|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVARULOAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
KLEANTO: Ni eniru ĉi tien, al ni estos multe pli oportune, ĉirkaŭ ni ne estas plu iu suspektinda, kaj ni povas interparoli senĝene.
ELIZO: Jes, fraŭlino, mia frato konfidis al mi la pasion, kiun li sentas por vi. Mi konas la ĉagrenojn kaj la malĝojojn, kiujn povas kaŭzi tiaj okazoj, kaj mi vin certigas, ke mi kun grandega simpatio interesas min pri via aventuro.
MARIANO: Dolĉa konsolo estas por mi la simpatio de persono kiel vi, kaj mi petegas vin, fraŭlino, ke vi ĉiam konservu por mi tiun afablan amikecon tiel kapablan dolĉigi al mi la kruelecon de la sorto.
FROZINO: Vi estas vere malfeliĉuloj, ambaŭ, ne sciiginte min pli frue pri via afero. Mi sendube povus eviti al vi tiun maltrankvilon, kaj mi ne estus kondukinta la aferojn al la nuna stato.
KLEANTO: Kion vi volas? Mia malbona sorto tion ordonis.
Sed, bela Mariano, kiaj estas viaj intencoj?
MARIANO: Ho ve! Ĉu mi estas kapabla havi intencojn en mia dependeco? Mi povas nur havi dezirojn.
KLEANTO: Neniu plua apogo por mi en via koro, krom simplaj deziroj? Neniu kompleza kompato?
Neniu helpanta boneco? Neniu agema amo?
MARIANO: Kion mi povas diri? Imagu vin en mia loko, kaj vidu, kion mi povas fari. Decidu, ordonu mem, mi fidis je vi, kaj mi pensas, ke vi estas tro prudenta por postuli de mi ion, kion ne permesos la honoro kaj la deco.
KLEANTO: Ha! Al kio vi devigas min, resendante min al tio, kion volos permesi al mi la maloportunaj sentoj de severa honoro kaj de konscienca deco!
MARIANO: Sed kion vi volas, ke mi faru? Eĉ se mi povus preterlasi multajn devojn, al kiu nia sekso estas devigata, mi portas tamen respekton al mia patrino: ŝi ĉiam min edukis kun ekstrema amo, kaj mi ne povus konsenti fari al ŝi malplezuron. Faru, agu kontraŭ ŝi, penu per ĉiuj fortoj gajni ŝian animon, vi povas fari kaj diri ĉion, kion vi volos; mi tion permesas al vi, kaj se sufiĉas, ke mi klarigos min favora al vi, mi konsentas konfesi mem al ŝi mian tutan senton por vi.
KLEANTO: Frozino, kara Frozino, ĉu vi volus helpi al ni?
FROZINO: Je mia honoro, ĉu vi bezonas demandi pri tio? Mi volus tion per mia tuta koro. Vi scias, ke mi de naturo estas sufiĉe homama.
La ĉielo ne donis al mi koron el bronzo, kaj mi eĉ estas tro inklina fari malgrandajn servojn, kiam mi vidas personojn amantaj unu la alian dece kaj honeste. Kion ni povus fari pri tio ĉi?
KLEANTO: Pensu iom pri tio, mi petas.
MARIANO: Lumigu nin per via sperto.
ELIZO: Eltrovu ion por malfari, kion vi faris.
FROZINO: Tio estas iom malfacila.
(al Mariano) Rilate vian patrinon, ŝi ne estas tute malprudenta, kaj oni eble sukcesus konvinki ŝin, kaj decidigi ŝin transporti al la filo la donacon, kiun ŝi volas fari al la patro.
(al Kleanto) Sed la kontraŭulo, kiun mi vidas, estas, ke via patro estas via patro.
KLEANTO: Kompreneble.
FROZINO: Mi volas diri, ke li estos ĉagrenita, se li vidos, ke oni lin malakceptas, kaj pro tio li ne estos inklina konsenti pri via edziĝo. Por fari bone estus necese, ke la forlaso venu de li mem; ni devus trovi manieron mallogi lin de via persono.
KLEANTO: Vi estas prava.
FROZINO: Jes, mi estas prava, mi scias tion. Tiel estus necese, sed la malfacilaĵo estas trovi la rimedon. Atendu! Se ni havus virinon maljunetan, kiu estus lerta kiel mi kaj kapabla ludi la rolon de nobela sinjorino, kun helpo de rapide aranĝita vestaĵo, kaj de stranga nomo de markizino aŭ de vicgrafino, kiun ni supozus veninta el malsupra Britujo, mi havus sufiĉan lerton kredigi al via patro, ke ŝi estas riĉa virino posedanta, krom siaj domoj, cent mil eskudojn en kontanta mono; ke ŝi lin amas freneze kaj deziras fariĝi lia edzino, donante al li eĉ sian tutan posedaĵon per geedziĝa kontrakto, mi ne dubas, ke li akceptus tian proponon.
Ĉar fine li amas vin tre forte, mi scias tion; sed li amas iom pli la monon, kaj kiam, blindigita de tia allogaĵo, li estos konsentinta al tio, kio vin tuŝas, ne estus grave, se li poste disreviĝus, volante rigardi pli proksime la aferojn de nia markizino.
KLEANTO: Tio ĉi estas bone elpensita.
FROZINO: Lasu min fari. Mi ĵus rememoris unu el miaj amikinoj, ŝi estas tio, kion ni bezonas.
KLEANTO: Estu certa, Frozino, pri mia danksento, se vi sukcesos en tio. Sed, ĉarma Mariano, ni komencu, mi petas, favorigante vian patrinon.
Tre grave estos iam rompi tiun edzi- ĝon. Mi petegas vin, donu al tio viaflanke ĉiujn viajn penadojn, uzu la potencon, kiun liveras al vi ŝia amikeco por vi. Malvolvu sen escepto la elokventan belecon kaj la ĉiopovajn ĉarmojn, kiujn la ĉielo metis en viajn okulojn kaj buŝon, kaj volu forgesi neniun el tiuj amemaj paroloj, el tiuj dolĉaj petegoj, el tiuj tuŝantaj karesoj, al kiuj mi estas certa, ke oni nenion povus rifuzi.
MARIANO: Mi faros ĉion, kion mi povas, kaj nenion forgesos.
HARPAGONO: (nevidate de la aliaj; flanken) Ho! Mia filo kisas la manon de sia fariĝonta duonpatrino, kaj la fariĝonta duonpatrino ne forte sin defendas de tio. Ĉu ne estas iu mistero sub tio ĉi?
ELIZO: Jen estas mia patro.
HARPAGONO: La kaleŝo estas tute preta, vi povos iri, kiam vi volos.
KLEANTO: Ĉar vi ne iras, patro, mi volas ilin akompani.
HARPAGONO: Ne; vi restu! Ili iros solaj, kaj mi bezonas vin.
HARPAGONO: Nu, lasante aparte la duonpatrinecon, kiel ŝajnas al vi tiu persono?
KLEANTO: Kiel ŝi ŝajnas al mi?
HARPAGONO: Jes, pri ŝia mieno, talio, beleco, spirito?
KLEANTO: He! He!
HARPAGONO: Sed plue?
KLEANTO: Por diri la veron, mi ne trovis ŝin tia, kia mi pensis. Ŝi havas ŝajnon de vera koketulino, ŝia talio estas negracia, ŝia beleco negranda, kaj ŝia spirito tre ordinara. Ne pensu, mia patro, ke mi tion diras por mallogi vin de ŝi, tial duonpatrino aŭ duonpatrino, al mi plaĉas tiu ĉi same bone, kiel alia.
HARPAGONO: Vi tamen ĵus diris al ŝi . . .
KLEANTO: Mi diris al ŝi kelkajn afablaĵojn en via nomo, sed tio estis por fari al vi plezuron.
HARPAGONO: Vi do ne sentus inklinon al ŝi?
KLEANTO: Mi? Tute ne.
HARPAGONO: Mi tion bedaŭras, ĉar tio malhelpas projekton, kiu venis en mian kapon; vidante ŝin, mi pripensis pri mia aĝo kaj mi ektimis, ke oni eble mallaŭdos min pro mia edziĝo kun tiel juna persono. Pro tio mi estus forlasonta mian decidon, tamen, ĉar mi ŝin svatis kaj estas ligita al ŝi de promeso, mi donus ŝin al vi, se ne estus via malinklino kontraŭ ŝi.
KLEANTO: Al mi?
HARPAGONO: Al vi.
KLEANTO: Kiel edzinon?
HARPAGONO: Kiel edzinon.
KLEANTO: Aŭskultu! Estas vere, ke ŝi ne estas tute laŭ mia gusto, sed por fari al vi plezuron, mia patro, mi edziĝos kun ŝi, se vi volos.
HARPAGONO: Mi? Mi estas pli prudenta, ol vi pensas; mi ne volas trudi vian inklinon.
KLEANTO: Pardonu min; mi faros tiun ĉi klopodon pro amo al vi.
HARPAGONO: Ne, ne! Edziĝo, en kiu ne estas korinklino, ne povas esti feliĉa.
KLEANTO: Tio ĉi, patro, povas veni poste; kaj oni diras, ke amo estas ofte frukto de geedzeco.
HARPAGONO: Ne, je la flanko de la viro oni ne devas riski la aferon; kaj estas en tio bedaŭrindaj sekvoj, kies kaŭzon mi zorgos eviti. Se vi sentus iom da inklino al ŝi, tio estus bona; mi edzigus vin kun ŝi anstataŭ mi; sed ĉar ne estas tiel, mi restos ĉe mia unua intenco kaj edziĝos mem kun ŝi.
KLEANTO: Nu, patro, ĉar tiel staras la aferoj, mi devas malkovri al vi mian koron, mi devas diri al vi mian sekreton. La vero estas, ke mi ŝin amas de la tago, kiam mi ŝin vidis dum promeno, ke mi intencis hodiaŭ peti ŝin de vi kiel edzinon; kaj mi nur estis detenata de la esprimo de viaj sentoj kaj la timo malplaĉi al vi.
HARPAGONO: Ĉu vi ŝin vizitis?
KLEANTO: Jes, patro.
HARPAGONO: Multajn fojojn?
KLEANTO: Sufiĉe multajn por la mallonga tempo.
HARPAGONO: Ĉu oni vin akceptis bone?
KLEANTO: Tre bone, sed ne sciante, kiu mi estas, kaj tio kaŭzis hodiaŭ la surprizon de Mariano.
HARPAGONO: Ĉu vi esprimis al ŝi vian amon kaj vian intencon edziĝi kun ŝi.
KLEANTO: Sendube, kaj mi eĉ iom aludis pri tio al ŝia patrino.
HARPAGONO: Ĉu ŝi aŭskultis vian proponon?
KLEANTO: Jes, tre ĝentile.
HARPAGONO: Kaj ĉu la filino respondas al via amo?
KLEANTO: Se mi devas juĝi laŭ la ŝajno, mi estas certa, patro, ke ŝi havas iom da amo por mi.
HARPAGONO: (mallaŭte flanken) Mi estas tre kontenta ekscii tian sekreton, precize tion mi deziris.
(laŭte) Nu, filo mia, ĉu vi scias ion? Vi devas penadi, mi petas, lasi vian amon, ĉesante vian amindumadon al la persono, kiun mi mem intencas preni kiel edzinon, kaj edzi ĝante baldaŭ kun tiu, kiun mi elektis por vi.
KLEANTO: Ha! Mia patro! Tiamaniere vi trompas min!
Nu! Ĉar tiel estas, mi ĵuras, ke mi ne lasos la amegon, kiun mi portas por Mariano, ke ne estas ekstrema rimedo, kiun mi ne uzos, por konkuri kun vi pri la akiro de ŝi, kaj, se vi havas por vi la konsenton de patrino, mi trovos eble aliajn helpojn, kiuj batalos kune kun mi.
HARPAGONO: Kiel? Kanajlo! Ĉu vi kuraĝas konkuri kun mi?
KLEANTO: Estas vi, kiu konkuras kun mi, mi estis la unua laŭ la dato.
HARPAGONO: Ĉu mi ne estas via patro? Ĉu vi ne ŝuldas al mi respekton?
KLEANTO: En tiuj ĉi aferoj la filoj ne estas devigataj obei la patrojn, kaj amo konas neniun.
HARPAGONO: Per bonaj batoj mi certe igos vin koni min.
KLEANTO: Ĉiuj viaj minacoj neniom helpos.
HARPAGONO: Vi lasos Marianon.
KLEANTO: Tute ne.
HARPAGONO: Oni donu al mi bastonon, tuj!
JAKOBO: He! He! He! Sinjoroj, kio estas? Kion vi pensas?
KLEANTO: Mi ridas je tio.
JAKOBO: (al Kleanto) Ha! Sinjoro, kviete!
HARPAGONO: Al mi paroli kun tia senhonto!
JAKOBO: (al Harpagono) Ha! Sinjoro, mi petegas.
KLEANTO: Mi neniel deflankiĝos de tio.
JAKOBO: (al Kleanto) Kiel! Al via patro!
HARPAGONO: Lasu min fari.
JAKOBO: (al Harpagono) Kiel! Al via filo! Tio ĉi konvenis por mi.
HARPAGONO: Mi volas fari vin juĝanto en tiu ĉi afero, Jakobo, por montri, kiel prava mi estas.
JAKOBO: Mi konsentas.
(al Kleanto) Malproksimiĝu iom.
HARPAGONO: Mi amas knabinon, kun kiu mi volas edziĝi, kaj tiu kanajlo havas la arogantecon ami ŝin samtempe kaj amindumi ŝin malgraŭ miaj ordonoj.
JAKOBO: Ha! Li esta malprava.
HARPAGONO: Ĉu ne estas abomene, se filo volas konkuri kun sia patro, kaj ĉu li ne devas, pro respekto, eviti meti sin en miajn inklinojn?
JAKOBO: Vi estas prava. Lasu min paroli kun li kaj restu tie.
KLEANTO: (al Jakobo kiu proksimiĝas al li) Nu! Bone; ĉar li volas elekti vin kiel juĝanton, mi ne rifuzis, kiu ajn egalvaloras por mi kaj mi ankaŭ konsentas, Jakobo, fidi al vi pri nia disputo.
JAKOBO: Grandan honoron vi faras al mi.
KLEANTO: Mi portas amon por fraŭlino, kiu respondas al miaj deziroj kaj ĝentile akceptas la proponojn de mia koro, kaj mia patro intencas veni kaj ĝeni nian amon, ŝin ankaŭ svatante.
JAKOBO: Li estas malprava, certe.
KLEANTO: Ĉu li ne hontas, en sia aĝo, pensi pri edzi- ĝo! Ĉu decas por li esti amema? Ĉu li ne devus lasi tiun okupon al la junuloj?
JAKOBO: Vi estas prava, li ŝercas, lasu min paroli du vortojn kun li.
(al Harpagono) Nu! via filo ne estas tiel stranga, kiel vi diras, kaj li refariĝas saĝa; li diras, ke li konas la respekton, kiun li ŝuldas al vi, li nur koleriĝis en la unua flamiĝo, kaj li ne rifuzos submetiĝi al tio, kio plaĉos al vi, se nur vi konsentas trakti lin pli bone, kaj doni al li kiel edzino personon, kiu povos kontentigi lin.
HARPAGONO: Ha! Diru al li, Jakobo, ke sub tiu kondiĉo li povos esperi ĉion de mi, kaj, krom Mariano, mi lasas lin plene libera elekti tiun, kiun li volos.
JAKOBO: Lasu min fari.
(al Kleanto) Nu, via patro ne estas tiel malprudenta, kiel vi lin pentras, li klarigis al mi, ke pro via kolero li ekscitiĝis, kaj li nur riproĉas vian farmanieron; li estas tre inklina konsenti je tio, kion vi deziras, se nur vi volas aĝi ĝentile kaj montri al li la submeti ĝon, respekton, kaj obeemon, kiujn ĉiu filo ŝuldas al sia patro.
HARPAGONO: Ha! Jakobo, vi povas lin certigi, ke, se li donos al mi Marianon, li ĉiam trovos min la plej obea el ĉiuj homoj, kaj ke mi neniam faros ion escepte laŭ lia volo.
JAKOBO: (al Harpagono) Tio estas farita, li konsentas je tio, kion vi deziras.
HARPAGONO: Tio estas plej bone.
JAKOBO: (al Kleanto) Do estas aranĝita, li estas kontenta je viaj promesoj.
KLEANTO: Dank’al la ĉielo!
JAKOBO: Sinjoroj. Vi nur bezonas interparoli kune, ĉar vi nun konsentas; vi estis tuj malpaci- ĝontaj pro malkompreniĝo.
KLEANTO: Mia kara Jakobo, mi estos danka al vi dum mia tuta vivo.
JAKOBO: Ne estas kaŭzo por tio.
HARPAGONO: Vi faris al mi plezuron, Jakobo, kaj tio ĉi meritas rekompencon.
(Harpagono serĉas en sia poŝo. Jakobo prezentas la manon, sed Harpagono eltiras nur sian poŝtukon kaj diras) Mi promesas memori ĝin.
JAKOBO: Mi kisas al vi la manojn.
KLEANTO: Mi petas vin pardoni al mi la ekscitiĝon, kiun mi vidigis.
HARPAGONO: Estas nenio.
KLEANTO: Mi certigas vin, ke mi ĝin treege bedaŭras.
HARPAGONO: Kaj mi estas treege kontenta vidi vin tiel saĝa.
KLEANTO: Kiel bona vi estas, ĉar vi tiel rapide forgesas mian kulpon.
HARPAGONO: Oni facile forgesas la kulpojn de siaj infanoj, kiam ili revenas al sia devo.
KLEANTO: Kiel! Vi ne konservas ian koleron pro ĉiuj miaj malsaĝaĵoj?
HARPAGONO: Vi devigas min al tio per la submetiĝo kaj la respekto, en kiujn vi metas vin.
KLEANTO: Mi promesas, patro, ke ĝis la tombo mi konservos en mia koro la memoron pri via boneco.
HARPAGONO: Kaj mi promesas, ke neniu afero estas, kiun vi ne ricevos de mi.
KLEANTO: Ha! Patro, mi ne postulas ion plu, vi donis ja sufiĉe al mi, donante Marianon.
HARPAGONO: Kiel?
KLEANTO: Mi diras, patro, ke mi jam estas tre kontenta, kaj mi tion trovas en via boneco, kiam vi donas al mi Marianon.
HARPAGONO: Kiu parolis pri dono al vi de Mariano?
KLEANTO: Vi, patro.
HARPAGONO: Mi?
KLEANTO: Sendube.
HARPAGONO: Kiel? Estas vi, kiu promesis ŝin lasi.
KLEANTO: Mi ŝin lasi?
HARPAGONO: Jes.
KLEANTO: Tute ne.
HARPAGONO: Vi ne ĉesis deziri ŝin?
KLEANTO: Kontraŭe, mi deziras ŝin pli ol iam.
HARPAGONO: Kiel, kanajlo, denove?
KLEANTO: Nenio povas min ŝanĝi.
HARPAGONO: Lasu min fari, perfidulo.
KLEANTO: Faru ĉion, kio plaĉos al vi.
HARPAGONO: Mi malpermesas al vi vidi min iam.
KLEANTO: Des pli bone.
HARPAGONO: Mi vin forlasas.
KLEANTO: Forlasu.
HARPAGONO: Mi malkonfesas vin kiel filon.
KLEANTO: Tiel estu!
HARPAGONO: Mi vin malheredontigas.
KLEANTO: Tiom, kiom vi volos.
HARPAGONO: Kaj mi donas al vi mian malbenon.
KLEANTO: Mi ne bezonas viajn donacojn.
LA FLÈCHE: (elirante el la ĝardeno kun kesteto) Ha! Sinjoro; kiel gustatempe mi trovas vin! Sekvu min rapide.
KLEANTO: Kio estas?
LA FLÈCHE: Sekvu min, ni estas feliĉaj.
KLEANTO: Kiel?
LA FLÈCHE: Jen estas via afero.
KLEANTO: Kio?
LA FLÈCHE: Mi enbuskis por tio dum la tuta tago.
KLEANTO: Kio estas tio?
LA FLÈCHE: La trezoro de via patro, kiun mi kaptis.
KLEANTO: Kiel vi faris?
LA FLÈCHE: Vi scios ĉion. Ni forkuru; mi aŭdas lin krianta.
HARPAGONO: (kriante en la ĝardeno) Ŝtelisto! Ŝtelisto! Oni mortigas! Buĉas! Justeco! Justa ĉielo! Mi pereis, mi estas mortigita; oni tranĉis al mi la gorĝon, oni forrabis de mi mian monon.
Kiu povas esti? Kien li pasis? Kie li estas?
Kie li sin kaŝas? Kion mi faros por trovi lin?
Kien kuri? Kien ne kuri? Ĉu li ne estas tie?
Ĉu ne tie ĉi? Kiu estas? Arestu!
(al si mem, prenanta sian brakon) Redonu mian monon, kanajlo . . . Ha! Estas mi . . .
Mia animo estas konfuzita kaj mi ne scias, kie mi staras, kiu mi estas, kaj kion mi faras.
Ho ve! Mia mizera mono, mia mizera mono, mia kara amiko, oni senigis min je vi; kaj ĉar oni vin forprenis de mi, mi perdis mian subtenon, mian konsolon, mian ĝojon; ĉio estas finita por mi, kaj mi nenion plu havas por fari en la mondo! Sen vi mi ne povas vivi. Ĉio estas perdita; mi ne vivas plu, mi mortas, mi estas mortinta, mi estas enterigita. Ĉu ne estas iu, kiu volos revivigi min, redonante al mi mian monon aŭ dirante, kiu ĝin prenis? He! Kion vi diras? Estas neniu. Kiu ajn tion faris, li devas esti tre zorge observinta la horon, kaj elektinta ĝuste la tempon, kiam mi parolis kun mia perfida filo. Ni eliru! Mi volas venigi la juĝ- istaron kaj turmentigi mian tutan domon, servistinojn, lakeojn, filon, filinon kaj ankaŭ min.
Kiom da personoj kune! Mi ne vidas iun, kiu ne vekas miajn suspektojn, kaj ĉiu ŝajnas esti mia ŝtelisto. He! Pri kio oni parolas tie? Pri tiu, kiu min priŝtelis? Kian bruadon oni faras tie supre? Ĉu tie estas mia ŝtelisto?
Pro kompato, se oni scias novaĵon pri mia ŝtelisto, mi petegas, ke oni ĝin diru al mi. Ĉu li ne estas kaŝita inter vi? Ili ĉiuj rigardas min kaj komencas ridi. Vi vidos, ke ili sendube portoprenis en la ŝtelo, kiun mi suferis. Nu rapidu! Komisaroj, pafarkistoj, policistoj, juĝistoj, turmentiloj, pendigiloj kaj ekzekutistoj. Mi volas, ke oni pendigu ĉiujn, kaj se mi ne retrovos mian monon, mi poste pendigos min mem.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.