La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BONHUMORAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Janusz Korczak

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kelnero estas homo

Kelnero estas homo! Imagu, ke dum ok jaroj mi manĝis ĉiam en la sama restoracio, ke mi sidiĝis ĉiam ĉe ”mia tableto”, ke servis al mi la sama kelnero.

Imagu krome, ke dum tiuj ok jaroj mi ofte lin insultis pro diversaj kulpoj.

Rostaĵo estis malmola.

”Vi estas stultulo!”

Ĵurnalo ie perdiĝis.

”Vi ne havas ideon pri servado!”

Dentpurigiloj mankis, aŭ oni donis el la kuirejo supon sur malpura telero.

”Vi servu en porkejo, ne en restoracio!”

La kelnero kutime nenion respondis, pli ofte li murmuris ion sub la nazo, kio estis lia protesto kontraŭ miaj pretendoj. Nun imagu, ke antaŭ unu semajno li donis al mi kafon sen sukero.

”Kie estas la sukero?” mi demandis kolere.

”Ah! mi forgesis, sinjoro.”

”Sed trinkmonon vi ne forgesos preni, ĉu ne?”

Post unu momento la sukerujo aperis.

”Mi petas pardonon,” li diris.

”Kiel do, vi petas pardonon?”

”Jes, mi petas pardonon.”

En la unua momento mi pensis, ke li mokas min.

”Ĉu vi jam riĉiĝis? Ĉu vi eble aĉetos domon?” mi demandis.

Mi severe lin rigardis, kaj imagu, mi unuafoje rimarkis, ke li estas proksimume tridekjara viro kun grizetaj haroj – li havas nazon, okulojn kaj orelojn. Ĉu tio estas stranga? Ho, tute ne, kvankam tio iom mirigis min, ke kelnero havas ion plian ol manojn por donadi tagmanĝon kaj ricevadi pagon kun trinkmono. Sed, kio estis pli stranga, mi rimarkis, ke la kelnero havas malgajan vizaĝesprimon.

”Ĉu vi estas drinkinta aŭ ne sufiĉe dorminta?” mi demandis lin.

”Ne, sinjoro, mia edzino estas malsana.”

”Kiel do – edzino?”

”Nu, ŝi estas malsanulino.”

”Kaj vi havas edzinon?”

”Jes, sinjoro, kaj du infanojn, kaj nun la tria …”

Vidu gesinjoroj – kelnero havas ne nur nazon, okulojn – li havas ankaŭ edzinon.

Nu, ke li havas orelojn, tio ja estas natura, por ke li aŭdu, kiam oni sonorigas je li, ke li havas nazon kaj okulojn – oni eĉ tion povas kompreni, sed pro kio, je diablo, kelnero bezonas edzinon kaj infanojn?

Mi decidis, klarigi tiun ĉi aferon kaj demandis:

”Vi diras, ke vi havas edzinon kaj infanojn? Kial do vi havas edzinon?”

”Ho! sinjoro, mi enamiĝis kaj edziĝis.”

Oni vokis lin, kaj nia interparolo interrompiĝis.

”Vi venu poste ankoraŭfoje,” mi lin petis.

Mi rigardis kaj rigardis … mi larĝe malfermis la okulojn – li estis la sama kelnero.

”Aŭskultu,” mi poste daŭrigis la esploradon al li, ”ĉu pasis jam longa tempo, post kiam vi edziĝis?”

”Dek jaroj.”

”Kaj vi diras, ke vi havas infanojn?”

”Ho jes. La knabo estas sesjara, la knabino kvarjara, kaj tiu venonta … tri estas mortintaj.”

”Ah! vi diras, ke tri estas mortintaj, kaj tiuj vivantaj estas verŝajne kelneroj, ĉu ne?”

”Ho ne, sinjoro, antaŭ ĉio ili ankoraŭ estas malgrandaj, kaj krome mi preferas, ke ili estu, kion ili volos, ke ili nur ne faradu tiun ĉi kelneran servadon.”

”Kial do ne tiun servadon? Kaj kio ili estos?”

”Ĉu mi jam scias? La knabo estas tre sciavida – li komencas jam ne malbone legi – li havas bonan instruiston.”

”Via knabo havas instruiston? Kion vi diras?”

”Kvar rublojn ĉiumonate li kostas al mi.”

Kulereto forŝoviĝis el miaj manoj kaj falis brue sur la marmoran tablo-platon …

”Aha! kion vi krome volis diri al mi? Kiel nomas vin viaj infanoj?”

”Nu, kiel do ili nomu min? Patro, paĉjo.”

”Kelnero! pagi! Je cent diabloj, ĉu vi surdiĝis?”

Oni ree forvokis lin.

Mi estis tiel mirigita pro mia ĵus farita malkovro, ke la tuta rakonto ne ŝajnis al mi ridinda. La sekvantan tagon mi demandis lin, kiel fartas lia edzino. Ŝi fartas pli bone – li sidis apud ŝi la tutan nokton. Nun lia patrino estas ĉe ŝi. Nova malkovro! Kelnero havas patrinon – krome – li havas proksimajn kaj malproksimajn parencojn, konatojn kaj amikojn.

Poste mi eksciis, ke li o,bservas la gastojn, el kiuj iuj estas malbonedukitaj, aliaj vulgaraj, – ke li ofte rezignas pri trinkmono, ke oni nur ne ofendu lin, ke iufoje tia granda malĝojo lin ekkaptas, ke li ĉion ĵetus al diablo, se li ne havus edzinon kaj infanojn. Li rakontis kun entuziasmo pri la verko de Sienkiewicz ”Per fajro kaj glavo,” kiun li legis, li ne dormis poste dum multaj noktoj, tiel li havis la kapon plena de tiuj belegaj divershistorioj, – li diris al mi, ke ofte estas malagrable al li doni al gasto kelkajn frandaĵojn, ĉar li konas la postkulisajn sekretojn de la restoracio de sia ĉefo, ke inter la kelneroj estas intrigoj, li scias, ke en nia lando regas malklereco kaj tial estas tiel malbone vivi ĉe ni, ke se li havus kapitalon, li aĉetus kalandrilon kaj vivus trankvile.

Ekkoninte tiom da aferoj dum tri tagoj, mi komencis konkludi el la amasiĝinta materialo. Unue mi argumentis: ke kelnero povas havi edzinon, infanojn, pri tio mi sciis antaŭe, sed tio ne estis veninta en mian kapon, – ke kelnero havas patrinon, patron, ke li povas havi fratojn kaj fratinojn, do parencojn ĝenerale, tion oni povis kombini a priori, – ke li scias legi, oni povas facile kompreni, ĉar li donas la deziratajn ĵurnalojn, skribas kalkulojn – li do povis ankaŭ legi ”Per fajro kaj glavo” kaj povis esti ravita de tiu verko. Ke kelnero povas esti inteligenta, oni povas facile supozi, sin turninte al biografioj de famaj homoj, inter kiuj estas multaj, kies genealogio ne eliris de advokatoj, de feliĉa junularo, de oficistoj kaj aliaj tielnomataj inteligentuloj. Ke kelnero povas ami la edzinon kaj esti malĝoja, kiam ŝi estas malsana aŭ kiam mortas infano, ni scias el romanoj, noveloj kaj versaĵoj, – el malgrandaj ĵurnalinformoj ni scias, ke ne nur doktoroj, inĝenieroj, juĝistoj aŭ komercistoj scias ami kaj malami.

Do kelnero estas homo! kio – se ĝi ne estas renversota per diskuto – devas okazigi, ke en restoracioj kaj en sukeraĵejoj apud tabulo kun surskribo: ”Ne kraĉu sur plankon!” aŭ ”Oni petas depreni la ĉapelojn!” oni starigu tabulon kun la surskribo ”Kelnero estas homo!” Tio tamen estas sufiĉe riska paŝo, ĉar diablo ne dormas. Eble montriĝos poste, ke pordisto, fiakristo, laboristo, servistino, kudristino, kantistino ankaŭ estas homoj. Tio devus fatale influi la societajn interrilatojn, sed ne estas plu mia tasko, disvolvi tiel komplikitan aferon. Mi travivis sufiĉe multajn kortuŝojn, antaŭ ol mi mem komencis paroli al mia kelnero: ”Bonan tagon, sinjoro; mi dankas, ĝis revido, sinjoro.”

Tio kostis al mi fortojn kaj sanon, sed oni ja diras, ke alkutimiĝo estas dua naturo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.