La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BONHUMORAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Janusz Korczak

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Printempa kanto

En la homa animo estas unu arĝenta kordo, sur kiu nur unu majstro unu ĉiujaran kanton scias ekludi.

Printempo estas tiu majstro, amo – tiu kanto.

Mi sidis sur benko en aleo kaj rigardis freŝajn, helverdajn folietojn, mi observadis homojn kaj birdojn, vigle moviĝantajn, – kaj plenigis min tia kortuŝo, ke mi volis kisi la paserojn kaj homojn … Mi eble ne sufiĉe poete tion priskribis, ĉar tio ne estas mia specialeco; tamen – ĉiufoje mi sentis grandan deziron al ĉio vivanta kaj moviĝanta en la mondo.

Apud mi sidiĝis homo kun tre malagrabla eksteraĵo. Li havis senspritan vizaĝon kaj senesprimajn okulojn. Mi baldaŭ eksentis grandan amon al li. ”Sinjoro,” mi diris, ”mi ne scias, ĉu vi komprenos min. Rigardu: jen la suno elfluas per varmaj radioj, kaj la naturo vekiĝas al vivo.

Kune kun ĝi ŝteliris amo en mian koron. En aŭtuno mi eble ne rimarkus vin – nun mi vin amas. Ne grave, ke vi havas malagrablan vizaĝesprimon. Se vi estas malsaĝa aŭ malbona, tio ne estas via kulpo. Donu al mi vian manon kaj rakontu pri viaj edzino kaj infanoj, konfideme parolu al mi pri viaj zorgoj kaj malĝojoj.”

”Sed mi ja ne konas vin,” diris la malkontentulo, forŝovante sin kaj kaptante sian flankan ĵaketpoŝon.

Mi rimarkis tiun ĉi malfideman movon, kaj maldolĉo plenverŝis mian animon.

”Ah!” mi diris riproĉe, ”vi konsideras min elpoŝa ŝtelisto – jen vi tiel rekompencas miajn sincerajn parolojn, venantajn el koro!”

”Ĉu ili estas sinceraj aŭ malsinceraj, estas al mi indiferente, sed mi ne interparolas kun fremduloj.”

Li leviĝis kaj foriris.

”Mizerulo!” mi ekpensis, kaj larmoj aperis en miaj okuloj.

Post momento maljuna sinjorino okupis lokon apud mi sur la benko. ”Ŝi komprenos min” – mi pensis.

”Sinjorino,” mi komencis, ”vi havas grizajn harojn. Mi amas vin pro tiu kontrasto inter la blankeco de viaj haroj kaj la verdeco de la printempo. Mi amas vin, sinjorino, pro tiuj malesperoj, kiujn vi travivis, pro la trankvilo esprimata de via vizaĝo.”

La vizaĝo de la sinjorino esprimis vivecan maltrankvilon.

”Sinjorino, mi havas peton al vi: Kisu mian frunton kaj benu min. Ŝajnas al mi, ke via kiso faros min bona, kaj via beno montros al mi rektan vivovojon kaj ŝirmos min kontraŭ tentoj. Diru al mi: filo mia, estu pacienca kaj brava.”

La maljunulino per tremantaj lipoj ektuŝis mian frunton, kaj levante sian tremantan manon, diris tremvoĉe:

”Filo, estu pacienca kaj brava.”

”O, jes,” mi ĝoje elkriis, ”mi estos pacienca kaj brava, patrino mia. Ĉu ne vere – vi permesas al mi, nomi vin patrino?”

En la sama momento proksimiĝis al la grizhara sinjorino juna viro kun virino – verŝajne geedzoj.

”Oh! kiel bone estas, ke vi jam venas,” ĝoje ekkriis la maljunulino. ”Ni iru, ni iru for de tie ĉi. Ĝis revido, sinjoro!”

Ili rapide foriris, kaj la maljunulino vigle ion rakontis al ili, poste ĉiuj tri rerigardis, ili ĵetis sur min kompateman rigardon, ili kapbalancadis kaj iris plu. Mi ne dubis pri tio, ke ili pensis, ke mi estas nervmalsana. Kaj maldolĉeco verŝiĝis en mian animon, kaj larmoj aperis en miaj okuloj.

Poste junulo sidiĝis apud mi; li havis viglajn, prudentajn okulojn, malzorgemajn movojn, malzorge li estis vestita – unu el tiuj homoj, kiuj plej multe plaĉas al mi.

”Ĉu vi eble volas interparoli kun mi?” mi komencis tiufoje iom pli singardeme.

”Vi estas sola, kaj ankaŭ mi estas sola, ni ne interŝanĝu niajn nomojn, al kio tio utilos? Jen printempo, suno, freŝa verdaĵo, paseroj. Mi scias, ke la samaj sentoj ludas nun en niaj koroj. Kiam oni vidas tiun ĉi junan vivon, tiom da brilo, oni nepre devas ami. Ni, urbloĝantoj, tiel malmulte komunikiĝantaj kun la naturo, surŝutitaj per strata polvo, ĉirkaŭataj de venenaj fabrikhaladzoj – ni perdis la bondeziran senton al homoj. Mi volus varmege, tiel korege, sincere interparoli kun iu, trovi fratan eĥon en frata koro …”

”Jes,” interrompis min la junulo, ”estas tre belege, kion vi parolas, sed mi kutimas bone ekkoni homon, antaŭ ol mi komencos interparoli kun li. Mi ne scias, kiu vi estas: modernulo, secesionisto, ĉu blanka ĉu ruĝa (politikaj partioj).”

”Ah! pri tio vi parolas,” mi respondis malĝoj ironie, ”mi estas en ,Kareo’.”

”Oh! mi timas homojn en ,Kareo’.”

Li leviĝis kaj foriris.

Malĝojo ekregis mian koron.

”Do por ke iu al vi kore premu la manon, ne sufiĉas esti bonkora homo – oni devas nepre elpendi tabulon pri siaj konvinkoj kaj inklinoj – pri artistaj, sociaj, politikaj kaj pri aliaj. Kiel malproksimen ni forkuris, kaj eble ni ĵus kuradis al tiu ĉi epoko, kiam la suno karesas fratajn korojn.” Kaj larmoj aperis en miaj okuloj.

Tra la larmoj mi ekvidis knabeton kvinjaran, kiu min rigardis.

”Kiel vi nomiĝas, karulo?” mi demandis.

”Janek,” respondis la malgrandulo.

”Diru al mi, Janek,” mi komencis interparolon, ”ĉu en via malgranda koro troviĝas ankaŭ skatoleto, en kiu homoj estas specigitaj laŭ koloroj aŭ konvinkoj?”

”Mia paĉjo havas la saman bastonon kiel vi,” li respondis.

”Oh! infano,” mi diris, ”tiel naiva respondo sufiĉas al mi – vi engrupigas homojn nur laŭ bonaj kaj malbonaj, kiujn vi diferencigas per profeta infana instinkto. Sed venos la vivo – ĝi instruos vin.”

”Panjo forigis la fraŭlinon, ĉar ŝi iris kaj ne revenis nokte …,” babilis la knabeto.

”Jes, mia infano, jes.”

Kaj tia kortuŝo ĉirkaŭis min, ke mi kisis la frunton de la malgrandulo.

En la sama momento alproksimiĝis sinjorino.

”Janek, tuj iru for! Kiel vi rajtas leki mian infanon?”

”Mi kisis lian frunton.”

”Tio estas kruda maldelikateco, kisi fremdan infanon – vi infektas kaj malfeliĉigas lin por la tuta vivo.”

Janek ricevis nukfrapon, kaj al mi aperis larmoj en la okuloj, kaj malgraŭ la maldolĉeco, pleniganta mian animon, mi rekonis la pravecon de la patrino. Ŝi ne konas min.

Sidiĝis apud mi knabino pudrita.

”Ĉu oni povas alparoli vin?”

”Oj! oj! kompreneble,” ŝi respondis kaj alproksimiĝis al mi.

”Diru,” mi komencis malgaje, ”diru, ĉu tiu freŝeco de la naturo vekiĝinta al nova vivo, ne memorigas al vi vian infanecon, kiam vi estis malgranda kaj ĉasta, kiam vi karese premis vian blankan frunton al la buŝo de via patrino?

Kiam vi ne sciis, ke ekzistas malbonaj homoj en la mondo, ke tiom da malpuraĵoj kaj da maljustaĵoj malklara vivondo portas en larĝa rivero? Jen en via animo vekiĝas eĥo de la malproksimaj memoraĵoj kaj de forgesitaj doloroj.”

”Certe, ke tio vekiĝas,” ŝi malgaje respondis, ”sed eble vi regalos min per vespermanĝo, he?”

”Neniam,” mi seniluziigite respondis, ”ĉu vi volas, ke mi per malbonodoroj de restoracio forpelu la bluaĵon de miaj printempaj revoj? Neniam! Tamen mi estas preta pardoni vin pro tiu brutala ekkrio malheliganta la klarecon de la sonoj, kiujn la printempo ludas sur arĝenta la kordo de mia animo. Oh! malfeliĉa, falinta kreaĵo, dronigita . . .”

”Eh! vi ne trompos min per malsaĝaĵoj – nur rigardu lin …”

Ŝi leviĝis indignoplena, kaj forirante ŝi ĵetis al mi kiel adiaŭdiron nur unu vorton: ”idioto!”

Kaj maldolĉo surverŝis mian animon, kaj mi faris al la printempo malĝojan riproĉon: ”Oh! printempo, kial vi mensogas?”

Jen sidiĝis sur mia benko du knabinetoj – rideto ornamis iliajn vizaĝojn, ruĝiĝo gajigis ilin. Ilia interparolo certe estis konfidencia, ĉar ili paroletis mallaŭte, kaj la konfidenciaĵoj ŝajne estis ĝojigaj, ĉar ili senĉese ridadis.

Helaj sunradioj, verdaĵo de junaj folioj, paseroj kaj tiuj ĉi du kreaĵoj faris idilion, kaj en mia koro pli laŭte eksonis mia printempa kanto.

”Amindaj knabinetoj,” mi malkuraĝe ekparoletis, ”permesu al mi varmigi mian rigidiĝintan koron en la radioj de via maja libereco, por ke degelu la glacio de miaj vivmalesperoj sub la sorĉa brilo de via junaĝo kaj por ke ekbruletu unu fajrero de antaŭaj esperoj. Vi laŭte parolu, mi sidos trankvile kaj aŭdos – eble el seka okulo elfluos kortuŝeca larmo kaj surrosigos mian frunton.”

Mi sciis, ke larmo ne povas flui sur frunton, sed mi sciis ankaŭ, ke ne aŭskultis min sentema orelo de kritikulo, sed freŝa juneco de verdaj folietoj, suno, paseroj kaj tiuj ĉi knabinetoj. Ili min rigardis kortuŝitaj kaj timigitaj, kiam viro subite alproksimiĝis rapidpaŝe kaj, svingante energie sian dikan bastonon, diris: ”En hela tago, je tri paŝoj de la gepatroj, havi la kuraĝon ataki junulinojn – por tio oni devas esti cinikulo plej malbonspeca. Manjo, Zonjo – iru hejmen, sufiĉas jam tiuj promenoj.”

Ekploregis la arĝenta kordo per lasta ĝemanta agordo, kaj mortis mia printempa amkanto. La suno brilis plu sur sennuba ĉielo, sed la homoj ne plu estis miaj fratoj – mi ne deziris plu iun bondeziran koron. Oh! kanto! vi faris min elpoŝa ŝtelisto, nervozulo, agento, leprulo, idioto, cinikulo – nur pro tio, ke mi volis proksimiĝi al la homoj …


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.