La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BONHUMORAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Janusz Korczak

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tute ne sprita

Tio okazis foje en la ĉefa strato de granda kaj multhoma urbo. Tiu urbo ne estas la bonfaranta Warszawa, en kio cetere estas nenia spritaĵo. Do en la ĉefa strato de tiu urbo estis multe da preterpasantoj. Kiuj ili estis, kiom ĉiu el ili dumjare enspezis, kiom da infanoj, kiom da pekoj, kiom da amikoj aŭ da kravatoj ĉiu havis, kia estis la politika opinio de ĉiu – pri tio mi tute ne parolos, ĉar en tio ankaŭ ne troviĝas iu spritaĵo.

Tra tiu ĉefa strato iris ĉifone vestita malgranda, proksimume dekjara knabo. Mi diras ”proksimume,” ĉar iu sciencisto, jam mortinta, rimarkigis, ke li nenie renkontis tiom da grizaj junuloj kaj kvindekjaraj infanoj kiel ĉe ni … Aliflanke oni renkontas junajn maljunulojn, malmulte respektindajn kaj tute ne grizharajn, ĉar ili ne havas harojn.

Do tiu knabo iris tra la strato – se li nur irus, estus en tio nenia spritaĵo, sed li subite ŝanceliĝis kaj falis sur la pavimon, kiu kostis al la urba estraro kvardek rublojn por ĉiu kvadratmetro. Li falis kaj eĉ ne plu moviĝis, kaj krome, falante, lia kapo puŝegiĝis kontraŭ muro de domo. Kvankam nenio sprita estas en ĉi tio, tamen ĉiu facile komprenos, ke la dekjara knabo devis forte kunpuŝi ĝi kun la muro, por ke komencu elflui el lia disbatita kapo ruĝa sango, same kiel ĝi elfluus el la kapo de ĉiu karulo, de Kazjo aŭ de Janko aŭ el la kapo de dothava solfilino, se ili, okaze falante sur la multekostan pavimon de la ĉefurbo, batus la kapon kontraŭ muro de domo. Preterpasantoj en tiu urbo, kiu ne estas Warszawa, ronde ĉirkaŭis la kuŝantan knabon, ĉar ĉiu el ili posedis interalie ankaŭ cerbon kaj langon, do tiu kolektiĝinta societo povis pensi kaj paroli – efektive oni komencis pensi kaj paroli.

Iu sinjoro, kvankam li havis sur butono alpenditan pakaĵeton kun kuko, ekĝemis kaj diris: ”Kompatinda knabo!” Tiu ĉi sinjoro verŝajne havis ne nur kukon, cerbon kaj langon, sed ankaŭ koron, ĉar ne ĉiu kapablus, tiel baldaŭ aŭdigi sin kaj krom tio ekĝemi. Ĉe similaj okazaĵoj homo perdas la kapablon pri logika argumentado – la koro sola povis dikti al lia parolo tiajn noblajn, amplenajn vortojn.

”Malfeliĉa knabo!” ripetis tiu ĉi sinjoro kun koro en la brusto kaj kun kukpakaĵeto pendanta je butono. Ĉi tiujn vortojn ne mi sola aŭdis, sed kvardek aliaj personoj, starantaj pli proksime al tiu sinjoro. Li estis tiel modesta, ke li anonime tion diris, ne pro reklamo. Li eĉ post momento nerimarkite forŝoviĝis el la aro kaj malaperis inter la preterpasantoj de la ĉefa strato, kaj aliaj atestantoj jam rericevis konscion pri la malĝojiga fakto kaj de kelkaj flankoj kune alkuris la malriĉan infanon kun ĝemetoj kaj kompatvortoj. Kaj jen – nova penso – iu diris: ”Eble la mizerulo svenis pro malsato!”

Ĉiu nova ideo, ĉiu nova vero aŭ kuraĝa hipotezo, antaŭ ol ĝi estos akceptata de aliaj, antaŭ ol ĝin festos batalado aŭ briligos la venko, devas trairi mokadon kaj mallaŭdon de amaso, kio ankaŭ ne estas spritaĵo.

”Li eble nur ŝajnigas esti malsana?” diris kuraĝe iu sinjoro, tenante unu manon en la poŝo kun monujo kaj du fingrojn en la poŝeto kun horloĝeto, ĉar inter la kolekti ĝintaj homoj, havantaj koron kaj amon, povis troviĝi fripono preta por profiti la kortuŝon de noblaj bonfarantoj kaj senigi lin ne nur de poŝhorloĝeto, sed ankaŭ de ora ĉeneto. – ”Li eble nur ŝajnigas?”

Kompreneble! Kiomfoje malvarma kalkulo elŝiras el nia brusto kompatsopiron – kiomfoje malnobla ruzaĵo malvarmigas sur niaj lipoj varman spiron de tiuj belegaj vortoj, elirantaj el la buŝo de sinjoro kun kuko je butono.

”Malfeliĉa knabo!”

Post silento malbonaŭgura iu voĉo aŭdiĝis: ”Kion do vi diras? Li ne ŝajnigas – li ja sangas.”

”Ba!” diris la konsiderema sinjoro, tenante sian oran ĉeneton – kaj kun mallaŭda rideto forlasis la aron.

Subite iu ekfrapis min sur la dorson, poste mi eksentis doloron en flanko, kaj kiam mi iom trankviliĝis, mi ekvidis ĉifonulon, klinitan super la knabo.

”Nu, trinku iom,” li diris al li.

Homo, ne skribanta novelojn, neniam komprenos verkiston: kie vendejposedanto, akuŝistino, biciklofabrikanto kortuŝe ekploras – tie poeto ekskribas idilion kaj sendos ĝin por konkurso.

Estas do neniel mirige, ke, rigardante knabon kuŝanta sur pavimo kaj ĉifonulon klinita apud li, mi ne parolis per tremantaj lipoj: malfeliĉa infano!, sed mi nur elpensadis kvinaktan melodramon por popola teatro sub la titolo ”Retrovita filo aŭ kadavro apud kadavro”. Mi jam havis la lastan scenon de la lasta akto.

La knabo estas ŝtelita filo – malespera patro ruiniĝas per sensukcesa serĉado, poste li fariĝas drinkulo, fine li vidas la knabon sur strato, li ekkonas lin, danke al iu signeto sur la kolo, kaj krias: ”Filo mia!” La knabo diras:

”Patro mia!” Poste la patro: ”Infano!” La knabo: ”Mi mortas”, kaj li agonias. La patro malesperegas, li kun tuta forto frapas per la kapo tiun grandan domon kun sep hipoteknumeroj. Post la scenejo – trumpeto de societo

”Rapida Helpo”. La kurteno malsupreniĝas.

Mi vekiĝis el la revado. Ho, vi mokuloj, kiuj diras, ke homo estas nur bestviro aŭ bestvirino aŭ egoisto, se vi aŭdus, kia indignobrueto movis tiun ĉi aron, kiam ĝi vidis, ke ĉifonulo volis enverŝi al malfeliĉa knabo brandon en la buŝon.

”Foriru, drinkulo! Ne faru la infanon drinkema!” kriis ĉiuj.

”Se ne – estu ne,” respondis tiu homo kaj foriris.

Mi ne ripetos ĉion, kion oni diris, mi silentos pri la nombro da amplenaj vortoj diritaj pri homa mizero, pri sennoma, fremda, malpura fripono – tiuj ĉi vortoj foriĝis seneĥe. Kaj en la aro, krom homoj kun diplomoj, krom homoj, havantaj molajn sentemajn korojn, krom virinoj, kies cerbo estas pli ema elpremi larmojn el la okuloj – troviĝis ankaŭ komizoj, junaj librotenistoj, anoncagentoj, diversspecaj makler istoj, – kaj ili ĉiuj pli aŭ malpli poezieme, pli aŭ malpli laŭte, per pli aŭ malpli bona parolmaniero kompatis tiun ĉi malriĉulon.

Kio fariĝis kun li, mi ne diros – ĉar estas en tio neniu spritaĵo – mi volis nur konstati, ke ekzistas koroj kaj sentoj.

Cetere mi povas eĉ diri: ”Rapida Helpo” veturigis lin al hospitalo, kie mankis loko, tamen oni lokis lin. Oni diras, ke pro malsato li erare manĝis alumetkapetojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.