ĉi estas mirinda! Tion mi neniam estus imaginta, kaj mi estas tre kontenta ekscii, ke ŝi havas tian karakteron. Efektive, se mi estus virino, mi ne amus junajn virojn.

FROZINO: Mi tion ja kredas! Jen estas belaj drogoj, tiuj junuloj, por ke oni amu ilin! Ili estas belaj vantuloj, belaj dandoj, por ke oni deziru ilian haŭton! Kaj mi tre volus scii, kia allogo kuŝas en ili!

HARPAGONO: Rilate min, mi nenian trovas, kaj mi ne scias, kial kelkaj virinoj tiel forte amas ilin.

FROZINO: Oni devas esti tute freneza por trovi la junulojn agrablaj, ĉu tio estas prudenta? Ĉu tiuj junaj blonduloj estas viroj? Kaj ĉu oni povas ami tiajn bestojn?

HARPAGONO: Tion mi ĉiutage diras. Kun ilia voĉo de juna kokino, iliaj tri maldikaj lipharoj levitaj kiel katbarbo, iliaj perukoj de kanabo, iliaj pantalonoj falantaj, kaj iliaj ventroj malbone vestitaj!

FROZINO: He! Bele konstruitaj ili estas, kompare kun persono kiel vi! Jen estas viro, kiun oni plezure rigardas. Tiel farita kaj vestita oni devas esti, se oni volas inspiri amon.

HARPAGONO: Vi trovas min bela?

FROZINO: Kiel? Vi estas ĉarma kaj via vizaĝo estas pentrinda. Turniĝu iom, mi petas, pli bela estas neeble. Mi vidu vin marŝi, jen estas korpo fasonita, facilmova kaj gracia, kiel konvenas, kaj kiu signas neniun malsaneton.

HARPAGONO: Neniun gravan mi havas, dank’al Dio, estas nur mia gorĝoŝvelo, kiu min prenas kelkfoje.

FROZINO: Tio estas nenio, via gorĝoŝvelo ne havas malbelan aspekton ĉe vi, kaj vi estas ĉarma, kiam vi tusas.

HARPAGONO: Diru ion, ĉu Mariano vidis min jam? Ĉu ŝi rimarkis min, pasante?

FROZINO: Ne, sed ni multfoje parolis pri vi, mi faris al ŝi portreton de via persono, kaj mi ne forgesis laŭdi vian meriton kaj ŝian feliĉon, se ŝi havos tian edzon kiel vi.

HARPAGONO: Vi faris bone, mi dankas.

FROZINO: Malgrandan peton mi devas fari al vi, sinjoro.

Mi havas proceson, kiun mi baldaŭ perdos pro manko de iom da mono (Harpagono fariĝas serioza) kaj vi facile povus liveri al mi la gajnon de tiu proceso, havante por mi kelkan komplezon . . . Vi ne povas imagi la plezuron, kiun ŝi havos, vin vidante. (Harpagono refaras gajan vizaĝon)

Ho! kiel vi plaĉos al ŝi, kaj kian admiran impreson faros sur ŝian animon via krispo laŭ la antikva modo! Sed ŝi precipe estos ravata de via pantalono ligita per ŝnuroj al la jako, tio sufiĉos, por ke ŝi vin amu freneze, kaj traŝnurigita amanto estos por ŝi mirinda regalo.

HARPAGONO: Certe, vi ravas min, tion dirante.

FROZINO: Vere, sinjoro, tiu proceso havas por mi grandan gravecon. (Harpagono refaras viza- ĝon seriozan) Mi estos ruinigita, se mi ĝin perdos, kaj iom da helpo restarigus miajn aferojn . . . Mi volus, ke vi estu vidinta ŝian plezuron, kiam ŝi aŭdis min paroli pri vi.

(Harpagono refaras vizaĝon gajan) Ĝojo brilis en ŝiaj okuloj, dum mi rakontis pri viaj meritoj, kaj fine mi vekis ĉe ŝi grandegan senpaciencon, ke tiu ĉi edziĝo estu jam afero farita.

HARPAGONO: Vi faris al mi grandan plezuron, Frozino, kaj mi konfesas, ke mi tre ŝuldas al vi.

FROZINO: Mi petas vin, sinjoro, donu al mi la malgrandan helpon, pri kiu mi petas. (Harpagono denove fariĝas serioza) Tio min savos kaj mi estos al vi eterne danka.

HARPAGONO: Adiaŭ. Mi iras fini miajn leterojn.

FROZINO: Mi certigas vin, sinjoro, ke vi neniam povus helpi al mi el pli granda embaraso.

HARPAGONO: Mi ordonos, ke mia kaleŝo estu tute preta por konduki vin al la foiro.

FROZINO: Mi vin tiel ne tedus, se mi ne estus devigata de la neceso.

HARPAGONO: Kaj mi zorgos, ke oni vespermanĝu frue, por ne fari vin malsanaj.

FROZINO: Ne rifuzu, sinjoro, la helpon, kiun mi petegas; vi ne povas imagi, sinjoro, la plezuron, kiun . . .

HARPAGONO: Mi foriras. Jen oni min vokas. Ĝis posttagmezo.

FROZINO: (sola) La febro vin premu, malnobla hundo; al ĉiuj diabloj! La maldonemulo firme kontraŭstaris al ĉiuj miaj atakoj. Sed mi tamen ne rajtas forlasi la negocon, ĉar mi havos en ĉiu okazo la alian flankon, kie mi estas certa, ke mi ricevos bonan rekompencon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.