La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BONHUMORAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Janusz Korczak

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Profesio

Kutime oni diras: sinjoro Wladislaw estas advokato, sinjoro Piotr estas ĥemiisto, sinjoro Kazimir estas instruisto, sinjoro Jan kuracisto.

Sed plej ofte oni devus diri: vivcirkonstancoj faris sinjoron Wladislawon advokato, cirkonstancoj de la vivo faris sinjoron Piotron ĥemiisto, danke al diversaj kondiĉoj sinjoro Kazimir fariĝis instruisto. Estas kvazaŭ la samo, tamen ne tute – mi baldaŭ klarigos la aferon. Mi ne scias, leganto, kiu vi estas, supozu, ke vi estas advokato, kaj vi nur ekpensu, ekkonsideru kaj respondu: Ĉu vi devis fariĝi advokato, kaj kiaj cirkonstancoj influis tion, ke vi fariĝu advokato? Ĉu vi ne povus esti hodiaŭ telegrafisto, muzikinstruisto, funebra entreprenisto, imposta inspektoro, dentisto, agronomo, akuŝisto, tramkontrolisto, bierfabrikanto, tanisto aŭ hotelposedanto?

Ĉu senkonsidere al pozicio kaj al bonstato de viaj gepatroj, al geografia larĝeco kaj al vivcirkonstancoj vi fariĝus tio, kio vi estas? Ĉu vi, se vi naskiĝus en apudmara malriĉa familio, nun ne estus maristo kaj ne ĉasus balenojn, anstataŭ stari en juĝejoj, petskribadi, kuradi al notarioj kaj al juĝaj ekzekutistoj? Ĉu vi, se via patro havus konsuman butikon aŭ botistan metiejon, tiukaze ne estus kalandril-posedanto, aŭ kelnero en restoracio, aŭ muntisto en iu ferfabriko?

Leganto kuracisto! Se via patrino siatempe estus estinta unua baletistino sur scenejo, ĉu vi nun ne saltus en baleto, anstataŭ esplorfrapi ventrojn kaj skribi: oleum ricini?

Leganto literaturisto! Se via patro havus iam tinkturejon, fabrikon de ŝmiraĵo por purigi arĝentajn objektojn, aŭ fabrikon de karbonacida akvo, ĉu vi nun ne estus sinjoro ĥemiisto, kaj ĉu vi ne pretigus Ems-an aŭ sodan akvon, aŭ ŝmiraĵon kontraŭ kaloj anstataŭ verki novelojn aŭ artikolojn? Ĉu sub varmega itala ĉielo vi ne estus prefere ananas-plantisto aŭ eksportisto de oranĝoj kaj de citronoj al la malproksima nordo? Se vi naskiĝus en proksimeco de preĝejo, vi eble estus orgenisto, – edukita inter fervojistoj vi eble estus staciestro aŭ maŝinisto de pasaĝeraj vagonaroj. Se vi heredus de seninfana onklino grandan domon, vi eble estus sinjoro kasisto, aŭtomobil-fabrikanto, doktoro de filozofio, aŭ krupiero en Monte Carlo.

Do nur vivcirkonstancoj faris vin tio, kio vi estas.

Mi portis foje mian palton al Ŝmul Igla.

”Kion vi volas havi el tiu truriĉa sako?” li demandis min ironie.

”Mi volas, ke vi pretigu al mi novan palton.”

”Nu, nu – venu, sinjoro, post tri tagoj.”

Liaj okuloj plezurege rigardis la truojn kaj disŝiraĵojn sur mia senkoloriĝinta palto.

Mi venis post tri tagoj.

”Ve! Malfeliĉo okazis al mi,” diras la judo (sed tre honesta homo), tiu Icek, tiu bubo, prenis vian palton por senpolvigi kaj perdis ĝin.”

”Jen, tiu ĉi palto, ĉu ne ĝi estas la mia?” mi demandis, avide rigardante palton pendantan sur muro.

”Kiel do ,la mia’, ĉu tiu ĉi palto similas vian truriĉan ĉifonaĵon? Ĝi ja estas tute nova palto.”

”Nu, vere, ne, ĝi tute ne similas la mian.”

”Nu, sciu, sinjoro, ke ĝi estas ĝuste via palto – mi nur volis scii, ĉu vi rekonos ĝin. Vi vidas, sinjoro, tien ĉi mi metis flikaĵon. De kie mi prenis ĝin? El la poŝo. Kaj kion mi faris kun la poŝo? Mi detranĉis ion el la kolumo. Kion mi faris kun la kolumo? Mi donis flikaĵon el dua poŝo.

Kion mi faris kun la dua poŝo? Mi ĝin kunkudris. Ĉe tute nova palto ĉiam estas du poŝoj, kaj vi havos unu. Nu?”

Diru, kion vi volas – en tiu ĉi laboro estis inspiro kaj en la rakontmaniero – entuziasmo; ĉar Ŝmul Igla estas flikisto, ĉar, ĉu li naskiĝus en varmega sablaro de Sahara, ĉu apud glaciaro de Grenlando, li estus flikisto. Se lia patro estus bankisto, Ŝmul ankaŭ estus flikisto: li flikus sian heraldikon, li flikus sian mankon je aristokrata sintenado, li flikus sian malbonan elparolon per modaj francaj elturniĝoj – sed li flikus; ĉar ne vivcirkonstancoj faris lin flikisto, sed li tia estas. Se al Ŝmul Igla iu dirus:

”Faru por mi frakon,” li respondus malestime: ”Mi ne estas Sandecki” (fama tajloro en Warszawa). Nun vi jam komprenas, kion mi pensas. Jen cetere alia ekzemplo, – ĝi ne estas el la vivo, ĝi estas mia fantaziaĵo.

Imagu, ke la fama komponisto Grieg, la kantisto Reszke aŭ la verkisto Ibsen havas filon.

”Kio vi volas esti?” demandis la patro.

”Mi volas esti kamentubisto.”

”Karulo mia, konsideru nur,” diras la fama patro, ”danke al miaj nomo, influo kaj riĉeco vi povas okupi tute alian postenon en la mondo.”

”Paĉjo, permesu al mi resti kamentubisto, aŭ mi fariĝos drinkema kaj pafos en mian kapon.”

Kaj imagu, ke la patro permesas al la filo, fariĝi kamentubisto.

Mi estas profunde konvinkita, ke tiu ĉi junulo fariĝus unu el la plej feliĉaj homoj sub la suno. Li enmetus sian tutan inteligentecon hereditan de la patro en la purigadon de kamentuboj – li pripensus novan specon de balailoj, novan manieron por enigado en kamentubojn, li elpensus specialan ŝtofon por kamentubista vesto, li aranĝus orkestron kaj kamentubistan klubon, li fariĝus prezidanto de speciala kaso por vidvinoj kaj orfoj de kamentubistoj, li nobligus la kamentubistan metion en la tuta mondo, kolegoj admirus lin, posteuloj rememorus lin estime.

Kio aliflanke okazus, se la junulo kun kamentubistaj idealoj en la brusto obeus al la volo de la patro?

Se li fariĝus komponisto, oni laŭdus lin duonvoĉe, ĝis kiam iu kuraĝulo krius: ”Estu prefere kamentubisto!” Li estus senforta en sia doloro, pereigita, malfeliĉa. Kaj kiom da esperotrompoj atendus lin, se li surpaŝus financan aŭ diplomatian vojon! Nun vi pli bone jam komprenas mian penson, leganto! Feliĉa kaj profitema povas esti nur tiu, kiu vere estas, sed ne tiu, kiun cirkonstancoj estas farintaj. Do Szczepanik estas teknikisto, Biegas estas skulptisto, Bonaparte estis militisto, Virchow estis kuracisto.

Do vi bone komprenas, kial mi mire aŭdas, kiam iu parolas pri si, ke li estas tio aŭ alio, kiam mi sub ies vizitbileto trovas surskribon: estas aŭ estis tio kaj alio. Mi mem al demando: ”Pri kio vi okupiĝas, estimata sinjoro?” ĉiam respondas: ”La vivkondiĉoj implikis min en la felietonan reton,” sed mi neniam diras: ”Mi estas humoristo.”

Nun mi turnas min al gepatroj. Aŭskultu! Se vi havas malgrandajn infanojn, klopodu ekscii, kio ili volas esti, klopodu disvoli en ili ian celadon. Gepatroj! se viaj infanoj estas plenaĝaj, ne malhelpu ilin en iliaj intencoj. Se via Janek de sia junaĝo ne kuracis muŝojn, orfiŝetojn, katojn, – se li ne distranĉas sian pantaloneton, blatojn kaj librojn; se li eĉ ne unufoje venenas per fungoj siajn pli junajn gefratojn, – ne devigu lin esti kuracisto.

Se via Vacek ne ŝirmas kontraŭ puno sian hundeton aŭ fratinon aŭ servistinon, kiu rompis pormemoran florvazon, restintan de onklina avino, – ne permesu al li esti advokato, tiom malpli, se li estas verdirema. Alie vi estigas malfeliĉon al vi mem kaj al via idaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.